Ora Ĵurnalo

ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE

Numero 65, Septembro 2023

Magazino por kulturo kaj plezuro

Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org

Enhavo

Legu pri la traktorparado en Gotenburgo! (Foto: Lina Gustafsson)

Pri Ora Ĵurnalo

Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.

Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.

Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi!

Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.

Espeporko meditas

La orgena muziko

Per la orgena muziko

Por la tuta homaro

Pri la ĉiela anĝela kanto

Pro la amo

Por ĉiu homo saluton

Kaj unu stelo por ĉiu

Ingegerd Granat

Urba promeno en Gotenburgo, sabate 12 aŭgusto

Ingegerd kaj Lasse Granat aranĝis la promenon kun starto ĉe la mardio Pozidono. Ili ankaŭ disdonis la tekstojn, svede kaj esperante al la partoprenantoj. El ĉiuj urbopromenoj ĉi tiu estis la plej mallonga, sed tamen tre informriĉa pri la ”koro de Gotenburgo”. Mi prenas parton de ilia prezentado kun bildoj kaj aldonas kelkajn bildojn faritajn dum la promeno.   /Siv

Ekde septembro 1931 la marstatuo staras ĉe Götaplatsen, memorigante pri la graveco, kiun la maro signifis kaj signifas por la evoluo de Gotenburgo.

Je la inaŭguro en 1931, la kreinto de la artmuzeo, Axel Romdal, diris:

”Establi statuon de Pozidono, en la mara urbo Gotenburgo, unu el la superaj dioj de antikva greka mitologio kaj reganto de la maro, ne povas ne plaĉi al ĉiuj veraj gotenburganoj ”.

La kulturraportisto de la gazeto GP, Elias Andersson, skribis: ”La statuo estas malbela, tro nuda kaj multe tro granda. Li estas absolute ne tro bela […]”. Carl Milles, la skulptisto, proponis fari novan statuon... sed la plej multaj estis kontentaj, kaj homoj alkutimiĝis al ĝi.

Tamen studantoj ĉe la teknika universitato Chalmers submetis la statuon al diversaj petoloj dum la jaroj kaj Pozidono eĉ postvivis bombatentaton en 1982.

Hodiaŭ ni ĝojas, ke li staras kie li estas, freŝpolurita por la datreveno de Gotenburgo.

La artmuzeo

La artmuzeo en Gotenburgo, de 1923, estas la plej elstara muzeo de Svedio por nordia arto de la 1880 kaj 1890aj jaroj.

Sed ĝuste nun estas la Gotenburgaj koloristoj, kiuj plenigas la muzeon per fluantaj koloroj.

La koncertdomo kaj la urba teatro

La arkitekto Nils Einar Eriksson dezajnis la koncertdomon en Götaplatsen. Li volis krei muzikan centron por ĉiuj.

La urba teatro estis inaŭgurita en 1934 per la teatraĵo La ŝtormo de William Shakespeare.

Do, tiuj konstruaĵoj troviĝas en Götaplatsen kun Pozidono en la mezo.

La koncertdomo

La urba teatro

La partoprenantoj de la urba promeno ariĝis ĉirkaŭ Lasse Granat, kiu esperante informis pri la diversaj konstruaĵoj – pli ol mi nun citas.

Unu el la partoprenantoj, Thijs van Viegen, venis preskaŭ rekte el Nederlando, nur kun tranokto en Kopenhago. Kun marĝeno de 20 minutoj, li eĉ ne havis tempon lasi sian valizon en la junulargastejo.

Ankaŭ troviĝis gotenburganoj, kiuj neniam antaŭe ĉeestis esperantan manifestacion. En la fono la Urba biblioteko.

Dekstre staras Ingegerd Granat, la prezidanto de la Esperanto-Societo de Gotenburgo.

Oni zorge studis la dulingvajn tekstojn.

Proksime al Götaplatsen kun la urba teatro estas alia teatro – Lorensbergsteatern – kun eta parko.

La nodita revolvero ĉe Götaplatsen ankaŭ estas pripensinda.

Ni mallongigas la informon pri la centro de Gotenburgo, por ke restu ion por vi mem por esplori.

La lasta parto temas pri la verkistino
Karin Boye, kies poemoj estas ŝatataj de multaj! Ŝia statuo staras proksime al Götaplatsen.

Oni povis legi en gazeto la 24an de aprilo 1941: Unu el la plej elstaraj verkistoj kaj poetoj de nia lando, Karin Boye, 40-jara, estis trovita morta.

Eĉ hodiaŭ oni ofte vidas, ke iu metis florojn en ŝiajn manojn.

Ankaŭ la Esperanto-Societo de Gotenburgo volis honori ŝin.

(El: La trankvilaj paŝoj de Karin Boye, 15/4 1941)

Se mi aŭskultas, mi aŭdas vivon fuĝi

ĉiam pli rapide nun.

La trankvilaj paŝoj malantaŭe –

morto, estas vi.
 

Lyssnar jag, hör jag livet fly

ständigt snabbare nu.

De lugna stegen bakom –

död, det är du.

Sur la soklo nun kuŝas la bukedo kun la jena teksto (tradukite):

Esperanto-Societo de Gotenburgo honoras Karin Boye kaj admonas ĈIUJN al konkordo kaj interkompreno trans ĉiujn limojn”.

/Ingegerd kaj Siv kunlaboris pri bildoj kaj tekstoj

La plej konata poemo de Karin Boye

El Norda Kantaro, nordiaj poemoj kompilitaj de Martin Strid.
Karin Boye: Visst gör det ont, när knoppar brister.
Franko Luin tradukis en Esperanton: Ho, jes, kun dolor’ burĝono krevas.

Ho jes, kun dolor’ burĝono krevas

Kial la printempo ne hezitu?

Kial nia varma vivsopiro

palan frostamaron ne evitu?

La burĝono vintre estis ŝelo

Kio nova ŝvele ĝin disigas?

Ho jes, kun dolor’ burĝono krevas

ĝin doloro ŝiras,

doloro ligas.
 

Ho ne, ne facile gutoj falas

Timotremaj peze ili pendas,

kroĉas sin al branĉo, ŝvelas, glitas –

pezo ilin tiras kaj etendas

Timas kaj malcertas, dissplitiĝas,

sentas la profundon voki, tiri,

dum plupendas ili kaj plutremas –

ili volas resti

kaj volas iri –
 

Kaj kiam nenio helpi povas,

krevas la burĝono ĝojkrie,

kiam timo ne plu tenkapablas,

falas la branĉguto eŭforie

kaj forgesas timon pri la novo,

la korpremon antaŭ ol ĝi iras –

dum sekundo sentas sin sekura

en la fido, kiu

la mondon stiras.

 

Ja visst gör det ont när knoppar brister

Varför skulle annars våren tveka?

Varför skulle all vår heta längtan

bindas i det frusna bitterbleka?

Höljet var ju knoppen hela vintern

Vad är det för nytt, som tär och spränger?

Ja visst gör det ont när knoppar brister,

ont för det som växer

och det som stänger.
 

Ja nog är det svårt när droppar faller

Skälvande av ängslan tungt de hänger

klamrar sig vid kvisten, sväller, glider –

tyngden drar dem neråt, hur de klänger

Svårt att vara oviss, rädd och delad,

svårt att känna djupet dra och kalla,

ändå sitta kvar och bara darra.

svårt att vilja stanna

och vilja falla –
 

Då, när det är värst och inget hjälper,

Brister som i jubel trädets knoppar

Då, när ingen rädsla längre håller,

faller i ett glitter kvistens droppar

glömmer att de skrämdes av det nya

glömmer att de ängslades för färden –

känner en sekund sin största trygghet,

vilar i den tillit

som skapar världen.

Pli pri Karin Boye – Ingegerd kaj Lasse Granat informis nin dum la urba promeno

Estas konate ke Karin Boye trovis la militsukcesojn de la nazioj deprimaj kaj ŝi nun prenis sian propran vivon.

… ŝi estis trovita en Alingsås …

Armita, rekta kaj kirasita, ŝi iris antaŭen kaj volis alfronti la fortojn de la vivo, senarmilaj.

Karin Boye naskiĝis la 26-an de oktobro 1900 ĉi tie en Gotenburgo, ĉe Vasaplatsen 11. En ŝia infanaĝo estis malgaja atmosfero kaj estis atestite, ke estis malgaja etoso en la hejmo, en kiu ŝi kreskis, kaj certe doloras kiam ”burĝonoj rompiĝas”, kial alie printempo hezitus?

Karin Boye estis serioza kaj simpatia homo, kiu pensis kaj verkis mirindajn poemojn. Ŝi estus kreskinta en nia tempo kun la flagoj de multkulturismo flirtantaj ĉie en Gotenburgo.

La poeto Hjalmar Gullberg skribis la jenan poemon pri Karin Boye:

Mortinta Amazono

Glavo kiu baras kontraŭ supera potenco,

vi estos rompita kaj frakasita!

Laŭ TT,* fortaj trupoj

atingis Termopilon, kiu fermas Grekion

Kvardekjara Karin Boye

oni publike serĉas en Alingsås.

Tre malhela kaj kun grandaj okuloj;

vestita en vojaĝkostumo, kiam ŝi malaperis.

Eble ŝi serĉas preter jarcentoj,

kie spurhundo ne povis trovi vojon,

la montpasejo por libereco kie la herooj de

Sparto elektis morton ĝis la lasta homo.

Ne Nike kun la venkokrono

kronita de flutludado kaj harpobatoj

la persa reĝo, skurĝo de la tero.

Forgesita, lia sarkofago diseriĝas.

La tributa koruso temos eterne

de la malvenko de Leonidas.

Por Termopilo en nia koro

iuj devas ankoraŭ doni sian vivon.

Ĉi tiun tagon malsupreniras al Hadeso,

sekvate de fieraj helenaj viroj,

tre malhela kaj kun grandaj okuloj

ilia fratino kaj mortinta amikino. –

*) TT = novaĵdissendoj

En arbaro ĉe Alingsås estas memorplato pri Karin Boye.

La plej preteratentita altiro de Alingsås situas sur arbarkovrita monto ĉe la periferio de la urbo. Por atingi tien, vi unue devas veturi tra labirinto de loĝdomoj. Ĉe la turnopunkto, vi povas tiam sekvi la direkton de la inkluzivita ligna signo en la arbaron piede. Jen kie Karin Boye iris tiun aprilan vesperon en 1941 kun botelo da Vichy-akvo kaj kruĉo da dormigaj piloloj. La vesperon, kiam ŝi devis sekvi malhelan instigon, kiu sekvis ŝin delonge. La arbaro alprenas melankolian tonon kiam oni malkovras la surskribon sur la ŝtono al la memoro de Boye. Ĉi tie, unu el niaj plej grandaj poetoj elektis fini sian vivon ĉe la pinto de sia kariero. Hodiaŭ, la vido al Alingsås malaperis. Sed eble ankoraŭ loko por pripensi
la propran vivon por iom da tempo.

Ne viziti la Esperanto-placon, kiam oni vizitas Gotenburgon, ne eblas!

Nian junan nederlandanon Thijs [tejs], ni denove renkontis kvar tagojn post la urba promeno ĉe la Lingvo-kafejo. Tamen ni decidis ne kafumi tie, sed tagmanĝi en la arta kafejo de Klippan. Tien ni alvenis per la boato Älvsnabben post vizito sur la norda riverbordo, kie ni promenis spektante la novajn konstruaĵojn. Karlatornet (turo) estos la plej alta konstruaĵo en Nordio, kiam ĝi estos preta.

En sekcio de la haveno kuŝis la velŝipo Götheborg, kiu estas konstruita laŭ la sama malnova maniero, laŭ kiu oni konstruis la ŝipon kun la sama nomo de la 18ª jarcento. Samkiel la originalo, la nuna ŝipo iris al Ĉinio tien – reen.

Dum la kunveno Thijs laŭtlegis tekston el sia poŝtelefono. Mi poste ekhavis ĝin skribe kaj tradukis en la svedan por ke ĉiuj legantoj havu eblecon ekscii kiuj pensoj troviĝas en la kapo de juna esperantisto. Temas pri skoltaj festoj.   /Siv

Festo, decembro lastjare

Dum kunsido, la skolta grupo decidis ke estus bona kaj mojosa ideo organizi feston en marto de la venonta jaro. Mi ŝatas paroli kun la samskoltoj, sed mi scias kiaj estas skoltaj festoj, kaj mi ne povas aprezi ilin kiel la aliaj skoltoj.

Festoj, kiuj estas plenaj de biero, laŭta muziko kaj ebriaj frenezuloj kiuj verŝajne detruas la plankon dum horo ie post meznokto.

Ne estas mia ideo de festo. Mi preferas trankvilan feston: kelkaj (senalkoholaj) trinkaĵoj, kelkaj amikoj, bongusta manĝo, ekzemple kuko, kaj bonaj konversacioj (kaj iri hejmen ne tro malfrue). Mi neniam komprenis kio estas interesa pri esti ebria en situacio kiu estas simple malsaniga por la oreloj.

Do, dum la preparoj por la festo, mi ŝatis helpi: desegni afiŝon, iri al aliaj skoltaj grupoj en la ĉirkaŭaĵo por promocii la feston kaj fari la dekoraĵojn kiujn ni pendigos sur la muroj.

Sed kiam la dato de la festo venis pli kaj pli rapide, mi simple ne plu volis. Mi komprenis ke la aranĝoj, la festo mem, kaj la malaranĝo kune okupos la tutan semajnfinon.

Semajnfino post peza laborsemajno (mi bezonas ripozon, ĉar mi ankoraŭ alkutimiĝas al mia nova posteno).

Sed mi diris ke mi helpos, kaj tion mi faris. Vendredvespere, sabate dum la tago, kaj sabatvespere (dum la festo mem).

Mi ŝatis ke la organizanto, kiu faris la horaron (por la organizantoj: kiuj faras kion, kiam dum la vespero) enhorarigis min ofte ĉe la vestejo, kie la muziko ne estis tro laŭta kaj la laboro estis sufiĉe sistema. Inter la deĵoroj, mi iris hejmen por dormi iomete (ĉar mia lasta deĵoro finiĝis je 02:30). Dum la dua paŭzo, mi eĉ spektis la finalon de Kiu estas la talpo?, sufiĉe longe por konscii ke mi denove tute ne suspektis la ĝustan kandidaton.

En la komenco estis tre trankvile kie mi estis, kaj tio signifas ke dum la plejmulto de deĵoroj, mi ne faris multe. Kaj ĉar mi ne tre entuziasmis pri la festo, tiu tempo sentis sensenca.

Dum tiu tempo, en kiu mi faris nenion, mi ankaŭ povintus legi libron sur la sofo hejme. La sola periodo en kiu mi sentis ke mi havas sufiĉe da farendaĵoj, estis dum la lasta horo kaj duono kiam mi estis ĉe la vestejo, kaj devis doni al la ebriaj festintoj la ĝustajn mantelojn.

Post kiam la festo finiĝis, mi restis mallonge kaj iris hejmen. Mi enlitiĝis je 03:30.

La sekvan tagon mi helpis ĉe la ordigado kaj purigado de la feke malpura planko plena je uzitaj biertasetoj (biera estis ankaŭ la odoro de la tuta klubejo).

Kiam ĉio estis preta – mia kapo doloris, miaj piedoj doloris kaj mi volis nur dormi – mi kaj mia frato iris hejmen.

Ni duŝis, kuiris strangan manĝon (fromaĝa sufleo en paneto, fazeoloj, kaj tro malseke kuirita rizo), manĝis kaj faris nenion gravan, interesan aŭ kreeman dum la mallonga resto de la dimanĉo.

Kvankam estis ankaŭ partoj de la festo kiujn mi ŝatis, mi promesis al mi mem diri la venontan fojon: ”Helpi pri la preparado, la aranĝo, kaj la ordigo post la festo estas bone.” Sed helpi dum la vespero? Ne, lasu al aliuloj festi kun laŭta muziko kaj litroj da biero. Venontfoje ke oni festas ĉe la skolta klubejo, mi festos hejme per trankvila muziko kaj bonskribita libro sur la sofo.

Plej amike,
Thijs van Viegen

Fest, i december förra året

Under ett möte beslutade scoutgruppen att det skulle vara en bra och häftig idé att anordna en fest i mars nästa år. Jag gillar att prata med de andra scouterna, men jag vet hur scoutfester är, och jag kan inte uppskatta dem som de andra scouterna.

Fester som är fulla av öl, hög musik och berusade galningar som förmodligen förstör golvet en timme någonstans efter midnatt.

Inte min idé om en fest. Jag föredrar en lugn fest: några (alkoholfria) drinkar, några vänner, en utsökt måltid, till exempel en tårta, och goda samtal (och gå hem inte för sent). Jag har aldrig förstått vad som är intressant med att vara berusad i en situation som helt enkelt är skadlig för öronen.

Så under förberedelserna inför festen tyckte jag om att hjälpa till: utforma en affisch, gå till andra scoutgrupper i området för att marknadsföra festen och göra dekorationerna som vi ska hänga på väggarna.

Men när datum för festen snabbt närmade sig, ville jag bara inte längre vara med. Jag förstod att arrangemangen, själva festen och röran tillsammans skulle uppta hela helgen.

En helg efter en hård arbetsvecka (jag behöver vila, eftersom jag fortfarande vänjer mig vid mina nya uppgifter).

Men jag sa att jag skulle hjälpa till och det gjorde jag. Fredag kväll, lördag under dagen och lördag kväll (under själva festen).

Jag gillade att arrangören som gjorde schemat (för arrangörerna: vem gör vad, när under kvällen) schemalagt mig ofta i omklädningsrummet, där musiken inte var för hög och arbetet var ganska systematiskt. Mellan passen gick jag hem för att sova lite (eftersom mitt sista pass slutade 02:30). Under den andra pausen såg jag till och med finalen av Vem är mullvad?, tillräckligt länge för att inse att jag återigen inte hade någon misstanke om rätt kandidat.

I början var det väldigt tyst där jag var, och det gör att jag inte gjorde så mycket under de flesta pass. Och eftersom jag inte var särskilt entusiastisk över festen kändes den tiden meningslös.

Under den tiden, då jag inte gjorde något, kunde jag också ha läst en bok i soffan hemma. Den enda period som jag kände att jag hade nog att göra, var under den sista en och en halv timmen när jag var vid garderoben och var tvungen att ge de fulla festarna de rätta rockarna.

Efter att festen var över stannade jag ett tag och gick sedan hem. Jag gick och la mig 03:30.

Dagen efter hjälpte jag till att ställa i ordning och städa det taskiga golvet fullt med använda ölsejdlar (öl doftade också hela klubbhuset).

När allt var klart värkte mitt huvud, fötterna värkte och jag ville bara sova – när min bror och jag åkte hem.

Vi duschade, lagade en konstig måltid (ostsufflé i ströbröd, bönor och för mjukt kokt ris), åt och gjorde inget viktigt, intressant eller kreativt under den korta återstoden av söndagen.

Även om det också fanns delar av festen som jag gillade, lovade jag mig själv att säga nästa gång: ”Att hjälpa till med förberedelserna, arrangemanget och städningen efter festen är bra.” Men hjälpa till under kvällen? Nej, låt andra fira med hög musik och litervis av öl. Nästa gång vi firar på scoutklubbstugan firar jag hemma med mjuk musik och en välskriven bok i soffan.

Med vänliga hälsningar,
Thijs van Viegen

Traktorparado de Gunnilse ĝis Götaplatsen

Ingegerd Granat skribas kaj demandas al Thomas Gustafsson, Storegården.

Kiam oni loĝas en Gunnilse, kiu situas en la nordoriento de Gotenburgo, pli specife en ”Lärjedalen”, ofte okazas iuj belaj kaj ekscitaj aferoj. Nun vi sekvos la ”traktorparadon” kun multaj unikaj traktormodeloj kaj fervoregaj ŝoforoj.

Estas Thomas Gustafsson kiu administras ĉi tiun bonan projekton. Li vivas en Storegården en Gunnilse kun sia familio. Storegården portas memorojn de antikvaj tagoj kaj havas riĉan historion kaj ankaŭ estas malnova familia bieno. Mi faris al Tomaso kelkajn demandojn. Lia edzino Lina fotis la traktorparadon.

La ĉarma bienulo Thomas kaj lia edzino Lina.

Kiuj veturas en ĉi tiuj traktoroj en longa vico?

Ili estas niaj amikoj, kiuj havas similan intereson kaj kiuj opinias, ke estas amuze renkontiĝi kaj kuniri. Tio varias de jaro al jaro, ĉar ni ofte decidas kun mallonga planado ĉu ni faros turneon.

Vicigo en la korto de Storegården antaŭ foriro.

Kien la vojaĝo iris plej longe?

La plej longa distanco estis al Skagen en Danio dum 2011, 2012 kaj 2013. La ideo venis de la fakto, ke vere ne estas tiom for veturi al Skagen, proksimume kvardek kilometrojn de Fredrikshavn, estas la pramo kiu iras la plej longan distancon. Ĉi-jare okazis bela parado ĉe placo Götaplatsen.

Trovu la virinon en la bildo!

Ĉu vi ricevis reagojn aŭ inspirajn konversaciojn de homoj, kiuj preterpasis?

Iuj demandas, ĉu estas ia manifestacio, kiam tiom da el ni iras en la urbon, kio kompreneble ne estas kutimo. Iuj fariĝas nostalgiaj kaj parolas pri memoroj de kiam ili estis junaj. Multaj homoj fotas kaj iuj volas provi sidi en unu el la traktoroj, kio kutime iras bone. Entute estas multaj pozitivaj reagoj.

Ĉu estas kaj viroj kaj virinoj kondukantaj traktorojn?

La mallonga respondo estas jes. Tamen estas pli da viroj ol virinoj.

Kiom aĝas la plej malnova traktoro kiu partoprenis la paradon?

BM 20 el 1950. Plej multaj traktoroj kiuj partoprenas estas de la 60-aj jaroj.

La nobla ruĝa traktoro Volvo BM antaŭ foriro.

Ĉu vi spertas ies koleron survoje?

Kompreneble, povas esti iom da kolero je aliaj vojuzantoj, sed ili estas tre malmultaj.

Ĉu vi devas havi polican permeson por veturi aŭ ĉu vi nur estas regula trafiko?

Ne, ni veturas kien estas permesite veturi.

Kiu elpensis ĉi tiun mirindan aventuron?

Post la vojaĝoj, kiujn ni faris al Danio, kiuj postulis pli da planado, tranoktado kaj estis pli multekostaj, ni ekpensis, ke estus amuze pliriĉigi la vivon ĉe Lilla Bommen per kelkaj malnovaj traktoroj, kie okazis renkontiĝoj kun antikvaj aŭtomobiloj somere. Kiam la renkontiĝoj finiĝis ĉe Lilla Bommen, ni elektis ”nur” iri al la stratkuirejo de ”7:ans” sur Vasagatan kaj poste al Götaplatsen.

Parkado ekster la strata kuirejo de ”7:an”.

Kiom ofte vi renkontiĝas?

Kutime unufoje jare.

Ĉu estas granda laboro akiri la plej malnovajn traktorojn en vojkapabla stato?

Tio multe varias, sed ĝi estas nia ŝatokupo kaj vivstilo, kiun ni havas. Kun kelkaj traktoroj estas pli facile mekanikumi ol aliaj.

Kun iom da tirhelpo, ĉio pliboniĝas!

Ĉu vi partoprenas en tiel nomataj ”mekanistaj kunvenoj”?

Ne. Kutime estas ke oni telefonas aŭ sendas bildojn unu al la alia por peti konsilojn aŭ helpon.

Rakontu, ĉu partoprenas veraj traktoraj veteranoj?

Ni ĉiuj estas, pli-malpli.

Ĉu vi volas diri al mi ion, kion mi forgesis demandi?

Ni estas grupo, kiu ŝatas disvastigi ĝojon kaj montri nian intereson pri traktoroj al aliaj homoj.

Ĉe la celo, oni povas vidi la fierajn kaj kontentajn traktoristojn pozantajn por grupfoto sur la paradejo ”Götaplatsen” en Gotenburgo.

Fine, ĉu okazis vere amuza epizodo laŭ la traktorvojo en via granda parado?

Ne, nenio speciala vere. Estis iu, kiu petveturis kun unu el ni por mallonga turneo en la urbo, sed estis, kiel kutime, hamburgeroj ĉe la stratkuirejo de la ”7:ans” antaŭ la vicigo ĉe Götaplatsen. Multaj feliĉaj huraoj survoje kaj multaj ricevas nostalgiajn sentojn kiam ili vidas ĉi tiujn traktorojn iri tra la urbo

Fine, mi ŝatus danki Thomas kaj Lina Gustafsson, ke ili permesis al mi demandi kaj pro la bonaj bildoj. Ili ankaŭ diras ke povas esti raporto en ”Traktor Power” kaj ni tenas la fingrojn krucitaj por tio!

Ingegerd Granat

El Wikipedia:

La unua benzinfuela traktoro nomiĝis The Ivel Agricultural Tractor kaj estis produktata en Bedfordshire, Britio, 1902–1921. La agrikultura instituto de Alnarp, Svedio, havigis al si tian jam en 1905, sed estas necerte, ĉu pliaj estis importitaj. Unu el la unuaj traktoroj en Svedio estis la vaporfunkciigita traktoro, kiun Gottfrid Christenson en Lund havigis al si en 1908. En 1913 komenciĝis traktorkonstruado en Svedio. Nur en 1952 estis pli da traktoroj ol ĉevaloj en la sveda agrikulturo. Ofte la Ferguson TE20 kun 31 ĉevalpovoj estis la unua aĉetita traktoro en la svedaj bienoj.

Diservo ĉe la samea kabano en Vättlefjäll en aŭgusto 2023

La sameoj estas la indiĝena popolo de Svedio kun propra lingvo kaj propra kulturo. Aŭtoritatoj ofte ne akceptas ke troviĝas minoritatoj, kiuj ne scipovas la lingvon kaj kulturon de la majoritata asocio. Nuntempe la nombro de boacbredistoj malkreskas, sed daŭre estas konfliktoj inter farmistoj, kies kreskantan grenon la boacgregoj formanĝas dum migrado. Ankaŭ la arbarposedantoj plendas, kiam la boacoj formanĝas la junajn arbojn.

La historio de la samea popolo koncerne la eklezio havas multajn makulojn. Por pardonpreti sian iaman maljustaĵojn kontraŭ la sameoj oni dise en Svedio aranĝas renkontojn de paroĥoj kaj sameoj. En la gotenburga regiono okazis pilgrimado tra la arbarego. Post multe da pluvo la padoj estis malsekaj. En la gotenburga regiono neniam estis boacbredado, ĉar boacoj bezonas pli malvarman klimaton. Ne ĉiuj sameoj vivtenis sin de boacbredado. En Gotenburgo la samea asocio enhavas ĉirkaŭ 100 membrojn, veraj sameoj kaj apogantoj.

Venis la episkopo Susanne Rappman (dekstre en la bildo) kiu predikis kaj informis pri la iamaj rilatoj inter la eklezioj kaj la sameoj kaj admonis al fraterneco.

Poste kantis al ni Elin Teilus kaj ankaŭ jojkis, vestita en bela samea vestaĵo.

La publiko venis de du direktoj. Kelkaj pilgrimadis laŭ 4-kilometraj padoj, aliaj venis per aŭto, parkis kaj iris 1 kilometron.

Intertempe la antaŭa prezidanto de la samea asocio kuiris kafon sur la fajro. Li daŭre prizorgas la medion de la samea kabano. Se oni ne scias kie la kabano troviĝas, oni preterpasas ĝin kaj nur observas la fajrolokon kaj la benkojn ĉirkaŭ ĝi. La tuta kabano estas kovrita de musko. Bedaŭrinde de tempo al tempo la kabano estas trovita de homoj, kiuj detruas ĝin. Foje ili eĉ faris fajron sur la planko.

Persono, kiu multe valoras en la asocio, estas Johannes Marainen. Li vivis en samea boacbredanta familio ĝis li havis 13 jarojn. Li skribis libron pri samea vivo kaj ofte prelegas en universitatoj kaj asocioj – eĉ ĉe ni en la esperantoklubo.

Kun li sur la bildo staras Jan Bondesson (maldekstre), kiu elkreskis en Svappavaara proksime al Kiruna. Okazis ke li estis la unua en sia klaso, kiu havis la svedan kiel sian gepatran lingvon. Tamen la klasanoj ne parolis la samean sed meänkieli – finna dialekto. Troviĝis sameaj lernejoj, kie la sameaj infanoj loĝis dum la studsezonoj kaj ne ofte renkontis siajn familianojn, kiuj iris kun la boacgregoj.

Troviĝis kaj troviĝas aliaj sameoj, kiuj ne havas la ”signon de boacoj” (svede: renmärke) sed fiŝkaptas kaj ĉasas en la iamaj lokoj kie loĝis iliaj pragepatroj. La turismo ankaŭ postulas ”verajn sameojn” Estas diskuto pri kiu estas ”vera sameo” Se oni ne havas ligon al samea asocio, oni ne rajtas ĉasi kaj fiŝkapti en la sameaj regionoj.

Nuntempe oni diras ke la plejmulto de sameoj loĝas en Stokholmo aŭ Gotenburgo.

La sameoj, kiuj ankoraŭ bredas boacojn, nuntempe ne ofte skias, sed havas modernajn veturilojn Ilia vivo nun similas al la vivo de la sveda majoritato. Ili loĝas en domoj kaj havas la klubanojn kiel somerdometojn.

Dum la diservo ni kantis kaj svede kaj samee. En la himno ”Morgon mellan fjällen” ni kantis ĉiun duan strofon svede kaj ĉiun duan nordsamee.

1. Mateno en montaro
de rivero plaŭd’
sonas al la klaro
kantas: al Dio laŭd’, al Dio laŭd’.

2. Lumo donas tagon
ĝoje kantas alaŭd’,
vekas nun la valon
diras: al Dio laŭd’, al Dio laŭd’.

1. Morgon mellan fjällen
hör hur bäck och flod
sorlande mot hällen,
sjunger: Gud är god, Gud är god.

2. Se, hur dagen bräcker,
fram går ljusets flod.
Dalen, som den väcker,
svarar: Gud är god, Gud är god.

La dua strofo en la samea:

2. Ihtim lea beaivi
Čuovga biedgana
Fargga gohccá leahki.
Máidnu Ipmala, Ipmala.

Troviĝas sep literoj, kiuj ne troviĝas en la sveda alfabeto. Estas litero por la ng-sono (= ŋ), voĉa kaj senvoĉa ĉ-sonoj (č kaj ), voĉa kaj senvoĉa lispaj sonoj (đ,ᵵ), longa a (á) kaj la ŝ sono (š). Krome oni uzas c kaj z por la sono t+s.

Troviĝas la sudsamea, la lulesamea (laŭ la urbo Luleå), la nordsamea, la umesamea (laŭ la urbo Umeå) kaj la pitesamea (laŭ la urbo Piteå).

Oni povus diri dialektojn pri tiuj lingvoj, sed fakte ili estas tiom diversaj, ke la sameoj ofte nur komprenas la propran dialekton. La nordsamea dialekto estas la plej forta. Bedaŭrinde la aliaj pli–malpli estas survoje malaperi.

La sveda ŝtato strebas vivteni la samean – sed ĉefe temas pri la nordsamea.   /Siv

Afriko kaj UK 2024 en Aruŝo/Tanzanio

Kiel sciate, ekde 1905 en Bulonjo-ĉe-maro, Francio, nia tiama diligenta kolegaro sukcesis unuafoje okazigi la plej prestiĝan Esperantistan manifestacion: la Universala Kongreso de Esperanto; jam pasis cent dek ok jaroj ĝis 2023.

Ekde ĝia kreiĝo, Esperanto plantiĝas de loko al loko kreante al si tre grandan familion transnacie. Afriko ankaŭ estas bonŝanca gastigi la lingvon kaj jam fondiĝis en Afriko tre vigla, granda kaj diverskultureca familio danke al Esperanto.

Dum jaroj la afrika esperantistaro ne laciĝas, sed esperas, forte laboradas, iniciatadas, semadas kaj disvastigas la uzadon de la lingvo internacia Esperanto en siaj familio, socio kaj eĉ en laborejoj; faradas al si eksterlandajn amikojn, per Esperanto edukas siajn infanojn pri amo kaj amikeco.

For de tio, ke en Afriko post tri jaroj okazadas la tutkontinenta Kongreso de Esperanto, la plejmulto de Afrikanoj ĉiam revas, revadas iam partopreni la Universalan Kongreson de Esperanto, sed relative alfrontas ŝtalajn barojn, ĉar ĉiuj UK-oj okazas en landoj kien iri afrikanoj ne povas pro diversaj kialoj sed precipe ĉefe pro vizo-nericevado. Estas tre kortuŝe sine de tiu ĉi esperantista aro entuziasma, ĉiam blokita, malebligita ĉeesti la eventon prestiĝegan en la Esperantio. Tamen tiu esperantistaro afrika pli kaj pli laboradis kreskigante la nombron de sia anaro por aldoni la nombron de UK-reklamantoj tiel portante tre alten sian voĉon deklarante ke UK devas okazi en Afriko por permesi al la nepag-povaj, vizo-nericevantoj ankaŭ ĉeesti tiun eventon kaj renkontiĝi kun sia samideanaro, sia familianaro etendiĝinta dispoluse tra la tuta mondo.

En la Torina kongreso ĵus finiĝinta, tanzaniaj samideanoj enmanigis la kongresan flagon simbole signifante ke la venonta 109a UK okazos en Tanzanio.

Espoir Ngoma Kasati
retadreso
(+243) 972 716 042

Albin Hugo Liebisch kaj lia longa motorciklo

(Josef Kříž, Ĉeĥa respubliko)

Kia estis la komenco …

A. H. Liebisch /libiš/ (1888–1965) estis germana konstruisto (dezajnisto) kaj entreprenisto en norda Bohemio komence de la 20aj jaroj de la 20a jarcento.

En la aĝo de 15 li lernis, ke li fariĝu biciklomekanikisto en la riparejo de tiea majstro Reinhold Mai. Tie li ekvidis la sekretojn de internaj brulmotoroj kaj la naskiĝantan aŭtoindustrion. Estis periodo kiu sorĉigis lin per la odoro de petrolo kaj benzino kaj determinis lian estontan vivvojon.

En 1905, majstro Mai aĉetis unu el la unuaj aŭtoj en la regiono kaj komencis funkciigi taksioservon kun ĝi. Liebisch helpis lin ankaŭ en ĉi tiu komerco, ĉar li jam havis stirpermesilon de 1906.

Liebisch – fariĝis plenkreskulo

En la 19a aĝo, li foriras al Germanio, kie li gajnas porvivaĵon kiel ŝoforo en Wiesbaden. Poste, li vojaĝis por la posedanto de la kastelo en Buchenau /buhenaŭ/ (Bavario), kie li plejparte akiris praktikan sperton kaj studis librojn. Ĉi tie li ankaŭ renkontas la filinon de la arbaristo Hermína. En 1913 li geedziĝis kun ŝi kaj la juna paro ekloĝiĝis en Bayreuth (norda Bavario). Ili havis filon, Albin Richard /riĥard/, de sia geedziĝo.

Tamen, liaj aliaj planoj estis malsukcesigitaj per la 1-a mondmilito. Li ricevas vokordonon por aliĝi al la armeo. Dum la milito, li laboris kun la loka fusilregimento, kun kiu li tiam batalis sur la rusa fronto. Li estis vundita en 1915 kaj poste ne devis partopreni la pluan bataladon.

Liebisch – fariĝis entreprenisto

Reveninte al norda Bohemio, al li aperis ŝanco por realigi siajn planojn. Li unue petis pri komerca licenco kaj iĝis ”konstruaĵa kaj mekanika seruristo”. Baldaŭ poste li starigis sian propran komercon en la urbeto Krásná Lípa (= bela tilio). Tiam, li ekpensis pri sia propra maŝino – lia revo estis konstrui motorciklon, kiu ne nur eltenus funkciajn problemojn, sed ankaŭ ebligus senzorgan vojaĝadon sur longdistancoj.

Dum la sekvaj tri jaroj (1922–1924) estis kreitaj pluraj simplaj skizoj, sed ankaŭ seriozaj teknikaj desegnaĵoj, kaj eĉ la prototipo de lia unua propra motorciklo Ĉeĥie-Böhmerland.

Trilokaj motorcikloj kun cilindra volumo de 600 kubaj centimetroj fariĝis la ĉefaj produktoj. Ili kutime atingis rapidecon de ĝis 95 km/h, kaj la motoro povus esti plenigita per benzino, keroseno aŭ eĉ dizelo. La kutima kolorkombinaĵo de la produktoj estis flav-ruĝa aŭ flav-verda, kaj pro sia longeco (317 cm), ili estis moknomitaj ”movaj benkoj”, ”motoraj tekelhundoj” aŭ ”freneza skafaldo”.

Ĉeĥie-Böhmerland – versio kun cilindrovolumo 600 cm3.

La firmao ne estis granda, komence nur ok dungitoj laboris en ĝi, kaj iom poste ĉirkaŭ dudek. La motorcikloj estis plejparte produktitaj dum la vintro, dum la somero ili estis laŭgrade vendataj kaj riparataj – laŭ bezono.

Ĉeĥie-Böhmerland – versio kun cilondrovolumo 300 cm3.

Komence, li produktis motorciklojn laŭmende, sed en 1931, pro granda intereso, li komencis serian produktadon. Kvin bazaj tipoj estis produktitaj ĝis la komenco de la 2-a mondmilito en 1939. Siatempe, ili estis tre allogaj motorcikloj, krome, kompareblaj en prezo al aliaj fabrikistoj, kiuj ankaŭ akiris popularecon inter sportaj motorciklistoj. Li ankaŭ okazigas la ĉampionecon por alojradoj sur motorciklo, kiun li estis la unua se temas pri produkti en la mondo. Veturi per la maŝino Ĉeĥie-Böhmerland estas same speciala kiel ĝiaj dimensioj. Kiel ĉe la plej multaj tiamaj maŝinoj, la stirilo estas eĉ tie ĉi situita tro malalte, do la pozicio de la rajdanto do estas malpli natura kaj tial li povas suferi pro doloro malantaŭ la kolo. Dank al la longa aksdistanco, tamen, ĝi estas tre stabila, kion ankaŭ la dezajnisto Liebisch deziris.

La ekscentra konstruo ebligis oferti lokon por tri, kun iom da modesteco eĉ por kvar plenkreskuloj, alia povas ekloĝiĝi en la kromĉaro. Samtempe, dank’ al la kadro el maldikaj tuboj, maŝino Ĉeĥie-Böhmenland estis relative malpeza kaj unucilindra motoro sufiĉis por movi ĝin. Komence sufiĉis kvar-tempa motoro kun cilindrovolumo 600 cm3; ekde 1937 ĝi estis ankaŭ multe pli malmultekosta du-tempa motoro kun cilindrovolumo 300 cm3.

Fino de legendo

La firmao funkciis sen gravaj problemoj ĝis 1939, kiam la tiama Sudetio estis integrigita en la Granda Germana Imperiestra Regno.

La aneksado de Sudetoj al la Tria Imperio signifis ekonomiajn problemojn por Liebisch – li perdis vendopovon en la resto de Ĉeĥoslovakio kaj samtempe ne havis ŝancon akiri piedtenejon en la germana merkato. En 1939, la nazioj devigis Liebisch-on ĉesigi motorcikloproduktadon kaj la fabrikon ŝanĝi al milittempa produktado por la Germana Armeo.

Post kiam la milito finiĝis en 1945, Liebisch petis pri permeso daŭrigi produktadon de motorcikloj. Tamen, li estis markita perfidulo al la nacio kaj tre severe sendita al koncentrejo kun sia familio, kun la kompreno ke li baldaŭ estos deportita Germanion.

Lian vivon savis nur la kapablo, per kiu li povis ripari militajn ekipaĵojn. En 1946, kune kun lia edzino kaj filo, li estis deportita Germanion. La familio alvenis al la bavara urbo Passau, kie ili komencis novan vivon. Liebisch estis tute rompita, sed post kelkaj jaroj li revenis al konstruado de motorcikloj. En 1952, li prezentis sian lastan prototipon, sed ĝia seria produktado ne plu okazis. Stranga iel, sed laborema kaj persista dezajnisto mortis en 1965.

La firmao Ĉeĥie-Böhmerland ne estas signifa marko laŭ grandeco aŭ volumeno, tamen ĝiaj unikaj maŝinoj ankoraŭ altiras atenton ĝis hodiaŭ. La adorantoj de la maŝinoj tradicie kunvenadas ĉiujare fine de la ferioj en la urbo Krásná Lípa (norda Bohemio), kie Liebisch realigis iliajn produktadon.

Anekdoto el Ĉeĥio

Avo demandas al sia nepo Karlo:
”Karlo, kio estas pli grava sur la ĉielo – la Suno aŭ la Luno?”
Karlo respondas:
”Ho, mia kara avo, memkompreneble – pli grava ja estas la Luno, ĉar ĝi brilas nokte, kiam estas tenebro, sed la Suno brilas tage, kiam eĉ tiam estas lumo.”

Josef

Grandioza donaco en la 20a jarcento

La familio Winberg, pri kiu vi antaŭ monatoj legis en Ora Ĵurnalo, denove estas aktuala. Titti Frisk Hagström, parenco de Carl Winberg kaj loĝanta en Stokholmo, trovis artikolojn pri Carl Winberg.

Einar Dahl skribis la artikolon pri Carl Winberg.

Grandioza donaco
(libera traduko kaj mallongigo de Siv)

La plej granda donaco, kiu celis esperantoaferojn, estis farita de nia forpasinta samideano, ĉefkontisto Carl Winberg, Bengtsfors. [...]

Antaŭ ĉio li interesiĝis pri la instruo de Esperanto al la infanoj.

Malgraŭ ke li ne havis instruistan edukon, li sciis efikajn metodojn kaj havis brilajn ideojn pri la edukado. [...]

El Vikipedio:

Carl WINBERG svedo, kasisto. Naskita la 15 majo 1864 en Foss. E-isto de 1905. Membro de UEA preskaŭ ekde ĝia fondo.
Li estis kursgvidanto, kaj krome mecenato de Esperanto-movado de blinduloj.
Mortis la 22 februaro 1954 (86-jara).

La donaco al la bazaj lernejoj en Uddevalla el la Fonduso de la geedzoj Winberg, estis aparte bonvenigita de la instruisto Einar Dahl, kiu estis instruisto de Esperanto en Uddevalla. Precipe la infanojn li aprezis. Ili ja reprezentis la estontecon de la mondlingvo Esperanto.

Einar Dahl estis socialdemokrato, politikisto de la komunumo, la gubernio kaj la parlamento. Plue li estis abstinulo, esperantisto kaj verkisto de kantotekstoj.

10 000 por progresigi Esperanton en elementa lernejo.

Dank’ al la donaco, Dahl povis eldoni esperantan lernolibron, kiu ĝis tiam ne troviĝis en Svedio. En lia klaso jam okazis lecionoj pri Esperanto. La filino de Einar Dahl, Marianne Dahl, iam estis membro de la gotenburga esperantoklubo. Neniu el ili nun vivas.   /Siv

Dikfingroregulo

Ofte estas bone havi regulon. Trovas multaj utilaj, sed ne ĉiuj rilatas aparte al la dikfingro. Tamen, tiu, kiun mi nun priskribos, faras.

Foje povus esti bone diveni kiom granda estas la angulo inter du linioj. Tiam la mano komenciganta de la dikfingro povas esti granda helpo.

Se vi etendas viajn fingrojn tiel, ke via dikfingro kuŝas laŭ unu rando de simpla papero kaj via etfingro sekvas la apudan randon, tiam estas 90֯ inter la dikfingro kaj la etfingro.

Ĝuste nun okazas la strangaĵo. Inter la dikfingro kaj la montrofingro nun estas 45֯, inter la montrofingro kaj la mezfingro 15֯, inter la meza fingro kaj la ringfingro 15֯ kaj inter la ringfingro kaj la etfingro ankaŭ 15֯.

Kio do estas tiel bona pri tio? Jes, se vi iam bezonas takson de anguloj kun 15֯, 30֯, 45֯, 60֯ aŭ 90֯, vi havas ĝin ĉemane.

Ekz. se vi volas scii kie estas la suno post unu horo, vi simple sekvas la angulon inter la montrofingro kaj la meza fingro, kiu estas 15֯. La suno faras vojaĝon de 360֯ en unu tago, do en unu horo ĝi moviĝas 360֯ / 24 = 15֯. Nun, iuj asertas, ke estas pli facile diri, ke la suno movas la larĝon de pugno dum uno horo, sed tio dependas de kiom granda estas la pugno kaj kiom longa estas la brako. Krome, ĉiam estas pli bone ne uzi la pugnojn.

Aŭ se vi volas scii kiom malproksime atingas la supro de arbo dum faligado surteren, vi disvastigas vian manon kaj lasas la pinton de via etfingro montri al la supro de la arbo kaj la intersekcopunkto inter via etfingro kaj dikfingro sur la radiko de la arbo. Tiam la pinto de la dikfingro montras la lokon, kie la arbopinto finiĝos. Ĉiuj spektantoj estu konsilitaj stari kelkajn metrojn pli for.

Lars-Olof Granat

La Lingvo-defendo – Språkförsvaret

publikigis la jenan artikolon la 16 aŭgusto 2023:

publicerade följande artikel 16 augusti 2023:

La multoblaj kostoj ne esti denaska anglalingvano en scienco

La uzo de la angla kiel la komuna lingvo de scienco prezentas gravan malhelpon por maksimumigi la kontribuon de neanglalingvanoj al scienco.

Tamen malmultaj studoj kvantigis la sekvojn de lingvaj baroj sur la kariera evoluo de sciencistoj, kiuj ne havas la anglan kiel gepatran lingvon.

Per enketo de 908 esploristoj en mediscienco, ĉi tiu studo taksas kaj komparas kiom da laboro necesas por fari sciencajn agadojn en la angla inter esploristoj el diversaj landoj kaj konforme al tio, el malsamaj lingvaj kaj ekonomiaj fonoj.

Nia esplorado montras, ke nedenaskaj anglalingvanoj, precipe frue en siaj karieroj, pli klopodas ol denaskaj anglalingvanoj por fari sciencajn agadojn, de legado kaj verkado de artikoloj kaj preparado de prezentoj en la angla ĝis disvastigi esploradon per multaj lingvoj.

Lingvaj baroj ankaŭ povas malhelpi ilin partopreni aŭ doni parolajn prezentojn ĉe internaciaj konferencoj okazigitaj en la angla. Ni alvokas la esplorkomunumon rekoni kaj trakti ĉi tiujn malavantaĝojn kaj liberigi la neeluzitan potencialon de la personoj, kiuj uzas aliajn lingvojn ol la angla en scienco.

Ĉi tiu studo ankaŭ indikas eblajn solvojn, kiuj povas esti efektivigitaj hodiaŭ de individuoj, institucioj, ĵurnaloj, financantoj kaj konferencoj.

http://www.sprakforsvaret.se sprakforsvaret@sprakforsvaret.se

De mångfaldiga kostnaderna av att vara en icke-infödd engelsktalande inom vetenskapen

Användningen av engelska som det gemensamma språket inom vetenskapen utgör ett stort hinder för att maximera bidraget från personer med annat modersmål än engelska till vetenskapen.

Ändå har få studier kvantifierat konsekvenserna av språkbarriärer för karriärutvecklingen för forskare som inte har engelska som modersmål.

Genom en enkät till 908 forskare inom miljövetenskap uppskattar och jämför denna studie hur mycket arbete som krävs för att bedriva vetenskaplig verksamhet på engelska mellan forskare från olika länder och därmed olika språkliga och ekonomiska bakgrunder.

Vår undersökning visar att personer som inte har engelska som modersmål, särskilt tidigt i karriären, lägger ner mer arbete än personer med engelska som modersmål på att bedriva vetenskaplig verksamhet, från att läsa och skriva artiklar och förbereda presentationer på engelska till att sprida forskning på flera språk.

Språkbarriärer kan också leda till att de inte deltar i, eller ger muntliga presentationer vid internationella konferenser som hålls på engelska. Vi uppmanar forskarsamhället att erkänna och ta itu med dessa nackdelar för att frigöra den outnyttjade potential som personer med annat modersmål än engelska har inom vetenskapen.

Denna studie föreslår också potentiella lösningar som kan implementeras idag av individer, institutioner, tidskrifter, finansiärer och konferenser.

El ”La Zamenhofstrato”

de Roman Dobrzynski, Kaunas 2003

Verkita laŭ interparoloj kun d-ro L.C. Zaleski-Zamenhof

Paĝo 195–196: ”La solvo de la juda demando estis, laŭ L.L. Zamenhof, la religio, kiu ne estis adoptita al la moderna vivo”.

Nek asimilado nek cionismo kondukis al la solvo de la juda problemo.

Ne – Hilelismo! Hilel, rabeno kaj samtempulo de Jesuo Kristo, estis saĝa homo el Babylono, kiu transloĝis en Jerusalemo. Li estis tolerema, li faris provojn konformigi la religion al la spirito de la epoko.

Ne Dio estis centro de lia pensado, sed homo.

Inspirita de tiuj ideoj Z. formulis jene la principojn de hilelismo:

La dia puno pro Babelturo efektive trafis la judojn. Vivante en diasporo ili devas paroli multajn lingvojn.

Eĉ antaŭ 2000 jaroj en Palestino ili ne plu parolis sian biblian lingvon, sed la aramean. Poste ili konservadis la mortintan hebrean por religiaj celoj, sed ankaŭ utiligis ĝin kiel ingrediencon en lingvoj proprigataj al si.

Tiamaniere formiĝis du plej gravaj lingvogrupoj nome la ladina, bazita ĉefe sur la hispana, kaj la jida, kies bazo estis sudgermanaj dialektoj. La jida lingvo de la judoj, forpelitaj de la okcidenta Eŭropo kaj elloĝintaj sur vastegaj terenoj de Pollando kaj Litovio, baldaŭ dialektiĝis tiagrade, ke iliaj uzantoj el ekstremaj partoj de Respubliko de Ambaŭ Popoloj tute ne povis interkompreniĝi. Judoj, vivantaj en la Proksima oriento parolis la araban kaj tiuj en Afriko, Malproksima oriento kaj Hindio alpropriĝis al si lokajn lingvojn.

Do, la judoj kiel tuto ne havis komunan lingvon. Krome, se oni konsideris la mankon de komuna teritorio, oni povis facile pridubi la ekziston de hebrea popolo.

Zamenhof kredis, ke nur surbaze de hilelismo kreiĝos – kiel li diris – ”normala hebrea popolo”.

Sed li ne proponis konkretan teritorion por ĝi, nur aludis pri Usono, tamen ekskludis Palestinon.

Koncerne komunan lingvon li ne aprobis, kiel dirite, la hebrean, nek la jidan.

– Ĉu li proponis Esperanton?

– Ankaŭ ne, kvankam li pledis por arta lingvo, verŝajne li pensis pri iu nova.

Kial ne pri Esperanto?

Li timis esti akuzita,”ke tuta plano de hilelismo estas elpensita por kunhelpi al la disvastigado de amata de ni lingvo.”…

Decidis la ĉefimperativo de nia vivo: ”Unuigi la homaron en unu fratan familion”.

La revo pri la unuiĝo de la homaro, kiel la ĉefa ideo de Z, estas trovebla en lia fama letero al Alfred Michaux. Ĝuste en li la Avo skribis pri la batalo, kiu okazis en lia koro inter la ”patrioto” kaj la ”homo”, kaj pri hilelismo, en kiu la ”batalantoj” atingis repaciĝon.

Tamen venkis la ”homo”, temis ja pri nova versio de hilelismo.

L.L. Zamenhof, la Avo.

L.C. Zaleski-Zamenhof, la nepo.

La libro de Roman Dobrzynski bazita sur intervjuo kun ”la nepo” pri li mem kaj pri la Avo.

El la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto de D-ro L.L. Zamenhof

Paris Librairie Hachette et C:o. 79, Boulevard Saint-Germain, 79 1903. Tous droits réservés.

EKZERCOJ

§ 1

Patro kaj frato. – Leono estas besto. – Rozo estas floro, kaj kolombo estas birdo. – La rozo apartenas al Teodoro. – La suno brilas. – La patro estas sana. – La patro estas tajloro.

[…]

§ 5

La birdoj flugas. – La kanto de birdoj estas agrabla. – Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. – La knabo forpelas la birdojn. – Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. – Bonaj infanoj lernas diligente. – Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron.* – De la patro mi ricevis libron, kaj de la frato mi ricevis plumon. – Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. – Mi legas libron. – La patro ne legas libron, sed li skribas leteron.

*) Ankaŭ la suno havas siajn makulojn!   /Siv

El la parolado de Zamenhof en Boulogne-sur-Mer 1905

el Historio de la lingvo Esperanto de Edmond Privat

”Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia!

La unua UK en Bulonjo-ĉe-maro 1905.

Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto de kunvenintoj, kiuj havas la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn – ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj.

Ludwig Zamenhof kun edzino Klara 1905 en Bulonjo-ĉe-maro.

Tie la reciproka kompreniĝado estis atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, kaj ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu la alian al sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo.”

Tiu citaĵo montras, kiom suferas naciaj malplimultoj en subpremataj ŝtatoj, sed ĝi ankaŭ entenas klarvidan profetaĵon pri la lingva procedo en tiaj kunvenoj, kiaj estas ekzemple la kunsidoj de Ligo de nacioj. Tie francaj kaj anglaj politikistoj povas regi per sia elokventeco libera en gepatra lingvo, sed la ĉinoj, bulgaroj, svedoj aŭ japanoj, eĉ se talentaj oratoroj hejme, devas balbute legi preparitajn manuskriptojn en lingvo fremda kaj malfacila.

Estas tute kompreneble, ke Zamenhof estis impresita mem pri la granda paciga egaleco, kiu regis inter la kongresanoj en Boulogne-sur-Mer.   /Siv

Esperanto – för ett bra språkklimat!

(vårt bidrag till Tidskriftsverkstan’s specialnummer om klimat)

Vi kan skicka astronauter till månen – men kan vi lösa världens språkproblem?

Esperanto – det internationella språket, som arbetar för fred, hållbar utveckling och global dialog.

Sedan november 2017 har Göteborgs Esperantoförening givit ut nättidningen Ora Ĵurnalo med 11 nummer per år. Genom åren har vi haft en hel del artiklar om det yttre klimatet – om ett naturreservat i Finland, om klimataktivister i Alingsås, om pilgrimsfärder för klimatet, om attacker mot Odessa, om den internationella dagen för biologisk mångfald… för att ta några exempel.

Men det inre klimatet är också viktigt. Med vårt språk ger vi uttryck för känslor. Ord kan bygga upp, ord kan riva ner, ord kan ge missmod, ord kan ge hopp.

Många har försökt lösa världens språkproblem. Redan Kartesius (på franska: Descartes, född 1596 – i Frankrike, död 1650 i Stockholm) hade en dröm, en vision, av ett kommande världsspråk.

Kanske skulle Esperanto kunna vara det världsspråk, som Kartesius siade om? Som Esperantos födelsedag räknar man 26 juli 1887, då Esperantos skapare, Ludvig Zamenhof, gav ut La Unua Libro – en kombinerad lärobok och informationsskrift, ett tunt häfte som blev fröet till världsspråket Esperanto

Såklart talade inte Kartesius esperanto, men på nätet har en esperantist, Sten Svenonius, publicerat följande uttalande av Kartesius på esperanto:

Kartesius i ett brev från 1629.

Jag dristar mig att förutsäga att det en gång kommer att finnas ett världsspråk, som är mycket lätt att lära, uttala och skriva! Och vad som är viktigare: detta språk kommer att hjälpa oss i tänkandet då vi presenterar alla idéer, så klart, att det nästan blir omöjligt att missförstå.

Har vi i Göteborgs Esperantoförening på något sätt bidragit till att förbättra jordens språkklimat och underlätta kontakter mellan människor med olika modersmål?

Vi har i varje fall försökt. Vår lilla kulturtidning ORA ĴURNALO har vuxit från att först mest ha varit en tidskrift för göteborgare, med anledning av att vi öppnat ett litet esperantobibliotek i Stannum, nära Göteborg, till att idag ha både läsare och artikelförfattare från flera olika länder. Vi har behandlat ämnen, som väcker debatt – äta veganskt för jordens hälsa och för den egna hälsans skull eller Engelskans hot mot det svenska språket – språkhälsa!

Vi förespråkar esperanto som brospråk i EU och FN för demokratins skull och kanske också för att minska pappersåtgången, då alla dokument översätts – ibland från originalspråk till ett större språk och sedan till mottagarlandets språk. Stora språk har en tendens att breda ut sig på de mindre språkens bekostnad. Vi vill visa på vikten av att bevara språkdemokrati och mångkultur – genom ett internationellt brospråk.

I Ora Ĵurnalo:s septembernummer finns en artikel om en ung nederländare, som åkte genom Europa och kom fram till Götaplatsen 20 minuter innan vår stadspromenad började. Han hade tittat på vår hemsida. Via Internet kan man ju ta kontakt med andra esperantister.

En tonåring, som lärt sig esperanto och ensam åker ut i världen, kan ju göra sina föräldrar lugnare, om de vet att deras barn har Pasporta Servo med adresser till esperantister, som erbjuder loĝi och guidning och ett positivt familjärt klimat.

Vi vidgar också horisonten genom att byta tidskrifter med andra länder. Vi har tidskrifter från England, Tjeckien, Österrike, China och Turkiet.

Även Australien och Kanada finns representerade i artikelfloran i Ora Ĵurnalo – alltså alla världsdelarna har speglats,

Mireille Grosjean, från Schweiz, samordnar esperantolärare i världen. Hon ser positivt på esperantos utveckling i Afrika. Ora Ĵurnalo har med jämna mellanrum följt en ung kongoles, Espoir Kasati, som berättat om sitt liv. Förutom ett eller ett par afrikanska språk talar han franska, engelska, swahili och esperanto. Eftersom han tidigt upptäckte Internets värde, kunde han genom en esperantolärare i Litauen fullända språket och arbetar nu för den världskongress, som 2024 kommer att äga rum i hans grannland Tanzania.

Öst och väst, norr och söder känns närmare varandra, om man har vänner lite varstans. Den familjekänsla som esperantister normalt känner inför andra esperantister är onekligen en unik tillgång.

Esperantister träffar andra esperantister på de årliga världskongresserna. Göteborg var värd för världskongressen 2003. Vi hade drygt 1700 deltagare från ett 60-tal länder – inte så många i jämförelse med ”större esperantoländer”. Senaste världskongressen med flera göteborgare som deltagare, ägde rum i Lahtis, Finland, 2019. I år var världskongressen i Italien.

Så finns det mängder av mindre sammankomster, t.ex, BET, som varje sommar lockar ca 500 deltagare till något av de baltiska länderna.

Varje höst ordnar Gdansk, Sopot och Gdynia Esperanto på stranden, ett ståtligt kulturevenemang, som nio göteborgare deltog i 2018.

Vår fyradagars sommarkurs ägde i år rum i Gråbo och dokumenterades av Lokalpressen, Lerum. I år hade vi inga utländska deltagare, för dit kan man väl inte räkna två stockholmare?

I Göteborg kan man t.ex. delta i esperantokurser på lördagar, gå stadspromenader med guidning på esperanto, göra utflykter och fira olika minnesdagar. Från Göteborg leds också en internationell bokcirkel på Zoom.

Sverige är inget stort esperantoland, men du lär dig inte esperanto för att tala med svenskar. Det kanske tar ett par hundra år till, innan klimatet för esperanto är tillräckligt milt. Språket har en inneboende styrka och tack vare – eller trots oss esperantister – kommer det att förr eller senare kunna ena världen utan att trycka ner små språk och små kulturer. Mångfald är ett ord med hög status i esperantokretsar.

För Göteborgs Esperantoförening, som ger ut Ora Ĵurnalo

Ingegerd Granat, ordf.

Siv Burell, v. ordf.

Intelektaj amuzoj

(Lingvaj ludoj en Esperanto)

de Tatjana Auderskaja

Mondial, 2016 M12 18 – 114 paĝoj – https://mondialbooks.square.site/

Literaj amuzoj, vortaj amuzoj, tekstaj amuzoj, ŝercaj amuzoj, poeziaj amuzoj, krucenigmoj en Esperanto.

”Diversaj lingvaj ludoj kaj amuzoj aperas en la gazetaro de Esperanto ekde ĝia naskiĝo.

Antaŭnelonge estis eldonitaj serioj de krucenigmoj de Stano Marček, ĉifraĵoj de Nora Caragea… Sed ankoraŭ ne aperis diversflanka libro, kiu provus kunligi sub la sama kovrilo multajn specojn de plej variaj lingvaj amuzoj. Jen la provo.

– En tiu ĉi libro estas kunigitaj multaj amuzaj ludoj, de literaj ĝis tekstaj kaj eĉ poeziaj. Iuj estas kreitaj laŭ skemoj jam konataj; aliaj estas inventitaj de la aŭtoro mem; sed ĉiuj estis aprobitaj de esperantista publiko dum iuj komunaj aranĝoj.

Ni esperas, ke konatiĝi kun tiu vastega mondo de mensotrejnaj taskoj estas utile por ĉiu esperantisto, ekzercanta sian cerbon por propra plezuro kaj por la utilo kaj disvolviĝo de n ia kara lingvo.” –

 
 

«hejmen