Ora Ĵurnalo

ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE

Numero 67, Novembro 2023

La unua nubskrapulo en Gotenburgo.

Magazino por kulturo kaj plezuro

Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org

 

Enhavo

Vidu la bildojn de Raita Pyhälä, ”Saliko”, kiujn ni maltrafis kiam ŝi kaj Soile Lingman vizitis Gotenburgon en 14–17 oktobro. Jen bildo pri blankurso, kiun Saliko trovis en Helsinki.

Pri Ora Ĵurnalo

Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.

Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.

Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi!

Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.

Espeporko meditas

La plej bona bildo por hodiaŭ oni nun disvastigas en Interreto.  /Siv

 

La unua nubskrapulo de Gotenburgo

de Ingegerd Granat

”Otterhall”, aŭ ”La nubskrapulo” kiel ĝi estis nomita, estis konstruita en 1927 kaj estis kompletigita en 1929. Estis la arkitekto Harald Ericson kaj la konstruanto Karl Alberts, kiuj kunlaboris pri tio.

La inaŭguro okazis la 29-an de decembro 1929 kaj tiam kostis 2 milionojn da kronoj por konstrui ĝin.

Estas verŝajne tre dubinda ke ĝi hodiaŭ meritus la epiteton nubskrapulo, sed ne estas dubo, ke la nun konstruata Karlatornet, kiu atingis sian plenan altecon en la momento de la skribado, estas pli alta.

Otterhall estas konstruita sur deklivo kaj estas tial pli alta direkte al la strato Stora Badhusgatan, 17 etaĝojn, ol direkte al Lasarettsgatan, nur 14 etaĝojn.

Kiel kuriozaĵon, oni povas mencii, ke la konstruaĵo ricevis kromajn ses etaĝojn kompare kun tio, kio estis permesita laŭ la konstrudokumentoj. Do klare ”nigra konstruo”! Sed al Otterhall estis premiita retroaktiva konstrupermeso kelkajn jarojn poste.

La domo estas impona kun siaj flugiloj sur la tegmento kaj sia verda kuprovestita korpo. La restoracio ĉe la supro meritas viziton. Ĝi havas enorman vidon super la grandurbo direkte al Hisingen kaj la ponto Älvsborgsbron.

Göteborg vere havas siajn fragokreskejojn, t.e. paradizajn lokojn!

Göteborgs första skyskrapa

av Ingegerd Granat

”Otterhall”, eller ”Skyskrapan” som den kallades, byggdes år 1927 och var färdig 1929. Det var arkitekten Harald Ericson och byggherren Karl Alberts som samverkade kring detta.

Invigningen skedde 29 december 1929 och hade då kostat 2 miljoner kronor att bygga.

Hur byggnaden står sig idag som skyskrapa är nog mycket tveksamt och att Karlatornet, som i skrivande stund nått sin fulla höjd, är högre är det ingen tvekan om.

Otterhall är byggt i en stigning och är därför högre mot Stora Badhusgatan, 17 våningar, än mot Lasarettsgatan, bara 14 våningar.

Som kuriosa kan nämnas att bygget fått sex våningar extra mot vad bygglovet gällde. Alltså ett klart ”svartbygge”! Men Otterhall tilldelades ett retroaktivt bygglov några år senare.

Huset är pampigt med sina vingar på taket och sin gröna kopparbeklädda huskropp. Restaurangen högst upp är väl värd ett besök. Den har en enorm utsikt över staden ut mot Hisingen och Älvsborgsbron.

Göteborg har verkligen sina smultronställen!

Ĉiama vojaĝanto forpasis

Gunnar Olsson, Skövde, vojaĝis tra la mondo al multaj esperantaj kunvenoj.

En oktobro li faris sian lastan vojaĝon je la aĝo de 88 jaroj. Li forpasis en sia hejmo post malsano.

La foto estas farita en februaro 2023, de Ingegerd Granat, kiam grupo de gotenburganoj vizitis la esperantoklubon en Skövde por transporti kelkajn librojn al la Esperantobiblioteko de Stannum. Tro malmultaj, laŭ Gunnar. Per siaj kontaktoj li povis doni la restaĵon al belga biblioteko.

Je la februara vizito al Skövde, ni renkontis Birgitta Anevik kaj Gunnar Olsson, la lastajn aktivajn Skövde-klubanojn.

La sorton de la klubo Gunnar vere bedaŭris. Li dum longa tempo strebis por iel trovi pluan klubvivon, sed la granda epoko por klubaj aktivecoj estas for.

Gunnar estis unika persono, kiu iris sian propran vojon. Li donis al ni bonegan memoron.   /Siv

Adiaŭ! – Bonvenon!

Imagu, ke vi staras sur la marbordo en bela somera vespero kaj vidas ŝipon preparitan por foriro.

La veloj estas levitaj kaj kiam venas la vespera brizo, la veloj estas plenigitaj kaj la boato glitas eksteren en la vastan maron.

Vi sekvas ĝin per viaj okuloj dum ĝi foriras al la sunsubiro.

Ĝi fariĝas pli kaj pli malgranda kaj fine malaperas kiel eta punkto ĉe la horizonto.

Tiam vi aŭdas iun diri: ”Nun li forlasis nin!”

Lasis nin por kio?

La fakto, ke la boato fariĝis pli malgranda kaj finfine malaperis, estas nur kiel vi vidas ĝin. Fakte, ĝi estas same granda kaj bela kiel kiam ĝi estis ĉe la strando.

Ĝuste kiam vi aŭdas la voĉon, kiu diras, ke li forlasis nin, eble estas iu sur alia bordo, kiu vidas la boaton aperi ĉe la horizonto. Iu, kiu atendas bonvenigi lin, nur lin, kiam li atingos sian novan havenon.

Nekonata verkisto

Farväl! – Välkommen!

Tänk dig att du står vid en havsstrand en vacker sommarkväll och ser ett fartyg som förbereds för avfärd.

Seglen hissas och när kvällsbrisen kommer fylls seglen och båten glider ut på det öppna havet.

Du följer det med blicken när det far ut mot solnedgången.

Det blir mindre och mindre och till slut försvinner det som en liten prick vid horisonten.

Då hör du någon som säger: ”Nu har han lämnat oss!”

Lämnat oss för vad?

Detta att båten blivit mindre och till slut försvunnit är ju bara som du ser det.

I själva verket är den ju lika stor och vacker som när den låg vid stranden.

Just när du hör rösten som säger att han har lämnat oss, finns det kanske någon på en annan strand som ser båten dyka upp vid horisonten. Någon som väntar på att få ta emot honom, just honom, när han når sin nya hamn.

Okänd författare

Renkonto kun Kalle Kniivilä

La strato de Tanja, verkita de Kalle Kniivilä, estas la libro elektita de la interreta legorondo en 2023. Antaŭe ni legis Sesdek ok de Sten Johansson, Sur bluaj planedoj de Laure Patas d’ Illiers, Francio, kaj nun La Strato de Tanja de Kalle Kniivilä, ĵurnalisto de la gazeto Sydsvenska Dagbladet.

La verkisto gvidis nin tra 100 jaroj de soveta/rusa historio – ekde 1917. La 29an de novembro ni finos la libron per Zoom-renkonto kun la verkisto.

La ĉefrolulo fakte estas la strato de Tanja kun diversaj loĝantoj tie. Ili rakontas pri la aktualaj okazaĵoj – kaj ni pli bone iomete komprenas la pensmanieron de rusoj. Ili en periodoj strebegis vivteni sin, kiam la mono estis celita al militaj aferoj.

Tamen, la temo de la nuna prelego de Kalle Kniivilä estas Ukrainio – (Landet, som vaknade – La lando, kiu vekiĝis). Putin eble ne komprenis, ke la ukrainoj, malgraŭ la sufiĉe similaj lingvoj, havas alian pensmanieron – pli direktita al la kulturo de la okcidentaj landoj.

La demandoj de la publiko ofte tuŝis la diferencon inter Ukrainio kaj Rusio. Ni – kvar esperanto-klubanoj – ŝparas nian demandojn ĝis novembro.

Ni ja admiris, ke Kalle Kniivilä havis kontakton kun rusoj kaj ukrainoj, pro sia kapablo paroli ambaŭ lingvojn. Krom tio li parolas Esperanton, la finnan, la svedan kaj kompreneble la anglan kaj eble aliajn modernajn lingvojn. Kun almenaŭ ses lingvoj oni povas nomi lin poligloto.

La bildoj estas de la teatro Redbergteatern, kie li faris la prelegon – en mallumo kiel en groto.   /Siv

BET 57 – la unua parto

Saliko – Raita Pyhälä – rakontas pri la ĉi-jaraj Baltaj Esperanto-Tagoj en Ventspils, Latvio. Sed unue la alveno al Gotenburgo.

De maldekstre: Ingegerd, Janne, Soile, Margareta, Jan, Saliko. Siv fotis.

La vetero ne estis favora – blovis – blovegis – ŝtormis, sed ne pluvis. Antaŭ la alveno al Gotenburgo Saliko prelegis en Stokholmo. Kune kun Soile Lingman ŝi venis al Gotenburgo per trajno je la 2ª posttagmeze, sabate la 14an de oktobro… Unue ni lunĉis en Trädgårdsföreningen kune kun kuraĝaj esperantistoj, por kiuj la ŝtormo ne estis ĝeno.

Blovaj tagoj oni povas iri al la plantodomo kun palmoj.

Dirite, farite.

De la balkono ni povis rigardi la kreskaĵojn. La loko ankaŭ povas esti taŭga por geedziĝoj.

Poste ni iris al Gråbo, kie la du gastoj tranoktis ĉe mi.

La Esperanto-biblioteko de Stannum troviĝas en Gråbo.

La dimanĉon antaŭ la prelego de Saliko, ni pasigis en Nääs. La sinjorbieno estas bela sed senhoma, ĉar la turistsezono ja estis for. Ni ankaŭ spektis la alon, kie Sofie Elkan, la amikino de Selma Lagerlöf, loĝis.

Janne, Saliko kaj Soile ĝuas la freŝan aeron kaj la trankvilon – kontraston al la hieraŭa blovego.

Pli homplenaj estis la domoj, kiuj estis destinitaj al slojdo. Grupo slojdis – kiel en malnovaj tempoj.

Dimanĉe okazis la prelego. Bedaŭrinde la tekniko fiaskis, sed kiel iama instruisto Saliko desegnis sur la blanka tabulo. La livoj, minoritata grupo en Latvio, havas interesan kulturon.

Pli pri ili pli poste en ĉi tiu numero. Saliko donis al mi la bildojn pri kiuj ŝi volis rakonti – se ni regus la teknikon.

Lasse laŭtlegis artikolon, kiun Saliko skribis por Ora Ĵurnalo numero 12. Bela – iomete melankolia artikolo pri malnova domo.

Ingegerd volas, ke ĉiuj klubanoj parkere povos kanti la himnon ”La Espero”. Pro tio, ĉiu kunveno nuntempe komenciĝas per tiu himno. Plej ofte Christin ludas la trumpeton, sed hodiaŭ la fluton. Ni kore dankis Salikon kaj pardonpetis pri la teknika manko.

Ĉar Saliko sufiĉe bone regas la svedan, ni donis al ŝi la libron ”Esperanto, drömmen om ett världsspråk” de Bo Sandelin.

Bedaŭrinde Soile hejmeniris jam dimanĉe posttagmeze kaj maltrafis Lights in Alingsås, la ĉiu-jaran lumekspozicion fare de diversaj artistoj.

De la parkejo proksime de la fervoja stacidomo ni unue trovis la statuon de ”La virino kun la mansako”. La statuo troviĝas en du ekzempleroj. La alia staras en Varberg (artikolo pri ĝi en numero 54, paĝo 9, de Ora Ĵurnalo). En la smolanda urbo Växjö iam estis naziisma manifestacio. Virino montris sian abomenon per bato per sia mansako en la kapon de novnaziisto. Ĵurnalisto faris foton, kiu estis disvastigita en tuta Svedio, kaj skulptistino faris du similajn statuojn.

De la inaŭguro.   Kolorriĉa urbo.

Saliko fotas fruan kristnaskan koboldon en Alingsås.

Venis lundo. Per aŭtobuso ni atingis Gotenburgon kaj koncentriĝis en la marina parto. Unue ni veturis sur Göta älv per la ŝipo Älvsnabben. Ĝi funkcias kiel tramo sur la rivero.

La ŝipo Götheborg kuŝis sur la norda parto de la rivero, ĉe Eriksberg. Ĝi estas konstruita por simili al la malnova ŝipo, kiu en la 18ª jarcento vojaĝis al Ĉinio. Ni elŝipiĝis ĉe Klippan.

Saliko antaŭ Älvsborgsbron, ponto, kiu kunigas la du grandajn partojn de Gotenburgo. Notu la polusan plastan urson, kiu donas al turistoj la imagon, ke la klimato estas malvarma. Prave kiam blovas!!!

Reen en Gråbo. La iamaj alpakoj translokiĝis al Skepplanda, norde de Gotenburgo sed ĉevaloj abundas. Marde la 17an de oktobro Saliko revenis al Stokholmo por iri per ŝipo al Helsinki. Bonvenon al Gotenburgo somere, kiam la urbo aspektas pli bela!! / Siv

BET 57 – la dua parto

Bildoj kaj komentoj de Raita, Siv elektis el inter la bildoj.

Unue informo pri la evento per la bulteno Freŝa vento.

Due la manĝo-menuo. Sed kie estas la vegetara manĝaĵo? (Demando de Siv.)

La blazono de Latva Respubliko prezentas la historion de Latvio – la ruĝa leono simbolas la landojn de Kurzeme kaj Zemgale, kiuj antaŭ pli ol du jarcentoj estis duklando de Kurzeme (Kurlando kaj Semigalia). La griza grifo simbolas la landojn de Vidzeme kaj Latgale, kiuj en mezepoko estis t.n. duklando de Pärdaugava (trans la rivero Daugava) sub kontrolo de Pollando. La suno simbolas nacian ŝtatecon de Latvio. Aŭtoro de la blazono estas latva artisto Rihards Zarinŝ.

La Latva festo Janstago similas al la sveda somermezfesto kun la tago de Johano Baptisto.

Ensemblo, kiu kantis en la liva lingvo.

Parto de la grupfoto, farita post la Interkona Vespero.

Modernaj domoj kaj belaj ĝardenoj en la urbo Ventspils.

Parkoj kun statuoj kaj floroj.

La marstrando estis 12 km for de la hotelo.

Oni provas konservi malnovajn domojn kun malnovaj dekoracioj.

En la fontano, ombrelo, kiu male donas al vi akvon, ne protektas vin kontraŭ akvo.

Vagante en la urbo ni trovis la jenan kamparan statuon.

Ĉirkaŭ 30 000 personoj loĝas en Ventspils. Virino el Prago montras ĉi tiun novan belan esperantan T ĉemizon.

Livaj ĉapoj.

Matenmanĝo.

Poste prelegis Ulrich Mathias pri homaj rilatoj en Esperantujo dum tri horoj. Neniu ekdormis. :-)

Giovanni de Lucia prelegas pri Italio. Li diris ke li havas 23 jarojn kaj ke li eklernis Esperanton antaŭ tri jaroj.

La venonta BET okazos en Estonio. Jen estono reklamas por BET 58.

Anta Engel, lerta muzikistino kun anĝela voĉo, kiu donis tutan koncerton al ni.

El Koreio venis kvar kantistinoj.

Muzikas estona pastro, Kalle Vilbaste kun sia filino kaj ŝia koramiko.

Virino en liva popola vestaĵo.

Bildo pri konata liva esperantisto Ints Henriks Ĉaĉe 1895 – 1986. Li gvidis multajn esperantokursojn kaj skribis lernolibrojn.

La livoj estas unu el la du indiĝenaj popoloj en Latvio. El lingva vidpunkto ili estas parencoj al la finnoj laŭlonge de la Baltika maro, estonoj, finnoj, karelianoj, kaj aliaj finno-ugraj popoloj, sameoj, udmurtoj, komioj, karelianoj, sameoj, hungaroj.

La proksimeco al la Balta Maro estas klare videbla. Jen protekto kontraŭ la ondegoj.

Jen el ŝipmuzeo.

Fine mi elektis bildon de malnova domo, ĉar mi scias ke Saliko ŝatas domojn kun speciala mistera etoso kun rakontoj pri homoj kiuj iam loĝis en ili. Mi vere bedaŭras ke ne eblis por Saliko montri la bildojn pro teknika miskompreno. Tiuj bildoj ne estas ĉiuj, kiujn Saliko havas, sed por la momento sufiĉas.

Koran dankon Saliko por ke ni povis publikigi viajn bildojn.

Kaj Saliko diras ke ŝi tre ŝatis viziti la gotenburgan Esperanto-klubon kaj la bibliotekon en Stannum.   /Siv

De Genesaret ĝis Mäntyluoto

de Lasse Granat

Bengt Törnlund, la bofrato de Lasse.

Foje deziroj kaj eventoj iĝas ligitaj, tiel ke oni sentas, kvazaŭ ili estus intence sinkronigitaj de ”Iu”.

Antaŭ multaj jaroj, kiam mia bofrato Bengt estis juna, li veturis sur ”la sep maroj” dum multaj jaroj.

Iam lia ŝipo estis en Mäntyluoto ekster Pori en Finnlando, ŝarĝante konstrulignon. Tio daŭris kelkajn tagojn tiutempe. Antaŭ ol la ŝipo ekforiros, la flago de la lando, kiu estis la celloko, estis hisita.

Du maljunaj sinjorinoj, kiuj estis membroj de iu preĝeja komunumo, vidis ke ĉi tiu ŝipo iros al Israelo. Ili delonge serĉis iun, kiu eble volus alporti hejmen kelkajn simplajn simbolojn el la Sankta lando. Kiam ili renkontis Bengt kaj lian kolegon sur la kajo, ili demandis: ”Kiam vi iros al Israelo, ĉu vi povus alporti iom da akvo el la Galilea Maro kaj iom da sablo de ĝia bordo?”

La maristoj verŝajne estis iom surprizitaj, sed tamen respondis: ”La Genesaret estas lago kaj ni iras nur sur la maroj, sed ni vidos, kion ni povas fari!”

Kelkajn semajnojn poste ili estis en Hajfo malŝarĝante la lignon. Bengt kutimis ŝerci iomete pri la tempoj por ŝarĝi kaj malŝarĝi kaj diris ofte ke: ”necesas tri tagoj por ŝarĝi en Svedio kaj tri semajnoj por malŝarĝi en la mediteraneaj havenoj”. Ili devis resti kelkajn tagojn en Hajfo. Ili kutimis esplori kion ”Sjömanskyrkan” ofertis kiel distraĵo. Nun montriĝis, ke la Norvega marista preĝejo en Hajfo faros aŭtobusan ekskurson al – jes, ĝuste, Genesaret!

Ili ekiris, provizitaj per taŭgaj vojaĝaj provizoj: biero kaj sandviĉoj. Kiam ili alvenis, ili pensis pri tio, kion la sinjorinoj en Mäntyluoto deziris, iom da akvo el ”ĉi tiu lago” kaj iom da sablo. La bierboteloj estis tre oportunaj, du boteloj estis plenigitaj kaj ŝtopitaj. La sablo do? Jes, bonas havi ĝin en la sandviĉaj skatoloj.

Kiam denove surŝipe, boteloj kaj skatoloj estis metitaj en angulon en la kajuto. Tie ili kuŝis dum kelkaj vojaĝoj trans la maroj, kvankam neniu el la uloj pensis, ke ili iam denove venos al Mäntyluoto. Sed nur kelkajn semajnojn poste ili ricevis ŝarĝon ĝuste tien!

Ili serĉis la sinjorinojn kaj transdonis la pilgrimajn donacojn. Estis certa tumulto en la urbo kaj la maristoj estis salutitaj kiel ”pilgrimoj”. Ili ricevis multe da mono de la preĝeja komunumo. Tiu financis plurajn grandajn festojn, kaj surŝipe kaj surborde.

Sed sendepende de tio, kion ili mem kredis aŭ ne kredis pri ”superaj potencoj”, ili ankoraŭ devis konfesi, ke estis pli ol hazardo, ke ili povis doni al aliaj ion, kion ili perceptis kiel donacon de Dio!

La svahila – afrika Esperanto?

De Carl-Olof Selenius

La svahila lingvo estas preskaŭ kiel Esperanto. Dekomence ĝi estas lingua franca, tio estas lingvo uzata kiel dua lingvo por komunikado inter popoloj.

La svahila naskiĝis/kreiĝis inter parolantoj de variaj bantuaj lingvoj, barataj lingvoj kaj la araba, persa, greka, portugala, germana kaj la angla. La svahila vortprovizo estas miksaĵo de bantuaj vortoj kun arabaj kaj aliaj.

La gramatiko estas bantua, sed multe pli laŭregula ol la gramatikoj de ”naturaj” bantuaj lingvoj. Ĝi ne estas tiel regula kiel la Esperanta sed preskaŭ.

Jen kelkaj facilaĵoj de la svahila.

Sed dum Esperanto plejparte uzas unue radikon kaj post tiu sufiksojn, la svahila plejparte uzas prefiksojn, do vortpartojn antaŭ la radiko. Ekzemple la vorto ”Ninasema”: Ni-na-sem-a.

Alia ekzemplo. Antaŭ 60 jaroj la sveda muzika grupo Hep Stars kaj aliaj artistoj kantis vortojn el svahila kanto: ”Nakupenda malaika”. Ĉi tie oni havas, krom la aliajn, la objektan prefikson -ku-, kiu signifas ”vin”. Ni-na-ku-penda = Mi-nun-vin-ami-jes. Mi amas vin.

Malaika = anĝelo. Tio ekzemplo ankaŭ montras, ke la svahila ne estas tiom strikta pri neŝangeblo de vortpartoj kiel Esperanto, kiu ne lasus la du segmentoj ni- kaj -na- asimiliĝi al na-.

La subjektaj (kaj objektaj) prefiksoj estas multe pli multaj ol la pronomoj en Esperanto aŭ aliaj eŭropdevenaj lingvoj.

La ekzemploj montris la unuan personon singulare: ni-. Krom kvar ekvivalentoj de la unuapersonaj kaj duapersonaj pronomoj (kiuj Esperante estas nur tri: mi, vi kaj ni), la Svahila havas tre multajn vortojn por esprimi la trian personon. Esperanto ja havas nur: li, ŝi, ĝi, oni kaj ili. La svahila ne havas distingon inter vira kaj ina seksoj sed inter proksimume 15 klasoj de substantivoj, bazitaj sur aliaj ecoj: Oni distingas la klasojn animalo, vegetaĵo, etaĵo, fruktosimila objekto, abstrakto, infinitivo, novaĵo, loko – kaj aldone klasojn por iliaj pluraloj. (La nomoj ”vegetaĵo” k. t. p. nur proksimume sukcesas indiki la limoj de la semantikaj kampoj de la klasoj.)

Ene en la prefikso de la verbo do estas informo pri la klaso al kiu la subjekto apartenas. Ofte tio sufiĉas – oni ne bezonas substantivon por klarigi pri kio oni parolas. La verbo per siaj prefiksoj jam montras sufiĉe klare kiatipa estas la subjekto.

Kaj same pri la objekto. Anstataŭ la preskaŭ sensignifa Esperanta fraso ”Ĝi blokas ĝin”, la svahila vorto Unakiziba (”U-na-ki-zib-a”) diras, ke la subjekto estas io vegetaĵsimila aŭ vegetaĵdevena kaj la objekto estas malgranda aĵo. Do ”La kreskaĵmaterialo blokas la maldikan spacon”.

La verboj regas en la svahila. Per siaj prefiksoj ili esprimas tutan frazon aŭ propozicion. Kaj la prefiksoj estas multaj. Krom la jam menciitaj prefikso-tipoj, ekzistas prefiksoj kiuj esprimas ĉu la propozicio estas relativa, kondiĉa, tempa aŭ ĉefa propozicio. Ne nur la veraj, klaraj verboj povas porti tiujn multajn prefiksojn, kiuj informas pri kio la frazo temas. Ankaŭ vortoj, kiuj Esperante estas posedaj kaj montraj pronomoj, numeraloj kaj prepozicioj, havas tian verbecon.

La rolo de substantivoj estas pli modesta. Ili nur aperu kiam bezonataj, kaj igu eventualajn adjektivojn montri per klasa markilo al kiu substantivo ili apartenas. Substantivoj ne eblas formi kunmetaĵojn per ariĝo kun aliaj substantivoj. Anstataŭ diri kiel Esperante ”desegnaĵoj de distriktohospitalaj konstruaĵoj” (aŭ eĉ kiel svede ”distriktssjukhusbyggnadsritningar”) svahile oni diras: ”michoro ya majengo ya hospitali za wilaya”, kio estas kiel ”desegnaĵoj de konstruaĵo de hospitalo de distrikto”. Oni observas, ke dum Esperanto uzus strikte la saman ”de”, la svahila ”prepozicio” portas variajn prefiksojn, kiuj indikas la klasojn de la antaŭa substantivo. La ”prepozicioj” do estas verbo-similaj. La komencaj literoj de substantivo montras ĝian klason. Krom tio substantivo ne povas porti multajn prefiksojn kiel la verbo. Sed kelkaj substantivoj povas, kiel ankaŭ verboj, porti sufiksojn. Tiaj povas signifi ideoj kiel la Esperantaj -ig, -iĝ kaj multaj aliaj.

Ĉu vi volas legi pli pri la Svahila lingvo? Ligiloj: https://eo.wikibooks.org/wiki/Svahilahttps://sv.wikibooks.org/wiki/Spr%C3%A5kkurser/Swahili 
Ĉi-supra komparo sufiĉas por montri, ke la svahila ”fundamenta gramatiko” postulas multe pli ol kelkajn horojn da studado.

Esperanto estas pli facile lernebla; ĝi atingas preskaŭ la saman riĉecon de formoj sen abundo de variaj lernendaj vortpartoj. Eble la svahila estas pli simila al Volapük ol Esperanto.

Por milionoj da bantua-parolantaj homoj, tra vasta parto de Afriko, la vortformada sistemo ne estas problemo, ĉar iliaj lingvoj havas similajn sistemojn. Substantiv-klasifikado estas natura lingvotrajto por ili.

Sed inter aliaj parolantoj en tiu larga areo kaj en la martrafiko kaj komerco sur la Hinda oceano, ne ĉiuj uzas korekte ĉiujn tiajn formojn, kiujn la zanzibaraj kleruloj registris – aŭ inventis – kiam ili evoluigis la svahilan lingvon. Tial la reale ekzistantaj svahilaj lingvoj, tiuj uzataj en praktika komunikado, ofte havas pli simplajn gramatikojn.

Eble inter tiuj ne-formalaj variaĵoj oni povus trovi ion, kiu estas kiel Esperanto. Sed elekti kaj normigi unu el tiuj variantoj ja estus kontraŭ la Esperanta ideo pri neŭtraleco.

Carl-Olof Selenius

Ĉu UN forlasos Okcident-Saharon?

de Lena Thunberg

La Sekureca Konsilio de UN aprobas 30/10 la rezolucion 2703/2023 pri Okcidenta Saharo.

La 30/10 la Sekureca Konsilio de UN plilongigis la mandaton de MINURSO (la Misio de UN por la Referendumo en Okcidenta Saharo) je unu jaro ĝis la 31-a de oktobro 2024. La decido ne estis unuanima inter la 15 membroŝtatoj de la Sekureckonsilio. Rusio kaj Mozambiko sindetenis.

La Fronto Polisario, Maroko, Alĝerio kaj Maŭritanio estas petataj kunlabori kun la sendito de UN. La Sekureca Konsilio ankaŭ alvokas la partiojn respekti la armean interkonsenton kun MINURSO koncerne la batalhalton kaj ne preni rimedojn, kiuj malstabiligus la situacion kaj kunlabori kun MINURSO. La usona reprezentanto klarigis, ke la aŭtonomia plano de Maroko estas ebla vojo antaŭen, ke la situacio en la rifuĝejoj estas malfacila kaj ke Usono estas la plej granda donacanto.

Usono verkis la skizon de la rezolucio kaj estas la tiel nomata ”plumposedanto”. La reprezentanto de Mozambiko diris, ke ĉi tiu rezolucio ne kondukos la partiojn al reciproke akceptita politika solvo kaj ke ili nun foriras de la ĉefa tasko de la mandato, memdeterminado por la okcidenta sahara popolo.

La reprezentanto de Rusio atentigis, ke neniu el la proponoj, kiujn Rusio faris al la teksto de la rezolucio, estis konsiderata. Li diris ankaŭ, ke la teksto ne priskribas la realajn kondiĉojn en la areo kaj ke tiu ĉi rezolucio ne faciligos la laboron de la sendito de UN, Staffan de Mistura, komenci rektajn intertraktadojn inter Maroko kaj la Fronto Polisario. La reprezentanto de Francio klarigis, ke ĝi subtenas la aŭtonomian planon de Maroko, kiu ekzistas ekde 2007.

La reprezentanto de Gabono ankaŭ subtenas la aŭtonomian planon de Maroko kaj urĝis la landon daŭrigi subteni la batalhalton kaj plifortigi kunlaboron kun MINURSO. La Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ankaŭ subtenas la aŭtonomian planon de Maroko kaj rondan intertraktadon. La tre kontenta ambasadoro de UN el Maroko, Omar Hilale, faris 40-minutan longan gazetaran konferencan paroladon pri la ”Maroka Saharo” en la ejoj de UN post la renkontiĝo.

La tiel nomata aŭtonomia plano de Maroko ekde 2007 signifas, ke Okcidenta Saharo fariĝus parto de Maroko sed kun certa aŭtonomio. Tiukaze tio signifus, ke la okcidentaj saharanoj estas senigitaj de sia rajto je memdeterminado, garantiita de UN kaj la Internacia Kortumo en Hago. La Fronto Polisario ankaŭ kontraŭbatalis solvon kie najbaraj Alĝerio kaj Maŭritanio ankaŭ partoprenus en la intertraktadoj, ĉar tio ne estas regiona konflikto sed malkoloniiga procezo.

En deklaro la 30-an de oktobro, la Fronto Polisario skribas, ke la okcidenta sahara popolo daŭrigos sian lukton por libereco kaj sendependeco. La Fronto Polisario memoras, ke la Kompromisa Plano de UN kaj OAU (Malkoloniiga Plano) estas la sola interkonsento akceptita de ambaŭ partioj, la Polisario kaj Maroko, kaj adoptita de la Sekureca Konsilio de UN en rezolucioj 658 (1990) kaj 690 (1991), post kio MINURSO estis kreita kun la tasko fari liberan kaj justan referendumon, en kiu la okcidenta sahara popolo ekzercus sian neforigeblan rajton al memdeterminado kaj sendependeco.

Pri la ĵurnalo Västsahara

La ĵurnalo Västsahara raportas pri la situacio en la okupata kaj la liberigita parto de Okcidenta Saharo, la rifuĝejoj en Alĝerio, la politikaj evoluoj internacie en UN, EU kaj Svedio. Okcidenta Saharo, kiu estas plejparte okupita de Maroko ekde 1975, estas malkoloniigota laŭ UN. La okcidenta sahara ŝtato estas agnoskita de 84 landoj, sed ne de Svedio, malgraŭ ke ekzistas parlamenta decido de decembro 2012 pri sveda agnosko.

Ekde januaro 2019, la revuo Västsahara iĝis reta ĵurnalo anstataŭ papera ĵurnalo – pro financaj kialoj. Cifereca senpaga Informilo devas esti elsendita almenaŭ 4 fojojn jare. La reta revuo konsistos el artikoloj en ĉi tiu retejo, kiuj estas daŭre ĝisdatigitaj. Ni kompreneble ĝojas pri libervolaj kontribuoj al pg 20 40 03-8 aŭ Swish 1235272000. Tiukaze marku la kontribuon per ”Tidskriften”. Vi povas trovi la Facebook-paĝon de Tidskriften Västsahara ĉi tie: www.facebook.com/tidskriftenvastsahara Redaktoro por Tidskriften Västsahara: Lena Thunberg, retpoŝto: retadreso

La revuo havas redakcion kun la sekvaj homoj: Monica Zak, Ulla-Karin Karlson, Kerstin Bjurman, Charlotte Wester kaj Jonatan Sundblad. La ĵurnalo Västsahara estas eldonita de la sveda Västsaharakommitten, antaŭe la Asocio Västsahara, kiu estas senpartia kaj religie sendependa senprofita asocio kiu faras informan kaj opinilaboron pri la afero de Okcidenta Saharo. Fejsbuko de la asocio: www.facebook.com/svenskavastsaharakommitten.se

La Esperanto-movado en Albanio

de Bardyl Selimi

Laŭ niaj donitaĵoj, Esperanto eniris Albanion almenaŭ ekde la jaro 1902, kiam la lando estis parto de la Otomana Imperio. Tion alportis niaj studentoj kaj kleruloj el la landoj kie ili studis (Italio, Aŭstrio, Francio, Germanio k.a.).

Do, la unua esperantisto estas Mid’hat Frashёri (muslimo, suda Albanio) el la granda familio de niaj renesanculoj (nacia poeto Naim, enciklopedisto Sami, politikisto Abdyl). Mid’hat fariĝis poste diplomato kaj estro de la antikomunista partio Balli Kombetar (Nacia Frunto).

Poste (en 1907) sin distingas la pastro Lazer Shantoja (katolikulo, el urbo Shkodёr), poeto, publicisto, kiun la komunisma reĝimo pafmortigis printempe 1945.

Sekvis lin du aliaj samurbanoj, la fratoj Wilhelm kaj Mikel Koliqi (katolikuloj), el kiuj Mikel fariĝis post 1991 la unua albana kardinalo. Antaŭe ankaŭ li suferis la komunistan prizonon.

El la urbo Shkodёr estis ankaŭ Mark Kakarriqi kaj Cuk Simoni, ambaŭ katolikuloj. Cuk Simoni, estis publicisto kaj tradukisto, sed li kompilis originale en Esperanto tre belan historian libron pri nia nacia hero Skanderbeg, kion li eldonis en Tirana en la jaro 1929. La enkondukon de la libro skribis hungaro. La libro estas tradukita post la jaro 2000 en la albanan kaj eldonita.

La konstruinĝeniero Ҫefo Fico (muslimo, el la urbo suda Gjirokastёr) tradukis antaŭ cent jaroj la albanan version de la Ŝlosilo de Esperanto dum liaj studoj en Italio. La medicinisto pediatro Hamdi Sulҫebe (muslimo) el la urbo Korҫa, sudoriente de Albanio, eklernis esperanton dum la gimnaziaj studoj en Aŭstrio kaj praktikis ĝin dum 50 jaroj kiam li deĵoris kiel konsultisto ĉe Radio Tirana (1938–1988).

El la belega Albana Riviero sude estas alia konata esperantisto, la instruisto Janko Pali (ortodoksulo) kiu eklernis Esperanton en Francio kaj tradukis multajn albanajn rakontojn.

Post la Dua mondmilito en Albanio instaliĝis la totalisma reĝimo kiu malpermesis la liberan moviĝon de homoj kaj ideoj. Tamen ĝis la jaro 1991 kelkaj individuoj sukcesis malfermi lernokursojn de Esperanto. Ekzemple Ҫefo Fico kaj Vasil Pistoli, (ortodoksulo), ambaŭ deĵorintaj ĉe la Ministrejo pri Konstruado. Tiun kurson sekvis ankaŭ mi decembre 1961 en la kulturdomo de Tirana. La instruisto Zef Mjeda (katolikulo el Shkodёr) instruis la lingvon al gelernantoj de sia elementa lernejo. Li kompilis lernolibron kaj tradukis tutan rakontaron pri la bravuloj kaj fabelojn popolajn. Same li kompilis vortaron albana-esperanta-itala kun 30 mil vortoj. En majo 1991 fondiĝis Albana Esperanto-Asocio. Ekde tiam stariĝis lernokursoj en multaj urboj kaj lernejoj ekde la elementaj ĝis universitataj.

Vasil Pistoli.

La lernantoj kaj studentoj sekvis la kursojn ĝis la jaro 2010, kiam ankaŭ albanoj povus moviĝi libere tra Eŭropo. Poste sekvis stagnado en la instruado pro manko de intereso. Tamen ni daŭrigis nian propagandon kaj eldonadon. Aperis du aliaj lernolibroj de Esperanto, eldoniĝis kelkaj tradukitaj libroj el Esperanto kaj al Esperanto. Averaĝe ĉiujare ni eldonis du librojn. Krome ĉiun duan monaton ni aperigas nian Bultenon kun proksimume 100 paĝoj. Lastajn jarojn ankaŭ niaj membroj aliĝas al la virtualaj kunvenoj, krom tiuj fizikaj.

Kompilis Bardhyl Selimi, 10/10/2023

Mia komento: Ĉu ne estis eĉ unu virino, kiu evoluigis Esperanton? (Siv)

Bardhyl respondis: Vi pravas! Inter niaj klasikaj esperantistoj ne estis virinoj, simile kiel en pluraj kampoj tiutempaj. Aŭ ni ne havas informaĵojn sufiĉajn. Fakte kiam malfermiĝis la unua albanlingva lernejo en 1887, la instruistoj estis virinoj. Ĉu ili aŭdis pri esperanto, tio estas nekonata de ni. Albanio restis kvin jarcentojn sub otomana jugo ĝis 1912! En la fruaj jaroj de XX jc aperis verkistinoj, politikistinoj ks. Ankaŭ pri ili ni ne havas informaĵojn respektivajn, kvankam ili studis en Okcidento same kiel niaj viroj esperantistoj.

Lugna höst – Trankvila aŭtuno

Poemo kaj bildoj de Renate Säfström

Lugna höst

En symfoni av toner

varma, mjuka, gyllene,

balsam för orolig själ.

Dagen blir kort natten lång

ett efter ett faller löven

tid för längtan, tro och hopp

Ljuset lyser i mörkret …

Trankvila aŭtuno

Simfonio de nuancoj

varmaj, molaj, oraj,

balzamo por maltrankvila animo.

La tago mallongiĝas, la nokto longiĝas

unu post alia la folioj falas

tempo por sopiro, fido kaj espero

La lumo brilas en la mallumo …

Norma tempo

Longe ne necesis samnormigita tempo. Homoj vivis relative izolitaj en vilaĝoj kaj urboj kaj kutime ne veturis malproksimen, aŭ rapide kaj kunordigite. Tamen, kiam la fervojo ekuziĝis kiel publika transportrimedo, la loka suna tempo iĝis neuzebla. Estis malfacile skribi horarojn, kaj la lokomotivkondukistoj havis problemojn akordi la tempon kontraŭ siaj horloĝoj.

Multaj fervojkompanioj, inkluzive de la Ŝtataj Fervojoj, enkondukis propran fervojan tempon por povi administri sian trajnoplanadon, kio anstataŭe igis la horarojn preskaŭ nekompreneblajn. La staciohorloĝoj havis du minutmontrilojn, unu montrante la fervojan tempon kaj la aliaj montrante la lokan tempon.

Por solvi ĉi tiujn problemojn, oni fine interkonsentis en lando post lando enkonduki normajn horojn kun (kutime) devio de plenaj horoj horoj de Greenwich-a tempo, tiel nomataj horzonoj. Avantaĝo de ĉi tiu sistemo estas, ke minutoj kaj sekundoj estas samaj ĉie.

Svedio

”La registaro preskribas en la regularo SFS 1979:988 ’Ordono pri sveda norma tempo’, ke la tempo aplikebla por tempoindiko ene de la lando (sveda norma tempo) estu la norma tempo establita de la Bureau international de l’heure Temps Universel Coordonné. (UTC) pliigita je unu horo.” –Citaĵo el la retejo de la Sveda Instituto pri Testado kaj Esploro.

La sveda norma tempo baziĝas do sur la 15-grada meridiana orienta longitudo kaj koincidas kun la mezeŭropa horzono.

La 1-an de januaro 1879 estis lanĉita la sveda norma tempo, kiu donis al ĉiuj lokoj en la lando la saman tempon, tiam nomata burĝa tempo, kio signifis ke la tempomeridiano de Svedio tiam estis 15°3’17” oriente de Greenwich.

En 1900, la tempomeridiano estis ŝanĝita al ekzakte 15° oriente de Greenwich (Centreŭropa Tempo), kio signifis alĝustigon de la tempo je 14 sekundoj. Tio estas la tempomeridiano kiu daŭre estas uzata en Svedio.

Kiun tempon elekti kiel normalan tempon ne estis klara de la komenco. Stokholmo kaj Göteborg estis la plej fortaj kandidatoj. La fervoja tempo sekvis la tempon en Göteborg tiel ke pasaĝeroj sekvantaj lokan tempon alvenus tro frue, kaj ne tro malfrue, por la trajno. Estis io, kion oni ne povis akcepti en la ĉefurbo.

La debato furiozis en ambaŭ ĉambroj de la Parlamento kaj la raportoj de ŝtataj komisionoj anstataŭis unu la alian, ĉar neniu volis cedi. Dum 15 jaroj, la afero estis diskutata antaŭ ol kompromiso estis atingita: sveda norma tempo sekvu la meridianon kiu kuras proksimume mezvoje inter Stokholmo kaj Göteborg kaj havus plenan hordiferencon de Greenwich. Tiu meridiano kuras proksime tra Karlshamn, Växjö, Örebro kaj Östersund.

Britio enkondukis norman tempon en praktiko en 1855. Ili tiam havis fervojan tempon ekde 1847. Tamen, norma tempo ne estis leĝigita ĝis 1880.

Usono lanĉis normigitan fervojtempon en 1883, kiu estis rapide adoptita kiel norma tempo en multaj ŝtatoj, kelkaj variantaj plenaj horoj de Greenwich. Antaŭ tio, ĉiu kompanio havis sian propran fervojan tempon, kiu povus tre malsamiĝi pro longaj distancoj.

En Danio, la norma tempo estas ŝerce nomita Gudhjem-tempo ĉar la 15-grada meridiano preterpasas Gudhjem sur Bornholm.

En Rusio, Moskva tempo estas uzata por ĉiuj fervojaj horaroj en ĉiuj horzonoj. Ĉi tie do diferencas normala tempo kaj fervoja tempo.

Ĉinio ampleksis 1912–1949 kvin horzonojn, sed ekde 1949, la tuta Ĉinio uzas unu kaj la saman horzonon, la pekina horzono. Neoficiale tamen en Ŝinĝjango kaj Tibeto en plej okcidenta Ĉinio oni uzas tempon, kiu estas du horoj post la oficiala horo, ĉar alie en ĉi tiuj lokoj la suno estus en la sudo ĉirkaŭ la 14-a ĝis la 15-a horo posttagmeze.

Barato (Hindio) havas tempon 5 ½ horojn antaŭ UTC. Ĉi tio signifas, ke se vi vojaĝas inter Hindio kaj Britio kaj havas horloĝon kun norma dekduhora ciferdisko, vi povas akiri la ”ĝustan” horon simple turninte la ciferplaton 180 gradojn.

Kelkaj landoj kaj areoj havas normalan tempon de almenaŭ unu horo pli ol la averaĝa suna horo. Ĝi foje estas nomata ”permanenta somera tempo”. Ekzemploj de tiaj estas Islando, Hispanio, okcidenta Ĉinio, Rusio kaj la plej granda parto de Alasko.

En la plej okcidentaj partoj de Ĉinio, estas ĝis 3-hora diferenco inter norma tempo kaj suna horo, la plej granda en la mondo. La sama validas por somera horo en plej nordokcidenta Hispanio. En plej okcidenta Ĉinio, tamen, tempo, kiu estas 2 horoj post la oficiala norma tempo, estas neoficiale uzata.

El interreto   /Siv

Normaltid

Länge behövdes ingen normaltid. Man levde relativt isolerat i byar och städer och reste oftast inte långt, fort och samordnat. När järnvägen slog igenom som allmänt transportmedel blev det däremot ohållbart med lokala tider. Det blev krångligt att skriva tidtabeller, och lokförarna hade problem med att hålla reda på tiden mot sin klocka.

Många järnvägsbolag, inklusive Statens järnvägar, införde en egen järnvägstid för att kunna hantera sin tågplanering, vilket i stället gjorde tidtabellerna närmast omöjliga att göra förståeliga. Stationsklockorna hade två minutvisare, den ena visade järnvägstiden och den andra visade den lokala tiden.

För att lösa dessa problem enades man så småningom i land efter land om att införa normaltider med (oftast) hela timmars avvikelse från Greenwichtid, så kallade tidszoner. En fördel med detta system är att minuter och sekunder blir lika överallt.

Sverige

”Regeringen föreskriver i förordningen SFS 1979:988 ’Förordning om svensk normaltid’ att den för tidsangivning inom landet gällande tiden (svensk normaltid) skall vara den av Bureau international de l’heure fastställda normaltiden Temps Universel Coordonné (UTC) ökad med en timme.” – Citat från Sveriges Provnings- och Forskningsinstituts webbplats.

Svensk normaltid utgår således från 15-gradersmeridianen östlig längd och sammanfaller med den centraleuropeiska tidszonen.

Den svenska normaltiden infördes den 1 januari 1879, vilket gav alla orter i landet samma tid, då kallad borgerlig tid, vilket innebar att Sveriges tidsmeridian då låg 15°3’17” öster om Greenwich.

År 1900 ändrades tidsmeridianen till exakt 15° öster om Greenwich (medeleuropeiska tiden), vilket innebar en justering av tiden med 14 sekunder. Detta är den tidsmeridian som alltjämt används i Sverige.

Vilken tid man skulle välja som normaltid var från början inte klart. Stockholm och Göteborg var de starkaste kandidaterna. Järnvägstiden följde tiden i Göteborg för att passagerare som följde lokal tid skulle komma för tidigt, och inte för sent, till tåget. Det var något som inte kunde accepteras i huvudstaden.

Debatten rasade i riksdagens båda kamrar och utredningarna avlöste varandra, ty ingen ville ge med sig. Under 15 år debatterades saken innan man kom fram till en kompromiss: svensk normaltid skulle följa meridianen som löper ungefär mitt emellan Stockholm och Göteborg och ha en hel timmes tidsskillnad från Greenwich. Denna meridian går i närheten av Karlshamn, Växjö, Örebro och Östersund.

Storbritannien införde i praktiken normaltid 1855. Man hade då haft en järnvägstid sedan 1847. Normaltiden lagstiftades dock först 1880.

USA införde standardiserad järnvägstid 1883, vilket snabbt infördes som normaltid i många delstater, några olika hela antal timmar från Greenwich. Innan dess hade varje bolag sin järnvägstid vilka kunde skilja mycket på grund av långa avstånd.

I Danmark kallas normaltiden skämtsamt för Gudhjemtid eftersom 15-gradersmeridianen passerar Gudhjem på Bornholm.

I Ryssland används Moskvatid för alla järnvägstidtabeller i alla tidszoner. Här skiljer sig alltså normaltid och järnvägstid åt.

Kina sträckte sig 1912–1949 över fem tidszoner men sedan 1949 använder hela Kina en och samma tidszon, Pekings tidszon. Inofficiellt används dock i Xinjiang och Tibet i västligaste Kina en tid som ligger två timmar efter den officiella tiden, för annars skulle i dessa områden solen stå i söder omkring kl 14–15 på eftermiddagen.

Indien har en tid som ligger 5 ½ timme före UTC. Det betyder, att om man reser mellan Indien och Storbritannien och har en klocka med vanlig tolvtimmarsurtavla, så kan man få ”rätt” tid genom att bara vända urtavlan upp och ner.

Ett antal länder och områden har en normaltid på minst en timme mer än medelsoltiden. Det kallas ibland ”ständig sommartid”. Exempel på sådana är Island, Spanien, västra Kina, Ryssland och större delen av Alaska.

I västligaste delarna av Kina har man upp till 3 timmars skillnad mellan normaltid och soltid, mest i världen. Samma sak gäller sommartiden i nordvästligaste Spanien. I västligaste Kina används dock inofficiellt en tid som ligger 2 timmar efter den officiella normaltiden.

Från Internet   /Siv

Statueto en la formo de marĉevalo. Farata ĉe Den Kongelige Porcelansfabrik, Danio, 1780–1820. Porcelano.

Bestoj en la arto

Laŭlonge de la historio, artistoj estis fascinitaj kaj inspiritaj de bestoj. En la somera ekspozicio de 2023 ĉe kastelo Läckö slott, oni povis vidi pli ol 150 verkojn el la kolektoj de la Nacia muzeo, kiuj temas pri bestoj kiel kunuleco, minacoj, manĝaĵo kaj pura imago.

De jarmiloj oni rakontas parolajn kaj literaturajn rakontojn pri fidelaj, ruzaj, stultaj aŭ saĝaj bestoj. Multaj proverboj kaj diraĵoj rilatas al bestoj, kaj en antikvaj moralaj fabeloj la karakterizaĵoj de bestoj ludas centran rolon.

En antikva arto, bestoj ofte estis prezentitaj kiel simboloj de diversaj kvalitoj, sed tio, kion ili simbolas, varias laŭ kulturo kaj religio.

En okcidenta kulturo, ekzemple, la hundo karakterizis fidelecon kaj la leono forton, dum la vulpo estis ruza.

Artistoj ĉiam estis fascinitaj kaj inspiritaj de la diverseco de la besta mondo. Per diversaj materialoj kaj teknikoj, ili provis kapti la specialajn karakterizaĵojn kaj karakterojn de la bestoj, en la pasinteco pli realisme kaj en modernaj tempoj pli malproksime de preciza bildigo.

Djur i konsten

Genom historien har konstnärer fascinerats och inspirerats av djur. I sommarutställningen 2023 på Läckö slott kunde du se över 150 verk ur Nationalmuseums samlingar som kretsar kring djur som sällskap, hot, föda och rena fantasier.

Under årtusenden har muntliga och litterära historier berättats om trofasta, listiga, dumma eller kloka djur. Många ordspråk och talesätt syftar på djur och i antikens sedelärande fabler spelar djurens egenskaper en central roll.

I äldre tiders konst avbildades ofta djur som symboler för olika egenskaper, men vad de symboliserar varierar beroende på kultur och religion.

I den västerländska kulturen stod exempelvis hunden för trofasthet och lejonet för styrka medan räven var listig.

Konstnärer har i alla tider fascinerats och inspirerats av djurvärldens mångfald. Med olika material och tekniker har de försökt fånga djurens specifika egenskaper och karaktärer, förr mer realistiskt och i modern tid mer distanserat från en exakt avbildning.

Du eltiraĵoj el la esperantlingva dana gazeto KOSMOS

La unua: La dek du punktoj de Martinus pri la plenumo de la granda ordono de amo fare de la tera homo.

1. Ĉiuj formoj de venko de la altruismo super la egoismo (la venko de la komuna intereso super la privata intereso).

2. Kreo de internacia demokratia monda regado.

3. Malarmado de ĉiuj landoj favore al establo de internacia senpartia monda polico.

4. Evoluigo de internacia malkaŝa – ne sekreta – plej supera leĝodona organo kaj justico kiuj, reprezentante la estulojn de la scienco plej elstarajn en spiritaj kiel ankaŭ en materiaj kampoj, povos esti kvalifikitaj distingi inter ”abnormaj agoj” kaj ”krimoj”, – konas la iradon de la evoluo kaj la eternajn leĝojn de la vivo, kaj tiel povos esti garantio de absolute perfektaj juĝado kaj justeco al ĉio kaj ĉiuj.

5. Abolo de privata posedo de la valoroj favore al ilia proprigo al la monda ŝtato.

6. Abolo de mono favore al la enkonduko de persone farita laboro kiel sola pagvaloro kaj de ties kvitanco kiel sola persona pagilo.

7. Establo de infana, maljunula kaj malsanula fonduso komuna por la tuta monda ŝtato surbaze de depagoj el la laborkvitancoj.

8. Utiligo de la maŝinoj por malplilongigo de la materia labortempo favore al studotagoj kaj spirita esplorado.

9. Abolo de ĉia violenta politiko kaj sangoverŝado.

10. Abolo de torturaj, bastonadaj kaj mortigaj punoj favore al spertobazitaj aranĝoj de internigo kaj edukado.

11. Evoluigo de vegetaraj nutraĵoj, de sano kaj korpoflegado, de sanaj kaj helaj loĝomedioj.

12. Evoluigo de spirita libero, toleremo, humaneco kaj amo al ĉiuj vivaj estuloj, al homoj kaj bestoj, al plantoj kaj mineraloj. (LB1 par. 117).

Fino de artikolo – parto 2/2. Pli da informoj en la libro ”Martinus kaj la nova monda moralo”, www.oletherkelsen.dk  Tradukis la tekston el la dana Jens Stengaard Larsen.

El la esperantlingva gazeto KOSMOS de Siv.

La dua eltiraĵo el KOSMOS

Rezolucio de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto en Torino, Italio

de Ole Therkelsen

La 1.318 partoprenantoj de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Torino, Italio, inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2023, traktis la temon ”Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”. La partoprenantoj, alvojaĝintaj el 69 diversaj landoj, ne nur diskutis la temon, sed spertis kaj vivis ĝin: ĉar ĉiuj partoprenantoj parolas la internacian lingvon Esperanto, neniaj lingvaj baroj malhelpis interkomunikadon kaj efektive, konforme al la kongresa temo, la homaj valoroj de ĉiuj ĉeestantoj kunfluis – en harmo nia etoso.

Multaj esperantistoj raportis pri propraj spertoj kiel migrantoj. Ili emfazis, ke la scio de la lingvo Esperanto ja helpas por ricevi subtenon en la komenco de nova vivo, sed esenca estas la lernado de la nacia lingvo de la koncerna lando, por povi integriĝi en la socion.

Tio validas por ĉiuj migrantoj – ĉu ili libervole elektis translokiĝi al alia lando aŭ ĉu ili devis fuĝi el sia hejmlando pro milito, mizero aŭ persekuto. Sekve, la kongresaj partoprenantoj notis jene:

1. La civila socio en la gastiganta urbo Torino donas modelan ekzemplon por la integriĝo de migrantoj kaj precipe rifuĝantoj en la socion.

2. Kun malĝojo la kongresanoj konstatas, ke la nombro da rifuĝantoj en la mondo en la pasinta jaro unuafoje superis la ciferon de 100 milionoj. Ni avertas, ke pro la klimatŝanĝiĝo pli kaj pli da homoj estos devigataj forlasi sian hejmon.

3. Ni alvokas ĉiujn ŝtatojn de la mondo ĉesigi la kaŭzojn de malvolonta migrado kaj ni subtenas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj de la aliaj superŝtataj organizoj mildigi, se ne solvi la problemojn.

4. Ni apelacias al la ŝtatoj, kien venas rifuĝantoj, akcepti ilin kaj doni al ili ĉiun subtenon por povi establi memstaran, liberan vivon. Ni estas konvinkitaj ke migrado fine rezultigas pli riĉan kulturon kaj pli bonstatan socion en tiuj ŝtatoj mem. Ni agnoskas la historian valoron de migrado – migrado estas bazo por la evoluo de la homaro.

5. Ni apelacias al ĉiuj ŝtatoj garantii al migrantoj povi vivi sen lingva diskriminacio kaj sen ajna alia diskriminacio, alivorte: ni apelacias al ĉiuj ŝtatoj sekvi la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, proklamitan en la jaro 1948.

6. Nun, en la jaro de la 75-a datreveno de la akcepto de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, ni konstatas kun malĝojo ke tiuj rajtoj ne estas respektataj en multaj partoj de la mondo.

7. Tial ni estas solidaraj kun rifuĝantoj kaj ni emfazas, ke la Homaj Rajtoj estas universalaj rajtoj kiuj validas por ĉiu individuo tutmonde, ankaŭ por migrantoj. Torino, Italio, 5 aŭgusto 2023

Redonita laŭ permeso de revuo Esperanto, n ro 9, 2023 /Ole Therkelsen

Por Ora Ĵurnalo de Siv

Esperanto-Steloj-aŭkcio

Oferto al la legantoj de Ora Ĵurnalo de Walter Klag, Aŭstrio.

Cu = kupro, Ni = nikelo, Ag = arĝento.

La 16an de novembro 2023 okazos aŭkcio de Esperanto-Steloj-moneroj en la renoma aŭkciejo DOROTHEUM en Vieno.

Vi povas aĉeti serion 1 + 5 + 10 + 50 + 100 Steloj. Aldoniĝas broŝuro pri la Stelo.

Jen la ligiloj:

www.dorotheum.com/de/l/8759834/1176

www.dorotheum.com/de/l/8759837/1177

La aŭkcio komenciĝos je la 10a horo (GMT+1).

Pliaj informoj: retadreso

Dorotheum: https://www.dorotheum.com/de/

Aŭkcio ”Münzen, Medaillen und Papiergeld”

Antaŭrigardado de la Steloj je la 10a, 11a, 13a, 14a kaj 15a de novembro 2023, 10–17 h.

Elkoran saluton! /Walter

Inteligenta muso

Inteligenta muso forronĝas unu literon post la alia, tamen restas ĉiam konkreta vorto:

Mardio

Mardo

Maro

Aro

Ro

O

Walter Klag

Visingsö – en pärla i Vättern

Den som en gång varit på Visingsö glömmer det aldrig, det finns så mycket att se, uppleva och känna, ja rent av ana …

Själva resan brukar starta i ”polkagrisstaden” Gränna, närmare bestämt nere vid hamnen där de gula färjorna kör skytteltrafik, Gränna-Visingsö. De heter förresten Braheborg, Ebba Brahe och Christina Brahe.

Visingsö är 14 kilometer lång och har en yta på 24,97 kvadratkilometer. Jag tror att vi alla och många andra kommer att ha gott om plats för våra aktiviteter.

Men för att beskriva något om ön börjar vi direkt när färjan lagt till. Man kan se ruinen Visingsborg direkt när man går i land. Om man kommer riktigt nära och öppnar upp för fantasin kan man höra hur livet pågår i Visingsborgs glansdagar.

Kanske kan du höra pigans träskor klappra på borggården. Hon är på väg att tömma nattkärlen för de som bor i de finare gemaken i slottet. Hon ser en flock soldater från Brahes armé som inspekteras och tar emot order för dagen. Du kan höra hur det dunkar från smedjan och hur hästarna gnäggar. Det är liv och rörelse, drängar och pigor springer fram och tillbaka för att utföra sina sysslor. Inne i slottet kan man däremot ana fraset från skira tyger i rörelse och det tysta samtalet pågår oavbrutet, men vad säger dom? Vad talar Katarina Stenbock med sina medsystrar om i det tidiga 1700-talet på Visingsö, lyssna …

Det finns mycket annat som en besökare kan uppleva på Visingsö och för den som gillar att cykla finns det bra cykelleder som för det mesta är asfalterade men ibland sandväg. Lite trafik är det i alla fall.

Kanske cyklar man förbi ”Familjegården Gladhytt Visingsö AB”. Där har dom alpackor, ett alldeles underbart djur av lamasläktet. Man kan boka ett besök.

Öns Remmalag är också en upplevelse som man inte får missa. Åka ”soffa” med hästar går inte av för hackor. Dessutom har företeelsen anor i den tidiga historien på ön.

På ön finns också ett leksaksmuseum som visar leksaker från 1860–1990. Det finns också ett bibliotek för dem som bor eller vistas på ön. Det ligger i Kumlaby och då kan man passa på att gå upp i kyrktornet som är mycket speciellt med ett platt avhugget tak.

När man upplevt Visingsö på något sätt är det gott att ta det lugnt.

Det finns både vandrarhem och hotell som man kan ta in på.

För dig som följer med på Visingsöresan tillsammans med Göteborgs Esperantoklubb blir det förstås inte bara sevärdheter utan också esperantoäventyr i esperantovärlden. Lördagen är reserverad för detta!

Välkommen med!

Visingsö – juvelo en la lago Vättern

Ĉiu, kiu iam estis en Visingsö, neniam forgesas ĝin, estas tiom multe por vidi, sperti kaj senti, jes eĉ diveni … La vojaĝo mem kutime komenciĝas en la ”bombonstangurbo” Gränna, pli precize malsupre ĉe la haveno, kie la flavaj pramoj prizorgas navetan trafikon, Gränna–Visingsö. Cetere, iliaj nomoj estas Braheborg, Ebba Brahe kaj Christina Brahe.

Visingsö longas 14 kilometrojn kaj havas areon de 24,97 kvadrataj kilometroj. Mi kredas, ke ni ĉiuj kaj multaj aliaj havos multe da spaco por niaj aktivadoj.

Sed por priskribi ion pri la insulo, ni komencas ĝuste post kiam la pramo albordiĝos. Vi povas vidi la ruinon Visingsborg rekte kiam vi elŝipiĝas de la pramo. Se vi vere alproksimiĝas kaj malfermiĝas al via imago, vi povas aŭdi kiel la vivo daŭras en la gloraj tagoj de Visingsborg.

Eble vi povas aŭdi la lignoŝuojn de la servistino brui en la kastela korto. Ŝi estas survoje malplenigi la noktajn vazojn de tiuj, kiuj loĝas en la pli belaj kvartaloj de la kastelo. Ŝi vidas ke grupon de soldatoj de la armeo de Brahe estas inspektata kaj ke ili ricevas ordonojn por la tago. Vi povas aŭdi la batadon de la forĝejo kaj kiel la ĉevaloj henas. Estas multe da aktivado, servistoj kaj servistinoj kuras tien kaj reen por fari siajn taskojn. Ene de la kastelo, aliflanke, oni povas aŭdeti la sonon de subtilaj ŝtofoj en moviĝo kaj la silenta konversacio daŭras seninterrompe, sed kion ili diras? Pri kio Katarina Stenbock kaj ŝiaj kunfratinoj parolas komence de la 18-a jarcento en Visingsö, aŭskultu…

Estas multe pli, kion vizitanto povas sperti sur Visingsö kaj por tiuj, kiuj ŝatas bicikli, ekzistas bonaj biciklovojoj, kiuj estas plejparte pavimitaj sed foje sablaj. Almenaŭ estas malmulte da trafiko.

Eble vi biciklas preter ”Familjegården Gladhytt Visingsö AB”. Tie ili havas alpakojn, vere mirindan beston de la lama familio. Vi povas rezervi viziton.

”Remmalag” de la insulo ankaŭ estas sperto, kiun vi ne devas maltrafi. Iri ”sursofe” tirita de ĉevaloj vere ne estas malbona. Krome, la fenomeno devenas de la frua historio de la insulo.

Ekzistas ankaŭ ludilmuzeo sur la insulo, kiu montras ludilojn de 1860–1990. Ekzistas ankaŭ biblioteko por tiuj, kiuj loĝas aŭ restas sur la insulo. Ĝi situas en Kumlaby kaj tiam oni povas kapti la okazon por supreniri la preĝejan turon, kiu estas tre speciala kun plata tegmento kvazaŭ fortranĉita.

Kiam vi spertis Visingsö iel, estas bone esti trankvila. Estas kaj gastejoj kaj hoteloj, ĉe kiuj vi povas loĝi.

Por tiuj el vi, kiuj vojaĝas al Visingsö kune kun la Esperanto-klubo de Gotenburgo, kompreneble estos ne nur vidindaĵoj, sed ankaŭ esperantaj aventuroj en la mondo de Esperanto. Sabato estas rezervita por tio!

Bonvenon!

”Tusen och en natt” – Esperantoseminarium på Visingsö 7–9 juni 2024

På försommaren 2024, 7–9 juni anordnar Göteborgs Esperantoförening ett språkseminarium på Visingsö som den polske esperantisten Andreo Bach kommer att leda under lördagen den 8:e juni.

Fredagen den 7:e juni är en res- och samlingsdag.

Vi äter middag tillsammans och presenterar och installerar oss, umgås eller vilar.

Lördagen är en ”arbetsdag” och vi samlas efter frukost i samlingssalen där vi genomför dagen i grupper som är blandade så att den som kan mer stöttar den som kan mindre. Under lördagen gör vi avbrott för lunch och kaffepaus.

Vi avslutar med middag och samkväm.

Söndagen startar vi med frukost och ”Remmalag” runtom på Visingsö. (Betalas särskilt.)

Vi avslutar med lunch och utvärdering.

Det är vår förhoppning att vi skall ha skaffat nya bekantskaper och gjort framsteg på språkområdet men framför allt att vi har haft en underbar upplevelse på Visingsö.

Varmt välkomna, det kan ju bli väldigt trevligt!

Praktisk information

Resa  Var och en åker på egen hand till färjeläget i Gränna.

Boende  OBS! Tidigare angivna priser felaktiga, här är de rätta: Varje deltagare som kan tänka sig bo i dubbelrum betalar 325 kr/natt, dvs. för två nätter blir det 650 kr. Deltagare som önskar enkelrum betalar 650 kr/natt, dvs. för två nätter blir det 1300 kr.

Måltider  Det är beställt sex måltider per person, varje måltid kostar 150 kr, dvs. 900 kr/person. Meddela om du har allergier, speciell diet osv.

Kursavgiften är 500 kr/person. Den skall täcka avgifter för seminarieledare och administration.

Sammanlagt blir det alltså 2050 kr/person för seminariehelgen, eller 2700 kr för den som vill ha enkelrum.

Anmäl dig via gbg@esperanto.se  För giltig anmälan ska beloppet vara inbetalat senast 2024–03–07 till Göteborgs Esperantoförening, plusgiro 43612-1.

Mer information kommer så småningom att finnas på vår hemsida www.esperanto-gbg.org och i SEF:s Kalendaro.

Ingegerd Granat, ordf. för Göteborgs Esperantoförening

Mil kaj unu noktoj” – Esperanto-seminario en Visingsö 7–9 junio 2024

Komence de la somero 2024, 7–9 junio, la Gotenburga Esperanto-Asocio organizos lingvan seminarion sur Visingsö, kiun gvidos la pola esperantisto Andreo Bach sabate la 8-an de junio.

Vendrede la 7-an de junio estos vojaĝa kaj kunvena tago. Ni manĝos vespermanĝon kune, prezentos nin kaj enloĝiĝos, kunestos aŭ ripozos.

Sabato estos ”labora tago” kaj ni kunvenos post la matenmanĝo en la kunvenejo, kie ni pasigos la tagon en grupoj miksitaj, por ke tiuj, kiuj pli scias, apogu tiujn, kiuj scias malpli. Dum sabato, ni paŭzos por tagmanĝo kaj kafpaŭzo. Ni finos kun vespermanĝo kaj kunuleco.

Dimanĉe ni komencos kun matenmanĝo kaj ”Remmalag” ĉirkaŭ Visingsö. (Aparta pago.) Ni finos per tagmanĝo kaj taksado.

Estas nia espero, ke ni trovos novajn konatojn kaj progresos en la lingva areo, sed antaŭ ĉio, ke ni havos mirindan sperton pri Visingsö. Varman bonvenon, povos esti tre agrable!

Praktikaj informoj

Transporto  Ĉiu mem prizorgu pri la vojaĝo ĝis la pramhaltejo en Gränna.

Loĝado  Ĉiu partoprenanto, kiu volas dormi i en duobla ĉambro, pagas 325 SEK/nokto, t.e. por du noktoj tio estos 650 SEK. Partoprenantoj, kiuj volas unupersonan ĉambron, pagas 650 SEK/nokte, t.e. por du noktoj tio estos 1300 SEK.

Manĝoj  Po ses manĝoj por persono estas menditaj, ĉiu manĝo kostas 150 SEK, t.e. 900 SEK/persono. Sciigu se vi havas alergion, specialan dieton ktp.

Kotizo  La kurskotizo estas 500 SEK/persono. Ĝi devas kovri kotizojn por seminariestroj kaj administrado.

Entute do estos 2050 SEK/persono por la seminaria semajnfino, aŭ SEK 2700 por tiuj, kiuj volas unupersonan ĉambron.

Anoncu vian partoprenon per retletero al gbg@esperanto.se  Por valida sinanonco devas la sumo esti pagita plej malfrue 2024–03–07 al Esperanto-Societo de Gotenburgo, sveda plusgiro 43612-1.

Pli da informo venos iom post iom en nia retejo www.esperanto-gbg.org kaj en la Kalendaro de SEF.

Ingegerd Granat, prez. de Esperanto-Societo de Gotenburgo

Iom da pluvo ne malhelpas la amuziĝon.


 

«hejmen