Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 68, Decembro 2023
La kampanilo en Gårda, Gotenburgo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
 
Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Nia prezidanto Ingegerd bonvenigas la ĉeestantojn ĉe nia festo en la malnova lernejo en Gunnilse, paĝo 6
Espeporko meditas
Vintraj hajkoj
Vintroŝtormo –
la kato ree kaj ree
palpebrumas
Yasō
Mi metas pli da karbo
kaj sidas momente sola
kun krucitaj manoj
Tayo-jo
La fabriko de la koboldo (Tomtens fabrik)
de Ingegerd Granat
En la preĝejdensa Gotenburgo, estas facile pensi, ke ”Tomtefabriken”, kiu troviĝas ĉe Åvägen en Gotenburgo, estas preĝejo, sed ho ve, kiel oni estas trompita. Ĝi estas ”la Kobolda teknika fabriko” kaj ĉi-jare ĝi fariĝas 100-jara. La fabriko produktis frotpulvorojn, ”Tomteskur”, por ĝenerala purigado, la metalan frotpulvoron de la Sorĉistino, bakpulvoron, kosmetikaĵojn kaj koboldtorĉojn (stel-, sparkotorĉo, piroteknika kristnaskdekoracio).
La fabrikado en Gotenburgo komenciĝis en 1901 kaj translokiĝis al Gårda 1922–23. La fondinto de ”Tomtefabriken” ĉe Gårda estis Alexander Lagerman Junior. En 1942 la fabriko estis akirita de Kema AB, kiu ankaŭ transprenis la Teknikan fabrikon de Barnängen kaj la Stearinfabrikon de Liljeholmen.
En la fruaj 1980-aj jaroj la malnova fabrikejo estis aĉetita de Skanska kaj la loĝeja asocio Brf Tornhuset estis establita en 1984. Ĉiuj malnovaj fabrikejoj estis malkonstruitaj krom la konstruaĵo kun la belfrido, kiu estis rekonstruita al komunumaj lokoj kun biblioteko kaj kunvenejoj. Ĉe tiu tempo Erik Magnus estis la ĉefoficisto. Li volis investi en arto pri la vivo kaj ĉiutaga vivo de homoj. Li konstruigis la turdomon, la arkitekto Carl Ritzén dezajnis la domon. La turo estis dezajnita de Arvid Bjerke. Kial la turdomo fariĝis 43 metrojn alta, oni povus scivoli, sed estis alia pensmaniero tiam post la maltrankvila kaj malluma milittempo. La homoj verŝajne pensis pri esti vidataj.
Traduko: De la Fabriko Tomten, Gotenburgo, mi hodiaŭ ricevis 300 kr, por kies sumo mi jen al la fabriko transdonas la rajton por eterne kaj en ĉiuj landoj de la mondo ludi kaj eldoni la de mi leveritajn kariljonajn melodiojn. Atestas, Gotenburgo 25 aŭg 1922, Wilh. Stenhammar. – La letero kaj la notoj estas ekspoziciataj en domo de la loĝeja asocio.
Erik Magnus estis amiko de Wilhelm Stenhammar, la granda sveda komponisto, kiu dum multaj jaroj estis gvidanto de la Gotenburga simfonia orkestro. Erik havis grandan intereson pri muziko kaj la kariljono estis proksima al lia koro. Estis Stenhammar kiu skribis la tri melodiojn por la kariljono. Ili tiam estis aŭdataj matene, tagmeze kaj vespere ĝis 1956. La sonoriloj en la turo estis restarigitaj kaj la kariljono denove ludis matene, tagmeze kaj vespere ekde la malfermo de la loĝeja asocio en 1986. Sur la granda sonorilo estas skribite ”Al diligenta laboro, feliĉo kaj ĝojo mia ercosono instigas”.
Se ni ekbruligos ”Tomtebloss” (koboldtorĉon) ĉi-kristnaskon, ni povus bone pensi pri ”Tomtens Fabrik på Gårda” en Gotenburgo.
La tago pri Homaj Rajtoj
de Ann-Louise Åkerlund
La Tagoj pri Homaj Rajtoj estas la plej granda forumo en Nordio por debatoj kaj interparoladoj pri homaj rajtoj.
Ĉi-jare, la temo estis la rajto havi laboron kaj ricevi edukadon, kaj okazis en Helsingborg fine de Novembro.
Sveda Esperanto-Federacio petis pri, kaj ricevis, senkostan tablon en la granda ekspoziciosalono, kaj nia plej proksima najbaro estis Amnesty Sapmi.
Proksimume 30 personoj haltis, demandis kaj interparolis. Kelkaj jam sciis pri esperanto, kelkaj, plejparte junaj, neniam aŭdis pri ĝi. Ili ĉiuj ricevis informmaterialon. Kelkaj solvis kvizon pri esperantaj vortoj kaj ricevis etan donacon (nian reflektilon kun ”parolveziko”). Venontan jaron la Tagoj pri Homaj Rajtoj okazos en Skellefteå.
Malnova foto de la lernejo.
Aŭtuna festo en Gunnilse, Gotenburgo
12 personoj ĉeestis en la malnova lernejo, nun sen gelernantoj, sed kun multe da societoj kiuj luas ĝin ekz. por festoj. Ni lumigis la ĉarman novriparitan lernejon.
Kutime ni kunvenas tage, sed nun estis vespero kun jula etoso.

Ni celebris ke Ora Ĵurnalo nun estas ses-jara. Christin sonigis fanfaron per sia trumpeto kaj poste akompanis niajn kantojn trumpete aŭ flute dum la vespero. Ĉiu kontribuis per peco da fromaĝo kaj la klubo regalis per keksoj, trinkaĵoj kaj torto.
Lasse laŭtlegis el libro de la Fratoj Grimm – La fiŝkaptisto kaj lia edzino – pri la proverbo: Kiu tro multe deziras, nenion akiras.
Tiu, kiu volis, ricevis la tekston – esperante kaj svede.
Kiom aĝa vi pensas ke Ora Ĵurnalo finfine estos?
Dependas de la kontribuantoj. Ora Ĵurnalo volas artikolojn de vi!
< siv.burell(ĉe)gmail.com >
Ĝojajn salutojn deziras al vi la Esperanto-Societo de Gotenburgo! diras Ingegerd
Kaj post nia festo venos la celebrado de la Luĉia tago, kaj la celebrado de la naskiĝtago de L.L. Zamenhof kaj Kristnasko kun multe da muziko kaj kantado.
  /Siv
Foto de la Zoom-kunveno, farita ĉe la familio Granat.
La Librorondo kun Kalle Kniivilä
Post monatoj kun la libro ”La Strato de Tanja – vivo en Rusio 1917–2017”, ni renkontis ties verkiston Kalle Kniivilä la 26an de novembro per Zoom. Dek partoprenantoj metis demandojn al li, ne nur pri la libro, sed ankaŭ pri la nunaj okazaĵoj.
Li rakontis pri sia restado en Rusio kaj kiel li trovis materialon por la libro. Kiel ĵurnalisto unue en Finnlando, poste en Svedio, li povis havi kontaktojn kun rusaj ĵurnalistoj kaj rusaj gazetoj kaj li trovis materialon kaj homojn por la intervjuoj. Nuntempe li ne estas bonvena en Rusion. La veron ne ĉiuj ŝatas. Sed li ne nur estas zorgema ĵurnalisto, kiu raportas, li ankaŭ estas poeta verkisto, kiu ekz. komencas ĉiun ”epokan ĉapitron” per priskribo de la stato de la sfinksoj ekster la artmuzeo kaj pri la temperaturo en januaro, kiu foje kongruis kun la dura aŭ relative milda regado.
La lingvo en la libro estas sufiĉe facile legata. De tempo al tempo ni lernis novajn vortojn – rusajn esperantigitajn vortojn pri okazaĵoj en Rusio, ekz. Komunalko (ŝtata apartamento kien la aŭtoritatoj
povis enmeti nekonatan personon, se la spaco estis rigardata tro vasta por unu familio). Multaj pliaj libroj de Kalla Kniivilä troviĝas. Ili vere sentiĝas tre aktualaj – ekzemple La malamiko de Putin. Temas pri Navalnij.
La plej nova temas pri Ukraino – Lando kiu vekiĝis, eldonita en la sveda, finna kaj esperanto.
Koran dankon al Kalle Kniivilä, kiu donis al ni memorindan Zoom-kunvenon!   /Siv
Nova libro por la Librorondo:
La kurioza incidento de la hundo en la nokto
Riksablo – Richard Forsyth – proponis tiun ĉi libron, kiun ni tuj akceptis. La venonta kunveno okazos la 28an de januaro, 2024.
El Interreto:
Jen krimromano kiel neniu alia!
Nia detektivo (kaj rakontanto) estas Kristoforo Beno, 15-jara knabo kun aŭtismo. Li scias multege pri matematiko kaj malmultege pri homoj. Li amas listojn, regulaĵojn kaj la veron. Li malamas flavon kaj brunon kaj esti tuŝata.
Kristoforo neniam iris sola pli malproksimen ol ĝis la fino de la strato, sed kiam li trovas najbaran hundon murdita, li ekpaŝas al timiga vojaĝo kiu renversos lian tutan mondon.
La angla originalo, The Curious Incident of the Dog in the Night-Time, verkita de Mark Haddon, estis aljuĝita la libro de la jaro en Britujo en 2003. Ĝin Esperantigis Simon Davies. Reverkis la originalajn grafikaĵojn Tim Owen, kiu kaŝis unu-du surprizojn por aglo-okulaj esperantistoj.
La rekomendata prezo estas £10, kaj la libro estas aĉetebla ĉe kutimaj libroservoj, inkluzive de Amazon kaj Barnes & Noble kaj Adlibris kaj Bokus, sed momente ne ĉe UEA.
Jen pli da informo pri la libro, trovita de Riksablo:
La sekvanta artikolo unue aperis en la revuo La Brita Esperantisto n-ro 993 en decembro 2022, p.30–31. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita por uea.facila.
Jen la recenzo:
De tempo al tempo atingas mian skribotablon neatendita gasto, en la formo de stelo de la monda literaturo, kiu vekas mian intereson. Tiaj verkoj kutime pretersaltas mian liston de legotaj libroj, kaj mi tuj prenas ilin por sursofa legado.
Unu tia libro estis La kurioza incidento de la hundo en la nokto. Kiam mi eklegis, mi ne certis, ĉu mi vere volas legi ĝin, aŭ ĉu mi sentas, ke mi devus legi ĝin. Tamen, post kelkaj paĝoj, ĉiu dubo malaperis. Tuj kaptis la intrigo. Tuj plaĉis la stilo. Tuj allogis la originalaĵoj (la desegnetoj akompanantaj la tekston, kiuj estas necesaj por kompreno de la intrigo; la kurioza numerado de la ĉapitroj).
Mi estis kaptita. Tiom kaptita ke mi voris la libron preskaŭ senspire. Ne nur pro scivolo pri la solvo de la incidento. Tio, kio pli forte kaptis min, estis la detalaj priskriboj fare de la ĉef-rolulo kaj rakontanto, 15-jaraĝa Kristoforo.
Kristoforo havas Asperger-sindromon. Liaj priskriboj enkondukas nin en la mondon de aŭtismulo kaj montras, ke la maniero en kiu ni ĉiuj vidas la mondon estas nur unu el multaj, same eblaj kaj same validaj.
La tre detalaj priskriboj fare de Kristoforo aldonas ankaŭ spicon, intereson kaj plezuron. Mi nepre devis ridegi, kiam Kristoforo rakontas kiel, kaŝinte sin en valizejo apud vagonara necesejo, li flaras odorojn kaj aŭdas bruojn venantajn de tie. Mi nepre devis plori, kiam li legas la kortuŝajn leterojn de sia patrino.
Je la komenco de la libro, Kristoforo sciigas al ni siajn ”kondutajn problemojn”, kiuj ”listiĝas de A ĝis N”. Tiu, kaj ĉiuj aliaj listoj, estas tre gravaj, por ke ni komprenu kiel Kristoforo vidas la mondon, kiel li sentas, timas, amas. Kiel li konstruas pontojn aŭ starigas barilojn. Kaj eble, kiel ni ĉiuj faras tion. Ŝajnas al mi, ke estas io de Kristoforo en ni ĉiuj.
La angla versio de la Incidento ricevis premion kiel Libro de la Jaro en 2003. Nun mi komprenas kial.
Eldoninte plurajn infanlibrojn dum la pasintaj tri jaroj, EAB nun transiras al nova kampo kaj proponas tradukojn de ĝuindaj kaj konataj verkoj, kiajn oni atendus trovi ĉe stacidomoj aŭ flughavenoj.
Estis bele vidi, ke EAB konservis la faman kovrilon de la originalo, kaj ke ĝi rekreis la grafikaĵojn, tiaj kiaj ili estas en la originalo. Fakte, en la Esperanta traduko eĉ troviĝas en unu bildo du surprizoj por akr-okulaj esperantistoj. Ĉu vi trovos ilin?
Maurizio Giacometto (’Rico’)
Finfine ni renkontis Esperantiston
Ni estis en Brazilo dum kvar semajnoj por konferenco pri epilepsio kaj por ferio. Dumtempe ni provis trovi iun, kiu parolas Esperanton. Plej multaj homoj parolas nur la portugalan kaj apenaŭ vorton de la angla. Ni kontrolis kelkajn kontaktmesaĝojn sen sukceso, do ni eĉ komencis lerni iom da la portugala, sed ĝi estas tre malfacila lingvo kompare kun Esperanto. Kion oni prononcas kaj kion oni skribas havas nenion komunan kun la alia kaj en la portugala oni manĝas multe da literoj.
Survoje hejmen de Brazilo, ni devis ŝanĝi aviadilon en Zuriko kaj tie ni renkontis sinjoron portantan esperantan ĉemizon. Ni interŝanĝis kelkajn rapidajn vortojn kaj ŝajne li estis en la sama aviadilo kiel ni de San-Paŭlo al Zuriko, do certe estas esperantistoj en Brazilo.
Bertil kaj Vanda (el Gotenburgo)
La poplo de amo sur Kaserntorget
De Ingegerd Granat
Plugante malnovajn tekstojn, povas okazi, ke oni renkontas vere ekscitajn kaj strangajn eventojn. Mi legis, ke iam en la strateto ”Kaserngränden” estis plantita majesta poplo, kiu situis inter Kungstorget kaj Kaserntorget en Gotenburgo. Ĝi estis antaŭe nomita la ”Poplo de amo”. Hodiaŭ ĝi ne restas.
En la gazeto Göteborgs-Handels och Sjöfartstidning estis raportite la 15-an de aŭgusto 1959 ke virino el paroĥo de Våmb en la provinco Västergötland malfermis tavernon ĉe Vallgatan 2. Ŝi havis bonan humoron kaj la taverno iĝis populara inter la soldatoj, kiuj estis postenigitaj en la proksima kazerno. La poplo estis plantita ĉe la malantaŭo de la Telegrafa oficejo kaj ĝi estis nigra poplo aŭ ”Populus Nigra” en la latina.
Sed kiel ĝi alvenis tien kaj kiu plantis ĝin?
Ni reiru al la taverno, kie Lotta el Våmb distras siajn gastojn per rakontoj kaj ŝercoj, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Maljuna maristo rakontis kiel tio okazis. Kiam la artileria kazerno estis ankoraŭ ĉi tie, Lotta dungis junan parencon, ŝia nomo estis Lena, por helpi en la taverno. Lena estis fianĉiniĝinta al stevardo sur Orienthinda ŝipo kaj li ne havis la ŝancon viziti ŝin tre ofte. Estis longaj vojaĝoj, do renkonti Lena ne estis ofte ebla, daŭris longa tempo inter la vizitoj. Sed li ofte skribis leterojn al ŝi.
Iun tagon ŝi ricevis leteron enhavantan du tranĉaĵojn. Li deziris, ke ŝi metu ilin ekster sian fenestron. Li ankaŭ skribis ke se ili kreskos kaj prosperos li estas vivanta kaj bone, se ne io okazos al li. Trifoje la maristo venis hejmen inter tiuj leteroj, kiuj venis regule.
Iun tagon unu el la arboj velkis kaj nur duonjaron poste Lena eksciis, ke ŝia fianĉo mortis pro ia tropika malsano kaj ke li estis sinkigita en la Hinda Oceano.
Lena konsolis sin prizorgante la restantan arbon, ĝi estis ia ”ampromeso” sendita de sia amato. Lena vivis ĝis 80 jaraĝa kaj poste funebrata de multaj kaj ŝi restis fidela al sia perdita amato dum sia tuta vivo.
En la jaro 1984 la dua poplo ankoraŭ kreskis sur la ejo, kie la bela Lena plantis du poplajn tranĉaĵojn. Sed nun neniu de la du arboj jam troviĝas. Sed la vera amo espereble kore vivas!
Oni kredas, ke la arboj estis plantitaj en 1838. La restanta poplo levis sian kronon super la telegrafadministracio almenaŭ ĝis 1984, eble ankoraŭ kelkajn jarojn… Sed hodiaŭ la ejo estas malplena. Gravas, ĉe ĉi tiu fino de la jaro, ke vi memoru la kredon, esperon kaj amon de Lena en la 1800-aj jaroj…
Foto sendita de Walter Klag.
ZEO en Vieno: Zamenhofgasse
Kio estas ZEO?
En 1934, laŭ la artikolo «Stratoj kaj monumentoj» de la Enciklopedio de Esperanto, ekzistis pli-malpli 54 urboj, kie Esperanto aŭ Zamenhof estis speciale honorata; tio atestas pri la sukcesoj de Esperanto tiutempa en diversaj regionoj.
En 1997, Hugo Röllinger publikigis la libron »Monumente pri Esperanto – ilustrita dokumentaro pri 1044 Zamenhof/Esperanto-objektoj en 54 landoj», rezulto de lia longa serĉado.
Post tiam, Raymond Boré kaj Robert Kaminski daŭrigis ilian laboron kaj aldonis novajn kreitajn aŭ trovitajn ZEO-ojn al la listo, kaj publikis la rezultojn sur retpaĝo.
Dum aprilo 2001, ilia nombro en la registro estis kreskinta ĝis 1260 en 58 landoj en 5 kontinentoj.
En 2008, la nombro atingis 1400 (Robret Kaminski).
Tra Interreto oni povas trovi kelkajn listojn de ZEO-j, por unu lando (ekzemple hungara listo), por unu temo (ekzemple listo de ŝipoj).
Vikipedio enhavas listojn de ZEO-j laŭ landoj, kiuj celas disponigi la plej ĝisdatajn informojn pri la ZEO-oj, jen ligilo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Zamenhof/Esperanto-objektoj
(fonto: Vikipedio)
  /Siv
Kristian Wedel.
La bonega babilaĵisto kaj verkisto de GP – Kristian Wedel
Mi tre antaŭĝojas la merkredojn!
Kial do, oni scivolemus, kaj estas nur unu bona respondo al tiu demando, nome, ke tiam Kristian Wedel havas babilaĵon, kun fragmentoj de unu evento aŭ alia, foje el sia propra bunta vivo aŭ de iu alia. Ĉi tio troviĝas sur la dorspaĝo de la unua parto de la GP.
Post legado de unu el liaj babilaĵoj, oni sentas sin pli malpeza kaj pli ĝoja en menso. Krome, oni havas pozitivajn pensojn longe poste. Antaŭ ĉio, oni komencas sopiri pri ĝi jam lunde.
Kiu do estas ĉi tiu facila kaj agrabla ĵurnalisto, babilaĵisto kaj verkisto?
Jes, kiu scias? Sed kelkaj faktoj estas akireblaj interrete kaj ankaŭ ĉe aranĝoj en Gotenburgo, kiel la Librofoiro kaj la 400-jara naskiĝtago de la urbo. Tie li kutime aperas por ĝenerala plezuro kaj plua edukado pri la historiaj aferoj de la urbo.
Jes, Bengt Kristian Wedel vidis la lumon unuafoje la 28-an de januaro en Lidingö, nun li loĝas sur insulo Hisingen en Gotenburgo.
Li estas ĵurnalisto ĉe Göteborgs-Posten kaj tie li estas estro de ”Världens gång” (La iro de la mondo). Sed se vi kredas la babilaĵojn, li estas tute ordinara gotenburgano, kiu aperas en multaj pli-malpli strangaj situacioj, laŭ siaj propraj skribaĵoj. Antaŭ nelonge li havis pezan sinjorinon sur la genuoj kiam li veturis per la tramo, por ekzemplo.
Mi kaptas la ŝancon, kun lia konsento, prezenti babilaĵon, por ke ankaŭ aliaj havu la ŝancon ekkoni ilin. Krome mi prezentas kelkajn el liaj libroj, estas preskaŭ Kristnasko kaj tiuj, kiuj estis vere afablaj, devus ricevi libron de Kristian Wedel!
/ Ingegerd
La novaj konsiloj pri alkoholo maltrafas la plej gravan punkton
de Kristian Wedel
Oni multe parolis pri alkoholaĵo antaŭ kelkaj tagoj. Ĉiuj ŝajnas koleri pri la novaj rekomendoj de la Nacia estraro pri sano kaj bonfarto. Mi ne povas memori alian aferon, kie la gastronomo Edward Blom kaj la gazeto Dagens Nyheter montris la saman ardan indignon.
Tamen mi maltrafis unu aspekton de la debato: la efiko de la novaj rekomendoj sur la humuro. Ĉar ĉi tiuj novaj rekomendoj ne nur faros nin pli sanaj. Ili ankaŭ havos katastrofajn sekvojn por la alkoholhumuro.
Mi konscias, ke drinkhumuro estas nesufiĉa nomado, sed alkohola humuro sonas tro klinike. Ebria humuro estas sveda rakonto de jarcentoj. Sen drinkhumuro, neniu Bellman. Neniu Lucidor. Neniu Lenngren. Neniu Selma Lagerlöf.
Kiam Frans G Bengtsson en ”Orm la ruĝa” lasas Toke plendi, ke la rakontado de historio kreas sekan gorĝon, la leganto vidas kredindan observon el la vikinga epoko.
Nuntempe (aŭ pli ĝuste: ĝis la pasinta semajno) ekzistis organizita kaj impostdekalkulebla sveda maniero krei novan drinkhumuron. Dum la pasinta duonjarcento, tiaj eventoj estis nomitaj firmaaj festoj, ”teamkonstruado” aŭ ”kick-off”. Kion la partoprenantoj poste memoras kaj rakontas pri tiuj eventoj – ofte jarojn poste – temas ekskluzive pri alkoholo.
Estas kiam grizaj ĉefkontistoj subite provokas ĉiujn al brakluktado aŭ kiam Ulla el la akceptejo kaŝas sin en la Mora-horloĝo (malnova ŝrankforma horloĝo) kiu renversiĝas.
Antaŭ kelkaj jarcentoj, drinkhumuro plenigis la tutan svedan gazetaron. En la humorgazetoj ”Strix” kaj ”Söndags-Nisse” oni povis legi pri la vespera retiriĝado de la grafo al siaj salonoj ”kune kun duona botelo da mozelo, mia kutima nokta trinkaĵo”.
”La Pirato” skribis pri viro, kiu konis nur tri temojn de konversacio, sed li regis ilin per perfekteco: li parolis pri punĉo, kiun li trinkis frue, punĉo, kiun li intencis trinki estonte, kaj la punĉo, kiun li nun trinkas.
La bono do estas, ke la enfluo de ĉi tiuj rakontoj neniam malaperis. Ĝi estis konstanta. Mondmilitoj estis batalitaj. Popolaj hejmoj estis konstruitaj. La drinkhumuro fluis.
En la marĝeno – mi ne scias ĉu ĝi validas – mi mem kontribuis per tre malgranda rakonto, kiu plejparte ankoraŭ estas komercita en medioj de mezaĝaj ĵurnalistoj. La kialo, ke mi dubas pri la valideco de la rakonto, estas ke ne temas pri alkoholo kiu estis trinkita, sed pri alkoholo kiu ne estis trinkita.
Sed estas sendube la implica elemento de alkoholo, kiu konservis la rakonton viva.
Ĉar ĉiun decembron ĉirkaŭ la jarcentŝanĝo, la historieksperto de GP, Bengt Öhnander, vendis sian libron ”Göteborg berättar” (Gotenburgo rakontas) en la komerca urboparto ”Nordstan”. Li ne luis vendejon. Anstataŭe, li alportis sian propran faldtablon sur kiun li gluis eltiraĵon de la statuto de ordo. Li trovis kaŝpasejon en la regularo. Ĉar Nordstan estis konsiderita strattero, li ne povus esti forpelita.
Li vendis librojn kun la plej bonaj marĝenoj en Norda Eŭropo.
Ĉirkaŭ la 20-a de decembro ĉiujare, li faris triumfan viziton al la redakcio de ”Världens gång” por festi siajn sukcesojn. Li tiam alportis grandan tritikkronon kaj – por la redaktoroj – tri malgrandajn kvin centilitrajn suvenirbotelojn da konjako.
Sed en la fruaj 2000-aj jaroj, oni komencis konsideri malkonvene flari konjakon en redakcia medio. Ĝi alie antaŭe apartenis al la laborpriskribo.
Tiel, la tri redaktoroj diskrete kaŝis siajn tri miniaturbotelojn malantaŭ la ”striga eldono” de la enciklopedio Nordisk Familjebok en duonfranca bindaĵo en la biblioteko de la redakcio ”Världens gång”. Ĉi tio daŭris dum ses jaroj.
Kiam oni poste rearanĝis la meblojn en la tuta redakcio de GP, dek ok kaŝitaj boteloj da brando estis trovitaj ĉe la redakcio de ”Världens gång”, plejparte malantaŭ volumo 9 de ”Nordisk Familjebok” (Fruktodling–Gossensass). La komisiito pri sekureco alvokiĝis.
Mia firma opinio estas ĝis hodiaŭ, ke dek ok trovitaj boteloj da konjako – kvankam malgrandaj – malantaŭ volumo 9, Fruktodling–Gossensass, estas pruvo, ke tiu ĉi konjako ne estis trinkita.
Kaj mi memoras nokton antaŭ multaj jaroj, kiam neĝis kaj mi trovis ebrian subtenanton de ”Blåvitt” (piedpilka teamo) ekster la pordo de la GP-domo. Mi portis lin en la hotelo Scandic ĉe Åkareplatsen. Mi pensis, ke estas pli bone por li ripozi tie en brakseĝo ol sidi sur la malplena, malvarma ŝtona planko de la gazetdomo. Ĉe Scandic, ili ne estis feliĉaj vidi lin. Ili pasigis la plej grandan parton de la vespero forpelante la viron, kiun mi enportis.
Tiu rakonto ne estus eĉ ne amuza, se la ”Blåvitt”-subtenanto estus sobra. Tiam ĝi estus nenio alia ol tragika.
Resume, la alkoholaĵo havas certajn nedubeblajn burleskajn filmfarso-kvalitojn.
Tio estas kio maltrankviligas min pri la novaj rekomendoj de la Nacia estraro pri sano kaj bonfarto. Ni fariĝos sana kaj enuiga popolo. Eĉ nun, kiel Toke, mi sentas, ke estas sekeco en mia gorĝo.
Granda natura travivaĵo
de Renate Säfström
Granda natura travivaĵo, kiu daŭras momenton.
Estas pace, bele kaj senvente en la ora horo ĉe la lumturo de Morups Tånge en Halland.
La silento estas abrupte interrompita! Panikitaj birdoj leviĝas el siaj kaŝejoj en la herbtufoj. Rabobirdo subite eniras la strandan herbejon malalte kun alta rapideco. Ĝi glitas kaj kombas la herbejon per fokusitaj akraj okuloj de marĉa cirkuo.
Kunikletoj kaŭras pro teruro. La vulpo sidas senmove, eĉ ne rigardante supren, ĉar li spionas iun predon en la herbo antaŭ si. Nekonsiderante la ĉasadon de juna marĉcirkuo tuj super li.
La momenton post tio, la bela birdo malaperas en la lumradiojn de blindiga suno, kiu estas survoje malsupren al la maro. La aro de surprizitaj kanabenoj, sturnoj kaj la fojfoja alaŭdo revenas al siaj herbtufoj kaj la kunikloj singarde rigardas el siaj nestkavernoj.
La paco regas denove super la stranda herbejo kaj ĉio estas bona.
(la 21-an de novembro posttagmeze)
En stor naturupplevelse som varar ett ögonblick.
Det är fridfullt, vackert och vindstilla i den gyllene timmen vid Morups Tånge fyr i Halland.
Stillheten avbryts abrupt! Panikslagna fåglar flaxar upp från sina gömmor i grästuvorna. In på strandängen kommer plötsligt en rovfågel på låg höjd i hög fart. Den glidflyger och finkammar ängen med fokuserad hökblick.
Små kaniner hukar förskräckt. Räven sitter stilla, lyfter inte ens blicken för han spanar in något byte i gräset framför sig. Bryr sig inte om en ung kärrhöks jakt strax ovanför sig.
Ögonblicket därefter försvinner den vackra fågeln med oförättat ärende in i ljusstrålar från en bländande sol som är på väg ner i havet. Flocken med uppskrämda hämplingar, starar och en och annan lärka återvänder till sina grästuvor och kaninerna tittar försiktigt ut ur sina hålor.
Friden lägger sig över strandängen och allt är väl igen.
(21 november på eftermiddagen)
Komento de Ingegerd:
Ni dankas Renate pro ĉiuj ŝiaj bonaj kontribuoj dum la pasinta jaro kaj deziras al ŝi tre Gajan kaj Pacan Kristnaskon kaj Novjaron kun multaj mirindaj naturspertoj!
Al niaj legantoj, mi ŝatus rekomendi ŝian bonan retejon ”Foto för livet” (Foto por la vivo): https://www.fotoforlivet.com
Placo Gustaf II Adolfs Torg kun la ĉi-jara kristnaska arbo en la Gotenburgo.
La tuta beleco, kiu estas ĉirkaŭ ni, kaj kiun vi eble maltrafos, fariĝas tie memorigilo. En la mondo, kun militoj kaj konfliktoj, estas malfacile vivi por ni ĉiuj kaj eble ni povas ricevi helpon por nova espero kaj kompreno inter homoj se ni rigardas ”Foto por la vivo”. Tie ni eble povas ĉerpi forton kaj kuraĝon. Konsideru ĝin Kristnaska donaco de Renate. La redaktoroj dankas vin pro ĉi tiu jaro kaj deziras al ĉiuj legantoj kaj ĉiuj aliaj homoj sur la tero Pacan kaj Pacan Kristnaskon!
Malgranda signalo kaj ŝaltilo,
kiuj timigis centojn da pasaĝeroj
de Lasse Granat
Unue klarigo de kelkaj terminoj:
Kiam du fervojaj trakoj krucas unu la alian, tio simple nomiĝas ”fervoja kruciĝejo (transirejo)”:
Se eblas ŝanĝi trakojn ambaŭdirekte, ĝi nomiĝas ”tuta angla kructrakforko”:
Se oni povas ŝanĝi trakojn nur unuflanke, ĝi nomiĝas ”duonangla kructrakforko”:
La du lastaj estas nomataj de la teknikistoj ”anglulo””duonanglulo”.
Eta fervoja signalo
De ĉiuj direktoj direkte al la transirejoj, estas malgrandaj lumsignaloj, kiuj montras kiel la trajnoŝoforoj rajtas veturi.
Tiuj ĉi malgrandaj signaloj, altaj duonmetron, estas nomitaj ”nanaj signaloj”, sed simple estas nomataj ”nanoj”.
Veturu”
”Haltu”
Veturu, sed estas obstakloj”
Malvalidigo, sed se vi veturos, kontrolu ŝaltilojn”
Iam estis misfunkciado de eta signalo apud ”duonangla kructrakforko” ekster tre granda stacidomo. Pluraj trajnoj estis prokrastitaj, en la laŭtparoliloj sur la kajoj oni devas rakonti kio okazis.
La anoncisto vokis la signalcentron kaj tiam estis rakontita ke ”eta signalo apud duon-angla kructrakforko” iel ĉesis funkcii. La signalteknikisto, kompreneble, rakontis tion en sia ĵargono kaj supozis, ke la persono, kiu vokos tion, faros taŭgan parafrazon en la ordinara sveda.
Tio ne estis la kazo. La nekutimiĝinta (aŭ ŝerca) anoncisto plene uzis la vortojn de la signalinĝeniero kaj vokis: ”Bedaŭrinde, neniuj trajnoj povas foriri ĝuste nun, ĉar nano pendigis sin ene duonangulo ekster la lavejo!”
Mondkonata kanto kaj teksto de Judy Collins kaj Pete Seeger, 1959
Teksto:
To Everything (Turn, Turn, Turn)
There is a season (Turn, Turn, Turn)
And a time for every purpose, under Heaven
A time to be born, a time to die
A time to plant, a time to reapear
A time to kill, a time to heal
A time to laugh, a time to weep
To Everything …
Jen ligilo al la mondkonata kanto de Judy Collins kaj Pete Seeger de 1958:
https://www.youtube.com/watch?v=n0xzyhoeu1Y
Ankaŭ kantita de la usona grupo The Birds en 1965. La teksto estas inspirita de la Libro de la Predikanto, ĉapitro 3, en la Malnova Testamento.
Amike salutas,
Torben Svendsen
retadreso
Van Allenbältena
upptäcktes 31 januari 1958 i data från den amerikanska satelliten Explorer 1 och är ett område kring jorden på 700 – 20 000 km höjd och består av högenergipartiklar som bl.a. innebär en stor risk för satelliter och andra rymdfarkoster. James van Allen, som upptäckte bältena, var aldrig förtjust i namnet och menade att van Allenbältet var
det bälte som höll upp hans egna byxor!
(Källa: Wikipedia)
/Roger Nilsson
Raymond Schwartz laŭ Sten Svenonius
Sten Svenonius rakontis pri Raymond Schwartz ĉe kunveno en Malmö. Mi petis ke li sendu la prelegon al Ora Ĵurnalo. Li konsentis dirante, ke li spontane diris multe pli – sed sendis al ni la jenan kontribuon. Eble vi per ĝi ekinteresiĝu pri la sprita, humurplena Raymond Schwartz. /esperas Siv
El Esperanto en perspektivo:
Kiu estis Raymond Schwartz?
R S naskiĝis la 8-an de aprilo 1894 en Metz, Lorena urbo tiam germana (Lothringen germane) estis franca bankoficisto kaj esperanto-verkisto.
En 1871 Germanio konkeris la regionon Loreno de Francio.
Post 1918 denove parto de Francio.
(Loreno = Grand Est ekde 2015)
Li naskiĝis en Metz, sed en franclingva familio. Li ricevis bonegan edukadon kaj ne nur flue parolis la francan kaj la germanan, sed ankaŭ lernis la latinan kaj la grekan; tre frue li esperantistiĝis kaj revis pri paca estonteco danke al Esperanto. La unua mondmilito estis por li, kiu estis enarmeigita kaj devis batali sur la orienta fronto, terura seniluziiĝo. Post la milito li ne restis en Metz, denove franca, sed elmigris al Parizo, kie li laboris kaj fine emeritiĝis kiel kundirektoro de grava banko. Havante ian duoblan vizaĝon, li estis serioza kaj kompetenta homo en sia profesio, kaj samtempe ludis en Esperantistaj kabaredoj, kie li kreis multe da skeĉoj, tiel ke multe da Esperantistoj, kiuj lin nur supraĵe konis, lin imagis ĝoja drinkemulo.
En 1930 aperis Anni kaj Montmartre.
En 1962 aperis Kiel akvo de'l rivero.
Raymond Schwartz kiel humoristo
En Parizo Schwartz gvidis la kabaredojn:
Verda Kato (1920–1926), Solarita kaldroro (1936–1939), Tri koboldoj (1949–1956).
Li redaktis la ĵurnalon La Pirato 1933–1936 kaj kontribuis per humuraĵoj interalie al la Sennacieca Revuo.
La silenta strat’
Ofte ŝi promenis
En silenta strat’
Kaj en mano tenis
Manon de l’amat…
Longe ŝi silentis
En silenta strat’
Kaj sur buŝo sentis
Buŝon de l’amat…
Multe ŝi promenis
En silenta strat’
Kaj ŝi… nur forgesis
Nomon de l’amat’…
1926.
Verdkata Testamento estas originale Esperantlingve verkita 126-paĝa poemaro.
Ekzistas KD-versio de la libro, voĉlegita de Stano Marček.
La kolektaĵo origine estis sceneja materialo por la siatempe tre renoma esperanta kabaredo Verda Kato en la bohema kvartalo Montmartre de Parizo en la 1920-aj jaroj.
”Kia lerteco en la versfarado, kia ĵonglado kun la vortoj, kiaj neatenditaj vortludoj! Ĉu mokataj estas abstinenco, ĉu virino, ĉu aliaj aktualaĵoj, ĉiam en perfektaj versoj senmanke ritmitaj kaj rimitaj, la aŭtoro ĉizis senĝene siajn juveletojn.”
– 1926, Georges Stroele, revuo Esperanto
Prozo ridetanta, 1928
Danc-rekordo
En la moda balsalon’
Ili dancis daŭro-dancon;
Pro titol’ de ĉampion’
Ĉiu provis sian ŝancon.
Kaj simile al fakir’
Ili dormi jam forgesis;
Dum semajnoj la turnir’
Daŭris kaj ne ĉesis…
Tiam, dank’ al ŝercemul’,
Super pord’ de l’enirejo
Oni legis sur tabul’
La konkludon: ”Neĉesejo”.
1926.
Ĉiam same
Kiu ajn individu’
Bone scias, post Adamo,
Ke necesas esti du
Por sukcesa Amo!
Du fariĝas unu par’
Kaj se unu paro sidas
En ombraĵo de l’arbar,
Tuj Amor’ prezidas.
Tiam ili estas tri
Kune sub ombraĵ arbara,
Sed neniu pensas pri
La venonta… kvara!
Estas ĝi l’eterna tem’
De la Homa Komedio,
Dum Amoro restas mem
Stulta paro-dio!
1949.
Ne kiel Meier! (1964)
… kun siaspeca spico! (1971)
Vole … Novele (1971) (novelaro)
Raymond Schwartz mortis la 14-an de majo 1973 en Parizo.
Alvoko por la sveda lingvo
de Björn Ranelid el Nätverket Språkförsvaret – 27 nov 2023
Mi volas komenci pacan revolucion por la sveda lingvo kaj ĝia pozicio kaj graveco en la regno de Svedio. Mi estas serioza en sankta senco.
Mi ŝatus esti la gvidanto skribe kaj parole kaj mi volas neniun salajron en mono por tiu laboro kaj neniun honoron aŭ famon.
Ĉi tiu alvoko estas pli grava por vi kaj ĉiuj aliaj homoj en Svedio ol bankaj interezoprocentoj, veterraportoj, politikaj bataloj kaj sennombraj voĉoj kaj tekstoj sur la ciferecaj kanaloj.
Efektive koncernas la estontecon de niaj infanoj en Svedio kaj iliajn kapablojn kaj lertecon paroli, skribi kaj interŝanĝi pensojn, opiniojn kaj siajn personecojn. Nur iliaj vivoj kaj sano estas pli gravaj. Mi havas kvin genepojn.
Nur kelkaj el la infanoj kaj junuloj de Svedio regas manskribon kiam ili skribas. Estas tragedio.
Mi eĉ ne volas dankon, ĉar mi intencas fari ĝin pro pura amo al mia gepatra lingvo, kiun mi volas, ke ĉiuj enmigrintoj kaj jam setliĝintaj homoj de fremda deveno lernu.
La lingvo superas ĉian laboron kaj ĉiujn decidojn, debatojn kaj voĉojn en la sveda parlamento kaj registaro.
Estas scienca kaj empiria fakto, kiun neniu prudenta kaj verema politikisto aŭ alia persono povas kontesti.
Almenaŭ 150 malsamaj gepatraj lingvoj estas parolataj en Svedio hodiaŭ. Multaj homoj, kiuj loĝas ĉi tie, parolas kaj skribas malriĉan kaj subnorman svedan aŭ eĉ tute ne nian nacian lingvon.
La ”svangla” ne estas lingvo; ĝi estas simpla sono, abomenaĵo kaj pigra kutimo.
Nun mi volas, ke ĉiu el vi disvastigu ĉi tiun alvokon al kiel eble plej multaj homoj. Okazis, ke ĉirkaŭ 1 500 000 homoj legis unu el miaj afiŝoj ĉi tie sur mia oficiala Fejsbuka paĝo. Nun mi volas ke eĉ pli da homoj partoprenu.
Mi volas neniujn kverelojn ĉi tie, neniujn malicajn kaj malbonajn vortojn kiel rezulto de mia voko nun. Flankenmetu ĉiujn eblajn batalojn kaj forgesu ĉiujn celitajn personajn atakojn.
Mi neniam uzis blasfemon en mia tuta vivo kaj neniam batis homon.
Mi instruis la svedan por enmigrintoj dum preskaŭ tri jaroj kaj la svedan lingvon dum dek kvar jaroj en mezlernejo. Tiam mi lernis multon pri mia najbaro kaj la hejmlandoj de la studentoj. Mi profitis el tio kiel verkisto.
Dum kvardek jaroj mi aperis en preskaŭ 5 000 lokoj kaj scenejoj en Svedio parolante pri la lingvo kaj literaturo.
Mi verkis kvardek librojn kaj kelkmil artikolojn, eseojn kaj rubrikojn pri diversaj temoj.
Miaj libroj vendiĝis en pli ol 1 000 000 (unu miliono) da ekzempleroj kaj eĉ pli legis ilin. Vi aŭdis mian voĉon en la televido, la radio kaj en la aŭdlibroj, kiujn mi legas. Tiam mi provis transdoni la belecon kaj la senliman signifon de la sveda lingvo profunde kaj larĝe.
Mi ne silentos dum mi povos paroli kaj mi ne demetos mian plumon, ĝis korpo kaj animo malhelpos min.
Sincere Björn Ranelid, lundo 27 novembro en la jaro de graco, en respekto kaj amo al ĉiuj miaj legantoj kaj aŭskultantoj.
(Ĉi tiu reta taglibro estas ligita al la reta Språkförsvaret)
La Lingva Defenda Reto
http://www.språkförsvaret.se
http://www.sprakforsvaret.se

Retpoŝto: sprakforsvaret@yahoo.se
sprakforsvaret@sprakforsvaret.se
/Siv Burell, membro de la Lingvodefendo
Appell för svenska språket
Författaren Björn Ranelid, som tidigare förärats Språkförsvarets hederspris, publicerade följande appell på Facebook. Björn Ranelid har 72 000 följare på Facebook.
Jag vill starta en fredlig revolution för det svenska språket och dess ställning och betydelse i riket Sverige. Jag menar allvar i en helig mening.
Jag blir gärna ledaren i skrift och i tal och jag vill inte ha någon lön i pengar för det arbetet och ingen ära eller berömmelse.
Denna uppmaning är viktigare för dig och alla andra människor i Sverige än vad styrräntor, väderleksrapporter, politiska strider och oräkneliga röster och texter på de digitala kanalerna är.
Det gäller bokstavligen våra barns framtid i Sverige och deras förmågor och färdigheter att kunna tala, skriva och att utbyta tankar, åsikter och sina personligheter. Blott deras liv och hälsa är viktigare. Jag har fem barnbarn.
Endast ett fåtal av Sveriges barn och ungdomar behärskar en handstil, när de skriver. Det är en tragedi.
Jag vill inte ens ha ett tack, ty jag ämnar göra det av ren kärlek till mitt modersmål som jag önskar att alla invandrande människor och redan bofasta med främmande härkomst skall lära sig.
Språket är överordnat allt arbete och alla beslut, debatter och omröstningar i den svenska riksdagen och regeringen.
Det är ett vetenskapligt och empiriskt faktum som ingen vettig och sanningsenlig politiker eller annan person kan bestrida.
Det talas åtminstone 150 olika modersmål i Sverige i dag. Många människor som bor här talar och skriver en bristfällig och undermålig svenska eller rentav inte alls vårt nationalspråk.
Svengelska är inte ett språk; det är ett enfaldigt läte, en styggelse och en slapp ovana.
Nu vill jag att var och en av er sprider denna appell till så många människor som möjligt är. Det har hänt att cirka 1 500 000 personer har läst ett av mina inlägg här på min officiella Facebooksida. Nu vill jag ha ännu fler som medverkar.
Jag vill inte ha några bråk här, inga elaka och onda ord som en följd av min uppmaning nu. Lägg undan alla möjliga strider och glöm alla tänkta personangrepp.
Jag har aldrig använt en svordom i hela mitt liv och aldrig slagit en människa.
Jag har undervisat i svenska för invandrare i nästan tre år och i det svenska språket i fjorton år på ett gymnasium. Då lärde jag mig mycket om min nästa och elevernas hemländer. Det har jag haft nytta av som författare.
I fyrtio år har jag framträtt på nästan 5 000 platser och scener i Sverige och talat om språket och litteraturen.
Jag har skrivit fyrtio böcker och flera tusen artiklar, essäer och krönikor i olika ämnen.
Mina böcker har sålts i över 1 000 000 (en miljon) exemplar och ännu fler har läst dem. Ni har hört min röst i televisionen, radion och i ljudböckerna som jag läst in. Då har jag försökt att förmedla skönheten och den gränslösa betydelsen av det svenska språket i djup och bredd.
Jag kommer inte att tystna så länge jag kan tala och jag lägger inte ned min penna förrän kroppen och själen hindrar mig.
Vänligen Björn Ranelid, måndagen den 27 november i nådens år, i respekt och kärlek till alla mina läsare och lyssnare.
(Denna nätdagbok är knuten till nätverket Språkförsvaret)
Nätverket Språkförsvaret
(Se länkar ovan.)
Demokratio sen limoj
Internacia deklaro postulas UN-Raportiston pri Demokratio.
Deklaro alvokanta Unuiĝintajn Naciojn nomumi specialan raportiston pri demokratio estis subskribita de 85 civilsociaj organizoj, retoj, pensfabrikoj kaj institucioj same kiel 185 individuoj el la tuta mondo engaĝitaj al homaj rajtoj kaj demokratio. Laŭ la dokumento, publikigita hodiaŭ kaj aprobita de Demokratio Sen Limoj, ”demokratio estas minacata kaj aŭtoritatismo pliiĝas”. En ĉi tiu situacio, UN ”devas fari pli por plifortigi homajn rajtojn kaj demokration”, diras la deklaro. La nova raportisto-pozicio estus kreita de la Homaj Rajtoj-Konsilio de UN kaj ”devigite esplori la staton de demokratio tra la mondo.”
La komuna alvoko estas farita antaŭ la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kiu okazos la 10an de decembro 2023. Samideanaj grupoj, programfarantoj kaj individuoj estas invititaj aliĝi.
AGU!
Por pli da detaloj kaj komentoj legu la raporton per la ligilo sube.
El Interreto, Siv
Democracy Without Borders
International statement calls for a UN Rapporteur on Democracy.
A statement calling on the United Nations to appoint a special rapporteur on democracy has been signed by 85 civil society organizations, networks, think tanks and institutions as well as 185 individuals from across the world committed to human rights and democracy. According to the document, released today and endorsed by Democracy Without Borders, ”democracy is threatened and authoritarianism is on the rise”. In this situation, the UN ”needs to do more to strengthen human rights and democracy”, the statement says. The new rapporteur position would be created by the UN’s Human Rights Council and ”mandated to investigate the state of democracy around the world.”
The joint appeal is made ahead of the 75th anniversary of the Universal Declaration of Human Rights that is coming up on 10 December 2023. Like-minded groups, policy-makers and individuals are invited to sign on.
Share this news on Facebook, LinkedIn or ”X”.
TAKE ACTION!
For more details and comments read the report here:
https://www.democracywithoutborders.org/30284/international-statement-calls-for-a-un-rapporteur-on-democracy/
Internacia literatura esperanta konkurso
”Hristo Gorov-Hrima” – 2024
Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, talenta Esperanta verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson. En la konkurso povos partopreni geesperantistoj el ĉiuj landoj.
La konkurso estos por rakonto kaj eseo.
Ĉiu aŭtoro rajtas partopreni per unu rakonto aŭ per unu eseo, originale verkitaj en Esperanto. La konkurso ne havas konkretan temon. La verkoj estu tajpitaj komputile kaj ĉiu aŭtoro nepre uzu Esperantan alfabeton per supersignoj. La aŭtoroj indiku sian sekson (inan aŭ viran). La verkoj estu subskribitaj per la vera nomo de la aŭtoro, estu plena poŝtadreso, telefono kaj interretadreso. La rakontoj kaj eseoj estu maksimume 3-paĝaj, formato A4, la literoj estu Times New Roman – 12 punktaj.
La gajnintoj ricevos valorajn premiojn.
Bonvolu sendi viajn kontribuojn ĝis la 30-a de septembro 2024 al Georgi Mihalkov, prezidanto de la ĵurio, retadreso:
e-mail: retadreso
La kristnasko de Sune
Libropropono de Christin Granat
Eta prezentado:
Restas dudek tri longaĉaj tagoj antaŭ la kristnaska vespero. Sune deziras ke li povus rapide konstrui tempomaŝinon, kiu ebligus ke oni tuj atingas la kristnasktagon. Tiam li povus esplori ĉiujn malfermitajn paketojn.
Tamen, kompreneble estas multe da amuzaj aferoj por fari ankaŭ antaŭ la kristnasko. Ekzemple, ludi la rolon de la postaĵo de azeno en la kristnaska teatraĵo de la klaso. Kaj skii en la domo. Kaj ŝteli kristnaskarbon kune kun paĉjo Rudolf.
Kaj la ĥaoso kiel ekokazas kiam la familio Andersson faros kristnaskajn bombonojn – tiun Sune ne volas maltrafi, por ĉion ajn en la mondo!
Sankta Luĉio – Mallumas vere mezvintre la nokt’
En la 13 decembro oni celebras Sanktan Luĉion, almenaŭ en Svedio. En la lernejoj infanoj vestas sin kiel Luĉioj, luĉiafraŭlinoj, Staffan-stalistoj aŭ koboldoj. Ofte maljunulejoj estas vizitataj de Luĉio kaj ŝiaj kunuloj, kiuj regalas la publikon per kafo, luĉifestaj kringoj kaj piprokukoj. Ili kantas pri Sankta Luĉio – iama sanktulino.
Troviĝas pluraj Luĉiokantoj. Ĉi tiun vi povas aŭskulti per Youtube. La teksto sube estas el Norda Kantaro de Martin Strid.
Så mörk är natten – Lucia – YouTube:
https://www.youtube.com/watch?v=7yAr5nLHpA4
1. Mallumas vere mezvintre la nokt’,
sed jen alvenas Luĉio.
Kun bono kaj lumo nun tien ĉi
kun paco kristnaska jam venas ŝi
kun lumaj kandeloj en krono.
2. En la mallumo, mezvintre en nokt’
salutas ni vin, Luĉio.
Bonvenon kun lumo nun tien ĉi,
Bonvenas kun paco kristnaska vi,
Bonvenon kun la kandelkrono,
1. Så mörk är natten i midvintertid,
men se då nalkas Lucia.
Hon kommer den goda med ljuset hit,
hon kommer med hälsning om julefrid,
hon kommer med ljus i sin krona.
2. I mörka natten i midvintertid,
vi hälsar dig väna Lucia.
Välkommen du goda med ljuset hit,
välkommen med hälsning om julefrid,
välkommen med ljus i din krona.
Kristnaska kanto el Finnlando
Mi pregas ne por riĉ’”, proponita por Ora Ĵurnalo de Raita Pyhälä
Giv mig ej glans, ej guld ej prakt
i signad juletid.
Giv mig Guds ära, änglavakt
och över jorden frid.
Giv mig en fest som gläder mest,
den konung jag har bett till gäst!
Giv mig ej glans, ej guld, ej prakt,
giv mig en änglavakt!
Mi preĝas ne por riĉ’ estas kristnaska himno de Zacharias Topelius verkita en 1887. La gepatra lingo de la finno Topelius estis la sveda. La poemo prezentas la rigardmanieron de la aĝiĝanta poeto, pri la donacoj de la kristnasko, pri gardanĝeloj, paco, lumo, espero kaj kredo.
La tiam 30-jara Jean Sibelius muzikigis ĝin en 1895.
Teksto de Zacharias Topelius, melodio de Jean Sibelius (sube). Esperantigis ĝin Börje Holmberg.
La muzikon kun sveda kantado vi povas aŭskulti en Youtube https://www.youtube.com/watch?v=PLH3hCyWzV4
Kelkaj tradiciaj svedaj kantoj, kiujn oni kantas kaj dancas ĉe julfesto
Laĉjo iras meze
Laĉjo iras meze,
kaj nun promenadas ni
Laĉjo iras meze,
kaj nun promenadas ni.
Jen dekstran al parulo
maldekstran al najbaro
kaj brakon al la tria
kaj nun promenadas ni.
Kaj nun promenadas ni, ha, ha
Kaj nun promenadas ni, ha, ha
Laĉjo iras meze, kaj nun
promenadas ni.
Lasse går i ringen
Lasse går i ringen
och så promenerar vi
Lasse går i ringen
och så promenerar vi.
Giv höger hand din make
och vänster hand din granne
och armen åt den tredje
och så promenerar vi.
Och så promenerar vi, ha, ha
Och så promenerar vi, ha, ha
Lasse går i ringen,
och så promenerar vi.
La juĝista danco
(Domaredansen)
Nun volas ni komenci la dancon de l’juĝist
Sed la juĝist’ ne estas hejme;
Kaj ĉiuj irantoj la dancon de l’juĝist’
Iliaj koroj brulos flame;
Ĉiuj diras jam: Fu, fu, fu;
Ĉiuj diras jam: Nu, nu, nu;
Se vi prisonĝis l’amanton dum ĉi nokt’
Ridetu al la lum’
Knabino en ringo (ĉiu linio ×2)
(Och jungfrun hon går i ringen)
Knabino en ringo iras kun ĉeno el or’
katenas amaton de sia kor’,
Ho plej kara knabineto, ne ligu kun fort’
Intencas ne mi kuri for.
Malligas la knabineto la ĉenon el or’
Rapidas arbaren la knabo for.
Lin ĉasis la junular’per pafiloj dek kvin,
Se volas vi ion, vi jen trovas min.
Oni dancas Lasse iras meze laŭ la vortoj en la kanto. En La ĵuĝista danco lumportanto iras ene en la ringo. Je ”Se vi prisonĝis …” la movo de la ringo haltas kaj la lumportanto prilumas la vizaĝon de la plej proksima persono. Se ri ridetas, ri estos la venonta lumportanto. En Knabino en ringo oni libere faras laŭ la teksto.
Youtube:
Foto farita de Ingegerd.
Porko en la centro de Gotenburgo
trovita de Ingegerd, kredas je sia vivo post Kristnasko! Aŭ ĉu temas pri Espeporko, kiu ekskursas?
Eble ĝi serĉas la organizon La Rajtoj de la Bestoj. Pri tiu organizo oni legas:
Nia vizio:
La Rajtoj de la Bestoj strebas por mondo, kie la bestoj estas respektitaj kiel sentantajn individuojn kun rajto je siaj propraj vivoj.
Ĉu neniu skribis kanton pri porko? Eble. Jes, troviĝas porketoj en la dua strofo de: ”Ranetoj”:
1. //: Ranetoj, ranetoj amuzaj estas vi ://
//: Ne vostojn, ne vostojn ne orelojn havas vi ://
//: Kuakakak, kuakakak, kuakakak ://
2. //: Porketoj, porketoj amuzaj estas vi ://
//: Kaj vostojn, kaj vostojn kaj orelojn havas vi ://
//: Gruntgruntgrunt, gruntgruntgrunt :// ktp.
Jes, tiuj estas kantoj por infanoj, sed kristnaske ni ĉiuj iel fariĝas infanoj, ĉu ne. Vi povas aŭskulti la melodion en Youtube. /Siv
https://www.youtube.com/watch?v=7YJgepV1AT4
Eklumas mil kandeloj nun
1. Eklumas mil kandeloj nun
lumetoj en malhel’
kaj lumas ankaŭ miloj pli
profunde en ĉiel’.
2. Tra landoj, urboj en vesper’
nun iras ĝoja sci’
pri nasko de Jesuo Krist’
al ni Savant’ kaj Di’.
3. Ho, stelo super Betlehem’
per milda lumradi’
disiĝu paco kaj esper’
al hejmoj ĉie ĉi.
4. Al ĉiu povra kor’ sen lum’
radio venu el
la lumo de la am’ de Di’
sub sankta kristnask-stel’.
El Norda Kantaro. Vi povas aŭskulti la melodion en Youtube:
https://www.youtube.com/watch?v=ZsRcUBY-SqQ   /Siv
Bildoj pri Gotenburgo finas la decembran numeron
La fotoj estas faritaj de Saliko, senditaj al ŝia amikino en Brazilo, kiu iomete pribonigis ilin (ĉu ili vere bezonis? :-) ) kaj resendis ilin al Saliko, kiu sendis ilin al Gotenburgo, kie ili hejmas – ĉe Ora Ĵurnalo. Koran dankon!
Ni deziras al vi Bonan Kristnaskon!
Feliĉan Novan Jaron!
Kaj agrablan legadon!