Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 70, Februaro 2024
La labirinto en Slottsskogen en malfrua januara posttagmezo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Grave havi bonan ekvilibron en la vivo kaj en la percepto de aferoj.
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
Hajkoj en februaro
Sen ombrelo
kaj jen vintra ekpluvo
nu, nu …
kaj tamen – kiel belaj vi estas
Mi abomenas vin, kornikoj
kaj tamen – kiel belaj vi estas
kontraŭ la matena neĝo
Bashō
La enigma Labirinto en Slottsskogen
de Ingegerd Granat
De malproksime, la labirinto aspektas kiel se iu volus planti heĝon sed ne povus decidi kie, sed plantis iom tie kaj ĉi tie. Sed se vi iras inter la padetoj, kiuj kondukas en ĉiuj direktoj, kaj ne rezignas antaŭ ol vi alvenos al la mezo, vi povos vidi la magian ”Okulon” de la artistino kaj dancistino Lisa Larsdotter Petersson. Estas itala mozaika okulo, kiu kuŝas sur la tero. Lisa Larsdotter naskiĝis en 1960 en Gotenburgo.
La labirinto situas proksime de la ludejo ”Plikta” kaj estas populara ekskursa celo. Ĝi estis inaŭgurita en 14/6 1999. La sekvan jaron, la artistino proponis ĉi tiun artaĵon.
La temo de la artaĵo volas pensigi nin pri la bestoj troveblaj en la parko Slottsskogen. La serpentumaj serpentoj devas protekti la bestojn.
Liberigu la ĝojon kaj ludemon kaj eniru la padetojn kaj serĉu la ”okulon”, kiu gardas la bestojn, la venontan fojon kiam vi vizitos Slottsskogen.
Den gåtfulla Labyrinten i Slottsskogen
av Ingegerd Granat
På avstånd ser labyrinten ut som att någon skulle plantera en häck men inte kunnat bestämma sig för var, utan planterat lite här och där. Men om man ger sig in bland alla dessa gångar, som leder åt alla håll, och inte ger upp förrän man kommit till mitten kan man se konstnärinnan och danserskan Lisa Larsdotter Peterssons magiska ”Öga”. Det är ett italienskt mosaiköga som finns på marken. Lisa Larsdotter är född 1960 i Göteborg.
Labyrinten ligger nära lekplatsen ”Plikta” och är ett populärt utflyktsmål. Den invigdes 14/6 1999. Året efter föreslog konstnären detta konstverk.
Motivet vill få oss att tänka på djuren som finns i Slottsskogen. Dom slingrande ormarna skall skydda djuren.
Släpp loss glädjen och leken och ge dig in i gångarna och titta efter ”ögat” som vakar över djuren nästa gång du besöker Slottsskogen.
Holokaŭsta memortago la 27an de januaro!
Ni atentigas pri la Holokaŭsta memortago elstarigante librojn, kiuj tuŝas la Holokaŭston.
Ĉirkaŭ la mondo hodiaŭ, la milionoj da homoj, kiuj viktimiĝis de la holokaŭsto, estas honoritaj. Familioj, amikoj, geamantoj, maljunuloj kaj junuloj senkompate perdis la vivon kaj siajn amatojn. Ili ĉiuj portis siajn proprajn rakontojn. Rakontoj, kiujn ni neniam devas forgesi.
Pri Johan Ludvig Runeberg (1804–1877)
de Raita Pyhälä (Saliko)
Mia artikolo – ligiĝas kun la dato 5.2. kiu estas la tago dediĉita al la memoroj pri Johan Ludvig Runeberg. Kvankam ĉio tio jam estas malnova afero, mi tre entuziasmiĝis pri tiu famulo kaj ĝuis mian laboron verki ion por OĴ.
En mia teksto mi uzis majusklon por monatoj, ĉar mia franca amiko ĉiam tion faras kaj mi legis, ke Zamenhof mem majuskligis la monatojn. Se vi tamen deziras minusklojn, ŝanĝu miajn majusklojn en minusklojn. /Raita
RUNEBERG, Johan Ludvig, poeto, preleganto, profesoro
Johan Ludvig Runeberg estis elstara lirika kaj epopea verkisto; lia verkado prenis specialan signifon pro la tempo kaj medio en kiuj li funkciis.
Dum la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj, Runeberg kreis idealan bildon de la homoj kaj naturo de Finnlando, kaj per la rakontoj de Fänrik Stål li donis al Finnlando moralan identecon. La ideologio de Runeberg estis bazita sur la nov-humanisma idealigo de klasika Grekio, kaj saĝe ĝi estis en linio kun la konservativismo dum la tempo de imperiestro Nikolao la 1-a.
Antaŭ ĉio, kiel la kreinto de la sento de patrujo kaj kiel la aŭtoro de la nacia himno de Finnlando, ”Nia Lando”, Runeberg akiris grandan gravecon kiel kulta figuro jam dum sia vivo kaj precipe post sia morto.
La virgulino Finnlando, skulptita de la filo de J.L. Runeberg – Walter Runeberg.
Juna Johan Ludvig, skulptita de lia filo.
Raita fotis.
En la hejmo de la skaldo Johan Ludvig Runeberg
En la muzeigita hejmo de J.L. Runeberg en Borgå vekiĝas pensoj pri lia kariero kaj lia rolo en la naskiĝo de la konceptoj ”Finnlando” kaj finna kulturo.
Busto, farita de lia filo.
Ekde 1854 la 5a de Februaro en la finna kalendaro nomiĝas Runebergin päivä, la Tago de Runeberg. Li ja naskiĝis en la 5a de Februaro en 1804 en Jakobstad. Lia lasta hejmo ĝis lia
morto (1877) situas en Borgå. Tiu hejmo estas malferma tra la jaro. La antikvaj mebloj, la pentraĵoj sur la muroj, la grandaj verdaj endomaj plantoj tie kreas etoson de la 19a jarcento. J.L. Runeberg famiĝis en Finnlando, Rusio kaj Svedio pro siaj verkoj, instruado en lernejoj kaj private. Li estis profesoro, tradukisto, eldonisto.
Modeloj de Runeberg-tortetoj en la muzeigita hejmo.
Ne nur J.L.R. famas. Lia duagrada kuzino kaj edzino Fredrika Tengström (1807–1879) estis unu el la plej kleraj finninoj siatempe. Ŝia skribotablo, iom pli malgranda ol tiu de la edzo, daŭre troviĝas en la muzeigita domo.
Kvankam ŝi naskis 8 gefilojn, el kiuj du mortis, kaj kvankam ŝi zorgis pri la kuirejo kaj legomĝardeno, ŝi sukcesis verki du romanojn kaj kontribui al gazetoj. Ŝiajn opiniojn oni respektis. Tre gravis al ŝi la liberiĝo de virinoj kaj la pliboniĝo de ties statuso.
Pelargonio en la vestiblo. Stikaĵoj el la malnovaj plantoj de Fredrika.
En la ĝardeno de Fredrika Runeberg.
En siaj malmultaj liberaj momentoj ŝi kvazaŭ aerumis sian kapon kaj konsolis sian koron per verkado. Tio por ŝi estis ripozo el la praktikaj hejmaj taskoj.
Ankaŭ la ĝardeno ĉirkaŭ sia hejmo distris Fredrika-n, precipe kiam ŝi ne plu bezonis kultivi legomojn kaj fruktojn por manĝigi sian grandan familion. Tiam ŝi rajtis ekplanti pli da floroj kaj arbustoj. La edzo paraliziĝis en la aĝo de 59 jaroj kaj poste kuŝadis enlite dum 14 jaroj ĝis sia morto. La filoj provis helpi lin farante mem radseĝon por ke li povu esti movata en la hejmo kaj sidi dum la vizitoj de lernantoj, geamikoj kaj adorantoj, kiujn Fredrika regalis per grogoj, teo, kuketoj aŭ biskotoj. La seĝo estas kovrita de belkolora flora ŝtofo. Ĝi daŭre staras apud la komuna lito de la geedzoj en la hejmmuzeo. La kapo de la skaldo ne kripliĝis, nur la membroj.
Kiam J.L.Runeberg estis sana, li ne nur verkis kaj instruis. Li ŝatis ĉasadon kaj fiŝkaptadon. Sur unu muro de la hejmo pendas deko da vulpovostoj kaj fusiloj. Lia plej fama verkaĵo eble estis Fänrik Ståhls sägner (Rakontoj de la subleŭtenanto Stol), kiu priskribas la militon en 1808–1809 inter Svedio–Finnlando kaj Rusio. Liaj idealoj kaptis la svedlingvan kaj finnlingvan popolojn kaj profunde enradikiĝis: virkuraĝo, braveco ĝis morto, heroismo, patriotismo. El lia plumo fluis ankaŭ sesdeko da religiaj himnoj, li ja estis studinta por fariĝi pastoro aŭ episkopo. Li verkadis romantikajn ampoemojn, li admiris kaj laŭdis finnajn kamparajn pejzaĝojn kaj t.n. ordinarajn homojn. En longa poemo pri bienulo loĝanta en Saarijärvi (Bonden Paavo, aŭ Högt bland Saarijärvis moar) li rakontas pri terkulturisto kiu ne perdas siajn esperon kaj entreprenemon malgraŭ la malsato kaj rikoltperdo. Kiam li fine havas bonan rikolton, li petas la edzinon miksi en la sekalan farunon saman kvanton da ”faruno” muelita el moleta subtavolo de la pinŝelo. Tian ”farunon” finnoj ja uzis dum longaj periodoj da malsato kaj rikoltperdo.
La lirika poemo ”Vid en källa” de J.L. Runeberg. Tradukita en esperanton.
La finnan nacian himnon Nia lando (Vårt land), finne Maamme, Runeberg verkis en la sveda. Ĝin poste komponis F. Pacius kaj finnigis P. Cajander. Ĝi estis la unuan fojon publike prezentita en Helsingfors, en la Flora-tago, la 13an de Majo 1848. Tiam Finnlando estis aŭtonoma parto de la cara Rusio.
La plej granda statuo pri Runeberg, kun la vortoj de la kanto Vårt land kaj la Junulino Finnlando (finne Suomi-neito).
La vortoj de la kanto legeblas ĉe la granda statuo pri J.L Runeberg meze de la Esplanado en Helsingfors. La statuon skulptis lia filo Walter Runeberg (1838–1920), kies muzeo staras kaj viziteblas apud la hejmo de la familio Runeberg en Borgå.
Ĉiujare ekde 1986 estas aljuĝata Premio Runeberg, 20 000 eŭrojn, al iu finna verkist(in)o. La mono por tio venas de finnaj gazetoj kaj ĵurnaloj. La premiato ricevas ĝin en la 5a de februaro, la Runeberga tago.
Maamme en Jutubo:
https://www.youtube.com/watch?v=lM2Lr3NqUcg
Konkludoj pri ĉielo kaj ombroj
de Carl-Olof Selenius
Kelkfoje ni pensas, ke ni scias pli pri la ĉielaj fenomenoj ol niaj prapatroj. Tamen ili sciis aferojn, kiuj ne estas evidentaj al modernaj homoj. Ili havis proksimume la saman steloĉielon por rigardi kiel ni, sed ni havas tiom da aliaj farendaĵoj vespere, ke ne troviĝas tempon por pensado pri tio, kion ni vidas sur la ĉielo. Ni ankaŭ ne pensas, ke tio, kion ni vidas sur la ĉielo, estas tre grava por ni. Ekzemple, se ni volas juĝi la morgaŭan veteron, ni rigardas televidon aŭ retpaĝon kaj ne la lunon, kiel homoj antaŭ cent jaroj faris.
Oni ne kredu, ke ĉiuj homoj en la malnova tempo estis grandaj spertuloj pri astronomio nur ĉar ili supozeble havis multe da tempo por rigardi la ĉielon. Homoj devis rapidi tiam kiel nun, ili faris malĝustajn konkludojn tiutempe kiel nun. Sed ili ofte sciis, kie leviĝas kaj kie subiras la suno kaj la luno, kiam aperas ili alte kaj kiam malalte, kaj kiel ŝanĝiĝas la aspekto de la luno de tago al tago.
Kiam oni rigardas ĉielajn fenomenojn, ĉefe gravas observi kie aferoj estas vidataj, tio estas, en kiu direkto. Tiun oni povas kompari kun la direkto de aliaj fenomenoj aŭ kun antaŭaj observoj.
Jen kvar bildoj. Rigardu ilin kritike. Kio estas malĝusta? Ĉiu bildo estas iel erara. Pensu iomete, poste kontrolu viajn respondojn.
Jen la eraroj de la bildoj:
1. La eraro sur la plej supra bildo estas, ke kaj la domo kaj la arbo havas la ombron sur sia suna flanko. – La suno estas en la dekstra parto de la bildo. Tiam la ĵetita ombro de la domo ne povas esti ĵetita dekstren, kaj la dekstra flanko de la arbotrunko devus aperi pli hela ol la maldekstra flanko.
2. La eraro sur la dua bildo estas, ke la nubo havas ombron sur sia suna flanko. – La suno estas videbla pli malsupre en la bildo ol la nubo kaj pro tio la supra rando de la nubo devus aperi pli malhela ol la malsupra rando.
3. La eraro sur la tria bildo estas, ke la luno havas la ombron sur sia suna flanko. – La ombra flanko estas tiu, kiu ne estas desegnita – ĝi estas videbla kun la sama helblua koloro kiel la cetero de la ĉielo. Tiu ne-desegnita parto devus esti for de la suno.
4. La eraro sur la plej malsupra bildo estas, ke tri steloj vidiĝas sur la ĉielo. Oni neniam povas vidi stelojn kiam la suno videblas. La
abundo de lumo venanta de la suno nevidebligas stelojn. – La suna radiado difuziĝas de molekuloj de la atmosfero kaj igas la ĉielon aspekti helblua kiam la suno videblas. (Krome, oni kompreneble ankaŭ povas kontraŭi, ke la steloj estas desegnitaj tro grandaj, sed tio eble estas libereco, kiun la artisto povas permesi al si por klarigi, ke ili estas steloj.)
Tiaj konkludoj estas esencaj, kiam oni volas kompreni, kio okazas sur la cielo, ekzemple pri la luno. La ĉielobservanto estas kiel detektivo.
Invento por pluva tago
Mi pensas ke viroj – junaj kaj maljunaj – malŝatas porti aĵojn. Ili volas havi neokupitajn manojn, ĉu ne?
Tial ili inventas helpilojn. Jen junulo, kiu pensas ke li povas porti ombrelon samkiel dorsosakon. Porti sakon en la mano ne nepras. Oni ja povas pendigi ĝin. Fine li sentas sin preta piediri en la pluvo.
Josef Kříž el Ĉeĥio sendis bildserion, el kiu mi prenis kvin bildojn.   /Siv
Strebo al pli solida naturo
Foto: Knepp Rewilding Projekt.
La fosado en la tero fare de la duonsovaĝaj bienaj porkoj profitigas kaj turtojn kaj merlojn, kreante reproduktejojn por la plej ŝatataj plantoj de la respektiva specio.
Antaŭ dudek jaroj, la granda ŝanĝo komenciĝis sur la bieno Knepp, tuj sude de Londono. La laktobovinoj kaj la granda maŝinparko estis venditaj. Anstataŭe, la vegetaĵaro en kampaj
randoj, heĝoj kaj arbokurtenoj devis invadi la kampojn memvole. La kampoj fariĝis sovaĝaj.
Por malhelpi ke la superkreskaĵo iĝu totala, kadro de paŝtantaj bestoj estis kunmetita. La ideo estis ke ili imitos kiel eble plej proksime la originan aron de grandaj mamuloj, kiuj ekzistis antaŭ ol la homo ŝanĝis ĉion. En Knepp, la bovinoj estas anglaj longkornbovoj (anstataŭ uroj). Troviĝas Tamworth-porkoj (anstataŭ aproj) kaj Eksmoor-poneoj (anstataŭ sovaĝaj ĉevaloj) – same kiel grandcervoj kaj damaoj tie paŝtiĝas.
La rezulto estis riĉe flora savan-simila mozaiko de arbaretoj kaj arbedo kaj herbejo. La biodiverseco reagis rapide. Specioj kiuj estas tre minacataj en la resto de la tre farmita angla kamparo rapide pliiĝis en Knepp. En mallonga tempo, la areo fariĝis rifuĝejo por najtingaloj, turtoj, mergulpapilioj – kaj por homoj, kiuj sopiras al esperiga konservadrakonto.
La gazeto Hallands Nyheter skribas en 1 februaro:
Defia Greta Thunberg ĉe tribunalo en Londono.
Klimata aktivulo Greta Thunberg, Svedio, estis kondukita antaŭ tribunalo en Londono ĵaŭdon, akuzita je perturbo al publika ordo.
Ni devas memori kiu estas la vera malamiko. Kion ni defendas? Kiujn estas niaj leĝoj celitaj protekti? ŝi daŭrigis. Thunberg kaj 26 aliaj aktivuloj estis akuzitaj je blokado de la enirejo al hotelo kie okazis naftogasa konferenco en oktobro. Thunberg kaj aliaj manifestacianoj iris brako en brako ekster la hotelo kaj devis esti forportitaj de la polico.
Ŝi neas la akuzojn, same kiel kvar aliaj kunakuzitaj aktivuloj kiuj aperis en tribunalo samtempe. En la proceso ŝi estis malkondamnita de ĉiuj akuzoj.     /Siv
Rumana libro, nun tradukita en Esperanton
Bone ke novaj libroj aperas dise en Esperantujo. Nun temas pri ”La Timulo” verkita de PáL Békés kaj tradukita en Esperanton de Lenke Szász. Lenke ĵus sendis ĝin al mi. Pro tempomanko mi nur legis la du unuajn ĉapitron. Tro frue skribi ion pri ĝi?
Jes, kompreneble! Tamen permesu al mi skribi kelkajn liniojn! La unua impreso estas ke temas pri bela libro, kiu celas junajn legantojn, sed eble povus esti ankaŭ mesaĝo en la tutmonda klimatdiskuto. Mi ne scias.
La roluloj loĝas en arbaro, iam sekura loko, sed nun oni faligas la arbojn. La roluloj reagas malsame.
Timulo loĝas en groto kun granda biblioteko. Li kutimas – almenaŭ antaŭ la ”katastrofo” – laŭtlegi por la aliaj estaĵoj.
Se vi volas aĉeti ĝin, sciigu min kaj mi donos al vi la adreson de Lenke Szász. La libro ampleksas 90 paĝojn.     /Siv
Vinterhämplingar – Vintraj kanabenoj
de Renate Säfström
Ett trevligt kvitter skvallrar om
vinterhämplingar
på den isiga strandängen.
Små och välkamouflerade halkar de omkring,
mumsar på fröställningar och släcker törsten
med snö.
Agrabla pepado rivelas la vintrajn kanabenojn
sur la glacia strandherbejo.
Malgrandaj kaj bone kamuflitaj ili
ĉirkaŭglitas,
mordetas sur infloreskoj kaj kvietigas la
soifon per neĝo.
Sonas muziko de Bielsko-Biała, Pollando
Jerzy Georgo Handzlik kun sia pli juna filino Dominika muzikas.
En Bielsko-Biała [bjelsko bjaŭa] loĝas Georgo Handzlik, konata trubaduro en Esperantujo. Iam li ĉiun jaron vizitis la popolaltlernejon en Karlskoga, Svedio, por instrui Esperanton. En Lesjöfors li distris nin per sia gitaro kaj bela voĉo kaj li ankaŭ teatris. Tiam liaj filinoj estis etaj.
Antaŭ kelkaj tagoj mi interrete ekvidis du fotojn de Bielsko-Biała, kiujn mi sendis al Georgo, petante iun tekston pri lia urbo. Malsupre vi legu ĝin, sed unue aŭskultu kiam patro kaj filino muzikas dum UK en Lisbono 2018.
Jutube:
https://www.youtube.com/watch?v=S7QtmOlc2ek
Esperanto en mia juneco
La fotoj, pri kiuj vi demandas vekis fortajn emociojn en mia koro.
Mia mezlernejo, kie mi eklernis Esperanton, situis vid-al-vide de Placeto de Esperanto kaj de Zamenhofstrato, rekte en la centro de la urbo.
La lernantoj de mia lernejo spontane, kelkfoje en la jaro vizitis la placeton por purigi la benkojn de kolomba guano. Dum la paŭzoj inter la lecionoj ni ofte sidis sur ili, iom flanke de okuloj de la profesoroj.
Mia liceo estis la unusola en la urbo, kie oni povis lerni Esperanton. Instruis ĝin profesorino Irena Horodecka. Mi lernis libervole en la klubo, sed postaj, pli junaj gelernantoj lernis ĝin devige same kiel la anglan, italan aŭ francan.
Kial? La direktoro de la liceo, Wojciech Jakubiec estis Esperantisto – admiranto. Li ŝategis la ideon, eĉ komencis viziti la unuajn lecionojn, sed baldaŭ poste la laboro administri la lernejon malebligis al li daŭrigi. Post kvar jaroj de mia lernado venis tempo de fina ekzameno. La ministerio komence ne permesis, ke la ekzameno okazu pri Esperanto, lingvo neagnoskita de la ministerio. Tamen la direktoro diris al mi: ni dividu la taskojn. Vi lernu kaj mi konvinku la ministron.
Post lia vica vizito en Varsovio la ministro cedis. La direktoro fanfaronis pri sia venko kaj mi… timis pri tiu kroma ekzameno, kiun mi libervole aldonis al miaj devigaj. La direktoro invitis ĉiujn instruistojn de fremdaj lingvoj de la lernejo partopreni la ĵurion.
La unuan demandon, helpe de eta karteto, starigis al mi la direktoro mem. Lia celo estis prezenti al la fremdlingvaj instruistoj, ke la nivelo de kvarjara lernado de Esperanto estis multe pli alta ol tiuj de aliaj lingvoj. Li evidente sukcesis.
Tiu esperanta maturiga, ekzameno estis unu el nur du en la historio de pola eduka sistemo oficiala, ŝtata, abiturienta ekzameno. Feliĉe tiu honoro trafis ĝuste min. La direktoro, same la instruistino, ne plu vivas kaj Esperanto ne plu funkcias en la liceo, kiu nun situas kelkajn kilometrojn for de la malgranda, verda placeto Esperanto.
Pri mia filino Dominika Handzlik, kiun esperantistoj povis ekkoni ĉefe dum nia komuna koncerto ĉe la UK en Lisbono kaj la turneo tra Francio kaj Belgio? Ŝi finis Teatran Akademion en Krakovo, dum unu jaro aktoris en teatroj de Bielsko-Biała, Krakovo kaj Varsovio. Poste ŝi ricevis stipendion de Fulbright kaj flugis al Nova Jorko por plu studi aktoradon ĉe Universitato en Bruklino. Ankaŭ ŝi ludis en kelkaj spektakloj tie. Ŝi komponis kantojn por tri siaj koncertoj. Du en la pola, unu en la angla. Nun por kelkaj monatoj ŝi revenis al Pollando.
Kiam ŝi skribas sian CV – profesian vivhistorion, ŝi ĉiam mencias siajn koncertojn en Esperanto. Ŝi diras al mi, ke ĉiuj ŝiaj amikinoj povas skribi pri similaj atingoj, sed koncerto en Esperanto estas absoluta raraĵo, kiu diferencigas ŝin de ĉiuj aliaj. Esperanto helpas eĉ sur tiu, profesia kampo.
Revenis en mian memoron la tempoj, kiam mi ĉiujare vizitis Karlskoga’an kaj poste Lasefors’an lernejojn kaj instruis tie Esperanton al klasoj plenaj de multnaciaj studentoj. Tio estis vere bela epoko.
/ Georgo Handzlik
La domo. Teksto kaj muziko – Georgo Handzlik:
Kelkaj emoj, sonĝaj revoj,
Kelkaj nekombitaj pensoj,
Tia estos nia domo
Kaj sufiĉas por komenco.
Dum malvarmaj, ombraj tagoj
Nin varmigos varmaj vortoj
Ĉe kameno diros varmon
Violonaj miaj kordoj
Ni konservos kelkajn pomojn,
Iom da malnova vino
Ke ne manku io, kiam
En la mondo regos vintro.
Kelkaj emoj sonĝaj revoj
Kelkaj nekombitaj pensoj
Tia estos nia domo
Kaj sufiĉas por komenco
Siv kompilis la bildojn kaj tekstojn. Dankon al Georgo kaj Dominika!
El SATIROJ aŭ SAT-IROJ
De Stefan kaj Walter Klag, Aŭstrio
SAT.IROJ 18a kajero.
Unua eldono Vieno 2024, Esperantojaro 138.
Se vi havas demandon, skribu al retadreso
Vian kontribuaĵon por la sekva numero bonvole sendu al la sama adreso.
Ŝercoj
Alkoholo
Alkoholo estas saniga, ĉar oni povas desinfekti per ĝi la manojn.
Supa demando
– Kio estas pli bona? Haroj en la supo aŭ supo en la haroj?
Astronomio
– Ĉu loĝas homoj sur la luno?
– Mi ne scias.
– Devas esti, ĉar estas daŭre hele tie.
Embaraso
– Ĉar mankis elektro, mi devis atendi unu horon en lifto.
– Mi diras eĉ pli. Mi devis atendi du horojn sur rulŝtuparo
Orfo
Juĝisto: Vi murdis viajn gepatrojn. Vi estos ege punita!
Akuzito: Kompaton! Mi estas nun orfo!
Bestoj
A: Kiel oni metas ĝirafon en fridujon?
B: a) Malfermi la fridujon, b) Meti la ĝirafon en la fridujon, c) Fermi la fridujon.
A: Prave. Kiel oni metas elefanton en fridujon?
B: Kiel supre!
A: Falsa! Oni devas unue elmeti la ĝirafon.
Alia demando: Kiu besto mankas en la konferenco de la bestoj?
B: La elefanto. Ĝi estas en la fridujo.
A: Bone! Ĉu estas danĝere naĝi en riverego?
B: Ne, ĉar la krokodilo estas en la konferenco
Premiero
Paciento: Mi estas ege nervoza. Tio estas mia unua operacio.
Kuracisto: Ankaŭ mia.
Manko
Edzino: Kion diris la kuracisto, ĉe kiu vi ĵus estis?
Edzo: Li diris ”Bonvolu 300 eŭrojn”.
Edzino: Ja, bone, sed kion vi havis?
Edzo: 200 eŭrojn.
Edzino: Ne, kio mankis al vi?
Edzo: 100 eŭroj.
Grupe
Policisto haltigas aŭton:
– Vian stirpermesilon!
– Jen.
– Estas problemo kun via foto!
– Mi estas la tria de dekstre.
La fratoj Leonkoro kaj la Kvarteto Leonkoro
En https://www.impresariat-simmenauer.de/kuenstler/leonkoro-quartett/ ni trovis jenon: ”Leonkoro, aus dem Esperanto: Löwenherz, spielt nicht zufällig auf Astrid Lindgrens Kinderbuch über zwei Brüder an…”
Kore salutas Oswald kaj Walter kaj Renate Klag, Aŭstrio
Leonkoro Quartet - Beethoven, String Quartet No. 9 in C Op. 59 No. 3 ’R leonkoro quartet azumovsky’
The Leonkoro Quartet is a string quartet, formed in 2019 and based in Berlin, Germany.
In April 2022, the quartet won first prize and no less than 9 of the special prizes at the prestigious Wigmore Hall International String Quartet Competition in London, despite being the youngest quartet competing, with an average age of just 24.
They followed this in May by winning the Bordeaux International String Quartet Competition, also winning the Audience Prize.
La Leonkoro Kvarteto estas arĉa instrumenta kvarteto, formita en 2019 kaj bazita en Berlino, Germanio.
En April 2022, la kvarteto gajnis unuan premion kaj ne malpli ol 9 el la specialaj premioj ĉe la prestiĝa Wigmore Hall International String Quartet Competition en Londono, malgraŭ esti la plej juna kvarteto konkuranta, kun averaĝa aĝo de nur 24.
Ili daŭrigis tion en majo, gajnante la Bordeaux International String Quartet Competition, ankaŭ gajnante la Spektantaro-Premion.
La fratoj Leonkoro de Astrid Lindgren
Bröderna Lejonhjärta estas fantazia aventurromano de Astrid Lindgren kiu estis publikigita en la aŭtuno de 1973. Simile al pluraj el la aliaj libroj de Lindgren, la libro pritraktas, por la porinfana literatura ĝenro, nekutime pezajn kaj malhelajn temojn, kiel ekzemple malsanon, morton, memmortigon, tiranecon, perfidon kaj subpremon, kiuj postulas ribelon. Ankaŭ elstaras brilaj kaj varmaj temoj, kiel gefrata amo, lojaleco, espero, kuraĝo kaj neperforto.
La rakonto temas pri la fratoj Jonatan kaj Karl Leonkoro. Origine la fratoj estis nomitaj Leonoj, sed post kiam ili forpasis ili venas al Nangijala, lando preter la steloj kie ili ricevas sian novan familian nomon.
En Nangijala, la fratoj travivas aventuron kaj kune kun aliaj rezistantoj ili batalas kontraŭ la subpremo de la malbona Tengil kaj la drako Katla. La libro estas ilustrita de Ilon Wikland kaj pli poste Jesper Waldersten. Ĝi estis tradukita en ĉirkaŭ kvindek lingvojn kaj estis filmita en 1977 en Svedio. Tradukita esperanten en 1987 de Kerstin Rohdin.
La romano havas duoblan fundon kaj ebligas interpreton kaj kiel fabelo kun religia simbola lingvo kaj kiel realisma rakonto, kie ĉiuj supernaturaj eventoj – krom la finaj vortoj de la libro – okazas en la febrosonĝoj aŭ revado de la mortanta Karlo.
Bröderna Lejonhjärta av Astrid Lindgren
Bröderna Lejonhjärta är en fantasy-äventyrsroman av Astrid Lindgren som publicerades hösten 1973. I likhet med flera av Lindgrens andra böcker behandlar boken, för barnlitteraturgenren, ovanligt tunga och mörka teman, såom sjukdom, död, självmord, tyranni, förräderi och förtryck som kräver uppror.
Framträdande är också ljusa och varma teman, som syskonkärlek, lojalitet, hopp, mod och ickevåld.
Berättelsen handlar om bröderna Jonatan och Karl Lejonhjärta. Ursprungligen hette bröderna Lejon, men efter att de avlidit kommer de till Nangijala, ett land bortom stjärnorna där de får sitt nya efternamn.
I Nangijala upplever bröderna äventyr och tillsammans med andra motståndskämpar för de kampen mot den ondskefulle Tengils förtryck och draken Katla. Boken är illustrerad av Ilon Wikland och senare Jesper Waldersten. Den är översatt till ett femtiotal språk och filmatiserades 1977 i Sverige. Översattes till esperanto 1987 av Kerstin Rohdin.
Romanen är dubbelbottnad och möjliggör tolkning både som saga med ett religiöst symbolspråk och som realistisk berättelse, där alla övernaturliga händelser – förutom bokens slutord – utspelar sig i den döende Karls feber- eller dagdrömmar.
Supre la libro, malsupre la filmo.
Antaŭ multaj jaroj Bo Sandelin gvidis esperantan kurson en Gotenburgo. Kiel kurslibron ni havis La fratoj Leonkoro. Tre praktike havi lernolibron kaj esperante kaj svede.   /Siv
Violonistoj sur la kortoj de Gotenburgo antaŭ longe
de Hans Dagerteg
Hans Dagerteg loĝas de multaj jaroj en Gunnilse, en la stacidoma ejo. Li nun estas pensiulo kaj partoprenas en multaj ne-profitaj organizaĵoj. Li ankaŭ estas eminenta hundbredisto de la Welsh Corgi-raso kaj gajnis multajn premiojn kaj laŭdojn por siaj bonaj hundoj. Nun li parolas en Fejsbuko pri sia infana kaj junaĝa tempo meze de Gotenburgo kaj li ŝatus transdoni ĉi tiun historion al Ora Ĵurnalo. /Ingegerd Granat
Mi estas efektive tre feliĉa, ke mi spertis ĉiujn iamajn originalulojn, kiuj promenadis tra la stratoj, kortoj kaj placoj de la malnova Gotenburgo.
Tiu, kiun mi unue ekkonis, estis la ”Violonisto”, kiam li promenis tra la kortoj en la malnova Annedal.
La nomo de la violonisto estis John Erik Eriksson, naskita en Ytterby en 1896 kaj mortinta en 1991 en Fjällbo. Hodiaŭ, statuo de li staras en la korto en la kvartalo Traktören en la urboparto Västra Nordstaden.
Li iris de korto al korto kaj ĉiam estis aro da infanoj sekvantaj lin, helpante kolekti ĉiujn moneretojn, kiujn la dommastrinoj ĵetis malsupren sur la kortojn, enpakitajn en klozetpapero. Multaj asertis, ke li havis nur sandviĉojn en la violonujo, sed mi efektive aŭdis lian grincan violonludon.
Evald kun sia plenplena aĉetĉaro mi ofte renkontis kiam mi laboris en la urbocentro. Li estis plejparte ĉirkaŭ Brunnsparken kaj Nordstan. Kaj ne estis lanaj ŝtrumpetoj en liaj ŝuoj, sed gazeta papero. Li ĉiam estis feliĉa kaj gaja, kiam li hazarde trovis iun restaĵon de
hakviandaĵo aŭ kion ajn kion li trovis, kaj estis nur afero de purblovi ĝin antaŭ ol manĝi ĝin.
Krom tiuj uloj, estis multaj aliaj, ”la onklino kun la citro” kaj aliaj, ktp. Estis ankaŭ maljunulo, kiu biciklis de korto al korto kaj akrigis tranĉilojn. Jes, estis multe en nia vivanta urbo – TIAM.
Spelemän på Göteborgs gårdar för länge sedan
av Hans Dagerteg
Hans Dagerteg har bott många år i Gunnilse, i stationsområdet. Han är nu pensionär och deltar i många ideella sammanhang. Han är också en framstående hunduppfödare av rasen Welsh Corgi och har tagit hem många priser och lovord för sina fina hundar. Nu berättar han på Facebook om sin uppväxt mitt i Göteborg och han ville gärna förmedla denna historia till Ora Ĵurnalo. /Ingegerd Granat
Jag är faktiskt mycket glad att jag har fått uppleva alla gamla original som gick runt på gator, gårdar och torg i gamla Göteborg.
Den som jag först fick uppleva var ”Fiolmannen” när han gick runt på gårdarna i gamla Annedal.
Fiolmannen hade namnet John Erik Eriksson, född i Ytterby 1896 och död 1991 i Fjällbo. Han står idag staty på gården i kvarteret Traktören i Västra Nordstaden.
Han gick från gård till gård och det var alltid en skock med barnungar som följde efter honom, som hjälpte till att samla upp alla småpengar som husmödrarna slängde ner på gårdarna, invirade i dasspapper. Många har påstått att han hade endast smörgåsar i fiollådan, men jag har faktiskt hört hans gnisslande fiolspel.
Evald med sin fullpackade kundvagn träffade jag ofta på när jag jobbade inne i centrum och han höll mest till runt Brunnsparken och Nordstan. Och det var inga raggsockar han hade i skorna, men däremot tidningspapper. Han var alltid lycklig och glad när han råkade
hitta någon överbliven pannbiff eller vad han då hittade, och det var bara att blåsa av den innan han åt den.
Utöver dessa fanns många andra, ”tanten med cittran” m.fl. m.fl. Det fanns även en gubbe som cyklade runt från gård till gård och slipade knivar. Ja det fanns mycket i vår levande stad – DÅ.
Fritiof kaj Carmencita de Evert Taube, sveda trubaduro
Samborombon, vilaĝo eta kaj senstrata
Ne malproksime for de Rio de la Plata
Preskaŭ ĉe l’rando de Atlanta la strando,
Pampa-stepo ĉirkaŭe, certe verdajn mejlojn mil
Tien mi rajdis je vespero en april,
Ĉar mi volis danci tangon.
Tirharmonik’ kaj mandolin’
Kaj violon’ en la drinkjejon logis min.
Jen sur benko, kun mantelo kaj kun roz’sur la brust’,
ripozis rava, gracia Carmencita.
Panjo, mastrino, ĉe la mon’,
petis pri vipo, pri pistol’ kaj manton’,
Mi invitis Carmencitan, kaj: ”Si gracias seňor,
vamos a bailar este tango”
Carmencita, amikin’,
Ĉu vi iom amas min,
Ĉu parolu mi kun viaj paĉjo, panjo.
Ĉar mi volas havi vin, Carmencita.
Ne, don Fritiof Andersson,
Iru de Samborombon,
se alian planon havas vi rilate min
ol ekdanci tangon.
Ho, Carmencita, nun ne faru min tragika,
Mi volas serĉi tuj por laboret’butika,
Ne diboĉadi, sole ŝpari, penadi,
mi ne ludos kaj drinkos, nur amos mi kun vi,
Jes, Carmencita, senescepte do kun mi
vi deziras danci tangon.
Ne, Fritiof, dancu kun muzik’,
Sed mi ne kredas, ke vi taŭgas en butik’
Kaj cetere diris paĉjo ĝuste nun, ke li scias
kiu baldaŭ petegos la filinon.
Vir’ kun bovinoj dudek mil,
Granda estancia, ĝi estas ja logil’,
Premiitajn bovojn, multajn ŝafojn, porkojn’havas li
Kaj li dancas tre bone tangon.
Carmencita amikin’
De riĉuloj gardu vin,
Ne en bovoj, porkoj, loĝas la feliĉ’,
Nek oni povas ĝin aĉeti per mono,
Riĉas amo de l’amik’,
Helpu min labori en butik’,
Kaj edziniĝinte belajn idojn havos vi
kiuj dancos tangon.
La kanto aperis unue en 1937 en la kolekto de Evert Traube (Evert Taubes bästa). Taube rakontas pri Fritiof Andersson, kiu en aprilo 1932 dancas tango kun la dolĉa Carmencita en la vilaĝo Samborombon kaj petas ŝin en edziĝo, sed ricevas neon. Se vi volas aŭskulti la melodion, kantata de la filo de Evert:
https://www.youtube.com/watch?v=HeK2iq1Hcvg
Tusen och en natt” – Esperantoseminarium på Visingsö 7–9 juni 2024
På försommaren 2024, 7–9 juni anordnar Göteborgs Esperantoförening ett språkseminarium på Visingsö som den polske esperantisten Andreo Bach kommer att leda under lördagen den 8:e juni.
Fredagen den 7:e juni är en res- och samlingsdag.
Vi äter middag tillsammans och presenterar och installerar oss, umgås eller vilar.
Lördagen är en ”arbetsdag” och vi samlas efter frukost i samlingssalen där vi genomför dagen i grupper som är blandade så att den som kan mer stöttar den som kan mindre. Under lördagen gör vi avbrott för lunch och kaffepaus.
Vi avslutar med middag och samkväm.
Söndagen startar vi med frukost och ”Remmalag” runtom på Visingsö. (Betalas särskilt, 195 kr.)
Vi avslutar med lunch och utvärdering.
Det är vår förhoppning att vi skall ha skaffat nya bekantskaper och gjort framsteg på språkområdet men framför allt att vi har haft en underbar upplevelse på Visingsö.
Varmt välkomna, det kan ju bli väldigt trevligt!
Praktisk information
Resa Var och en åker på egen hand till färjeläget i Gränna.
Boende Varje deltagare som kan tänka sig bo i dubbelrum betalar 325 kr/natt, dvs. för två nätter blir det 650 kr. Deltagare som önskar enkelrum betalar 650 kr/natt, dvs. för två nätter blir det 1300 kr.
Måltider Det är beställt sex måltider per person, varje måltid kostar 150 kr, dvs. 900 kr/person. Meddela om du har allergier, speciell diet osv.
Kursavgiften är 500 kr/person. Den skall täcka avgifter för seminarieledare och administration. (Kursavgiften återbetalas endast om seminariet måste ställas in.)
Sammanlagt blir det alltså 2050 kr/person för seminariehelgen, eller 2700 kr för den som vill ha enkelrum.
Anmäl dig via gbg@esperanto.se   För giltig anmälan ska beloppet vara inbetalad senast 2024–03–07 till Göteborgs Esperantoförening, plusgiro 43612-1.
För mer information kontakta Ingegerd: ingegerd.granat(a)gmail.com