Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 71, Marto 2024
Övre Husargatan 23, Gotenburgo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
La printempo ofte estas la sezono de malvarmumoj.
Se vi ricevas antibiotikojn la malvarmumo estos for post 14 tagoj. Se vi ne ricevas antibiotikojn la malvarmumo estos for post du semajnoj. Kion elekti?
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68. Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
Övre Husargatan 23 – stranga rakonto…
de Ingegerd Granat
Sur Övre Husargatan 23 en Gotenburgo, en la angulo de bela domo, kelkajn metrojn super la strato, oni povas vidi artan dekoracion kiu nomiĝas ”Daltas Röv” (esperante: La Pugo de Dalto).
Temas pri Martin Alfred Olsson kiu naskiĝis en 1857 kiel filo de kamparano en Tegneby en Orust. Speciala knabo, kiu retiriĝis al propra soleco, kiam li frekventis la paroĥan lernejon en Orust. Malgraŭ tio, li daŭriĝis al publika lernejo kaj finis sian edukon en la privata bazlernejo de Lund. Tie li faris sian enmatrikulan ekzamenon en 1881. Li volis fariĝi kuracisto sed suferis de migrenoj, do tio neniam okazis.
Li tiam vojaĝas al kaŭĉukplantejo en Brazilo kie li laboris dum kelka tempo.
Poste li vojaĝas al Gotenburgo. Li tiam estas tre riĉa kaj bonstata viro.
Li renkontas Matilda Dahlin kaj dolĉa muziko ekestas. Ili geedziĝas kaj Matilda devas diri adiaŭon al sia pozicio kiel instruistino ĉe Hagaskolan. Ne estis permesite al inaj instruistoj esti geedzininta en tiu tempo. La paro transloĝiĝas al Snickargatan 12, kiun domon Matilda posedis.
La maltrankvilema Martin baldaŭ vojaĝas denove al Ĉikago en Nordameriko kie li laboras kiel ĵurnalisto por sveda gazeto. Post kelkaj jaroj, li denove estas ree en Gotenburgo.
Tiam Matildo akiris kaj prizorgis la lombardejon de Almedal, kiu iĝis unu el la gvidaj lombardejoj de Gotenburgo.
En septembro 1891, la unua filino de la paro estis naskita. Ili nomis ŝin Prima, Chrispina, Ultina, Miralda, Sibertina kaj en la baptoregistro la gepatroj estas registritaj kiel ”nekonataj” kaj krome la patrino laŭdire estas 37 jarojn aĝa, sed estis en realeco 39 jarojn aĝa. Post mallonga tempo, ĉirkaŭ du semajnoj, la knabino mortas pro gastrito. Denove, la gepatroj estas registritaj kiel ”nekonataj”. La jaron post la morto de la knabineto, alia knabineto naskiĝas kaj ŝi nomiĝas Sekunda, Mirjam, Filia, Vista, Salejda kaj ŝi ankaŭ mortas kaj estas registrita en la mortolibro post 3, 5 monatojn. Ĉi-foje la kaŭzo estas ”meningito”.
Ĉu ĉio vere estas en ordo tie, oni demandas sin tiam.
Ĉiuokaze, Matildo daŭre administras sian lombardfirmaon kaj Martin laboras en la gazetmondo. Foje li eĉ provas aĉeti Göteborgs-Posten. Kiam tio ne funkcias, li komencas sian propran gazeton ”Göteborgs Dagblad”. Post kvar monatoj ĝi ne plu ekzistas, sed ne gravas, ĉar la industrio de nemoveblaĵoj estas malfermita al Martin kaj li aĉetas Övre Husargatan 23. Ili ankaŭ aĉetas terenon sur Hinsholmen kaj konstruas tie ”Villa Marevy”.
Sed nun la aŭtoritatoj komencas malfermi la okulojn. Montriĝas, ke kontoj kaj impostoj lasas multon por deziri el la perspektivo de la aŭtotiritatoj. La prokuroro postulas
prizontempon sed la paro estas kondamnitaj al monpuno. La kondamno forte trafis Martinon kaj Matildon kaj ili komencas miskonduti kaj konduti strange. Stranga paro peteganta por manĝaĵo en la ”Saluhallen” …
Martin ankaŭ havis ideon, ke li vivos ĝis li estos 100-jara. Ankaŭ ĉi tio fiaskis, li mortis en la aĝo de 78 jaroj la 6/10 1944. Martin postlasis 1.436.964 kronojn ĉe sia morto. Antaŭ tio, li sukcesis geedziĝi duan fojon. Tiufoje kun 47-jaraĝa
Thea Eriksson, kiu vendis sian kafejan komercon kaj transloĝiĝis en la apartamenton de Martin.
Kiam Martin mortis, lia mono iris al la familio en Orust. Thea ricevis decan prizorgadon ĉiun monaton kaj la etaĝon en kiuj ili vivis.
Martin kaj Matilda, kiuj estis nomitaj Dalten kaj Dalta dum ili estis vivantaj, nun estas entombigitaj en la sama tombo ĉe Östra Kyrkogården. La ornamado sur Övre Husargatan 23 estas ŝerce konata inter la civitanoj de Gotenburgo kiel ”Daltas Röv” (la pugo de Dalta).
Övre Husargatan 23 – en märklig historia…
På Övre Husargatan 23 i Göteborg, kan man i hörnet på ett vackert hus, ett par meter ovanför gatan, se en konstnärlig utsmyckning som man kallar för ”Daltas Röv”.
Det handlar om Martin Alfred Olsson som föddes 1857 som bondpojk på Tegneby på Orust. En speciell pojke som drog sig till sin ensamhet när han gick i sockenskolan på Orust. Trots detta gick han vidare till folkskolan och slutade sin utbildning på Lunds privata Elementarskola. Där avlade han mognadsexamen 1881. Han ville bli läkare men led av migrän så detta blev det inget av med.
Han reser då till en gummiplantage i Brasilien där han arbetade en tid.
Därefter reser han vidare till Göteborg. Han är då en mycket rik och förmögen man.
Han träffar Matilda Dahlin och ljuv musik uppstår. De gifter sig och Matilda får ta farväl av sin tjänst som lärarinna på Hagaskolan. Det var inte tillåtet för lärarinnor att vara gifta på den tiden. Paret flyttar till Snickargatan 12 som Matilda ägde.
Den rastlöse Martin ger sig snart ut på resa igen och nu bär det av till Chicago i Nord-Amerika där han arbetar som journalist på en svensk tidning. Efter några år är han tillbaka i Göteborg igen.
Då har Matilda förvärvat och drivit Almedals Pantlånekontor som blir ett av Göteborgs främsta pantlånekontor.
I september 1891 föddes parets första dotter som de ger namnen Prima, Chrispina, Ultina, Miralda, Sibertina och i dopboken antecknas föräldrarna som ”okända” och vidare sägs mamman vara 37 år men var i verkligheten 39 år. Efter en kort tid, ca två veckor, dör flickan av magkatarr. Återigen antecknar man föräldrarna som ”okända”. Året efter den lilla flickans död föds en liten flicka till och hon får namnen Sekunda, Miriam, Filia, Vista, Salejda och även hon dör och skrivs in i dödboken efter 3, 5 månader. Denna gång är orsaken ”hjärnhinneinflammation”.
Står allt verkligen rätt till, frågar man sig då.
Hur som helst fortsätter Matilda att driva sitt pantlånekontor och Martin arbetar i tidningsvärlden. Vid ett tillfälle försöker han till och med köpa Göteborgs-Posten. När detta inte går startar han en egen tidning ”Göteborgs Dagblad”. Efter fyra månader finns den inte längre men vad gör det, fastighetsbranschen står öppen för Martin och han köper Övre Husargatan 23. De köper även mark på Hinsholmen och bygger där ”Villa Marevy”.
Men nu börjar myndigheterna få upp ögonen. Det visar sig att räkenskaper och skatter har mycket övrigt att önska ur myndighetsperspektiv. Åklagaren kräver fängelse men de döms till böter. Domen drabbade Martin och Matilda hårt och de
börjar missköta sig och uppträda underligt. Ett udda par som tigger mat i Saluhallen…
Martin hade dessutom en föreställning att han skulle leva fram till han blev 100 år. Även detta kom på skam, han dog i åldern 78 år den 6/10 1944. Martin efterlämnade 1.436.964 kronor vid sin död. Dessförinnan hann han gifta sig en andra gång. Det blev med den 47-åriga Thea Eriksson som sålde sin caférörelse och flyttade in till Martin.
När Martin dog tillföll hans pengar släkten på Orust. Thea fick ett anständigt underhåll per månad och våningen de bott i.
Martin och Matilda, som kallades Dalten och Dalta medan de levde, ligger nu begravda i samma grav på Östra Kyrkogården. Utsmyckningen på Övre Husargatan 23 kallas med göteborgarnas goda minne för ”Daltas Röv”.
Superjaro 2024!
La 29an de februaro
Supertago estas necesa por ke nia kalendaro funkciu.
Jaro ne estas ĝuste 365 tagoj. Fakte, unu jaro havas 365 tagojn kaj ses horojn. Tial ni aldonas la ses horojn kaj ricevas kroman tagon ĉiun kvaran jaron.
La jaro de konfuzo
Se ni ĉesus aldoni tagon ĉiujn kvaran jaron ni unue ne rimarkus tian grandan diferencon. Sed post multaj jaroj, ekzemple, estus malvarme somere kaj varme vintre.
Tio fakte okazis en la Romia Imperio antaŭ 2 000 jaroj.
Tiam la kalendaro estis erara je 67 tagoj kompare kun la sezono. Por ke ree estu ĝusta, la jaro 46 a.K. fariĝis ekstra longa. Ĝi fariĝis 445 tagoj. Multaj estis konfuzitaj de la longa jaro, do tial tiu jaro estis nomita ”la jaro de konfuzo”.
Diversaj signifoj de la sveda vorto skott
Pafo/pafaĵo
Ŝoso
Printempe novaj ŝosoj venas el la tero.
Ŝoto
En futbal- kaj hokeomatĉoj oni faras ŝotojn en la golon.
Superresto
Estis superresto, multaj troaĵoj, da horoj kiujn oni kolektis al superjaro ĉiun kvaran jaron.
Andy Dingley desegnis la boaton.
Fakvando
Akvorezista vando en ŝipo.
Do, la sveda vorto ”skott” signifas en esperanto:
pafo/pafaĵo, ŝoso, ŝoto, superresto/troaĵo, fakvando.
Skottår 2024!
Skottdagen behövs för att vår kalender ska fungera.
Ett år är nämligen inte exakt 365 dagar. Egentligen är ett år 365 dagar och sex timmar. Därför lägger vi ihop de sex timmarna och får en extra dag vart fjärde år.
Förvirringens år
Om vi slutade med skottdagen vart fjärde år hade vi till en början inte märkt så stor skillnad. Men efter många år hade det till exempel blivit kallt på sommaren och varmt på vintern.
Det hände faktiskt i Romarriket för 2 000 år sen.
Då låg kalendern 67 dagar fel jämfört med årstiden. För att det skulle bli rätt, blev år 46 f.Kr. extra långt. Det blev 445 dagar. Många blev förvirrade av det långa året så därför kallades det året för ”förvirringens år”.
Olika betydelser av det svenska ordet skott
Att skjuta ett skott.
På våren ser man alltfler nya skott kommer upp ur jorden.
I många fotbolls- och hockeymatcher skjuter man skott som går i mål.
Det var för många överskottstimmar, som man samlade till skottår var fjärde år,
Fartyg har vattentäta skott.
En båts eller fartygs skott benämns efter dess riktning ombord, tvärskott (tvärskepps) eller längsskott (längdskepps).
Great Eastern (1858) var det första västerländska skeppet med vattentäta skott. Kinesiska fartyg använde vattentäta skott redan på 1200-talet.
  / Siv
Miaj vojaĝoj en januaro
Bertil Rydenhag raportas
De la 19-a ĝis la 21-a de januaro mi ĉeestis konferencon en Dubajo, kie mi mem estis kunorganizanto kaj originala iniciatinto antaŭ 10 jaroj. Ĝi estis la unua internacia renkontiĝo de la ”Internacia Epilepsia Kirurgia Organizo”. En la angla mallongigita al ”IESS”. Kio estis unika pri ĉi tiu renkontiĝo estis ke la fokuso estis pri la kirurgiaj teknikoj. La konferenco estis tre fruktodona kaj la venonta renkontiĝo estos en Pekino en 2025.
Post Dubajo mi iris rekte al Brno en Ĉeĥio. Tie, ekde 2008, mi estas unu el la instruistoj pri ĉiujara unu-semajna pensionrestado pri epilepsio kun fokuso pri esploro antaŭ ebla kirurgia interveno. Estis, kiel kutime, tre fruktodone, la partoprenantaj kursanoj venas el la tuta mondo, kaj estas miksaĵo de neŭrologoj, neŭrokirurgoj, radiologoj kaj foje eĉ laboratoriaj helpantoj. Vi ricevas tre agrablajn kaj neformalajn internaciajn kontaktojn.
El Interreto mi (Siv) aldonis ja jenon (traduko el la angla):
1-a Kongreso pri Internacia Epilepsia Kirurgia Societo (IESS Dubajo 2024) 19–21 januaro 2024
[…] Ĉi tiu kongreso markas mejloŝtonon en epilepsia traktado kaj male al aliaj epilepsiaj konferencoj, ĝi provizas tri plenajn tagojn da enhavo rilata al diversaj aspektoj de epilepsiaj kirurgiaj teknikoj.
[…] IESS formas ĝeneralan korpon de aŭtoritato en nia subspecialaĵo kunigante fortojn inter la multaj sekcioj kaj sekcioj de funkcia neŭroĥirurgio en multaj neŭrokirurgiaj socioj ĉirkaŭ la mondo.
[…] La scienca programo estas distingita, kun altnivelaj kursoj, eminentaj prelegantoj el la tuta mondo, kaj tre instruaj kaj fascinaj prezentoj. Mi firme kredas, ke la enhavo de ĉi tiu konferenco ekde sesioj ĝis kursoj gvidos niajn junajn neŭrointervenistojn kaj epilepsiajn kirurgojn, plilarĝigante iliajn mensojn, plifortigante iliajn teknikajn kapablojn, kaj enkondukante ilin al nova epoko kun pli brila estonteco.
Niaj plej bonaj deziroj al ĉiuj, ke ili havu neforgeseblan kunvenon kaj grandan sukcesan eventon.
Estraranoj de la kongreso:
Congress Board Members
Christian Dorfer, IESS President
Bertil Rydenhag, IESS Secretary
Arthur Cukiert, IESS Treasurer
Faisal Alotaibi, Congress President and IESS Board Member
Mohammad Alolama, Congress Organizing Board
La plej utilaj svahilaj vortoj
De Carl-Olof Selenius okaze de la venonta UK en Tanzanio.
Fremduloj al Tanzanio ofte jam en kelkaj tagoj lernas kelkajn svahilajn vortojn. Tri vortojn ili tiom ŝatas, ke ili inklinas uzi ilin plejeble ofte, ankaŭ parolante sian propran lingvon kun samlingvanoj. La vortoj impresas treege praktikaj. Ili plenigas mankon en aliaj lingvoj. Mi pensas, ke eble ankaŭ Esperanto bezonus ilin. Jen la vortoj:
Hodi-hodi! Oni alvokas tiel por veki la atenton de iu. Ĝi havas pli ĝeneralan uzon ol la esperanta ”ho la!”. Ekzemple oni vokas ”Hodi-hodi” anstataŭ frapi al la pordo, aŭ, se pordo ekzistas, oni kaj frapas kaj diras hodi-hodi.
Karibu! Oni respondas tiel, kiam iu vokas hodi-hodi! Esperanta ekvivalento estas ”Bonvenu” aŭ ”Estu bonvena”, sed ankaŭ ”Bonvolu”.
Pole! estas la tria uzinda svahila vorto. Ankaŭ tiu vorto havas pli ampleksan signifon ol ekvivalentoj en aliaj lingvoj. Ĝi esprimas ĉiujn specojn de kunsento kun alia persono – kaj ĝojo kaj malĝojo. Esperanto havas ”gratulon” por esprimi ĝojon kaj ”kompaton”, ”pardonon”, ”mi bedaŭras”, por esprimi malĝojon, sed havas malmultajn esprimeblojn por ĉiuj nuancoj inter ĝojo kaj malĝojo. ”Pole!” (aŭ ”Pole sana!”, kiel svahila-parolantoj ofte diras) entenas ĉiujn nuancojn.
Ĉu Esperanto adoptu tiujn vortojn? Tre malmultaj ne-eŭropaj vortoj estis akceptitaj dum la longa historio de la lingvo Esperanto. Ŝajnas ke Esperanto estis sufiĉe ekipita per vortoj jam de la komenco. La bezono de novvortoj estis malgranda. Nur iuj pladoj de manĝaĵoj, kiel suŝio kaj kimĉio, kaj aliaj etne koditaj tutmondaj aferoj, ekzemple ĝihado, ŝario kaj halalo, fariĝis ne-eŭropodevenaj novvortoj. Verŝajne ankaŭ bokashi kaj manga fariĝos esperantaj antaŭ nelonge.
Do, ĉu hodi, karibu kaj pole havas ŝancon? Avantaĝoj: Ili estas interjekcioj. La vortfinoj do ne gravas multe. Hodi-hodi sonas kiel esperantaj infinitivoj, kiel ”frapeti-frapeti”. Karibu sonas kiel imperativo, kiel bonvenu kaj bonvolu. Pole estas kiel adverbo: Nek la formo ”gratule” nek ”pardone” estus maltrafaj esprimoj, kaj ”pole” kunvenus inter ili.
Mi, per ĉi tiu artikolo diras Hodi-hodi al la legantoj. Ĉu vi diros Karibu al la novaj vortoj? Se ne, mi diros Pole. Ankaŭ se vi diros jes, mi diros Pole.
Carl-Olof Selenius
Esperanto-korespondado dum la hispana enlanda milito
Venis letero al nia klubo de Ante Hultin:
Saluton! Mi heredis parton de la kolekto de esperanta korespondado de mia avo. Li estis aktiva subtenanto de Esperanto kaj havis amikojn en la tuta mondo. Li estis plej aktiva dum la 1920–1970-aj jaroj.
Kiam mi foliumas la poŝtkartojn, mi trovas ekz. du interesajn kartojn el la Hispana enlanda milito. Ŝajnas esti iu volontulo kiu subtenis la respublikan flankon kontraŭ la faŝistoj kaj Franco. Mi scivolas, kio estas skribita sur ĉi tiuj kartoj. Tial mi turnas min al vi, ĉar vi eble povos deĉifri tion, kio estas skribita sur la kartoj.
Avo loĝis en Örebro kaj mi loĝas en Kvibille ekster Halmstad.
Sincere
Ante Hultin
Andreas Nordström prenis sur sin la taskon traduki du kartojn – ne tre facila tasko:
[loko] 15an Dec 38
Sanon!
Multajn k. diversaj aferoj ne permesas skribi al vi nune, sed profitas tiu libera momento por deziri al vi feliĉoj por la venonta jaro atendante la rekompenso de la mondo ne komprenante la ankoraŭ nia lukto kontraŭ la invadanta militarismo eksterlanda.
Nigra mi vidas la jaro 1939 sed por la grandan malsanecon grandajn rimedoj.
Kdo mi finas ĝis alia. Kun frate salutojn
Joan rovira

13[?]/11 Barcelona
Sanon¡ Ricevis vian p.k. dankon. Hieraŭ mi vidis kamarado Montia, havas multlaboro k. ne povas skribi al vi. Mi ankaŭ havas multlaboro ne strangu vi mian malfruecon. Ni batalas por sktermini la faŝistoj al Hispanio k. estas nia konvinko ke ni venkos malgraŭ la helpo ke ili ricevas de alia landoj. NI VENKOS K. NE PASOS ILIN. Ni diras estas pli bone morti ol vivi sklavo. Mi samtempo sendas al vi ĵurnalojn. Skribu longleteron al mi pri la movado al via lando por la revolucio Hispana.
Ĉiam Via Joan rovira
Esperanto-korrespondens under spanska inbördeskriget
Det kom ett brev till vår klubb från Ante Hultin:
Hej! Har fått i arv en del av min farfars samling av esperanto korrespondens. Han var en aktiv anhängare av esperanto och hade vänner runt hela världen. Han var som aktivast under tiden 1920–1970 talet.
När jag bläddrar bland vykorten hittar jag bl.a. två intressanta kort från spanska inbördeskriget. Verkar vara någon frivillig som stöttade den republikanska sidan mot fascister och Franco. Är nyfiken vad det står på dessa kort. Därför vänder jag mig till er då ni kanske kan tyda vad som skrivs på korten.
Farfar bodde i Örebro och jag bor i Kvibille utanför Halmstad.
Med vänlig hälsning
Ante Hultin
[ortsnamn] 15e dec 38
Hälsning!
Många och olika omständigheter tillåter inte att skriva till dig för tillfället, men tar i akt denna lediga stund för att önska dig lycka för det kommande året 1939. Vi med vår olycka håller motstånd till slutet och väntar på ersättningen från världen som ännu inte förstår vår kamp mot de militäriska utländska inkräktarna.
Svart ser jag året 1939 men för den stora sjukligheten stora åtgärder.
Kamrat jag slutar till en annan. Med broderliga hälsningar Joan rovira
¡FRAMÅT! Till slutet segra eller dö FÖR FRIHETEN!
13[?]/11 Barcelona
Hälsning! Fick ditt p.k. tack. Igår såg jag kamrat Montia, har mycket arbete och kan inte skriva till dig, jag har också mycket arbete så inte underligt för dig min försening. Vi kämpar för att utrota fascisterna åt Spanien och det är vår övertygelse att vi segrar trots hjälpen som de får från andra länder. VI SEGRAR OCH SLÄPPER INTE IN DEM. Vi säger att det är bättre dö än leva som en slav. Samtidigt sänder jag till dig tidningar. Skriv ett långt brev till mig om rörelsen till ditt land för den spanska revolutionen.
Alltid Din Joan rovira
Sinjoro Harry Hultin, la avo de Ante Lundin, havis geamikojn en pluraj landoj
San Antonio, Teksaso
Kara samideano,
Mi ricevis la rezultaton pro mia anonceton (iel ni deziris (49 de ili) Dankojn
Ĉi tiu karto montras knabajn nigrulojn manĝantajn melonojn. Mi tre ŝatas melonon En Texas vegetas bonaj melonoj.
Atendante vian afablan respondon mi salutas vin amike.
William Plampin 404 Labor st San Antonio Texas
San Antonio, Texas
Kära meningsfrände!
Jag fick resultatet av min lilla annons (49 av dem) Tack!
Det här kortet visar negerpojkar, som äter meloner. Jag gillar verkligen melon. I Texas växer fina meloner.
I väntan på ett tillmötesgående svar hälsar jag dig vänligen
William Plampin Labor-gatan 404 San Antonio, Texas
El Canton, Ohio, Usono
24/8 –81
Kara amiko!
Min esperas ke vi estas sana kaj ke vi ricevis mian lastan leteron. Mi ne ricevis respondon. Mi ĝuas libertempon tre multe.
Ĉe Canton ĉi tiun jaron, kvankam la vetero ne estas tre varme.
Sincere!
I Aronsson (?)
24/8 –81
Käre vän!
Jag hoppas att du är frisk och att du fick mitt senaste (eg sista) brev. Jag har inte fått svar (från dig) Jag njuter av ledigheten väldigt mycket.
Är i Kanton i år, fastän vädret inte är särskilt varmt.
Vänliga hälsningar!
I Aronsson (?)
El Rusio
Kara kamarado Harry
Via letero kaj banderolo kiun vi sendis en majo mi ricevis kaj dankas vin. Mi al vi ne respondis ĉar en mia instituto estis ekzamenoj. Nun mi havas multe da tempo kaj kun granda ĝojo respondas sur viaj leteroj
Kun kamarada saluto
Irena Ŝimbireva
Käre kamrat Harry
Ditt brev och banderollen, som du skickade i maj har jag fått och tackar dig. Jag svarade dig inte, för i mitt institut var det examineringar. Nu har jag massor av tid och med stort nöje besvarar jag dina brev
Med kamratlig hälsning
Irena Ŝimbireva
El Germanio
Nord Hermsdorf 1922 (???)
Kara samideano,
Mi sciigas vin, ke mi ricevis vian afablan karton kaj koran dankon por ĝi. Bonvolu do ripeti vian adreson.
Atendante vian afablan respondon, mi restas intertempe via germana amiko
Wilh. Heuzel....???
Nord Hermsdorf 1922 (???)
Kära meningsfrände!
Jag låter dig veta, att jag har fått ditt trevliga kort och hjärtligt tack för det. Vill du alltså vara snäll att upprepa din adress.
Medan jag ’väntar på ditt tillmötesgående svar förblir jag under tiden din tyske vän.
Wilh. Heuzel …..???
Vere internacia komunikado! Dankon, Ante Hultin! Andreas kaj mi provis deĉifri.   /Siv
Poŝtkarto de Zamenhof
En la arkivo de SEF en Malmö troviĝas jena poŝtkarto de L. Zamenhof. Ĝi tekstas:
Dro L. ZAMENHOF
VARSOVIO
str. Dzika No 9.
25/III –00[?]
Kara Sinjoro!
La 2 ekzemplerojn de la broŝuro ”Por Esperanto” mi ricevis kun plezuro kaj kora danko. La artikolojn mi legis kun granda intereso, kaj plej multe plaĉis al mi la artikolo de Nylén.
[---] Zamenhof 
Sånglärkan – La alaŭdo alvenis
Renate Säfström
Ett glatt vårtecken
Sånglärkan har anlänt!
Sången med tillrande
tongångar,
kvitter, rullande toner,
visslingar
och härmläten från
storspov, svala m.fl.
sjuder över ängen.
Gaja signo de printempo
Gaja signo de printempo
La alaŭdo alvenis!
La kanto kun trilaj tonoj,
pepadoj, ruliĝantaj
tonoj, fajfoj
kaj la imititaj sonoj de
numenio, hirundo ktp.
boletas super la
herbejo.
Marcus Wandt en la spaco
El Wikipedia – https://sv.wikipedia.org/wiki/Marcus_Wandt
Marcus Wandt, naskita 1980. Li estas sveda aernaŭtika inĝeniero kaj militpiloto kaj li estas unu en la astronaŭtogrupo de ESA. Li ankaŭ havas norvegan civitanecon. Li estas edukita elektronika inĝeniero ĉe Chalmers Universitato de Teknologio, Gotenburgo. […] Marcus Wandt estas subkolonelo en la aerarmeo kaj militpiloto sed havas forpermeson por la misio kiel astronaŭto.
Li nun loĝas en Linköping kun sia edzino kaj infanoj. Li estis elektita en novembro 2022 el pli ol 22.500 kandidatoj por nova eŭropa astronaŭtogrupo de entute 17 bonŝanculoj.
Dagens Nyheter skribis:
De kiam la kosmoŝipo Dragon alteriĝis sur la teron (8/2), la svedo devis trapasi plurajn medicinajn testojn kaj trejnan programon en Kolonjo, Germanio, por readaptiĝi al la gravito de la tero.
La muskola maso de la homa korpo, kiu disvolviĝas por la vivo sur la tero, rapide malpliiĝas en la senpeza spaco.
– En Kolonjo komenciĝis procezo de reĝustigo. Ĉi tio estas parte farita por esplorceloj kaj parte por ke mi entute povu stari ĉi tie. Dum kosmovojaĝo, li diris, ekzistas kelkaj maljuniĝaj mekanismoj, kiuj estas iomete akcelitaj, pri kiuj vi profitas por esplori kaj lerni dum rehabilitado.
Sur la kosmostacio, li partoprenis ĉirkaŭ 20 planitajn eksperimentojn, inkluzive de unu por Universitato de Upsalo pri kiel stamĉeloj estas influataj de senpezeco.
Sed dum la semajnoj en la kosmo ankaŭ estis faritaj neatenditaj malkovroj, kiuj, laŭ Wandt, ankaŭ povas esti valoraj el esplorperspektivo.
– Ekzemplo okazis la unuan nokton, kiam mi fermis la okulojn kaj la korpo subite kreis la senton, ke mi kuŝas en lito. Mi devis rigardi kaj vidi ke ”ne, mi ŝvebas”. Tiam mi denove fermis la okulojn kaj la sento revenis. Estis kvazaŭ la cerbo volis, ke tie estu lito. Kial la cerbo faras tion? Tiaj aferoj povas esti uzataj por lerni pli pri la cerbo.
  / Siv
Marcus Wandt i rymden
Marcus Wandt, född 1980. Han är en svensk flygingenjör och stridspilot som ingår i ESA:s astronautgrupp. Han har också norskt medborgarskap. Han är utbildad elektronikingenjör på Chalmers tekniska högskola, Göteborg. […] Marcus Wandt är överstelöjtnant i flygvapnet och stridspilot, men är tjänstledig för uppdraget som astronaut.
Nu är han bosatt i Linköping med fru och barn. Han valdes i november 2022 ut bland över 22 500 sökande till en ny Europeisk astronautgrupp om totalt 17 lyckliga uttagna.
Dagens Nyheter skrev:
Sedan rymdfarkosten Dragon landade på jorden (8/2) har svensken fått genomgå flera medicinska tester och ett träningsprogram i tyska Köln för att återanpassa sig till jordens gravitation.
Muskelmassan i den mänskliga kroppen, som är utvecklad för liv på jorden, minskar snabbt i den tyngdlösa rymden.
– I Köln påbörjades en process för återanpassning. Det gör man dels i forskningssyfte och dels för att jag över huvud taget ska kunna stå här. Under en sådan här rymdresa så finns det en del åldringsmekanismer som skyndas på lite, vilket man passar på att forska på och lära sig om samtidigt som man rehabiliterar.
På rymdstationen deltog han i ett 20-tal planerade experiment, däribland ett för Uppsala universitet om hur stamceller påverkas av tyngdlöshet.
Men under veckorna i rymden gjordes även oväntade upptäckter, som enligt Wandt också kan vara värdefulla ur ett forskningsperspektiv.
– Ett exempel uppstod första natten, när jag blundade och kroppen plötsligt skapade en känslan av att jag låg i en säng. Jag fick titta och se att ”nej, jag svävar”. Sen blundade jag igen och känslan kom tillbaka. Det var som att hjärnan ville att det skulle vara en säng där. Varför gör hjärnan så? Sådana saker kan man använda för att lära sig mer om hjärnan.
  /Siv
Taksu angulojn inter astroj
de Carl Olof Selenius
Dum jarmiloj homoj observis la ĉielajn fenomenojn. Ili kaj komprenis kaj miskomprenis – ĝis venis la geografia globo. Tiam la konceptoj ŝanĝiĝis.
Jen la bildo. Ni tuj vidas, ke la desegnaĵo reprezentas lernejon; geografia globo (globuso) kaj benkoj laŭvice sufiĉas por montri tion. La geografia globo fariĝis ikono de lernejo. Ĝi estas tipa por tia edukado, kiu eliras el lernejoj. Generacioj de lernantoj jam lernis per la globuso, ke la tero estas ronda kaj ke ĝi cirkulas ĉirkaŭ la suno.
La lernejoj helpis nin vidi nin de ekstere. Tio estis granda paŝo por kompreni nian situacion, sed tiu ŝanĝiĝo havis prezon. Ni perdis iom de la malnova surtera perspektivo, kiam ni metis nin ekster la tero per nia nova rezonado.
Por regajni iom de la malnova surtera perspektivo ni devas rigardi la ĉielon kaj pripensi, kion ni vidas. Tiam la direktoj estas gravaj. En birdobservado ofte sufiĉas observi la aspekton de la birdo, sed por distingi, ekzemple, Venuson kaj Jupiteron, la direkto estas ofte nepre decida (kaj tiuokaze la direkto kompare kun tiu de la suno).
Por kompreni kion vidas niaj okuloj ni bezonas kelkajn referencajn direktojn. Ankaŭ por rakonti kaj komprenigi al aliaj personoj kie ni vidis ion ni bezonas referencajn direktojn. Starante sur la tero la ses bazaj direktoj estas oriento, okcidento, sudo, nordo, kaj supren kaj malsupren. Supren, t.e. rekte supren de la tera surfaco, nomiĝas zenito, rekte malsupren en la teron nomiĝas nadiro. Inter la bazaj direktoj estas 90 gradoj, aŭ 180 gradoj.
Se oni observas astron (ĉielan korpon aŭ alian astronomian objekton) kaj volas informi al iu, kie oni vidas ĝin, tiam oni povas diri, ekzemple, ke ĝi estas en la oriento 20 gradojn super la horizonto. Por taksi kiom da gradoj estas inter tiu ĉiela korpo kaj la horizonto, oni povas lasi sian rigardon iri la tutan vojon ĝis la zenito kaj taksi kiom da fojoj la plena 90-grada angulo povas enteni la malgrandan angulon.
Jen la bildo pri la observanto de la Norda stelo. Kiom da gradoj estas de la Norda stelo (la Polusa stelo) ĝis la zenito? Vi povas kontroli vian respondon sube.
Se oni tenas sian brakon etendita, kutime oni trovas ke onia pugno estas ĉirkaŭ 10 gradojn larĝa. Por la persono sur la malsupra bildo, tio aplikas tiel bone, ke akurate taŭgas naŭ pugnojn en la naŭdekgrada angulo.
Kiam oni diras ”20 gradoj de la horizonto” oni celas angulon (la angulon kies vertico estas la okulo de la observanto), sed ofte ni parolas iom senĝene pri ”alteco” aŭ ”distanco” anstataŭ pri angulo. ”La alteco super la horizonto estas 20 gradoj”, oni diras, aŭ ”La distanco de la zenito estas 70 gradoj”. La stelplena ĉielo ja aspektas kiel pejzaĝo aŭ mapo-bildo kiam oni rigardas supren ĉe la zeniton, kaj tion kio estas proksima al la horizonto oni nature komparas kun arboj aŭ domoj, kiuj havas altecon. Tia dirmaniero estas senproblema, se nur oni uzas la korektan mezuron – gradojn – ekzemple pri la alteco de la luno, ne metroj kiel kutime pri la apudaj arboj kaj domoj.
Ni ankaŭ intuicie diras ke du ĉielaj korpoj ”estas proksimaj” unu al la alia, kiam la angulo inter ili estas malgranda. Tio kompreneble ne signifas, ke ili estas nepre proksimaj unu al la alia en la kosmo, nur ke ili estas vidataj en preskaŭ la sama direkto. Se oni volas esti singarda, oni diru, ke ili ”ŝajnas” esti proksimaj, sed kelkfoje fariĝas maloportune ĉiam uzi vortojn kiel ”ŝajnas” aŭ ”estas vidataj” en ĉiuj kuntekstoj.
Solvo de la enigmo: Ŝi mezuras per siaj fingroj kiom da ”distanco” estas de la zenito ĝis la Polusa stelo kaj vidas ke tiu distanco povas esti entenata trifoje en la naŭdekgrada angulo inter la zenito kaj la ekvatoro. Triono de 90 gradoj estas 30 gradoj. La Polusa stelo do estas proksimume 30 gradoj de la zenito. Ŝi devas certigi, ke ŝi tenas siajn fingrojn je la sama distanco de la okulo ĉiam kaj ne ŝanĝas sian fingroprenon.
Esperantlingvanoj povas legi pli pri observo de astroj:
https://eo.wikibooks.org/wiki/Rigardu_la_%C4%89ielon
Svedlingvanoj:
https://sv.wikibooks.org/wiki/Titta_p%C3%A5_himlen
”Mi sangas sen vi” en la San Marina Eŭropkantkonkurso 2024
Inga Johansson trovis jenan ligilon de la San Marina antaŭkonkurso por la Eŭropkantkonkurso. Kantas Sandro Machado en Esperanto. Li tamen ne gajnis.
https://www.youtube.com/watch?v=Cc2AIWTPJII
Petro Palivoda
El Interreto: Petro PALIVODA naskiĝis en 1959 kaj estas ukraina kaj Esperanta poeto kaj tradukisto en Kievo, liaj verkoj en la ukraina, la rusa, la germana lingvoj kaj originale en Esperanto kaj tradukoj aperis en pluraj ĵurnaloj, revuoj, almanakoj, antologioj en Ukrainio, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Slovakio, Svisio, Rumanio, Usono, Aŭstralio, Ĉinio, Kostariko, Pollando, Kanado, Turkio, Kroatio, Koreio, Hungario, Israelo, Francio, Brazilo kaj Japanio.
Petro Palivoda estas esperantisto ekde 1976.
Mi kredas
La luno brilas sur la nokta ondo,
Kaj lumas hele steloj tra l’eter’…
Ekdormu kalme, maltrankvila mondo,
Ripozu de malĝojo, kara Ter’.
Detruas vin militoj kaj suferoj,
Turmentas vin malamo kaj dolor’,
Sed vivas tamen en la kor’ esperoj
Al via bona kaj feliĉa hor’.
Ni strebu al paco, infanoj de l’ Tero,
Aspiru la celon kun arda pasi’,
Per lingvo komuna kaj en harmoni’!
Mi kredas je amo, feliĉo kaj vero!
Homaro, mi kredas je vi!
Ni ofte flugas pense al ĉielo,
Nin ebriigas alto kaj liber’,
Allogas nin kaj ravas Dia belo
En ĉiu flor’, nubeto kaj roser’.
Sed pafojn sonĝas beb’ en sia lito –
Kaj super ĝi kliniĝas la patrin’,
Ŝi sian bebon gardas de milito,
Kaj estas nia devo helpi ŝin.
Ni strebu al paco, infanoj de l’ Tero,
Aspiru la celon kun arda pasi’,
Per lingvo komuna kaj en harmoni’!
Mi kredas je amo, feliĉo kaj vero!
Homaro, mi kredas je vi!
Petro Palivoda estas aŭtoro de la poeziaj libroj ”Kontraŭ tempo” (ukraine), Luck, Veĵa-Druk, 2021, kaj ”Pendolo” (esperante kaj koree, tradukinto Jang-Jeong Yeol (Ombro), Azalea, Seulo, Koreio, 2023.
Li ankaŭ estas kantverkisto. Liaj poemoj estis muzikigitaj de pluraj komponistoj
Liaj kantoj estis kaj estas plenumataj de ukrainaj kantistoj kaj grupoj i.a. de Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio).
En 2004–2012 li estis juĝantarano de la Internacia literatura konkurso ”Liro”.
Liaj verkaĵoj estas tradukitaj kaj aperigitaj en la germana, la kroata, la itala, la korea kaj la franca lingvoj.
Ora Ĵurnalo kore bonvenigas vin, Petro Palivoda!     /Siv
Kantoj en esperanto kun tekstoj de Petro Palivoda en Jutubo:
https://www.youtube.com/@petropalyvoda1637/videos
Ikono de la maroj, el la finna gazeto Uutiset
de Raita Pyhälä
Komence de la jaro 2024 pretiĝis en la doko de Åbo la plej granda plezurkroza ŝipego, Icon of the Seas. Ĝi estas multege pli granda kaj kosta ol siatempe estis Titanic. Sur Ikono laboras 2400 ŝipananoj el 50 landoj, dum sur Titanic laboris 895. Ikono havas 18 ferdekojn kompare kun la 9 ferdekoj de Titanic. Ikono longas 365 m. kaj larĝas 50 m. Ĝi povas akcepti pli ol sep mil pasaĝerojn, dum Titanic prenis nur malpli ol unu milon. Ĝia enakviĝo estas 9,25 m. Imagu, kion postulas la stirado de tia ŝipego en malprofunda insulara maro labirinta kaj dum la en/el-haveniĝoj!
La stiranto devas atenti pri la vento, kiu povas puŝi kaj skuadi la ŝipegon, dum senzorgaj pasaĝeroj dancadas en dancejoj, naĝas en sep akvobasenoj, grimpadas sur la eksteraj flankoj de la ŝipo, jungitaj en sekurec-zonoj. Unuj pasaĝeroj povas amuziĝi en karuselo, dum aliaj sidas komforte en la dek kvin ŝiprestoracioj profitante de la frandaĵoj de la kuirejo, kaj la triaj rapide glitadas en ses glitejoj de la akvoparko. Pro ĉio tio la ŝipo devas esti tute stabila, la stiranto scias, ke ŝi respondecas pri ilia sekureco.
La kompanio Royal Caribbean dungis finninon Eva Nordling kiel unu el siaj maatoj. Maatinoj ne maloftas nuntempe. Ikono dungis du pliajn el Panamo kaj Rumanio. Ekde sia junaĝo Eva deziras fariĝi kapitano. Ŝi ŝategas la laboron sur Ikono. Ŝi tie laboras dek semajnojn kaj poste ferias dek semajnojn hejme, kaj poste revenas al sia laborvico. Ĉiu tago tie estas malsimila kaj instruas ion novan al ŝi. La komandejo estas ŝia preferata loko sur la ŝipo. Antaŭ ol komenci sian laborvicon, ŝi devas konatiĝi kun la aktualaj vetero, marmapoj, radaraĵoj, trafika situacio k.a. Dum sia laboro en aliaj ŝipoj ŝi atestis kolizion kaj incendion. Ŝi devas esti kapabla fari rapidajn decidojn. Ankaŭ socialaj aferoj kaj interhomaj rilatoj foj-foje estigas problemojn, kiujn ŝi devas tuj solvi.
”Tiom longe kiom oni havas defiojn, tiom longe oni povas pliboniĝi en sia laboro, ” diras Eva bonhumore kaj optimisme. Oni ja bezonas multajn jarojn de sperto kaj praktiko antaŭ ol povi fariĝi kapitano. La antaŭeniĝon de virinoj ofte bremsas kaj plilongigas interrompoj, kiujn kaŭzas la familia vivo, precipe la gepatra libertempo post la naskiĝo de infano. Malgraŭ ĉio Eva celas al kapitan-in-eco!
Raita Pyhälä
25 diversaj kulturaj revuoj estas membroj de Tidskriftsverkstan, Gotenburgo, kaj presitaj kaj ciferecaj, inter ili ankaŭ Ora Ĵurnalo.
Naŭ el ili havis la ŝancon kontribui artikolon pri la klimato al la nun preta ”Kultur & Klimat”, kiu inkluzivas 52 paĝojn, riĉe ilustrita de Nina Bondesson. Por ni kompreneble temas pri la lingva klimato.
Vi povas legi la artikolon en la numero de septembro 2023 de Ora Ĵurnalo: Esperanto – por bona lingva klimato, kiu nun estas publikigita en Kultur och Klimat.
FKS – la Asocio de Svedaj Kulturaj Revuoj – estas komuna voĉo por la centoj da kulturaj revuoj en Svedio. FKS laboras por plibonigi iliajn kondiĉojn kaj pli bone konigi ilin.
La revuoj havas malsamajn fokusojn pri la klimata afero:
OKCIDENTA SAHARO rakontas pri kultivaj provoj en rifuĝejo en la dezerto.
CORA rakontas pri reago de loĝantaro, kiam grandaj kompanioj volas ŝanĝi la kurson de la rivero por povi uzi ĝin kiel ”fluantan ŝoseon” por petrolo, gaso kaj mineraloj. Samtempe oni konstruas akvoinstalaĵon.
La revuo SYDASIEN kunigis rakontojn de ĵurnalistoj pri ok landoj. Oni parolas pri tio, kiel la indiĝenaj popoloj de Nepalo ekhavas problemojn, kiam riveroj estas baritaj por konstruado de elektrocentralo, riveroj kiuj donis spiritecon kaj influis la vivmanieron.
En Bangladeŝo, ĉirkaŭ 2 000 klimataj rifuĝintoj ĉiutage moviĝas al la ĉefurbo Dako pro inundoj.
La Maldivoj estas trafita per inundoj, ekstrema varmeco kaj difekto al koralaj rifoj.
Afganio, aliflanke, estas plej trafita de sekeco. Rikoltoj malsukcesas. Krome, la lando estas turmentita de milito kaj aŭtoritata reĝimo. Manko de trinkakvo plej maltrankviligas afganojn.
En Pakistano, longdaŭra musono inundigis grandajn partojn de la lando en 2022, lasante multajn senhejmaj.
Estas multo por raporti pri Barato, ekstrema varmeco kaj toksa aero, dum la grandurbo de Kolkato estas sub risko esti subakvigita.
En la monta lando Butano, la 700 glaĉeroj ĉiam pli rapide ŝrumpas.
Senarbarigo estas ampleksa en Sri-Lanko. Klimata aktivulo diras: Ni bezonas arbarajn areojn por havi pluvon, kiu plenigas la riverojn. Dum la tempo de la regnoj, la gvidantoj vidis la ligon, tial neniu rajtis tuŝi la arbarojn…
La revuo GALAGO havas originalan kontribuon, kun la libro Den naturliga komedin (La natura komedio), kie la aŭtoro Ulla Donner miksas hipermodernan paroladon kun la 13-a jarcenta lingvo de Dante. Mumin renkontas Danton.
La plej radikalaj metodoj por igi la polikistojn agi por la klimato havas Röda Rummet (La ruĝa ĉambro.)
Ĉi tio ankaŭ baziĝas sur libro: How to blow up a Pipeline – learning to fight in a world on fire (Kiel krevigi oleodukton – lerni batali en mondo brulanta), de Andreas Malm. Malm alvokas klimatan movadon, kiu ne rekomendas pacan civilan malobeon en ĉiuj situacioj.
Artikolaŭtoro Lars Henriksson serĉas alternativajn metodojn, ekzemple fortaj sindikatoj, kiuj kuniĝas kun klimataktivuloj kaj uzas la strikarmilon. Li volas prilumi la konsumon de luksaj jaktoj, helikopteroj, privataj aviadiloj ktp de la plej riĉaj homoj. La plej riĉaj respondecas pri 175-oble pli granda gas-ellaso ol la plej malriĉaj dek procentoj de la homaro.
Ĉe la fino de la revuo, ĉiuj 25 membrorevuoj estas prezentitaj.
La magazino de Tidskriftsverkstan estas pagita de Kulturrådet. Demandu ĉe via biblioteko, ĉu Kultur & Klimat troviĝas tie. Vi, kiu ne loĝas en Svedio, kiel aspektas la laboro por la klimato en via lando? demandas Siv.
Kultur & Klimat
25 olika kulturtidskrifter är medlemmar i Tidskriftsverkstan. Göteborg, både tryckta och digitala, bland dem också Ora Ĵurnalo.
Nio av dem har fått möjlighet att bidra med en artikel om klimatet till den nu färdiga ”Kultur & Klimat”, som omfattar 52 sidor, rikt illustrerade av Nina Bondesson.. För vår del blev det förstås språkklimat.
I Ora Ĵurnalos septembernummer 2023 kan du läsa artikeln. Esperanto – för ett bra språkklimat, som nu har publicerats i Kultur och Klimat.
FKS – Föreningen för Sveriges kulturtidskrifter – är en gemensam röst för de100-tals kulturtidskrifter, som finns i Sverige. FKS arbetar för att förbättra deras villkor och göra dem mer kända.
Tidskrifterna har olika fokus på klimatfrågan:
VÄSTSAHARA berättar om odlingsförsök i ett flyktingläger i öknen.
CORA berättar om en utbefolknings reaktion, då storbolag vill ändra flodens lopp för att kunna använda den som ”en flytande motorväg” för olja, gas och mineraler samtidigt som ett vattenverk byggs.
Tidskriften SYDASIEN har sammanfört journalisters berättelser om åtta länder. Man berättar om hur Nepals urbefolkning kommer i kläm, då floder däms upp för kraftverksbyggen, floder, som gett andlighet och påverkat livsstilen.
I Bangladesh flyttar ca 2000 klimatflyktingar till huvudstaden Dhaka varje dag p.g.a, översvämningar.
Maldiverna drabbas av översvämningar, extrem hetta och skador på kotrallrev.
Afghanistan drabbas däremot mest av torka. Skördar uteblir. Dessutom plågas landet av krig och en auktoritär regim. Brist på dricksvatten oroar afghaner allra mest.
I Pakistan dränkte en långvarig monsun stora delar av landet 2022 och många blev hemlösa.
Om Indien finns mycket att rapportera: extremhetta och giftig luft, medan staden Kolkata riskerar att hamna under vatten.
I bergslandet Bhutan krymper de 700 glaciärerna allt snabbare.
I Sri Lanka är avskogningen omfattande. En klimataktivist berättar: Vi behöver skogsområden för att få regn, som fyller flodrna. Under kungarikenas tid såg ledarna sambandet, därför fick ingen röra skogarna.
Tidskriften GALAGO har ett originellt inslag, med boken Den naturliga komedin, där författaren Ulla Donner blandar hypermodernt snack med Dantes1200-tals-språk. Mumin möter Dante.
De mest radiksala metoder för att få politikerna att agera har tidskriften Röda rummet.
Också här utgår man från en bok: How to blow up a Pipeline – learning to fight in a world on fire, av Andreas Malm.
Malm efterlyser en klimatrörelse, som inte i alla lägen förespråkar en fredlig civil olydnad.
Artikelförfattaren Lars Henriksson söker alternativa metoder, som att starka fackföreningar går ihop med klimataktivister och använder strejkvapnet.
Han vill rikta ljuset mot de allra rikastes konsumtion av lyxjakter, helikoptrar, privatplan m.m. De rikaste svarar för 175 gånger stölrre utsläpp än de fattigaste tio procenten av mänskligheten.
I slutet av magasinet finns alla 25 medlemstidskrifterna presenterade.
Tidskriftsverkstans magasin är bekostat av Kulturrådet. Fråga på ditt bibliotek om Kultur & Klimat finns där.
Du, som inte bor i Sverige – hur ser klimatarbetet ut i ditt land
undrar Siv
Kial ni lernu Esperanton?
Salutmesaĝo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo, Hungario
Kiuj estas la pedagogia, medioprotekta, kaj sanitara roloj de Esperanto en la informadika epoko?
Ponto-lingva rolo: Esperanto helpas, ke la tuthomara scio kaj saĝo atingu la interesiĝantojn.
Kapabloevoluiga rolo: Esperanto helpas la infanojn lerni aliajn lingvojn, helpas la adoleskulojn trovi amikojn en la mondo surbaze de lingva egalrajteco, helpas la plenkreskulojn pli efike uzi aliajn naciajn lingvojn, riĉigante ilian latinan-grekan, sciencan vorttrezoron, kaj helpas la triaaĝulojn trejnadi sian cerbon: – ”kontraŭ kalkiĝo cerba gimnastiko”.
Egalrajta, komunumo-konstrua rolo: Esperanto helpas la komunikadon kaj persone kaj interrete; – ekzemple: ĝemelurbaj, ekonomikaj rilatoj, junularaj, sciencaj, artaj, sportaj renkontiĝoj…
Budapeŝto, 2024
Kun amikaj salutoj,
D-ro Ludoviko Molnár, prezidanto
D-rino Julianna Farkas, scienca kunlaboranto
La mesaĝo estas libere kopiebla, tradukebla, projekciebla.
”Nenio estas pli grava ol la lingvo”
De Nätverket Språkförsvaret – 6 februaro 2024
La opinio-instituto Pew Research demandis al loĝantoj de 23 landoj, kion ili perceptas kiel plej grava por nacia identeco.
Nenio estas pli grava ol la lingvo. Naŭ el dek svedoj protektas la svedan gepatran lingvon – kaj do la svedoj kongruas kun la loĝantoj de multaj aliaj landoj kiel Pollando, Germanio, Italio, Hispanio kaj Britio.
Antaŭ ĉio, la svedoj en la enketo malsamas en sia opinio de naskiĝlando kaj religio.
En la plej multaj el la landoj en la enketo, plimulto de respondantoj deklaras, ke gravas de kie oni venas.
Sed nur 19 procentoj de la svedoj en la enketo – iom malpli ol du el dek – opinias, ke la naskiĝlando ludas rolon en nacia identeco. Tio konformas al antaŭaj enketoj de Pew Research. La proporcio de migrantoj en Svedio estas elstarigita en la raporto kiel klarigo.
  / Siv
”Ingenting är viktigare än språket”
Opinionsinstitutet Pew Research har frågat invånarna i 23 länder vad de uppfattar som viktigast för den nationella identiteten.
Ingenting är viktigare än språket. Nio av tio svenskar värnar om det svenska modersmålet – och där ligger svenskarna i linje med invånarna i många andra länder som Polen, Tyskland, Italien, Spanien och Storbritannien,
Framför allt avviker svenskarna i undersökningen i synen på födelseland och religion. I de flesta av länderna i undersökningen uppger en majoritet av de tillfrågade att det är viktigt var man kommer från…
Men endast 19 procent av svenskarna i mätningen – knappt två av tio – tycker att födelselandet spelar roll för den nationella identiteten. Det är i linje med tidigare undersökningar från Pew Research. Andelen migranter i Sverige lyfts fram i rapporten som en förklaring.
(Denna nätdagbok är knuten till nätverket Språkförsvaret: sprakforsvaret@sprakforsvaret.se)
Ni donu atenton al la tago de kritika ekzamenado de dokumentoj
Ekde 2017, Fontkritika tago estas observita ĉiujare la 13-an de marto.
Ekzerci fontkritikon signifas taksi ĉu la materialo – tio estas teksto, bildo, deklaro aŭ simile – estas kredinda kaj povas esti uzata kiel informfonto.
Por eseo aŭ artikolo, oni devas fari jenajn demandojn:
Kiu estas la aŭtoro de la fonto? Ĉu ĝi estas aŭtoritato, organizo aŭ privata persono? Ĉu iu konas la temon? Ĉu estas iu, kiun vi fidas?
Por kia celo estis skribita la teksto? Ekzemple, informi pri io, reklami, vendi ion, disvastigi opinion, distri, trompi? Politikaj tekstoj, ekzemple, estis kreitaj por diskonigi certan opinion kaj povas ekskludi iujn partojn, kiuj ne konsentas kun la opinio, kiun oni volas disvastigi.
Ĉu la informo estas aktuala? Ĉu estas dato por kiam la materialo estis publikigita? Ekzemple, gazetartikolo kiu havas plurajn jarojn povas enhavi malĝustajn informojn. Tiam eble estos pli bone serĉi pli novan tekston.
Ĉu aliaj homoj kontrolis kaj aprobis la publikigon? Ĉu la fonto estas lernolibro, ĉu la informoj venas de blogo aŭ retejo? La Nacia Enciklopedio (NE), ekzemple, havas homojn, kiuj tralegas kaj revizias la faktojn sur la paĝo. Kiam temas pri retejo aŭ blogo, kiu ne estis reviziita de aliaj, estas bone rigardi krome atente, se estas fontoj en la teksto mem aŭ aliaj fontoj kiuj traktas similajn aferojn.
Ĉu aliaj povas kontroli la datumojn? Ĉu estas fontreferencoj en la teksto?
Ĉu eblas trovi aliajn kredindajn fontojn, kiuj diras la samon? Ĉiuj de studentoj ĝis ĵurnalistoj kaj verkistoj uzas fontkritikon por krei bildon de kiel realeco aspektas en la socio. Hodiaŭ ni ricevas multajn informojn el diversaj fontoj per interreto, kaj tiam gravas uzi fontkritikon por taksi ĉu la informoj, kiujn vi ricevas, estas kredindaj.
Vi uppmärksammar Källkritikens dag 13 mars
Sedan 2017 uppmärksammas varje år Källkritikens dag, den 13 mars. Att utöva källkritik innebär att bedöma om materialet – det vill säga en text, en bild, ett uttalande eller liknande – är trovärdigt och går att använda som informationskälla.
För en uppsats eller en artikel bör man ställa dessa frågor:
Vem är källans författare? Är det en myndighet, organisation eller en privatperson? Är det någon som kan ämnet? Är det någon du litar på?
I vilket syfte har texten författats? Till exempel för att informera om något, för att göra reklam, för att sälja något, för att sprida en åsikt, för att underhålla, för att luras? Politiska texter har till exempel skapats för att sprida en viss åsikt och kanske exkluderar vissa delar som inte stämmer överens med åsikten som man vill sprida.
Är informationen aktuell? Finns det ett datum för när materialet publicerades? En tidningsartikel som är flera år gammal kan till exempel innehålla felaktig information. Det kan då vara bättre att leta upp en nyare text.
Har andra personer faktagranskat och godkänt publiceringen? Är källan en lärobok, kommer informationen från en blogg eller hemsida? Nationalencyklopedin (NE) har exempelvis personer som läser igenom och granskar den fakta som finns på sidan. När det handlar om en hemsida eller blogg som inte granskats av andra är det bra att titta extra noga om det finns källor i själva texten eller andra källor som tar upp liknande saker.
Kan andra kontrollera uppgifterna? Finns det källhänvisningar i texten?
Går det att hitta andra trovärdiga källor som säger samma sak? Alla från elever till journalister och författare använder sig av källkritik för att skapa sig en bild av hur verkligheten ser ut i samhället. Idag får vi mycket information från olika källor via internet och då är det viktigt att man använder källkritik för att bedöma om den information man får är trovärdig.
Pri La Timulo
En la pasinta numero de Ora Ĵurnalo mi skribis ke ”La Timulo estas rumana libro”. Eraro! Ĝi estas hungara libro. Lenke Szász, kiu tradukis ĝin en Esperanton ja loĝas en Rumanio, sed tradukis ĝin el la hungara lingvo.
Georgi Mihalkov, Budapeŝto, skribis: La Esperanta traduko de Lenke Szász estas modela. La stilo estas bonega, la frazoj klaraj, la priskriboj bildaj kaj belaj. La presado de la libro estas tre bona. ”La Timulo” allogas per la belaj ilustraĵoj de Yenti-Rose Hemelrijk. Estas libro, kiu ĝojigas la legantojn, kaj la infanojn, kaj la plenkreskulojn.
La Revuo Esperanto skribis sub la rubriko ”Laste aperis ”:
La mondon kaj la Arbareton regas monstroj, kiuj kaŭzas strongajn aferojn. Fine, timema arbaretano venkas la monstrojn kaj la aferoj renormaliĝas.
Eble la libro ankaŭ povus esti pleda akto en la klimat-diskuto. Krome la opinio estas, ke nur libroj povas venki la monstrojn. Timulo ja posedas grandan bibliotekon kaj ofte laŭtlegas por siaj amikoj.
  /Siv
Samsignifa teksto, sed malsamaj bildoj
La esperanta libro, kiun ni legas en la Zoom-librorondo, troviĝas ankaŭ en la sveda.
Sed bedaŭrinde ĝi estas finvendita. Sed restas la esperanta versio. Legu ĝin!
La murdita hundo en la sveda versio havas kovrilon malpli kruela ol en la esperanta versio. En Svedio estas blanka pudelo, en Esperantujo estas bruna pudelo, sed en ambaŭ troviĝas Kristoforo, kiu ne spertas la mondon same kiel la plimulto da homoj.
La kaproj de la ĉielo
En Ora Ĵurnalo n-ro 28 jam troviĝas jena rakonto de Aira Kankkunen, sed tie nur en la sveda. Jen ĝi en Esperanto. Tradukita el la finna de Andreas Nordström.
– Ĉielo-kaproj flugas super la ruinoj kaj kantas: ketkut, ketkut, ketkut, mia frato sciigis.
– Ankaŭ mi aŭdis ilian kanton hieraŭ, sed mi ne vidis ilin, patrino daŭrigis.
Kiel aspektas flugantaj kaproj, mi cerbumis, sed mi ne malkaŝis mian sciomankon al la aliaj, ĉar la novaĵo ne ŝajnis nova por ili. Mi decidis iri al la ruinoj por rigardi la miraklon.
La ruinoj troviĝis aliflanke de la vojo tre proksime al nia domo. Ili preskaŭ ne videblis, ĉar tie kreskis epilobioj kaj urtikoj kiuj ne permesis al scivolemaj atingi la ŝtonojn. Mi ja ne bezonis iri ĝis la ruinoj, ĉielokaproj ja flugas super la ruinoj. Mi eksidis sur ŝtonon en kaŝejo, ombrita de la kreskaĵaro, kaj de tie mi sekvis la okazaĵojn. Multon mi ja vidis: Pekka, la najbara dommastro, promenis laŭ mallarĝa pado hejmen kaj samtempe li mungis, ne kiel ni lernis nazpurigi, sed li metis sian dekstran dikfingron al la nazlobo, klinis kaj poste aŭdiĝis forta elsnufo. La lastajn gutojn de nazmuko li forviŝis sur la maniko de la ĉemizo. Kiam mi havos nazkataron mi provos mungi tiel, mi decidis.
Du ĉevalĉaroj kun ciganoj veturis en granda rapideco sur la ŝoseo kaj ili bruis kiel kutime. Okazis malgranda akcidento.
– Atendu! La posta tabulo elfalis! unu kriis.
– Ne gravas, la veturigisto respondis kaj veturigis pluen.
– La maljunulino elfalis, alia kriis.
Nun la ĉaroj haltis kaj oni remetis kaj la tabulon kaj la maljunulinon. Poste la ĉevaloj turnis la direkton al la vilaĝa vojo kaj la laŭta ularo veturis al la ĉe-strandaj bienoj.
Sed… neniuj flugantaj kaproj aperis, nur kornikoj kiuj ekflugis tien kaj reen kaj sur la telefondratoj sidis hirundoj.
Nun aŭdiĝis bleko! – Tio ne estis ĉielokapro, sed la ŝafo de la najbaro. Eble ĝi enuis en sia soleco.
Mi jam vidis kapron nur en bildo. Ĝi estis kiel ŝafo, sed ĝi havis pintbarbon sur la mentono. Estus granda travivaĵo vidi flugantan kapron, mi pensis. Ĝi devas havi grandegajn flugilojn.
Mi pensis pri la diferenco inter kaproj kaj ŝafoj, kaj al mi venis bildo pri la bona paŝtisto, kiu staris inter la ŝafoj kaj unu el la ŝafoj li portis surŝultre. La bildo estis bela, sed… tie troviĝis nur ŝafoj, eĉ ne unu kapro. Sed… tie ja ne povus esti iuj kaproj! La kaproj ja ne rajtis esti kune kun la ŝafoj. Ilin oni forpelas. En la lasta juĝo oni kolektas la ŝafojn dekstren kaj la kaprojn maldekstren. La ŝafoj venas en la ĉielon, sed la kaproj estas pelataj al la eterna turmento de la infero. Turmento estis timiga vorto, la eterna fajro. Eble jam estas la lasta tago kaj la kaproj estas survoje al la eterna turmento. Eble tial ili kantas tiel malgaje sian ketkut-ketkut. Ĝi ja signifas: Mi ĉagreniĝas, mi ĉagreniĝas!
Mi ne komprenis la situacion. Ili ja estas ĉielokaproj. Ili ja ne mem elektis naskiĝi kiel kaproj kaj ili ne povas transformiĝi al ŝafoj… aŭ… ĉu ili povus, se iu tondus al ili la barbon??? Se mi kaptus ĉielokapron, mi fortondus ĝian barbon kaj poste dirus al ĝi: "Nun flugu al la ĉiela pordego kaj frapi." Kiam la gardisto malfermos la pordegon, li vidus… jes, nu rigardu… ŝafon tie, kaj li enlasus la kapron en la ĉielon, kvankam ĝi estas kapro. Mi ĝuis pro mia sukcesa petolaĵo: kapro en la ĉielo kaj tie ĝi restos… almenaŭ ĝis la barbo estos elkreskinta. Poste… oni… elĵetus ĝin. Sed… se ĝi trovus bonan amikon en la ĉielo, kiu ĉiun tagon forrazus la barbon kiel patro ja faras!!!
– Mariiiii! Venu maaanĝi! Venu tuj hejmen!
Mi devis iri. Ĉiuj devas esti ĉetable samtempe, kaj mi jam fariĝis malsata kiam mi pensadis pri la malmilda sorto de la kaproj.
Multajn tagojn mi iris al la ruinoj por rigardi post flugantaj kaproj, sed mi vidis neniujn. Fine mi pensis ke ili nun estas en la eterna turmento kaj de tie neniu povas eskapi. Kompatindaj kaproj, kiuj ne propravole naskiĝis kiel kaproj.
Nur multajn jarojn poste mi eksciis, ke la ĉielaj kaproj estas malgrandaj birdoj kaj ke la birdo nomiĝas ĉielokapro*. Sed la sama sento, kiun mi havis infanaĝe kiam mi malĝojis pro la sorto de la kaproj, mi ankoraŭ havas kiel plenkreskulo. Neniu havas la rajton kondamni alian al la eterna turmento ĉar li naskiĝis kiel kapro. La ĉielaj grandbienoj ankaŭ apartenas al la kaproj, ili ja estas ĉielokaproj.
* finne: taivaanvuohi = galinago
Himla-getterna
I Ora Ĵurnalo nr 28 finns redan denna berättelse av Aira Kankkunen, men där är den bara på svenska. Ovan återger vi den också på esperanto. Översatt från finskan av Andreas Nordström.
– Det flyger himla-getter över ruinerna och sjunger: ketkut, ketkut, ketkut, meddelade min bror.
– Jag hörde också deras sång igår, men jag såg dom inte, fortsatte mor.
Hur ser flygande getter ut, undrade jag för mig själv, men jag visade inte min kunskapsbrist för de andra, för nyheten verkade inte vara ny för dem. Jag bestämde mig för att gå till ruinerna för att titta på miraklet.
Ruinerna låg på andra sidan vägen alldeles nära vårt hem. De var nästan osynliga, för där växte rallarros och brännässlor som inte släppte fram nyfikna till stenarna. Jag behövde inte heller gå till ruinerna, himla-getter flyger ju över ruinerna. Jag satte mig på en sten i ett gömställe, skuggad av växtligheten, och därifrån följde jag händelserna. Mycket såg jag också: Pekka, grannens husbonde, promenerade längs en smal stig hemåt och samtidigt snöt han sig, inte så som vi hade lärt oss att göra, utan han satte sin högra tumme mot näsvingen, böjde sig och sedan hördes ett kraftigt fnysande. De sista snordropparna strök han av på skjortärmen. När jag får snuva så ska jag försöka göra så, bestämde jag mig för.
Två hästlass med zigenare körde i hög fart på landsvägen och de larmade som vanligt. Det hände en liten olycka.
– Vänta! Bakbrädet ramlade av! ropade en.
– Det gör inget, svarade kusken och körde vidare.
– Käringen ramlade av, ropade en annan.
Nu stannade kärrorna och man tog upp både brädan och gumman. Sedan svängde hästarna in på byvägen och det högljudda följet körde mot strandgårdarna.
Men… det syntes inga flygande getter, bara kråkor som flaxade hit och dit och på telefontrådarna satt svalor.
Nu hördes ett bräkande! – Det var inte en himla-get, utan grannens får. Kanske hade det tråkigt i sin ensamhet.
Jag hade bara sett en get på bild. Den var som ett får, men den hade ett pipskägg på hakan. Det skulle vara en stor upplevelse att se en flygande get, tänkte jag för mig själv. Den måste ha väldiga vingar.
Jag tänkte på skillnaden mellan getter och får, och en bild kom till mig på den gode herden, som stod bland fåren och ett av fåren bar han på sin axel. Bilden var vacker, men… där fanns bara får, inte en enda get. Men… där kunde ju inte heller finnas några getter! Getterna fick ju inte vara tillsammans med fåren. Dem driver man bort. På yttersta dagen samlar man fåren till höger och getterna till vänster. Fåren kommer till himlen, men getterna fördrivs till helvetets eviga pina. Pina var ett skrämmande ord, den eviga elden. Kanske var det redan nu den sista dagen och getterna var på väg till den eviga pinan. Kanske är det därför de sjunger så bedrövat sitt ketkut-ketkut. Det betyder ju: Det grämer mig, det grämer mig!
Jag förstod inte situationen. De är ju himla-getter. De hade ju inte själva valt att födas som getter och de kunde inte förvandlas till får… eller… kunde de det, om någon klippte deras skägg??? Om jag fångade en himla-get, skulle jag klippa av dess skägg och sedan säga till den: ”Flyg nu till himlens port och knacka på.” När väktaren skulle öppna porten, skulle han se… ja, titta bara… ett får som står där, och han skulle släppa in geten i himlen, fastän det var en get. Jag njöt av mitt lyckade spratt: en get i himlen och där skulle den stanna… åtminstone tills skägget växte ut. Sedan… skulle man… kasta ut den. Men… om den skulle finna en god vän i himlen, som varje dag rakade av det skägget så som ju far gör!!!
– Mariiiii! Kom och ääät! Kom genast hem!
Jag var tvungen att gå. Alla måste vara vid matbordet samtidigt, och jag hade redan blivit hungrig under tiden jag tänkte på getternas omilda öde.
Många dagar gick jag till ruinerna för att titta efter flygande getter, men jag såg inga. Till slut tänkte jag att de nu är i den eviga pinan och därifrån slipper man inte ut. Stackars getter, som ofrivilligt föddes som getter.
Först många år senare fick jag veta, att himmelens getter är små fåglar och att fågeln kallas för himla-get*. Men samma känsla, som jag hade som barn när jag sörjde över getternas öde, har jag ännu som vuxen. Ingen har rätt att döma någon annan till den eviga pinan för att han fötts som get. Himlens herrgårdar tillhör också getterna, de är ju himla-getter.
* taivaanvuohi = enkelbeckasin, ö a
Greziljono invitas
en aprilo: kvar Esp-kursoj, KER-ekzameno, BEMI-biciklado aŭ korusa kantado
Berto Ŝuman
Kontakti nin: retadreso
Telefona respondilo: +33-2 41 89 10 34
Eksterordinara loko meze de la triangulo Angers, Tours, Le Mans kaj je tri horoj de Parizo.
En la parko troviĝas kampadejo kun elektrokonektiloj kaj apartaj necesejoj kaj duŝejoj.
Krome rojo Altrée kaj lageto, arbaro, flugpilkejo, malnova legomejo…
Ideala loko por eksteraj aktivaĵoj. Imagu viajn proprajn aktivaĵojn!
Eventoj por vi en la Esperanto-kastelo Greziljono: gresillon.org/agendo
Prezento pri Greziljono:
https://docs.google.com/presentation/d/1dlvc1glI02kHzokcJj21qssVQo3dRWUAAKojqVTzWl0/edit#slide=id.p
Visingsö, reĝa perlo en la lago Vättern
de Ingegerd Granat
Ĉiu, kiu prenas la malgrandan aŭtopramon de Gränna kaj veturas al Visingsö, havas multajn aventurojn antaŭ si. La insulo havas ĉirkaŭ 860 antikvajn restaĵojn. Estas rokaj ĉerkoj de la ŝtonepoko, grandaj bronzepokaj tumuloj, juĝistaj ringoj kaj ferepokaj tombejoj, kastelruinoj kaj preĝejoj, kiuj memorigas pri gravaj okazaĵoj en la historio.
Visingsborg renkontas la vizitanton jam en la haveno kie la pramoj albordiĝas. Tiu ĉi kastelo estis la centro de la graflando de la granda familio Brahe. Visingsborg estis kompletigita en la 1660-aj jaroj kaj konsistis el majestaj kastelkonstruaĵoj kaj enfermita kastelkorto kaj protektaj remparoj. La kastelo estis neatingebla por minacanta malamiko.
Bedaŭrinde, estis la fajro kiu detruis la iaman kastelon en decembro 1718.
Tute apud Visingsborg estas la praĝejo Brahekyrkan kun siaj trezoroj de arto kaj kuriozaĵoj. Por tiuj, kiuj estas pli materiismaj, eble vizito al la herbĝardeno de Visingborg estas farinda. En la nordo de la insulo estas la preĝejo de Kumlaby de 1135. Kiam Brahekyrkan estis kompletigita en la 1630-aj jaroj, Kumlaby-preĝejo estis konvertita en lernejon. La platformo sur la distranĉita turo estis por la astronomiaj studoj de la studentoj.
En ĉi tiu, iam la centro de potenco, vi povas iri sur la specialaj ĉevalveturiloj disponeblaj sur la insulo. Estas facile paŝi en la fantazion, kiam oni aŭdas la hufojn de la ĉevaloj klaki kontraŭ la vojo. Kaj la veturigistoj en ĉi tiuj ekskursoj volonte rakontas al vi.
La insulo estas riĉa je kverkarbaroj. Ili estis plantitaj por esti parto de la agadoj de la mararmeo de Svedio. 300.000 kverkoj estis plantitaj en la 1830-aj jaroj. La kverkoj, kiuj susuras ĉi tie nun, neniam povis esti parto de iu ajn velŝiparo, kiuj jam delonge estas anstataŭigitaj per aliaj militfortoj ol tiuj de velŝipoj.
Se vi volas aliĝi al ni en la Esperanta-klubo de Gotenburgo en la aventuroj en Visingsö 7–9 junio, jen la informoj:
La kurskotizo estas SEK 500, pagu laste la 7-an de marto 2024 al pg 436 12-1.
Restado ĉe la gastejo kostas:
Unuopa ĉambro: SEK 650/nokto, entute 2 noktoj SEK 1.300.
Parto en duobla ĉambro SEK 325/nokto, entute SEK 650.
Remmalag” dimanĉe kostas 195 SEK/persono.
Manĝaĵo dum la restado: 150 SEK/manĝo (ses manĝoj/persono estas menditaj) entute 900 SEK/persono.
Bonvolu sciigi nin ĉu vi havas specialajn dietajn postulojn.
Litotukoj kaj mantukoj haveblas je kroma kosto, kiun vi mem pagas. Kompreneble, vi povas kunporti vian propran.
Aliĝo estas farita al gbg@esperanto.se
Informoj pri la pramo:
Vi mem pagas la pramon.
Prezo aĉetante interrete aŭ ĉe la havena oficejo (ĉiuj prezoj estas ire-reire):
Plenkreskulo SEK 70.
Aŭto inkl. ŝoforo 230 SEK.
Estas multe da parkado ĉe la pramhaltejo en Gränna.
Visingsö, en kunglig pärla i Vättern
Den som tar den lilla bilfärjan från Gränna och åker över till Visingsö har många äventyr framför sig. Ön har omkring 860 fornlämningar. Det finns hällkistor från stenåldern, stora bronsåldershögar, domarringar och järnåldersgravfält, borgruiner och kyrkor som minner om viktiga skeenden i historien.
Visingsborg möter besökaren redan i hamnen där färjorna lägger till. Detta slott var navet i den stora släkten Brahes grevskap.
Visingsborg färdigställdes på 1660-talet och bestod av ståtliga slottslängor och en sluten borggård och skyddsvallar. Slottet var ointagligt för en hotande fiende.
Tyvärr blev det elden som i december 1718 förstörde den forna borgen.
Strax intill Visingsborg ligger Brahekyrkan med sina skatter av konst och kuriosa. För den som är mer jordnära är kanske ett besök på Visingborgs örtagård något att företa sig. Norrut på ön ligger Kumlaby kyrka från 1135. När Brahekyrkan stod färdig på 1630-talet gjordes Kumlaby kyrka om till skola. Plattformen på det avhuggna tornet var till för elevernas astronomiska studier.
I detta, en gång maktens centrum, kan man åka med de särskilda remmalagsturer som finns på ön. Det är lätt att kliva in i fantasin när man hör hästarna klappra mot vägen. Och kuskarna på dessa turer berättar gärna.
Ön är rik på ekskog. Den planterades för att ingå i Sveriges flottas aktiviteter. Man planterade in 300.000 ekar på 1830-talet. De ekar som susar här nu fick aldrig ingå i någon segelflotta som för länge sedan ersatts av andra militära styrkor än segelfartygens.
Vill du följa med oss i Göteborgs Esperantoförening i äventyren på Visingsö 7–9 juni får du titta lite närmare nedan:
Kursavgiften är 500:– och betalas in senast den 7 mars 2024 till plusgiro 436 12-1.
Uppehälle på vandrarhemmet kostar:
Enkelrum: 650:–/natt, totalt 2 nätter 1.300:–
Del i dubbelrum 325:–/natt, totalt 650:–
Remmalag på söndag kostar 195:–/person.
Mat under vistelsen: 150:–/måltid (det är beställt 6 måltider/person) totalt 900:–/person.
Meddela om du har speciella önskemål om mat.
Lakan och handduk finns mot extra kostnad som du betalar själv. Naturligtvis kan man man ta med eget.
Anmälan görs till gbg@esperanto.se
Info om färjan:
Färjan betalar du själv.
Pris vid köp online eller på hamnkontoret (alla priser är t.o.r.):
Vuxen 70 kr.
Bil inkl. förare 230 kr.
Det finns gott om parkeringar vid färjeläget i Gränna.