Arne, la ĉefido

”Björn starigis la ŝtonon memore al Arne, sia patro. Li manĝigis la aglon en Rusio.”

Arne fieris. Finfine li sciis legi la runojn sen heziti. Li estis la ununura knabo en la vilaĝo kiu sciis legi runojn. Nek lia frateto Egil nek lia pli aĝa fratino Ylva volis lerni la arton. Eble estis ĉar lia nomo estis ĉizita sur la ŝtono. Arne li nomiĝis. Kiam li preterpasis la runŝtonon, kiu staris apud la pado inter la vilaĝo kaj la maro, liaj fingroj ofte sekvis la ĉizaĵojn, kiuj montris lian nomon: A–r–n–e. Jam antaŭ ol li lernis legi, li sciis kie la nomo estas ĉizita. Li sciis ankaŭ ke tiu Arne, kiu estas menciita sur la ŝtono ne estas li, sed lia avo.

Du jarojn antaŭ lia naskiĝo, lia patro Björn vojaĝis kun la ŝipoj kune kun sia patro Arne kaj kun multaj aliaj viroj el la propra kaj najbaraj vilaĝoj. Ili velis trans la orienta maro kaj sur multaj riveroj. Ili eĉ devis treni siajn ŝipojn sur ruliĝantaj trunkoj je longaj distancoj trans la tero antaŭ ol atingi Rusion. Tie ili povis vendi sian ledon kaj povis aĉeti ŝtofon, perlojn kaj multajn aliajn belajn objektojn. Post longa tempo la ŝipoj revenis al la vilaĝo. Tiun tagon la ĝojo estis granda inter la vilaĝanoj kiuj revidis filojn, edzojn kaj patrojn. Same granda la malĝojo estis inter tiuj, kiuj eksciis ke la atendataj viroj mortis en batalo.


Andreas Nordström / 2013-05-22