Flugoranĝo rakontas

Mi – mi nomiĝas Oranĝo, Oranĝo-mia. Eble mi fariĝos Oranĝo-via? Mi pendas bele en nia bonvola patrinarbo kaj suĉas akvon, sunon kaj aeron. Kaj ŝi suĉas akvon de Patrino Tero. Ĉirkaŭ mi pendas plurcent miaj amikoj. Kiel agrable, ili diras.

Ĉar ni oranĝoj, ni kapablas interparoli. Ne tiel multe kiel la homoj, ili ja ĉiam parolas. Mi povas paroli kun oranĝoj plurajn oceanojn for, kie troviĝas nigraj bubaloj kaj brunaj homoj kaj pluvas tiom ke la patrinarbo preskaŭ forviŝiĝas de Patrino Tero.

– Nu, pri kio? Demandas la homoj. Finfine oni ja plukos kaj manĝos vin. Aŭ vi falos kaj putros. Ĉu tio do estas amuza?

La homoj ne komprenas nin. Ni ŝatas ĝojigi homojn kaj bestojn kaj kreskaĵojn ankaŭ. Ni ĝojas ĉar ni bongustas.


Andreas Nordström / 2013-05-22