Kroze – proze

Kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?

Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj, komplikaj frazaranĝoj, fakaj terminoj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo. Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Nu, aŭdigas ankaŭ mala ideo, laŭ kiu “la poetoj detruas la lingvon”.

Tamen, kian celon havas literaturo ĝenerale, en iu ajn lingvo?

Jen grandega demando, al kiu devas respondi ĉiu homo por si mem. Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.

Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo tamen estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, pri lingvo kun mallonga historio, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata eĉ en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas.


Andreas Nordström / 2013-05-22