9. En la plej profunda kaverno en la plej nigra monto

SED TIAM IO stranga okazis. La rokmuro, kontraŭ kiu ni premis nin, cedis, kaj antaŭ ol mi reagis, ni staris en la monto, Jum-Jumo kaj mi, tremante kiel du ŝafidoj, kiam la lupo alvenas.
Ni ne devis timi. Ni estis en la monto, kaj la gvatistoj estis ekstere, la rokmuro estis fermita, tie ne estis truo. Tie ĉi ili neniam kaptos nin. Sed ni aŭdis kiel ili serĉadis tie ekstere.
"Serĉu, serĉu ĉie", ili diris. "La malamiko estis inter ni, sed nun li malaperis. Serĉu ĉie!"
"Jes, vi serĉu", mi diris. "Tie ĉi vi neniam trovos nin."
Ni tre ĝojis, Jum-Jumo kaj mi, kaj ni laŭte ridis tie en la monto. Sed tiam mi ekpensis pri Miramo, kaj tiam mi ne plu ridis.
Poste ni ĉirkaŭrigardis. Ni estis en granda kaverno. Tie estis mallume sed ne tute mallume. Tie estis malforta lumo, pri kiu oni ne sciis de kie ĝi venas. El la kaverno kondukis multaj mallumaj vojoj pli profunden en la monton.
En la plej profunda kaverno en la plej nigra monto loĝas la Glavoforĝisto, Eno diris. Eble unu el tiuj mallumaj galerioj kondukis al la Glavoforĝisto, sed kiu? Ni ne sciis tion. Ni certe devos longe iri, antaŭ ol trovi lin.
"Jes, nun ni almenaŭ alvenis en la plej nigran monton", Jum-Jumo diris. "Certe ni eniris, mi diris, sed mi kredas, ke ni neniam trovos la elirejon."
Ĉar vere estis monto por vojerari, tia monto pri kiu oni iam sonĝas. Oni iras kaj oni iras en strangaj mallumaj galerioj, kaj oni neniam trovas la elirejon.
Ni prenis la manon unu de la alia, Jum-Jumo kaj mi, kaj iris internen en la monto. Ni sentis nin tre malgrandaj kaj erarintaj, kaj la vojo al la plej profunda kaverno certe estis longa.
"Se la monto ne estus tiel terura", Jum-Jumo diris. "Kaj se la galerioj ne estus tiel mallumaj, kaj se ni ne estus tiel malgrandaj kaj solaj."
Ni iris kaj iris. La vojoj disiĝis. Ili disbranĉiĝis al ĉiuj direktoj. Tie en la monto estis tuta reto da mallumaj vojoj. Jen tiu malforta lumo lumis iom pli forte, tiel ke oni vidis du-tri metrojn antaŭe, jen ĝi estis tiel malluma ke oni vidis nenion. Iam la galerio estis tiel malalta, ke oni ne povis iri rekte, iam la plafono estis alta kiel en preĝejo. La rokmuroj estis malsekaj pro akvo, estis malvarme, kaj ni ĉirkaŭvolvis nin pli dense per niaj manteloj por ne malvarmi.
"Eble ni neniam trovos la elirejon kaj neniam la kavernon de la Glavoforĝisto", Jum-Jumo diris.
Ni malsatis, kaj ni manĝis iom de la pano satiga. Nur iomete ni manĝis, ĉar ni ne sciis, kiom longe ĝi devos sufiĉi.
Ni pluiris manĝante. Kaj ĝuste kiam mi glutis mian panon, ni ĵus venis al loko, kie la galerio disbranĉiĝis en tri diversajn vojojn.
Akvo fluis laŭ la roka muro, kaj mi soifis. Mi haltis kaj trinkis de la akvo. Ne estis bona akvo, sed alia ja ne estis. Trinkinte, mi turniĝis al Jum-Jumo. Sed tie Jum-Jumo ne estis. Li malaperis. Eble li neniam rimarkis, ke mi haltis por trinki, kaj pluiris en unu el la galeriojn kredante ke mi estis tuj malantaŭ li.
Unue mi tute ne ektimis. Mi staris tie ĉe la disbranĉiĝo kaj provis diveni kiun vojon Jum-Jumo iris. Li ja ne povis iri multajn paŝojn, kaj mi ja povis tute simple voki lin.
"Ho Jum-Jumo, kie vi estas"; mi kriis kiel eble plej laŭte. Sed mia krio aŭdiĝis nur kiel timiga flustro. Mi ne sciis kiu estis tiu ĉi stranga monto? La rokmuroj akceptis la sonon de mia krio kaj sufokis ĝin, tiel ke fariĝis flustro, kaj la flustroj revenis. La flustroj eĥis en la monto.
"Ho Jum-Jumo, kie vi estas?" flustriĝis en la mallumaj galerioj. "Ho Jum-Jumo, kie vi estas… Ho Jum-Jumo, kie vi estas?"
Tiam mi ektimis. Mi klopodis krii eĉ pli laŭte, sed la monto nur daŭre flustris. Mi ne povis kredi, ke ne mian propran voĉon mi aŭdis, sed tiun de alia homo. Iu kiu sidis profunde en la monto mokante min.
"Ho Jum-Jumo, kie vi estas… Ho, Jum-Jumo kie vi estas… Ho Jum-Jumo, kie vi estas", flustriĝis.
Ho, kiel mi timis. Mi rapidis en la maldekstran galerion kaj kuris du-tri paŝojn, mi rerapidis al la disbranĉiĝo kaj kuris en la dekstran sed reiris kaj rapidis en la mezan galerion. Ho Jum-Jumo, kiun vojon vi iris? Mi ne kuraĝis plukrii, ĉar la flustroj estis pli teruraj ol ĉio alia. Sed mi opiniis, ke Jum-Jumo sentas kiel ege mi sopiras al li kaj do revenos al mi.
La vojo denove disbranĉiĝis. Novaj, mallumaj vojoj kondukis al ĉiuj direktoj, kaj mi tie kuris serĉante, serĉante. Mi klopodis ne plori, ĉar mi ja estis kavaliro. Sed ĝuste tiam mi ne povis esti kavaliro. Mi pensis pri Jum-Jumo, kiu kuris alidirekten sur alia vojo kaj malĝojis vokante min, kaj tiam mi kuŝiĝis sur la malglata rokplanko kaj ploris same multe kiel tiam, kiam la gvatistoj prenis Miramon. Nun mi havis neniun Miramon kaj neniun Jum-Jumon. Mi kuŝis tie plorante kaj bedaŭris ke mi alvenis tien ĉi, kaj mi ne komprenis kiel mia patro la reĝo iam povis voli, ke mi foriru por batali kontraŭ kavaliro Ĥato. Mi deziris ke mia patro la reĝu estus tie, tiaokaze mi dirus tion al li.
"Ĉu vi vidas, kiel sola mi estas?" mi dirus. Jum-Jumo malaperis, kaj vi ja scias ke li estas mia plej bona amiko, nun kiam mi ne plu havas Benĉjon. Kaj nun mi nek havas Jum-Jumon. Mi estas tute sola, kaj tiel estas nur ĉar vi volas ke mi batalu kontraŭ kavaliro Ĥato. Por la unua fojo mi preskaŭ opiniis ke estis iom nejusta mia patro la reĝo, kiu volis ke mi eliru por serĉi tiajn aventurojn. Sed kiam mi kuŝis tie plorante kaj tiel pensante, mi preskaŭ aŭdis la voĉon de mia patro la reĝo. Mi scias ke mi tion imagis, sed ŝajnis al mi ke mi aŭdas lin.
"Mio, mi filo", li diris.
Nenion plu. Sed ŝajnis al mi ke li intencis diri, ke mi ne devas malĝoji. Kaj mi pensis, ke mi eble tamen trovos Jum-Jumon.
Mi stariĝis de la tero, kaj tiam io falis el mia poŝo. Estis la ligna fluteto, kiun Nono ĉizis por mi. Mia ligna fluteto, kiun mi havis, kiam ni ludis ĉirkaŭ la bivakfajro sur Verdherbeja insulo.
Eble mi ekludu la fluton, mi pensis. Eble mi ekludu tiun malnovan melodion, kiun instruis al ni Nono. Mi memoris kion Jum-Jumo kaj mi diris unu al la alia. Se ni iam forperdiĝos unu de la alia, ni ludu la malnovan melodion.
Mi metis la fluton kontraŭ mia buŝo. Sed mi preskaŭ ne kuraĝis ludi ĝin. Mi tre timis, ke venos nur same malagrabla sono, kiel tiam, kiam mi vokis. Sed mi pensis ke mi tamen devas provi. Kaj mi ekludis la melodion.
Ho, kiel klara ĝi sonis! Kiel klara kaj pura ĝi sonis kaj kiel bela tie en la malluma monto, preskaŭ pli bela ol sur Verdherbeja insulo!
Mi ludis la tutan melodion, kaj poste mi aŭskultis. Kaj de tre tre tre malproksime en la monto, alvenis kelkaj klaraj tonoj responde. Sonis tre mallaŭte, sed mi sciis ke respondis al mi Jum-Jumo. Mi neniam tiel ĝojis.
Mi pluludis, kaj kvankam mi ĝojis, mi iel ne povis tuj ĉesi plori, sed mi iris tie en la monto ludante kaj iom plorante. Nur iom mi ploris, kiam mi iris tie ludante kaj aŭskultante la fluton de Jum-Jumo. Iam ĝi sonis pli proksime, kaj mi klopodis iri al la direkto, de kie venis la tonoj. Pli kaj pli proksime ili venis. Pli kaj pli klare, pli kaj pli laŭte mi aŭdis la malnovan melodion de alia fluto ol mia. Kaj subite Jum-Jumo staris antaŭ mi en la malluma galerio. Jum-Jumo, mia plej bona amiko! Mi etendis mian manon kaj tuŝis lin. Mi metis mian brakon sur liajn ŝultrojn. Mi volis senti, ke vere estis li. Kaj estis. Estis mia plej bona amiko.
"Se mi iam renkontos Nonon, mi dankos al li por tio ke li faris flutojn al ni", Jum-Jumo diris.
"Ankaŭ mi", mi diris.
Sed poste mi pensis, ke ni verŝajne neniam renkontos Nonon.
"Ho, Jum-Jumo, kiun vojon ni iros nun?" mi demandis.
"Tute ne gravas kiun vojon ni iros, se ni nur iros kune", Jum-Jumo diris.
Kaj ankaŭ mi pensis tiel. Ni iris kaj iris, kaj ni ne plu sentis nin tre malgrandaj kaj misirintaj. Ĉar ni ja estis kune kaj ludis niajn flutojn. La malnova melodio sonis ege klara kaj bela en la nigra monto, kvazaŭ ĝi volus konsoli nin kaj helpi al ni esti kuraĝaj.
La vojo kondukis malsupren. Malsupren kaj pli malsupren. La malforta lumo, kiu lumis por ni tra la monto, fariĝis iom pli forta. Ŝajnis ke ĝi venas de iu fajro. Jes, fajra lumo lumigis la malhelajn rokajn murojn, ĝi flagris kaj kreskis.
Ni pli kaj pli proksimiĝis al la fajro, irante kaj ludante niajn flutojn. La malnovan melodion ni ludis, paŝante en la kavernon de la Glavoforĝisto.
Al forĝejo ni venis, kaj tie fajrego brulis. Tie estis ambosego, kaj ĉe la amboso staris viro. Li verŝajne estis la plej granda kaj fortika virego, kiun mi vidis. Li havis grandan, ruĝan hararon kaj grandan, ruĝan barbon. Li estis fulgomakulita kaj nigra kaj havis la plej grandajn kaj plej nigrajn manegojn, kiujn mi vidis. Li havis dikajn, tufajn brovojn, kaj kiam ni paŝis en lian kavernon, li staris senmove kaj rigardis nin kun kuntiritaj brovoj, kaj li aspektis ege mirigita.
"Kiu ludas en mia monto?" li diris. "Ludas en mia monto kiu?" li diris.
"Kavaliro kune kun sia armilportisto, Jum-Jumo diris. Kavaliro de la Lando Fora. Ludas en via monto reĝido Mio."
Tiam la Glavoforĝisto venis al mi. Li tuŝis mian frunton per sia fulgomakulita montra fingro kaj aspektis ege mirigita.
"Kiel hela estas via frunto!" li diris. "Kiel klara estas via rigardo! Kiel bele vi ludas en mia monto!"
"Mi venas por peti de vi glavon", mi diris. "Sendis min Eno."
"Kion vi faros per glavo?" la Glavoforĝisto diris.
"Mi batalos kontraŭ kavaliro Ĥato", mi diris.
Tuj kiam mi diris tion, la Glavoforĝisto kriegis tiel terure ke mi neniam aŭdis ion similan.
"Kavaliro Ĥato", li kriis kaj muĝis en la monto. "Kavaliro Ĥato, morton al li!"
Li muĝis kvazaŭ fulmotondro fore en la mallumaj galerioj. Kiam la Glavoforĝisto kriis, la krio ne fariĝis flustro. Ne, ĝi tondris pli terure ol la fulmotondro kaj eĥiĝis inter la rokmuroj.
La Glavoforĝisto pugnigis siajn grandajn nigrajn manojn, kaj la lumo de la fajro lumigis lian vizaĝon, kiu estis nigra pro kolerego.
"Kavaliro Ĥato, morton al li!", li kriis kaj rekriis.
La lumo de la fajro lumigis ankaŭ longan vicon da akraj glavoj, pendantaj sur la muroj de lia kaverno. Ili ekbrilis kaj briletis kaj aspektis teruraj. Mi rigardadis ilin. Tiam la Glavoforĝisto ĉesis krii kaj alvenis al mi.
"Ĉu vi vidas miajn glavojn?" li diris. "Ĉiujn miajn akrajn glavojn. Ilin mi forĝis por kavaliro Ĥato. La glavoforĝisto de kavaliro Ĥato, tio estas mi."
"Se vi estas lia glavoforĝisto, kial vi krias 'morton al kavaliro Ĥato'", mi demandis. Li pugnigis siajn nigrajn manojn tiel forte ke la fingroartikoj blankiĝis.
"Ĉar neniu malamas kavaliron Ĥato tiel intense, kiel lia propra glavoforĝisto."
Nur tiam mi ekvidis ke li trenis longan feran katenon, kiu ligis lin al la roka muro. Ĝi tintis, kiam li iris sur la planko.
"Kial oni forĝe fiksis vin je la monto? mi demandis. Kaj kial vi ne varmigas la katenon super via fajro kaj disbatas ĝin sur via amboso?"
"Kavaliro Ĥato mem forĝe fiksis min ĉi tie, la Glavoforĝisto diris. Kaj neniu fajro kaj neniu martelego difektas liajn katenojn. La malamkatenoj de kavaliro Ĥato malfacile frakasiĝas. "Kial vi devas porti malamkatenojn?" mi demandis.
"Ĉar forĝas la glavojn mi", li diris. "Mi forĝas la glavojn, kiuj mortigas la bonajn kaj senkulpajn homojn. Tial kavaliro Ĥato enkatenigis min per la plej sekuraj katenoj ekzistantaj. Li ne povas elturniĝi sen miaj glavoj."
La Glavoforĝisto rigardis min per okuloj kiuj kvazaŭ brulis pro fajro.
"Mi sidas tie ĉi en mia kaverno kaj forĝas glavojn al kavaliro Ĥato. Nokte kaj tage mi forĝas glavojn por li, tion li scias. Sed pri unu afero, li scias nenion, kaj tio estas tio ĉi."
La Glavoforĝisto pene iris al la plej malluma angulo de la kaverno kaj el truo en la monto li prenis glavon. Ĝi lumis kiel fajroflamo en lia mano.
"Dum mil kaj mil jaroj mi forĝadis glavon kiu povas tranĉi tra ŝtono", li diris. "Kaj en tiu ĉi nokto mi fine sukcesis, nur en tiu ĉi nokto."



Siv Sjögren / 25 majo 2006