Dana himno:
Der er et yndigt land

Ho, vi ĉarmega land'
kun larĝaj, verdaj fagoj
ĉe balta, mara strand'!
Belege, mole, ondas vi,
ho, Danmark Dia Freja
hejmadas tie ĉi.

Timigaj en batal'
pratempaj viroj vivis
en via paca val'.
Sub baŭtaŝtono sur montet'
iliaj ostoj kuŝas
en nokta tombkviet'.

Ankoraŭ bluas mar'
ĉe vi, Danlando bela,
kaj verdas fagarbar'.
Ankoraŭ vivas tie ĉi
la viking-posteuloj,
la dana gento: ni!

La klara dana vort'
la kredo je la bono,
jen estas nia fort'.
Maljuna Danmark! Restos vi,
dum kiam speguliĝas
en maro fagfoli'.


Finna himno:
Maamme

Ho, patra land', amata ter'
sonegu kara vort'!
Nenia val', nek bord' en ver'
etendas sin sub la eter',
ravanta pli, amata pli
ol la patruĵ de ni.

Florado via el embri'
disvolvos riĉe sin!
La lum', la ĝoĵ, l' esper' de vi
eliros el la am' de ni,
kaj plilaŭtiĝos en l' aer'
la kant' de l' patra ter'.


Islanda himno:
O Gud vors lands

Hejmlanda Di', hejmlanda Di'.
Ni laŭdas la nomon, la sanktan de vi!
Girlandon kunplektas el sunaŭreol'
la tempoj, jen via legi'.
Por vi estas taĝ kiel jaroj mil,
kiel tago mil jaroj, ne pli,
floret' de eterno kun rosa trembril',
kiu vivas kaj mortas en vi.
Islandaj jaroj mil
floret' de eterno kun rosa trembril',
kiu vivas kaj mortas en vi.


Norvega himno:
Ja, vi elsker dette landet

Jes, ni amas nian landon,
kia ĝi de l' mar'
levas ventmorditan randon
kun hejmdoma ar' -
amas ĝin dum ni admiras
patron kun patrin'
kaj sagaon kiu spiras
revojn super nin.

Vi norveĝ en dom', kabano,
Danku nun al Di'!
Li nin gardis sub la mano
eĉ dum dubis ni.
Kiom niaj patroj penis -
dum patrina plor' -
Li la lukton venke benis
por la rajthonor'.

Jes, ni amas nian landon,
kia ĝi de l' mar'
levas ventmorditan randon
kun hejmdoma ar'!
Kiel patroj grandmerite
luktis ĝin al glor',
ankaŭ ni, se postulite
kampos en deĵor'.


Sveda himno:
Du gamla, du fria

Vi alta, libera, multaĝa Nordland',
vi gaja, silenta, ho vi bela!
Saluton al vi, nia plej kara land',
al via verdherbeĵ kaj sun' ĉiela!

Vi tronas fiere sur granda memor',
eĥinta kun glor' de bord' al bordo.
Vi estas kaj restas eterne kun glor'.
Ke vivu mi kaj mortu en la Nordo!


Franko Luin / 27 februaro 1997
Siv Sjögren / 11 novembro 2004