La tago de antaŭurbo Lövgärdet
okazos sabate 4 septembro 11–15 h:j en la centro de Lövgärdet. Ni partoprenos kiel kutime kun informtablo. Bonvenon viziti nin! Se vi volas kunhelpi, bv kontakti Siv BURELL, 0302-411 49,
.

La programo de la aŭtuno

Aŭtuna renkontiĝo
Merkrede 15 septembro 18h00
Atentu la horon. Iom por manĝi kaj trinki dum amika kunestado. Ankaŭ iu programo. Kosto 50 SEK. Lokalo: La malnova bakejo en eksbieno Hökälla. Buso 52 al Skogome iras de parko Brunnsparken 17h30. Eliru ĉe haltejo Lillhagsparken Södra. Kelkajn metrojn reire de la haltejo komenciĝas vojo Hökällans väg. Sekvu ĝin 200 m ĝis malnova ruĝa domo maldekstraflanke. Aŭtistoj povas lasi la aŭton en la granda parkejo de Lillhagsparken, vid-al-vide al vojo Hökällans väg. Bonvenon!

Kafejaj renkontiĝoj
Merkrede 20 oktobro 18h00,
Merkrede 17 novembro 18h00

Ni renkontiĝos en kafejo Språkcaféet en placo Esperantoplatsen. Ni trinkos kaj manĝos kaj provos ne krokodili. Volonte venu pli frue por havi lokon, sidos iu tie jam ekde 17h. Bonvenon!


Nia klubo, per Eldona Societo Esperanto kaj apoge de Sveda Esperantoinstituto kaj SEF, denove partoprenos en la Librofoiro (Bokmässan) de Gotenburgo 23–26 septembro en la Internacia placo (Internationella torget). Legu pli en nia membroletero.

Koncerne la klubejon
Ekde 1 marto la klubo ne plu havas ejon. Por kontakto vi povas turni vin al unu el la estraranoj, vidu supre sub Utilaj informoj.