Pri Gotenburgo

Gotenburgo (Göteborg) kuŝas meze de Skandinavio kun mallongaj distancoj al la eŭropa kontinento. Ekzistas multaj rektaj fluglinioj al Gotenburgo kaj ankaŭ pramŝipoj de Danlando kaj Germanio. Sur la nova pontego inter Danlando kaj Svedio estas facile veni per trajno, buso aŭ aŭto.

Ĉio en promena distanco   Gotenburgo estas granda urbo kun ĉarmo de malgranda urbo kaj kun mallongaj distancoj. La Universala Kongreso de Esperanto 26 julio – 2 aŭgusto 2003 okazis en konferencejo Svenska Mässan (Sveda Foiro), kiu kuŝas meze de la urbo.

Granda elekto de hoteloj   Estas amaso da hoteloj en Gotenburgo de diversaj niveloj, de malgrandaj familiaj hoteloj ĝis internaciaj unuarangaj hoteloj kun ĉiuj servoj. Troviĝas ĉ. 7500 hotelĉambroj en la urba centro. Troviĝas ankaŭ moderkostaj studentaj kaj multaj junulargastejoj.

Kelkaj faktoj

Gotenburgo estas la dua urbo de Svedio. Ĝi situas ĉe la sudokcidenta marbordo ĉe la elfluo de rivero Göta Älv.

La urbo havas proksimume 450 000 enloĝantojn. Ĝi estas regiona centro por industrio kaj komerco, por edukado kaj kulturo. Por ŝipveturado ĝi estas centro por la tuta lando.

La industrio estas grava. La plej grandaj entreprenoj estas la aŭtofabriko Volvo kaj Sveda Globlagra Fabriko (SKF). De la tri grandaj ŝipfarejoj nuntempe neniu restas, sed la ŝipriparejo City-varvet daŭrigas la ŝipfaradan tradicion de la urbo. Krome estas en la urbo multaj fabrikoj kaj laborejoj de diversaj grandecoj kaj specoj.

La komerco estas ankaŭ granda kun multaj novkonstruitaj magazenoj. La plej konata estas "Nordstaden", tuta kvartalo de butikoj kiel en konstanta foiro. Sur Nordstadstorget (Nordurba Placo) ofte estas diversaj spektakloj, foiroj k.t.p. Similaj butikkvartaloj estas ankaŭ aliloke en la urbo, speciale en la centroj de la novaj urbopartoj ĉe la eksteraĵo de la urbo. Cetere estas multaj tradiciaj magazenoj kaj malgrandaj butikoj kaj entreprenoj por pogranda komerco.

Tre fama estas Svenska Mässan (La Sveda Foiro), kie preskaŭ konstante okazas internaciaj foiroj. Ofte estas nuraj varofoiroj, sed ankaŭ povas temi pri diversaj ideofoiroj. Pluraj temaj foiroj revenas ĉiujare, estas jam institucioj. Ekz. pri tio estas la Turisma foiro kaj la Librofoiro. En 2003 okazis la UK en la koneksaj konferenclokaloj.

La eduka sistemo estas bone elkonstruita. Estas pluraj institucioj por pli alta edukado. Inter tiuj estas la Universitato de Gotenburgo, la Teknika Altlernejo de Chalmer, instruista, sociala, dentista, muzika kaj ĵurnalista altlernejoj. Estas ankaŭ lernejoj por scena prezentado kaj por eduki maristajn ĉefarojn kaj por eduki flegistan personaron.

La ŝipveturado ne plu estas tiel elstara kiel ĝi iam estis. Antaŭ iom da jaroj estis tri grandaj ŝipfarejoj en la urbo kaj en la haveno estis amasoj da ŝipoj de la tuta mondo. Ankoraŭ estas multe da aktiveco en la haveno, kiu estas la plej granda en Skandinavio. La ŝipkompanioj Transatlantic kaj Stena estas famaj entreprenoj.

En la 18a jarcento agis Ostindiska Kompaniet, ŝipkompanio kiu komercis kun Ĉinio. Ĉe la ŝipfarejo Terra Nova oni rekonstruis kopion de Götheborg, ŝipo el la 18a jarcento. Tiu ŝipfarejo estas turista allogaĵo, kun kafejo kaj gvidataj vidaĵprogramoj. Tien oni veturas per la boato Älvsnabben.

La urba historio

La nuna Gotenburgo estis fondata en 1619 de reĝo Gustav II Adolf kaj ricevis urbajn privilegiojn en 1621. Sed ekzistis kelkaj antaŭaj urboj en ĉi tiu areo. Jam en la dekunua jarcento estis Lödöse, kiu dum la mezepoko estis unu el la plej gravaj komercaj urboj de la lando. I.a. ĝi havis rajton stampi monerojn. La situo 40 km norden ĉe rivero Göta Älv dependis je tio, ke la landlimo antaŭ la mezo de la dektria jarcento ne atingis la maran bordon. Kiam la politikaj cirkonstancoj stabiliĝis dum regento Sten Sture la pliaĝa, estis fondata nova urbo ĉe la elfluo de la rivereto Säveån en Göta Älv en la nuntempa urboparto Gamlestaden (La Malnova Urbo). Unue oni nomis ĝin Götaholm, sed ekde 1474 Nya Lödöse (Nova Lödöse).

Dum la jaroj 1547-1563 la urbo situis – sub la nomo Älvsborg – ĉe la kastelo Älvsborg en la nuna urboparto Majorna. Sed tiu urbo estis forbruligata dum la eksplodo de la Nordia Sepjara milito kaj Nya Lödöse rericevis siajn urbajn privilegiojn. La urbo estis, en ĉ. 1550, rilate valoron de varoj, post Stokholmo la plej grava eksporta haveno. Gamla Lödöse (Malnova Lödöse) estis perdinta siajn privilegiojn en 1526, sed en 1586 ĝi rericevis siajn urbajn rajtojn, nun interne de la graflando de grafo Per Brahe la pliaĝa.

Rekte sub la ŝtato venis la urbo en 1602. En 1603 reĝo Karl IX decidis konstrui urbon kun la nomo Göteborg sur insulo Hisingen vidalvide la kastelon de Älvsborg. La konstruado komenciĝis en 1604 kaj en 1607 estis elskribataj la privilegioj. Ĝi estis enloĝata nur de nederlandanoj kun la nederlanda komercisto Abraham Cabeliau kiel gvidanto kaj estis detruata dum la Kalmar-milito en 1611, antaŭ ol la fortikaĵoj estis pretigitaj.

Per la fondado de la nuna Göteborg sur Gullbergsäng (la herbejo de Gullberg) fariĝis far Karl IX unuigo de Göteborg kaj Nya Lödöse, kies enloĝantoj estis ordonataj translokiĝi. Nya Lödöse fine ĉesis kiel urbo en 1624, Gamla Lödöse nur 1646. La reĝo, kiu decidis pri la loko de la nuna Göteborg, estis Gustav II Adolf, kiu heredis la tronon nur 17-jaraĝa. Li ankaŭ heredis militojn kaj la novkonstruadon de Göteborg.

La urbo konstruiĝis laŭ nederlanda principo kun remparfosaĵo kiel parto de la defendaj establaĵoj. Interne de la remparfosaĵo estis reto da kanaloj. Pluraj el tiuj kanaloj ankoraŭ restas.

Dum la proksimaj jardekoj post la fondo de la nuna Göteborg estis la gotenburga administrado kaj ekonomia vivo dominata de nederlandanoj, germanoj, skotoj kaj angloj, kiuj diversmaniere estis stimulataj enloĝiĝi laŭ modelo de Karl IX.

Dum la lasta parto de la deksepa jarcento Göteborg fariĝis ekonomia, administra kaj kultura centro por la tuta okcidenta Svedio. En 1665 ĝi fariĝis episkopa sidejo kaj en 1700 gubernia ĉefurbo. La eksterlanda dominado je tiu tempo konsiderinde malmultiĝis.

Kulturo kaj amuzo

Götaplatsen (Gotoplaco) estas la ĉefa centro por la kulturaj institucioj en la urbo. Meze de la placo staras la granda statuo Poseidon (Pozidono) de Carl Milles. Ĉirkaŭe situas la Koncerta Domo, la Artmuzeo, la Urba Teatro kaj la Urba Biblioteko.

De Götaplatsen iras la parada strato de Gotenburgo – Kungsportsavenyen. Ĝi estas i.a. uzata por la manifestacioj en la 1:a de majo aŭ por diversaj protest- aŭ pacmanifestacioj. Vi tamen ankaŭ povas vidi kelkfoje karnevalajn marŝadojn laŭlonge la Avenuon.

Ĉe kajo en la centro de Gotenburgo troviĝas Göteborgsoperan, la gotenburga operdomo. Se vi iras de Götaplatsen al la urba centro vi preterpasas la malnovan operdomon, la Granda Teatro, kiu estas ankoraŭ uzata.

Estas en la urbo ankaŭ pluraj malgrandaj teatroj. Plej konataj el tiuj estas Angeredsteatern kaj Folkteatern.

Muzeoj estas multaj, arta, naturhistoria, historia, ŝipveturada, etnografia, k.t.p. En la haveno estas ŝipmuzeo.

Novaj vizitindaĵoj estas Universeum, aventurmuzeo pri la mondo kaj la universo, kaj Världskulturmuséet, muzeo pri kulturoj en la mondo.

Restoracioj   Ĉie en la urbo troviĝas intimetosaj restoracioj – ankaŭ kelkaj vegetaraj. Gotenburgo estas nuntempe fama pro sia kulinara kulturo – ne malpli ol tri restoracioj havas stelon en Guide Michelin.

Sporto

Sporto kaj libertempaj aktivecoj havas subtenon de la aŭtoritatoj en Gotenburgo. Nya (Nova) Ullevi, la rekonstruita Gamla (Malnova) Ullevi kaj Scandinavium estas tre konataj ejoj por sportistoj en la tuta lando. GAIS, ÖIS kaj IFK estas la 3 plej konataj piedpilkaj teamoj. Interesuloj pri glacihokeo certe scias, ke Frölunda estas Gotenburga teamo. Multaj gejunuloj en la tuta mondo certe memoras kio estas Gothia Cup, rajdentuziasmuloj la ĉevalajn saltkonkursojn, k.t.p.

Sed estas ne nur piedopilkado kaj hokeo en la grandaj sportejoj, sed ankaŭ aliaj sportaj kaj muzikaj eventoj.

Velado estas kompreneble, pro la proksimeco al la maro, tre ŝatata libertempa agado kaj la sportfiŝkaptistoj estas multnombraj.

La urbo kaj Esperanto

Ankaŭ Gotenburgo havas sian Zeon: Esperantoplatsen, la Esperantoplaco. Krome la Urba biblioteko havas la plej grandan nombron da Esperanto-libroj en sveda publika biblioteko.

Verda urbo

Malgraŭ tio ke Gotenburgo estas granda industria urbo oni gardis grandan surfacon por parkoj kaj verdaĵaj regionoj. Slottskogen (La Kastela Arbaro) estas tre vasta verda areo kun bestoĝardeno por cervoj, kapreoloj kaj alkoj. Estas ankaŭ lageto por fokoj kaj alia por diversaj birdoj. Estas tre ŝatata ekskursa celo dimanĉe por la gotenburganoj.

Alia tre granda verda tereno, kie oni povas pasigi plurajn horojn promenante estas la Botanika Ĝardeno. Tie oni povas ĝui de la florpompo dum la tuta kreskoperiodo. Ofte tien venas grupoj, kiuj volas lerni pli bone prizorgi proprajn ĝardenojn.

La amuzparko Liseberg estas tre fame konata en la tuta lando. Ankaŭ ĝi estas tre ŝatata ekskursa celo por káj gotenburganoj káj la multaj turistoj en la urbo. Se oni ne ŝatas la modernajn atrakciojn por veturi supren–malsupren–cirkle k.t.p. oni povas promeni kaj ĝui la bele ornamitan parkon, aŭskulti konatajn artistojn aŭ danci en la populara dancejo Polketten. Vi ankaŭ povas viziti la Teatron de Liseberg aŭ manĝi kaj trinki bonguste en unu el la restoracioj. De la supro de la turo de Liseberg oni havas grandan parton de la urbo antaŭ la okuloj.

Multaj aliaj vidindaĵoj estas en la urbo, ekzemple la monto Ramberget, kun belega panoramo de la urbo. Aliaj altaj lokoj estas la ĉielskrapulo de Skanska ĉe la haveno, kaj la akvoturo de Guldheden.

Naturo   Proksime de la urbo troviĝas grandaj arbaroj kun lagoj. En Svedio la naturo estas libere alirebla. Speciale alloga ja estas la marborda insularo. Vi povas veturi per diversspecaj boatoj por ĝui la maron kaj vi ankaŭ povas elserĉi rokon por aŭskulti la ondan plaŭdadon kaj la mevajn kriojn. Baniĝo en la sala akvo estas ankaŭ unu el la someraj ĝuoj, same kiel fiŝkaptado rekte de la rokoj. Se vi volas ĝui la maron sen boato vi prenu la tramon al Långedrag kaj Saltholmen aŭ la aŭtobuson al la mara banejo Askim. Ĝuu la salajn ventojn kaj sentu: "Jen Gotenburgo" !