-------------------------------------------------------
=========i n t e r - L I G I L O
M e m b r o g a z e t o d e
E s p e r a n t o - S o c i e t o d e G o t e n b u r g o
2 0 0 0 : 3 001016
-------------------------------------------------------
____=========E N H A V O=========____
möten/renkontigoj:
Kongresaj ehoj / Kongressekon 24/10
aktuale:
UK en Gotenburgo 2003 / Världskongressen i Göteborg 2003
Kursoj daurantaj
E-instruado ce la gimnazio en Lerum
E-lernolibro por la gimnazioj
raportoj:
Sommarkurs i Gunnilse / Somera kurso en Gunnilse
Vespera kurso en Masthugget
Vagemulino vizitis
Vojago al IJK en Hongkongo
-------------------------------------------------------
____=========R E N K O N T I G O J / M Ö T E N=========____
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========KONGRESAJ EHOJ / KONGRESSEKON
Britta Rehm berättar om årets KELI-kongress i Tjeckien
Britta Rehm rakontos pri la ci-jara KELI-kongreso en Cehio.
tisdag / marde
24 oktobro 19.00
en Esperanto-Centro de Gotenburgo,
Masthuggsliden 1
Kaffe m.m. / Kafo k.a.
Ta gärna med er foton och annat om ni gjort någon esperantoresa under
året (tidigare resor går också an).
Bv kunporti fotojn k.a. se vi vojagis Esperante
dum la jaro (au antauaj jaroj)
Välkommen! / Bonvenon!
-------------------------------------------------------
____=========A K T U A L E / A K T U E L L T=========____
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========VÄRLDSKONGRESSEN I GÖTEBORG 2003
Det blir en esperantisk världskongress i Göteborg år 2003. Detta
beslutade UEA:s styrelse under årets världskongress i Tel-Aviv.
(Tel-Aviv-kongressen kan man läsa om i det senaste och det kommande
numret av La Espero.)
Det planerade kongressdatumet för 2003 är 26 juli-2 augusti, och
kongressen hålls på Svenska Mässan.
Nu börjar ett intressant projekt, nämligen att organisera kongressen.
Esperantister från hela landet kommer att delta i det arbetet, och ett
första steg tas redan lördag 21 oktober 12.00-15.00, då vi har ett
arbetsmöte om kongressen i klubblokalen. Styrelseledamöter i SEF kommer
att vara med på mötet. Alla som vill arbeta med kongressen är välkomna.
(Kallelse skickades den 8 oktober till ett antal personer.)
Christer Lörnemark
-------------------------------------------------------
=========UK EN GOTENBURGO 2003
Estos Universala Kongreso en Gotenburgo en 2003. Tion decidis la estraro
de UEA dum la ci-jara UK en Tel-Avivo. (Oni povas legi pri la Tel-Aviva
kongreso en la lasta kaj venonta numeroj de La Espero.)
La planita kongresdato por 2003 estas 26 julio-2 augusto, kaj la
kongresejo estos Svenska Mässan.
Nun komencas interesa projekto, nome la organizado de la kongreso.
Esperantistoj de la tuta lando partoprenos en tiu laboro, kaj unua paso
estos prenita sabate la 21-an de oktobro 12.00-15.00, kiam okazos labora
renkontigo en la klubejo. Ce-estos estraranoj de SEF. Ciuj kiuj volas
labori por la kongreso estas bonvenaj. (Alvoko al la renkontigo
sendigis la 8-an de oktobro al multaj personoj.)
Christer Lörnemark
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========ESPERANTO-KURSOJ EN GOTENBURGO
Nybörjare / Komencantoj
Onsdagar / Merkrede 18.30-20.00
Lärare / Instruisto: Ali Khoshmashraban
Började i vecka 38. / Komencis en semajno 38.
Nybörjare / Komencantoj
Torsdagar / Jaude 18.00-19.30
Lärare / Instruisto: Christer Lörnemark
Började i vecka 38. /Komencis en semajno 38.
Fortsättningskurs / Dauriga kurso
Måndagar / Lunde 18.00-19.30
Lärare / Instruisto: Inga Johanson
Började i vecka 37. / Komencis en semajno 37.
Konversation / Konversacio
Onsdagar / Merkrede 11.00-13.30
Lärare / Instruisto: Aira Kankkunen
Började i vecka 37. / Komencis en semajno 37
Kurslokal / Kursejo:
Esperanto-Centro de Gotenburgo, Masthuggsliden 1, tfn 12 05 94
Avgift: Ca 100 SEK inkl. mtrl / Kotizo: c 100 SEK inkluzive lernilojn.
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========ESPERANTO-KURSO EN GIMNAZIO EN LERUM
Ce Lerums Gymnasieskola nun okazas Esperanto-kurso kun ok studantoj. La
instruisto kaj iniciatinto estas Folke Wedlin, kiu memlernis Esperanton
en 1999. La kurso ampleksas 100 gimnaziajn poentojn kaj dauros ankau
dum la printempo.
La kolegoj de Folke ce la gimnazio akceptis la novan studfakon
bonvole kaj kun intereso; kelkaj el ili ec satus lerni Esperanton.
Do nun okazas Esperanto-kursoj ce du svedaj gimnazioj: en Lerum, kaj
ce Katedralskolan en Uppsala. (Ce Olympiagymnasiet en Helsingborg
okazis Esperanto-kursoj antaue, sed ne ci-semestre. Espereble la
Esperanto-kursoj revenos en Helsingborgo autune 2001. )
Christer Lörnemark
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========ESPERANTO-LERNOLIBRO POR LA GIMNAZIOJ
Ja eblas studi Esperanton ce kelkaj svedaj gimnazioj, kaj aliaj
gimnazioj eble sekvos. Specifa lernilo estas bezonata por tiu grupo de
lernantoj: moderna lernolibro kun profesia aspekto, eroj de junulara
kulturo kaj kun interaktivaj ekzercoj sur komputila kompaktdisko. De
kelka tempo Lars Forsman, Christer Lörnemark, Kjell Randehed kaj Folke
Wedlin verkas tian lernolibron. "Esperanto por gimnazianoj" estas gia
provizora titolo.
Christer Lörnemark
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
-------------------------------------------------------
____=========R A P O R T O J=========____
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========SOMMARKURS I GUNNILSE
Under några varma och vackra sommardagar 3-7 juli hölls en esperantokurs
för nybörjare i Gunnilse nordost om Göteborgs centrum. Göteborgs
Esperantoförening hade hyrt lokaler i Gunnilse missionskyrka där man
kunde ha två studiegrupper, en nybörjargrupp för vuxna och en för barn.
Den vuxna gruppen bestod av fem elever och hade Ali Khoshmashraban och
Andreas Nordström som lärare. Barngruppen samlade sex barn och leddes av
Siv Burell, Margareta Andersson och Helfrid Karlsson. Kursen bjöd på
varierande aktiviteter. Förutom vanliga lektioner var det sång och lekar
(den vuxna gruppen var med ibland) och visning av två videor: Mazi en
Gondolando och en dockteaterfilm om Zamenhofs liv. Barnen utarbetade
under veckan en liten föreställning, som de framförde på
avslutningsdagen. De gjorde också en badutflykt till en närbelägen sjö.
På det hela taget en trevlig och avslappnad kursvecka på den sommarfagra
landsbygden.
Andreas Nordström
-------------------------------------------------------
=========SOMERKURSO EN GUNNILSE
Dum kelkaj varmaj kaj belaj somertagoj 3-7 julio la gotenburga
Esperanto-klubo arangis Esperanto-kurson en Gunnilse, nordoriente de la
centro de Gotenburgo. La klubo luis lokalojn en la misifederacia kapelo
de Gunnilse, kie oni povis havi du studrondojn, unu komenculan por
plenkreskuloj kaj unu por infanoj. La plenkreskula grupo konsistis el
kvin lernantoj kaj havis Ali Khoshmashraban kaj Andreas Nordström kiel
gvidantojn. La infana grupo kolektis ses infanojn kaj estis gvidata de
Siv Burell, Margareta Andersson kaj Helfrid Karlsson. La kurso ofertis
diversajn aktivadojn. Krom ordinaraj lecionoj okazis kantado kaj ludado
(la plenkreskula grupo foje partoprenis) kaj montrado de du videofilmoj:
Mazi en Gondolando kaj pupteatra filmo pri la vivo de Zamenhof. La
infanoj ellaboris dum la semajno etan prezentadon, kiun ili prezentis en
la lasta tago. Ili faris ankau banekskurson al proksima lago. Entute
agrabla kaj malstrecita kurssemajno en la somerbela kamparo.
Andreas Nordström
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========VESPERA KURSO EN MASTHUGGET
Samtempe kun la kurso en Gunnilse (3-7 julio) ankau okazis vespera
kurso en la klubejo, kun ok lernantoj. Instruis Inga Johanson kaj
Christer Lörnemark, kaj Siv Burell kantigis la ceestantojn je
esperantlingvaj kantoj.
Christer
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========VAGEMULINO VIZITIS
7-9 julio vizitis Gotenburgon Amanda Higley, juna esperantistino el
Sacramento, Kalifornio. De aprilo 1999 si vojagis en Europo per
Pasporta Servo, kaj tiel konatigis kun kelkcent Esperanto-parolantoj en
diversaj landoj, ekzemple Francio, Germanio, Svisio kaj Hungario. Danion
kaj Svedion si trapasis survoje al la Kultura Esperanto-Festivalo en
Helsinki.
Amanda Higley skribis pri sia vojagado dum 1999, kaj la dokumenton
oni trovas en Interreto ce
http://home.wxs.nl/~lide/ps/ps_aventuro1999.htm. Espereble si baldau
enmetos gisdatigon pri la jaro 2000.
Christer
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========VOJAGO AL IJK EN HONGKONGO
Merkrede la 25-an de septembro Magnus Asplund, studento ce Chalmers,
prelegis pri sia vojago ci-somere al la Internacia Junulara Kongreso
en Hongkongo. Li iris per trajno tra Germanio, Pollando, Bjelorusio kaj
Rusio. Ekde Berlino li vojagis kun pli ol dek esperantistoj al IJK. Ili
pasigis kelkan tempon en Esperanto-kongreso ekster Tobolsk, ce la
rivero Ob. La klimato tute ne estis malvarma, gi similis al la sveda
(supozeble kun malpli da pluvo).
Magnus Asplund rakontis ankau pri malfacilajoj dum la vojago.
Ekzemple estis konsentite ke loka esperantisto en Moskvo acetu por ili
la trajnbiletojn al Siberio. Kaj ce trajnstacio en Moskvo ja estis aro
da afablaj moskvaj esperantistoj, sed ne ceestis la ulo kiu donus al
ili la trajnbiletojn; ankau neceestis la mono donita al li. Ili devis
mem havigi al si la biletojn.
En la trajno ili mangis plejparte supon kaj mangajojn kiujn ili
acetis ce trajnstacioj. La trajno haltis ce stacio nur cirkau dudek
minutojn, kaj la trajnoj ne reekis lau la sveda maniero, kun signalo de
konduktoro. Ne, la trajno nur ekveturis, kaj estis avantago se oni
estis en gi kaj ne sur la kajo... Guste tia afero okazis ce iu
siberia trajnstacio. Du el la kunvojagantoj deiris de la trajno, kaj
post kelka tempo ili vidis trajnon ekforiri. Lastsekunde ili sukcesis
supreniri en la trajnon. Sed la trajno iris en alia direkto nun - ne
tiel strange, car ili estis prenintaj la malgustan trajnon. Nu, tio
iel solvigis, kaj la du perditoj revenis en la grupon.
En Siberio relative proksime al Bajkala Lago ili veturis al
flughaveno kaj flugis en Cinion. (Denove estis problemo je ulo kiu
acetus flugbiletojn al ili, sed ankau tiu problemo solvigis.) La
aviadilo alterigis en Senjang en nordorienta Cinio, kaj de tiu urbego
ili veturis tra Cinio al Hongkongo.
Magnus Asplund ankau rakontis multe da aliaj aferoj, ekzemple pri la
IJK. Li ne estis sperta E-parolanto kiam li komencis la vojagon, sed
lia Esperanto plibonigis, car gi estis preskau la sola lingvo uzata
dum la vojago: la kunvojagantoj interparolis nur Esperante, kaj ne
multis la rusoj, cinoj kaj hongkonganoj kiuj povis paroli la anglan au
aliajn fremdlingvojn. (Ec en Hongkongo estis malfacile trovi
anglalingvanojn, malgrau ke la angla estas unu el la oficialaj lingvoj
de Hongkongo.)
(La dato de la prelego fiksigis mallonge antaue, kaj voko al la
renkontigo okazis per Rapida Informilo.)
Magnus prelegis en la sveda, kaj la saman prelegon oni povus okazigi
ankau en alia medio, ekzemple junularasocio, kiel inspirilon por lerni
Esperanton kaj vojagi en Esperantio.
Christer Lörnemark
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
Göteborgs Stadsbibliotek har ca 800 boktitlar på och om esperanto.
Låna och läs!
La urba biblioteko de Gotenburgo havas c. 800 librotitolojn en kaj pri
Esperanto. Pruntu librojn kaj legu!
/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
Föreningens lokal är öppen varje tisdag 18.00-19.00; vid månadsmöten
till 21.00. I lokalen hålls nu kurser tre kvällar i veckan (mån, ons,
tors), och på dagtid på onsdagar (kl. 11-13.15). Esperanto-Centro de
Gotenburgo har bl.a. ett välförsett tidningarkiv och flera boksamlingar.
Välkommen! Vägbeskrivning finns på föreningens webbsida.
La klubejo estas malferma ciun mardon 18.00-19.00; je monataj
remnkontigoj gis la 21a. En la ejo okazas kursoj dum tri vesperoj po
semajno (lunde, merkrede, jaude), kaj tage dum merkredoj
(11.00-13.15). Esperanto-Centro de Gotenburgo havas i.a. bone provizitan
gazetan arkivon kaj plurajn librokolektojn. Bonvenon!
÷ ÷ ÷
Nya texter, annonser och upplysningar för inter-LIGILO nr 4:00 bör vara
redaktörerna tilllhanda senast tisdag 28 november. Arbetsgruppen för
inter-LIGILO träffas detta datum kl. 18. / Novaj tekstoj kaj anoncoj por
inter-LIGILO N-ro 4:00 estu ce la redaktantoj marde la 28-an de
novembro. La laborgrupo renkontigos la saman daton je la h.18.
÷ ÷ ÷
Membrogazeto de la Esperanto-Societo de Gotenburgo,
inter-LIGILO.
Ne-membroj povas aboni gin kontrau 40 kronoj. Retposta versio
senpaga. Skribu sur la postgira talono: "Por la inter-LIGILO".
Responda eldonanto: Christer Lörnemark, tfn 031-41 26 53
Redaktantoj: Christer Lörnemark, Andreas Nordström,
Inga Johanson, Göran Zachrisson
Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, Se - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94 Postgira konto: 4 36 12-1
retpago: [inaktuell internetadress]
Du kan prenumerera på e-postversionen genom att sända ett meddelande
till [inaktuell internetadress]. Samma procedur gäller för att avsluta
prenumerationen.
Vi povas ekaboni al la retposta versio per mesago al
[inaktuell internetadress]. La sama proceduro validas por
cesigo de la abono.
Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, SE - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94 Postgira konto: 4 36 12-1
Informoj pri Esperanto
www.esperanto.se
www.esperanto.net
www.esperanto.nu
Föreningens webbsidor finns på adressen
[inaktuell internetadress]. Där finns bl.a. aktuell
information om kommande arrangemang, länkar till andra esperantosidor på
nätet, en vägbeskrivning till föreningens lokal, m.m.
La TTT-pagoj de la klubo trovigas ce
[inaktuell internetadress]. Tie vi trovos i.a.
aktualajn informojn pri estontaj arangoj, ligiloj al aliaj
Esperanto-pagoj en la reto, priskribo de la vojo al la klubejo, k.a.