inter-LIGILO   N-ro 4:02


Vintra programo

ATENTU! La programoj komenciĝas nun je *18:30 h *
Adreso: Masthuggsliden 1

Tago de la Libro
Marde 17 decembro
Ebbe Vilborg prelegos pri esperantolibroj eldonitaj dum la jaro

Jaroj de Esperanto en popolaltlernejo Karlskoga
ATENTU! Vendrede 24 januaro
Lars Forsman rakontos el siaj jaroj kiel esperantoinstruisto

La kupra tempo
Marde 18 februaro
Anita Dagmarsdotter rakontos pri la kupra tempo en la sveda mindistrikto. Samtempe ni festos la Semajnon de Internacia Amikeco


Vinterns program

OBS! Programmen börjar numera *** kl 18:30 ***
Adress: Masthuggsliden 1

Bokens Dag
Tisdag 17 december
Ebbe Vilborg föreläser om esperantoböcker som utgivits under året

År av esperanto i Karlskoga folkhögskola
OBS! Fredag 24 januari
Lars Forsman berättar från sina år som esperantolärare

Koppartiden
Tisdag 18 februari
Anita Dagmarsdotter berättar om kopparens tid i Bergslagen. Samtidigt firar vi Veckan för Internationell Vänskap


Ni deziras al ĉiuj
* Ĝojajn Festotagojn! *


La ĉi-jara Librofoiro

Societo, SEF kaj la eldonejo Eldona Societo Esperanto havis 6 m2 budon en la Librofoiro (Bokmässan) 19–22 septembro, kiu kiel kutime okazis en la haloj de Sveda Foiro (Svenska Mässan). Oni informis pri Esperanto kaj la venonta UK kaj vendis esperantolibrojn tre sukcese, la vendosumo atingis 3600 SEK. Ĉi-jare oni havis tre bonan situon de la budo, ĝuste ĉe la enirejo, kio povus parte klarigi la sukceson. Deĵorantoj estis gotenburganoj Aino Åberg, Aira Kankkunen, Irene Kumpulainen, Britta Rehm, Dolly Carlsson, Gertrud Brestan, Ali Khoshmashraban, Christer Lörnemark kaj Andreas Nordström. De Eldona Sociero: Agneta Emanuelsson, Anita Bergh kaj Bertil Nilsson. Societo kontribuis per 3000 SEK por lui la budon, SEF kaj Eldona la reston. La triopo partoprenos la Librofoiron ankaŭ en 2003, Societo kontribuos per la sama sumo.
Andreas Nordström


Kongresaj eĥoj

Ĵaŭde 26 septembro ni havis viziton el Hago, Nederlando, de la direktoro de IEI (Internacia Esperanto-Instituto) s-ro Atilio Orellana Rojas. Li estis survoje al la seminario en Lesjöfors de la Sveda Esperanto-Instituto. Atilio prelegis tre vive por la ĉeestantoj pri la korpa lingvo kaj ties diferencoj en diversaj kulturoj, kio povas okazigi amuzajn aŭ malagrablajn miskomprenojn. Oni finis la klubvesperon per raportoj de la someraj kongresoj (UK kaj la KELI-kongreso) montrante fotojn.

Grandaj atingoj dum nur du tagoj
Dum la vizito de Atilio en Gotenburgo li ankaŭ vizitis Kunskapskretsen (privata entrepreno por kursoj en diversaj metioj por la labormerkato) kune kun Siv Burell, kie li faris la saman prelegon por du grupoj kun granda sukceso. Li kaj Siv ankaŭ estis intervjuita en radio P4 Göteborg, kie Siv svedlingve rakontis pri Esperanto kaj la venonta UK kaj Atilio rakontis iom pri la korpa lingvo, interpretita de Siv.
Dum la librofoiro oni ofertis al interesitoj partopreni provlecionon en Esperanto. La provleciono okazis vendrede gvidata de Atilio. Deko da interesitoj alvenis al la klubejo por partopreni la provlecionon. Atilio instruis Ĉe-metode kun tiel granda sukceso, ke ĉiuj partoprenantoj poste anoncis sin al niaj komenculaj kursoj!
Andreas Nordström


LKK – rea vizito de Nikola

3–7 oktobro Nikola Rašić de CO, Roterdamo, vizitis Stokholmon kaj Gotenburgon por aferoj koncerne la venontan UK. En la sabato li vizitis la LKK-kunsidon en Gotenburgo kaj en la dimanĉo li partoprenis kunsidon de la laborgrupo por Nacia Vespero (unu el la programeroj de la venonta UK) ĉe Siv Burell en Gråbo. La laborgrupo ankoraŭ ne trovis prezentiston por Nacia Vespero, sed tiam la gvidanto de la dancistoj, Gunnar Wivardsson de Stora Lundby Folkdansgille, proponis ke Nikola fariĝu prezentisto, kaj Nikola akceptis! Aktora talento ankoraŭ ne malkovrita? Neordinara, sed certe bona solvo de la problemo.
Andreas Nordström


Pli pri la origino de Esperanto

Marde 22 oktobro Ebbe Vilborg daŭrigis la prelegon, kiun li faris 22 februaro okaze de la Semajno de Internacia Amikeco. La oktobra prelego estis ankaŭ en la sveda kaj temis pri la praformoj de Esperanto kaj pri reformprojekto de ĝi, antaŭ ol Esperanto estis fiksita forme per decido de la unua esperantokongreso en 1905. Ebbe ankau resumis la diversajn opiniojn pri la lingvofontoj de Esperanto.
Andreas Nordström


Vizitoj de karavanistoj

Fine de oktobro–komence de novembro ges-oj Ooba el Japanio vizitis Stockholmon kaj Gotenburgon, por esplori la eblecojn aranĝi karavanon de japanoj, kiuj volas viziti la venontan UK, sed ankaŭ aliajn partojn de Svedio. S-ino Ooba estas unu el du aranĝantoj de kongreskaravanoj el Japanio (la alia estas tiu de Oomoto). Per Rapida Informilo ni kolektis dekon da gotenburganoj kaj havis agrablan renkontiĝon kun ges-oj Ooba en nia klubejo vespere 1 novembro. Ili donacis al la klubo skatolon da specialaj japanaj kukoj, kiujn ni tuj gustumis, kaj ili ricevis reciproke la libron pri la gotenburga esperantohistorio.

5–7 decembro vizitis Lucille Harmon el Usono Gotenburgon por la sama kialo. Ŝi estis survoje al Dalekarlio kaj poste al Stokholmo. Ŝoforo estis Asta Schædel el Malmö. Ni ne kunvokis por renkontiĝo kun la gotenburgaj esperantistoj, ĉar la dato de ilia alveno al Gotenburgo estis necerta, sed Inga Johanson iris kun Lucille kaj Asta al la konsturaĵo, kie la venonta UK okazos kaj ili vizitis la grandan hotelon Gothia.
Andreas Nordström


Prelego pri Kosovo

Marde 19 novembro Zija Lleshi prelegis pri la historio de Kosovo. Pro postmilitaj decidoj Kosovo fariĝis parto de Serbio, kvankam ĝi estas la norda parto de etna teritorio de la albanoj tra la historio. La albana etno en Kosovo suferis kaj daŭre suferas pro la decidoj de la grandaj nacioj super la kapoj de la kosova popolo.
Andreas Nordström


Kontaktoj inter svedoj

Ni povas raporti pri eĉ plia vizito dum ĉi tiu eventoriĉa aŭtuno. 26 novembro vizitis nin Soile Lingman kun fratino kaj Birgit Brenander el la Stokholma Esperantoklubo. Ili volis krei kontaktojn kun la gotenburganoj antaŭ la venontjara UK. Ĉeestis ankaŭ Anita Dagmarsdotter, kiu ĵus transloĝiĝis al Gotenburgo. Per la reto oni kolektis kelkajn gotenburganojn al la renkontiĝo, kiu okazis en bona etoso. Aino Åberg regalis per fromaĝoj kaj hejmbakita pano.
Andreas Nordström


Vårens kurser

30 tim/12 ggr, pris 100 kr inkl. material. Anmälan: tfn: 031-12 05 94,
e-post: <inaktuell e-postadress>

Nybörjarkurs:
Måndagkvällar
Ledare: Inga Johanson
Startar om det finns intresse, för besked om tider och startdatum kontakta Inga:
<inaktuell e-postadress>, 031-15 57 23

Nybörjarkurs:
Söndagar kl. 17.15-19.00
Ledare: Ali Khoshmashraban
Startar om det finns intresse, för besked maila Ali: alishadi®hotmail.com (byt ® mot @ i e-postadressen)

Nybörjarkurs:
För synskadade finsktalande i Dahlheimers hus, ledare Aira Kankkunen. Anmälan se nedan under Konversation.

Fortsättningskurs:
Måndagkvällar
Ledare: Inga Johanson
För besked om tider och startdatum kontakta Inga: <inaktuell e-postadress>, 031-15 57 23

Fortsättningskurs:
Söndagar kl. 15.00-17.00
Ledare: Ali Khoshmashraban
Start 12 januari. För anmälan maila Ali:
alishadi®hotmail.com (byt ® mot @ i e-postadressen)

Konversation:
Onsdagar kl. 11.00-13.00
Ledare: Aira Kankkunen
Start 29 januari
Obs! Anmälan direkt till Aira:
tfn 031-18 79 82, e-post:
aira.kankkunen®goteborg.utfors.se (byt ® mot @ i e-postadressen)


Gratulationer

till Alis studiegrupp på söndagar, som snabbt har uppnått goda resultat! Hälsar Siv Burell, som besökte gruppen en söndag.


Medlemsavgifterna för 2003

Vanlig medlem i Societo och SEF med La Espero och inter-LIGILO: 235 kr
Som ovan fast för hel familj: 315 kr
Ungdomsmedl. t.o.m. 30 år i Societo och SEJU: 155 kr
Vanlig medlem endast i Societo med inter-LIGILO: 75 kr
Familjemedlem endast i Societo men utan inter-LIGILO: 25 kr
Endast prenumeration av inter-LIGILO: 40 kr

Gåvor till inter-LIGILO eller till föreningens verksamhet tas tacksamt emot.

Betala med bifogat inbetalningskort till Göteborgs Esperantoförening, pg 43 612-1.
Glöm ej att ange namn och adress!


Membrogazeto de la Esperanto-Societo de Gotenburgo, inter-LIGILO
Responda eldonanto: Andreas Nordström, tfn 031-52 59 72
Redaktantoj: Christer Lörnemark, Andreas Nordström, Inga Johanson.
Esperanto-Centro de Gotenburgo, Masthuggsliden 1, SE - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94   Poŝtĝira konto: 4 36 12-1   Retpoŝto: <neaktuala retadreso>
Retpaĝo: <neaktuala retadreso>