-------------------------------------------------------
=========i n t e r -  L I G I L O
M e m b r o g a z e t o  d e
E s p e r a n t o - S o c i e t o  d e  G o t e n b u r g o
2 0 0 3 : 3          030908
-------------------------------------------------------

____=========E N H A V O=========____

kunveno / möte:
  esperantoafton på Kunskapskretsen 16/9
  vi minns kongressen 21/10
aktuale:
   Bokmässan 25-28/9
raportoj:
  printempa festeno nuligita
  sonbildoj ĉe sveda lago (Internacia Infana Kongreseto 2003)
  universitata simpozio en Esperanto (kaj la angla)
  kelkaj noticoj pri la pasinta UK
  ekspozicioj en Gotenburgo
  la amaskomunikila kongreso



-------------------------------------------------------
____=========R E N K O N T I Ĝ O  /  M Ö T E =========____


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========E s p e r a n t o a f t o n  p å  K u n s k a p s k r e t s e n
(E-vespero en la edukejo Kunskapskretsen)
den 16 september kl. 17.30


Esperanto-bilder, film från sommarens världskongress
och rundvandring hos en intressant utbildningsanordnare

Plats: Kunskapskretsen, Polstjärnegatan 4

Buss 16, 99 eller 130, hållplats: Regnbågsgatan. Kommer du från Centrum: gå
i bussens färdriktning tills du kan ta till höger över en P-plats mot en
trevägskorsning. På Zinkens plank finns symbolen för Kunskapskretsen, en
blå jordglob + andra symboler, t.ex. Postens och Polstjärnans. Efter knappt
100 m går du in på gården till vänster, går förbi Posten och hittar
uppgången till Kunskapskretsen. Vi är på våning 2.

Med bil från centrum: Kör mot hamnarna, följ skylten "Lindholmen", men bara
50 meter, fortsätt rakt fram tills du kan svänga höger och följa skyltarna.
Parkera långt bort inne på gården.

Program:
17.30 - 18.00  Kaffe och rundvandring i Kunskapskretsens lokaler
Svenska för invandrare, el-utbildningar,  automatiseringsteknik m.m.
Vi tittar på bilder från Världskongressen
18.00 - 18.30  Att ordna en världskongress. Erfarenheter.
18.30 - 20.00  Filmpresentationen av Sverige: Nacia Vespero
20.00-20.30   Kommentarer. Diskussioner. Efter kongressen?
20.30          Låt oss gå, innan larmet går!

VARMT VÄLKOMNA!
Du som har foton från kongressen, ta med dem !

Esperanto Societo de Gotenburgo och Kunskapskretsen
Siv Burell  0302-411 49,  070-721 34 79
siv.burell®telia.com (byt ® mot @ i e-postadressen!)


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========V i  m i n n s  k o n g r e s s e n
(Det vi inte hann berätta om på septembermötet...)

Ni memoras la kongreson
(Tio kion ni ne havis tempon por rakonti dum la septembra kunveno...)

tis 21 oktober 18.30 (vi börjar med kaffe/ni komencos per kafumado)
Esperanto-Centro, Masthuggsliden 1

Bonvenon!



-------------------------------------------------------
____=========A K T U A L E  /  A K T U E L L T=========____


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========B o k m ä s s a n  2 5 - 2 8  s e p t e m b e r
på Svenska Mässan

Göteborgs Esperantoförening är med förstås, tillsammans med
Förlagsföreningen Esperanto. Montern ligger ganska nära ingången och har
numret C01:24. Förutom esperantoböcker säljer vi också böcker på svenska om
esperanto eller med esperantoanknytning - t.ex. Alfred Nobels drama
"Nemesis", som Esperantoförlaget har givit ut i en upplaga med
parallelltext (svenska och esperanto). Där finns också t.ex. en ny bok av
Leif-Gunnar Nordenstorm om Zamenhof och esperanto.

Årets monter har nummer C01:24 och placeringen är bättre än
förra årets. På Bokmässan 2002 syntes vår skylt Esperantoplatsen för alla
som stod och väntade vid huvudingången till mässhallarna; däremot gick de
flesta av besökarna förbi på några tiotal meters avstånd. I år finns vår
monter snett bredvid puben Ox' "uteservering" intill huvudingången. När
besökarna kommer in genom huvudingången till Bokmässan kan de gå åt höger,
åt vänster eller rakt fram in på de närmaste "montergatorna". De flesta
kommer att gå till höger eller till vänster, och de som går till vänster
måste gå förbi esperanto-montern för att kunna nå de andra mässhallarna.

Några funktionärer från Förlagsföreningen Esperanto kommer att tjänstgöra i
montern, liksom medlemmar i Societo. Några i föreningen har redan anmält
sig för att hjälpa till, men vi vill gärna se fler. Om Du är intresserad av
att hjälpa till så hör av Dig till föreningen,
tfn 12 05 94, e-post [inaktuell internetadress].


Esperanto-Societo de Gotenburgo, kune kun Eldona Societo Esperanto, ankaŭ
ĉi-jare partoprenos la svedian Librofoiron en Svenska Mässan, Gotenburgo
25-28 septembro. (La foiro okazos unu etaĝon sub la ĉi-jara UK-ejo.
Lastjare partoprenis la foiron 793 ekspoziciantoj; la suma nombro de
vizitintoj estis 110 000.) Ni faros reklamon por la nova eldono de
"Nemeza", antaŭe forgesita kaj kaŝita dramo de Alfred Nobel, por du
svedlingvaj libroj pri Esperanto, kaj por lerniloj kaj diversaj E-lingvaj
libroj.



____=========R A P O R T O J=========____


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========P r i n t e m p a  f e s t e n o  n u l i g i t a

En la antaŭa numero de inter-LIGILO estis anonco pri printempa festeno la
27-an de majo. Ĝi bedaŭrinde ne povis efektiviĝi, pro tro malgranda
nombro de antaŭaliĝoj.



/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========S o n b i l d o j  ĉ e  s v e d a  l a g o

La sonoj de naĝado kaj  akvoludoj ŝvebis ĉiutage super la lago. Poste,
krioj el arbaro: "Mi trovis jam kvin!" Eĥo: "Eĉ unu suĉ-bombonon mi ne
trovis kie... ha jen unu!" Internacia Futbala Matĉo kun komentario:
"Florian plusendas la pilkon al Tomoya, tiu lerte preterpasas du
atakantojn, Gretel klopodas haltigi lin, sed ŝoto al golo! Kristine
haltigas tion per forta piedbato - tute ĝis la alia golo!"

Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio
en Lerum, 20 km de Gotenburgo. Ĝi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio,
Francio,  Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la
plimulto knabinoj.  Preskaŭ duono venis el E-familioj kun bona lingvoscio;
tamen kelkaj havis malpli da kapablo ol la kongreseto bezonas; tiuj
ekspediĝis ĉiutage al paroliga kurseto.

Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldoniĝis al nia  ekskurso
al bestoĝardeno en Borås. Alitage, gepatroj, ĵurnalisto kaj interesitoj
vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili.

Inter la IIK-programeroj estis pentrado, desegnado, kolcena farado, sportaj
olimpikoj  kun premioj, apud-laga fajro, du trezor-serĉoj, muzikado,
dancado, seĝo-ludoj kaj la ĉiunokta endormiga rakonto, per kiu infanoj
aŭskultis tutan libron: "Avinjo".

Vizitu la IIK-hejmpagon por legi raportojn kiujn la infanoj verkis kaj vidi
fotojn. En la hejmpagaro de UEA serĉu sub 'Kongresoĵ. Ni kore dankas al
Aino, nia surloka gvidanto, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj.

	Stefan MacGill
(ĝenerala gazetara komuniko)
http://www.uea.org/kongresoj/iik_2003.html



/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========U n i v e r s i t a t a  s i m p o z i o
e n  E s p e r a n t o  ( k a j  l a  a n g l a )

Svedaj universitatoj estas en la praktiko dulingvaj: la sveda kaj la angla
estas la ununuraj lingvoj kiujn ĉiu universitatano svedia devas scipovi.
Eĉ "grandaj" lingvoj kiel la franca, germana, hispana ktp uzatas nur ene
de la respektivaj depart-mentoj (pri latinidaj lingvoj, pri la germana
lingvo, ktp.). En la baza edukado la sveda estas prelega lingvo, sed oni
ofte uzas anglalingvajn kurslibrojn jam ekde la unua semestro. La grado de
anglalingviĝo varias laŭ la fako: en natursciencoj la angla ĝenerale pli
fortas ol en humanismaj sciencoj. Ne eblas labori en universitata medio sen
scipovo de la angla.

En tiu medio okazis simpozio 2-3 aŭgusto pri interkultura komunikado, en
Humanisten, domego de la humanisma fakultato de la gotenburga universitato
(vidu la ĉi-supran foton). (Tiu domego situas en Rehnströmsparken,
"malantaŭ" Göta-platsen kaj sur monto apud Korsvägen.) Akademio de
Esperanto aranĝis la simpozion, kunlabore kun profesoroj Sture Allén kaj
Sven-Göran Malmgren de la gotenburga universitato. La simpozio havis
financan subtenon de la Sveda Akademio. Ĉeforganizanto estis profesoro
Christer Kiselman, vic-prezidanto de Akademio de Esperanto.

La programo estis kutima por ĉi tiaj  sciencaj konferencoj: sinsekvo da
prelegoj kun postaj demandoj al la preleginto kaj diskuto pri la temo. La
lingva aranĝo tamen estis nekutima: prelegoj okazis aŭ en Esperanto aŭ en
la angla, sen traduko en la alian lingvon, sed estis tradukado de la
diskutoj kiuj sekvis ĉiun prelegon. (Tiu tradukado bedaŭrinde ne funkciis
dum la plejparto de la dua tago.) Ĉiuj ĉeestantoj verŝajne komprenis kaj
parolis
Esperanton, krom tri personoj: la profesoroj Sture Allén, Sven-Göran
Malmgren kaj Lars-Gunnar Andersson, ĉiuj de la departmento pri la sveda
lingvo.

La diskutoj postprelegaj estis tre viglaj. Laŭ mia impreso la
Esperantlingvaj diskutoj estis iom pli viglaj, pli senĝenaj, kaj
partoprenis ilin pli da personoj, ol kiam oni uzis la anglan. (Dum
ordinaraj sciencaj konferencoj troviĝas tendenco, ke la denaskaj
parolantoj de la angla parolas pli ol la aliaj; la nedenaskuloj ja
troviĝas sur fremda tereno.)

Inter la temoj pritraktataj estis: "From 'biskop' to 'daytrader'. Foreign
influence on Swedish vocabulary as a result of cross-cultural
communication" (Sven-Göran Malmgren); "What makes a language hard?"
(Lars-Gunnar Andersson); "Esperanto: La kultura dimensio" (Humphrey
Tonkin); "La muziko - ĉu vere internacia lingvo?" (Franz-Georg Rössler).
Resumoj de la 11 prelegoj (kaj de unu artikolo prezentita per afiŝo)
troviĝas ĉe
http://www.math.uu.se/~kiselman/sik2003eo.html

Profesoro Sture Allén ĉeestis ankaŭ la plejmultajn Esperantlingvajn
prelegojn, kaj je la fino de la simpozio li kaj la Sveda Akademio estis
dankitaj per librodonaco: la Esperanta traduko de "Sensorteco" de Imre
Kertész, la lastjara nobelpremiito pri literaturo. Fine la ĉeestantaj
partoprenantoj estis regalataj per vodko farita en Bjalistoko, la
naskighurbo de Zamenhofo.
                                   Christer Lörnemark


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========K e l k a j  n o t i c o j  p r i  l a  p a s i n t a  U K

(Okazis multaj aferoj dum UK, kompreneble, sed pro spacomanko kaj
tempomanko troviĝas ĉi tie nur kelkaj noticoj. Ke io ne menciiĝas
ĉi-sube, aŭ mallonge menciiĝas, ne signifas ke ĝi estus negrava.)


Verŝajne la kongreso estis taksata tre bona de la plej multaj kongresanoj.
Ni ne faris opinisondadon inter la kongresanoj, sed la ĝenerala impreso
estas tia. La septembra numero de la revuo Esperanto, kiu kutime pritraktas
la estintan UK, ankoraŭ ne aperis. Sed aperis ekzemple la reta eldono de La
Ondo de Esperanto (rusia E-gazeto). En ĝi tri artikoloj temas pri UK:
http://ttt.esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm


La fina nombro de partoprenantoj estis 1794. Ĉirkaŭ 40 personoj aĉetis
unutagajn enirkartojn (kelkaj aĉetis du aŭ tri tiajn kartojn). Sume do ĉ.
1830 personoj partoprenis la kongreson. (Tiuj kiuj aĉetas unutagajn
enirkartojn ne ricevas kongresan numeron, kaj la kartoj ne estas
individuaj; pro tio ni ne povas scii la finan nombron ekzakte.)


La ekskursa fako estis tre sukcesa: oni vendis ĉ. 1800 ekskursajn biletojn.


Nacia Vespero estis bazita sur "La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson tra
Svedio" de Selma Lagerlöf (libro aperinta en Esperanto antaŭ nelonge,
eldonita de la eldonejo Fonto en Brazilo). Al la publiko oni prezentis
scenojn kaj muzikon el diversaj provincoj kaj tempoj. (Kal & Ada ankaŭ
aperis, kompreneble.) Ĉion kuntenis granda surekrana bildoprezento farita
de Andreas Nordström, kaj la prezentantoj Siv Burell kaj Lars Forsman. La
sveda ensemblo konsistis el ĉ. 70 personoj.


Internacia Vespero estas kultura programo en kiu partoprenas artistoj kiuj
estas kongresanoj. Reĝisoro de la ĉi-jara Internacia Vespero estis
Franz-Georg Rössler, muzikisto kaj komponisto. Unu el la multaj programeroj
estis nova kanto lia, "Kongreso en Gotenburgo", en leĝera stilo por
trivoĉa miksita ĥoro kaj fluto kun piana akompano.


En la antaŭa numero de inter-LIGILO vi povis legi anoncon de Svensk
Mässbemanning, kiu serĉis Esperanto-parolantajn laborantojn por la
kongreso. Bedaŭrinde tiu dungado ne efektiviĝis, pro nekonataj kaŭzoj. La
oficistoj de la kongresejo parolis svede kaj angle. Tamen, la kongresejaj
oficistoj kiuj deĵoris dum UK estis tre afablaj, kaj al la kongresanoj kaj
al funkciuloj, kaj lernis kelkajn Esperantajn frazojn por povi afable
saluti.


Komitato de UEA kunsidis en pleno dum sume preskaŭ 9 horoj, kaj dum
diversaj pli malgrandaj kunsidoj en la t.n. subkomitatoj (laborgrupoj pri
difinitaj kampoj, kiel Financo kaj administrado, Kulturo, Eksteraj rilatoj,
Informado, k.a.). Dum la kunsidoj okazis ioma kritiko al la nuna
UEA-estraro, sed ne tiel forta kiel oni povintus antaŭvidi. Komitato
aprobis proponon de la estraro uzi ĝis 300 000 EUR de la kapitalo de UEA
por renovigi kaj plibonigi la domon de Centra Oficejo en Roterdamo. Estis
decidite, ke la administraj funkcioj de TEJO (Tutmonda Esperantista
Junulara Organizo) (kiu estas parto de UEA) estu prizorgataj de oficisto
ĉe CO (laboro antaŭe farita de volontulaj estraranoj de TEJO).


Kongresa Kuriero nomiĝis la dumkongresa ĵurnalo en A3-formato, kiu
ĉiutage informis la kongresanojn pri okazintaj kaj okazontaj aferoj.
Redaktis ĝin Franko Luin. Kal & Ada-ŝerco estis ĉiutaga ero de Kuriero.
Verkis artikolojn diversaj personoj, inter ili Dafydd ap Fergus, nia movada
informisto el Bruselo.


http://uk-2003.net estis (kaj estas) la adreso de Virtuala Kongresejo de la
88-a UK. Tie aperadis la noticoj kiuj ankaŭ ektroviĝis papere en Kuriero.
Tie troveblis la kongresa programo por ĉiu tago kaj ĝeneralaj informoj
pri UK kaj pri la kongreslando.


Novaĵo ĉi-jara estis la ebleco sendi mesaĝojn al la kongresanoj dum la
kongreso: eblis sendi retmesaĝon al specifa retadreso dumkongresa
([kongresa numero]@uk-2003.net). La mesaĝo surpaperiĝis kaj portiĝis
al la giĉeto Rendevua Tabulo, kie ĉiu kongresano povis serĉi sian
numeron kaj ricevi mesaĝon. Laŭ Janko Luin, helpanto pri Virtuala
Kongresejo, la servo estis "viktimo de sia propra sukceso": ĉiutage
alvenis centoj da tiaj mesaĝoj. Li devis malfunkciigi la servon dum la
ekskursa tago (merkrede) por ke la elektronika poŝtkesto ne superŝutiĝu.


Jarlibro de UEA ja normale dissendiĝas al la UEA-membroj komence de
julio. Ĉi-jare, pro malbona funkciado de Centra Oficejo, Jarlibro
pretiĝis ne en Roterdamo sed en Slovakio fare de Stano Marchek, redaktoro
de la revuo Esperanto. Jarlibro estis preta ĵus antaŭ la kongreso, kaj
dumkongrese ĉeestantaj UEA-membroj povis ricevi ĝin enmane.


Antaŭtagmeze 28 julio-1 aŭgusto okazis en Katrinelundsgymnasiet komencanta
kurso pri Esperanto, gvidata de Lars Forsman. La unuan tagon venis 31
lernantoj, poste estis 28. (Estis artikolo en Kongresa Kuriero pri la
kurso, "UK produktas novajn esperantistojn", kun foto pri la instruisto kaj
liaj lernantoj.)



/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========E k s p o z i c i o j  e n  G o t e n b u r g o

Dum UK okazis tri ekspozicioj pri Esperanto:


Ekspozicio farita de Esperanto en Väsby troviĝis en la biblioteko de
Hisings-Backa komence de junio, kaj poste en la kulturdomo Blå Stället ĉe
Angereds Centrum de la mezo de junio ĝis la 31-a de aŭgusto.

En la Urba Biblioteko ĉe Götaplatsen troviĝis eta ekspozicio en
vitroŝranko ĉe la enirejo kaj en granda angulo en la unua etaĝo (ĉe la
fako pri sociaj demandoj, apud bretaroj kun vojaĝolibroj). Tiujn
ekspoziciojn faris Anita Dagmarsdotter kaj Soli Lidén. Krome ja troviĝis
la konstanta ekspozicieto de E-libroj en la dua etaĝo (prizorgata de Inga
Johanson).


/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\/\
=========L a  a m a s k o m u n i k i l a  k o n g r e s o

En sia parolado dum la ferma ceremonio de UK Ivo Osibov, sekretario de UEA,
nomis ĉi tiun UK "la amaskomunikila". La intereso de la amaskomunikiloj
por la kongreso estis nekutime granda. Dum la semajno kelkaj
TV-ĵurnalistoj (de SVT2, de la germana-franca kanalo Arte, k.a.) filmis en
la kongresejo kaj intervjuis kongresanojn.

La unua artikolo pri UK aperis en majo (Mässans Tidning), la dua 2003-06-14
(Södra Dalarnes Tidning). Ondo da artikoloj pri UK komenciĝis en
2003-07-20, unue pro du artikoloj de la novaĵagentejo Tidningarnas
Telegrambyrå (instigitaj de Bengt Nordlöf), due pro partopreno en la
gazetara kampanjo de BKC. Brusela Komunikad-Centro (la E-informada fako de
Europa Esperanto-Unio) kunordigis gazetaran kampanjon okaze de UK. La
kampanjo celis elektitajn lokajn gazetojn, por igi ilin intervjui
partoprenontojn de UK. (Laŭ takso de BKC ĝia kampanjo kaŭzis, ke ĉ. 10
milionoj da gazet-legantoj, en multaj landoj, povis legi pri Esperanto en
"sia" gazeto. Kompreneble la svedaj kampanjoj estis nur malgranda parto de
tio.) Mankas loko ĉi-tie por listo de gazetartikoloj en Svedio. Krome
estis programeroj en svedaj radio kaj televido.

Lokaj amaskomunikiloj: La gotenburga versio de Metro havis pli ol 1 1/2
paĝo pri UK la 25-an de julio; Göteborgs-Posten aperigis tri artikolojn,
el kiuj unu estis duonpaĝa, kun pria notico sur la unua paĝo (27-an de
julio). Göteborgs-Tidningen havis intervjuon kun Kim Henriksen, ano de la
rokgrupo Esperanto Desperado, la 30-an de julio, samtage kiel E-rokkoncerto
en Jazzhuset. Radio Göteborg havis 7-minutan programeron pri UK la 25-an de
julio. (Postrikolto de UK estis artikolo en Metro la 29-an de aŭgusto pri
Esperantoplatsen.)

En radio: "Efter 3" en P4 havis 5-minutan eron pri UK la 25-an de julio.
Samtage ĵurnalisto de la ĉiuhora novaĵprogramo Dagens Eko faris
intervjuojn en la kongresejo. Språket, prilingva programo en P1, sendis la
19-an de aŭgusto 14-minutan eron pri UK, kun intervjuoj kun kelkaj
kongresanoj, i.a. Christer Kiselman.


----------------------------------------------
Du kan prenumerera på e-postversionen genom att sända ett meddelande till
[inaktuell internetadress]. Samma procedur gäller för att avsluta
prenumerationen.

Vi povas ekaboni al la retpoŝta versio per mesaĝo al
[inaktuell internetadress]. La sama proceduro validas por ĉesigo de la
abono.

Informoj pri Esperanto
www.esperanto.se
www.esperanto.net
www.esperanto.nu


Nia klubejo en Masthuggsliden 1 estas malferma ĉiumarde je h. 18.00 -
19.00 (foje pli longe) / Lokalen hålls öppen varje tisdag kl. 18.00 - 19.00.


Föreningens webbsidor finns på adressen
[inaktuell internetadress]. Där finns bl.a. aktuell
information om kommande arrangemang, länkar till andra esperantosidor på
nätet, en vägbeskrivning till föreningens lokal, m.m.

La TTT-paĝoj de la klubo troviĝas ĉe
[inaktuell internetadress]. Tie vi trovos i.a.
aktualajn informojn pri estontaj aranĝoj, ligiloj al aliaj
Esperanto-paĝoj en la reto, priskribo de la vojo al la klubejo, k.a.

La TTT-paĝo de SEF/SEF:s hemsida: www.esperanto.se


inter-LIGILO   Membrogazeto de la E-Societo de Gotenburgo.
Ne-membroj povas aboni ĝin kontraŭ 40 kronoj.  Retpoŝta versio senpaga.
Skribu  sur la poŝtĝira talono:  "Por la inter-LIGILO".
	Responda eldonanto: Christer Lörnemark [inaktuell internetadress]
	Redaktantoj: 	Christer Lörnemark,	 Andreas Nordström
Texter utan signatur i detta nummer är skrivna av Christer Lörnemark.

Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, Se - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94    Poŝtĝira konto: 4 36 12-1