-------------------------------------------------------
=========inter-LIGILO
Membrogazeto de Esperanto-Societo de Gotenburgo
1999:2
-------------------------------------------------------
Ne-membroj povas aboni ĝin kontraŭ 40 kronoj. Retpoŝta
versio senpaga. Abonoj kaj donacoj: Skribu sur la poŝt-
ĝira talono: "Por la inter-LIGILO".
Responda eldonanto: Christer Lörnemark
Redaktantoj: Christer Lörnemark, Andreas Nordström,
Inga Johanson, Göran Zachrisson
Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, SE - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94 Poŝtĝira konto: 4 36 12-1
retpoŝto: [inaktuell internetadress]
Nia klubejo estas malferma ĉiumarde je h. 18.00-20.00 (foje pli
longe) / Lokalen hålls öppen varje tisdag kl. 18.00-20.00.
Informoj pri Esperanto
www.esperanto.se
www.esperanto.net
www.esperanto.nu
Sommarstängt / Somere fermita
Klubblokalen är officiellt stängd under tiden 15 juni-
16 augusti. Möten hålls dock ändå, men inte lika regelbundet
som annars. Om en utländsk esperantist gästar oss och vi kan
ordna ett möte med honom / henne utgår meddelande till
intresserade via e-post eller snigelpost..
La klubejo estos oficiale fermita dum la tempo 16
junio-18 aŭgusto. Renkontiĝoj tamen okazos, sed ne tiel
regule kiel ordinare. Se eksterlanda esperantisto gastos nin
kaj se ni povos aranĝi kunvenon kun li/ŝi venos sciigo al
interesatoj, per retpoŝto aŭ helikpoŝto.
Styrelsen / La estraro
Esperanto-Centro de Gotenburgo
Masthuggsliden 1, SE - 413 18 Göteborg
Tfn 031-12 05 94 Poŝtĝira konto: 4 36 12-1
retpoŝto: [inaktuell internetadress]
-------------------------------------------------------
=========enhavo
renkontiĝoj:
Bolivio 27 aprilo,
printempa festeno 25 majo,
Ragnhildsholmen 3 junio
raportoj:
Internationella Vänskapens Vecka / Semajno de Internacia
Amikeco,
jarkunvenoj de ESG kaj de E-Alianco
La Nilsona Fonduso / Nilssonska Fonden
estraranoj kaj funkciuloj
inter-LIGILO per retpoŝto / inter-LIGILO med e-post
TTT-paĝo de ESG
1 000 000 ĉe SEF
Novaj vortoj en Esperanto
Elsendoj de Pola Radio
korespondpetoj / önskar brevväxla
Ekzamenoj pri Esperanto / Esperanto-examen
-------------------------------------------------------
=========renkontiĝoj
Bolivia
Rune Ericson berättar om en resa
Kafo k.a. / Kaffe m.m.
marde / tisdag 27 april 19.00-21.00
Esperanto-Centro de Gotenburgo,
Masthuggsliden 1
Välkommen! / Bonvenon!
----------------------------
Printempa festeno / Vårfest
kun manĝo
kaj programeroj, ekzemple
Muzika tempovojaĝo
Andreas Nordström kaj Christer Lörnemark
prezentos Esperanto-muzikon de diversaj tempoj
Enirpago / Entréavgift 30 SEK
marde 25 majo / tisdag 25 maj 19.00-21.00
Esperanto-Centro de Gotenburgo,
Masthuggsliden 1
Bonvenon!
Ekskurso al Ragnhildsholmen
Ĵaŭde la 3-an de junio 18.30 grupo de esperantistoj
ekskursos al Ragnhilds-holmen norde de Gotenburgo. Ragn-
hildsholmen situas ĉe la norda bordo de Hisingen [insulo
sur kiu troviĝas granda parto de Gotenburgo], ĉe la rivero
Nordre Älv. Tie troviĝas ruino de kastelo konstruita de la
norvega reĝo Håkon Håkonsson ĉ. la jaro 1200. Tiu parto de
la lando tiam apartenis al Norvegio, kaj la kastelo servis
por landlima defendo. Sed ĉ. 1260 la norvegoj konstruis la
kastelon de Bohus, kaj Ragnhildsholmen fariĝis malpli
grava. Sur la alia flanko de la rivero oni trovas la
altaĵon Klosterkullen, kie origine situis la urbo Kungälv.
Por informoj pri kiel veturi al Ragnhildsholmen kaj
kiuhore, turnu vin al Andreas Nordström, tfn 031/52 59 72,
retpoŝto [inaktuell internetadress].
Christer Lörnemark
Utflykt till Ragnhildsholmen
Torsdagen den 3 juni kommer en grupp esperantister att göra
en utflykt till Ragnhildsholmen på norra Hisingen vid
stranden av Nordre Älv. Där finns ruinen av en borg anlagd
av den norske kungen Håkon Håkonsson omkring år 1200.
Bohuslän hörde då till Norge, och borgen byggdes för
gränsförsvaret.Men omkring 1260 byggde norrmännen Bohus
fästning, och Ragnhildsholmen blev en mindre viktig
anläggning. På andra sidan av älven kan man se
Klosterkullen, platsen för det ursprungliga Kungälv.
För information om hur man tar sig dit och om restider
kan Du vända dig till Andreas Nordström, tfn 031/52 59 72,
e-post [inaktuell internetadress].
Christer Lörnemark
-------------------------------------------------------
=========raportoj
Internationella Vänskapens Vecka
firades av vår förening med en brevskrivarkväll tisdagen 23
februari. Ett tiotal personer var närvarande och med
gemensamma krafter författade vi några stycken vykort till
olika esperantovänner runt om i världen. Sedan visade Ali
Khoshmashraban foton från esperantoföreningar i Iran och
från Warsawakongressen och berättade om dessa. Trots att så
få slutit upp blev det ändå en riktigt trevlig och mysig
sammankomst.
Andreas Nordström
Semajno de Internacia Amikeco
estis festata de nia klubo per vespero por leterskribado
mardon 23 februaro. Deko da personoj ĉeestis kaj kun
komunaj fortoj ni verkis kelkajn poŝtkartojn al diversaj
esperanto-amikoj ĉirkaŭ la mondo. Poste sinjoro Ali
Khoshmashraban montris fotojn de iranaj esperantokluboj kaj
de la Varsavakongreso kaj rakontis pri tiuj. Spite al la
malmultnombra ĉeesto la renkontiĝo tamen fariĝis vere
agrabla.
Andreas Nordström
Årsmötet 16 mars
lockade minst det dubbla antalet medlemmar, jämfört med
februari-mötet (se ovan). Mötets viktigaste fråga gällde vem
som ska ta över kassör-skapet efter Anders Mellbratt, som
redan arbetat ett år extra på sin post. Britta Rehm
meddelade att hon kan ta över kassörskapet fr.o.m. nästa
årsmöte, då hon strax kommer att avsluta sitt kassörskap för
Esperanto-Gården. Anders erbjöd sig då att fortsätta ännu
ett år som kassör, vilket mottogs mycket tacksamt av de
närvarande. I övrigt skedde bara omval för de olika
posterna, så styrelsen med övriga funktionärer ser likadan
ut som tidigare (se nedan). Kassören kunde också glädjande
meddela att föreningens ekonomi ännu är god. Mötet
avslutades med kaffe och en stor gräddtårta.
Andreas Nordström
La jarkunveno 16 marto
allogis almenaŭ la duoblan nombron da ĉeestantoj ol la
februara renkontiĝo (vidu supre). La plej grava punkto de
la kunveno koncernis la demandon kiu estos kasisto post
sinjoro Anders Mellbratt, kiu jam pluslaboris ekstran
jaron kiel kasisto. Sinjorino Britta Rehm anoncis ke ŝi
povos transpreni la taskon ekde la venonta jarkunveno, kiam
ŝi baldaŭ ĉesos sian kasistecon por Esperanto-Gården.
Anders tiam diris ke li estas preta daŭrigi sian kasistan
laboron ankoraŭ kroman jaron, kion la ĉeestantaro dankeme
akceptis. Krome nur okazis reelektoj, tial la estraro kun
funkciuloj estas la sama kiel antaŭe (vidu sube). La
kasisto ankaŭ povis ĝojigi nin per la informo, ke la kluba
ekonomio ankoraŭ estas bona. Oni finis la kunvenon kun
kafo kaj granda kremtorto.
Andreas Nordström
La Esperanto-Alianco de Gotenburgo
havis sian jarkunvenon la 31-an de marto. Bedaŭrinde la
prezidanto Märtha Andréasson ne povis ĉeesti pro
kormalsano; la kunvenon gvidis Majken Svensson. La
jarraporto estis, kiel ĉiam, sufiĉe ampleksa kaj pli-
malpli resumas la E-agadon en la regiono.
Post la jarkunveno la estraro aspektas jene: Märtha
Andréasson (prez.), Margareta Andersson (kasisto), Inga
Johanson, Andreas Nordström, Majken Svensson. La tri lastaj
dividos inter si la restantajn postenojn. Anstataŭantoj
estas Christer Lörne-mark kaj Kent Grahn.
Post la jarkunveno la "sekreta gasto" de la vespero,
Ali Khoshmash-raban, rakontis iomete pri la irana Esperanto-
movado.
Christer Lörnemark
La Nilsona Fonduso
Textilarbetare E. S. Nilssons idéella fond, pli neformale
nomita Nilssonska Fonden, ekzistas por starigi Esperanto-
bibliotekon en Gotenburgo, laŭ testamento de la forpasinta
esperantisto E. S. Nilsson. Esperanto-Alianco de Gotenburgo
estas la jura posedanto de la fonduso. Dum la jarkunvenoj de
la Alianco oni elektas komitaton kiu prizorgas la kurantajn
aferojn de la fonduso.
La fondusa kapitalo estas deponita en obligacioj. La
antaŭa obligacia aranĝo validis ĝis septembro 1998.
Nuntempe, bedaŭrinde, la rentumoj estas ĝenerale multe pli
malaltaj ol antaŭe, kaj la plej bona aranĝo kiun la
komitatanoj trovis estis obligacia prunto kun efektiva
rentumo de 4,5 %.
Tio donas renton de apenaŭ 5000 SEK. Paginte abonojn de
revuoj (ĉ. 1200 SEK) kaj aldonante parton de la rento al la
kapitalo ne restas multe por libroj k.a.
Laŭ speciala aranĝo interkonsentita antaŭ 20 jaroj la
Nilsona Fonduso povas deponi librojn kaj fonogramojn en la
urba biblioteko sen kostoj por la fonduso. La urba
biblioteko prizorgas la administradon de la libroj, kaj
ili traktiĝas kiel ĉiuj aliaj libroj de la urba biblioteko
(sed kompreneble la fonduso ankoraŭ posedas ilin). La urba
biblioteko de Gotenburgo havas nuntempe 855 librotitolojn en
aŭ pri Esperanto, kaj 666 el tiuj apartenas al la Nilsona
Fonduso. La Esperanto-libroj troviĝas en la dua etaĝo de
la urba biblioteko, sub la biblioteka kodo Fye ("Artefaritaj
lingvoj: Esperanto"). Nur kelkajn metrojn de la Esperanto-
bretoj troviĝas storejo alirebla por la publiko, kie oni
trovas tiujn E-librojn kiuj ne troveblas sur la ordinaraj
bretoj.
Parto de la nilsonaĵoj troviĝas en la klubejo; temas
pri kajeroj kaj E-libroj de malgranda publika intereso,
videokasedoj kaj sonkasedoj. Tiujn oni ankaŭ povas prunti.
Dum 1998 la fonduso aĉetis 22 librojn kaj unu videokasedon.
La revuoj Esperanto, Eventoj, Kontakto, Literatura
Foiro kaj Monato estas abonataj per la Nilsona Fonduso, kaj
troviĝas en la klubejo; vi trovos ilin en montrobretaro
proksime al la fenestro. (Apude troviĝas ampleksa kolekto
de diversaj revuoj de la 1930-aj jaroj ĝis la nuno.)
La komitato por la Nilsona Fonduso konsistas el: Ebbe
Vilborg (prez.), Kent Grahn (kasisto), Christer Lörnemark
(sekr.); anstataŭantoj Inga Johanson kaj Andreas Nordström.
Christer Lörnemark
Textilarbetare E. S. Nilssons ideella fond
Följande personer ingick i 1998 års fondkommitté: Ebbe
Vilborg (ordf.), Kent Grahn (kassör), Christer Lörnemark
(sekr.), Inga Johanson (suppl.), Andreas Nordström (suppl.).
22 böcker, och 1 videokassett har inköpts under året.
Nyförvärven har dels deponerats på Stadsbiblioteket, dels
placerats i klubblokalen. Småskrifter och böcker av mindre
allmänintresse, liksom videoband och kassetter, finns i
klubblokalen och kan lånas där. Fondens böcker på Stads-
biblioteket är tillgängliga för låntagarna på andra våningen
på hyllorna märkta "Esperanto" (under biblio-tekskoden Fy,
dvs Konstgjorda språk), och i ett närmagasin på samma
våning. Stadsbiblioteket har för närvarande 855 boktitlar på
eller om esperanto, varav 666 tillhör Nilssonska Fonden.
Fondkommittén har under året prenumererat på fem
tidskrifter: Esperanto, Eventoj, Kontakto, Literatura Foiro,
och Monato. Tidskrifterna finns i klubblokalen.
Christer Lörnemark
-------------------------------------------------------
=========estraranoj kaj funkciuloj
La estraro de Esperanto-Societo de Gotenburgo
Christer Lörnemark (prez.)
Andreas Nordström (sekr.)
Anders Mellbratt (kasisto)
Ralf Jalming (vicprez.)
Göran Carlander (vicsekr.)
Gertrud Brestan (anst.)
Britta Rehm (anst.)
Aliaj funkciuloj:
Karl-Erik Peterson (turismaj aferoj)
Gustav Larsson (bibliotekisto)
Bo Sandelin (revizoro)
Dolly Carlsson (revizoro)
Sven Kärrefors (vicrevizoro)
-------------------------------------------------------
=========inter-LIGILO per retpoŝto
Ekde nun eblas ricevi inter-LIGILOn en retpoŝta formo por
tiuj kiuj tion deziras. La retpoŝta versio estas senpaga.
Tiuj kiuj ricevas la retpoŝtan version anstataŭ la paperan
kontribuas al la ekonomio de la klubo, ĉar tiukaze ni
ŝparas sendokostojn de inter-LIGILO. Vi povas ricevi la
retpoŝtan version per sciigo al [inaktuell internetadress].
Christer
inter-LIGILO med e-post
Fr.o.m. nu kan de som så önskar erhålla inter-LIGILO e-post.
E-post-versionen är gratis. De som får e-postversionen i
stället för pappersversionen bidrar till klubbens ekonomi,
eftersom vi då spar porto-kostnader. Du kan prenumerera på
e-postversionen av inter-LIGILO genom att sända ett
meddelande till [inaktuell internetadress].
Christer
-------------------------------------------------------
=========TTT-paĝo de Esperanto-Societo de Gotenburgo
nun troviĝas ĉe
[neaktuala adreso]
La TTT-ejo estas ankoraŭ konstruata, sed ni esperas ke ĝi
estu utila ankaŭ en sia nuna formo. En la TTT-ejo troviĝos
i.a. arkivo de la nuna kaj antaŭaj numeroj de inter-LIGILO,
kaj informoj pri la klubejo kaj ligoj al aliaj E-paĝoj en
TTT.
-------------------------------------------------------
=========1 000 000 ĉe SEF
Vespere la 16-an de marto la Inter-retaj paĝoj de Sveda
Esperanto-Federacio http://www.esperanto.se atingis sian
unumilionan viziton. La plej granda allogilo de la paĝaro
estas "Kiosken", kolekto de ligiloj al eksterlandaj (kaj
svedaj) gazetoj legeblaj per Interreto. "Kiosken" uzatas de
publikaj bibliotekoj, lernejoj, universitatoj k.a. dise en
la mondo, kaj oni povas trovi menciojn pri ĝi en multaj
neesperantistaj medioj. Kiosken - kiu estas servo por
neesperantistoj - ankaŭ liveras informojn pri Esperanto, en
la sveda, angla kaj aliaj lingvoj (parte per ligiloj al
aliaj Esperantaj TTT-ejoj).
Christer Lörnemark
-------------------------------------------------------
=========Novaj vortoj en Esperanto
La Akademio de Esperanto starigis lingvan konsultejon, al
kiu oni povas turni sin se oni scivolas pri vortoj kaj
lingvouzo de Esperanto. La rekomendoj de la konsulta
komisiono ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto. Per
gazetara komuniko 99-04-09 la komisiono sciigas siajn
rekomendojn pri kelkaj modernaj (anglaj) vortoj:
"inline skates: rulŝuo, jam vaste uzata, estas ŝuo
kun radetoj aranĝitaj unu- aŭ duvice; do por inline skates
ni rekomendas "unuvicaj rulŝuoj".
snowboard: glit(o)tabulo - unuobla skio, sur kiu
starante ambaŭkrure oni glitas laŭ neĝa deklivo.
Tolerebla ŝajnas ankaŭ la termino "neĝtabulo".
halfpipe: duontubo - tiuforma instalaĵo por pendole
veturi en ĝi per rultabulo.
mountainbike: mont(o)biciklo, montarbiciklo - fortika
biciklo taŭga por veturi sur natura kaj dekliva tereno
(terenbiciklo).
gameboy (varnomo): ludkomputil(et)o - tiuspeca portebla
aparateto kun ludprogramo, precipe por infanoj.
Krome oni demandis, ĉu la termin-oj "poŝtelefono" kaj
"kompakt-diskilo" estas akcepteblaj. Tion la konsulta
komisiono jesis, aldonante ke por portebla kompaktdiskilo
sufiĉas ku-time ankaŭ la termino "poŝdiskilo".
[...] Lingvajn demandojn ĉiu povas direkti al la
direktoro de la konsulta komisiono: Stefan Maul, Pferseer
Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio; e-poŝto:
maul®newsfactory.net (shanghu ® por @ en la retadreso!)"
-------------------------------------------------------
=========Elsendoj de Pola Radio
La Esperanto-elsendoj de Pola Radio estas nun kapteblaj la
tutan tagon per Interreto se oni havas la komputilan
programon "Real Aŭdio". Tio estas bona komplemento al la
ordinaraj elsendoj per mallonga ondo, kiuj reduktiĝis
antaŭ nelonge. Nuntempe Pola Radio havas elsendojn ĉiutage
ĉirkaŭ 25 minutojn. Laŭ mesaĝo de Andreo Pettyn "La
frekvencoj de la elsendoj je la 13.30 kaj 18.00 laŭ la
monda tempo estas jenaj:
13.30 (= 15.30 h. en Eŭropo): 41.18 m (=7285 kHz) kaj
41.52 m (= 7225 kHz);
18.00 (= 20.00 h. en Eŭropo): 41.64 m (= 7205 kHz) kaj
49.22 m (= 6095 kHz)
La adreso de retradio: http://www.wrn.org/audio/
La premieran elsendon oni enret-igas en Londono nur la
postan tagon tagmeze.
Eutelsat II F-6 Hot Bird-satelito 13 gradoj de la
orienta latitudo, frekvenco 11.474 GHz, polarizado
horizontala H. sonportanto 7.38 MHz.
Bonan aŭdeblecon deziras al vi Andreo Pettyn, la estro
de la E-Redakcio."
-------------------------------------------------------
=========Korespondpeto
Tohirov Homid homido®td.silk.org (shanghu ® por @ en la retadreso!)
-------------------------------------------------------
=========Ekzamenoj pri Esperanto
Sveda Esperanto-Instituto okazigas el-ementan kaj superan
ekzamenojn pri Esperanto. La dato de la ĉijaraj ekzamenoj
estas dimanĉo la 25-an de aprilo. Por pliaj informoj turnu
vin al Ebbe Vilborg, Prästgårdsängen 2, 412 71 Göteborg; tfn
031/40 52 74. Se vi ne havas okazon, tempon aŭ lingvoscion
por ekzameniĝi ĉi-jare, ne maltrank-viliĝu! La ekzamenoj
okazas ĉiujare aprile en Gotenburgo. Do vi havos unu jaron
por prepariĝi por la ven-ontjaraj ekzamenoj, ĉu ne?
Christer Lörnemark
Esperanto-examen
Svenska Esperanto-Institutet anordnar lägre och högre
examen i esperanto. Skrivningarna för 1999 äger rum söndagen
den 25 april. Information ges av: Ebbe Vilborg,
Prästgårdsängen 2, 412 71 Göteborg; tfn 031/40 52 74. Även
om Du inte har tid, tillfälle eller språkkunskaper att
skriva i år finns ingen anledning till oro. Institutets
examinationer äger rum i Göteborg varje år i april. Du har
alltså ett år på Dig att förbereda Dig för nästa års examen,
eller hur?
Christer Lörnemark
-------------------------------------------------------
======================================================
Novaj tekstoj kaj anoncoj por inter-LIGILO N-ro 3:99 estu
ĉe la redaktantoj marde la 24-an de aŭgusto. La redakta
grupo renkontiĝos la saman daton je la h. 19.
Agrablajn printempon kaj someron!
deziras la redaktantoj de inter-LIGILO
Gotenburgo 20 aprilo 1999