Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE

Numero 66, Oktobro 2023

La malnova doganejo en Gotenburgo.
Tie startis la elmigrado al Ameriko.

Magazino por kulturo kaj plezuro

Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org

Enhavo

Aŭtunaj hajkoj

La aŭtuno alvenis –

malrapide tintas

mia eluzita pordkurteno

Ransetsu

En ĉi tia klara aŭtuntago

miaj piedoj povas porti min

kien ili volas

Kyoshi

Pri Ora Ĵurnalo

Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.

Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, retadreso kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, retadreso. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, retadreso.

Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.

www.duolingo.com

Espeporko meditas

La Franca domgrundo

de Ingegerd Granat

La Franca domgrundo havas interesan pasintecon.

Estis iu interkonsento inter Svedio kaj Francio, pli precize liberkomerca interkonsento, kiu kontraktiĝis en 1784. Svedio ricevis la kolonion de St. Bartolomeo.

Dum la 19-a jarcento, la areo ĉirkaŭ la Franca domgrundo ŝanĝiĝis. En 1857, la kajo, kiu hodiaŭ nomiĝas Packhuskajen, estis konstruita, kaj en 1861, la masthaveno de Kronan, havenbaseno de la fino de la 17-a jarcento, estis denove plenigita. Ĝis tiam estis restaĵoj de la fortikaĵoj de Gotenburgo ĉi tie.

La ”Stora Tullhuset” (la granda doganejo) estis konstruita en la nova tereno. Ĝi estis kompletigita en 1867 kaj tiam anstataŭigis la domon Radheska Huset en strato Norra Hamngatan kiel la dogano kaj pakdomo de Gotenburgo. Samtempe fervojaj trakoj estis konstruitaj al la loko kaj pli ekstere okcidente sur ponto super la buŝo de la kanalo Stora Hamnkanalen. La doganejo hodiaŭ funkcias kiel kazino. La Elmigrinto-muzeo, kiu rakontis pri la granda elmigrado de Svedio al Ameriko dum la dua duono de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a jarcento, ĉesis en la lastaj jaroj. En la tempo, kiam 1,2 milionoj da svedoj forlasis la landon por pli bona vivo en Ameriko, multaj sukcesis, aliaj malsukcesis, kelkaj revenis kaj aliaj ankoraŭ neniam foriris de Svedio.

Bonvolu legi la artikolon en Ora Ĵurnalo n-ro 29 de majo 2020 pri ”La revo pri Ameriko”:
https://www.esperanto-gbg.org/oraklubo/Ora_Jxurnalo_n-ro_29.pdf

La librofoiro septembre en Gotenburgo

La Librofoiro en Gotenburgo komenciĝis en 1985.

Ĉiu jaro havas specialan temon. En 2023 la temoj estas ”La juda kulturo” kaj ”La urbo kaj la sono”.

Temo 1: Juda kulturo

Antaŭ kelkaj jaroj la Esperanto-Societo de Gotenburgo havis kontakton kun reprezentantoj de la kvin minoritataj lingvogrupoj, kiujn la ŝtato volas protekti en diversaj manieroj. Ni invitis preleganton, provis kanti en la jida kaj skribis pri la juda kaj jida kulturoj en Ora Ĵurnalo. Unue mi kredis ke la minoritataj grupoj volus kontakton, ĉar ili ja havus la saman celon – konservi la lingvojn kaj kulturojn. Sed mi fakte ne trovis intereson por la problemoj de aliaj minoritatoj. Bedaŭrinde! Imagu ke la asocioj de la minoritataj lingvoj – kune kun la asocioj de La surduloj kaj Esperanto, kiuj iel batalas pri la samaj problemoj por konservi iliajn lingvojn, kune laborus por havi ”minoritatan domon”. Imagu: sep tre diversaj asocioj kun komuna celo: ”Gardu nian lingvon”.

En la Librofoiro 2023 troviĝis almenaŭ du grupoj – unu kiu koncentriĝis pri la lando Israelo kaj ties rilatoj al aliaj landoj – ekz. kun Svedio – kaj alia grupo, kiu forte fordamnis la israelan politikon kontraŭ la palestinoj.

Interesa libro:

”En låda apelsiner, men inte till alla” (Skatolo da oranĝoj, sed ne por ĉiuj) de Lena Einhorn.

En la mallumaj anguloj de milito floras malestimo al la homaro kaj soleco. Senforteco serĉas vojojn. Filo ne povas perfidi sian patron, sed socio perfidas ambaŭ. Rakonto pri rezisto, fuĝo kaj adaptado. Forta rakonto pri du sortoj. (Barbro Alatalo)

Temo 2: La urbo

En preskaŭ ĉiu numero de Ora Ĵurnalo Ingegerd kaj aliaj skribis pri Gotenburgo – la iama Gotenburgo kaj la nuna Gotenburgo. Per urbaj promenoj ni konatiĝis kun la 400-jara urbo.

Temo 3: Sono

Alloga rakonto kaj lerta rakontisto ĉiam povis ravi siajn aŭskultantojn – de la rapsodoj de la antikveco, la enlitiĝorakontoj de infanaĝo, la fantomrakonto de la nokto, ĝis la hodiaŭaj sonlibroj kaj podkastoj. En la temo Sono, ni volas lasi la aŭdlibrojn aŭtorojn, podkastistojn kaj legantojn renkonti sian publikon ĉe la Librofoiro.

Iam la gotenburga klubo intencis fari sonlibron de ”La knabo, kiu vivis kun strutoj”. La preparoj progresis, ni havis laŭtleganton kaj firmaon, kiu volus sonigi la libron, sed iel la projekto disfalis. Ni ĉiam kulpigas la pandemion – eble ankaŭ la neokazon de la sonlibro.

  /Siv

Årets bokmässa i Göteborg

Tema 1: Judisk kultur

Temat Judisk kultur på Bokmässan 2023 presenterar judisk kultur från Bibeln till idag. I flera seminarier belyses olika aspekter av judisk historia, litteratur och filosofi. Betoningen ligger på de universella aspekterna av den mångfacetterade judiska kulturen så som den kommit till uttryck i litteratur, film, musik och samhällsliv i modern tid.

Den judiske författaren Isaac Bashevis Singer inledde på första Biblioteksmässan 1985 raden av nobelpristagare som gästat Bokmässan. Judisk kultur i Sverige, som är 2023 års hedersgäst på Bokmässan, söker likaledes i årets program att i den judiska minoritetens specifika kultur spegla universella mänskliga villkor och dilemman.

Temat presenteras i samarbete med Judisk kultur i Sverige.

En intressant bok:

”En låda apelsiner, men inte till alla”, av Lena Einhorn.

I krigets mörka hörn frodas människoförakt och slutenhet. Maktlösheten söker vägar. En son kan inte svika sin far, men samhället sviker dem båda. En skildring av motstånd, flykt och anpassning. Stark skildring av två livsöden. (Barbro Alatalo)

Tema 2: Staden

Staden har varit ett centralt litterärt motiv sedan romanens genombrott. Med tema Staden vill vi skapa samtal om den urbana miljön – inte bara som litterär skådeplats, utan också som fristad, som livsmiljö och som arkitektoniskt projekt för att möta framtidens utmaningar. Forskare och arkitekter kommer att möta författare och filosofer i samtal om vad staden är och kan vara.

Med utgångspunkt i Göteborgs 400-åriga historia kommer temat att utforska allt från stadsutveckling och arkitektur till urbanisering och hållbarhet med globala perspektiv, samt förstås stadens betydelse för romankonsten.

Tema Staden presenteras i samarbete med Göteborg & Co.

Tema 3: Ljud

En fängslande berättelse och en skicklig berättare har alltid kunnat trollbinda sina lyssnare – från Antikens rapsoder, barndomens godnattsagor, spökhistorien om natten, till dagens ljudböcker och poddar. I temat Ljud vill vi låta ljudboksförfattarna, poddarna och inläsarna möta sin publik på Bokmässan.   /Siv

Kiel oni preparas sin por la Librofoiro?

Oni devas esplori kiom da personoj pretas deĵori en la montrilo. Ĉi-jare estis 12, kiuj dividiĝis en 12 deĵorojn. Ĉiam devas esti du personoj samtempe – do efektive 24 deĵoroj… Kelkaj havis ekspoziciajn biletojn, kiuj validis dum ĉiuj kvar tagoj, aliaj havis nur unutagajn biletojn.

Abundis gardistoj kaj ankaŭ kelkaj policistoj. En la enirejo okazis korpinspekto kaj la kontrolo de sakoj estis zorge farita.

Policisto, kiu venis al nia budo gratulis nin pro nia loko inter la Globala Foiro kaj la foiro de la Mondliteraturo.

Pli sanigan manĝaĵon ricevis Zakia.

Jes la loko estis bona, ĉar multaj personoj preterpasis. Tamen la majoritato rapidis al diversaj eventoj. Plej granda intereso pri nia budo montris gejunuloj, kiuj eble iam aŭdis la vorton Esperanto, sed sciis nenion pri la lingvo. Ankaŭ personoj kies geavoj iam lernis Esperanton, ofte haltis por rakonti pri Esperanto en iamaj tempoj.

Ingegerd, kiam la budo estis preta merkrede.

Jen Lena.

Siv, Andreas kaj Lasse.

Zakia kaj Lasse.

Americk Lewis venis de Kalifornio. Sur la bildo kune kun Smilla de Gotenburgo.

Bonan ideon kontroli kie troviĝas etaj infanoj havis du junulinoj. Ili ligis ilin per rubandoj. La etuloj ne protestis.

Ankaŭ plenkreskuloj vestis sin fantazie: ekz. la virino kun la blua robo, kiu verkas sciencfikciajn librojn.

Sur la baza etaĝo oni tempe devis halti pro la homamaso, sed ĉe ni sur la dua etaĝo estis pli facile iri. Jen alia paro, kiu espereble povus inspiri unu la alian al esperantostudoj.

Venis personoj, kiuj respondecis pri aliaj ekspozicioj ekz. Lillemor Madeyskide, kantistino, korusa gvidanto de la ĥoro Bossa, Världens barn kaj ankaŭ kunordiganto pri aferoj de elmigrintoj. Ŝi laboras en Redbergs-kyrkan, najbaro de nia esperanto-kursejo Redbergsskolan.

Kompreneble ni montris nian gazeton Ora Ĵurnalo, kiu eldoniĝas ĉiun monaton jare krom en julio. Oni trovas ĝin per nia retpaĝo www.esperanto-gbg.org

Ankaŭ kun nia juda najbaro (el la grupo, kiu apogas la aferon de la palestinoj) ni de tempo al tempo parolis. Jen estas la vico de Lasse.

Sabate venis multaj familioj. Malgraŭ la multaj preterpasantaj personoj knabo povis koncentriĝi kaj solvi krucvorton pri bestoj.

Ingegerd havis interesan babilon kun knabino.

Ĵurnalisto vizitis nian budon

De Sydsvenska Dagbladet en Skanio venis Kalle Kniivilä (inter Ingegerd Granat kaj Magnus Sandelin). Li regas la finnan, rusan, svedan kaj certe ankaŭ pliajn lingvojn. Por ni aparte gravas, ke li eldonas librojn en Esperanto. En nia internacia librorondo per Zoom, ni nun legas La strato de Tanja. Temas pri la historio de Sovetio/Rusio ekde 1917 ĝis 2017. En nia biblioteko troviĝas pliaj libroj de Kalle Kniivilä, ekz. La homoj de Putin kaj La malamiko de Putin. En novembro Kalle Kniivilä renkontos siajn legantojn per Zoom-kunveno.

Li venis al nia budo kune kun Magnus Sandelin, kiu havis taskon prelegi sur la baza etaĝo. Lia patro, Bo Sandelin, estas konata esperantisto en Gotenburgo. Bo donacis al ni kelkajn librojn en la sveda kun la titolo: Esperanto – drömmen om ett världsspråk. Eble la eniro al Esperanto venas per libroj pri Esperanto. La historio de Esperanto ekde 1887 estas historio pri ”montoj kaj valoj”, facile legebla – por svedoj :).

Okazis ke personoj, kiujn ni dum longa tempo ne vidas, aperis en la Librofoiro. Kiam Andreas deĵoris, venis Francisco, membro de la gotenburga klubo, kaj kiam mi deĵoris, venis Eva, kiu iam ofte kantis esperante en okcidenta Smolando.

Virino, kiu agis en la budo de la israela–Sveda Amikeca Asocio, parolis pri Sam Jansson, kiu verkis esperanto–svedan vortaron.

Kaj kiam Janne (maldekstre) kaj Margareta (dekstre) deĵoris venis familianoj de Francisco.

Ni ankaŭ renkontis Ann, kiu iam partoprenis en sveda skribkurso, gvidita de Ingegerd. Ann eble nun pretus studi Esperanton?

Sume – ni estas kontentaj pri la ĉijara Librofoiro. Dankon al SEF, kiu apogis nin mone kaj kun materialo! Kaj dankon al vi, kiuj deĵoris! Kaj dankon al vi, kiuj vizitis nin!

La plastika reflektilo estis populara. Nun ni ĉiuj reflektu pri la daŭrigo de la kontaktoj, kiujn ni ricevis dum la kvar tagoj de la ĉijara Librofoiro.   /Siv

Librofoiro en Rio, Brazilo

Inga Johansson trovis retpaĝon pri la librofoiro en Rio (ligilo sub la artikolo). En la ligilo parolas Paulo S. Viena. Aŭskultu lian tre klaran esperantan parolon, aŭ legu la malsupran tekston – aŭ faru ambaŭ samtempe!

Esperanto en granda librofoiro

(el Esperanta Retradio, vidu ligilon sube)

Pro meritoplena iniciato de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro, Esperanto estis vaste montrita dum la 21-a ”Bienalo de Libro Rio”, de la 1-a ĝis la 10-a de septembro 2023. Ĝi estas unu el la plej furoraj kulturfestivaloj en Brazilo, vizitita de centoj da miloj da homoj, inkluzive de centmilo da lernejanoj. Ĉi tiun jaron, la ĉeftemo de la evento estis la koncepto pri ”elastaj legaĵoj”, kiu elstarigas la gravecon de rakontado, sendepende de platformoj, sed kun evidenta emfazo je libroj. La intenco estas la formado de nacio de legantoj.

La bienalo nun festas sian 40-jariĝon, kaj la administraj instancoj de la urbo, en la persono de la urbestro Eduardo Paes, donis al la evento laŭleĝan statuson de Nemateria Kultur-Riĉaĵo. En 2023 la publiko atingis rekordan kvanton, 380 aŭtoroj de libroj ĉeestis, kaj 300 eldonejoj reprezentiĝis. Je la vespero de la 1-a tago de la evento, la fama statuo de Kristo Redemptora, en Rio, aperis kun la ĉemizo de la festo. Jam en la unua tago, oni atingis rekordan vendadon de libroj. Unu el la organizantoj deklaris:

”La Bienalo estas la plej granda literatura, kultura kaj amuza festivalo en nia lando, kaj ĝi atingas sian 40-jariĝon ampleksigante la koncepton pri legado, valorigante historiojn kaj rakontojn, sendepende de platformoj, jen per kino, jen per televidserioj, videoludoj aŭ TikTok. Ĉio devenas de la libro kaj revenas al ĝi, kaj en tio staras la beleco konkeri legantojn.”

La Esperantistoj en Rio, per longe planita agado, sukcesis starigi en la librofoiro belan standon, kun bone videbla enirejo, abunda ekspozicio de libroj kaj tuttempa informado al la publiko. Oni disdonis milojn da flugfolioj kaj trejnitaj deĵorantoj trafe informis la publikon. Laŭ atesto de la laborantoj, plej multaj vizitantoj surpriziĝis pri la ekzisto de la ”fenomeno Esperanto” en la mondo, kaj simpatie reagis al la ideo.

Evidente, temas pri la plej taŭga publiko por diskonigado de Esperanto: homoj, kiuj interesiĝas pri legado, kulturo kaj kleriĝo. Homoj, kiuj havas ampleksan intereson pri la socio kaj ĝiaj problemoj. Inter ili, multaj infanoj kaj junuloj.

Gratulon al la Esperantistoj en Rio-de-Ĵanejro, kiuj donas viglan ekzemplon de modela agado por nia afero.

http://esperantaretradio.blogspot.com/2023/09/esperanto-en-granda-librofoiro.html

Gardanĝeloj

Parolinte pri la Librofoiro – ni konstatis ke la Foiro ĉijare havis multajn gardistojn kaj policistojn pro la bezono de pli granda nacia sekureco – post la stulta bruligo de Koranoj.

Reprezentantoj de la Sveda Eklezio disdonis reflekto-anĝelojn – gardanĝelojn.

Hazarde mi legis parton de intervjuo de Claude Piron, iam farita de Hokan Lundberg. La teksto temis pri gardanĝelo.

Claude Piron respondis al demandoj de Hokan Lundberg.

En la historio de ”Tien” la ĉefpersono unufoje renkontis gardanĝelon, ĉu vi mem renkontis gardanĝelon?

Mi havas bonan rilaton kun mia gardanĝelo. (Mi uzas singularon, kvankam ŝajnas, ke pluraj estaĵoj – eble eĉ multaj – ludas tiun rolon). Mi ne scias, ĉu la vorto ”renkontis” taŭgas. Mi perceptis ĝian agadon.

Kiel vi perceptis ĝian agadon?

Jen unu ekzemplo. Kiam mi estis 25-jara, aperis anonco, ke UN volas dungi tradukistojn. Kvankam mi sciis relative bone la anglan, mia nivelo tute ne estis profesia, multe mankis ĝis tio. Tamen mi sentis fortan kaj nekompreneblan impulson kandidatiĝi. La dungado okazis surbaze de konkurso. Kiam mi alvenis por la konkurso, mi eksciis, ke enskribiĝis 250 kandidatoj. Mi aŭdis ilin paroli inter si (multaj jam konis sin reciproke) kaj konstatis, ke preskaŭ ĉiuj estas pli aĝaj ol mi kaj havas universitatan diplomon pri la angla (kion mi ne havis). Ili aspektis kiel pli seriozaj kandidatoj.

La konkurso konsistis el francigo de angla teksto. En tiu teksto estis kelkaj vortoj, kiujn mi ne komprenis. Dank’ al la kunteksto mi sukcesis diveni la probablan sencon de ĉiuj, krom unu. Restis do unu frazo, kiun mi povis traduki en du sinkontraŭdiraj manieroj. Nenio ebligis diveni, ĉu ĝi signifas tion, aŭ la malon. Ĉar mi ĉiaokaze ne imagis sukceson ebla, ne gravis al mi. Mi elektis unu el la du ebloj hazarde kaj decidis, ke mi sufiĉe penis super tiu teksto. Mi do komencis paŝi por redoni mian folion. Tiam mi sentis, kvazaŭ mano tuŝus mian ŝultron, kaj voĉo flustrus: ”reiru al via loko, forstreku tiun frazon kaj metu la malon de tio, kion vi elektis.” Mi turnis min. Staris neniu malantaŭ mi.

Mi faris laŭ tiu stranga instrukcio donita de neniu videbla. Eble mi devas precizigi, ke tio okazis la daton de mia naskiĝtago. Post kelkaj monatoj mi retroviĝis en UN, en Novjorko, kiel tradukisto.

Mi poste diskutis kun unu el la personoj, kiuj selektis la kandidatojn surbaze de tiu traduko. Mi tiel eksciis, ke la unua kriterio estis: perfekta redono de la senco de la teksto. Mi diris al li: ”Do, se mi enmetus eĉ nur unu frazon, kiu estus mistraduko, mi estus forĵetita, ĉu ne?”. Li diris al mi: ”Efektive, pro nur unu miskompreno vi ne estus selektita”.

Multo en mia vivo estus alia, se tiuepoke mi ne iĝus UN-tradukisto en Novjorko. Por mi ne estas dubo, ke mia gardanĝelo intervenis.

Mi povus citi aliajn okazojn, ekzemple pri absolute neprobabla evito de aŭtoakcidento, aŭ similaj aferoj. Sed ĉi tiu espereble sufiĉos.

Claude Piron (1956–1961) estis svisa psikologo, esperantisto, tradukisto kaj verkisto. 1956–1961 li laboris kiel tradukisto por UN kaj poste por WHO.   /Siv

La ”Gotenburga rondiro” tra la jaroj kaj en la estonteco…

de Ingegerd Granat

La ”Gotenburga rondiro” estas vere granda evento, kiu engaĝas multajn homojn. Ĝi komenciĝis ĉi tie en Gotenburgo en 1980 kaj laŭdire estis la Stokholma maratona vetkuro, kiu estis la inspiro por Gotenburgo. Ĉiuokaze temas pri vera popola festo kaj ĉiu, kiu intencas veturi per aŭto aŭ tramo en la urbo, devas tuj tute forgesi tion tiutage. La suno kutime brilas sur la kurantoj, helpantoj kaj spektantoj. La vetkuro estas vere bunta signo de printempo kiu plenigas la stratojn…

Nils Torring estas viro, kiu vere donas specialan brilon al la vetkuro, kie li kuras en siaj amuzaj kaj mirindaj kostumoj.

Mi havis la permeson demandi al li kelkajn demandojn kaj ni ekscios, kiu li estas.

Kiu vi estas Nils, bonvolu rakonti al ni iom pri vi mem?

Mi estas feliĉa kaj energia patro de malgrandaj infanoj kaj kiel patro mi amas kreivon kaj defiojn. Kaj kun mia familio kaj memstare, kaj en la laboro kaj en mia libera tempo.

Kiel vi trejnis por povi treni grandan liton kune kun vi dum vi ĉirkaŭiris Gotenburgon en la granda maratono de Gotenburgo?

Mi kuras multe, sed fakte ne antaŭe provis la liton. Mi pensis, ke mi havas ĉirkaŭ kvardek kilometrojn por lerni kiel ĝi funkcias.

Ĉu la ĉi-jara ”lito” estis pli malpeza ol normala lito samgranda?

Tiel estas. Speciale konstruita por ne tiom pezi. Tamen, ĝi sentiĝis peniga en brakoj, ŝultroj kaj gamboj.

Vi estas tre bone vestita kaj bonstila kiam vi kuras, kiel vi ekhavis tiun ideon?

Mi laboras ĉe Radisson Blue kaj tie ni havas vestokodon. Dum miaj vetkuroj, mi volas transdoni nian markon en amuza maniero.

Ĉu vi iel interesiĝas pri teatro?

Mi ŝatas klaŭni kaj amuzi kaj amas esti sur la scenejo.

Ĉu vi estis rimarkita dum la vetkuroj?

Mi ricevis multajn bonegajn reagojn dum la kuro. Ĉiuj huraoj survoje faris la vetkuron multe pli facila. Plejparto de la vetkuro mi kuris kun granda rideto sur la vizaĝo malgraŭ mia laca korpo.

Vi estas la patro de du knaboj, kion ili diras pri la stranga maniero kiel vi estas vestita dum vetkuro, kie miloj da aliaj kurantoj estas vestitaj per ĉemizo kaj pantaloneto?

Ilia unua demando estis, ĉu mi gajnis? Mi diris, ke mi gajnis kiel la unua finiĝanta kun lito.

Ĉu ankaŭ estos amuza ”vesto” dum la venonta vetkuro?

Mi esperas ke jes! Nun mi havas tempon por trovi novan defion.

Kiel vi festas post tiel sukcesa montro de forto?

Bona vespermanĝo, varma bano kaj komforta lito por vere dormi.

Kiun temprezulton vi havis ĉi-jare?

5 horoj kaj 42 minutoj.

Konklude: Vi, Nils Torring, faras la Gotenburgan rondiron multe pli amuza por spekti kaj mi pensas, ke niaj legantoj konsentas. Pli da ĝojo! Koran dankon pro viaj respondoj kaj via superforta ĝojo kaj bonŝanco kun la sekva vetkuro aŭ defio! /Ingegerd

Manifestacio por la klimato en la urbeto Alingsås

Speakers Corner” (Angulo por parolantoj) oni nomas angulon en ”Lilla torget” (la Eta Placo) en Alingsås. Tien iris homoj, meztage sabate, la 16:an de septembro.

Kutime la loka klimatgrupo havas manifestaciojn vendrede vespere, sed ĉar la semajno 37 estas dediĉita al klimataj aferoj oni nun aranĝis pli grandan manifestacion kun parolado, muziko kaj kantado.

En la tuta lando miloj da manifestacioj okazis samtempe.

La ĉefpreleganto Gunilla Rödström i.a. admonis nin kontroli ĉu niaj bankoj havis komercajn rilatojn kun oleaj industrioj. Verŝajne la plej grandaj bankoj havas tiajn.

Ŝi ankaŭ parolis pri Greta Thunberg, kiu estas akuzita pri malobeo al la polico. Tamen estas la politikistoj, kiujn oni devas kulpigi pri la daŭriga detruo de nia planedo…

Kaj poste? Kiel kunigi la multajn lokajn klimatgrupojn?

Eble per la Klimatparlamento.

”La klimatparlamento – por civitana potenco en la klimatpolitiko”

En la Klimataj konsiliaj grupoj povas partopreni lokaj klimataj grupoj kaj aliaj agantoj de la loka civila socio, ekzemple hejmregionaj asocioj, asocioj de luantoj, minoritataj, pensiulaj, sportaj asocioj kaj religiaj kongregacioj.

La Klimatparlamento (Klimatriksdagen) estas fundamente sendependa, popolradikita, parti-politike sendependa organizo, kiu volas levi la klimatan problemon al la elstara politika rolo, kiun ĝi devas havi en nia tempo.   https://klimatriksdagen.se
El Interreto / Siv

Lights in Alingsås ne nur estas la plej granda luminstalado en Nordio, ĝi ankaŭ estas unika fenomeno en la mondo. En 2023 la artistoj venas de Nederlando, Portugalo, Hindio, Usono kaj Svedio. La instalado daŭras 6 oktobro – 5 novembro. Ekstera kaj intera paco estas la ĉijara temo. La vojeto longas je 2 km.

Ankaŭ troviĝas Lumoj de infanoj en la parko de Järta. Indas iri la vojeton dufoje – en la komenco kaj je la fino, ĉar aspektas male kiam estas buntaj folioj sur la arboj, kaj kiam la arboj nudiĝas.

  /Siv

Petveture

El la retpaĝo de Tatiana Auderskaja, Odeso

Petveture
Vadim Kondratjuk (Kievo)
Traduko: T. Auderskaja

Pluvas en la montar’,

Kvazaŭ verŝas sin mar’,

Kaj tempest’ furiozas terure.

Kiel malsupreniĝos ni, ho amikar’?


– Petveture, amik’, petveture!

Foje sonĝis mi pri

Notr-Dam’ de Parỉ’,

Min allogas Eŭrop’ senmezure.

Kiel trafu mi tien el fora patrỉ’?


– Petveture, amik’, petveture!

Oni diras, ke viv’

Estas kruta dekliv’,

Sed ne glata ŝoseo velura.

Spite ilin, mi trovis feliĉon en viv’


Petveture, amik’, petveture!

Sed se venos la plag’

Kaj finiĝos la vag’,

Ĉar nenio ekzistas sekura,

Kiel min veturigos vi en lasta tag’?


– Petveture, amik’, petveture!

Logas la Paradiz’,

Sed jen kia surpriz’ –

La Infer’ por ni pretas torture!

Ho Moŝtul’, kiel trafi ĉielen sen viz’?

– Petveture, ho fil’, petveture!

Kvar kialoj kial Amnestio laboras pri klimata justeco!

Inter la 15–22 septembro, almenaŭ 470 diversaj manifestacioj kaj agoj okazos tra la mondo kun fokuso pri klimata justeco. Ĝi estas kunordigita kampanjo kiu inkluzivas pli ol 100 organizojn, grupojn kaj movadojn en Svedio sole. Ĉi tiuj tutmondaj manifestacioj estas planitaj por ĉi tiu sama semajno por koincidi kun la pintkunveno de la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, pri klimataj ambicioj de UN-landoj.

Plurfoje Amnestio Internacia vidis kiel klimata ŝanĝo influas al:

La samea popolo estas unu el tiuj grupoj, kiuj estas plej rekte trafitaj de klimata ŝanĝo en Svedio hodiaŭ.

Ĉi-semajne, la aŭdienco komenciĝas en la Supera administra kortumo koncerne la decidon de la registaro doni minadpermeson en Gállok, io kio povus havi gravan efikon al sameaj rajtoj.

Kvankam la planita minejo en Gállok estas fererca minejo kaj ne enhavas substancojn, kiuj estas gravaj por klimata ŝanĝo, ĝi estas klara ekzemplo de la mankohava rajtoprotekto, kiu ekzistas por samea popolo ĉe minado kaj aliaj terekspluatoj.

La decido kaj la planita minejo igis UN esprimi grandan zorgon kaj koncerne la medion kaj la mankon de respekto al indiĝena juro, kaj ĝi malobservas internacian juron. Ni estas surloke por sekvi atente la juran procezon kaj ni admonas kaj la ŝtaton kaj la firmaon preni sian respondecon pri homaj rajtoj.

Ni devas aŭskulti la samean popolon kaj rigardi ilin kiel parton de la solvo por klimatŝanĝiĝo. Klimata justeco kaj homaj rajtoj iras kune. La transiro devas okazi rapide, sed ĝi ankaŭ devas esti justa kaj konsideri potencosistemojn, kolonian ŝuldon kaj konduki al pli egala socio.

La klimata movado devas esti ankaŭ justeca movado, se ni volas atingi daŭripovan ŝanĝon!

Mi prenis la informon el Interreto. /Siv

Fyra skäl till att Amnesty arbetar med klimaträttvisa!

Mellan 15–22 september genomförs minst 470 olika demonstrationer och aktioner runtom i världen med fokus på klimaträttvisa. Det är en samordnad kampanj som bara i Sverige omfattar över 100 organisationer, grupper och rörelser. Dessa globala manifestationer är planerade till just den här veckan för att sammanfalla med FN:s generalsekreterare António Guterres toppmöte om FN-ländernas klimatambitioner

Återkommande har Amnesty sett hur klimatförändringarna påverkar:

Det samiska folket är en av de grupper som drabbas mest direkt av klimatförändringarna i Sverige idag.

Den här veckan inleds förhandlingen i Högsta förvaltningsdomstolen rörande regeringens beslut att bevilja gruvtillståndet i Gállok, något som skulle kunna få stor påverkan på samers rättigheter.

Även om den planerade gruvan i Gállok är en järnmalmsgruva och inte innehåller sådana ämnen som är viktiga för klimat- omställningen, är den ett tydligt exempel på det bristande rättighetsskydd som finns för samer vid gruvutvinning och andra mark-exploateringar.

Beslutet och den planerade gruvan har fått FN att uttrycka stor oro både gällande miljön och avsaknaden av respekt för urfolksrätten, och strider mot internationell rätt. Vi är på plats för att noga följa den juridiska processen och vi uppmanar både staten och företaget att ta sitt människorättsliga ansvar.

Vi måste lyssna på det samiska folket och se dem som en del av lösningen för klimatomställningen. Klimaträttvisa och mänskliga rättigheter går hand i hand.

Omställningen måste ske snabbt men den ska också vara rättvis och ta hänsyn till maktordningar, kolonial skuld och leda till ett mer jämlikt samhälle.

Klimatrörelsen måste också vara en rättviserörelse om vi ska kunna åstadkomma hållbar förändring!

Bedrövlig engelska – dessutom usel svenska

Internationella Engelska skolan och fastighetsföretaget Platzer har tecknat avtal om att bygga och utveckla en ny grundskola för 900 elever i Södra Änggården, Göteborg. Det blir en märkesbyggnad med planerad skolgård på taket.

IES leker engelsk privatskola och är en invasiv art!

Detta är en kulturartikel som är en del av Aftonbladets opinionsjournalistik.

Friskolereformen 1992 öppnade dörren för diverse engelskspråkiga friskolor, som översvämmat Sverige sedan dess. Internationella Engelska Skolan (IES) är inte den enda, men den största och mest kända.

IES säger sig vara en tvåspråkig skola. Formellt är det så i grundskolan, där IES kan bedriva undervisning på engelska upp till 50 procent. Men redan på gymnasiet har detta blivit 90 procent, trots att svenska är Sveriges huvudspråk.

Det finns enligt Barbara Bergström två huvudargument för att söka till IES: för att uppnå ”total inner security” i engelska samt ”ordning och reda”. Vilken engelska presterar då koncernens skolor? Exemplen nedan är hämtade från IES-skolors textproduktion på sociala medier.

Schemaläggningsproblem finns överallt. Det ger gluggar, och vi har alla haft håltimmar. I Landskrona har man håldagar. ”We spent a hole day …” Där ställde man sig också frågan ”what makes a great teachers?”.

Samtidigt i Borås: ”The sun is shining, and so do we”. I Karlstad informeras om att ”here area few examples of thy have creates”. I Eskilstuna gillar man film: ”Education is an investment for the feature”. Förväxlas månne ”feature” med ”future”? De har också platser i sin ”que”, vilket inte förvånar oss. I Sundsvall bakas ”safran buns” och i Lund blandar man brittisk och amerikansk engelska (colour/color) i samma inlägg.

På IES officiella hemsida engelska.se är svenskan satt på undantag. Finns inlägg på svenska, är engelskan förstahandsvalet, dit sidan styr. Varför?

En text på alla skolors sidor – alltså centralt sanktionerad – är ”This is possible because…”, som översatts till ”Detta beror möjligtvis på…”, där adjektivet ”possible” blivit adverbet ”possibly” och översatts därefter!

Vad gäller svenskan är det ibland svårt att hitta den skyldige. Att söka ”tyska lärare” i Östersund kanske inte är aktiv diskriminering. Men när ”perception” blir ”fredsskapande” i Lund är det inte autoöversättning utan inkompetens. Eller nonchalans. Vad är viktigt?

Engelska? Svenska? Snabba pengar?

Ibland är Google uppenbart skyldig – men det är en människa som har valt att autoöversätta. I Sigtuna hittade man prao-platser med ”krok och skurk” (senare korrigerat), och att herr Clement, biträdande rektor (vem säger herr 2023?), ”kommande från Ontario”, har ”idealisk passform”, är säkert bra vid klädinköp. Hur det gör honom bättre i skolvärlden är dock oklart.

Där har texten senare uppdaterats, så nu är han ”ideell medlem” av lärarteamet – jobbar han gratis? Det kanske även de nya lärarna gör, presenterade under rubriken ”Träffa vart nylärarna”. Idealister är billiga för en skola ägd av tyska biltvättare och hedgefonder i Luxemburg.

Är detta okej? Bedrövlig engelska, usel eller obefintlig svenska. Företrädare för IES hävdar till och med (i privat mejl) att IES är en engelsk skola, fast i Sverige, med svenska pengar och svensk läroplan.

Nej, de leker engelsk privatskola och är en invasiv art: ingen vet hur de kom hit, de sprider sig snabbt, och är svåra att bli av med. Men det betyder inte att vi behöver leva med dem. Om de vill komma till din kommun: protestera, och håll barnen borta! De är en verksamhet som saboterar grunden för Sverige – vårt gemensamma språk. Och de gör det inte av illvilja, utan för snöd vinnings skull. Det är faktiskt ännu värre.

Språkförsvarets styrelse – Ann Etzler, Lars Fredriksson, Tove Frisch Christer Janson, Christina Johansson, Olle Käll, Per-Åke Lindblom, Arne Rubensson.

Sämre resultat och fler avhopp när undervisning sker på engelska

Av Nätverket Språkförsvaret– 15 september

Pressmeddelande från Chalmers:

Att använda engelska som undervisningsspråk inom högre utbildning har en tydligt negativ påverkan på studieresultaten när studenterna har ett annat modersmål. Det visar en ny studie från KTH och Chalmers. När 2 000 studenter delades in i en engelskspråkig eller en svenskspråkig version av en introduktionskurs i programmering fick studenterna som undervisades på engelska betydligt sämre resultat och fler hoppade av kursen i förtid.

Engelska används alltmer som undervisningsspråk i högre utbildning globalt, så kallad ”English-medium instruction”, eller EMI, enligt en rapport från Språkrådet 2022. En viktig utgångspunkt för EMI är att undervisningsspråket inte ska påverka kvaliteten på studenternas lärande. Tanken är att en student som läser en kurs på engelska ska lära sig precis lika bra som om studenten läste den på sitt förstaspråk. Men nu visar en ny studie att det antagandet kanske inte stämmer.

Studenter som läste en kurs där undervisningsspråket var engelska presterade märkbart sämre, och de hoppade dessutom av i mycket högre utsträckning jämfört med studenter som läste exakt samma kurs på svenska.

– Vår studie är ovanlig inom fältet eftersom principen för grupptilldelning byggde helt och hållet på slumpmässighet. Det innebar att den enda påverkande faktorn var undervisningsspråket, och vi blev överraskade av resultatet, säger Hans Malmström, biträdande professor vid institutionen för vetenskapens kommunikation och lärande på Chalmers, och en av forskarna bakom studien.

Fler korrekt besvarade testfrågor när svenska var undervisningsspråk

2 263 studenter anmälde sig till en introduktionskurs i programmering och delades därefter slumpmässigt in i antingen en engelskspråkig eller en svenskspråkig version. Kursen var helt digital och studenterna bestämde själva studietakten. Hur väl studenterna klarade kursen mättes dels i antal korrekt besvarade testfrågor, dels i hur många som hoppade av utan att slutföra kursen. När forskarna jämförde antalet korrekt besvarade testfrågor i de två versionerna av kursen visade det sig att studenterna som läste på svenska i genomsnitt svarade rätt på 73 procent fler testfrågor.

– Det är viktigt att komma ihåg att den enda skillnaden är just undervisningsspråket. Det faktum att studenterna i den svenskspråkiga kursen var signifikant bättre antyder att engelska som undervisningsspråk har negativ inverkan på lärandet, i alla fall under vissa omständigheter, säger Olle Bälter, docent i människa-datorinteraktion och en av forskarna från KTH.

Fler avhopp i förtid från den engelskspråkiga kursen

När forskarna mätte genomströmningen i kursen bekräftades resultatet; 25 procent fler studenter hoppade av den engelskspråkiga kursen och även här var skillnaden mellan de två versionerna av kursen statistiskt signifikant.

– Den som hoppar av kursen kan inte rimligen ha lärt sig lika mycket som den som slutför kursen. Också i detta avseende ser vi alltså att engelska som undervisningsspråk kan leda till sämre lärande, säger Viggo Kann, professor i datalogi vid KTH.

Studien väcker nu frågor om fördelar och nackdelar med att så stor del av undervisningen på universitet och högskolor är på engelska, en mycket vanlig företeelse i Sverige såväl som i andra länder där engelska inte är förstaspråk för en majoritet av befolkningen.

– Det är viktigt att komma ihåg att en enskild studie inte bör användas som utgångspunkt för en radikal förändringsagenda vad gäller språk- eller utbildningspolitiken inom högre utbildning, vare sig på lokal eller nationell nivå. Men vi tror att resultaten från den här forskningen kan bidra till en mer informerad diskussion om konsekvenserna av att använda engelska som undervisningsspråk, säger Hans Malmström.

Studien i korthet

Studien English-medium instruction and impact on academic performance: a randomized control study har publicerats i Applied Linguistics Review och genomfördes av Olle Bälter, Viggo Kann, Chantal Mutimukwe och Hans Malmström. Forskarna arbetar vid KTH och Chalmers tekniska högskola.

La Lingvodefendo ŝatas poemon de Elsa Beskow

Poemo, kiun Språkförsvaret elektis dimanĉe la 1an de oktobro.

Elsa Beskow (1874 – 1953), sveda verkisto de infanlibroj, ilustristo kaj artisto.

Inga Johansson sciigis nin pri ĉi tiu aŭtuna poemo. Inga tradukis.

Mirinda aŭtuno

Kiel flava vi estas, Oktobro

kiel flava kaj belega vi estas!

En plej ruĝa cinabro

via peniko povas pentri.

En oro kaj ruĝo vi festenas

por feliĉigi la aŭtunon.

Vidu la aceron, kiel ĝi ekflamas

kun siaj ruĝaj folioj!


Restu, tuta oro, kiu brilas,

kaj ne falu tro frue!

Kiam vi estos for, oni frostos,

kaj ĉio estos malluma kaj nuda.

Falu malrapide, flavaj moneroj,

sur kampon, rokon kaj ŝtipon!

Ni ankoraŭ volas eviti gantojn

kaj lanan vintran mantelon.

Underbara höst

Vad du är gul, Oktober

vad du är gul och grann!

I rödaste cinnober

din pensel måla kan.

I guld och rött du frossar

att göra hösten glad.

Se lönnen, hur den blossar

med sina röda blad!


Bliv kvar, allt guld som lyser,

och fall ej alltför snart!

När du gått bort, man fryser,

och allt är mörkt och bart.

Fall långsamt, gula slantar,

på gärde, sten och stock!

Än vill vi slippa vantar

och ullig vinterrock.

Informo pri legebleco de la romano
Turka Mondo en Hungarujo

Adri Pásztor el urbo Miskolc, Hungarujo, skribas:

Estimataj, karaj samideaninoj!

Mi sciigas vin, ke hodiaŭ, la 14a de septembro, aperis en la MEK (Hungara Elektronika Biblioteko), hungarhistoria romano: Turka Mondo en Hungarujo verkita de Mór Jókai, esperantigita de mia edzo László Pásztor.

Ĝi estas bela romano!

Mi ne deziras, ke vi legu ĝin, sed mi petas vin plurfoje viziti la atingejon, por ke la MEK-anoj povu vidi, ke estas interesiĝo pri la verko, kies aperon ankaŭ ili helpis. Tamen se vi legos, mi ĝojos.

Bonvolu ĝin rekomendi ankaŭ al aliuloj, al viaj gesamideanoj alilandaj. Antaŭdankojn!

Pensu pri tiu, ke mia edzo pro sia cerboangina malvastiĝo post unu infanaĝa hemoragio cerba kun ĉiama postrestanta forta kapdoloro tradukis ĝin en 2019, sed enskribis la komputilon post sia 2021 julia, alia hemoragio cerba, (ne scianta pri tio, nur ege malbone fartante) kaj kiam li finis la enkomputiligon, post paso de kvar tagoj li mortis,

Post fino de la enkomputiligo li ne kapablis plu movi sin, gluti, vidi, paroli.

La atingejo de la tradukaĵo estas ĉe:

https://mek.oszk.hu/24800/24800

Bonvolu sendi la apersciigon pri la romano al la vialandaj gesamideanoj, aliaj geamikoj. Antaŭdankojn.

Amike:

Adri Pásztor

Fabelo pri io – gramatika poemo

Iam, iu kato ĉasis en la arbaro.

Iu viro, multe laca,

dormis en la lito.

Ial li revis pri belaj floroj,

ĉar en ies ĝardeno floroj kreskis.

Io aŭdiĝas inter la floroj,

ie la eta muso iel kaŝas sin en

la flora kaŝejo.


La kato, forte ekmjaŭis en la arbaro!

La muso, ektimas en la florbedo!

La viro, ekvekiĝis en la lito!

La viro estis kuranta kun ia fosilo

kontraŭ la arbaro!

Iel li tenas la fosilon super la kapo.

Ie en la florbedo la muso vidas la viron

ĉasantan la katon per fosilo.


La muso estis malsovaĝa kaj manĝis

iom da ĝermantaj semoj en la tero,

ial estis kviete ie,

kaj la viro estis survoje ien…

Fine fino!

/Ingegerd

Bonvenon al la 109a UK en Tanzanio

Joel Muhire skribis al Saliko (Raita Pyhälä): Mi dankas vin ke vi volas disvastigi mian kanton. Bonvenon al la 109a UK. Jen la ligilo: https://www.youtube.com/watch?v=srBFHH2nEYM

La ligilo povus inspiri vin al aliĝo al UK 2024.   /Siv

La kulturdomo de Esperanto

La tereno en kiu staras la kastelo estis loĝata de praepoko. Kelkcent metrojn de Greziljono troviĝas neolitika dolmeno de la Kovrita-Ŝtono (Pierre-Couverte), unu el plej bone konservitaj en la regiono.

Ĉirkaŭ la jaro 1949 la franclingva sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), nomata Groupement des Enseignants d’Espéranto (GEE), planis aĉeti ”burĝan domon por fari printempajn staĝojn por la lernantaj instruistoj por baza lernejo”.

4 E-kursoj, ekzameno, ĥorkantado, infanoj, origamio, tango…

2 staĝoj fine de oktobro en Greziljono

Berto Ŝuman skribas:

AŬTUNAS 23 oktobro – 2 novembro 2023:

Mult-aktivaĵoj 16 – 22 oktobro 2023:

La franca Esperanto-kastelo de Greziljono apartenas al jam 255 esperantistoj kaj servas al ĉiuj esperantistoj. Venu al ĝiaj eventoj. Plusendu tiun mesaĝon al viaj E-amikoj. Iĝu societano. Helpu diversmaniere.

Peticio al Duolingo

AEH (Ĉeĥa esperanta gazeto) donas malĝojan informon pri Duolingo:

Por la Esperanto-kursoj! Treege grava afero! Bonvolu subskribi! Helpu! Helpu! Helpu! → https://chng.it/FL5dJwVVmY

Karaj Geamikoj!

Bonvolu urĝe subskribi… La subskribo bezonas nur kelkajn minutojn.

Duolingo volas ĉesigi – kaj fakte jam ĉesigis – la Esperanto-kursojn, escepte de la angla–esperanta lingvokurso… Ĝis nun plur-cent-mil homoj sekvis la hispanan-esperantan, francan-esperantan kaj portugalan-esperantan lingvokursojn! Oni povas legi la eminentan peticion en la hispana, portugala, franca lingvoj, kaj fine Vi povas legi ankaŭ la originalan, bonegan Esperanto-version.

Dankegon pro Via helpo! ”La nepoj Vin benos…”

Plej amike

Ludoviko Molnár
 

Sei Shōnagon – el Notaĵoj ĉe la lito

Printempe plej plaĉas al mi la matenkrepusko. Malrapide aperas la konturoj de la montoj, kaj super ili ŝvebas leĝeraj, purpuraj nuboj, kiam pli kaj pli heliĝas.

Somere la nokto estas al mi la plej kara. Mi amas la nokton, kiam la luno lumas, sed ankaŭ la nigran mallumon kun kirle flugantaj lampiroj. Eĉ en pluvo mi trovas la nokton bela.

Kiam la aŭtuno venas, la vespero estas la plej bona tempo. La suno malsupreniras kaj lumigas la montojn kaj malleviĝas pli kaj pli proksime al ili. Kelkaj kornikoj survoje al sia nokta branĉo povas tuŝi mian koron kaj ankoraŭ pli la sovaĝaj anseroj, kie ili flugas en longa vico kaj reliefiĝas kiel etaj punktoj kontraŭ la ĉielo.

La mateno estas la plej ĉarma tempo de la vintrotago. Estas nepriskribeble bele, kiam la neĝo falas en fruaj matenhoroj aŭ kiam la grundo estas blanka de prujno. Foje ne troviĝas neĝo aŭ prujno. Sed vidi la servistojn rapidi por bruligi la fajron, kiam la malvarmo fariĝas severa, kaj hasti ĉi tien kaj tien en la palaco kun la karbopelvoj, tio donas etoson de komforto. Tagiĝinte la vetero estas pli milda. En la karbopelvoj restas nur blanka cindro.

Sei Shōnagon (清少納言), naskita ĉ. 965, mortis ĉ. 1017, estis japana verkistino kaj korteganino. Ŝi servis ĉe la imperiestrino Teishi ĉirkaŭ la jaro 1000, en la periodo de Heian. Ŝi estas fama kiel la aŭtoro de la Kusenolibro (枕草子 Makura no sōshi).
(El Wikipedia) – Andreas

 

 

«hejmen