Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 73, Majo 2024
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Kiel ili pensis tiam? – Legu la senintence amuzajn anoncojn en la paroĥaj gazetoj, p. 11.
Hur tänkte dom då? – Läs de oavsiktligt roliga annonserna i församlingsbladen, s. 11.
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat,
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi!
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
Printempaj hajkoj
La cervido
forskuas la papilion
kaj endormiĝas denove
Issa
Falinta floro
revenis al la branĉo –
estis papilio
Moritake
La ”Vesperstelo”
de Ingegerd Granat
Se vi malfermetas la pordon al Aftonstjärnan ĉe Plåtslagargatan 2 en Lindholmen, vi eble povos senti la ĉeeston de la aŭtentika gotenburga civitano kaj aktoro, aŭtoro kaj manuskriptisto Kent Andersson.
Li estis naskita la 2-an de decembro 1933 kaj, laŭ sceno ludita en Aftonstjärnan, estis ”malbela kaj krieganta bebo”, kiu estis lasita en infanĉaro. Verŝajne Kent Andersson mem verkis la manuskripton, kie du gotenburganoj en epokaj vestaĵoj haltas kaj komentas la ĉaron kaj ĝian enhavon ĝis la patrino eniras la scenon. (Havebla el YouTube.)
Kiel aktoro, li aperas en multaj filmoj ekzemple ”Jönssonligan reaperas”, ”La Hedebyanoj”, ”Vibrisoj kaj pizoj”, ”Svedio al la svedoj” kaj en multaj pliaj filmoj. ”Hejmo”, ”La floso” kaj ”La sablokesto” estas teatraĵoj, kiuj estis prezentitaj en pluraj lokoj kun Kent Andersson kiel
manuskriptaŭtoro kaj kreinto de tute nova speco de teatraĵo laŭ stilo kaj karaktero.
Gotenburgo vere perdis elstaran kulturan figuron kiam Kent Andersson forpasis la 3-an de novembro 2005.
Li jam metis dek jarojn ĉe Dramaten en Stokholmo malantaŭ si, kiam li revenis al Aftonstjärnan en Hisingen en 1996. Kent Andersson surscenigis kvin revuojn, kiuj estis prezentitaj ĉe 530 prezentadoj.
Oni povus diri, ke ”Aftonstjärnan” estas bonega memoraĵo de la ”bona kaj varma” personeco de Kent Andersson kaj kreiva forto kie li ĉiam metis justecon unue.
La drinkejisto ĉe la najbara drinkejo en Majorna atestas, ke Kent Andersson estis en bona humoro kaj sentis sin bone la tutan vesperon, kiam li forlasis la drinkejon.
Li estus 72-jara, se li ne estus falinta ekster sia loĝejo en Majorna.
Sed la ”Aftonstjärnan”, la malnova karamelfabriko, ”la Popola Domo” kaj la Kinejo daŭre ĵetas siajn kulturajn radiojn super Gotenburgo en la spirito de Kent Andersson. Nur iru tien.
La kultura markado de Aftonstjärnan
Post malfacilaj renoviglaboroj, kiuj komenciĝis en 1988, la kinejo povis esti remalfermita en 1994. Tiam la konstruaĵo de la gubernia estraro ankaŭ estas markita kiel kultura monumento. En la lasta tago de la jaro 1996, la scenejo estas remalfermita kun la prezento ”Sub la vespera stelo”. Estis Kent Andersson kiu skribis pri sia junaĝo kaj juneco ĉe Lindholmen.
Kelkaj rerigardoj:
En 1903 la domo estis kompletigita. Ĝi estis anstataŭaĵo por la asociokonstruaĵo, kiu forbrulis en 1902. En 1910 elektro estis instalita kaj la filmmontradoj komenciĝis.
Hodiaŭ estas multe da interesa, eduka kaj distra enhavo en la programo. En la momento de la skribado, la Scienca Festivalo havas programon pri ”Ondoj”, filmo pri tio, ke ĉiam estas morgaŭo, kaj tion ni devas kredi kaj esperi.
Ĉiam indas ĝisdatigi sin pri tio, kio okazas ĉe Aftonstjärnan!
Malgranda ekzemplo de la programo:
La majstro de memoro Jonas von Essen”
La viro, kiu sukcesis akiri esceptan memoron de apenaŭ memori ion ajn ĝis parkerigi 50 000 dekumajn lokojn de Pi (3.14) tio postulis al li duonjaron.
Li prelegos pri tio ĉe Aftonstjärnan la 18-an de majo, je la 18-a. Mia konsilo estas: rapidu kaj rezervu bileton!
Tiuj el ni, kiuj kutimas spekti televidon, ankaŭ vidis lin agi plurfoje. Li gajnis unu milionon da kronoj sen uzi ajnan ”savŝnuron” en la programo ”Poŝtkoda milionulo”, prezentita en la distra programo ”Talang” kaj ĉasis murdistojn en detektiva sapoteatraĵo kune kun aliaj famuloj en kastelo ie. Tie, unu el liaj kunludantoj estis la fosanta ĵurnalisto Janne Josephsson el Gotenburgo.
Jonas von Essen estas absolute fantazie amuza kaj miriga personeco. Atentu lin!
Aftonstjärnan
av Ingegerd Granat
Om man gläntar på dörren till Aftonstjärnan på Plåtslagargatan 2 på Lindholmen, kanske man kan ana närvaron av den genuine göteborgaren och skådespelaren, författaren och manusskribenten Kent Andersson.
Han föddes den 2:e december 1933 och var enligt en scen spelad på Aftonstjärnan ”en, ful och skrikande baby” som blivit lämnad i en barnvagn. Förmodligen har Kent Andersson själv skrivit manuset där två göteborgare i tidstypiska kläder stannar och kommenterar barnvagnen och dess innehåll tills mamman kommer in på scenen. (Finns på YouTube.)
Som skådespelare dyker han upp i många filmer som ”Jönssonligan dyker upp igen”, ”Hedebyborna”, ”Morrhår och ärtor”, ”Sverige åt Svenskarna” och i många fler filmer. ”Hemmet”, ”Flotten” och ”Sandlådan” är teaterstycken som spelats på flera ställen med Kent Andersson som manusförfattare och danare av en helt ny typ av teaterstycken beträffande stil och karaktär.
Göteborg tappade verkligen en förgrundsfigur för kulturen när Kent Andersson gick ur tiden den 3:e november 2005.
Han hade lagt tio år på Dramaten i Stockholm bakom sig när
han 1996 kom tillbaka till Aftonstjärnan på Hisingen. Kent Andersson iscensatte fem revyer som framfördes vid 530 föreställningar.
Man skulle kunna säga att ”Aftonstjärnan” är ett stort minnesmonument över Kent Anderssons ”goa och varma” personlighet och en skaparkraft där han alltid satte rättvisan i första rummet.
Bartendern på kvarterskrogen i Majorna vittnar om att Kent Andersson hade haft ett gott humör och mått bra hela kvällen när han lämnade puben.
Han skulle ha blivit 72 år om han inte stupat utanför sin lägenhet i Majorna.
Men ”Aftonstjärnan”, den gamla karamellfabriken, Folkets Hus och Biografen fortsätter att kasta sina kulturella strålar över Göteborg i Kent Anderssons anda. Det är bara att gå dit.
Kulturmärkningen av Aftonstjärnan
Efter ett hårt upprustningsarbete som startade 1988 kunde man 1994 återinviga biografen. Då kulturminnesmärks också byggnaden av länsstyrelsen. Nyårsafton 1996 återinvigs scenen med föreställningen ”Under Aftonstjärnan”. Det var Kent Andersson som skrivit om sin barn- och ungdomstid på Lindholmen.
Lite tillbakablickar:
År 1903 stod huset färdigbyggt. Det var en ersättning för det föreningshus som brann ner 1902.
År 1910 drog man in elektricitet och filmvisningarna kom igång.
Idag står det mycket intressant, folkbildande och underhållande på programmet. I skrivande stund har har Vetenskapsfestivalen ett program om ”Vågor”, en film om att det alltid kommer en morgondag, och det får vi tro och hoppas.
Det är alltid värt att uppdatera sig på vad som händer på Aftonstjärnan!
Ett litet exempel på programmet:
Minnesmästaren Jonas von Essen”
Mannen som lyckades skaffa sig ett exceptionellt minne från att knappt kommit ihåg något alls till att memorera 50.000 decimaler på Pi (3, 14) detta tog honom ett halvår.
Detta skall han föreläsa om på Aftonstjärnan den 18:e maj, klockan 18.00, mitt råd är: att skynda sig att boka en biljett!
Vi som har ovanan att titta på TV har dessutom sett honom agera vid flera tillfällen. Han har vunnit en miljon kronor utan att använda någon ”livlina” i programmet ”Postkodmiljonären”, uppträtt i underhållningsprogrammet ”Talang” samt jagat mördare i en deckarsåpa tillsammans med andra kändisar på ett slott någonstans. Där var en av hans medlekare den grävande journalisten Janne Josephsson från Göteborg.
Jonas von Essen är en helt fantastiskt rolig och häpnadsväckande personlighet.
Håll ögonen på honom!
Esperantistoj havas multajn interesojn!
Kiam mi rigardis en fejsbuko mi trovis tiun bildon. Mi rekonis kaj Siv, Ingrid kaj Magnus kantante en ĥoro.
Estas la preĝejo en Gråbo (= Stora Lundby) kiu faris festenon por tiuj, kiuj havis jubilean naskiĝtagon dum la aktuala duonjaro! Ili kafumis, manĝis torton kaj ricevis po unu rozon.
/Ingegerd
Vizito al muzea muelejo en la gotenburga regiono
de Siv
La grenmuelejo en Hillefors, situanta en la naturrezervejo de Säveån en Stenkullen, Lerum, eble estas la sola avena muelejo en la mondo, kiu estas funkciigata per rekta akvoenergio. La muelejo nun estas posedata de la komunumo de Lerum kaj luita de la muzeosocieto Hillefors Grynkvarns Museiförening.
Antaŭ 100 jaroj estis ne malofte ke fabriko estis funkciigata per rekta aganta akvoenergio. Tio signifas turbinon, kiun rotaciigas la preterpasanta akvo per ilaroj, ŝaftoj kaj zonoj, kiuj transdonas la potencon al la diversaj maŝinoj de la fabriko. Sed hodiaŭ neniu potencotransigo okazas tiamaniere. Estas multe tro nepraktike por fabriko troviĝi proksime al fluanta akvofonto kaj la riskoj de akcidentoj estas tre altaj.
La muelejon daŭre eblas viziti per la muzeosocieto Hillefors Grynkvarn, kiu laboras por reestigi ĝin, por montri kiel industrio en la 19-a kaj 20-a jarcentoj povis funkcii. La muelejon posedis la sama familio jam dum 90 jaroj. La loko de Hillefors ja situas ĉe la rivero kaj oni povis reguli kiom da akvo oni bezonis por funkciigi la muelilon.
Laŭlonge de la rivero estas vojeto, kie multaj iras por ĝui la ĉirkaŭaĵon – foje kun tre trankvila rivero, foje kun furioza rivero. Kun multe da ŝaŭmo.
En la muzea muelejo okazas multaj eventoj, ekz. verkistino venigas homojn al verkado de infanlibroj kun inspiro de la muelejo.
Inspira estas ankaŭ la libro Leteroj el mia muelejo.
El interreto: Alphonse DAUDET (1840–1897) estis franca verkisto. Li verkis interalie la romanojn Lettres de Mon Moulin (Leteroj el mia Muelejo) kaj Tartarin de Tarascon, ambaŭ tradukitaj al Esperanto. Leteroj el mia muelejo estis publikigita esperante en 1949 de Nihon Esuperanto Gakkai, 78 paĝoj.
Temas pri novelaro el 1869. La noveloj enkadriĝas plejparte en Provenco kaj havas facilaniman tonon fiksiĝintan en lokaj legendoj kaj popolfabeloj. Daudet mem translokiĝis de Parizo al Provenco kaj la noveloj estas skribitaj el la perspektivo de iama parizano.
Kelkaj el la noveloj antaŭe estis publikigitaj en gazetoj, kiel ekzemple Le Figaro kaj L’Evénement, la plej fruaj en 1865. La libro estis publikigita en la sveda en 1930 en traduko de Thord Lundgren kaj en esperanto en 1949.
Tri el la noveloj estis la bazo por la filmo Letters from my mill de Marcel Pagnol de 1954. En 1968 Pagnol faris televidfilmon de kvara novelo de la kolekto.
Hillefors grynkvarn, belägen i Säveåns naturreservat
av Siv
i Stenkullen, Lerum, är kanske den enda av världens havregrynskvarnar som drivs med direktverkande vattenkraft. Kvarnen ägs numera av Lerums kommun och arrenderas av Hillefors Grynkvarns Museiförening.
För 100 år sedan var det inte ovanligt att en fabrik drevs av direktverkande vattenkraft. Det vill säga en turbin som roterade av det förbiströmmande vattnet via kugghjul, axlar och remmar som förmedlade kraften vidare till fabrikens olika maskiner. Men idag sker ingen kraftöverföring på detta sätt. Det är alldeles för opraktiskt att en fabrik måste ligga i närheten av en strömmande vattenkälla och olycksfallsriskerna är mycket stora.
Kvarnen finns ännu kvar att besöka genom Hillefors Grynkvarns Museiförening som arbetar med att restaurera den, för att visa hur en industri på 1800- och 1900-talen kunde fungera.
Inspirerande är också boken Brev från min kvarn.
Det är en novellsamling från 1869 av den franske författaren Alphonse Daudet. Novellerna utspelar sig till största delen i Provence och har en lättsam ton med rötter i lokala skrönor och folksägner. Daudet hade själv flyttat från Paris till Provence och novellerna är skrivna ur en före detta parisares perspektiv.
Några av novellerna hade tidigare publicerats i tidningar som Le Figaro och L’Evénement, de tidigaste 1865. Boken gavs ut på svenska 1930 i översättning av Thord Lundgren och på esperanto 1949.
En ljudbok inläst av Hans Alfredson gavs ut 2008.
Tre av novellerna låg till grund för Marcel Pagnols film Brev från min kvarn från 1954. År 1968 gjorde Pagnol en TV-film av en fjärde novell från samlingen.
Mia 1-tuba radio
de Lasse Granat
Mia intereso pri elektrotekniko komencis vekiĝi en mia frua adolesko (en la 1950-aj jaroj). Mia ĉefa scifonto estis libroserio de la 1920-aj jaroj, ”Inventaĵoj ” ĝi nomiĝis. Tie oni priskribis kiel oni povas konstrui ”modernan” radion (mi transsaltis la kristalajn ricevilojn, kiuj estis oftaj en la 20-aj kaj 30-aj jaroj).
Eble mi ne plene komprenis kiel funkcias la radiondoj, sed laŭ la priskriboj en la ”Inventaĵoj” estis klare, ke oni bezonas longan ŝtaldraton ekstere kiel antenon, simplan kupran draton en la domo, grandan bobenon kun multaj tavoloj per turnoj de ekstreme fajna kupra drato, ene de ĝi malgranda turnanta bobeno kun identaj dratoj, rotacia kondensilo konsistanta el du metalaj platoj proksimaj, kiuj oni movas por ŝanĝi la kapacitancon (kaj tiel elekti la radiokanalon), radiotubo, kiu aspektis kiel ampolo (simila konstruo kun vakuaj vitrotuboj kaj eksteraj kontaktoj) kaj kiu havis filamenton, gvidreto kaj anoddrato (elektraj konduktiloj ene de la tubo), turnebla rezistilo kaj plumbo eksteren al paro de aŭdiloj. Per paro da malgrandaj rezistiloj, konvene altaj tensioj estis provizitaj per malgranda baterio al la anodo de la tubo kaj al ĝia filamento. Tio estas ĉio.
Io kiel la ilustraĵo supre.
La muntado temis nur pri lutado de ĉio per malgrandaj kupraj dratoj.
Malgranda ligna skatolo (kiel ŝu-skatolo) entenis ĉion, ekstere estis tri malgrandaj teniloj, unu por elekti la frekvencon turnante la kondensilon, unu por kontroli la sonnivelon en la aŭdiloj uzante la turneblan rezistilon kaj unu por kontroli la turnantan bobenon, kiu faris ke vi ricevu la maksimumon de la radiondoj, kiujn vi ricevis de la anteno.
Tio estis antaŭ ol ekzistis frekvenca modulado, kiun ĉiuj hodiaŭ rekonas kiel ”FM”. Per miaj aparatoj, mi nur povis ricevi amplitudmodulitajn (AM) radiosignalojn. Tiam mi povis aŭskulti per longaj ondoj, mezaj ondoj kaj mallongaj ondoj. La svedaj radiokanaloj (P1 kaj P2) elsendis per ondoj longaj, sed multaj el miaj plej ŝatataj kanaloj, ekz. ”Radio Luksemburgo”, elsendis per ondoj mezlongaj aŭ kurtaj, per kiuj estis ankaŭ aŭdeblaj radiokanaloj el la tuta Eŭropo.
Por ricevi kiel eble plej bonan sonforton en la aŭdiloj (per la ricevkapablo, kiun vi havis per la anteno), oni povis agordi la turneblan bobenon tiom, kiom oni kuraĝis. Ĝi rekuplis la jam amplifitan signalon en la radiotubo reen kun la bobeno tiel ke ĝi kunlaboris kun la envenanta signalo kaj estis plifortigita denove, por tiel diri.
Se vi tro multe rekupladis, ĝi tiom plifortiĝis, ke ĝi nur fariĝis tre forta hurlado en la aŭdiloj. Tiam vi malpliigis la regulilojn, kompreneble.
Nu, la rekupladita hurlado ne nur eliris en miajn aŭdilojn. La tuta radioaparato fariĝis dissendilo, kiu dissendis ĉi tiun hurlon al ĉiuj radioj en la ĉirkaŭaĵo, ĝi vere estis malnovmoda ”larĝa bando”! Nia plej proksima najbaro, verkisto, ne vere plendis, li komprenis, ke estis mia kulpo, sed ridis kaj proponis, ke mi silentigu la ”perturban transdonon”. Ĉiuj aliaj najbaroj ne povis kredi, ke estas la malgranda afabla knabo apuda, kiu hurligis iliajn radiojn!
De Skövde al Gotenburgo
de Siv
Ĉe Birgitta en Lidköping. Birgitta kaj Janne rigardas aĵojn de la eksa esperantoklubo de Skövde. Ankoraŭ kelkaj aĵoj ricevos novan hejmon en Stannum, kie la biblioteko de la gotenburga esperanto-societo troviĝas. Inter la aĵoj troviĝas almenaŭ du trezoroj:
1. Martelo de prezidanto
Sur la martelo estas la kapo de Zamenhof.
La teksto: La martelo apartenis al la esperanto-klubo de skövde 10 okt. 1932 – 10 majo 2023. Laŭ ies informo, la martelo estis farita de Schuldenfrei, Gotenburgo.
Texten: Klubban har tillhört skövde esperantoklubb 10 okt. 1932 – 10 maj 2023. Enl. viss uppgift ska klubban vara gjord av Schuldenfrei, Göteborg.
2. Gastlibro de januaro 1986 ĝis decembro 1991
Belaj bildoj sur ĉiu paĝo kaj la manskriboj de la ĉeestintoj belas!
Kiel ili pensis tiam?
Paroĥaj folioj foje estas pli amuzaj ol oni pensas. Jen kelkaj vortumoj de diversaj specoj de preĝejoj, trovitaj en interreto:
– La temo por la ĉi-vespera diservo estos ”Kio estas la infero?” Venu frue kaj aŭskultu kiam la koruso ekzercas!
– Ne permesu ke maltrankvilo mortigas vin. Via kongregacio volonte helpos.
– Por tiuj el vi, kiuj havas infanojn kaj ne scias pri tio, ni havas infanzorgadon sur la paroĥa etaĝo.
– La sinjorinoj en la preĝejo formetis malnovajn vestaĵojn ĉiaspecajn kaj rigardeblas en la preĝeja kelo vendrede vespere.
– Ok novaj korusaj kapotoj estas bezonataj ĉar kelkaj novaj membroj aliĝis kaj kelkaj malnovaj eluziĝis.
– Grupo el la ”pezgardistoj” (societo por tiuj, kiuj volas malgrasiĝi) kunvenas en la preĝejo ĉi-vespere je la sepa horo. Ni petas ilin uzi la grandajn duoblajn pordojn en la flanka enirejo.
– Ĉi-vespere okazos kunvenoj ĉe la norda kaj suda finoj de la preĝejo. Infanoj estos baptitaj ĉe ambaŭ finoj.
Hop, kiel povas fariĝi!
Hur tänkte dom då?
Församlingsblad är ibland roligare än man tänkt. Här är några formuleringar från olika sorters kyrkor, funna på nätet:
– Temat för kvällens gudstjänst kommer att bli ”Vad är helvetet?” Kom tidigt och lyssna när kören övar!
– Låt inte bekymren ta ihjäl dig. Din församling hjälper gärna till.
– För er som har barn och inte vet om det har vi barnpassning i församlingsvåningen.
– Damerna i kyrkan har lagt av gamla kläder av alla sorter och kan beskådas i kyrkans källare på fredag kväll.
– Åtta nya körkåpor behövs eftersom några nya medlemmar har kommit till och några gamla har slitits ut.
– En grupp av viktväktarna träffas i kyrkan i kväll klockan sju. Vi ber dem använda de stora dubbeldörrarna i sidoentrén.
– I kväll kommer det att bli samlingar i både norra och södra änden av kyrkan. Barn kommer att döpas i båda ändarna.
Hoppsan, så det kan bli!
La epizodo el la vivo de la Tero
de Tatjana Auderskaja, Odeso
«Kiam mi ekvidis la ĉielan lumon, mi eĉ ne ekmiris tro. Nu, ĉu gravas? – rezonis mi. Ĉu tio min iamaniere tuŝas? Estu saĝuloj kaj potenculoj, kiuj prizorgu la bonstaton de la urbo; kaj mi havas sufiĉajn zorgojn pro mia propra devo.
Mia devo estas kontroli aŭskultilojn. Apud ĉiu domo staras ili kaj aŭskultas pensojn de ĉiuj loĝantoj. Pri nekonvenaj pensoj ili raportas al Ofica Komisiono, kaj tie oni bone scias «forigi netaŭgulojn».
Kaj jen, tiuj porkoj nokte malfunkciigas aŭtomatojn, kaj neniu scias, kiel ili tion faras. Oni diras, ke ili uzas pensajn kanalojn por difektigi la aŭskultilojn; sed ĉu la aŭtomatoj estas tiel stultaj por ne defendi sin? Mi opinias, ili frenezigas la aŭtomatojn, ja mi trovas ilin matene kun kaĉo en la cerbo, ili forgesas ĉion aŭditan, ne plu obeas ordonojn, kaj ilia uzado jam ne estas ebla.
Hodiaŭ aperis tiom multe da difektitaj aparatoj, ke mi eĉ liberan sekundon ne havis. Preskaŭ ĉiuj en mia distrikto ne funkcias.
Kiam mi la duan fojon ekvidis la lumon, ĝi jam estis sur horizonto; pli pala, sed pli vasta, ĝi brakumis tutan ĉirkaŭvidon. La lumo estis blua, kun blanka aŭreolo, sufiĉe hela por vespero.
Mi ekpensis pri aliuj homoj. Eble, ili ion scias?
Tamen, en la «Komuna penso» neniu informo aperis, kaj la homoj mem ne povas ion ekscii, ili ja loĝas en la Domoj. Nur ni, kontrolistoj, rajtas paŝi surtere. Oni donas al ni specialan vestaĵon, okulvitrojn… Tiel ni povas elteni la Terajn kondiĉojn, tute ne taŭgajn normale por la homa vivo. Vi imagu, iu naskis la ideon, ke la Tero, Tero mem estis iam loĝloko de homaro! Kun siaj ventoj, pluvoj, venenaj estaĵoj kaj plantoj! Oni ne povas ja kelkajn paŝojn fari sur la Tero, sen ke onin ne vundu io danĝera. Kaj mikroboj, virusoj? Evidente, la tuta vivo de praa homo estis tiam batalo por la vivo; ĉiun tagon, ĉiun monaton li gajnis en senfina ludado kun morto. Kun natura morto, ni diru. La homo vivis kiel besto, kaj kiel besto li mortis.
Ĉu eblas eĉ komparo kun nia vivo, la vivo digna, la sola inda La Homon? Fin-fine li akiris sian merititan pozicion en la mondo kaj forigis de si ĉiujn fi-biologiajn trajtojn, plej grave la venon de l’ morto. Ĉe ni oni mortas nur laŭ la ordonoj de l’ Moŝto!
Estas la bazo de civilizita vivo: laŭ reguloj vivi, laŭ reguloj morti.
Eĉ neimageble: homo komencas ian laboron, kaj en mezo – mortas. Nenio sekvas plu. Homoj vivis kiel senfortaj, sencelaj eroj de iu Brown’a movado; ĉiu tago puŝis ilin tien, reen… Kun neordigitaj pensoj, neatendita morto – homo ne estis ja Homo! Nur ni, kun nia Moŝto…»
Subite la aero ektremis, la blua fulmo ĉirkaŭumis la Teron, kaj pro neeltenebla brilo li fermis la okulojn. Li ne malfermis ilin plu.
Matene super la Tero leviĝis l’Suno.
Ĝi prilumis forlasitajn Domojn, kaj kelkon da homoj, vestitaj en defendkostumoj. La homoj ĵus forlasis la Domojn, kaj timeme, senkomprene ĉirkaŭrigardadis; en iliaj rigardoj brilis miro kaj disiluzio.
Tiuj homoj dum jardekoj batalis kontraŭ la Moŝto; ili, la plej elstaraj cerboj de la Tero, unuiĝinte inventis la Ilon, tiun bluan energian kampon, kiu disfunkciigis la aŭtomatojn de la Moŝto, senigis ĝin de ilia apogo, de la bazo de ekzisto: nur homoj, sen aŭtomatoj, estas ja senfortaj!
Kaj jen disvaporiĝis la Moŝto, neniu plu kontrolos ĉiutage niajn pensojn, ordonos al ni la farojn, pravigos la tutan nian vivon. Ni estas liberaj!
La tuta vivo haltis. La Domoj, inventaĵo de la Moŝto, ne plu funkciis, kaj homoj pereis pro manko de la vivnecesaĵoj, ili ne scipovis ja propramane liveri al si manĝaĵojn kaj trinkaĵojn.
Ĉion faris maŝinoj, kaj sen ili la homoj estis senpovaj kaj senfortaj. Ili ne povis eĉ spiri per Tera aero, la artefarita aero en Domoj estis por ili pli konvena…
La plimulto mortis en unuaj horoj, eĉ ne pro manko de manĝo kaj aero – pro timo. Estis detruitaj ĉiuj iliaj kutimoj, la tuta ordo de la vivo esris rompita. Neniu povas travivi la pereon de sia mondo.
Nur kelkaj saĝuloj restis. Kaj nun ili senhelpe rigardis al la tiel soifita Libera Tero. Sen homoj, sen vivestaĵoj jam, morta kaj fremda Tero kuŝis antaŭ ili.
Ili donis al la homaro Liberon, Sendependon kaj Homajn Rajtojn!
Post kelka tempo tute neniiĝis ruinoj de la Domoj, kaj en la kosmo restis nur – glata pura Tero, rotacianta ĉirkaŭ la Suno.
Tatjana Auderskaja
Aventuroj de iu migrinto
Limerikoj de Tatjana Auderskaja
Estis iu braman’ el Bremeno,
Kiu en pantalon’ sen rimeno
Provis veni al Hal’,
Sed okazis skandal:
Estis lia aspekto obscena.
Estis brava braman’ el Bremeno,
Kiu rajdis sur granda baleno.
Post subita ekplonĝ’
Malaperis la sonĝ’,
Restis lito sur fund’ de l’baseno.
La sendorma braman’ el Bremeno
Volis dormi sur mola kuseno…
Kun terura brueg’
Lin ĉirkaŭis la greg’:
Ŝafoj venis por nokta promeno.
Iu povra braman’ el Bremeno
Sidis longe en la kvaranteno.
Revis li pri vakcin’,
Sed en morb-halucin’
La vakcino okazis veneno.
La edzin’ de l’ bramano Bremena
Volis pelton el felo ermena.
Petis ŝi kun persist’
Sed rifuzis ĉasist’:
Ĉaso estis por li granda ĝeno.
Iu sperta jogan’ el Bremeno
Longe sidis sur akra aleno.
Estis brava hero’,
Sed penegis li tro:
Fine trafis al joga Edeno.
Iu saĝa braman’ el Bremeno
Malsukcesis en la ekzameno.
Sed lin savis aŭdac’:
Al la ĉefo donac’ –
Kaj li restis sur sia posteno.
Iu pia braman’ el Bremeno
Ofte manĝis radikojn de kreno.
Estis pro ritual’,
Sed en kruda real’
Tion faris li kun abomeno.
Obeema braman’ el Bremeno
Longe sidis en grava kunveno.
Estis longa palavr’…
Li ne iĝis kadavr’,
Sed lin trafis terura migreno.
La hardita bramano Bremena
Ĉiam iris en vesto fustena.
Dum varmego kaj frid’
Restis li en tepid’
Ja koton’ estas ĉiam konvena.
Aŭskultu la Youtube-version!! www.youtube.com/watch?v=nPWFrrOe1dY
6-lingva biologia vortaro:
rusa–latina–esperanta–angla–germana–hispana
De Tatjana Aŭderskaja, biologo kaj verkisto el Odeso. Kun permeso de Tatjana mi publikigas la ligilon: http://vortaro.zzz.com.ua
Temas pri fiŝoj, amfibioj, reptilioj, birdoj, mamuloj, moluskoj kaj spongoj.   /Siv
Ekz. pri fiŝoj:
1. Во́бла, Плотва́, Тара́нь (рус)
2. Rutilus rutilus (lat)
3. ploto, rutelo (eo)
4. Common roach (eng)
5. Rotauge, Plötze (de)
6. Rutilo (es)
7. Окунь (рус)
8. Perca fluviatilis (lat)
9. perko (eo)
10. European perch (eng)
11. Flussbarsch (de)
12. Perca europea (es)
Kiel kreiĝis la universo?
LERNU montras kredojn de diversaj religioj
El Lernu: https://lernu.net. Siv trovis la ligilon.
Respondo laŭ kristanismo, el la vidpunkto de Gerrit BERVELING:
Mi kredas, ke Dio kreas la mondon: Li/Ŝi – ĉar Dio ne estas homo, sekve ne viro aŭ virino – estas la Kreanto. Tio ne signifas ke mi supozas scii kiamaniere Dio kreas/kreis. La scienco instruis al ni, ke okazis gigante longa evoluo-procedo antaŭ ol estis atingita la nuna stadio de la mondo (universo). Tre povas esti, ke tio estas bona scienca tezo, sed por mi persone multe pli gravas la religia nocio (fido), ke ĉion iniciatis nur Dio.
Respondo laŭ islamo, el la vidpunkto de Wael H. AL-MAHDI:
Dio kreis la universon en la ’komenco’, aŭ antaŭ la konceptoj de ’komenco’ kaj ’fino’. Li kreis ĝin el nenio, simple per diri la vorton ’Kun!’ = Estu! Alaho signifas La Dio, li estas Dio en la juda-kristana tradicio. La akto de kreado supozeble daŭris 6 tagojn.
Respondo laŭ la Tria Testamento, el la vidpunkto de Hokan LUNDBERG:
Ĝi ne kreiĝis. Laŭ la Tria Testamento, io ne povas kreiĝi el nenio. Tio signifas ke la universo neniam kreiĝis, sed ĉiam ekzistas. Samlogike io ne povas fariĝi nenio, el tio sekvas ke la universo ĉiam ekzistos. Konklude la universo ne havas komencon, nek finon, ĝi do estas eterna. ”Sed, kio pri la praeksploda (Big Bang) teorio?”, vi verŝajne nun pensas. Bona demando! Tiu teorio ne estas rekte traktata de Martinus (la verkinto de la Tria Testamento), sed ĉar liaj analizoj montras ke ĉio viva ekzistas en io pli granda viva, devas esti tiel, laŭ tiu logiko, ke, kiam la praeksplodo okazis, ”naskiĝis” la ”subuniverso” kiun ni (niaj sciencistoj) povas pritrakti. Sed ekster ”nia universo” ekzistas pli granda universo kiu siavice ekzistas en io ankoraŭ pli granda ktp. La universo kiel ĈIO kio ekzistas, kiel ”mondotuto”, estas do kaj eterna kaj senfina. Ĉu sonas strange? Verŝajne jes, sed provu pensi pri kiel estus se la universo ne estus senfina, kio do ekzistus ”ekster” ĝi?
Respondo laŭ spiritismo, el la vidpunkto de Betrand HUGON:
La universo ne kreis sin mem. Dio kreis ĝin. Kiel? Uzante ian esprimon, mi diras: per Sia volo. Nenio havigas pli bonan ideon pri tiu ĉiopova volo, ol jenaj belaj vortoj de Genezo: ”Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo.”
Respondo laŭ budaismo, el la vidpunkto de Oleg IZJUMENKO:
Ni ne scias. Ĉar budaismo estas praktika instruo, rezonadoj pri kiu kaj kiel kreis la universon ne multe helpas al suferantaj homoj. Pli gravas tio, kio okazas nun kaj ĉi tie. Ĉiu homo povas havi proprajn ideojn pri tio kiel kreiĝis la universo, sed ili ne serĉu respondon en budaismo.
Respondo laŭ bahaismo, el la vidpunkto de Diano LUKES:
La universo daŭre kaj senhalte estas kreata. La kaŭzo aŭ rezono de la procezo de la kreado estas revelaciita de Baha’u’llah. Li klarigis ke Dio deziris konigi sin al la homoj; tial li ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. La universo daŭre ŝanĝiĝas laŭ la naturleĝoj fonditaj de Dio, la ĉiama kreanto. Tiu ĉi procezo de kreado la sciencistoj nomas ’evoluado’.
Respondo laŭ Oomoto, el la vidpunkto de Yas KAWAMURA:
Estis unu punkto (ekzistas speciala nomo pri ĝi), kaj la kreinto vokis la vokalojn a o u e i, kaj poste 75 silabojn la kreinto aldonis kaj la universo estis farita.
Respondo laŭ ateismo, el la vidpunkto de Rick MILLER:
Laŭ mia opinio, la respondo estas simple ke ni ne povas scii certe, ĉar ni ne povas esplori la neobservitajn eventojn de la pasinteco. Eble tiu ĉi demando ne estas valida. Ni scias ke tempo, spaco, materio, kaj energio interdependas, ke neniu ekzistas sen la aliaj. Oni ne povas demandi, ”Kio okazis kiam tempo ne ekzistis?” ĉar la demando estus malracia. Tamen, kiel ajn la universo ekekzistis, ni kredas ke ĝi sekvas kompreneblajn metodojn.
Respondo laŭ la natursciencoj, el la vidpunkto de Amri WANDEL:
La scienca bildo diras ke la universo ekestis antaŭ ĉirkaŭ 14 miliardoj da jaroj, per granda eksplodo (la pra-eksplodo, aŭ PEKO; angle Big Bang). Laŭ tiu modelo, en la komenco la universo estis en tre varma kaj densa stato, kaj de tiam ĝi daŭre ekspansiis, malvarmiĝis kaj maldensiĝis. Komence la spaco estis plena de homogena varmega materio kaj radiado. Kiam la aĝo de la universo estis ĉirkaŭ unu miliardo da jaroj aperis la unuaj galaksioj kaj steloj. Tiu bildo baziĝas je pluraj observoj, la ĉefaj estas la malproksimiĝo de la galaksioj kaj la kosma mikro-onda fona radiado. Se oni mezuras la rapidecon kaj la distancon de la galaksioj, eblas kalkuli antaŭ kiom da tempo ĉiuj galaksioj estis tre proksimaj unu al la alia, kiam la ekspansio komenciĝis. La rezulto estas la aĝo de la universo. Uzante la konatajn leĝojn de fiziko kune kun tiuj observoj eblas akurate priskribi la historion de la universo ekde la unua sekundero, sed ne pli frue: ni ne povas respondi la demandon kio estis antaŭ la pra-eksplodo aŭ kial ĝi okazis. Tiuj demandoj apartenas al la reĝimoj de filozofio kaj teologio. Tamen la scienca bildo kaj la religia ne kontraŭas unu la alian, ĉar la religia bildo estas simbola, interna koncepto kaj ĝi ne devas esti taksata per sciencaj mezuroj.
Solberga, loko en Bohuslando
de Ingegerd Granat
Stegelberget (la ŝirrada monto).
La mono de Sinjoro Arne
Nia granda verkistino, Selma Lagerlöf, dramigis veran eventon, kiam ŝi verkis la libron ”Herr Arnes penningar”. La reala okazaĵo estas rakontita en libro nomita ”La ŝvebanta episkopo” fare de Carl-Henric Martling. Jen la rakonto, kiu okazis en Solberga de Bohuslando.
*
En la printempa vintro de 1586, tri submajstroj de tanistoj vagis direkte al Solberga. Ili ricevis loĝejon en la bieno de Branehög, kvankam ili aspektis suspektindaj kaj parolis malbonan svedan. Poste montriĝos, ke ili estas skotoj. Ili tenis distancon al aliaj, kaj akrigis siajn longajn tanistajn tranĉilojn.
Mallonga distanco de Branehög estis Solberga pastrejo. Sinjoro Arne, kiu estis unu el la unuaj luteranaj pastroj en Bohuslän, loĝis tie. Laŭ la malnova pastra idealo, li estis fraŭla. La domanaron administris lia fratino. Pri la bieno prizorgis tri servistoj kaj kelkaj servistinoj. Estis ankaŭ du orfaj knabinoj, kiujn sinjoro Arne prizorgis. Li estis konata kiel tre riĉa viro kaj oni diris, ke li akiris sian monon prirabante katolikajn preĝejojn kaj monaĥejojn sekvante la reĝan ekzemplon.
La tanistoj aŭdis tiun onidiron en Marstrand kaj ĝi allogis ilin al Solberga. Nokte ili iris al la pastrejo por plenumi siajn malbonajn intencojn.
Ili enrompis kaj mortigis ne nur sinjoron Arne sed ankaŭ lian fratinon, la helppastron, la servistojn kaj ĉiujn servistinojn. El la du knabinetoj, unu kaŝis sin en la kamentubo sed estis eltirita. Ŝi volis interŝanĝi sian plej karan pupon kontraŭ sia vivo sed la tri marodistoj estis senkompataj. La knabino estis mortigita.
Kiam ili pensis, ke ĉiuj mortis, ili elprenis la ĉevalon el la stalo kaj jungis ĝin al sledo. La peza kesto kun la mono de sinjoro Arne estis metita sur la sledon.
Ili ekbruligis la pastrejon kaj ekiris al ”Åseby kile”, kie la ŝipo atendis. Kiam la trezorkesto estis ŝarĝita sur la ŝipeton, ili pelis la ĉevalon kaj sledon en breĉon en la glacio. Sed ili ne povis foriri. La densa glacio fermis la vojon por ilia revena vojaĝo.
Ili vagis en Marstrand por atendi taŭgan veteron. La knabineto, kiu transvivis la hombuĉadon en la pastrejo, iris ankaŭ tien. Dum la buĉado ŝi kaŝis sin sur la supro de la forno, kie neniu vidis ŝin. Ŝi marŝis sur la glacio al Marstrand kaj estis prizorgita ĉe la gastejo. Tie ŝi aŭdis la tri virojn paroli pri sia fikrimo. Ŝi rekonis ilin kaj certigis, ke ili estas arestitaj.
La tri skotoj estis kondamnitaj per la puno esti bruligitaj vivaj. Ili estis ĉenitaj al la monto ĉe Branehög, kiu tiam estis nomita Stegelberget (la ŝirrada monto). La ligno estis amasigita ĉirkaŭ ili kaj ekbruligita. Tiam unu el ili kriis ”Vi diablo, kiu helpis min antaŭe, helpu min nun!”. Tiam, diras tradicio, liaj katenoj rompiĝis.
Li rapidis malsupren de la monto sed estis tiel bruligita ke li ne povis eviti siajn persekutantojn. Li estis kaptita kaj resendita al la brulŝtiparo. La tri murdintoj estis entombigitaj ĉe la piedo de la monto.
Dum longa tempo oni povis vidi ilian tombŝtonaron.
*
En la interpreto fare de Selma Lagerlöf, la gvidanto de la murdintoj estas nomita Sir Archie kaj la knabino kiu pluvivis estas nomita Elsalill.
Selma Lagerlöf havis la rakonton rakontita al ŝi kiam ŝi vizitis sian fraton Erland en Kungälv. Kaj ke ŝi dramigis la rakonton, pri tio multaj kiuj legis pri la okazaĵo povas atesti. La citaĵo ”Ili akrigas tranĉilojn sur Branehög”, kiun la maljunulino ripetas, timigis multajn en siaj koŝmaroj.
La frazo ”Dio tenis la pordegojn de la maro fermitaj” ankaŭ estas treege drameca.
Oni povas demandi, ĉu lernejanoj legas ”Herr Arnes penningar” hodiaŭ en la lernejo?
Solberga, en ort i Bohuslän
av Ingegerd Granat
Herr Arnes Penningar
Vår stora författarinna, Selma Lagerlöf, dramatiserade en verklig händelse när hon skrev boken ”Herr Arnes penningar”. Den verkliga händelsen återberättas i en bok som heter ”Den svävande biskopen” av Carl-Henric Martling. Så här kommer berättelsen som utspelar sig i det Bohuländska Solberga.
*
Vårvintern 1586 kom tre garvargesäller vandrande mot Solberga. De fick logi i Branehögs gård trots att de såg misstänkta ut och talade dålig svenska. Sedan skulle det visa sig att de var skottar. De höll sig på avstånd och slipade sina långa garvarknivar.
Ett litet stycke från Branehög låg Solberga prästgård. Där residerade herr Arne som var en av de första lutherska prästerna i Bohuslän. Enligt det gamla prästidealet var han ogift. Hushållet sköttes av hans syster och gården av tre drängar och några pigor. Där fanns också två föräldralösa flickor som herr Arne tagit hand om. Han var känd som en mycket rik man och det antyddes att han hade skaffat sig sina pengar genom att efter kungligt föredöme plundra katolska kyrkor och kloster.
Detta rykte hade garvargesällerna hört i Marstrand och det hade lockat dem till Solberga. Om natten begav de sig till prästgården för att fullfölja sina onda avsikter.
De bröt sig in och dödade inte bara herr Arne utan också hans syster, hjälpprästen, drängarna och alla pigorna. Av de två små flickorna hade den ena gömt sig i skorstenen men drogs fram. Hon ville byta sin käraste docka mot sitt liv men de tre marodörerna var skoningslösa. Flickan dödades.
När de trodde att alla var döda tog de hästen ur stallet och spände den för en släde. Den tunga kistan med herr Arnes penningar ställdes på släden.
De satte eld på prästgården och drog iväg emot Åseby kile. När skattkistan hade lastats på skutan, körde de hästen och släden ner i en vak. Men de kom inte iväg. Den tjocka isen stängde vägen för deras återresa.
De vandrade in till Marstrand för att invänta tjänligt väder. Dit tog sig också den lilla flicka som hade överlevt blodbadet i prästgården. Hon hade gömt sig ovanpå ugnen, där ingen såg henne. Hon vandrade över isen till Marstrand och togs omhand på värdshuset. Där hörde hon de tre männen prata om sitt nidingsdåd. Hon kände igen dem och såg till att de greps.
De tre skottarna dömdes att brännas levande. De kedjades fast på berget vid Branehög som sedan fick namnet Stegelberget. Veden staplades kring dem och tändes på. Då ropade en av dem ”Du djävul, som hjälpt mig förr, hjälp mig nu med!”. Då säger traditionen att hans bojor brast.
Han rusade ner för berget men var så illa bränd att han inte kunde undkomma sina förföljare. Han infångades och återfördes till bålet. De tre mördarna begravdes vid bergets fot.
Länge kunde man peka ut röset för deras grav.
*
I Selma Lagerlöfs tolkning heter ledaren för mördarna Sir Archie och flickan som överlevde hette Elsalill.
Selma Lagerlöf fick historien berättad för sig när hon besökte sin bror Erland i Kungälv. Och att hon dramatiserade historien kan mången som läst om händelsen intyga. Citaten ”Dom slipar knivar på Branehög” som den gamla upprepar, har skrämt många i mardrömmens grepp.
Meningen ”Gud höll havets portar stängda” är också dramatisk så det förslår.
Undrar om skolelever läser ”Herr Arnes penningar” i skolan idag?
Stenskvättan, ett vårens glädjebudskap
Saksikolo, ĝoja mesaĝo de printempo
av Renate Säfström
Glädjebudskap!
Stenskvättan är här igen!
Sitter på stenen, vickar på stjärten,
bockar sig hastigt några gånger.
Vilar väl ut nu efter sin långa flygtur
från vinterkvarteren i tropiska Afrika,
Så efterlängtad är du!
Ĝojiga sciigo!
La saksikolo estas ĉi tie denove!
Sidas sur la ŝtono, svingas la voston,
kelkfoje rapide riverencas.
Eble satripozas post sia longa flugo
el la vintra kvartalo en tropika Afriko,
Vi estas tiel sopirata!
 
La arbara gardisto, tetra koko, montras sian grandiozecon
de Jan Hellström
19/4:
Mi estis ĉe vojo, kiu trairas areon de arbaro kaj marĉoj en Vestrogotio. Subite ĝi ekstaris tie apud la vojo. Estis ludfreneza tetro. Mi fotis je deca distanco.
Skogvaktaren, en tjädertupp, visar upp sin prakt
av Jan Hellström
19/4:
Jag befann mig vid en väg som går genom ett område med skog och mossar i Västergötland. Plötsligt stod den bara där vid vägkanten. Det var en spelgalen tjäder. Jag tog mina bilder på behörigt avstånd.
Ĉevaloj, ĉevaloj!
Gestüt Birkhof – über 50 jahre für Zucht und Sport
Walter Klag, Aŭstrio, sendis alogan informilon pri Birkhof, kie oni trovas ĉevalon kun la nomo Esperanto.
Ĉu vi ŝatas rajdi? Jam kiel infaneto mi volus rajdi. Tamen mia fantazio temis pri bovinoj – ne pri ĉevaloj. Bovinoj ja havas kornojn, per kiuj mi povus teni min por ne fali, ĉevaloj ne havas tiajn. En mia tiama komunumo estis preskaŭ neniaj rajdĉevaloj – nur laborĉevaloj, kaj iliaj dorsoj ŝajne estis tre larĝaj. Kiel 50-jarulo mi tamen rajdis sur ĉevaloj – unue sur islandaj ĉevaloj, poste sur ordinaraj ĉevaloj en rajdlernejo. Nuntempe ĉevalrajdo estas granda sporto en Svedio precipe por knabinoj.   /Siv
Esperanto ist ein hochmoderner Hengst mit wunderschöner Silhouette und drei dynamischen Grundgangarten!
In seinem ersten Turnierjahr 2023 holte sich Esperanto den Titel des DSP-Reitpferdechampions der 4-jährigen Hengste in Darmstadt.
Mit Höchstnoten bis 9, 0 im Galopp und im Trab zeigte der gangstarke Junghengst, dass er durchaus das Potential hat, sportlich in die großen Fußstapfen seiner Vorfahren zu treten.
Esperanto estas pintnivela virĉevalo kun bela silueto kaj tri dinamikaj bazaj paŝadoj!
En sia unua jaro da konkurso en 2023, Esperanto gajnis la titolon de DSP-rajdĉevalĉampiono por 4-jaraĝaj virĉevaloj en Darmstadt.
Kun maksimumaj notoj de ĝis 9.0 en galopo kaj troto, la fortpaŝa juna virĉevalo montris, ke li certe havas la eblecon sekvi la grandajn paŝojn de siaj prapatroj.
Gratulon, Esperanto!
Ĉu vi scias pri aliaj bestoj, nomataj ESPERANTO?
Se jes – donu tekston pri ĝi al Ora Ĵurnalo.   /Siv
La ĉevalo de la kamparano
La jena rakonto troviĝas en la libreto ”Le Pagne du Crapaud” (la vestaĵo de la bufo). Temas pri rakontoj skribitaj de infanoj en Burkina Faso (Suplemento al ICEM Esperanto n-o 61 1992).
Vi eble povus uzi la teatraĵon en infangrupo.   /Siv
Kamparano havis belan, brunan ĉevalon. Estis la plej bela ĉevalo de la vilaĝo.
Matenon – katastrofo! La bela bruna ĉevalo ne plu estis en sia ĉevalejo. Kie estis la ĉevalo? La kamparano serĉis kaj serĉis.
Li diris al ĉiuj: Ĉu vi vidis mian belan, brunan ĉevalon?
Respondo: Ne, ni ne vidis ĝin.
Neniu sciis kie estas la ĉevalo.
Estis nokto, estis tago kaj alia nokto. La kamparano ankoraŭ ne trovis sian ĉevalon.
Li diris: Mi bezonas ĉevalon. Mi ne povas plugi mian kampon sen ĉevalo.
Kion fari?
Najbaro diris al li: Aĉetu novan ĉevalon!
La kamparano: Kie mi aĉetus novan ĉevalon?
Najbaro: Iru al la urbo!
La kamparano piediris al la urbo. Finfine li venis al la bazarplaco.
Tie estis pluraj ĉevaloj. SURPRIZO…!!! Tie li vidis sian belan, brunan ĉevalon kaj certe la ĉevalon rekonis lin!
La kamparano kriis laŭte: Tiu bruna ĉevalo estas la mia! Oni ŝtelis ĝin de mi!
Rapide granda nombro da homoj venis.
Ankaŭ la vendisto alvenis kaj diris: Vi certe eraras, sinjoro, tiu ĉevalo estas la mia. Mi aĉetis ĝin de pli ol unu jaro.
Subite la kamparano ĵetis sian veston sur la kapon de la ĉevalo kaj diris: Se vi posedis tiun ĉevalon de pli ol unu jaro, vi certe bone konas ĝin.
Do, diru al mi, kiu okulo de la besto estas vundita.
La vendisto rapide respondis: La dekstra okulo.
La kamparano skuis la kapon dirante: Ne, vi eraras.
Jes, jes, pardonu min, mi eraris. Temas pri la maldekstra okulo, kiu estas vundita.
Tiam la kamparano elmetis sian veston. Li kriis: La ĉevalo havas nenian vundon ĉe la okuloj. Tiu vendisto mensogas. Estas vere mia ĉevalo.
Tuj du policistoj venis.
Policisto unu: Kio okazis?
Spektanto unu: Tiu vendisto ŝtelis la ĉevalon de tiu kamparano.
Spektanto du: Jes, estas tiel. La kamparano pruvis ke vere estas lia ĉevalo.
Spektanto unu: Jes. Li kovris la kapon de la ĉevalo per vesto kaj demandis al la vendisto: – Kiu okulo estas vundita? La vendisto unue diris: – Estas la dekstra. Due li diris: Estas la maldekstra. Sed – neniu okulo estas vundita. Pruvas ke la vendisto ne konis la ĉevalon.
Spektanto du: Konduku la vendiston al la malliberejo!
Policisto du (al la vendisto): Ĉu ili pravas?
Kamparano: Jes, estas tiel.
La vendisto: Ne ….jes…ne…jes…sed mi pensas ke…ke…
Policisto unu: Venu kun ni al la juĝisto! Kaj vi, kamparano, ankaŭ vi – venu kun la ĉevalo. La juĝisto devas paroli ankaŭ kun vi.
La kvar personoj iras. La spektantoj diras: Do, ĉio estas en ordo. Bone!
La sola horo, de J. L. Runeberg
tradukis Andreas
Mi sola estis,
li venis sola;
la vojon mian
preteris lia,
ne restis li, sed
intencis resti,
ne li parolis,
sed la okulo. –
Vi nekonata,
vi bonkonata!
Foriras tago,
forfluas jaro,
memoroj unu
l′alian ĉasas
la hor′ mallonga
eterne restis,
la hor′ amara,
la horo dolĉa.
Naciismo kaj paranojo ĉesigis Esperanton
Radioeseo de Dan Jönsson
Inga Johansson kontaktis Dan Jönsson kaj ricevis lian permeson publikigi la eseon.
ESEO: Tio ĉi estas teksto, en kiu la verkisto pensas pri temo aŭ pri iu verko. Opinioj esprimitaj ĉi tie estas la propraj de la verkisto. Disaŭdiĝis unue en 01/26/2023 en Radio P1.
Hör eller läs essän på svenska:
https://sverigesradio.se/avsnitt/nationalism-och-paranoia-satte-stopp-for-esperanto
Multaj jam volis krei lingvon, kiu fratigas la mondon, sed neniu lingvo venis pli longe ol Esperanto. Dan Jönsson pripensas la lingvon kiu iĝis la ŝajna malamiko de Usono kaj viktimo de la paranojo de la Stalina epoko.
La jaro estis 1947, Germanio estis venkita, la malvarma milito apenaŭ komenciĝis, kaj la usona armeo rimarkis, ke ĝi nun bezonas novan malamikon por ekzerciĝi, se ĝi volas esti en plena vervo.
La strategiistoj de la Pentagono tiam inventis malican militpotencon, nomitan Aggressor (la Agresanto), kies plano estis ”asimili” amerikajn civitanojn en sian propran liberec-malamantan kaj kontraŭhomajn kulturon.
Ĉi tiu apenaŭ alivestita komunista malamiko kompreneble ankaŭ parolis sovaĝan fremdan lingvon. La rusan, vi pensas – sed ne, vere ne. Do la ĉinan? Ne, ankaŭ ne tiun. La agresantoj el Aggressor parolis – rimarku – Esperanton.
La logiko estis klara kaj orda: plene konforme al la fiaj asimilplanoj de Aggressor, Esperanto funkciis ĝuste ”asimilante” vortojn el multaj diversaj lingvoj.
La simbolo de la tiel nomata ”Circle Trigon Party” de la agresantoj estis verda triangulo rememoriga pri la verda stelo de la Esperanto-movado, kaj la Usona Departemento pri Defendo eĉ iris ĝis eldoni en 1959 lernolibron kun la titolo ”Esperanto: La Agresema Lingvo”. Nur en la fino de la sesdekaj jaroj la severaj realaĵoj de la Vjetnama milito ĉesigis tiujn fantaziojn.
Kiel diable ĉi tio estis ebla? oni scivolas. Esperanto, kiu ekde la komenco estis kaj konstruita kaj disvastigita kiel lingvo de paco kaj frateco? Ĉu oni ne devus esti tre paranoja por vidi ĝin kiel minacon? La respondo estas, ke jes, oni verŝajne devas esti, kaj tio iuj ja estas, kaj la usona armeo vere ne estis la unua.
Do, ni prenu la rakonton de la komenco. Kiam la juda, ruslingva kuracisto Ludovik Zamenhof el Bjalistoko en la nuna Pollando prezentis en 1887 la fundamentojn de tio, kion li tiam nomis Lingvo internacia, tio vere ne estis la unua fojo, kiam iu provis konstrui novan mondlingvon por fini la interhoman malamikecon.
Se oni legis sian Biblion, oni sciis, ke unue ĉe la babilona konfuzo de lingvoj, la lingvoj de la homoj disiĝis kaj fariĝis reciproke nekompreneblaj.
En la Genezo, Dio lasas al Adamo doni nomojn al ĉiuj vivantaj estaĵoj, kaj la penso retrovi tiun originalan, ”adamitan” lingvon, estis io, kio tiklis kaj la imagon kaj la ambicion.
Frua provo rekonstrui ion similan estis la ”lingua ignota” de la mezepoka mistikulo Hildegard von Bingen – sed la intereso vere vekiĝis nur en la deksepa jarcento.
La kialo estis, ke la latina tiam malrapide sed certe komencis perdi sian pozicion kiel la komuna, tiel nomata, lingua franca de la klera mondo. Sciencistoj, kiel Galileo, Descartes kaj Neŭtono, publikigis kaj en la latina kaj en siaj respektivaj gepatraj lingvoj.
Samtempe la homoj demandis sin, ĉu finfine necesas lingvo, kiun ĉiuj povu kompreni, kaj, kiu laŭ la spirito de la tempo, baziĝu tute sur raciaj konceptoj: matematike preciza kaj purigita de ĉiuj devioj kaj eblaj miskomprenoj.
Pluraj el la grandaj sciencistoj kaj filozofoj de tiu tempo preparis siajn diversajn proponojn pri kiel tia lingvo povus aspekti kaj funkcii.
Ĉiuj finfine malsukcesis, ĉar ili estis tro neregeblaj kaj komplikaj, sed la ideo vivis plu kaj ricevis novan energion en la analiza lingva logiko de la dudeka jarcento.
Kiam Zamenhof lanĉis lingvon internacian, tio okazis denove en lingve konfuza mondo. La germana, la franca kaj la angla konkuris por supereco kaj estis facile vidi la bezonon de neŭtrala, internacia helplingvo.
Dek jarojn pli frue, la bavara pastro Johann Schleyer enkondukis sian volapukon, la ”mondlingvon”, kaj en mallonga tempo sukcesis engaĝigi multajn entuziasmulojn precipe en Germanio kaj Francio, landoj kiuj ĵus estis implikitaj en ruiniga milito.
Sed la interfratiĝo ne okazis, pro pluraj kialoj. La sistemo de afiksoj de Volapuko estis malfacila kaj komplika, kaj Schleyer montriĝis esti iom diktatora figuro, kiu obstine kontraŭbatalis ajnan penson de reformo.
Krome, la translimaj vizioj venis sur kolizion kun la naciisma atmosfero en kaj la Germanio de Bismarck kaj la postmilita frakasita Francio, kie la volapukistoj fariĝis permesita predo por la satiristoj de la gazetkolumnoj.
La Zamenhofa ”Esperanto” – la lingvo de la espero, kiel ĝi baldaŭ nomiĝis – estis sufiĉe simila, sed ankaŭ sufiĉe malsama, por povi kapti la ideologian stafetbastonon.
Kun ĝia rus-juda bazo, unue, ĝi apenaŭ povus esti portretita kiel ruzaĵo de la malamiko, due, ĝi estis ankaŭ pli facile lernebla, kaj trie, Zamenhof estis tute alia speco de gvidanto ol Schleyer – lia sinteno estis, resume, ke la lingvon posedas tiuj, kiuj ĝin parolas.
La grava afero ne estis, ke la gramatiko restos sen ŝanĝoj, sed li tenis sin firme je tio, kion li nomis la ”interna ideo” de Esperanto, per la lingvo kiel bazo konstrui pacan, globalan komunecon.
Estis tiaj, samtempe demokratiaj kaj viziaj principoj, kiuj igis Esperanton rapide enradikiĝi kaj kreski al tutmonda movado; parte ĝi ankaŭ sukcesis eviti konkurencon de la diversaj ”plibonigitaj” mondlingvoj – ido, patolglob, idiom neŭtrala kaj kiel ajn ili nomiĝis – kiuj aperis kiel fungoj el la tero ĉirkaŭ la fino de la lasta jarcento.
Esperanto altiris revulojn kaj aktivulojn el ĉiuj medioj de la vivo: pacifistojn kaj feministojn, okultistojn kaj revoluciulojn, sed ankaŭ protektistojn de regionaj lingvoj, kiuj vidis en Esperanto defendilon kontraŭ la disvastiĝo de la koloniaj mondlingvoj.
La movado atingis sian pinton post la unua mondmilito, kaj neniam ĝi estis tiel proksima al decida venko kiel kiam en 1922 la Ligo de Nacioj prenis la temon fari Esperanton la rekomendinda dua lingvo en la mondaj lernejoj per konstrui pacan, tutmondan komunumon.
Sed la propono falis post furioza naciisma kontraŭstaro, denove de la franca flanko, kaj en la sekvaj jaroj la espero estis anstataŭe antaŭ ĉio en Sovetunio, kiu en 1926 gastigis la Universalan Kongreson en Leningrado.
Eble Esperanto povus fariĝi la lingvo, kiu kunigus la proletojn de la mondo? La Komintern havis la aferon en sia tagordo, sed kun la ĉiam pli paranojaj kaj izolismaj politikoj de la stalina epoko, ankaŭ la sovetia Esperanto-movado estis finfine disbatita, tiel eble ankaŭ la utopia revo pri mondlingvo de paco. Esperanto ja vivas, la lingvo hodiaŭ havas inter 50 000 kaj unu miliono da parolantoj, laŭ kiel oni kalkulas, kvankam tiuj, kiuj kreskas kun Esperanto kiel gepatra lingvo, estas malabundaj. Sed ili ekzistas. Kaj kvankam neniu imagas, ke Esperanto povas hodiaŭ defii la pozicion de la angla kiel tutmonda ”lingua franca”, sed, kiu scias, tempoj ŝanĝiĝas, pli frue ol ni atendas, ni denove estas antaŭ lingva povvakuo, kaj la vojo denove estas malfermita por tio, kion oni nomas ”fina venko”, la fina venko por la interna ideo de la movado. Aŭ ne. Tago post tago, kiel oni diras en Esperanto: oni prenu la tagon, tago post tago. Tiel la mondo iras.
Dan Jonsson, aŭtoro kaj eseisto.
Naskiĝtago
De la hungaro RÓZSAS János
Bardhyl Selimi li sendis al ni la esperantan version de hungara rakonto el Gulag, tradukita esperanten de Szabadi Tibor J. Bardhyl Selimi tradukis albanen. Origina titolo Születésnap. Do – el la hungara al la albana kaj Esperanto. Dankon al Bardhyl Selimi!     /Siv
Mian dudek unuan naskiĝtagon mi travivis en la malproksima Nordo, en la praarbaro de Ural (Rusio) ĉe la supera fluo de la rivero Kama, en la teritorio de Solikamsk, kie funkciis sennombraj puntendaroj kaj ĝia nomo estis Golovnaja en kiu mi estis, kie ni faris senarbigejon. Tiu tendaro estis ia centro inter la aliaj puntendaroj (GULAG) en la eksa Sovetio.
Tiu teritorio estis preskaŭ netrairebla kaj senfina praarbaro, ĝi tamen estis malproksime de la tundroj de Polusa Cirklo, sed ĝia malserena klimato por la tien ekzilitaj homoj de sudaj mondpartoj estis malfacile tolerebla.
La tablomontaro de Ural situas alte, leviĝas super la marnivelo, tial konstante en ĉiuj sezonoj de la jaro estas pluvo kaj neĝnuboj, kiuj kovras la ĉielon. Inter la montoj situas valoj kaj en ili estas marĉoj, ĝia elvaporiĝo, pro la konstanta atmosfera precipitaĵo de la akvo, realigas tiun intensivan hidrologian cirkuladon, ke dum la tuta jaro en nur kelkaj tagoj heliĝas la ĉielo kaj oni povas vidi malmulte la sunon. Povas esti, ke foje-foje estas nur videbla sunradioj trans la nebuloj, sed ili varmon ne donis. En la kurtaj someraj monatoj senĉese pluvetas, la vintro aspektas senfina kaj tiam seninterrompe neĝas. Plurmetra estas la neĝokovrilo, kiu estas ege dura kaj blanke kovras la romantikan pejzaĝon, kaj ĉion. Somere la temperaturo estas inter plusaj 15–25 Celsiusaj gradoj, vintre atingas la minusajn 25–50 C gradojn. Malofte ĝi atingas la minusajn 20 C gradojn. Povas esti, ke la gradoj preskaŭ atingas la minusajn 60 C gradojn, se la polusaj aer-ondoj ensalutas la teritorion.
Je tiu senkompate malgaja somero, kiun mi nun rememoras, nia brigado okupiĝis per hakado kaj segado de brullignoj. Ni devis certigi la kontinuan provizon per brulmaterialoj por la generatoro, kiu situis sur la monteto de eta vilaĝo, kies nomon havis ankaŭ nia puntendaro. Tiu okupado por la tiel nomata nia invalida brigado – laŭ la esprimoj de la tendaroj – estis tiel nomita ”facila laboro”. Dum tuta tago ni segadis, dispecigis tiujn lignobranĉojn, kiujn oni por aliaj celoj ne povis uzi, ili en longaj stokoj tramalsekiĝis ĉe la piedo de la monto.
Je mia naskiĝtago, 1-an de aŭgusto, kiel ĉiam, sur la teritorio estis kuŝiĝanta la griza nebulo, per la ne perceptebla pluveto verŝis la humidon sur la vivaĵoj. La vento milde, sed tre malvarme svingiĝis.
Dum tiu tago, starante inter du lignostakoj kun iu rusa knabo ni segadis duope, la ruso estis rabisto kaj de mi pli juna, kiu povus esti ĉ. 17 jaraĝa, ni segis la maldikajn branĉojn je duonmetra longeco. La humida malvarmeco trapenetris nian eluzitajn, ĉifonajn ventojakojn ĝis niaj ostoj, vane ni klopodis kurbiĝi kontraŭ la vento. Senvorte, rigardaĉe antaŭ nin, ni senforte tiregis tien-reen la longan segilon.
Dumtempe mi pensadis: je tiu aŭtuno – post kiam mi trapaŝis mian dudek kvaran jaraĝon –, en la unuaj tagoj de oktobro, mi devus fortosane, junece soldatiĝi kune kun miaj samaĝuloj, kaj mi devus meti nacikoloran rubandon sur mian ĉapelon. Anstataŭ tio nun malsate, ĉifonite, preskaŭ mortinte, sed vive mi vivaĉas ĉi tie en iu fora fremda loko. Ankoraŭ ne estus certe ĉu mi atingos ĉi tie la oktobron, ĉar ni jam profunde eniras la vintron.
Miajn sombrajn kaj senesperiĝintajn pensojn mi devis en si mem sufoki, ĉar antaŭ la krimulo, laŭ la publika juro – li estis poŝstelisto – mi ne mencius, ke hodiaŭ mi havas kian tagon… Vane ni baraktas kaj senpovadas kune en sama sorto je ambaŭa flanko de la segostablo, li tute ne komprenus, pri kio mi parolus! Laŭ lia mondo kaj mia mondo, nur la nivelo de la mizereco estas sama. Niaj memoraĵoj, deziroj, aŭ revoj kaj esperoj dorlotas el tute aliaj radikoj.
Mia revanta rigardo, hazarde ĵetiĝis al la fino de la lignostako, kie komenciĝis la granda ampleksa marĉo. En la mezo de la marĉa, neatingebla marĉejo, proksime al ni, el la mezo de la perfida verdaĵtapiŝo elkreskiĝis unu – ĝia formo estis kiel ĵetlanca pinto – lila grapola floro. Ĝi estis la unua floro, kiun mi ĉi tie norden ekrigardis post longa tempo.
Ekbategis mia koro, kaj tuj min entranĉigis: – Mi ricevis floron je mia naskiĝtago!
Dumtempe, mi plurfoje ĵetis al ĝi mian rigardon, kaj ĉiomfoje entranĉis min la sento: Tiun la floron sendis al mi la bona Dio, kiel konsolon! Ĉar tiu soleca floro nur por mi burĝoniĝis, nur por mi kliniĝadis en la vento.
Por mi ne estis ebla eniri por ĝi la marĉon, ke mi ĝin deŝiru, ekflaru, karesadu. Mi por eterne enmarĉiĝus sub la perfida vegetaĵo. Nur de malproksimo mi povis plezurigi mian floron ĝis ne alvenis la norda fruvespero. La fajfado de la gardistoj signis la finon de la labortago. Rapide ni transdonis la matene ricevitajn laborilojn. Duope en vicoj kun mia brigado mi marŝadis sur la digo de industria fervojo al nia baraktendaro, kiun ĉirkaŭprenis pikdratbarilo per altaj gardoturoj.
Post kiam oni kontrolis nin, ĉu ĉiu alvenis, ni rajtis enpaŝi la puntendaron. Ni tre rapidis al nia malpura, sen litaĵa tabulkuŝejo kaj nia loĝloko estis ŝtopita, kie ricevis nia brigado la kuŝejeblecon.
Mi enmiksiĝis en la amason la eterne svarmanta, senpaca kaj pri io ĉiam diskutantaj malliberuloj. Mi ne havis unu samlandanon, nek mi havis unu amikon, al kiu mi povus diri mian koron varmigantan travivaĵon kun la soleca floro. Post la verspersignalo mi rapidante enlitiĝis sub mian humidan ventojakon. Pro la elĉerpiĝo kaj malforteco de la malsato tuj mi ekdomis sur la simplaj duraj tabuloj.
Tiel, baldaŭ, mi povis hejmeniri sur la flugiloj de la sonĝo al mia bela Hungario. Mi marŝadis sur flortapiŝoj kovritaj, de zorgaj insektoj zumataj herbejoj, mian vizaĝon mi povis meti al la karesaj sunradioj… kaj min vekis abrupte la frumatena akra sono de la relfero, kiun oni batis per martelo sur la korto de la puntendaro, kaj tiu aŭrora vekiĝo subite malkovris min je la kruela realeco: mi estas en fremda loko, mi vekiĝis je pli nova terura tago en la tiel aspekta senfina sklaveco…
Mallonga biografio:
RÓZSÁS János (1926–2012), Hungario, estis verkisto, historiisto de la temo GULAG, kie li pasigis naŭ jarojn, kaj hejmenvenis viva… Li konis la lingvojn, krom la hungaran, germanan, rusan, iom da Esperanto kaj iom da franca. Li ”loĝis” kune kun Solĵenjicin en sama puntendata barako dum tri jaroj. Ili estiĝis bonegaj amikoj. S-ron Rózsás oni tiel nomas: ”Li estas la hungara Solĵenjicin”.
”Solĵenjicin ne povis legi miajn librojn, ĉar li ne konas la hungaran, sed honorekzempleron mi sendis al li el la eldono de ”Amara juneco”, kiu aperis en München, kaj mi ruse detale skribis al li en letero pri la enhavo de miaj rememoroj. Li donis al mi fakinformojn al la verko ”Flegistino Dusja”, kiam mi skribis ĝin. Nuntempe ni (li kaj mi) ne korespondas, sed ni scias pri unu la alia kun la helpoj de niaj komunaj amikoj.”
/S-ro Rózsás skribis tion al mi (ndtr), kiam ili ambaŭ ankoraŭ estis vivantaj sur la Tero…/
Aperintaj verkoj:
Faktoj pri GULAG (1997) aperis en Esperanto – Fakte për Gulagin (1997) ka dalë në esperantisht – Duszja nővér (1995.) Flegistino Dusja, Infermierja Dusja, aperis en hungara, në hungarisht – Gulag lexikon (2000.) Leksikono de Gulag, Leksikoni Gulagut, aperis en hungara, në hungarisht – Leventesors (2005.) Sorto de junuloj.
Akvo en niaj pejzaĝoj
la 18-an de majo 10–14 h ĉe Future Week Tjörn.
Loko: Säbygården, Tjörn.
Prezentado: 13–13:30 h.
Akvo en niaj pejzaĝoj estas la projekto, kiu volas reliefigi paralelan vojon por kontraŭstari la klimatajn problemojn – la vojon de akvo.
Fakte, krom flanke de emisio-reduktoj, ni povas influi la du regantajn faktorojn, kiuj reguligas la temperaturon de nia planedo – la malantaŭa reradiado de la tera surfaco kaj la forceja gaso-efekto de la akvovaporo. Ni povas fari tion prizorgante niajn pejzaĝojn, agrikulturon kaj arbarojn en manieroj, kiuj plifortigas ilian biodiversecon kaj kapablon sedimenti karbonon kaj teni akvon.
Dum la fina tago de la Futura semajno de Tjörn Framtidsveckan Tjörn, la 18an de majo, vi trovos nin ĉe Säbygården, kie ni rakontos al vi pri nia nova projekto kaj respondos al viaj demandoj kaj demandojn kaj zorgojn inter la 10-a kaj meditoj inter la 10-a kaj 14 a horoj. Renkontu nin, kiuj respondecas pri la projekto kaj parolu pri estonteco, grundo kaj akvo! Eble vi volas partopreni kaj fariĝi parto de nia projekto?
Pli mallonga prezento de la projekto je 13:00–13:30 en la revuo de Säbygården.
Ĝis revido! Daniel Norén
daniel.noren@sv.se per gmail.mcsv.net
Vatten i våra landskap
18 maj kl 10–14 på Framtidsveckan Tjörn
Plats: Säbygården, Tjörn
Presentation: kl 13–13:30
Vatten i våra landskap är projektet som vill lyfta en parallell väg att motverka klimatproblemen – vattnets väg.
Faktum är att vi vid sidan av utsläppsminskningar kan påverka de två dominerande faktorerna som reglerar vår planets temperatur – återstrålningen från jordytan och vattenångans växthusgaseffekt. Vi kan göra det genom att ta hand om våra landskap, jordbruk och skogar på ett sätt som stärker dess biologiska mångfald och förmåga att lagra in kol och hålla vatten.
Under Framtidsveckan Tjörns finaldag 18 maj hittar ni oss på Säbygården, där vi kommer att berätta om vårt nystartade projekt och svara på era frågor och funderingar mellan kl 10-14. Träffa oss som ligger bakom projektet och prata framtid, jord och vatten! Kanske vill du haka på och bli en del av vårt projekt?
En kortare presentation av projektet kl 13–13:30 i Säbygårdens magasin.
Vi ses!
Daniel Norén
daniel.noren@sv.se via gmail.mcsv.net
Annonskärlek är anledningen till sverigeflytten
Hittat av Inga Johanson
Om man söker på svensk press och esperanto så hittar man lite av varje. Ofta är det gammalt men kan dock vara av intresse. I en tidning från Trollhättan hittade jag detta – det handlar om Piroska Eriksson som 2011 fyllde 100 år och därmed blev äldst i Mellerud då.
Piroska föddes den 5 februari 1911 i den ungerska byn Pécel, drygt tre mil utanför Budapest. Som flicka hette hon Rubay. Pappan jobbade som brandmästare på ett tegelbruk och mamman var hemma med barnen. Hon växte upp med flera yngre systrar och en bror.
– Jag hade en väninna som ville ha en brevvän. Hon satte in en annons i tidningen och det var många som svarade. Så många att hon inte hade tid med alla. Då bad hon mig skriva till en Henry Eriksson från Sverige. Eftersom varken Henry eller Piroska kunde varandras språk blev det naturliga valet esperanto, det internationella språket.
– Det slutade med att Henry kom till Budapest, där jag guidade honom i staden. Jag tror att jag föll för hans humor, han var rolig och trevlig. Han varken rökte eller drack, vilket jag tyckte var bra.
1932, när Piroska var 21 år, gick flyttlasset till Henry och Sverige. De bosatte sig först i Göteborg, sedan Åmål men till sist föll valet på Mellerud.
– Mina föräldrar var såklart bekymrade, men jag sa till dem att om jag inte trivdes så skulle jag komma tillbaka. Det gjorde jag inte. Jag och Henry gifte oss i Mo kyrka utanför Åmål samma år. Otroligt nog talade prästen i Mo esperanto så vigseln förrättades på esperanto.