Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 74, Junio–Julio 2024
La Kultura domo ”Lyktan” en Kortedala.
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Urbopromeno en Helsingborg
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
Feliĉan Somermezon kaj ĝis aŭgusto! /Siv
ESPERO pri monda paco
Andy Brown skribas en Facebook: Igu ĉi tiun foton rondiri la tutan mondon!
Kortedala, la unua antaŭurbo de Gotenburgo
de Ingegerd Granat
Parto de Kortedala.
Kortedala, la unua antaŭurbo de Gotenburgo, konstruita en la 1950-aj jaroj en la nordorienta sovaĝejo de Göteborg. La 50-a datreveno estis festita en 2023.
Oni povas atingi Kortedala per tramo, kiu interalie havas haltejon ĉe placo ”Kortedala Torg”.
Dum multaj jaroj ekzistis tie glacisporthalo, ”Isdala”, sed ĝi estis malkonstruita ĉi-jare. Multaj havas memorojn pri sportaj tagoj ĉe Isdala.
Frua loĝanto de Kortedala estis Måns Bengtsson (1767–1842). Li estis edziĝinta al Elin Andersdotter. Ĝis 1954 ekzistis farmetoj, disigitaj en la areo. La farmetistoj subtenis sin per bestobredado kaj agrikulturo.
Oni povus diri, ke Kortedala havas sian ekvivalenton en Vällingby en Stokholmo kaj ili ambaŭ estis kalkulitaj kiel satelitaj urboj, ne antaŭurboj.
La nomo Kortedala estis prenita de farmeto nomita ”Korta dahlen” (la mallonga valo) en 1827. La stratoj estas nomitaj laŭ kronologiaj terminoj, ekz. (tradukite) ”Kronologia strato”, ”Kalendara vojo”, ”Februara strato” kaj ”Duon jarcenta strato”. Estas kvar vendoplacoj: ”Sezonplaco”, ”Civita Placo”, ”Kortedala Placo” kaj ”Kalendara Placo”.
Triangulaj domoj.
La lanterno
La kultura asocio ”Lyktan” (La lanterno), kiu estis formita en la printempo de 2021, estas ankaŭ historia vidindaĵo situanta ĉe Gregorianska gatan 17 en Kortedala.
”Lyktan” estis dezajnita de la arkitekto Sven Brolid, kiu ankaŭ dezajnis la triangulajn domojn apudajn. ”Lyktan” estis utiligita kiel kiosko por frukto kaj sukeraĵoj. En 1958 la reĝo, Gustavo VI Adolfo, vizitis la kioskon, jes, li eĉ inaŭguris la domon.
Inter la jaroj 1995 kaj 2021, la domo estis malplena. Hodiaŭ la celo de la domo, kiu nun estas Kultur-markita, estas ekzisti kiel loka nodo por Kortedalanoj, kie kulturaj agadoj povas esti aranĝitaj.
Petra Brewitz, Kaisa Vento, Karl-Gustav Wilhelmsson kaj Carina Schwartz estas Kortedalanoj, kiuj estas pasiaj pri la estonteco de ”Lyktan” hodiaŭ.
Kortedala, Göteborgs första förort
av Ingegerd Granat
byggdes på 1950-talet i Göteborgs nordöstra vildmarker. 50-årsjubileet firades 2023. Man når Kortedala med en spårvagn som bland annat har hållplats vid ”Kortedala Torg”.
Under många år fanns en ishall, ”Isdala”, men den revs i år. Många har minne av idrottsdagar på Isdala.
En tidig invånare i Kortedala var Måns Bengtsson (1767–1842). Han var gift med Elin Andersdotter. Fram till 1954 fanns torp, spridda i området. Torparna försörjde sig med djurhållning och jordbruk.
Man skulle kunna säga att Kortedala har sin motsvarighet i Vällingby i Stockholm och de räknades båda som satellitstäder, inte förorter.
Namnet Kortedala hämtades från ett torp som 1827 hette ”Korta dahlen”. Gatorna är uppkallade efter tideräkningstermer, t.ex. ”Tideräkningsgatan”, ”Kalendervägen”, ”Februarigatan” och ”Halvsekelsgatan”. Det finns fyra torg: ”Årstidstorget”, ”Citytorget”, ”Kortedala Torg” och ”Kalendertorget”.
Lyktan
Kulturföreningen ”Lyktan” som bildades på våren 2021 är också en historisk sevärdhet som ligger på Gregorianska gatan 17 i Kortedala.
”Lyktan” ritades av arkitekten Sven Brolid som också ritade de trekantiga husen intill. ”Lyktan” användes som kiosk för frukt och konfektyr. 1958 besökte konungen, Gustav VI Adolf, kiosken, ja, han till och med invigde huset.
Mellan åren 1995 och 2021 stod huset tomt. I dag är syftet med huset, som nu är K-märkt, att finnas till som en lokal knutpunkt för Kortedalabor, där man kan bedriva kulturella aktiviteter.
Petra Brewitz, Kaisa Vento, Karl-Gustav Wilhelmsson och Carina Schwartz är Kortedalabor som brinner för ”Lyktans” framtid i dag.
/Ingegerd
La oka kaj lasta Esperanto-sabato ĉi tiun studsezonon
Siv faris la foton ekster Redbergsskolan.
Ni jam planis la kunvendatojn por la aŭtuno – sed unue la tagoj sur la insulo Visingsö.
La ombro de lampo montras al Ingegerd Granat, kiu faris la plej grandan parton de la planado por Visingsö.
Plej proksime staras Christin Granat, kiu ĵus akompanis nin per sia trumpeto. Kion ni kantis? Kompreneble ”En la mondon venis….”. Espereble la tuta kvartalo aŭskultis nin!
  / Siv
Urbopromeno en Helsingborg, urbo ĉe la maro
Ann-Louise Åkerlund plej proksime en la blanka jako kolektis 17 esperantistojn en la granda halo apud la fervoja stacidomo.
Ne nur estis helsingborganoj, sed ankaŭ esperantistoj el Kopenhago, Malmö kaj Gotenburgo.
La alveno de la ŝipo Hamlet vere ilustris la ligon inter Danio kaj Svedio.
La promeno ĉefe iris laŭlonge de la haveno – Do, Helsingborgo vere estas havenurbo.
De la oceana haveno ni vidis artefaritan insulon, konstruita por 350 loĝejoj, ĉiu loĝejo kun tri tubaj kloakoj, por nutraĵoj, por bano laj lavado kaj por necesejo.
Ann-Louise rakontas kaj montras vidindaĵojn kaj ĉie estas ebleco por lacaj vagantoj sidiĝi.
La Parko en la Doko, situita en la seka doko de Helsingborgo, ŝipfarejo uzata 1935 ĝis la komenco de la 2010:aj jaroj. Preta en majo 2022.
Samkiel en Gotenburgo la gruoj malaperas unu post la alia. Restas unu en la parko de la Doko. Parto de la Doko nun estas ludejo kun ĝangala temo.
Zakia kaj mi admiras la ideriĉecon de la Helsinborgaj arkitektoj.
”La Humanisto”, memorloko pri Raoul Wallenberg, kreita de Ulla kaj Gustav Kraitz, inaŭgurita en 2022. Ĝi situas en loko, kie multaj rifuĝintoj surbordiĝis dum la milito. (Notu la valizon!)
Multaj el la plataj ŝtonoj sur la kajo havas tekstojn. Jen unu: ”Kiel fuĝi? Mi ja vivis kun la demando dum ĉiuj jaroj – kiel oni fuĝas? Estas tiom absurda. Kion mi paku?”
Post tagmanĝo en restoracio apud la haveno ni hejmeniris. La lasta impreso de la urbo estis Kärnan – La Kerno, videbla fore.
Ni – Lasse, Christin, Ingegerd, Zakia kaj Siv el la gotenburga klubo kore dankas pro bone planita kaj tre interesa urba rondiro!
Tamen – ni ne estis la solaj vizitantoj al Helsingborgo. Laŭdire la granda insekto dekstre alportis eksterteranojn al la urbo.
Jes, la urbo ŝajnas sorĉita. Iru viziti ĝin!
Christin kaj Lasse studas la monumenton pri Bernadotte, starigita en 1843 memore al la alveno en 1810 de la prapatro de la nuna reĝo.
En la fono: Diino de la martrafiko – Sjöfartsgudinnan – farita de Carl Milles en 1923, renovigita en 2001. Ĝi estas 19 metrojn alta.
Post longa promeno ni poste manĝis en restoracio kun bona vidaĵo sur...... jes, sur la maro kompreneble!
Kun la sono de la sonorila turo ni kvin el Gotenburgo forlasis la ĉarman urbon.
Ni diras KORAN DANKON al Ann-Louise pro la invito al interesa kaj ĝoja kunveno kun esperantistoj el Skanio kaj Danio.
Dialektoj ja povas esti ankaŭ en esperanto, sed fakte mi ne povis klare ekscii, ĉu mi babilis kun dano aŭ svedo. Iam Skanio ja estis dana teritorio.
Espereble la kontaktoj kun niaj najbaraj landoj pli evoluu! Komence ni bonvenigas artikolojn por Ora Ĵurnalo pri Danio!!!
Kunlabore kun Ann-Louise kaj Ingegerd mi esperas ke vi, legantoj, ĝuis la artikoleton kaj lernis iomete pri la interesa urbo Helsingborg kaj ties enloĝantoj.   / Siv
Kiam estas elekto al la
EU-parlamento,
oni ja devas preni la okazon fari reklamon por Esperanto en Parizo kaj ĉiuloke!
Jen la verkisto Laure Patas d’Illiers en Parizo.
Ŝian libron ”Sur Bluaj Planedoj” estis nia libroronda libro antaŭ kelkaj jaroj.
La rezulto de la elekto:
La maldekstruloj ricevis majoritaton en la Nordiaj landoj, la dekstruloj venkis en la kontinento.
  /Siv
Medito de Kahlil Gibran (1883–1931), verkisto, pentristo, poeto, filozofo. Kaj Libano kaj Usono estis liaj hejmlandoj. Lia plej konata libro nomiĝas La profeto.
En esperanto:
Mi lernis silenton de la parolemaj, toleron de la netoleremaj kaj afablecon de la neafablaj: tamen strange, mi estas nedanka al tiuj instruistoj
Kahlil Gibran
Somera tempo estas vojaĝa tempo!
de Ingegerd Granat
Certe vojaĝi estas amuza? Ĝi estas io, kio alportas ĝojon kaj antaŭ la vojaĝo kaj dum la vojaĝo kaj post la vojaĝo. La sola risko estas, ke vi perdos vin ie, ke vi vekas sopiron al iu pasinta sento aŭ al loko, kiun oni ne plu povas revidi. Leonard Newell perdis sin en Parizo.
Leonard estis naskita en 1902 kaj vivis ĝis 1968. Loĝante en Anglio ĉirkaŭ 1916, li lernis Esperanton.
Li ĉefe vivis en Aŭstralio. Kun la tempo li fariĝis tre bona tradukisto kaj partoprenis en la Esperanto-movado kiel kaj instruisto kaj preleganto.
Li finis siajn tagojn dum vojaĝo en Eŭropo, li estis survoje per trajno al Parizo kiam li forlasis la vivon. Li estis entombigita en Parizo.
Bonvolu legi la mirindan poemon ”Parizo” verkita de Leonard Newell pri kiel oni povas senti, kiam oni lasas sian koron en mirinda loko. La poemo estas inkluzivita en la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker.
Parizo

de Leonard Newell

Postlasis mi la koron en Parizo,
Nun restas mia koro trans la mar’;
Enue vivi dum alia jar’ …
Sed koron mi postlasis en Parizo.
 
Aĥ, kiom mi sopiras al Parizo!
Eksaltas mia sango en la vejn’;
Urbego de gajeco kaj surprizo,
De vino, kaj kafejoj apud Seine.
Ĉielon spegulanta el turkiso.
 
Printempe verdas arboj en Parizo
Bluetajn ombrojn ĵetas Notre Dame,
Kaj kajoj malvarmetaj de Parizo.
Dormetas sub karesa suna flam’,
Ĝis brilos lampoj sub krepuska grizo.
 
Tre belaj estas Moskvo kaj Kadizo,
Berlino, Buda, Romo kaj Vien’,
Pli bela estas urbo sur Tamizo;
Sed ravas min nur franca la siren’:
Min sorĉos ĝis la morto nur Parizo.
 
Da rimoj elĉerpiĝis la provizo:
Mi finu. Sed komprenu anĝelar’:
Post morto min atendos Paradizo,
Sed iros al ĉiel’ nur ŝelo – ĉar
Mi lasos mian koron en Parizo.
La burdo
Vortoj de Mikaelo Povorin, Rusio
Suna vetero. Freŝa aero.
Ĝuu la vivon, foriru ĉagren’!
Gaja humoro, flora odoro
Regas en loko de nia kunven’.
Kaj la disiĝa tag’ ne baldaŭ dumas.
Sed jen, rigardu: kio tie zumas?
Grandega burdo sur fenestro zumas,
Liberon trovi strebas ĝi kun pen’.
Verda herbaro, dolĉa nektaro
Tute apudas, sed mankas raci’,
Kaj la insekto sub mia spekto
Ĝene baraktas en plena nesci’
Pri tiu firma baro diafana,
Faranta ĝian penon tute vana.
Frapadas ĝi la vitron, vigla, sana,
Senhelpa, kiel fiŝo sur glaci’.
Savo proksimas, tamen mi timas
Tuŝi la burdon pro pika dolor’.
Estas danĝere! Eble prefere
Vojon memstare ĝi trovu al flor’.
Se Dio al la burdo cerbon donus,
Ĝi saĝe kaj sagace jam rezonus,
Ke flugi tra la pordo ja pli bonus,
La burdo jam delonge estus for.
Samideanoj, en niaj manoj
Estas ŝlosilo por estonta viv’.
En nia koro multas fervoro,
Bona intenco kaj pozitiv’.
En rondo diskutante ni kunsidas,
Sed en diskutoj ardaj ni ne vidas,
Ke rekta voj’ ne ĉiam pli proksimas,
Ekzistas certe ja alternativ’.
Humlan
av Mikaelo Povorin, Ryssland
Soligt väder. Frisk luft.
Njut av livet, lämna bekymren
Glad stämning, blommig doft
Råder på platsen för vårt möte.
Och dagen för avsked nalkas långsamt
Men titta här: vad surrar där?
En enorm humla surrar på ett fönster,
Strävar hårt att finna frihet.
Gröna ängar, ljuv nektar
Finns helt nära, men den saknar förnuft
Och insekten kämpar under min blick
Störande, totalt okunnig
Om det där hårda genomskinliga hindret,
Förgäves anstränger den sig
Då den slår på glaset, livlig, frisk,
Hjälplös, som en fisk på is’.
Frälsningen är nära, men jag fruktar
Att röra humlan – kan bli ett plågsamt stick
Det är farligt! Kanske bättre
Att den på egen hand hittar till blomman.
Om Gud givit humlan en hjärna,
Skulle den genast klokt ha resonerat:
”Att flyga genom dörren, vore bättre”,
Då skulle humlan sedan länge varit borta.
Kamrater, i våra händer
är nyckeln till framtida liv.
I våra hjärtan finna mycket iver,
God avsikt och positivitet.
Vi sitter i en ring och diskuterar,
Men i brinnande diskussioner ser vi inte,
Att en rak väg inte alltid är genare
Alternativ finns säkert.
La fabelo pri la burdo de Bo Setterlind
Prenita el la paĝo de Språkförsvaret (La Lingvo-defendo), trovita de Inga Johansson
Estas frua mateno.
La suno starigis sian tendon
en arbara deklivo,
kaj vi iras tien.
Ĉu vi vidas la printempon,
kiu ĉirkaŭiras kaj metas floretojn ĉien
por bonvenigi someron?
Tondre venas la amiko de la suno,
la unua burdo,
li sentas, ke la somero proksimiĝas.
Li estas tute veka kaj malfirme balanciĝas antaŭ la tendo.
Li tiom rapidas,
ke li forgesis demeti sian peltmantelon,
ridas viola floro.
La aliaj floroj staras mirigitaj kaj rigardas.
Ili ĉiuj scivolas, kio povus esti –
peco da fluganta musko.
Sagan om humlan av Bo Setterlind
Det är tidigt på morgonen.
Solen har ställt sitt tält
i en skogsbacke,
och du går dit.
Ser du våren,
som går omkring och sätter små blommor överallt
för att hälsa sommaren välkommen?
Dånande kommer solens vän,
den första humlan,
han känner att sommaren nalkas.
Yrvaken är han
och svänger ostadigt framför tältet.
Han har så bråttom,
att han glömt att ta av sig pälsen,
fnittrar en viol.
De andra blommorna stå häpna och se.
De undra alla, vad det kan vara
för ett stycke flygande mossa.
La flugado de la burdo – Humlans flykt
de Nikolaj Rimskij Korsakov
en Youtube, unue kun la Viola Kvarteto, poste kun The Swingle Singers.
https://www.youtube.com/watch?v=iLVMtZ-pTBk
https://www.youtube.com/watch?v=CZo1_BDn8Ew
Norrköpings Symphonic Orchestra aranĝis la koncerton en 2020.
Hundoj bonas por la memoro de la posedanto
En Hemmets Veckotidning (Semajna gazeto por la hejmo) kun la fonto el Illustrerad Vetenskap (Ilustrita Scienco) Monica trovis la jenan:
Japanaj esploristoj observis 12 000 personojn pli ol 65-jaraĝaj por ekscii ĉu hundposedantoj povas malpliigi la riskon evoluigi dementajn malsanojn.
La rezulto montras pozitivajn ciferojn. Hundposedantoj pli ol 65-jaraĝaj havas 40-procentan pli malaltan riskon esti atakitaj de demento. La klarigo: – Hundposedantoj pli ofte ol aliaj eliras por havi moviĝon kaj socian stimuliĝon. Jen unu plia kialo nomi la hundon ”la plej bona amiko de la homo.” Havi katon kontraŭe ne tre helpas homojn eviti atakon de demento.
Komento: Hundoj donas ja korpan moviĝon de siaj posedantoj, ĉu ne. Ĉu homo, kiu promenas sen hundo, havos la saman bonan rezulton? Aŭ ĉu estas la amikeco de la hundo plus la moviĝo kiu ekigas bonan rezulton?
/ Siv
Seminario kun multe da muziko kaj kantoj
en Visingsö 7–9 junio 2024
Neniam antaŭe estis tiom da muziko kaj kantado dum somera kurso, aranĝita de la gotenburga klubo. 25 partoprenantoj muzikadis kaj kantadis.
El Pollando venis Andreo Bach, la gvidanto de la seminario.
La vespero antaŭ la kursstarto Andreo renkontis la familion Granat kaj estis bonvenigita de Christin per la ”Esperanta Himno” sur la trumpeto.
Poste ili kune ludis kantojn por la Visingsö-tagoj kaj Lasse montris al Andreo tipan svedan instrumenton – la klavoviolonon (”ŝlosilharpo”).
Jen la du gvidantoj de la seminario: Ingegerd Granat, idedoninto kaj respondeca pri la organizado, kaj Andreo Bach pedagogo, orgenisto, kantgvidisto k.t.p.
/Siv
Andreo Bach kaj Christin Granat
Ne nur jam konatajn kantojn ni praktikis, sed ankaŭ kantojn, pri kiuj Andreo konatigis nin, ekz. ”For, for, ĉia tristo”, ”Maro, mia maro”, ”Naĝu, naĝu la ŝipet’”, ”Verda ponteto”, ”La fluanta tajdo”, ”Amiko mia, adiaŭ” kaj ”Ni hisu la velojn”. La lastan ni gotenburganoj, kiuj partoprenis ”Esperanto sur la strando” en 2018, jam konas.
Magnus Sundman
Olof Pettersson & Agneta Järlström
El la fotoalbumo de Andreo Bach pri la tagoj en Visingsö
Andreo ne nur gvidis la seminarion, sed ankaŭ faris fotojn. Vi vidos multajn Andreojn, sed kial ne? Vi certe rekonos lin se vi irus al Gdynia. En la fono estas la loĝejoj kaj en la flava konstruaĵo ni havis lecionojn. Andreo sufiĉe bone elparolis ĉies nomon.
Li ofte ridetas, sed aspektas iom severa inter mi kaj Ingegerd. Kial? :)
En la bela manĝejo:
En la granda salono de la flava konstruaĵo:
Per kantado oni lernas novajn vortojn. Same pri Mil kaj unu noktoj, la temo de la seminario. Andreo donis al ni demandojn pri la teksto. Foje ni ankaŭ laŭ malnova maniero laŭtlegis en ĥoro. La elparolo ja gravas! Je ĉiu tablo troviĝis almenaŭ unu komencanto, aŭ komencinto, al kiuj la aliaj devis doni atenton. Andreo rondiris kaj havis sufiĉe bona kompreno pri ĉies lingvoniveloj. Do, ni kune laboris pri la defiojn.
Mil kaj unu noktoj ampleksas 71 paĝojn, kaj svede kaj esperante. Kompreneble oni ne kapablas studi ĉiujn dum semajnfino. Do, hejmenirinte ni havas studmaterialon por pluraj Esperanto-sabatoj.
Pro malbona vetero oni ne povis sidi en vagono post du ĉevaloj (remmalag) kaj viziti vidindaĵojn sur la insulo. Kelkaj tamen uzis siajn aŭtojn por fari rondiron.
Jen bildo, farita hejmenvoĝante.
La 10:an de junio, Andreo flugis reen al Pollando.
Ĝis revido. Kiam? La venontan someron – espereble!
  /Siv
Albumo pri la partoprenantoj en la junulargastejo de Kumlaby
La areo ĉirkaŭ la junulargastejo sur la insulo Visingsö kun muzeo kaj lernejo.
Estas kutimo bicikli ĉi tie.
Anita Åstrand kaj Birgitta Anevik antaŭĝojas pri la leciono kun Andreo.
Zakia, Janne, Christin, Eva, Olof och Andreas antaŭ la kursejo.
Anita D, Soile kaj Anders laboras dum la leciono.
Gruplaboro de Sten, Ulrika, Agneta, Magnus kaj Janne.
Lasse kaj Andreo parolas pri la evento sur Visingsö.
La sperta violonisto Agneta survoje.
Anders kaj Lasse konatiĝas.
Magnus S, Birgitta kaj Andreo pensas ĉe la manĝotablo.
Unutagan viziton faris Ingvar, multjara klubano de Stokholmo. Ĉi tie kun Jan el Gotenburgo.
Ĉirkaŭ la tablo sidas Stella, Birgitta, Daniel kaj Magnus L. Anita staras malantaŭe. Daniel, plej proksime sur la bildo, ankaŭ loĝas plej proksime al Visingsö, en Jönköping.
Anita Dagmarsdotter, pli frua prezidanto en la Gotenburga klubo.
Ralf kaj Margareta. Ŝi ŝoforis en unu el la gotenburgaj aŭtoj kaj Ralf estis unu el ŝiaj pasaĝeroj.
El Stokholmo venis i.a. Olof kaj Ulrika.
La karakteriza marko de la Visingsö-tagoj estas muziko. Jen Christin, Olof kaj Agneta.
La dueto Olof kaj Agneta.
Andreas kaj Anita studas kaj Agneta ludas.
Magnus Sundman.
Andreo Bach.
Olof Pettersson.
Magnus Löndén.
La grupo kiu veturis per buseto krom Ingegerd kaj Lasse.
La preĝejo de Kumlaby
de Ingegerd Granat
Kumlaby-preĝejo ekestis en 1135 kiam Sverker la maljuna estis reĝo de Svedio. Estas tiu reĝo kiu donis la nomon al la familio de Sverker kaj estis rekonita fare de kaj sveonoj kaj gotianoj. Laŭ legendo, li edziĝis por krei potencon. Li estis edziĝinta al Ulvhild Håkansdotter de Norvegio, kiu estis la vidvino de Inge la pli juna. Rikissa de Pollando ankaŭ iĝis lia edzino. Ankaŭ laŭdire estis antaŭa edzino, kiu eble naskis la filon de reĝo Sverker, Kol.
Jes, ankaŭ tiam estis implikitaj rilatoj kun virinoj!
Aferoj iris malbone por reĝo Sverker la maljuna, li estis murdita de siaj propraj korteganoj.
La preĝejo de Kumlaby havas multon por rakonti pri kaj pasinteco kaj nuntempo. Kiel malferma brakumo ŝi bonvenigas min kaj kvazaŭ vokas:
”eniru, eniru…”
Post la preĝejaj muroj sidas agrabla preĝeja dungito, kiu bonvole respondas demandojn kaj malmulte similas al eklezianoj de la 12a jarcento.
Li diras ke la turo, kun la plata tegmento, estis konstruita nur en la 15-a jarcento kaj tiam la preĝejo ankaŭ ricevis siajn nekredeble belajn murpentraĵojn.
Vi povas supreniri la turon, sed je via propra risko. La ŝtuparo tie estas kaj mallarĝa kaj malvasta kaj supozeble estas pli facile leviĝi ol malsupreniri.
La nekredeble belaj pentraĵoj el la 15-a jarcento.
La eklezio estis paroĥa preĝejo ĝis 1636 kiam grafo Per Brahe la juna decidis, ke ĝi estos uzata kiel lernejo. Certe estis io bona en tiu ideo, sed la belaj murpentraĵoj estis kovritaj per kalko.
Nur en 1811 la lernejo estis retirita kaj tiam la grafo jam estis feliĉe endormiĝinta en la ondoj de tempo.
Inter la jaroj 1876 kaj 1884, la Libereklezioj uzis la eklezion por siaj agadoj.
La preĝejo pli kaj pli kadukiĝis kaj nur en 1922 ĝi estis restaŭrita al sia origina stato laŭ iniciato de paroĥestro J.M. Danielsson.
Pagis tion la lerneja bienfonduso de Visingsö.
Estas libro kiu rakontas pri la pentraĵoj de la Kumlaby-preĝejo kaj mi ricevis retmesaĝon de Pontus Folkesson pri tio.
La nomo de la libro estas: Kumlaby Kyrka – en guide om dess målningar och historia (La preĝejo de Kumlaby – gvidlibro pri ĝiaj pentraĵoj kaj historio) de Pontus Folkesson.
La dorsteksto diras:
Multaj pentraĵoj, kiuj antaŭe estis tute nekonataj, nun estas identigitaj kaj reinterpretitaj. La libro temas pri la ekscitaj pentraĵoj de la preĝejo, kie ĉio ekde pesto kaj morto estas prezentita ĝis paradizo, kie ni trovas Dion kaj eternan vivon. La libro ankaŭ priskribas la historion de la eklezio ekde kiam ĝi estis fondita ĉirkaŭ 1135 ĝis hodiaŭ. La eklezio estis utiligita kiel lernejo kaj estis verŝajne la unua en Svedio kun studentinoj. Lige kun la lernejo, la spajro estis tranĉita por astronomiaj observadoj. La mezepokaj pentraĵoj estis blankigitaj kaj malkovritaj fine de la 19-a jarcento. La eklezio estis dum pluraj periodoj malplena kaj utiligita kiel misiodomo kaj materiala ŝedo, sed nun estas ree en uzo kiel preĝejo.
La Triumfarko
La triumfa arko formas dividan muron inter la navo kaj la altarejo, kaj la triumfa krucifikso en la malnova stilo estis farita de la artisto Eva Spångberg en la 1970-aj jaroj.
La evangeliistoj ĉirkaŭantaj la pentraĵon troviĝis pli frue en la preĝejo de Per Brahe, kiu estas pli proksime al la haveno.
La pentraĵo reprezentas ”Kriston en Emaus”. Se oni studas la motivon, povas aperi multaj demandoj kaj pensoj. Eble la pastroj, kiuj parolis de la malnova predika katedro, povus klarigi. Kvankam ili estas kiel Sverker la maljuna ankaŭ kaŝitaj en la tempo.
Tio estis la unua kultura monumento, kiun ni vizitis. En la sekva numero, mi rakontas al vi pri Näs, la plej ekscita aventuro de la vojaĝo. La rakonto pluos.
Aŭskultu la voĉon de la tempo!
Kion ĝi diras al vi, en la lumo de la kvadrata fenestro, kiu estis prenita kiam la preĝejo fariĝis lernejo en la tempo de la Grafo.
Kumlaby ankaŭ estas la loko, kie la junulargastejo kaj popola mezlernejo situas. Ĉi tiujn somerajn tagojn, kiujn ni pasigis ĉi tie, sentiĝis bone en la animo. Konversacioj kun kunvojaĝantoj, komunumeco, bona manĝaĵo kaj multe da Esperanto en teksto kaj muziko.
Kumlaby Kyrka
av Ingegerd Granat
Kumlaby kyrka kom till 1135 då Sverker den äldre var kung i Sverige. Det är denne kung som gett namn åt den Sverkerska ätten och har erkänts både av svear och götar. Enligt sägnen gifte han sig för att skapa makt. Han var gift med Ulvhild Håkansdotter från Norge som var änka efter Inge den yngre. Rikissa av Polen blev också hans maka. Det lär även ha funnits en tidigare hustru som kan ha fött kung Sverkers son Kol.
Ja det fanns trassliga fruntimmershistorier då också!
För kung Sverker den äldre gick det illa, han blev mördad av sina egna hirdmän.
Kumlaby kyrka har mycket att berätta om både förr och nu.
Som en öppen famn välkomnar hon mig och liksom ropar:
”kom in, kom in … ”
Innanför murarna vid kyrka sitter en trevlig kyrkoanställd som gärna svarar på frågor och har föga likheter med 1100-talets kyrkomän.
Han berättar att tornet, med det platta taket, kom till först på 1400-talet och det var då som kyrkan också fick sina otroligt vackra målningar.
Upp i tornet får man gå, men på egen risk. Trappan dit är både smal och trång och det lär vara lättare att komma upp än att komma ner.
De otroligt vackra målningarna från 1400-talet.
Kyrkan var församlingskyrka fram till år 1636 då greven Per Brahe d.y. bestämde att den skulle användas som skola. Det låg väl något gott i den tanken men de vackra målningarna kalkades över.
Först 1811 drogs skolan in och då var greven saligen insomnad i tidens vågor.
Mellan åren 1876 och 1884 använde frikyrkorna kyrkan för sin verksamhet.
Kyrkan förföll mer och mer och först 1922 återställdes den till ursprungligt skick på initiativ av kyrkoherden J.M. Danielsson.
Betalade gjorde Visingsö skolegodsfond.
Det finns en bok som berättar om Kumlaby kyrkas målningar och jag fick ett mejl från Pontus Folkesson om detta.
Boken heter:
”Kumlaby Kyrka – en guide om dess målningar och historia” av Pontus Folkesson.
Baksidestexten berättar:
Många målningar som tidigare varit helt okända har nu identiierats och tolkats på nytt. Boken handlar om kyrkans spännande målningar där alltifrån pest och död är gestaltade till paradiset där vi finner Gud och evigt liv. Boken tar också upp kyrkans historia från då den grundades omkring 1135 fram till idag. Kyrkan har använts som skola och var förmodligen Sveriges första med kvinnliga studenter. I samband med skolan kapades tornspiran för astronomiska observationer. De medeltida målningarna kalkades över och upptäcktes i slutet av 1800-talet. Kyrkan har under ett flertal perioder stått öde och använts som missionshus och materialbod, men är nu åter i bruk som kyrka.
Triumfbågen
Triumfbågen bildar skiljevägg mellan långhus och kor och triumfkrucifixet i gammal stil är utfört av konstnärinnan Eva Spångberg på 1970-talet.
Evangelisterna som omger tavlan var tidigare placerade i Per Brahe kyrkan som ligger närmare hamnen.
Tavlan föreställer ”Kristus i Emmaus”. Om man studerar motivet kan många frågor och tankar dyka upp. Kanske skulle prästerna som talat från den gamla predikstolen kunna förklara. Fast de är väl liksom Sverker d.ä. också gömda i tiden.
Detta var det första kulturminnet som vi besökte. I nästa nummer berättar jag om Näs, det mest spännande äventyret på resan. Historien kommer att rulla vidare.
Lyssna till tidens röst!
Vad säger den till dig, i ljuset från det fyrkantiga fönstret som togs upp när kyrkan blev skola på grevens tid.
Kumlaby är också orten där vandrarhemmet och folkhögskolan ligger. Dessa sommardagar som vi fick finnas här gjorde att det kändes gott i själen. Samtal med medresenärer, gemenskap, god mat och massor med esperanto i text och musik.
Restaurang Framnäs inryms i hotellets vackraste byggnad, uppförd 1892 och har kvar sitt stilfulla yttre.”
Skäggdoppingen – La tufgrebo
av/de Renate Säfström
Dag går mot natt och natt går mot dag.
Blå timmen är här.
Det vita i skäggdoppingens fjäderdräkt lyser upp och speglar sig mot den mörka vattenytan.
Några timmar senare vid gyllene timmen framträder istället den roströda ”skepparkransen” som den vackraste guldklenod.
Och snart kommer de små randiga ungarna som åker på ryggen och matas i sängen.
 
Tago fariĝas nokto kaj nokto fariĝas tago.
La blua horo estas ĉi tie.
La blankeco de la plumaro de la tufgrebo lumiĝas kaj reflektas kontraŭ la malhela surfaco de la akvo.
Kelkajn horojn poste, je la ora horo, aperas kiel la plej bela ora juvelo la rustruĝa ”ŝipestra barbo”.
Kaj baldaŭ venos la striitaj infanoj, kiuj rajdas surdorse kaj estas nutrataj en la lito.
Brazilano kaj Greta Thunberg – kaj iomete pri la risko de grega pensmaniero
Verkita de Olinto Ramos, Porto Allegro, Brazilo. Koran dankon, Olinto!
Gunnar Farm, Sundsvall, ricevis ĉi tiun artikolon de Olinto Ramos, brazila amiko. Li tradukis ĝin en la svedan kaj sendis ĝin al Ora Ĵurnalo. Koran dankon al Gunnar! Mi mallongigis ĝin iomete, por ke ĝi havu lokon aperi kun kaj esperanta kaj sveda tekstoj.   / Siv
Komence mi volas informi vin, ke mi estas brazilano, sed ne fieras pri tio.
Male, mi plurfoje sentis embarason pri tio. Mia malkontento ne estas kaŭzita de la natura medio de la lando – ĝi eĉ fascinas min.
Io, kio deprimas min, estas konstati, ke la plimulto de la loĝantaro kortuŝe predas la medion, dum ili plendas pri la vivo kiun ili havas.
Rezulte, ĉar la vivkondiĉoj plimalboniĝas, homoj plendas pri la problemo, kvankam ili mem kaŭzis grandan parton da situacio. Ili ne zorgas, ĉu ili kaŭzas damaĝon al aliaj, kio ankaŭ kaŭzos al ili estontan damaĝon.
[...]
La Ŝtato estas forta aliancano de la farmacia merkato. Proporcie al la konstanta kresko de pacientoj okazas poluon generitan de la farmacia industrio, hospitalrubo, ktp.
Samtempe, malabundeco kaj malegaleco en la distribuado de resursoj kaŭzas konstantan postulon kaj furiozan konkuron por ekstraj rimedoj. La tuta loĝantaro suferas la sekvojn, precipe la plej malriĉaj.
Tia tipo de homo, kiun mi nomas ”normala”, konsistigas la superfortan plimulton de la loĝantaro ĉi tie. Ili formas preskaŭ homogenan grupon, kiun mi nomas ”grego”. La grego persekutas ”nenormalajn”, diversmaniere, kaj ”legitimigas” iliajn agojn, pere de kialoj kaj antaŭjuĝoj kiujn ĝi kreas. Konvene, ĝi provas konverti ilin al normaleco.
Tiel, pluraj indiĝenaj etnoj estis malpliigitaj, kaj kaŝa persekuto de iliaj posteuloj estas konservita.
Aliaj etnoj kaj la plej vundeblaj sociaj klasoj ankaŭ estas trafitaj, pere de senskrupulaj strategioj kaj sensencaj argumentoj.
Laŭ aktuala scienca scio, du agadoj (minado kaj brutobredado) konkuras por la supro de la listo de la plej malbonaj rimedoj de degenero. Tiu ĉi pozicio estas tamen ”forgesita” aŭ ”kaŝita” de la homoj (inkluzive de la superforta plimulto de ekologiistoj), ĉar ili ne volas nuligi la konsumadon de produktoj de bestodeveno.
Ĉi tiu temo estas evitata de NRO-oj kaj la plimulto de tiuj, kiuj nomas sin ”ekologistoj” (kiel montras la dokumenta filmo ”Cowspiracy: The Secret of Sustainability” en Jutubo).
Feliĉe, en ĉi tiu malluma bildo plena de hipokriteco, mi vidis brili hela kaj kuraĝiga lumo, malgraŭ esti tiom for (en la alia hemisfero): la brila aktivado de Greta Thunberg! Greta estas admirinda kiel duondio, liberigita de ĉio ĉi fia kaj mensogema amaso de normalaj homoj.
Mi ne scias pri iu hipokrita sinteno prenita de Greta, ĝis nun. Male, ŝi estas la sola persono sen balasto en sia konduto kun firmeco de karaktero kaj kuraĝo. Ŝi alfrontis ŝtatestrojn kun grandega potenco, kaj denuncii ”vizaĝe” la nerespondecan kaj groteskan sintenon, kiun ili alprenis al la medio.
Ŝi faris tion, kion iuj homoj volis fari, sed ne scias kiel ili povus, aŭ ne havis sufiĉe da kuraĝo. Samtempe ŝi klare elmontris, ke ĉiu (de almozuloj ĝis registaraj oficistoj) havas sian propran ŝarĝon de respondeco, ĉar ili aliĝas kaj partoprenas (konscie) en la grego de iu loko – krom la supozebla fasado de ekologiistoj (supre menciita).
Ŝi faris ion nekutiman kaj mirindan!! Montrante la respondecon de ĉiuj homoj, pridubante, kio estis tabuo – io malpermesita en la media areo – kiu estas la enorma problemo, kiu konsistigas la konsumon de produktoj el bestodeveno.
Greta fariĝis la celo de vasta abomeno. Multaj homoj parolas malbone pri ŝi, ĉi tie. Multaj ”ekologiistoj” estis senmaskigitaj.
Manke de negativaj faktoj en la konduto de Greta, kiuj konfirmas la malemon de tiuj homoj, ili retiriĝas al ridindaj argumentoj: ili kritikas ŝian aspekton, ŝian vizaĝmienon, ŝian voĉon ktp. Tion, kion ŝi faras estas ofte malplivalorigita, eĉ ŝia parolado ne estas konsiderata.
Ekzemple: mi spektis intervjuon kun Pondé (universitata profesoro kaj amaskomunikila opiniestro) (https://www.youtube.com/watch?v=KV1iLhFYjcM&;t=1s), kiu konsistis el ununura demando (”Ĉu Greta Thunberg daŭrus pasigi multe da tempo kiel staĝanto ĉe firmao hodiaŭ?”)… kaj lia respondo ŝokis min! (Facile oni konstatas, ke la demando mem estas insida… ĉar kia rilato estus inter la aktivado de Greta kaj la situacio de staĝantoj!?) Mi atestis plurajn aliajn similajn manifestaciojn.
Ĉiuj prezentante personan antaŭjuĝon, forigitan de la media temo, preskaŭ ĉiam aludante al la vesto de Greta, al ŝia aspekto… aŭ al apartaĵoj rilate al sia infaneco (ŝi estas kondamnita ĉar ŝi ne naskiĝis malriĉa, mizera kiel kelkaj favelinfanoj), aŭ al sia sano (se ŝi havus Asperger aŭ ne)…
Ili ”forgesas” aŭ ”kaŝas” la fakton, ekzemple, ke ŝi evitis vojaĝi per aviadilo, elektante transiri la oceanon per velŝipo, por esti kongrua kun ŝia aktivismo. Mi konas neniun famulon (de ajna kampo) kiu parolis kontraŭ klimataj ŝanĝoj, kiun faris tian elekton de transportmaniero, malgraŭ la riskoj propraj de ĉi tiu speco de ŝipo.
Konsiderante ĉi tio, mi decidis preni flankon en ŝia (Greta) favoro, kaj verkis kelkajn tekstojn kiel ĉi tiu.
Mi esperas, ke – iel – tio, kion mi faras, povas kontribui al la profito de ŝia agado. Mi ŝatus povi partopreni pli aktive en ŝia defendo kaj favore al la medio, kiel ŝi faris, modele.
Ĉiukaze mi daŭre agas – laŭ maniero kongrua kun la parolo de Greta – kiel mi agas de jaroj. En konvena proporcio, mi ankaŭ estis viktimo de la grego, kaj mi havas ideon pri tio, kion Greta devas alfronti en sia aktivado.
Gratulon al ŝi! Mi esperas, ke ŝi daŭrigos sana kaj ke ŝi triumfu ĉiam en sia lukto! Ĉi tie, pere de ĉi tiu teksto, mi lasas alian humilan provon de kontribuo.
Olinto Ramos, Porto Allegre, Brazilo.
Brasilianare och Greta Thunberg – och lite om risken med flockmentalitet
Jag är själv brasilianare, men inte stolt över det. Tvärtom, jag har känt mig generad över det flera gånger. Mitt missnöje är inte orsakat av landets naturliga miljö – den fascinerar mig till och med.
Något som gör mig deprimerad är att konstatera att majoriteten av befolkningen förgriper sig på miljön, medan de klagar på livet de har.
Som ett resultat, när levnadsvillkoren försämras, klagar människor över problem, även om de själva orsakade en stor del av situationen. De bryr sig inte om att de orsakar skada för andra, eller att det också kommer att orsaka dem själva framtida skada. […]
Staten är en stark allierad till läkemedels-marknaden. I proportion till den konstanta ökningen av patienter finns föroreningar som genereras av läkemedelsindustrin, sjukhusavfall mm.
Samtidigt orsakar knapphet och ojämlikhet i fördelningen av resurser ständig efterfrågan och hård konkurrens om extra resurser. Hela befolkningen drabbas av konsekvenserna, särskilt de fattigaste.
Den typ av människor, som kallas ”normala”, utgör den överväldigande majoriteten av befolkningen här. De bildar en nästan homogen grupp som jag kallar ”flocken”. Flocken förföljer ”onormala” på olika sätt och ”legitimerar” sina handlingar, genom skäl och fördomar som det skapar. På lämpligt sätt försöker flocken konvertera dem till normalitet.
Således decimerades flera etniska ursprungsgrupper och deras ättlingar förföljs i hemlighet fortfarande. Andra etniska grupper och de mest utsatta samhällsklasserna är också påverkade, med hjälp av skrupelfria strategier och meningslösa argument.
Enligt aktuell vetenskaplig kunskap konkurrerar två verksamheter (gruvdrift och boskapsuppfödning) högst upp på listan över de värsta degenerations-medlen. Denna position är hur som helst ”glömd” eller ”gömd” från folket (inklusive den överväldigande majoriteten av miljöaktivister), eftersom de inte vill avbryta konsumtionen av produkter av animaliskt ursprung.
Detta ämne undviks av icke-statliga organisationer (inklusive de flesta av dem som kallar sig själva ”miljövänner” (som visas i dokumentären ”Cowspiracy: The Secret of Sustainability” på YouTube).
Lyckligtvis har jag, i denna mörka bild full av hyckleri, hittat ett uppmuntrande ljus, trots att det är så långt borta (på andra halvklotet): den lysande aktiviteten av Greta Thunberg! Greta är beundransvärd, som en halvgud, befriad från all denna ondska och ett ljugande gäng ”normala” människor.
Jag känner inte till någon hycklande attityd från Greta, än så länge. Tvärtom, hon är den enda personen utan barlast i sitt beteende, med karaktärsfasthet och mod. Hon mötte statschefer med enorm makt ”ansikte mot ansikte”, och fördömde den oansvariga och groteska attityden som de visar mot miljön.
Hon gjorde det som många ville göra, men inte visste hur de kunde eller inte hade tillräckligt av mod. Samtidigt visade hon tydligt att alla (från tiggare till regeringens tjänstemän) har sitt eget ansvar när de går med och deltar (medvetet) i flocken på någon plats - förutom miljöaktivisternas förmodade fasad (ovan nämnd)
Hon gjorde något ovanligt och fantastiskt!! Att visa alla människors ansvar, ifrågasätta vad som var ett tabu – något förbjudet inom miljöområdet – vilket är det enorma problem som utgör konsumtionen av produkter av animaliskt ursprung.
Greta blev målet för en utbredd avsky. Många pratar illa om henne här. Många ”miljöaktivister” blev av med sina masker. I avsaknad av negativa fakta i Gretas beteende, som bekräftar dessa människors motvilja, tar de till löjliga argument: de kritiserar hennes utseende, hennes ansiktsuttryck, hennes röst osv. Det hon gör blir ofta nedvärderat, inte ens hennes tal beaktas.
Till exempel: Jag såg en intervju med Pondé (universitetsprofessor och medial opinionsbildare) (https://www.youtube.com/watch?v=KV1iLhFYjcM&;t=1s), som bestod av en enda fråga (”Skulle Greta Thunberg få fortsätta som praktikant på ett företag idag?”) och hans svar chockade mig! (Det är lätt att se att frågan i sig är lömsk… för vilket samband skulle det finnas mellan Gretas verksamhet och praktikanternas situation!?) Jag bevittnade flera andra liknande demonstrationer.
Alla presenterar en personlig fördom, utan koppling till miljöfrågan.
Nästan alltid hänvisar de till Gretas kläder, till hennes utseende… eller till detaljer i hennes barndom (hon är fördömd eftersom hon inte föddes fattig, eländig som vissa av favelans barn), eller för hennes hälsa (om hon har Aspergers eller inte).
De glömmer eller gömmer det faktum att hon till exempel inte reser med flyg, valde att korsa havet på en segelbåt, för att vara konsekvent med sin aktivism. Jag vet ingen kändis (från något område) som uttalade sig mot klimatförändringarna, som gjort ett sådant val av transportsätt, trots de inneboende riskerna av denna typ av transport.
Med detta i åtanke bestämde jag mig för att ta parti för Gretas och skrev några texter som denna.
Jag hoppas att – på något sätt – det jag gör kan bidra till nytta för hennes verksamhet. Jag skulle vilja kunna delta mer aktivt i hennes försvar och till förmån för miljön, som hon gjorde. Jag fortsätter i alla fall att agera – på ett sätt som överensstämmer med Gretas tal – som jag har gjort i flera år, i lämplig proportion. Jag har också varit ett offer för flocken, och jag har en uppfattning om vad Greta måste möta i sin verksamhet.
Grattis till henne! Jag hoppas att hon fortsätter att vara frisk och må hon alltid segra i sin kamp! Här, genom denna text, lämnar jag ännu ett ödmjukt försök att bidra.
Olinto Ramos, Porto Allegre, Brasilien
Esperanto en la universitato de Vieno
La 29an de majo dum 1 horo Walter Klag prelegis pri Esperanto en la Viena universitato en la kadro de esplorado pri lingvolernado. Sekvis ½ horo da diskuttempo.
Rubrikoj:
La historio de la lingvo, La alfabeto, Vortfarado, Frazfarado, Kongreso, Denaska esperantisto, Gazetoj, Esperanto sur la reto, Mono en Esperanto.
La 30 partoprenantoj ricevis informon pri kursoj, la revuon Kontakto kaj broŝuron pri GraZ, esperantlingve.
Esperanto på universitetet i Wien
Den 29 maj höll Walter Klag en föreläsning om esperanto vid universitetet i Wien under 1 timme. En halv timmes diskussionstid följde.
Rubriker:
Språkets historia, alfabetet, ordbildning meningsuppbyggnad kongress, infödd esperantist, tidningar, esperanto på webben, pengar på esperanto.
De 30 deltagarna fick information om kurser, tidskriften Kontakto och en broschyr om Graz, på esperanto.
Kiu sveda universitato estus la unua, kiu petus pri Esperanto-prelego?
Iam troviĝis en la stokholma universitato la fako Esperanto enbakita en la lingvistika fako. Kiel retstudadon, oni iam trovis Esperanton ĉe la universitato de Umeo.
Sed nun?????   /Siv
Pri la reta grupo Ŝerco Walter Klag sendis paĝon
Se vi volas membriĝi, serĉu ĝin rete! Nun estas 3 600 membroj.
Esperanto – drömmen om ett världsspråk
av Bo Sandelin
När Ludwik Zamenhof växte upp i den mångkulturella staden Bialystok på 1860-talet led han av att se hur ryssar, polacker, tyskar och judar bråkade med varandra. Han trodde att huvudskälet till motsättningarna var att de inte förstod varandra, eftersom de talade olika språk, och han bestämde sig för att som vuxen råda bot på detta. År 1887, sedan han etablerat sig som ögonläkare i Warszawa, publicerade han under pseudonymen Esperanto en handbok i ett språk som han konstruerat själv i syfte att skapa ett neutralt och lättlärt andraspråk för människor i hela världen.
Författaren, Bo Sandelin, meddelar:
Saluton geamikoj!
Boken ”Esperanto - drömmen om ett världsspråk” finns inte längre i förlagets utbud, men den är nu fritt tillgänglig i elektronisk form på Göteborgs universitetsbibliotek via länken https://gupea.ub.gu.se/handle/2077/81487. Informera gärna om detta t.ex. i Ora Ĵurnalo.
Kun plej bonaj deziroj,
Bo
Vi i Göteborgs Esperantoförening har några få exemplar kvar av boken. Böcker OM Esperanto behövs såväl som böcker PÅ Esperanto. Boken är lättläst. Den ger en realistisk syn på Esperantos historia och framtidsdrömmar.
Tänk om någon svensk esperantist skulle åta sig det stora arbetet att översätta boken till Esperanto! Kanske författaren själv??? Den är värd att få en publik, som också sträcker sig utanför Sveriges gränser.   / Siv
Esperantodagen är esperantisternas internationella festdag. Den 26 juli 1887 gav L.L. Zamenhof ut sin första lärobok i språket.
Vi firar alltså Esperantos födelsedag, UEA (Universala Esperanto Associo) distribuerade affischen Tago de Esperanto.
Esperantoklubben i Göteborg kanske hellre firar dagen den 27e, som är en lördag.
Vi äter i restaurangen vid Esperantoplatsen Restaurangens namn är...........Zamenhof, så klart!
Kolla vår hemsida www.esperanto-gbg.org närmare datumet för mer detaljer om träffen.
/Siv