Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 76, Septembro 2024
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Bildoj el la ĉi-jara UK en Aruŝo, Tanzanio.
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
De som vill få tillbaka betalningen för det inställda remmalaget på Visingsö ombedes kontakta oss: gbg@esperanto.se
Kiam infanoj pripensas 1
Eta Elsa estas ĉe geedziĝo por la unua fojo en sia vivo kaj demandas al sia patrino kial la novedzino estas vestita blanke.
– Jes, komprenu, eta Elsa, ĉar ĝi estas la plej feliĉa tago de ŝia vivo.
Elsa pripensas momenton kaj poste diras:
– Sed kial do la novedzo estas tute nigre vestita?...
Vasastaden – grandiozaj konstruaĵoj de la 19-a jarcento
En la mezo de la centra Gotenburgo kuŝas la urboparto Vasastaden kun ĝiaj grandiozaj ŝtondomoj, pli specife inter Avenyn (la avenuo) kaj la urboparto Haga. Ĝi estis kreita post urboplana konkurso en 1861. La fortikaĵoj de la urbo jam estis malkonstruitaj komence de la 19-a jarcento kaj nun oni volis celi al pli moderna industria, komerca ŝipfaranta urbo. Kun tiu investo estiĝis bezono de pli da loĝejoj kaj la hodiaŭa ŝtonurbo, kiu inkludas la urbopartojn Vasastaden, Lorensberg kaj Heden, kreskis.
”Flygarns Haga”, la malnova ligna loĝeja komplekso, estis malkonstruita sed restas en la memoro danke al la drinkejo ĉe Vasagatan 35, kiun vi povas viziti se vi malsatas post promenado inter la belaj domoj.
Ekskurso en Vasastan kun ĝia medio de turoj kaj pintoj, kiu ofertas riĉajn ŝancojn vidi la urbovivon de Gotenburgo kaj ties homojn, estas vere rekomendinda. Ĝi estas oazo de memoroj kaj atmosferoj, vi povas vidi la malgrandan en la granda, do lasu ĝin preni tempon.
Eta foto-ekskurso, bonvenon:
Tri afrikanoj vizitas samtempe la gotenburgan klubon
Espoir el DR Kongo. Vi iomete jam konas llin pro liaj artikoloj en Ora Ĵurnalo. Per apogo de TEJO, por kiu organizo li laboras, li havis eblecon vojaĝi en Eŭropo kaj partopreni en IJK, Litovio.
Alem el Etiopio. Vi renkontis lin dum la Esperantotago. Li loĝas en la sama domo, kie troviĝas nia Stannum-biblioteko.
Frial, edzino de Martin Strid, estas konata al kelkaj esperantistoj. Sube kun Samuel sur la altano de mi, kaj dekstre kun Alem ĉe la haltejo Stenpiren.
Jen Espoir ĉe la ŝildo ekster la biblioteko de Stannum.
Pri la rondvojaĝo de Espoir Kasati: Kune kun Martin Strid li ĉeestis la Universalan kongreson en Aruŝa, Tanzanio. La unuan urbon en Eŭropo, kiun vizitis Espoir, estas Stokholmo. Tie Martin gvidis lin. Poste ili iris al Dalekarlio por vidi la ĉarman provincon kaj loĝi en Borlänge, kie Frial kun la gefiloj Idun, sepjara, kaj Samuel, sesjara, atendis ilin. La 15an de aŭgusto ili venis al Undenäs por renkonti Anitan kaj Stellan, konataj esperantistoj, kaj al Skövde por festi la naskiĝtagon de Nanna, la pli aĝa de la infanoj de Martin. Preskaŭ estis noktomezo kiam ili – kvin personoj aŭte – venis al Gråbo.
La 16an de aŭgusto gotenburgaj esperanto-klubanoj en Redbergsskolan atendis la prelegon de Espoir kaj Martin. Kunlaborante kun la studorganizo Vuxenskolan ni disponas lokalojn en la lernejo. Tien ankaŭ Nanna venis. Jen ŝi kun Samuel kaj Idun apud Ralf.
Neniu esperanta kunveno estu sen la Esperanto-himno, ĉu? Christin Granat brile kaj laŭte akompanis la kantantan aron per sia trumpeto.
La prelegoj i.a. temis pri ekskurso al masajoj, kies kulturo ĉefe estas ligita al ilia bredado de bovoj.
Mi preterpasas la belajn kongresbildojn fare de Espoir kaj Martin, ĉar vi ja povas trovi multajn similajn interrete.
En paŭzo Ingegerd regalis ĉiujn per bombonoj kaj trinkaĵoj.
Post la prelegoj Martin prunteprenis violonon de Lasse Granat. Kompreneble oni havu muzikon kaj kantadon, kiam Martin ĉeestas. Gotenburganoj bone memoras fojon, kiam Martin ekster la fervoja stacidomo de Gotenburgo aranĝis rondan dancon el la Feroaj insuloj.
Nome de Esperanto-Societo de Gotenburgo Ingegerd donacis la libron Enigmoj laŭ Einstein kaj kore dankis al Espoir kaj Martin pro iliaj bildoj kaj informo pri la unua Universala Kongreso en la afrika kontinento.
En la programo nun sekvis vizito al Språkcaféet (la Lingvo-kafejo) en Esperantoplatsen, kie ni manĝis aŭ kafumis.
Poste sekvis promeno al Stenpiren por ŝipa rondveturo per Älvsnabben en la haveno, same kiel en la Esperanto-tago la 26an de julio. La suno brilis kaj la akvo bluis – vere agrabla veturo kun Jan Hellström kiel gvidanto.
Ĉe Klippan ni elbordiĝis por iri per tramo al la Sjöfartsmuseet   (la martrafikan muzeon) por ekscii pri la signifo de la ŝipfarado kaj la graveco de la plej granda haveno en Nordio. Aparte la granda akvario devus atingi la atenton de la infanoj. Bedaŭrinde la muzeo 15 minutojn antaŭe jam ŝlosis la pordojn.
Tiam la familio Strid kun Alem Iris al Slottsskogen por spekti la bestojn. Espoir tamen bezonis elprinton de la busbileto de Kaunas, Litovio, al IJK; bileton, kiun Vida sendis rete al mi.
Je la 2a kaj duono nokte la 17an de aŭgusto mi veturigis Espoir al la flughaveno. Frial ankaŭ ĉeestis. Ŝi estas sperta pri flugvojaĝoj kaj tre bone, ke ŝi oferis sian noktodormon por esti la sekura roko por ni.
Kiam ĉiuj matene estis pretaj por foriri de Gråbo al Borlänge, la familio Strid elektis unue viziti Sjöfartsmuseet.
Tiun posttagmezon mia domo estis tre kvieta. Neniu infano ludis aŭ babilis. Estis iomete tro silente, laŭ mi.
Mi vere ĝojis la viziton de Espoir kaj la familio Strid!   /Siv
Espoir en Litovio – pri tio, bone dokumentita, oni povas legi en Facebook
Jan Hellström trovis la informon
El la fejsbukpaĝo de esperantoklubo Revo en Paneveĵiso (Panevė io), Litovio:
Granda evento en nia klubo!
Unuan fojon dum 101-jara historio de Esperanto en nia urbo en nia klubo gastis esperantisto el Afriko!
@Espoir Ngoma Kasati venis el DR Kongo kaj la unuan fojon en lia vivo li vizitis Eŭropon. Ni estis tre ĝojaj la renkontiĝon kun li en nia E-klubo REVO!
Tiukaze en la klubo ni organizis Afrikan tagon: prezidantino Vida Kulikauskiene vestiĝis per donacitaj afrikaj virinaj festaj vestaĵoj, ni lernis iomete la svahilan lingvon. … En Afriko tio estas internacia lingvo, kiun parolas multaj popoloj de la kontinento. Espoir instruis nin svahil-lingve kanti bonvenigan kanton.
Vicprezidentino de la klubo Danutė Kriščiūnienė regalis ĉiujn per tradicia litova somera rozkolora malvarma supo – barĉo.
Estis interesega kunveno!
Oni provas lerni iomete pri la svahila.
Jen Espoir en litova esperanta koltuko kaj Vida en festa konga robo.
Panevė io (el Vikipedio)
La Universala Kongreso en Aruŝo, Tanzanio
de Ingegerd Granat
La Gotenburga Esperantoklubo invitis Martin Strid kaj Espoir Kasati por rakonti pri la Universala Kongreso en Aruŝo. Tio okazis je la 16a aŭgusto 2024 en Redbergsskolan.
Espoir montris siajn bildojn pri la kongreso. Jen masajaj virinoj kun tradiciaj kol-ornamaĵoj.
Rezolucio de la 109a Universala Kongreso de Esperanto en Aruŝo, Tanzanio
”La 845 partoprenantoj de la 109a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Aruŝo, Tanzanio inter la 3a kaj 10a de aŭgusto 2024, traktis la temon «Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo». La partoprenantoj el 66 landoj de la mondo, ne nur diskutis la temon, sed ili samtempe prezentis modelon por pli bona mondo, en kiu homoj el multaj diversaj landoj povas interkomuniki sen tradukistoj per la internacia lingvo Esperanto, kiun ĉiuj kongresanoj parolas.
Martin Strid interpretis sveden.
Kun ĝojo la partoprenantoj konstatas, ke tiu unua Universala Kongreso en Afriko plene sukcesis. Ĝi pruvis ke la Esperanto-movado en Afriko estas vigla kaj aktivas en multaj landoj de la Afrika kontinento; la afrikaj esperantistoj liveras valoran kontribuon al la universaleco de la tutmonda Esperanto-movado. La partoprenantoj de la kongreso observas kun ĝojo, ke multaj junaj homoj en afrikaj landoj lernas Esperanton en kursoj kaj ke en multaj Afrikaj landoj estas planite organizi pli da kursoj por ebligi al pli da homoj personajn internaciajn kontaktojn per Esperanto.
Unu el la ekskursoj dum la kongreso estis vizito ĉe la masajoj ĉe Kilimanĝaro.
La kongresanoj apelacias al ĉiuj homoj protekti la medion, ĉar sana medio estas antaŭkondiĉo por atingi la celon konstrui pli bonan mondon. Ili alvokas al la partoprenantoj kaj al ĉiuj homoj de la tero utiligi dum vojaĝoj transportilojn kiuj konsumas nur malmulte da energio, prefere el daŭripovaj fontoj kiel suno aŭ vento.
Espoir kun kongresanino.
La kongresanoj konstatas kun kontento, ke la svahila lingvo funkcias kiel supernacia lingvo, kiu ebligas kontaktojn inter enloĝantoj de pluraj ŝtatoj en Orienta Afrika Komunumo (OAK) kiu ebligas rektajn kontaktojn sen devi uzi lingvon de iamaj koloniaj imperioj. Tio estas bazo por paco, por pli bona mondo.
Estas de ekster la kongresejo, ĉu ne?”
Por tutmonda interkompreniĝo necesas komuna neŭtrala internacia lingvo, kiun ĉiu homo povu paroli apud sia gepatra lingvo. La kongresanoj konstatas kun ĝojo kaj fiero, ke ankaŭ en tiu ĉi kongreso evidentiĝas, ke Esperanto plene taŭgas por tiu celo.”
La aŭskultantaro tre ĝuis la prezentadon de Espoir kaj Martin. Estis ankaŭ agrable renkonti la familion de Martin. Ili ĉiuj estis salutitaj per trumpeta fanfaro de Christin.
Impresoj el Svedio, aparte pri la seminario en Visingsö
De Andrzej Bach, Pollando, gvidinto de la seminario.
Ĵaŭdo. Survoje al Svedio. Post 40 jaroj denove mi flugos. Mi devas veni al la flughaveno ĝustatempe, sed kiel? Mi elektis trajnon, sufiĉe frue matene por esti akurate surloke kaj povi sŭbiĝi al proceduroj.
Ĉio iris glate. Mi povis poste trankvile atendi kaj intertempe iom rigardi, kiel aspektas post jaroj la gdanska flughaveno.
Pasis horo aŭ pli kaj ni eniras la aviadilon. Estas nur okdek pasaĝeroj, do mi povas eksidi ĉe fenestro, de kie mi faras fotojn. Ekscitiga impreso. Post kvindek minutoj alteriĝo en Gotenburgo. La aviadilo iom balancis ĉe la fino sed ĉio sukcesis.
Andreo kun Ingegerd kaj Lasse en la flughaveno de Landvetter.
Fine en nova loko. Sur la flughaveno mi vidas nur svedajn vizaĝojn. Mi esperis pli da fremdlandanoj.
Kie staras mia bonveniga komitato kun verda flago? Mi iras kaj fine aperas miaj geamikoj. Ni interŝanĝas la brakumojn. Mi intonas ”Ni hisu la velojn” kaj ili aliĝas kante. Ni ridetas kaj veturas al Gråbo per la Toyota de Jan.
Surloke ĉe Siv, hejme, mi ricevas ĉambron por tranokti, labori kaj ripozi. Oportuno kaj trankvilo superregas min kaj la ĉarmo de Siv ravas min. Ŝi iĝas mia ”patrino”, gvidantino kaj samtempe ni multe interparolas dum laŭplane preparitaj manĝoj. De longa tempo (aŭ verŝajne neniam pli frue) mi spertis similan staton de menso. Alvenas ankaŭ gesinjoroj Granat. Ĉiuj kune kun la filo de Siv okupas lokojn ĉe komuna tablo kun dolĉaĵoj. Ni bone amuziĝas kaj mi iom lernas la svedan, almenaŭ nomojn. Ne estas facile prononci.
Poste ni vizitas lokan E-bibliotekon kun aro de gravaj libroj en Esperanto.
Sekve dum familieca vizito ĉe gesinjoroj Granat mi sentas min kvazaŭ en muziklernejo. Ĉirkaŭas min pluraj muzikinstrumentoj kaj Lasse eĉ ludas por mi tradician svedan klavan harpon. Kune kun Christin (trumpeto kaj fluto) mi ludas (piano) kaj ĉiuj kune kantas kanzonojn por la interkona vespero okazonta sekvan tagon.
Post vespermanĝo ĉe Siv (mi sentis malkuraĝon, kiam ŝi denove priservis tiom da pladoj) kaj agrablaj interparoloj mi iom pripensas la seminarion planitan por la sabata tago. Fine preskaŭ noktomeze mi dronas en dolĉa kaj trankvila dormo, malgraŭ, ke mi estas for de propraj familio kaj lando.
Vendreda matenmanĝo kun Siv, denove sur la tablo pluraj manĝproponoj, akurate je la fiksita horo, interparolo en bela Esperanto, ridetoj kaj ridoj. Baldaŭ alvenas miaj amikoj Sten kun Jan kaj konatoj de Siv. Ni ĉiuj eksidas post nelonge por iom kafumi kaj dolĉiĝi, kaj ĉeokaze por interkonatiĝi. La bonega humursento de Sten akompanas ĉiujn momentojn de mia estado ĉi tie en Svedio.
Sed venas tempo forveturi al Visingsö, al la loko destinita por la seminario. Survoje mi admiras arbarojn, vilaĝajn terenojn kun gregoj de bovinoj, rokajn vojflankojn de ŝoseoj kaj ĉieestajn, ofte grandajn, lagojn. Por atingi Visingsö nia Toyota kun kvar personoj ene estas transportata de pramo. Sur la insulo mi ricevas propran ĉambron. Baldaŭ mi renkontas la ceterajn partoprenantojn.
Post vespermanĝo en loka restoracio alvenas interkona vespero. Antaŭ ol komenci, ni kunportas elektronikan amplifilon kun laŭtparolilo, mikrofonon kaj elektran pianon aranĝitajn de Lasse, pro kio mi estas tre dankema al li.
Baldaŭ mi ekkonas Magnus, kiu estas muzikisto, spertulo pri klavaj instrumentoj kaj li aliĝas al nia spontana muzika ensemblo. Sume kunludis: Magnus – piano, Christin –trumpeto, fluto!!!, Agneta – violono, Olof – gitaro, kaj mi – piano. Mi skribis ”spontana ensemblo”, ĉar ni, muzikistoj, neniam pli frue ludis kune, sed ĉar ĉiuj estis talentuloj, ĉio sonis bele. Ni kantis longe kun plezuro, ĉar amika etoso ŝvebis super niaj kapoj.
Reveninte al la ĉambro ĝis noktomezo mi digestis la ĵus trairintajn travivaĵojn. Malgraŭ malfrua horo malantaŭ la fenestro etendadis la vido de hela ĉielo super la lago Vättern. Mi bonege ripozis. Miaj novaj svedaj geamikoj montriĝis tre kantemaj kaj varmkoraj homoj.
Sabate post bongusta matenmanĝo, tre ekscitita kaj kun granda scivolemo mi estis preta por seminario. Ĉiuj venis akurate, verŝajne same malsciaj kiel mi. Sur kelkpersonaj tabloj staras speciale preparitaj identigiloj (la laboro de Lasse kaj familio) enhavantaj la nomojn de la partoprenantoj kaj trafajn personecajn priskribojn dorsflanke. La seminarion malfermas Ingegerd. Ĉiuj ricevas materialojn kaj ni startas sub mia direkto. Bonŝance ĉiuj akceptas miajn gvidmanieron kaj la koncepton de la seminario.
La tutan tempon ni diligente kaj intense laboras super la temo de ”Mil kaj unu nokto”. Ni paŭzas nur por tagmanĝi. Ne mankas ridoj kaj bonhumoro. Ni lernas, serĉas, diskutas, legas, skribas, kontrolas, helpas unu la alian. Mi estas ege kontenta pro la diligenteco de la partoprenantoj.
Posttagmeze ni decidas fini. Ĉiuj ekkomprenis la manieron studi la temojn de laŭvicaj rakontoj kaj promesis daŭrigi aŭtune.
Antaŭ vespermanĝo sufiĉis al ni fortoj por ankoraŭfoje kanti. Vespere oni petis min rakonti mian vivhistorion, kies aŭskultado finis ĉi longan labortagon. La impresoj de la hodiaŭo ne permesis al endormiĝi ĝis la noktomezo.
La sekvan tagon, dimanĉe matene mi promenas tra la parko de la insulo. Kun kelka malcerteco mi faras tion, ĉar mi ne scias, ĉu mi povas veni tien aŭ tien. Mankas homoj, sed la suno brilas kaj nur kelkaj robotoj por falĉi herbon laboras, atestante pri tio, ke okazas ia vivo ĉi tie. Aperas nuboj, ĉiam pli forte blovas, do laŭ la hieraŭaj anoncoj la kondiĉoj malpermesas okazigi ekskurson, ĉar la ĉevaloj povus tro timi.
Post riĉa kaj bongusta matenmanĝo ni iom post iom forlasas niajn ĉambrojn. Lastaj rigardoj sur la loko, kie mankas nur iuj spuroj de la praa historio pri la ekesto de la insulo. Atendante la adiaŭan tagmanĝon, ni gvidas liberajn interparolojn sidante ĉe tabloj antaŭ la restoracio.
Jam la trian fojon mi renkontas ĉi tie samlandanojn el la suda parto de Pollando. Estis tre agrable ekaŭdi la gepatran lingvon inter la regantaj ĉi tie nur Esperanto kaj la sveda.
Alvenas tempo de tagmanĝo kaj denove mi manĝas bongustaĵojn faritajn por ni ĉi tie. Mi sentas min kelkfoje vere kiel iu reĝo. Ĉe la fino prenas la voĉon Ingegerd, kiu en sia finparolo dankas nin ĉiujn, listigante aparte mian modestan personon. Kortuŝaj momentoj de ĉirkaŭrigardoj, ridetoj, manpremoj, brakumoj kaj post la komuna foto ni disiĝas.
Mi kun la sama triopo eniras la aŭton por reveni al Gråbo, kie antendas min la lasta tranoktado en Svedio. Atendante la pramon mi vizitas Visingsborgs slottsruin. Reveninte ”hejmen” ni vespermanĝas kun Siv. Poste kun scivolemo ni kune trarigardas vesperajn novaĵojn en televido, kompreneble kun la traduko kaj komentoj de mia kara gastigantino, kaj havas la okazon ekkoni karakterizaĵojn de svedoj kaj interesaĵojn pri Svedio ankaŭ fare de ŝi.
Iomete lacaj ni planas la sekvan kaj samtempe la lastan antaŭtagmezon kaj iras ripozi, t.e. dormi. Post la lunda matenmanĝo Siv prenas min al la urbocentro. Mi iom ĵetas la okulon je la ĉirkaŭaĵo kaj kaptas la okazon aĉeti ion kiel revendonacoj por miaj gefamilianoj. Al la flughaveno mi veturas kun Jan, kiu stiras la aŭton kaj Siv, kiu ĝis la lasta momento prizorgas min. Ni brakumas nin. Mi estas tre dankema al ili kaj al ĉiuj, kun kiuj mi renkontiĝis. La amikemo de svedoj elvokas larmeton en mia okulo, sed mi simple ridetas al miaj kamaradoj kaj diras: adiaŭ kaj ĝis revido!   /Andreo Bach
Komento: ”Prenu ĝin kun pinĉo da salo!” estas sveda esprimo, kiam oni pensas ke la parolanto trograndigas ion. Pri mi: preskaŭ neniu pensas ke kuirado estas talento, kiun mi havas … sed tamen, koran dankon, Andreo! /Siv
La noktaj vagantoj manifestadis sur la placo de Gustavo II
Pri la Okcidenta Regiono respondecas Jonas Karlsson.
Hazarde mi troviĝis sur la Gustav ll Adolf Placo, kiam venis grupo da homoj en flavaj veŝtoj. Ili preparis por manifestado sur la placo. Oni ja bezonas kaj sponsorojn kaj pliajn noktovagantojn. Mi demandis al la ĉefo de la grupo, Jonas Karlsson, pri ilia agado. Dum 17 jaroj li faris la noktovagadon en diversaj urboj por helpi al gejunuloj eviti ”la danĝerojn de la urbo”. La hejmurbo de Jonas estas Falköping. La plej maljuna vaganto havas 87 jarojn. Neniam dum la tuta periodo Jonas sentis sin minacita.
Antaŭ du semajnoj oni startis grupon en Gråbo, mia hejmloko de la komunumo Lerum ekster Gotenburgo, kaj en la centro de Lerum jam delonge troviĝas grupo. – Kie en Gotenburgo oni koncentriĝas siajn vagadojn? – Jes, estas en la samaj regionoj de kie oni gazete legas pri krimoj kaj bataloj.
Blankaj rozoj estas disdonitaj al la aŭskultantoj.
Mi dankis al Janas kaj laŭdis ilian gravan agadon.     /Siv
La noktaj vagantoj en Svedio
Nattvandrarna Sverige estis fondita en 1989 kaj estas la plej malnova organizo en la lando kun la celo de nokta vagado, kreado de sekureco en socio kaj agado kiel plenkreskaj rolmodeloj por gejunuloj. La subteno donita al La noktaj vagantoj, en formo de sponsorado, iras al tiuj, kiuj promenas en siaj bonkonataj flavaj jakoj.
La noktaj vagantoj …
Nattvandrarna i Sverige
Nattvandrarna Sverige bildades 1989 och är den äldsta organisationen i landet med syftet att nattvandra, skapa trygghet i samhället och agera vuxna förebilder för ungdomar.
Det stöd som lämnas till Nattvandrarna, i form av sponsring, går till dem som nattvandrar i våra välkända gula jackor.
Nattvandrarna ….
KONTAKTA OSS: Tel: 08–611 00 90, info@nattvandrarna.se
Ĉu vi memoras la esperantan somerkurson en Marston Hill, Mullsjö en 2006?
Jen bildo pri la partoprenantoj, kiuj ne estis en la kuirejo aŭ ĉe la banstrando :) ĉe tiu momento.
Ankaŭ en 2007 ni ĉeestis en Marston Hill.
Jen la domo, kie ni mangis kaj havis kunvenojn kun ĉiuj.
Jen bildo de la prepara vizito ĉe Jens Allwood, la posedanto de la dometoj. De maldekstre nekonata virino, Elisabeth Ahlsén, mi kaj Jens Allwood.
18 jaroj pasis post la unua esperanta kurso ĉe Marston Hill. Kaj 100 jaroj pasis ekde la komenco de la internacia centro.
Jens skribis: 1924 började Charles Allwood undervisa i engelska på nybyggda Marston Hills terrass. Sedan dess har vi nu i 100 år haft utbildnings- och forskningsinriktad aktivitet på Marston Hill.
Den 11–12–13–14 augusti vill vi uppmärksamma de aktiviteter vi haft som inte berör undervisning i engelska, t ex psykolingvistik, språkpedagogik, AI, samtalsanalys, kognitionsvetenskap, interkulturell kommunikation, yoga, qi gong, grön livskvalitet och mycket annat.
Sekvas bildoj de la 100-jara datreveno de la fondado de Marston Hill
Jan Bondesson kaj mi iris frumatene kaj estis en Marston Hill jam ĉe la 11 horo dimanĉe.
Nur unu partoprenanto estis veninta antaŭ ni.
Mojose revidi Jens, la sama entuziasma persono, kiun mi unue renkontis, kiam Jens instruis min kaj naŭ surdajn partoprenantojn pri lingvistiko.
Anstataŭ paroli pri fonemoj kaj morfemoj por aŭdantaj personoj, ni parolis pri kiremoj por personoj, kiuj uzas la surdlingvon kun signoj.
Jen Jens kiu informis pri la historio de Marston Hill.
Mi ne bone rekonis la diversajn domojn, sed la domo kun la plej granda ĉambro (sur bildo supre) mi rekonis. Tie ni kafumis kun Elisabeth Ahlsén. Ŝi rakontis, ke Marston Hill nuntempe ankaŭ funkcias kiel migrula domo. Venis ekz, laboristoj, kiuj riparis ventenergiajn elementojn. Sed ĉefe estas la kursoj kiuj celas komunikadon inter homoj, do, la sama celo kiun havas Esperanto, ĉu ne?
Mia tasko estis fari etan prelegon pri esperanto. Por la unua fojo mi volis ke nuboj kolektiĝus ĉar la lumo faris la PP-bildojn palaj. Pli kaj pli la suno tamen ne estis tro forta.
La ĉinan dometon oni ne forgesas. Nun ĝi estas luita de familio.
Jens kaj Elisabeth planis por kvartaga jubileo. La 11a de aŭgusto estis la unua. Jam troviĝas homoj el pluraj landoj. Jens staras inter virino el Hindio kaj viro el Turkio. Tamen ankaŭ najbaroj el Mölndal aperis.
La vetero permesis al ni sidi ekstere por lunĉi, kafumi kaj babili.
Agadoj en Marston Hill
Ekzemploj de tio povas esti tradiciaj eŭropaj agadoj kiel skiado, vagado, biciklado, dancado, kanuado kaj golfo, sed ankaŭ ekstereŭropaj kiel qi gong kaj jogo kaj … ESPERANTO.
Gravas ke esperantistoj parolas pri Ora Ĵurnalo, kiu eldoniĝas 11-fojojn jare kaj fakte ne estas tagaperanta ĵurnalo, sed povas esti legata ĉiun tagon. Vi trovas ĝin per nia retpaĝo: www.esperanto-gbg.org
Ĉi tiu numero estas la 76a en la vico ekde novembro 2017. Bonan legadon!     /Siv
Kiam infanoj pripensas 2
Adamo diris al sia patro:
– Kiam mi estos plenkreskinta, mi edziĝos kun mia avino.
– Vi ne povas fari tion, ŝi estas mia patrino!
– Sed vi edziĝis al mia patrino…
Törnskata – Lanio
de Renate Säfström
Lycklig juvenil törnskata när mamma kommer med mat
Feliĉa nematura lanio kiam panjo alportas manĝaĵon
Superluno, la 18an de septembro 2024
El teksto de Jesper Grønne (19/8 2024)
Inter unu kaj tri fojojn jare, la plenluno estas nekutime proksima al la Tero. Kiam tio okazas, ĝi okupas ĉirkaŭ sep procentojn pli da spaco en la ĉielo ol kutime kaj brilas ĉirkaŭ 16 procentojn pli hele.
La fenomeno, nomata superluno, okazas ĉar la orbito de la luno estas ovala kaj la Tero ne estas en la mezo de la ovalo. Ĉi tio signifas, ke la distanco de la luno al ni varias dum unu monato. Kiam ĝi estas plej malproksime, la distanco al ni estas proksimume 400,000 kilometroj kaj kiam ĝi estas plej proksima, la distanco estas iom malpli ol 359,000 kilometroj.
La granda, hele brilanta plenluno donas al ni bonan ŝancon studi la tutan videblan flankon de la luno helpe de ordinaraj binokloj. Ĉi tie vi povas vidi grandajn malhelajn areojn. Ili estas vulkanaj ebenaĵoj konsistantaj el la rokspeca bazalto, kiu estis formita antaŭ miliardoj da jaroj per lafo de la interno de la luno.
Kie kaj kiam: La 19-an de aŭgusto kaj la 18-an de septembro oni povas sperti la plej grandajn plenlunojn de la jaro.
Ne maltrafu la superlunon la 18an de septembro! /Siv
La Internacia tago por la indiĝenaj popoloj de la mondo
La 9-an de aŭgusto estas la Internacia tago de la indiĝenaj popoloj de la mondo.
Indiĝenaj popoloj reprezentas proksimume 370 milionojn da homoj vivantaj en preskaŭ 90 landoj kaj posedas scion pri nekredeblaj lingvoj kaj tradicioj, kaj havas unikajn spertojn pri kunigo de kulturo kaj biodiverseco.
Interalie Unesko klopodas por faciligi al la indiĝenaj popoloj, kaj precipe al virinoj, preni lokon en la publika sfero per la amaskomunikiloj, ĉar amaskomunikiloj kaj komunikado estas gravaj iloj por edukado, scio kaj informado.
Internationella dagen för världens ursprungsfolk
Den 9 augusti är den internationella dagen för världens ursprungsfolk.
Ursprungsbefolkningar representerar cirka 370 miljoner människor som lever i nästan 90 länder och besitter kunskap till otroliga språk och och traditioner, och har unika erfarenheter av att förena kultur och biologisk mångfald.
Unesco arbetar bland annat för att underlätta för ursprungsbefolkningar, och särskilt kvinnor, att ta plats i den offentliga sfären genom media, då medier och kommunikation är viktiga verktyg för utbildning, kunskap och information.     /Siv
Monda Parlamento: Regado kaj Demokratio en la 21-a Jarcento, tradukiĝas la titolo de libro eldonita en 2024
Jen kelkaj pensoj el interreta recenzo:
Tutmondaj defioj kiel milito, malriĉeco, malegaleco, klimata ŝanĝo kaj media detruo superfortas naciajn ŝtatojn. Atingi pacan, justan kaj daŭrigeblan mondan civilizacion postulas evoluan salton antaŭen. Post la apero de demokratio en antikvaj tempoj kaj ĝia disvastiĝo al modernaj ŝtatoj ekde la 18-a jarcento, baldaŭ estos tria demokratia transformo: vastigi demokration al la tutmonda skalo. La kreado de demokratia monda parlamento estas la ĉefornamaĵo de ĉi tiu projekto.
Ĉi tiu libro esploras la historion, nuntempan gravecon kaj efektivigon de ĉi tiu monumenta ideo.
Ĉi tiu ĝisdatigita kaj reviziita eldono pligrandigas la grandecon je ĉirkaŭ unu kvinono. Publikigite en julio 2024. La libro povas esti mendita ĉe librejo de via elekto kiel e-libro, poŝlibro kaj durkovraĵa eldono.
Eĉ la plej bonaj politikoj estas vanaj se ne ekzistas taŭgaj politikaj strukturoj por efektivigi ilin. Aŭtokratio kaj naciismo plue subfosas tutmondan kunlaboron.
A World Parliament de Andreas Bummel kaj Jo Leinen.
Mi pensas, ke la ideo estas alloga. Se iu legis ĉi tiun libron, bv skribi recenzon por Ora Ĵurnalo, sed en Esperanto.
Ĉu vi trovas la ideon realisma? Ĉu la nunaj konfliktoj kaj militoj instruas al ni ke ni bezonas mondan regadon? Kion vi pensas?   /Siv
Monta migrado
Salutojn de Emelie Hultman
Pastro en paroĥo Gällivare
Jen iom da ĝenerala intereso pri Muddus.
Bonvenon al la lando de antikvaj arbaroj kaj grandaj marĉoj!
Muddus – Muttos en la samea – estas la plej granda arbarkovrita nacia parko de Svedio.
Ekde 1996, la nacia parko estas parto de la monda heredaĵo Laponia kaj situas ĉe la limo inter la komunumoj de Jokkmokk kaj Gällivare. En Muddus vi trovas naturon, kiu estas netuŝita de forstumado. Ĉi tie la praa arbaro estas konservita kun gigantaj pinoj kaj marĉoj vastaj kiel maroj. Ĉi tie estas grandaj akvofaloj, profundaj ravinoj, montopintoj kaj arbaroj kie la arboj vidis multajn generaciojn da homoj preterpasi. Muddus estas loko kie vi povas sperti la ĉiam pli maloftan fenomenon de totala silento, sen bruo de vojoj kaj aliaj aferoj.
La samea vorto por grandaj marĉoj estas ”áhpe”. Ĝi ankaŭ estas vorto por maro. Ĉi tie vi renkontos multajn el ili, la marĉojn kiuj similas al maroj, kio ankaŭ faras la lokon paradizo por birdobservantoj.
Kiam la marĉoj estas frostigitaj, ili estas perfektaj migraj vojoj por homoj kaj bestoj, kaj skiado tra la parko vintre estas magia kiam la neĝkovraĵo vestis la arbojn en briletanta, dika tavolo de blankeco. En vintraj noktoj oni ofte povas vidi la tutan stelplenan grandiozecon de la Lakta Vojo sur la ĉielo kaj ne tiom malofte belajn nordajn lumojn dancantajn sur la ĉielo.
En la sudo, la tuta areo deklivas malsupren direkte al la rivero Stuor Julevädno/Stora Luleälven kaj dek profundaj interkrutejoj tranĉas tra la grandaj arbaroj. La antikvaj padoj sekvas krestojn, kiuj foje estas la nura loko en la pejzaĝo kie eblas antaŭeniri.
Ni ne scias de kie devenas la nomo, sed ĝi povus esti de la samea vorto muttak, ”taŭga” aŭ ”nur sufiĉe”. Ĉi tie estis ĉio, kio estis bezonata por vivi bonan vivon.
Por tiuj, kiuj volas viziti la parkon, estas kvar tranoktaj kabanoj laŭ la tuta de kvindek kilometroj da vojoj.
Emelie Hultman
Fjällvandring
Hälsningar från Emelie Hultman
Präst i Gällivare Församling
Här kommer lite allmänt intresseväckande kring Muddus.
Välkommen till gammelskogarnas och de stora myrarnas land!
Muddus – Muttos på samiska – är Sveriges största skogliga nationalpark. Nationalparken är sedan 1996 en del av världsarvet Laponia och ligger på gränsen mellan Jokkmokk och Gällivares kommuner. I Muddus hittar du en natur som är opåverkad av skogsbruket. Här finns gammelskogen bevarad med jättefuror och myrar vida som hav. Här finns stora vattenfall, djupa raviner, bergknabbar och skogar där träden har sett många generationer av människor passera förbi. Muddus är en plats där man får uppleva det alltmer sällsynta fenomenet med total tystnad, utan brus från vägar och annat.
Det samiska ordet för stormyrar är ”áhpe”. Det är också ett ord för hav. Här möter du många av dem, myrarna som känns som hav, vilket också gör platsen till ett paradis för fågelskådare.
När myrarna har frusit är de perfekta flyttleder för både människor och djur och att skida genom parken på vintern är magiskt när snötäcket har bäddat in träden i ett glittrande, tjockt vitt lager. Vinternätter kan man ofta se hela Vintergatans stjärnprakt på himmelen och inte så sällan vackra norrsken som dansar på himmelen.
Söderut sluttar hela området ner mot älven Stuor Julevädno/Stora Luleälven och tio djupa raviner skär genom storskogarna. De urgamla stigarna följer åsar som ibland är den enda platsen i landskapet där det går att ta sig fram.
Vad namnet kommer från vet vi inte, men det skulle kunna vara från det samiska ordet mutták, ”passande” eller ”precis tillräckligt”. Här fanns allt det som behövdes för att leva ett gott liv.
För den som vill besöka parken så finns det fyra övernattningsstugor utefter de sammanlagt fem milen leder.
Emelie Hultman
Albumo el norda Svedio – Album från norra Sverige
”Nuba lavango” – (ĉeĥe: česky čtěte dále)
Josef Kříž, Ing.
En la montoj de Nepalo proksime de la lago Kapuche-Glaĉero ĉi tiu natura fenomeno estas tre malofta. Estas bonŝance vidi ĝin almenaŭ unufoje dum la vivo.
En ĉi tiu tempo, grupo da alpinistoj kampadis apud la lago kaj riskis sian vivon por foti ĉi tiun maloftan fenomenon.
Blankaj neĝaj nuboj rapidis malsupren en la valon, tuj englutante la montojn kaj trafante la surfacon de la lago.
Sur la fono de la blua ĉielo kaj flavbrunaj montoj, ĉi tiuj nuboj estis pli elstaraj, spektaklaj kaj ŝokaj. Fortaj aerfluoj renversis tendojn kaj dormsakojn kaj timigis la grimpulojn, sed feliĉe neniuj viktimoj estis raportitaj.
Tiam apud la lago aperis malgranda ĉielarko, kaj ĉiuj miris pri ĝia beleco. Estas evidente, ke eĉ dum suna tago en la montoj ne estas sekure.
Jen kelkaj bildoj el la filmo:
Ronald Schindler sendas fulminformon pri okazaĵo en Berlino, 11–14 septembro
Temas pri Politika eduka vojaĝo al Berlino kaj kompreneble ili havos renkontiĝojn kun Esperantistoj ene de Berlino.
Ronald Schindler skribas:
Karaj ge-Esperantistoj ene kaj ĉirkaŭe de Berlino, kun du aliaj Esperantistoj el Baden-Württemberg. Mi en grupo de 50 anoj de Federacia Lando Baden-Württemberg inter 11a kaj 14a de Septembro 2024 partoprenos en politika edukad-vojaĝo al Berlino je invito de la reprezentejo de Baden-Württemberg en Berlino.
Merkredo la 11-an de septembro.
Alveno kun Deutsche Bahn AG kaj vespermanĝo en la Restoracio Neumanns.
Ĵaŭdo la 12-an de septembro.
Informkunveno ĉe la Federacia Ministerio pri Nutrado kaj Agrikulturo.
Urba vizito de la federacia ĉefurbo – politika Vidpunktoj orientitaj.
Vizito al la ”Monumento al la Murditaj Sinti kaj Roma”.
Vizito al plena kunsido, Germana Bundestag.
Viziti la kupolon de la Reichstag-konstruaĵo.
Vendredo la 13-an de septembro.
Konversacio kun la Ambasadoro de la Respubliko de Burundo en la Baden-Virtemberga Ŝtata Reprezenta Oficejo.
Informkunveno en la Federacia Konsilio.
Tagmanĝo kaj informa diskuto ĉe la ŝtata reprezentantaro Baden-Virtembergo.
Interŝanĝo kun la teamo de la Berlina oficejo Ekumena Netz Zentral Afrika (ÖNZ).
Sabato la 14-an de septembro.
Urba vizito de la federacia ĉefurbo – politika Sabato Fino de la okazaĵo.
*
Mia aldono: Eĉ se vi, legantoj, verŝajne ne iros al Berlino en septembro, tamen estas interese ekscii, kion faras esperantokluboj en aliaj landoj, ĉu ne?   /Siv
Från Språkförsvarets kommentarer 2 sept 2024
Inga Johansson kommenterar här följande inlägg från Jaakko Leinonen:
En främmande, ojävig man, en berömd dansk språkforskare vid namn Rask, beskriver detta språk med följande ord:
» Finskan är ett av de mest naturfriska, regelrätta, lätt utbildade och välljudande tungomål på jorden. Det har den skönaste samklang mellan konsonanter och vokaler, vari det liknar italienskan. Det har intet av de obehagliga väsljuden och de hårt utandade ljuden i de slaviska eller lapska språken. Det har ett alldeles bestämt tonfall likasom franskan. Det har flere former och färre böjningssätt eller avvikelser än latinet, det vill säga större fördelar med mindre ofullkomligheter. Det är oändligt rikt på ordens utgreningar och sammansättningar likasom grekiskan och tyskan. Det tyckes således hava utsökt och förenat det bästa av alla andra språk i Europa; men då intet är fullkomligt under solen, saknar finskan det, som tyckes vara viktigare än alla inre förtjänster, nämligen en stor användning i böcker, en vid utsträckning, ett närmare samband med syskonspråken och äran att talas vid ett lysande hov. »
Finskan är ett av de mest naturfriska, regelrätta, lätt utbildade och välljudande tungomål på jorden.”
Inga: Esperanto är ett naturfriskt och regelrätt språk – t. ex 16 basregler. Esperanto är lätt att lära och välljudande – dvs man uttalar som man skriver.
Det har den skönaste samklang mellan konsonanter och vokaler, vari det liknar italienskan.”
Esperanto liknar också italienskan och har samklang mellan konsonanter och vokaler.
Det har intet av de obehagliga väsljuden och de hårt utandade ljuden i de slaviska eller lapska språken.”
Esperanto har obehagliga väsljud men särskilda bokstäver som skiljer den från ljud som inte väser:
c – ĉ (ts-ljud och tsche-ljud); g – ĝ (Gothenburg eller Göteborg, h – ĥ (hå eller tyska ach),
j – ĵ (ji eller franska je); s eller ŝ (s eller sje-ljud, engelska she).
Esperanto har även det man i engelska kallar double u – ŭ: ett dubbelt u.
Det har ett alldeles bestämt tonfall likasom franskan.”
Esperanto betonas på näst sista stavelsen, men är det ord med bara två stavelser, ja, då blir det som i finska.
Det har flera former och färre böjningssätt eller avvikelser än latinet.”
Esperanto har många former, som affix och regelbundna böjningssätt.
Det finns vissa men få avvikelser, det vill säga större fördelar med mindre ofullkomligheter.”
Esperanto har många fördelar och få ofullkomligheter.
Det är oändligt rikt på ordens utgreningar och sammansättningar likasom grekiskan och tyskan.”
Esperanto är rikt på utgreningar och sammansättningar – fungerar som ett bygg-Lego.
Det tyckes således hava utsökt och förenat det bästa av alla andra språk i Europa.”
Esperanto har det bästa av alla andra språk i Europa.
Men då intet är fullkomligt under solen, saknar finskan det, som tyckes vara viktigare än alla inre förtjänster, nämligen en stor användning i böcker.”
Esperanto har stor litteraturskatt – både i original och i översättningar.
En vid utsträckning.”
Esperanto är känt över hela världen.
Ett närmare samband med syskonspråken."
Esperanto är ett brodersmål som man lär efter sitt modersmål.
Äran att talas vid ett lysande hov.”
Esperanto kan talas i alla samhällsklasser och av alla – hög som låg.
Kantu la himnon!
Nia prezidanto Ingegerd strikte observas, ke ni kantas la Esperantohimnon ĉe niaj klubkunvenoj en Gotenburgo. Sed ankaŭ la volapukistoj havis sian himnon. Jen la Volapük-himno de Franz Zorell tradukita Esperanten. Teksto trovita en nia biblioteko en Stannum.
Kultivi pacon kaj fratecon
kaj konkordon – jen devizo!
Jubilu al la verko!
”Unu lingvo!” kriu vi kun ni!
”Validu por la tuta tero!
Jen la cel′ de a Ligo!”
 
Proklamu: kio do multigos
La prosperon de l′homaro?
Unu lingvo savon ja instruos.
Kiam sonos ĝi de poluso al poluso.
Tial sciu l′universo:
”Unu lingvo por la tuta mond′!”
 
Vivu do la lingvo,
kaj la sprita inventinto! –
Kaj la subtenantoj de l′afero.
Kriu vaste tra la maro kaj la tero!
”Estu unu lingvo, unu buŝo
Sur la tuta tera rond′.