Enhavo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat,
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Josef Kríž sendis la ligilon al la video.
El la jutub-konto:
Keep It Simple Esperanto
https://www.youtube.com/watch?v=gj_C0TO4yto
El la jutub-konto:
Keep It Simple Esperanto
https://www.youtube.com/watch?v=gj_C0TO4yto
Espeporko meditas
- Homoj kutime malŝatas novembron pro la ofta griza vetero kaj la manko de lumo matene kaj vespere. Tamen oni ja bezonas trankvilajn periodojn, kiam ne estas postuloj pri intensa agado – kiel ekz. en decembro.
- La libro pri la 15-jara aŭtisma Kristoforo baldaŭ estos je la fino kaj la partoprenantoj en la librorondo devas elekti novan libron – la kvinan libron – por la Zoom-kunvenoj en 2025. Bedaŭrinde la tradicio renkonti la verkiston dum la lasta kunveno ĉifoje ne okazos. Mark Haddon skribis ke lia libro La kurioza incidento de la hundo en la nokto, kiu fariĝis tre populara kaj tradukiĝis en plurajn lingvojn, baris lian koncentriĝon pri novaj libroj kun novaj temoj. Tamen li ĝojas ke la libro estis tradukita en Esperanton kaj ke ni elektis legi ĝin. Saliko sendis artikolon pri aŭtismo, kiun ŝi trovis en Helsingin Sanomat. Mi trovis novajn aspektojn en ĝi.
- Unu propono pri nova libro estas Ture Sventon en la dezerto de Åke Holmberg, tradukita en Esperanton de Louise Agnesdotter kaj Carl-Olof Selenius. La grandaj eldonejoj kutime demandas: Al kiu lando vi intensas vendi la libron. Svenska Författarförbundet, kiu havas la kopirajton al la libro faris tiun demandon. Louise kaj Carl-Olof respondis: – Al la tuta mondo. Esperanto ne povas esti limigita al kelkaj landoj. Nun ili havas la kopirajton al la tuta mondo.
- Mi esperas havi artikolon pri la libro en la decembra numero. Nun ne eblas, ĉar post du tagoj mi translokiĝos de Gråbo al Alingsås, kaj mi havas multon por fari. Espereble oni ŝatos espeporkojn en Alingsås.
- Ingegerd havas serion de interesaj priskriboj pri la najbara urbo de Gotenburgo: Mölndal.
- Nova kontribuanto el Litovio skribis pri Obstina fraŭlino. Saliko skribis pri Dulingva insuleto kaj Josef Krí sendis videon pri paco en la mondo per Esperanto.
- Kaj finfine la Okcidenta Saharo venkis en la EU-tribunalo. /Siv
Blovas de okcidente
sed ili kolektiĝas oriente
la falintaj folioj
Buson
Iu estas ankoraŭ maldorma
kaj lasas la lampon bruli –
meznokto kaj frida pluvo
Ryōta
Nora kaj Josefin, dum sia tri-jara edukado al ĵurnalistoj devas fari eseon pri iu temo. Ili elektis Esperanton, ĉar lingvoj kompreneble estas interesa temo por ĵurnalistoj. Ili faris intervjuojn kun partoprenantoj kaj instruistoj de la lasta Esperanto-Sabato samtempe kiam ili sekvis la ordinaran programon.
Paul de Beurs ĉifoje kaptis tekston el nia libroronda Zoom-kunvenoj, nome el La kurioza okazaĵo de la hundo en la nokto. Aŭskulti esperantajn tekstojn estas defio kiam la roluloj parolas en normala tempo, ne tre malrapide, kiel instruistoj por komencantoj faras. Ni ”pintigis” la orelojn kaptante la mankantajn vortojn kaj Paul klarigis malfacilajn esprimojn.
Dum la paŭzo ni staris sur la ekstera ŝtuparo kantante la Esperantan himnon.
Per sia trumpeto Christin (plej supre) plialtigis la etoson de la evento, kiam ŝi akompanis nin en la Esperantohimno.
Poste ni dividiĝis en grupojn por havi laŭnivelajn ekzercojn. Troviĝis nur unu komencanto ĉifoje, kaj unu komencinto, sed la ĵurnalistoj rolis komencantoj, antaŭ ol ili foriris por fari pluajn intervjuojn.
Ni antaŭvidas la rezulton de la ĵurnalista laboro. /Siv
aŭtoro Maria Petterson
Janne rakontas, ke japanoj aprezas silenton kaj serenon. En grandaj magazenoj oni konstruas etaĝon por kvieta japana ĝardeno. En metroo oni ne parolas telefone, kaj ĉie ĝenerale oni provas resti kvieta, ne brui. Eĉ infanoj ne rajtas subite ekkuri kaj sin ĵetadi al siaj interesoj.
En la interreto troviĝas diskutforumo Wrong Planet (Malĝusta planedo), kie Fredriksson pasigis multan tempon, kiam li ekhavis la diagnozon pri aŭtismo. Li opinias, ke la socio nun estas pli malfacila al aŭtismulo ol en lia junaĝo en la 1980aj jaroj. ”Kiam mi vizitadis lernejon, oni tie laboris en trankvilo. Ni havis klarajn horarojn, propran lernoĉambron, propran instruiston. Tio strukturigis la lernotagon kaj helpis min. Nun apenaŭ troveblas loko por kvieta introvertulo. Ĉiuj postenoj postulas elastecon, socialecon kaj dinamikecon.” Aŭtismo nun kaŭzas pli da problemoj kaj tial homoj serĉas por si diagnozon pri aŭtismo.
(En Usono 2,8 % el la infanoj kaj 4% el la knaboj havas diagnozon pri aŭtismo. Tio ne nepre signifas, ke Usono havas pli da aŭtismuloj ol aliaj landoj, sed tie la diagnozo helpas, kiam oni serĉas apogon kaj pagas por tio.)
Se oni sentas sin strangulo dum sia tuta vivo, la diagnozo povas helpi. La homo povas serĉi aliajn aŭtismulojn kaj senti sin pli bone inter ili. La aŭtismuloj ja interkomunikiĝas sen malfacilaĵoj kun aliaj aŭtismuloj. Sekve, se ili interkomunikiĝas pli facile unuj kun la aliaj ol kun neŭrotipaj* homoj, tio montras, ke aŭtismula interkomunikado ne estas difekta, nur ke ĝi ne konvenas inter neaŭtismuloj.
La problemo kuŝas en tio, ke ĉiu homo verŝajne trovas en si kelkajn aŭtismaĵojn. Sed por havi la diagnozon oni devus havi tiom da malfacilaĵoj, ke oni ne elturniĝas sen helpo. Kelkaj homoj tamen lernas elturniĝi kontentige en ĉiutaga vivo, en siaj postenoj kaj socialaj rilatoj. La diagnozon oni povas havi nur, se oni havas grandajn malfacilaĵojn en la gravaj partoj de la vivo. Janne Fredriksson diras, ke en siaj kolektivoj aŭtismuloj estas kanarioj – se io ne estas en ordo, ili estas la unuaj, ĉe kiuj la simptomoj aperas. En la fino la problemoj ĝenos ĉiujn kaj indas bontempe korekti tion. Tio estus utila al ĉiuj.
* neŭrotipa – mia traduko por finna neologisma vorto neurotyypillinen, kiu miakomprene signifas, ke oni ne estas neŭrologia escepto. Simpligante mi dirus, ke oni estas simila al aliaj homoj neŭrologie.
okazas en la retejo Svedaj libro- kaj gazetkolektoj en Esperanto.
Tie oni povas vidi listojn de libroj, kiujn SEF havas en Malmö kaj ankaŭ
liston de granda parto de la libroj en la biblioteko de Stannum. Tie krome troviĝas kolektoj de diversaj Esperanto-gazetoj eldonitaj en Svedio. Oni ankaŭ i.a. povas vidi svedlingvan raporton pri la lingva seminario en Nordia popola altlernejo en Kungälv 1992.
sker på sajten Svenska bok- och tidningssamlingar på Esperanto.
Där kan man se listor på de böcker SEF har i Malmö och även en stor del av de böcker som finns i
Stannumsbiblioteket. Där finns även samlingar av olika esperantotidskrifter utgivna i Sverige. Man kan också bl.a. se en intressant rapport från språkseminariet som hölls på Nordiska folkhögskolan i Kungälv 1992.
Artikoloj de Ingegerd Granat
Origine, Mölndal estis la nomo de konstruaĵoj ĉirkaŭ la torentaĵoj de rivero Mölndalsån, kie tiam ekzistis malgranda vilaĝo de kvar bienetoj.
Hodiaŭ, la urbo de Mölndal estas unu el la grandaj komunumoj proksime de Gotenburgo kie 70 974 homoj vivas laŭ la kalkulo de la jaro 2024.
La 7-an de julio 1911 Mölndal ricevis siajn urborajtojn kaj oni povas diri ke Mölndal evoluis laŭ la tempo.
Cetere, la vorto ”Möln” signifas muelejo, do oni povas diri ke ”la muelejoj de la tempo muelis en Mölndal de tiam ĝis nun!” Vi verŝajne ne pensis ke trafiko kaj infrastrukturo influus la urbon tiom kiel ĝi efektive faris.
Do, nun ni iras al la medioj de Mölndal tiam kaj nun.
Kiu estis ”Hejderidaren”?
Nu, antaŭ longe ĉi tie estis ĉevalrajdanto nomata Lars Svensson kaj li vivis inter la jaroj 1756 kaj 1838. Cetere, "hejderidare" signifas homon, kiu rajdas en la arbaro kaj gardas ĝin laŭ tasko, alivorte arbargardisto. Kaj Lars Svensson vere rajdis, li estis arbargardisto pri la reĝa parko Slottsskogen kaj ankaŭ arbargardisto en la distrikto de Askim. Estis lia tasko malhelpi kontrabandistojn kie ajn kien li rajdis.
Lars Svensson posedis la bienon ”Presenten” (La donaco) proksime de la nun staranta ŝtono. Li ankaŭ luigis la angilfiŝkaptadon ĉe
lago Stensjön kaj dum iom da tempo li posedis Kvarnfallet, akvomotora segejo, ĉe la rivereto de Mölndal en Krokslätt. Lars Svensson certe estis bona viro, sed li bedaŭrinde estis procentegisto kaj pruntedonis grandajn sumojn kun alta interezprocento.
La nepino Johannes Sundblad publikigis la libron ”La filino de la kontrabandisto” en 1877. En ĉi tiu libro li sciigis al ni, ke la patrinflanka avo estis kaj kontrabandisto kaj prirabanto de vrakoj.
En 1819, la episkopo konsekris tombon por li en lia propra ĝardeno. Sed kiam la fervojo inter Gotenburgo kaj Borås estis konstruota, la ŝtono estis translokita kaj finfine ĝi estis translokita al tiu ĉi loko, kiu estas pli proksime al la origina loko.
La teksto, kiu hodiaŭ estas apenaŭ legebla, diras:
Ĉi tie sub restas la Honora Arbargardisto
Lars Svensson
Naskiĝis 1756 mortis
Dio kompatu min pekulo
Ĉar la tomba monumento estis starigita dum lia vivo, la mortojaro 1838 neniam estis gravurita sur la ŝtono, sed li dormis ĉiutage en sia hejme slojdita ĉerko, laŭdire. Estas ankaŭ dirite ke li enŝlosis la filinon en subtegmentoĉambro kaj estas dirite ke pastro kidnapis ŝin unu malhelan nokton kaj ke ili poste geedziĝis kaj havis kvar infanojn.
La arbarrajdanto Lars Svensson postlasis multajn legendojn kaj rakontojn kaj ili mencias lin kiel kaj kontrabandiston kaj iun kiu prirabis vrakojn, ĝenerale li estis malfacila viro por trakti, sed li neniam ricevis lokon en sia bone preparita tombo.
Se vi mem venos tien, vi devos prepariĝi por iom longa promeno sur herba pado al la akompano de la aŭtovojo E6, ĝia konstanta kaj nemodesta bruado kaj la bruado de la trajno al Borås, kiu ankaŭ ja ne estas modesta.
Inter la fervojo kaj la aŭtovojo estos ĉiukaze bela kaj trankvila loko kiam vi alvenos.
Laŭ la preĝejarkivoj, ”Hejderidaren” mortis pro maljunaĝo kaj malsano kaj verŝajne ripozas en alia loko.
Kaj mi, Ingegerd Granat, estis ĉi tie!
"Hejderidare" estis subservisto en la administrado de la ŝtataj arbaroj. La vorto konsistas el la germana vorto heide (arbaro) kaj la sveda vorto ridare rajdisto. (noto de red.)
”Kråkan”, la korniko – la kruta supreniro de strato ”Kvarnbygatan”, de placo ”Gamla Torget” supren direkte al Stensjöbacke, en 1973. La eta deklivo kutimis esti nomita ”Kråkan” aŭ ”Kråkliden” (la kornikdeklivo). La nomo Kråkan supozeble venas de Kråkberget, kio estis monteto supre ĉe la rivereto de Mölndal. Ĉu estis kunvenejo por la kornikoj de la vilaĝo ne estas konata, sed la monteto ĉe la rivereto estas ĝenerale nomita ”Korniko de Mölndal”. La ”korniko” estis kruta, kaj la ĉevaloj devis esti bone ŝuitaj por povi havi la forton por tiri la pezajn ŝarĝojn supren laŭ la kruta monteto.
Bone konservita konstruaĵo
Dank’ al akvoenergio, kaj la fakto ke barĝtrafiko povus esti farita sur Mölndalsån, Kvarnbyn evoluis dum la 19-a jarcento en industrian komunumon kaj Mölndal en industrian urbon.
La antaŭindustria historio de la areo lasis sian markon tra konservitaj muelejoj kaj pli simplaj produktadkonstruaĵoj. Sed la hodiaŭa Kvarnbyn ĉefe reflektas la industrian etapon en sia longa historio.
Ĉi tie estas bone konservitaj fabrikoj, instituciaj kaj loĝkonstruaĵoj, kiuj kune rakontas la historion de la evoluo de industria socio ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj pluen.
Papero, tekstiloj kaj linoleo estis la plej gravaj produktoj produktitaj. La fabrikoj bezonis grandan nombron da laboristoj kaj je la mezo de la 19-a jarcento ĉirkaŭ 2 500 el la ĉirkaŭ 4 000 loĝantoj de la paroĥo vivis ĉi tie.
La laboristoj rajtis konstrui siajn proprajn domojn sur la teroj de la fabrikoj norde kaj sude de la torentaĵoj, ofte kun mono pruntita de la fabrikposedanto. Tiamaniere, la laboristoj estis devigitaj resti en la fabrikoj sendepende de salajroj kaj laborkondiĉoj.
La policejo situas proksime de la malnova domaro en Kvarnbyn (Roten M) ĉe strato Forsåkersgatan.
La domo estis origine konstruita kiel malsanulejeto por Mölndal. La konstruaĵo estis finkonstruita en 1870. Ĝi tiam funkciis kiel malsanulejeto dum proksimume 50 jaroj, ĝis la nova malsanulejo ĉe vojo ”Göteborgsvägen” estis kompletigita en 1924, kiam la medicina prizorgo estis translokita tien.
La malnova malsanuletejo estis rekonstruita en policejon.
La policanoj havas multon por fari. Ili devas organizi trafikon kaj kontroli ĝeneralan ordon sur la stratoj. Okaze de trafikaj akcidentoj, ili devas helpi kaj asisti la viktimojn de akcidentoj kaj esplori la cirkonstancojn ĉirkaŭ la akcidentoj.
Krome, la polico devas aresti krimulojn kaj esplori la cirkonstancojn de krimoj kaj helpi turistojn kaj fremdulojn, kiuj venas al ni.
La trotejo de Åby havas riĉan aktivecon kaj grandajn areojn por ĉevaloj kaj homoj kaj aŭtoj. Intereso pri ĉi tiu sporto estas bonega sur ĉiuj frontoj. Multaj grandaj triumfoj estis spertitaj ekde la inaŭguro en 28 junio 1936 kaj kompreneble multaj revoj estis kaj plenumitaj kaj disbatitaj.
Åbytravet investis en ampleksaj junularaj agadoj kie kaj plenkreskuloj kaj infanoj estis aktivigitaj.
100 000 homoj vizitas la trotejon en Åby ĉiujare por spekti vetkuron aŭ provi sian bonŝancon per la vetludo V75.
Kondukataj vetkuroj
Nun venas malgranda listo de la vetkuroj, kiujn vi povas spekti, ĉar ĉiam okazas io ekscita en Åby:
- La Paralimpika Troto
- La 4-jara vetkuro, la trofeo de Gustaf V
- Pokalo de Reĝino Silvia
- Sveda ĉampioneco
- Ĉevalina Sveda Ĉampioneco
- Åby Monda Grandpremio.
Memoru!
Neniam estas tro malfrue por akiri novan ekscitan intereson kaj partopreni en la humoroj kaj ekscitiĝo je iu nivelo taŭga por oni mem.
Ingegerd
Ingegerd Granat demandas Ann-Christin Svarén pri ŝatokupoj.
Kiu vi estas Anki, diru kelkajn vortojn pri vi mem.
Mi nomiĝas Ann-Christin kaj mi havas 66 jarojn, mi havas 45-jaran filon kaj 25-jaran filinon kaj 2-monatan nepinon nomatan Selma. Mi kreskis kun bestoj, mia avino kaj avo havis bienon kun bovinoj, interalie.
Mi nun loĝas en bieno en municipo Ale, kie mi havas ĉevalojn, bovinojn, hundojn kaj katojn.
Kiel vi interesiĝis pri trotado?
Mi enamiĝis la unuan fojon, kiam mi vidis trotantan ĉevalon, mi opiniis ke ili estas nekredeble belaj kaj grandiozaj, iĝis nekredeble fascinita kaj legis ĉion, kion mi povis trovi pri trotĉevaloj. Mi trenis miajn amikojn kun mi al Åby. Ni ne estis maljunaj, 12–13 jaraĝaj.
Mi komencis kiel deĵoranto kun trejnisto kaj poste mi laboris tie kiel metilernanto ĝis mi estis proksimume 20-jara.
Tie mi kuris mian unuan vetkuron en Aalborg en Danio kaj estis trafita per la ”supra lipo”.
Kiu estis via plej bona kurĉevalo?
Mia plej bona ĉevalo nomiĝis ”Mirinda Barbara” kaj mi mem kreskigis ŝin. Ŝi prenis 12 venkojn kaj gajnis 740 000 kronojn. Mi mem kondukis ŝin en 10 el tiuj venkoj.
Kian laboron vi faris por akiri bonan trotĉevalon?
Estas grandega laboro pri kurĉevaloj, trejnado en ĉiuj veteroj, longaj vojaĝoj, malfruaj vesperoj/noktoj post konkursoj.
Kion signifas bredado kaj deveno?
Bona ĉevalo devas esti bredita per bona furaĝo, bezonas multe moviĝi, bona genealogio estas klara avantaĝo, sed estas multaj sengenealogiaj ĉevaloj, kiuj ankaŭ fariĝas bonaj.
Ĉu vi mem bredas trotĉevalojn?
Mi bredis trotĉevalojn antaŭe, la lasta estas jam 6-jara, do estis antaŭ iom da tempo.
Kiu estis via plej granda triumfo kaj venko, kaj kie?
Mia plej granda venko kiam mi mem kondukis estis la Paska trofeo ĉe Axvalla.
La plej granda venko de Barbara estis kiam ŝi estis la dua en la V75 en la Liona vetkuro ĉe Åby kaj kiu estas enskribita en la librojn. Tiam mi ne rajtis konduki, do tiam la koĉero Lasse Wester kondukis. Mia plej ĝoja venko estis la unua, post tiu mi ne dormis dum la tuta nokto.
Kiajn kvalitojn devus havi bona koĉero?
Bona koĉero devas esti vigla, rapide reagi, ŝpari la ĉevalon, konduki laŭ la kapablo de la ĉevalo. Estas facile ekscitiĝi en la komenco de la vetkuro kaj tiam estos malplena fuelujo dum la finkuro.
Ĉu vi havas ŝatatan koĉeron aŭ ĉu vi mem kondukas vetkurojn?
Troviĝas multaj bonaj koĉeroj. Mi ŝatas Björn Goop, li ĉiam estas gaja kaj agrabla, tiam bonegas esti kun tiuj, kiuj kaj trejnas ĉevalojn kaj stiras ilin en vetkuroj. Hodiaŭ ekzistas multaj tiel nomataj ”kaptkoĉeroj”, kiuj nur veturas por aliaj kaj ne faras la malfacilan laboron de trejnado.
Ĉu vi spertis ion aparte amuzan en Åby?
Venki ĉe Åby estas tre amuze, sed ankaŭ estas amuze havi belan ĉevalon, kiu faras bonan vetkuron.
UN – por klimatjusteco
La ĉijara temo estas la laboro por la klimato en kombine kun justeco. – Teksto por la lernejoj, Siv trovis ĝin en Interreto.
PRI KLIMATA JUSTECO
1. Neniu estas forlasita en la lukto kontraŭ klimata ŝanĝiĝo
”NE LASU IUN RESTI MALANTAŬE” estas centra principo en Agendo 2030. Ĝi ankaŭ estas fundamenta por la klimataj klopodoj kaj klimata justeco
2. Klimata ŝanĝo influas homojn malegale
Dudek tri el la plej riĉaj landoj de la mondo historie konsistigis pli ol duonon de ĉiuj tutmondaj karbondioksidaj ellasoj. Klimata justeco signifas, ke la landoj, kiuj plej multe kontribuis al la klimata krizo prenas la plej grandan respondecon reduktante siajn ellasojn kaj financi la transiron por pli malriĉaj landoj.
3. Virinoj kaj knabinoj estas plej trafitaj
Agrikulturo estas la plej grava okupo por virinoj en malriĉaj landoj. Kiam la agrikulturo estas detruita de klimata ŝanĝo, la ekonomiaj kondiĉoj de virinoj kaj knabinoj plimalboniĝas kaj ili foje estas devigitaj translokiĝi por pluvivi.
4. Pura medio estas homa rajto
En julio 2022, la Ĝenerala Asembleo de UN adoptis rezolucion agnoskantan puran, sanan kaj daŭrigeblan medion kiel homan rajton.
5. UN laboras por klimata justeco
En 1992 estis adoptita la Klimata Konvencio de UN (UNFCCC). Ekde tiam, ĉiujaraj klimataj konferencoj (COP) okazis, kie gravaj interkonsentoj kiel la Pariza Interkonsento de 2015 estis adoptitaj. Tra la jaroj, klimata justeco ricevis atenton. Unu ekzemplo estas la Verda Klimata Fonduso de UN, kiu estis kreita en 2010.
6. Estas tempo prioritatigi la rajtojn de gejunuloj
Klimata ŝanĝo kreas profundan maljustecon inter generacioj. La hodiaŭaj infanoj kaj gejunuloj, kiuj apenaŭ kontribuis al la klimata krizo, alfrontas la plej gravajn sekvojn.
FN-dagen 2024
FN – för klimaträttvisa
FN-dagen firas den 24 oktober. Det datumet år 1945 trädde FN-stadgan i kraft och FN bildades. FN-stadgan är det dokument som vägleder FN:s arbete. FN-dagen har firats sedan 1948. 1971 rekommenderade FN:s generalförsamling att dagen skulle uppmärksammas av medlemsstaterna som en nationell högtidsdag. – Siv fann texten på Internet.
OM KLIMATRÄTTVISA
1. Ingen lämnas utanför i kampen mot klimatförändringar
”LEAVE NO ONE BEHIND” är en central princip i Agenda 2030. Den är fundamental även för FN:s klimatinsatser och klimaträttvisa.
2. Klimatförändringar slår ojämlikt mot människor
Tjugotre av världens rikaste länder har historiskt stått för över hälften av alla globala utsläpp. Klimaträttvisa innebär att de länder som bidragit mest till klimatkrisen tar störst ansvar genom att minska sina utsläpp och finansiera omställningen för fattigare länder.
3. Kvinnor och flickor drabbas hårdast
Jordbruket är den viktigaste sysselsättningen för kvinnor i låginkomstländer. När jordbruket förstörs av klimatförändringar, försämras kvinnor och flickors ekonomiska förutsättningar och ibland tvingas de flytta för att klara sig.
4. Ren miljö är en mänsklig rättighet
I juli 2022 antog FN:s generalförsamling en resolution som erkänner en ren, hälsosam och hållbar miljö som en mänsklig rättighet.
5. FN arbetar för klimaträttvisa
År 1992 antogs FN:s klimatkonvention (UNFCCC). Sedan dess har årliga klimat konferenser (COP) hållits, där viktiga avtal som Parisavtalet från 2015 har antagits. Genom åren har klimaträttvisa uppmärksammats. Ett exempel är FN:s gröna klimatfond, Green Climate Fund, som skapades 2010.
6. Det är dags att prioritera ungas rättigheter
Klimatförändringarna skapar en djup orättvisa mellan generationerna. Dagens barn och unga, som knappt har bidragit till klimatkrisen, står inför de allvarligaste konsekvenserna.
de Renate Säfström
En gyllene morgon med den vackra, ståtliga havsörnen
Ora mateno kun la bela, majesta maraglo
Vilaĝo Horslök
de Raita Pyhälä (Saliko)
Horslök – nomo stranga al finnlingvanoj same kiel al svedlingvanoj. Oni supozas, ke ĝi devenas de tre fora pasinteco. Hors ≈ ĉevalo, lök ≈ paŝtejo aŭ io pri kurado, nenio pri la nuna vorto lök
(cepo).
Sarfsalö – la nomo devenas de la fiŝo sarf,*
kiu estis grava kaptaĵo en la fiŝkaptista pasinto. Finnlingvanoj evitis la sonon f kaj nomis la insulon Sarvisalo (sarvi = korno). Tio por ili estis pli facila kaj komprenebla.
* Scardinus erythrophthalamus, kiu parencas al i.a. ploto kaj karpo.
Nuntempe la stratŝildoj montras la nomojn en la finna kaj sveda. Se la sveda nomo estas la supra, tio signifas, ke la sveda estas la lingvo de la majoritato, sed nun la majoritato – statistike – parolas la finnan, ĉar Sarfsalö situas en la periferio de urbo Lovisa, al kiu oni aneksis plurajn finnlingvajn komunumojn. Tamen en Horslök daŭre loĝas multaj svedparolantoj. Se oni renkontas nekonaton sur la vojo, oni povas demandi dulingve, kiun lingvon tiu parolas. Depende de lia respondo, oni provas daŭrigi en la sveda aŭ en la finna. Maljunuloj preferas la svedan, ili ne sufiĉe bone lernis la finnan lerneje. En ilia junaĝo la finna ne estis grava lingvo. Pli junaj homoj kutime estas dulingvaj, ili flue posedas ambaŭ lingvojn. En Finnlando oni ne povas elturniĝi sen la finna, sed ankaŭ la sveda helpas al dungiĝo.
La loĝantoj de la insulo Sarfsalö amas siajn vilaĝojn kaj insulon. Ili kompilis tri-voluman Boken om vår ö (Libro pri nia insulo), en kiu ili rakontas pri diversaj aferoj en la pasinto. Vintre la loĝantaro estas minimuma, somere venas feriantoj, vizitantoj, heredintoj de malnovaj bienoj. Novaj feriejoj estas konstruataj, ofte de finnlingvanoj, kies vintraj adresoj referencas al grandaj urboj.
Ankaŭ la novloĝantoj ŝatas lerni pri la pasinto de la insulo. Senlaboreco forpelis la junularon de Sarfsalö. La arkitekturo tamen daŭre montras, kiel oni vivis en la fino de la 19a kaj en la komenco de la 20a jarcentoj.
Unu bovinejo de 400 bovinoj fariĝis Marmuzeo, kiu montras boatojn, fiŝkaptilojn, la vivon de homoj en la insulo. Ne nur fiŝojn oni kaptis sed ankaŭ rondetajn ŝtonojn el la marfundo, por vendi kiel pavimon al urboj, ekz. al Borgå, Helsingfors, Petersburg.
En Horslök oni sekvas tradiciojn. Oni starigis malnovan ventomuelilon sur altaĵeto kaj konstruis kafejon ĉirkaŭ ĝi. La kafejon oni nomas Wäfvars, memore al la insulaj teksistinoj, edzinoj, kiuj atendante siajn maristajn aŭ fiŝkaptistajn edzojn provis havigi al si monon per teksado.
En someraj sabatoj la lokanoj nuntempe vendas siajn produktojn (fromaĝon, panon, bakitaĵojn, legomojn, berojn, manlaboraĵojn, mebletojn, en la ”sommartorg” (somera foireto) apud ”Byagården” (Vilaĝdomego).
Antaŭ la festo de Sankta Johano oni starigas la somermezan festostangon Majstång, ornamitan per verdaĵoj kaj floroj. La Jula (decembra, kristnaska) sezono havas siajn specialaĵojn, oni faras ekzemple ornam-bokojn el piceaj branĉetoj aŭ pajlo, kaj pendigas Julajn lumetojn por rekompenci la mankantajn stratlampojn.
La insulo havas propran kapelon kaj tombejon, kie la diservojn okazigas la Mikael Agricola-paroĥo de la urbo Lovisa. M. Agricola (akrikola) en la 16a jc elpensis, kiel skribi finnan lingvon por sia finnigo de la Biblio. Li kreskis kiel filo de terkultivisto en la regiono Pernå, ne tre fora de Sarfsalö. En la 16a jc en Horslök troviĝis 5 bienoj. Laŭ la fluo de la tempo la insulo apartenis vice al Pernå, Borgå kaj nun Lovisa.
En la 1960aj jaroj oni konstruis deziratan kaj pridiskutigan ponton inter la ĉeflando kaj la insulo Sarfsalö. Oni ne divenis, ke la ponto ŝanĝos la vivon de la insulanoj. Nun ankoraŭ rondiras librobuso (biblioteko) en Sarfsalö, sed aliaj busoj ne plu iras ĝis Horslök. La kvar lernejoj kaj vendejoj de la insulo fermiĝis antaŭ longe. Oni devas butikumi je la distanco de 30 km en Borgå aŭ en pli foraj urboj. Preskaŭ nepras propra aŭto al ĉiu familio. Dum la semestroj lernejanoj estas buse transportataj de Sarfsalö al Lovisa ĉiutage. Same kiel lernejoj, mankas nun ĉiuj sanservoj.
En la frua 20a jc la insulo havis sian propran akuŝistinon ĝuste en Horslök kaj ŝi deĵoris 24 horojn ĉiutage en sia propra hejmo. Ŝi helpis ankaŭ kiel flegistino kaj konsilantino al ĉiuj, tial ŝi ne havis tempon edziniĝi kaj fondi familion.
Rimarkinda nova faktoro en Sarfsalö estas poldevena riĉulo Chaim Zabludowicz, en Finnlando konata kiel Poju
(knabeto, karesnomo donita de lia panjo). Li aĉetis kaj plibonigis plurajn sinjordomojn aŭ grandbienojn en la insulo. Li, kiel mecenato, invitas artistojn el la tuta mondo por senpage ferii kaj labori, ĝui la naturon kaj trankvilon de Sarfsalö. Multajn iliajn artaĵojn li aĉetas kaj konservas en la insulo. La Kolekto Zabludowicz malofte viziteblas. Nun sro Zabludowicz konstruas ankaŭ restoracion-gastejon en domego nomata Solkulla
(sun-altaĵeto), kiu antaŭe estis lernejo, tendumejo, kursejo, privata hejmo, sed vendita al sro Z. antaŭ kelkaj jaroj.
Kelkaj insulanoj timis, ke lia hotelo-gastejo konkursos kun ilia modesta kafejo-restoracio, sed ŝajnas, ke Solkulla allogos eksterlandajn riĉulojn. La trankvilo kaj naturo de Sarfsalö nun allogas ne nur homojn, kiuj ŝatas silenton, naturon, sed ankaŭ biciklistojn, kajakemulojn, motorciklistojn, ĉasistojn, fotistojn kaj tiujn, kiuj volas havi propran kaŝejon en la insuletaro ekster Sarfsalö.
La Eŭropa Kortumo juĝis en
4-a de oktobro
2024, ke la komercaj interkonsentoj inter la EU kaj Maroko ne
povas inkluzivi Okcidentan Saharon, ĉar Okcidenta Saharo ne
apartenas al Maroko, sed estas aparta limigita areo. Maroko havas
nek administrajn nek suverenajn rajtojn pri Okcidenta Saharo.
La koncernaj komercaj interkonsentoj, kiuj ĉefe
koncernas fiŝkaptadon kaj legom- kaj fiŝproduktojn,
devas do fini ene de unu jaro, skribas la tribunalo. La fiŝkapta
interkonsento ne estis etendita en 2023 atendante la finan
verdikton kiu venis hodiaŭ.
– Tiu ĉi juĝo estas grandega
venko por la okcidenta sahara popolo. Nun
estas finfine tempo, ke EU respektu juĝojn de sia propra
tribunalo: Okcidenta Saharo ne estas Maroko kaj ne povas esti
inkluzivita en la traktado de EU kun la okupanto, diras Sara
Eykmans de Okcidenta Sahara Resoucre Watch.
– Ni alvokas nun ĉiujn privatajn
entreprenojn, kiuj partoprenis en la prirabado de Maroko pri la
krudmaterialoj de Okcidenta Saharo, ke ili respektu la leĝon
kaj justecon kaj tuj ĉesu sian implikiĝon en la lasta
kolonio de Afriko. La eksterlandaj kompanioj, kiuj laboras por
Maroko en Okcidenta Saharo, devas konscii pri la griza areo en kiu
ili laboras.
La tribunalo ankaŭ firmigas, ke
okcidentsaharaj varoj ne povas esti etikeditaj kiel marokaj. Ekde
2015, la Eŭropa Kortumo juĝis en ses antaŭaj
apartaj juĝoj, ke la komerca interkonsento de EU kun Maroko
ne povas inkluzivi varojn el Okcidenta Saharo, ĉar Okcidenta
Saharo ne apartenas al Maroko
Ĉiufoje, la EU-Komisiono aŭ la
EU-Parlamento ignoris aŭ malaprobis la decidon de sia propra
tribunalo. Nun verŝajne finiĝis tio per ĉi tiu
decida verdikto, kiun oni ne povas apelacii.
Antaŭ antaŭa decido, la EU-Komisiono
prezentis liston de longa listo de organizaĵoj, kiuj ŝajne
estis donintaj sian konsenton al okcidentsaharaj varoj venditaj de
Maroko. Montriĝis, ke la plimulto de ĉi tiuj organizoj
estis marokaj.
Lena
Thunberg en
la revuo Västsahara
Legu pli:
EU-Tribunalo: Okupita Okcidenta Saharo ne estas parto de
EU-Maroko-interkonsentoj (en la angla)
Maroko en skandalo de subaĉeto en la EU-Parlamento (en la sveda)
Maroko en skandalo de subaĉeto en la EU-Parlamento (en la sveda)
Äntligen seger för Västsahara i EU-domstolen!
EU-domstolen slog 4 oktober 2024
fast att handelsavtalen mellan EU och Marocko inte kan innefatta
Västsahara, eftersom Västsahara inte tillhör
Marocko utan är ett separat avgränsat område.
Marocko har varken administrativ eller suverän rätt till
Västsahara.
De aktuella
handelsavtalen, som främst gäller fiske samt grönsaks-
och fiskprodukter, måste därför upphöra inom
ett år, skriver domstolen. Fiskeavtalet förlängdes
inte 2023 i väntan på den slutliga domen som kom idag.
– Den här
domen är en enorm seger för det västsahariska
folket. Nu är det äntligen dags
för EU att respektera domar från sin egen domstol:
Västsahara är inte Marocko och kan inte innefattas i
EU:s affärer med ockupanten, säger Sara Eykmans från
Western Sahara Resoucre Watch.
– Vi uppmanar
nu alla privata företag som deltagit i Marockos plundring av
Västsaharas råvaror att respektera lag och rätt
och omedelbart upphöra med sin inblandning i Afrikas sista
koloni. De utländska företag som arbetar för
Marocko i Västsahara ska vara medvetna om vilken gråzon
de arbetar i.
Domstolen slår
också fast att västsahariska varor inte kan märkas
som marockanska.
Sedan 2015 har
EU-domstolen i sex tidigare separata domar slagit fast att EU:s
handelsavtal med Marocko inte kan innefatta västsahariska
varor, eftersom Västsahara inte tillhör Marocko.
Varje gång har
EU-kommissionen eller EU-parlamentet nonchalerat eller röstat
ned sin egen domstols beslut. Nu är det troligen slut med det
i och med denna avgörande dom, som inte kan överklagas.
EU-kommissionen hade
inför en tidigare dom presenterat en lista på en lång
rad organisationer som skulle ha gett sitt samtycke till att
västsahariska varor får säljas av Marocko. Det
visade sig att majoriteten av dessa oganisationer var marockanska.
Lena
Thunberg,
Tidskriften Västsahara
Läs mer:
EU Court Ruling: Occupied Western
Sahara not part of EU-Morocco agreements
Marocko i mutskandal i EU-parlamentet
Marocko i mutskandal i EU-parlamentet
de Laimundas Abromas, Litovio
Nikodemo estas fajroestingisto-savanto. Lia laboro estas malfacila kaj danĝera. Pro tio li volas antaŭ laboro iom ripozi kaj satdormi. Ĉar neniu scias, kio povas okazi dum la deĵorado. Foje okazas, ke ĵus veninte en la laborejon, necesas tuj veturi al la loko de akcidento.
Nome pro tiu kaŭzo lia nova najbarino, luinta ĉisomere loĝejon super lia loĝejo, ne vekis lian simpation. Kio estas tiu fraŭlino? Ĉu amantino de la amuzvesperoj, konfidanta sin, aŭ tre nervoza reĝidino? La unuan fojon renkontinte ŝin en la ŝtuparejo, Nikodemo komprenis, ke la zorgoj ne mankos. Li ne estas homo volonte interkomunikiĝanta. Al li plaĉas la sporto, laboro kaj dormo. La homoj ofte ekscitas lin per siaj paroladoj. Ili babilas pri nenio kaj tiuj vantaj babiladoj ne permesas al li malstreĉiĝi.
Unuan fojon renkontinte la novan najbarinon, Nikodemo intencis fari nenion, nur satdormi antaŭ la noktoskipo. Tamen ŝi ne permesis al li tion okazigi, ŝi provis lian paciencon. En ŝtuparejo la fraŭlino kokete ekridetis, intersalutis kaj prezentis sin – ”Veroniko”. Nikodemo kontraŭvole intersalutis, sed ne prezentis sin. Tamen Veroniko montriĝis obstina. Ŝin ne fortimigis lia morna vizaĝo, ĉar ŝi tuj rimarkis: ”Mi ne aŭdis vian nomon?”. Li respondis, ke lia nomo estas Nikodemo. Ŝi tuj reagis ĝoje ekkriante: ”Ho! Sinjoro kun tiu nomo kaj tia figuro devus labori en la uniforme vestanta servo”. Li ekbalbutis, ke li estas fajroestingisto – savanto, kaj rimarkis, ke ŝi ne hontas flirti kun li. ”Vidu, mi divenis,” – ŝi trilis plu. Tamen Nikodemo rimarkis, ke tio evidente videblas, ĉar enmane li tenis kaskon. Najbarino konfesis, ke ŝi rimarkis tion kaj demandis, ĉu oni permesas kaskon kunpreni hejmen? ”Kutime oni ne permesas kunpreni ĝin, tamen tio estas ne via afero. Adiaŭ”, – Nikodemo finis tiun stultan interparolon kaj eniris sian loĝejon.
”Ĉu oni permesas al ni kunpreni ekipaĵojn hejmen?” – li havis ankaŭ demandon al ŝi. Kompreneble, oni ne rajtas tion fari, tamen rompiĝis la rimenetoj kaj necesas ilin ŝanĝi ĝis la venonta alterno. ”Scivolema kaprino – jen, kio ŝi estas!” – decidis Nikodemo. Tiumomente li vere tiel pensis kaj iris sin lavi. Poste li decidis iom ripozi post la malfacila laboro.
Nikodemo jam preskaŭ dormis, kiam vekis lin la frapado al la pordo. Li pensis ”kiu povas tiel malfrue frapi la pordon”, tamen kontraŭvole li ellitiĝis kaj paŝis al la pordo. Trans la pordo staris lia nova najbarino. Ŝi, radiante pro ĝojo, demandis, ĉu li povas pruntedoni iom da kuirsalo. Ŝi tiom kolerigis Nikodemon, ke tiu apenaŭ sukcesis tra la dentoj eldiri: ”Ne!”. Poste li frape fermis la pordon antaŭ ŝia nazo. Nikodemo jam direktis sin al la lito, kiam denove aŭdiĝis la frapado al la pordo. Li sciis, ke tie estas ŝi, Veroniko. Denove Nikodemo malfermis pordon kaj ekrigardis ŝin, tamen ŝi vantbabilis, ke ili ne sukcesos tiele ligi la bonajn, najbarajn interrilatojn. Al Nikodemo ŝajnis, ke li falos surloke. Li malfacile vespiris, pardonpetis, diris, ke li ne uzas kuirsalon kaj volas dormi. Ŝi tuj gajiĝis kaj komencis ion paroli, tamen Nikodemo ne plu aŭskultis ŝin. Finfine ŝi foriris.”Kia virinaĉo!” – pensis li antaŭ la ekdormo.
Feliĉe Nikodemo dormis longe, ĉar atendis lin malfacila deĵorado. Li estingis brulegon en la kvara etaĝo de multloĝeja domo, poste rapidis li al la aŭtokarambolo, ĉar la stiristo estis fermita en la frakasita aŭto. Post dudekkvarhora laboro li revenis hejmen senfine laca. Li duŝis sin, prenis el fridujo unu ladskatolon da biero kaj surfoteliĝis por rigardi televidilon. Trinkinte bieron li eĉ ne eksentis, kiam liaj okuloj mem fermiĝis. Bedaŭrinde, la frapado al la pordo vekis Nikodemon. Malferminte la pordon li demandis la insistan najbarinon, pro kio ŝi ĉiam frapas, sed ne premas la butonon de la pordsonorilo. Ŝia respondo mirigis lin. Veroniko klarigis, ke pordosonoriloj estas senanimaj, sed tiu frapado sur la pordon estas io alia. Ĉiu homo frapas unike, pro tio oni tuj povas diveni, kiu venis. Nikodemo demandis, kion ŝi bezonas ĉifoje. Veroniko diris, ke ĉivespere ŝi aranĝas amuziĝon por siaj geamikoj kaj demandis – ĉu li volas aliĝi? Li gape rigardis al Veroniko kaj ne povis kredi, kion li ekaŭdis. Nikodemo dankis kaj diris, ke li kutime enlitiĝas fruvespere, antaŭ la deka. Ekaŭdinte la respondon, Veroniko foriris sen iu bedaŭro kaj disreviĝo. Kiam ŝi komencis supreniri, Nikodemo fermis la pordon kaj revenis al televidilo. Li spektis ĝin ankoraŭ du horojn kaj, kiel estis dirita al najbarino, enlitiĝis je la deka. Al Nikodemo plaĉis tiel vivi kaj pro tio li ne hontis. Li amis sian laboron. Ne ĉiu aĝa fraŭlo devas diboĉi en amuzvesperoj.
Tamen tiuvespere dolĉe satdormi li ne sukcesis. La amuzvespero komenciĝis malpli frue. Verŝajne ŝiaj geamikoj ne scias, kio estas ĝustatempeco. La bruo, rido, dancoj kaj senbridaj krioj, kompreneble, vekis lin. Proksimume unu horon Nikodemo turnadis sin surlite de unu flanko al alia, provante denove ekdormi. Domaĝe, ne sukcesis. Finfine li konkludis, ke ne indas perdi la tempon. Li leviĝis, vestis sin per la sportvesto kaj iris surstraten por kuradi. Li kuradis pli ol unu horon kaj revenis kun espero, ke amuzaĵoj finiĝis, tamen ho ve!, ĝi daŭris kun pli granda forto. Verŝajne ne nur lin solan kolerigis tiu bruego, diboĉado, ĉar kiam Nikodemo forlasis duŝejon, subite iĝis silento. En ŝtuparejo aŭdiĝis la voĉoj de najbarino kaj iu alia vira. Li komprenis, ke estis vokita la polico. La furiozo iom mildiĝis. Nikodemo esperis, ke la gastoj baldaŭ disiros. Sed post la foriro de policisto denove komenciĝis ridego kaj krioj. Li profunde vespiris kaj decidis simple ĝisatendi la finon. Nikodemo sidiĝis sur la fotelon, malŝtopis la duan ladskatolon da biero kaj spektis noktan filmon. Li atendis, ĝis kiam oni lasos lin finfine ekripozi, tamen tiu momento ne venis. Subite ĉiuj komencis krii. Nikodemo pensis, ke iu diris spritaĵon aŭ iu trodrinkinte falis de sur la seĝo, per tio elvokante ridegon. Tamen ververe okazis io alia. El ĉiuj vekrioj li apartigis unu: ”Ni brulas!” kaj tuj eksaltis de sur la fotelo. Li kuris al la pordo de najbarino. La homoj diskuris el tiu loĝejo, en kiu evidente io brulis. Reveninte propran loĝejon, Nikodemo prenis la fajrestingilon, kiun kompreneble li havis hejme, kaj kuris supren. Sen ajna klarigo li forpuŝis tra la pordon la restintajn ebriiĝintajn kaj timiĝintajn gastojn. Tuj li komprenis, kio okazis. Pro la brulanta kandelo, flamiĝis la kurteno, poste la sofo.
Senprokraste li forigis hermetigilon kaj direktis fajrestingilon rekte al la flamo. Tuj ĉio finiĝis. Nikodemo returniĝis, kolera kiel krabro, kaj ekkriis: ”Amuzvespero finita!”. Veroniko staris kvazaŭ senkonscia kaj strange kontenta. Ŝi nur voĉis: ”Dankon, mia heroo.” Nikodemo koleris kaj diris, ke tio estis lasta fojo, ĉar alifoje oni solvos tiun problemon alimaniere… La mateno estis kvieta. Verŝajne la najbarino ĉifoje dormis tre longe.
Kiam Nikodemo ekaŭdis la frapadon al la pordo, lia sango tuj ekbolis. Li pensis, ke la freneza fraŭlino denove invitos lin al la amuzvespero, tamen ĉifoje ŝi nur dankis pro la helpo nokte kaj invitis lin por vespermanĝo. Kiam ŝi tion diris, Nikodemo sammomente eksentis sin kaj strange, kaj agrable. Tamen li respondis, ke pardonpeton li akceptas, sed ne intencas kun ŝi vespermanĝi, ĉar mankas la tempo.
Nikodemo pensis, ke io malpli bona jam ne plu povas okazi, tamen ho ve! Dum lia sekvonta deĵorado Veroniko venis al li en lian laborejon. Ŝi staris antaŭ li, impertinente rigardis al liaj okuloj kaj konvinkadis, ke, se li ne konsentos kun ŝi vespermanĝi, ŝi venos al li en laborejon ĉiutage. Nikodemo komprenis, ke li ne sukcesos venki kontraŭ tiu fraŭlino. Pro tio li cedis kaj konsentis. Tamen enkape li promesis al si mortstrangoli tiun najbarinon, kiu diskonigis al Veroniko la adreson de lia laborejo.
Atendante vespermanĝon Nikodemo ekdormetis antaŭ la televidilo. Tamen vekis lin la konata odoro de la debrulaĵoj. Li saltis de sur la fotelo kaj tuj ekvidis, ke tra la fenestro super lia loĝejo penetras la fumo. Li blasfemis, komprenante, ke tiu fumo penetras el tiu sama loĝejo, kaj denove kuris supren kun fajrestingilo. Eĉ ne frapis la pordon. Tiu ĉi frenezulino ne alkutimiĝis ŝlosi pordon. Nikodemo direktis sin en kuirejon, ĉar de tie penetris la fumo. La kuirejo estis malhela pro la fumo. Li volis funkciigi la fajrestingilon, sed ekaŭdis Veronikan: ”Ne!”. Tiam li komprenis, ke la situacio ne estas tiom tragika, kiel ŝajnis al mi postdorma. La fumo penetris el bakujo.
La larmoj, pro la amara fumo, fluis de sur la Veronikaj vangoj, eĉ forgutumis ŝia kosmetikaĵo. Ŝia senforteco estis tiom mirinda, tiom alloga, ke por la unua fojo Nikodemo eksentis simpation. Tiel komenciĝis ilia unua rendevuo. Poste estis la dua, tria kaj pliaj. Kaj tiel, paŝo post paŝo… ili restis kune. Tio okazis antaŭ du jaroj. Kaj nome nun Nikodemo rememoris tion, ĉar ĵus li petis Veronikon edziniĝi al li. La geedziĝa festo antaŭvidita somermeze kaj, kiom li konas ŝin, li atendas de Veroniko ion eksterordinaran. Kvankam iom strangas, tamen Nikodemo amas ŝin. Li, tiu silenta fraŭlo, kiu antaŭe ŝatis laboron, sporton kaj dormon…
*
Abromas Laimundas gajnis per ĉi tiu rakonto la trian lokon en la internacia literatura konkurso Hristo Gorov en Bulgario.
En la poŝtejo
De A. Ĉeĥov.
Tiujn ĉi tagojn ni enterigis la junetan edzinon de nia maljuna poŝtestro Dolĉapipro. Enmetinte la belecon en la teron, ni, konforme la morojn de niaj avoj kaj patroj, venis en la poŝtejon por fari la funebran feston.
La flanoj sur la tablon metitaj, la maljuna vidvo maldolĉe ekploris kaj diris:
– Kiaj ruĝaj flanoj! Tutege similaj al la vangoj de l’ mortinto. Tute same belaj! Tute same!
– Jes, – diris la festintoj, – ŝi efektive estis bela… Virino de l’ plej bona speco.
– Jes, ĉiuj miris, ŝin rigardante… Tamen, miaj sinjoroj, mi amis ŝin ne sole pro ŝia beleco, ne sole pro ŝia boneco. Tiuj ĉi du ecoj estas alnaskitaj al la virina naturo ĝenerale, kaj ofte renkontataj en nia mondo. Mi amis ŝin pro alia anima trajto: mi amis ŝin, la mortintinon (ke ŝi eniru en la ĉielan regnon!) pro tio ke ŝi, malgraŭ sia viveco kaj facilanimeco, restis fidela al sia edzo, estis fidela al mi, kvankam ŝi havis dudek jarojn, dume mi – baldaŭ mi estos sesdekjarulo! Ŝi estis fidela al mi, al maljunulo.
La diakono, kunmanĝinta kun ni, elmetis elokventan blekon kaj tuson por esprimi dubon.
– Tiel, vi ne kredas? – demandis la vidvo.
– Mi ne diras tion ĉi, – respondis la diakono embarase, – sed la junaj virinoj estas en niaj tagoj tiel… frandemaj kaj spicamaj.
– Vi estas en dubo, sed mi tuj konvinkos vin. Mi subtenis ŝian fidelecon per diversaj peroj… kiel ĝin diri?… per strategiaj artifikaĵoj. Mia konduto, mia ruza karaktero sukcese faris ke mia edzino nenimaniere povis malfideli min. Jes, mi praktikis ruzaĵojn, kiuj konservis mian edzecan honoron. Mi scias specialdirojn! Kaj sufiĉas fari tian diron – kaj finite! mi povas dormi sur ambaŭ oreloj.
– Kio do estas tiuj diroj?
– La plej simplaj! Mi trumpetis en la urbo malbonan famon. Tiun ĉi famon vi tre bone konas. Mi diris al ĉiu: Mia edzino Alena havas ligon kun nia policestro Ivan Alekseiĉ Zaliĥvakci. Tiuj ĉi vortoj sufiĉis. Neniu arogantis ĉirkaflirti Alena’n pro timo kolerigi la policestron. – Ĉiu, kiu renkontis ŝin, forkuris sen prokrasto, por ke Zaliĥvakci ne suspektu lin. Ha-ha-ha! Vi ja scias! apenaŭ oni havetus aferon kun tiu ĉi anateminda lipharulo, oni tuj malbenus sian vivon: oni havus en unu tago kvin protokolojn pro kontraŭsana stato de la korto; apenaŭ li rimarkus vian katon en la strato, vi tuj havus aferon kun la polico pro viaj bestoj vagantaj sen observo kaj zorgo.
– Sekve via edzino ne estis amatino de Ivan Alekseiĉ? – diris mi kun miro de disravo.
– Ne, tio ĉi estis mia ruzaĵo… Ha-ha! Kion vi diros nun, miaj junuloj? Ĉu ne lerte mi superruzis vin?
Ĉirkaŭ tri minutoj ni konservis la silenton. Ni sidis kaj silentis, ni sentis ĉagrenon kaj honton por esti tiel lerte trompitaj de tiu ĉi dika kaj ruĝanaza maljunulo.
– Nu, diablo! ci ja reedziĝos! – murmuris la diakono.
El la rusa tradukis A. Kofman.
Prenita el Lingvo Internacia, n-ro 6–7 (78–79), Junio–Julio 1902.