Enhavo
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat,
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com.
Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com.
Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
- Estas Nova Jaro, nova espero, nova kalendaro kun ankoraŭ blankaj paĝoj. Kaj – kompreneble nova Ora Ĵurnalo kun varia enhavo.
- Por mi estas ankaŭ nova loĝejo en la eta urbo Alingsås. Pli kaj pli mi pli bone trovas la vojojn, rekonas la homojn kaj sentas min hejme!
- Karin Boye, la plej konata poeto de Alingsås skribas pri la graveco de moviĝo – legu la poemon I Rörelse / En Moviĝo.
- La vikingoj moviĝis… almenaŭ la viroj. En Röde Orm / Orm, la Ruĝa, nia nova libroronda legado en januaro, la patrino Åsa petas al la patro ke ilia filo ne devas partopreni en la militvojaĝo la aktualan someron. Li konsentis – tamen la sorto faris ke Orm baldaŭ moviĝis. Walter Klag, kiu legas pri la lingvo de vikingoj, trovis amuzan moron ĉe ili.
- Pri pli proksimaj tempoj temas, kiam Walter Klag memorigas nin pri la rezolucio koncerne la rilaton inter UNESCO kaj Esperanto.
- La poemo ”Al mia filino” de Paulo Viŝebaba havas esperon por Ukrainio. La patro malpermesas ke la filino pensu pri malbonaj okazaĵoj. Ŝi nur pensu pri ilia bona estonteco.
- La ukraina verkistino Tatyana Auderskaja tamen imagas iom pli malhelan estontecon. Iomete mistera estas ŝia rakonto, sed interesa!
- 12 vinberojn oni manĝas je Novjaro en Hispanio, unu por ĉiu monato. Aliaj landoj havas aliajn tradiciojn.
- Pri ABC en la alfabeto de multaj landoj Lasse Granat skribas. A kaj B okejas, sed la C estas superflua! Oni elparolas la C foje kiel S foje kiel K. Tamen – en Esperanto ne estas problemo. Ĉiam ĝi sonas TS.
- ”Kiun okazon vi aparte memoras de 2024?” estas la demando de Ingegerd al la estraranoj. En la fino de Ora Ĵurnalo vi trovas kelkajn respondojn!
- Ĝis februaro! /Siv
La Hertzia-domo en Packhusplatsen 2, Gotenburgo, estis konstruita en 1901 por la pogranda komerca firmao J A Hertz & Co, la arĥitekto estis Louis Enders. Johan August Hertz
(1852–1921) estis ano de la urba deputitaro 1896–1912. Li i.a. laboris por ke Gotenburgo havu doganliberan havenon. Franz
Louis
Enders (1855–1942) estis naskita en Saksujo en Germanio, ekde 1894 sveda civitano. Li estas la arĥitekto de pluraj elstaraj domoj en Gotenburgo. Lia ĉefa stilo estis arto nova kaj li ofte aldonis orientecajn detalojn kiel bulbokupolojn k.s. En 1922 li revenis al Germanio daŭrigante kiel konstruisto kaj arĥitekto en Dresdeno, kie li iam vivis kiel junulo. El Wikipedia.
Karin Boye 1900–1941
AI tradukis la poemon de Karin Boye el Alingsås. Poeto farus tion pli bone, ol AI, sed vi, kiu ne parolas la svedan, almenaŭ komprenos la enhavon de la poemo.
Ĉar mi mem spertis ke oktobro–decembro estis la plej intensaj monatoj dum la pasinta jaro, kiam mi planis kaj plenumis transloĝiĝon al Alingsås – mi nepre volus enmeti la poemon En moviĝo. /Siv
Den mätta dagen, den är aldrig störst.
Den bästa dagen är en dag av törst.
Den bästa dagen är en dag av törst.
Nog finns det mål och mening i vår färd –
men det är vägen, som är mödan värd.
men det är vägen, som är mödan värd.
Det bästa målet är en nattlång rast,
där elden tänds och brödet bryts i hast.
där elden tänds och brödet bryts i hast.
På ställen, där man sover blott en gång,
blir sömnen trygg och drömmen full av sång.
blir sömnen trygg och drömmen full av sång.
Bryt upp, bryt upp! Den nya dagen gryr.
Oändligt är vårt stora äventyr.
Oändligt är vårt stora äventyr.
La sata tago, ĝi neniam estas la plej granda.
La plej bona tago estas tago de soifo.
La plej bona tago estas tago de soifo.
Certe estas celo kaj signifo en nia vojaĝo
– sed estas la vojo, kiu valoras la penon.
– sed estas la vojo, kiu valoras la penon.
La plej bona celo estas nokta ripozo
kie oni ekbruligas la fajron kaj rapide dispecigas la panon.
kie oni ekbruligas la fajron kaj rapide dispecigas la panon.
En lokoj, kie vi nur unufoje dormas,
dormo estos sekura kaj la sonĝo plena de kanto.
dormo estos sekura kaj la sonĝo plena de kanto.
Ekiru, ekiru! La nova tago tagiĝas.
Senfina estas nia granda aventuro.
Senfina estas nia granda aventuro.
La lastan Esperanto-Sabaton de la studsezono Paul de Beurs prezentis julrakonton. Do, ne nur estis eta kristnaska festo, sed ankaŭ lerniga tago. Ne gravas ke nun estas januaro – oni tamen povus ĝui la rakonton pri la kristnasko, kiam Patro Kristnasko malsaniĝis kaj la infanoj iris donante al li donacojn. Kompreneble Patro Kristnasko saniĝis kaj la ordo denove estis kiel kutime. Restis tamen sentoplena etoso de helpemo, zorgemo, amo!
En mallumaj tempoj ni bezonas pozitivajn rakontojn ĉu ne?
Spektu la videon (troviĝas ankaŭ aliaj) ĉe https://www.youtube.com/watch?v=_KSf4eq38hs
/Siv
La festo de Sankta Luĉio
La Kantistoj de Gråbo – Gråbo Sångare – logis ĉirkaŭ 60 personojn al la eta loko Östad, komence de decembro. Eĉ pliaj venis al la sama programo en Gråbo la sekvan tagon.
Tamen, la vera tago por festi Sanktan Luĉion estas la 13an de decembro. Tiam ĉiuj lernejoj havas Luĉioparadojn kun la infanoj vestitaj kiel Luĉio, honorfraŭlinoj, stelknaboj, koboldoj kaj spickuketoj.
Ĉe la piano sidas la orgenisto Hanna Engström, la ĥorgvidisto.
De Ingegerd Granat
Kiam mi estis malgranda kaj loĝis en Gunnilse, mia patro estis la unua kiu havis televidilon kaj estis multaj novaj aferoj envenantaj en la vivojn de ĉiuj. La infanprogramoj Andy Pandy, kapitano Bäckdal, Villervalle en la Suda Maro kaj pli, kaj pli…
Televidprogramo, sur kiun patrino metis la ”stampon de tradicio” estis la vigla ”Novjara koncerto” el Vieno. Por mi, kiu havis ”fluajn krurojn”, estis malfacile sidi kaj aŭskulti. Oni forpelis min eksteren aŭ en mian ĉambron, se mi ne povis sidi senmove. Ĉi tio pri la novjara koncerto estis tradicio, kiu devis esti eternigita, ĝi estis sankta.
Jaroj pasis kaj mi edziniĝis kaj la edzo tute ne sciis pri ĉi tiu sankta televida programo. Sed la tradicio daŭris, kaj niaj du filinoj ekkutimiĝis, kaj ni ĉiujare vidis la novjaran koncerton. La filinoj havis nekutime grandan muzikecon kaj ambaŭ iĝis bonaj instrumentistoj.
Kaj kiam la plej aĝa filino enloĝiĝis kun sia edzo, ni estis invititaj matenmanĝi ĉe ilia loko por vidi la novjaran koncerton. La tradicio daŭris, alivorte.
Hodiaŭ, en la novjara tago 2025 ni manĝis nian kutiman novjaran koncertan matenmanĝon kun ili, kaj aŭdas kaj mirigas la tri filinojn, 13, 11 kaj 2 jaraĝajn, kiuj partoprenas kun vigleco kaj intereso pri floroj, danco, violonoj kaj publiko, jes almenaŭ dum kelka tempo, sed tio ĉi fariĝis vera tradicio!
Linn, kaj la nova jaro 2025 estas ĉi tie!
Oni ja ridetas al la energia hundo. Tian mi volus. /Siv
Poemo el Ukrainio de Pavlo Viŝebaba
Nur ne skribu al mi pri la milit’,
sed ĉu belas tie ĝarden’ ĉe vi,
ĉu cikada vekas vin melodi’,
ĉu helikoj rampas sur volvokreska vit’.
Kiel homoj sur malproksima ter’
siajn katojn nomas laŭ la kutim’?
Vere ŝatus pleje mia anim‘,
ke malgaj‘ forestu nun en via leter‘.
Ĉu ĉerizflorado ĝojigas vin?
Se donita estos al vi buked’,
ne rakontu pri fuĝ‘ for de raket‘,
skribu nur pri nia bona estinta viv‘.
Kaj invitu gastojn al nia land’,
venu konatar’ al Ukraini‘,
postmilite ilin dankegos ni:
pacon ĝuis tie nia ĉiu infan‘.
Elukrainigis Petro Palivoda
Mi prenas kelkajn informojn el Wikipedia pri la verkisto Pavlo Vyshebaba
Pavlo Oleksandrovych Vyshebaba naskigis en 1986 en Kramatorsk, la regiono de Donetsk. Li estas ukraina ekologia aktivisto, muzikisto verkisto kaj unu el la fondintoj de ”One Planet” NGO, UNDP en 2016.
La saman jaron, en 2016, li malfermis la unuan veganan kafejon en Ukraino. Originan muzikon kaj kantojn, kiuj estas dediĉitaj al la harmonio de homo kaj naturo, li ĝuas. En 2017 lia ”Unu Planeda Orkestro” faris albumon dank’ al monkontribuoj de multaj homoj.
La organizo One Planet celas ĉesi besto-ekspluaton, batali kontraŭ la klimatŝanĝo kaj la malapero de multaj bestoj.
En 2013, li fariĝis vegetarano, en 2015 vegano.
Nun – kelkaj vortoj pri la tradukisto:
Petro Palyvoda, naskita en 1959 – estas ukraina poeto kaj tradukisto. Li verkas kaj en la ukraina kaj en Esperanto. Kelkaj el liaj libroj etis publikigitaj en la germana, kroata, itala, franca kaj korea.
Ni antaŭvidas pliajn kontribuojn de tiu interesa verkisto kaj tradukisto el Ukraino.
/Siv
Rafael Soares dividis al ni foton el la fejsbuk-grupo UN kaj Internaciaj Aferoj.
Traduko de Walter Klag 2024-12-17 (el la germana),
Jam pasis ekzakte 70 jaroj de kiam Unesko rezoluciis pri Esperanto en sia ĝenerala asembleo en Montevideo la 10-an de decembro 1954. En ĝi estis oficiale agnoskitaj la meritoj de la internacia planlingvo en la kampo de la intelektaj rilatoj kaj en la reciproka proksimigo de la popoloj de la mondo (Rezolucio IV.4.422). Ekde tiam Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras kun Unesko kiel la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo, precipe en la kultura sektoro. Ĉi tio validas ankaŭ pri Unuiĝintaj Nacioj dum pluraj jardekoj.
Por marki la datrevenon la 10-an de decembro 2024, la Ĉambro de Deputitoj de la Parlamento de Urugvajo planas memorigan eventon en la Leĝdona Palaco en Montevideo.
La Rezolucio de Unesko pri Esperanto de 1954 estas parto de longa serio de agnoskoj pere de ŝtataj aŭtoritatoj. Jam la 21-an de septembro 1922 la 3-a Asembleo de la Ligo de Nacioj, la antaŭulo de Unuiĝintaj Nacioj, adoptis raporton 50-paĝan pri Esperanto. Interalie oni jam tiam konstatis, ke Esperanto estas vivanta lingvo. La raporto de 1922 mencias ankaŭ internaciajn kongresojn kaj aranĝojn, viglajn internaciajn kontaktojn kaj ĉirkaŭ 4 000 librojn en Esperanto, tradukitajn kaj originale verkitajn en Esperanto.
Dua rezolucio de Unesko pri Esperanto estis adoptita la 15-an de oktobro 1985 en Sofio, Bulgario. La registaroj estis instigitaj enkonduki lecionojn pri lingvaj aferoj kaj Esperanto en siaj lernejoj kaj universitatoj.
Diversaj organizoj rekonis Esperanton aŭ uzas la lingvon. Hodiaŭ vi povas komuniki en Esperanto per artefarita inteligento per babilrobotoj kiel ChatGPT, Perplexity aŭ Claude. La Esperanta Vikipedio nun havas pli ol 360 000 artikolojn. La lingvoprogramo Duolingo, kiel dekoj da aliaj lingvaj platformoj, ofertas Esperanto-lingvan kurson. Esperanto-rekono okazis fare de Vatikano, PEN Internacia, Ĉinio, Hungario, Aŭstrio, Pollando, Kroatio. Vatikano agnoskis Esperanton kiel oficialan lingvon en katolikaj mesoj en 1990. En 1993 Esperanto-PEN-Centro iĝis membro de la verkista asocio PEN Internacia.
Ĉinio publikigas ĉiutage novaĵojn en Esperanto ĉe Ĉina Interreta Informa Centro ekde 2001 (esperanto.china.org.cn). En Hungario la Akademio de Sciencoj asertis en 2004, ke Esperanto estas vivanta lingvo. La Aŭstria Nacia Biblioteko kolektas esperantajn materialojn de multaj jardekoj. Ĝi havas kolekton de dekmiloj da Esperantaj libroj. Pollando kaj Kroatio agnoskis Esperanton kiel kulturan heredaĵon kaj kulturan havaĵon en 2014 respektive 2019. EU subtenas internaciajn Esperanto-projektojn same kiel en aliaj lingvoj de multaj jaroj. Tutmonde lingva kaj kultura komunumo Esperanto estas multe pli ol nur la malproksima ideo de komuna mondlingvo por multaj homoj – ĝi jam estas la lingvo de vigla tutmonda lingva kaj kultura komunumo. Milionoj da homoj en la mondo lernis Esperanton ĝis nun, kaj kelkcent mil parolas ĝin regule. La rapide lernebla Esperanto daŭre estas la plej rapide ellernebla vivanta lingvo, ebligante vin rapide konekti kun homoj en pli ol cent landoj. Ĉar la lingvo estas facile lernebla, vi povas atingi signife pli altan nivelon ol en aliaj fremdaj lingvoj. Esperanto-literaturo donas vidon al la mondo el multaj diversaj perspektivoj, pli larĝaj ol naciaj lingvoj povas.
Fonto:
https://uepo.de/2024/12/08/jubilaeum-70-jahre-esperanto-resolution-der-unesco-von-1954/
Jubiläum: 70 Jahre Esperanto-Resolution der UNESCO von 1954 – UEPO.de
Jubiläum: 70 Jahre Esperanto-Resolution der UNESCO von 1954 – UEPO.de
(pri la plej danĝera dolĉakva fiŝo)
de Josef Kříž
La unua rigardo al ŝiaj preskaŭ tri-centimetro-longaj dentoj diras al vi, kial oni titolas la fiŝon fiŝmonstro el Kongo.
La homoj, kiuj loĝas ĉirkaŭ la riveretoj kaj lagoj de la Konga Baseno, uzas por tiu ĉi fiŝo (latine Hydrocynus goliath, esperante bingotigro) la nomon ”mbenga” = danĝera fiŝo. Ĝi ankaŭ estas nomita la ”afrika piranjo”. Sed ne eraru, vi ne trovos similan dolĉakvan fiŝon ie ajn en la mondo, kaj eĉ la amazoniaj piranoj ne similas al ĝi. Ĝi estas senkompata, unu kaj duono da metro longa predanto, kun tridek du dentoj akraj kiel ponardoj kaj ĝis 2,5 centimetroj en grandeco elstarantaj el sia buŝo. La fiŝo estas komparebla al la grandeco de la dentoj de granda blankŝarko.
La bingotigro eĉ kuraĝas alfronti krokodilon.
Bingotigroj estas tre lertaj ĉasistoj. Ili embuskas sian predon kaŝitan en rivera kaj laga subkreskaĵo. Ili havas bonegan vidon, similan al ezokoj. Samtempe ili ne estas danĝeraj nur por pli malgrandaj fiŝoj. Bingotigro povas pezi ĝis 70 kilogramojn kaj povas duonigi predon per ununura mordo. Tiamaniere, ĝi povas facile diversigi sian menuon kun nematuraj krokodiloj.
Tiu ĉi fiŝo jam atakis plurajn homojn en Kongo, kaj pro tio, krom sia escepta grandeco kaj korpostrukturo, ĝi fariĝis unu el la plej prestiĝaj kaptaĵoj de Afriko por sportaj fiŝkaptistoj. Ili ankaŭ devas esti tre singardaj kun ĝiaj dentoj dum la ĉaso. La nura natura predanto, kiu kuraĝas ataki plenkreskan bingotigron, estas plenkreska nila krokodilo. Alie, neniu estaĵo havas ŝancon venki ĉi tiun fiŝmonstron en duelo.
Fonto: Fieldsports Journal, iNaturalist, Mandai.
Prilaboris kaj esperantigis Josef Kříž , Ĉeĥio
de Rianne Sanders, Nederlando
Dum la Beneluksa Kongreso en Hasselt, en septembro 2024, mi ekparolis kun Alex Humet, kiu tiel entuziasme rakontis pri sia projekto Domo de Mateo, tiel ke mi proponis iri volontuli dum kelkaj semajnoj en novembro/decembro.
Sekve de la forpaso de lia filo pro grava depresio en 2018, Alex havis la deziron starigi projekton kiu povus helpi homojn en similaj situacioj kiel Matthias, per kunvivado, kunlaborado, kunpromenado, ktp. Pro iu hazardo li povis aĉeti duan domon en Corbion (forlasitan pro jura proceso, sentegmentan, kun multe da kreskaĵoj en ĝi kaj tute malsekan…). Tiam la projekto naskiĝis: Domo de Mateo, kune kun sia devizo: ”vojiranto ne estas vojo, ĝi ekestos dum irado, en trankvilo kaj paco”. Tio signifas, ke oni kune laboras por la domo, kaj ke la projekto kreiĝas kaj formiĝas dum la laborado kaj kunvivado.
Mia koramiko Ronald ankaŭ opiniis, ke estus interese partopreni, kaj li povis liberigi tempon, do ni kune ekvojaĝis al Corbion, kiu estas trankvila vilaĝo en tre bela regiono.
Mi ne tre bone sciis, kion mi komencos, krom ke mi helpos pretigi la domon. La domo, kiu jam havas novan tegmenton, estis plena de diversaj laboriloj kaj aliaj aferoj, do la plej grava tasko, kiun ni faris, estis helpi ordigi la domon. Ni ankaŭ purigis ĝin kaj segis lignon por la forno. Krom tio mi kuiris kaj ni manĝis kune en familia etoso.
Estis kontentige, ke ni povis esti utilaj por la daŭrigo de la projekto. Estis agrable fari aferojn kune, kiel kunludi, vojaĝi al Luksemburgo por renkontiĝo kun aliaj esperantistoj, traduki hajkojn en Esperanton, viziti la belan urbeton Bouillon kaj proksiman monaĥinejon ”Cordemois” kaj spekti rete la esperantan teatraĵon ”1910”. Por mi, estis tre valora sperto praktiki mian Esperanton en tia ĉiutaga situacio.
Por tiuj, kiuj volas esti iom for de sia medio, la Domo de Mateo povas efektive helpi al ili. Vi povas fari mirindajn promenadojn, kaj ĝi estas tute alia sperto. Mi esperas, ke lia projekto sukcesos, kaj mi volonte plu sekvos ĝian evoluon.
En Vikingarnas språk, paĝo 205, mi (Walter) legis:
”Enligt Laxdalingarnas Saga var det skilsmässosak, om en man hade så vid urringning att bröstvårtorna syntes och om en kvinna för jämnan gick i byxor som en karl.”
”Laŭ la Sagao de Laxdalingarna estis kialo por eksedziĝo se viro havis tiel larĝan dekoltaĵon ke la cicoj estis videblaj kaj se virino tro ofte portis pantalonon kiel viro.”
Elkoran saluton de Walter
El Interreto: La vikingo tre zorgis pri sia aspekto. La vestaĵoj ofte estis faritaj el krudaj ŝtofoj, sed havis fortajn, brilajn kolorojn. Lano kaj lino ŝajnas esti la plej oftaj materialoj. Torsvestoj ofte estis ornamitaj per teksitaj aŭ plektitaj rubandoj, kaj manteloj ornamitaj per felo.
Från Internet: Vikingen var mycket mån om sitt utseende. Kläderna var ofta tillverkade av grova tyger, men hade starka, klara färger. Ylle och linne verkar ha varit de vanligaste materialen. Tröjor var ofta dekorerade med vävda eller flätade band, och kappor prydda med päls.
/Siv
La sveda vorto orm signifas serpento kaj estas elparolata urm.
Röde signifas la ruĝa kaj ĉar la ĉefrolulo havis ruĝan hararon li ricevis tiun nomon.
Orm la Ruĝa de la sveda verkisto Frans G. Bengtsson
(bildo) estas aventura rakonto en du partoj. En Librorondo ni nur legos la unuan parton (de 1941) Marveturantoj en okcidentaj maroj. En 1945 aperis la dua parto, kiam la vikingoj iris sur riveroj orienten.
Foje oni demandis al la verkisto, kion li celis per la libroj. ”Ho, neniu rimarkinda”, li respondis. ”Mi nur volas skribi legeblan libron, kiun homoj ne emas ĵeti en la muron, sen iu literara postulo. Io en la sama stilo kiun havas la Odiseo kaj Tri musketeroj.”
La libro fariĝis unu el la klasikaj svedaj libroj.
Ankoraŭ mi ne scias, kiom da partoprenantoj estos. Ĉu vi volus partopreni? /Siv
A kaj B – sed kial C?
de Lasse Granat
(eltiraĵo de eseo de doktora studento Martin Persson en la Universitato de Stokholmo)
La du unuaj literoj de la alfabeto ĉiu egalrilatas al klara sonvaloro. Tiam C envenas kaj ĝenas.
A kiel en ”apa” (simio) kaj B kiel en ”banano”, ĉio estas paco kaj ĝojo. Tiam bedaŭrinde venas C. Iafoje ĝi estas prononcata kiel S, foje kiel K kaj ne vere havas signifoplenan uzon en la sveda lingvo.
La litero C estas perturba momento.
La skribarto komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ 5 000 jaroj per la fenica alfabeto. La fenicianoj havis sian bazon ĉirkaŭ la nuna Libano, kaj dum siaj vojaĝoj en Mediteraneo ili renkontis la grekojn. Tiuj opiniis, ke verkado estas bonega ideo kaj rapide adaptis ĝin al sia propra lingvo.
La fenica, kiu estis semita lingvo, havis pli da konsonantaj sonoj ol la greka; iuj redundaj konsonantaj signoj povus do esti reuzitaj por vokalsonoj en la greka. Tiam tio, kion ni kutime nomas la alfabeta sistemo, estis preta: unu signo por ĉiu lingva sono. La posteuloj – inter ili latina, cirila, kopta kaj gotika skribmanieroj same kiel la runoj – estas plejparte nur variaĵoj en la sama temo.
Nu, kiel komenciĝas la greka alfabeto? Unue ni trovas A kaj B, kiuj portas la nomojn ”alfa” kaj ”beta” (alef=bovo, bet=domo, en la semida lingvo). Tial la vorto ”alfabeto”. Ĉi tie ne kaŝiĝas danĝeroj (eĉ se la hodiaŭaj grekoj havas alian prononcon de B.) Poste venas Γ, kiu nomiĝas ”gama” (gimel=kamelo) kaj havas la sonvaloron ”g”. Do kial ni nun legas ABC-librojn kaj ne ABΓ-librojn?
Nu, la grekoj estis maristoj, kaj ili ekkontaktis kun la etruskoj, kiuj loĝis en kio nun estas Italio. Ilia nun longe formortinta lingvo, la etruska, estis sufiĉe bonŝanca por esti dokumentita antaŭ ol ĝi malaperis. Sed same kiel la grekoj adaptis la skribon de la fenicianoj al sia lingvo, la etruskoj faris paŝojn por ke la greka alfabeto funkciu por la etruska.
Ni nomas ”f” senvoĉa sono. Anstataŭe, diru ”v” kaj vi sentas vibradon. La greka ekspluatis tiun kontraston en pli granda mezuro ol la etruska. Komparo kun la sveda kaj la finna estas proksima: la sveda elparolo ”gurka, gata och gummi” iĝis la finna ”kurkku, katu, kumi”. Pri ĉi tiu punkto, la grekoj agis kiel la antikvaj svedoj, dum la etruskoj agis pli finne.
La greka voĉa Γ do venis en la etruskan por indiki la sentonan sonon ”k”, kaj ni do komprenas kiel la vida formo C estiĝis.
Nun estas tempo por la najbaroj de la etruskoj, la romianoj. Ili estis impresitaj de la skribkapablo de la etruskoj, kaj feliĉe transprenis la tutan pakaĵon. Se ili estus komencintaj rekte de la greka alfabeto, ili ŝparus al si iom da problemo. La latina, kiel hindeŭropaj lingvoj ĝenerale, distingas inter senvoĉaj kaj voĉaj sonoj, sed nun dependis de alfabeto, kiu ignoris tiun distingon. Tial kentum, ”cent”, kaj gravis, ”peza”, estis literumataj per la sama litero: C. Tio ne daŭris longe, do ili aldonis malgrandan kroman streketon al C kaj tiel ricevis G, kiu akiris sian lokon iom pli antaŭen en la alfabeto.
Pli postaj sonevoluoj, kompreneble, fuŝis la alfabeton denove, do la C, kiu origine signifis k-sonon, nun povas esti prononcata iomete kiel ajn en la lingvoj de la mondo. Ekzemple, la latina ”centum” estis sekvita de ”cento” kun ĉ-sono en la itala, ”ciento” kun lispsono en iu hispana kaj ”cent” kun s-prononco en la franca. Kaj kiam svedoj parolas pri la litero C, ni diras ”se”.
Sed kio do okazis norde de la Romia Imperio? La germanoj ankaŭ prenis ĉi tiun voĉtonan aferon serioze, do en la pli malnova runlinio estas apartaj K- kaj G-runoj.
Kiam la vikinga epoko tagiĝis, tamen, la nordianoj ricevis la ideon preterlasi la G-runon. Sur niaj ŝtonoj skribitaj kun la pli juna runlinio, Gunnar,
Gudfrid kaj Gorm estas tial literumitaj kun la K-runo. En la Mezepoko, homoj laciĝis pri tio kaj metis punkton sur la K-runon kaj tiel ricevis G-runon.
Iom poste, la svedoj anstataŭe komencis serioze ŝanĝi al la latina alfabeto, kiu per kelkaj kutimaj adaptoj bone servis la svedan lingvon – sed denove estis la sekvantaj vokaloj kiuj gvidis siajn najbarojn. Tio signifis ke G foje estis prononcita ”j”.
En la finna kaj la norvega, C certe havas sian lokon en la alfabetoj, sed tiu litero estas ege malofte uzata.
La islanda, kiu ricevis sian skribsistemon en la Mezepoko, ne trovis, ke ĝi indas formale inkluzivi C en la alfabeto.
Ni ĉiuj ceteraj povas nur ĵaluze batali plu en la ortografia kontraŭvento.
de Tatjana Auderskaja, Ukraino
Estis nokto, tia mirinda nokto, kia povas okazi nur en nia juneco. Dum tia nokto oni vidas belegajn sonĝojn. Mi ŝatas sonĝi. En sonĝoj ni vivas per alia vivo, nia animo translokiĝas al alia mondo, kaj tie ni travivas milojn da vivoj anstataŭ nur unu, povra kaj strikte enkadrigita, per kiu ni vivas tage.
De nia domo mi malsupreniĝis al maro. Mi sciis, ie interne mi ĉiam sciis, ke se iri subdekliven kaj poste dekstren laŭ la bordo, oni tuj trovos malvastan strandon. Tage ĝi ne videblas pro la domoj, ŝipoj, dokoj, – tamen ĝi estas, kaj nokte mi ofte descendas al ĝi laŭ la sunplena pado, – en miaj sonĝoj ĉiam hele brilas suno.
Antaŭe mi ĉiam estis tie sola. Sed hodiaŭ mi vidas, ke al la sabla bordo lante proksimiĝas boato. La maro estas serena, ĝia surfaco apenaŭ sulkiĝas sub ritmaj frapoj de remiloj. La boato alflosis al la sablo kaj iu viro eliris surborden. Mi neniam vidis lin antaŭe, sed tio ne gravas: mi neniam vidas en sonĝoj miajn konatojn. En diversaj vivoj mi havas diversajn vizaĝojn, kaj ĉiam aliaj homoj estas proksimaj al mi. Mi ne konis tiun homon, sed sciis, ke li venis por mi. Li etendis al mi brakon kaj mi eniris en la boaton. Ĉirkaŭe fariĝis pli obskure; sur griza maro sub griza firmamento la boato elanis foren.
Kiam ni albordiĝis, estis jam tute mallume. Mi ne distingis la konturojn de la urbo, vidis nur la altajn domojn kaj brilon de pavimŝtonoj. Ni ekiris laŭ unu el la stratoj, malplena kaj senhoma. Kiam ni preterpasis iun pordon, ĝi malfermiĝis, kaj min ĉirkaŭis la kirlo de lumo kaj muziko: brilantaj lustroj, nudaj virinaj ŝultroj, diamantoj, akra glimo de kupraj muzikiloj kaj pasia odoro de parfumoj.
Ni rapide trairis la halon kaj laŭ la malvasta ŝtuparo supreniris kelkajn ŝtupseriojn. En la malfermita antaŭ ni ĉambro, trankvila kaj silenta, aparte kontrasta de la brua balo malsupre, sur la malhela tapiŝo staris kelkaj foteloj, granda skribotablo – kaj nenio plu. Pura freŝa aero plenigis la ĉambron.
Mi eksidis en unu el foteloj kaj ekatendis.
*
* *
La muro malfermiĝis antaŭ mi. Tie, postmure, en la sama ĉambro estis mi. Mi sciis, ke tio estas mi, kvankam nenion komunan povis trovi kun tiu obeza virinaĉo kun verdeska ŝvela vizaĝo. Ne, mi ne volas! Ne volas mi esti tia! Ne volas!
Aliaj bildoj alternis, kaj ili estis eĉ pli teruraj. Jen ostoza sordida almozulino, kun batbluo ĉe okulo kaj hirtaj haroj, ion serĉas fosante en malfermita rubujo. Jen abomena, krude ŝminkita kaj ebria, okulumas al preterpasantoj. Jen – sur la lito en malsanulejo, kaj apude – iuj strangaj aparatoj… Ne, ne, ne!!!
Jen bela virino kun brilaj okuloj. Sed ankaŭ ŝi malaperas; malaperas same, kiel tiuj aliaj. Jen dika gaja oldulino, jen magra kolera oldulino; tamen la okuloj ne brilas ĉe ambaŭ. Kial la bona fino estas nur unusola?? Mi NE DEZIRAS tian estonton!
Kaj mi denove trovis min en la boato naviganta tra la griza maro, kune kun mia silenta akompananto. Jam la bordo videblas… Ni albordiĝas – sed tio estas la bordo de tute alia lando. Mi havas alian vizaĝon, kaj antaŭ mi kuŝas alia vivo kaj alia estonto. Kiam mi vekiĝos…
Ĉar nun estas nokto. La nokto, kiam la mondo ŝanĝiĝas. Tiel mirinda nokto, tia nokto, kia povas okazi nur en nia juneco.
Tatjana Auderskaja havas publikaĵojn beletrajn (tradukojn el rusa poezio, originalan fantaston, parodiojn) kaj priesperantajn artikolojn en papera kaj reta formo, inkluzive artikolojn en la rusa lingvo en la prestiĝa rusa revuo ”Scienco kaj Vivo” (”Nauka i Ĵizn”, n-ro 1 – 2005) kaj esperantlingvajn en ”Beletra Almanako” n-ro 20, 22 kaj 26.
Ŝi estas aŭtoro de la tekstoj de du prinaturaj videofilmoj en Esperanto: ”La sovaĝa vivo de sudaj kanejoj” kaj ”La perloj de Ĉenigramarujo”, kaj ankaŭ de la ruslingva filmo ”Esperanto signifas tiu, kiu esperas”, kreitaj de la esperanto-klubo ”Verdaĵo” kunlabore kun profesia filmisto.
Manuskriptis kaj partoprenis en la filmo pri Esperanto kaj L. Zamenhof, filmita en la Odesa Ŝtata Televidstudio en 2009, al la 150-a datreveno de L. Zamenhof.
Tatjana Auderskaja havas du eldonitajn librojn en Esperanto:
- ”La mondo en guto da akvo: ilustrita rakonto pri malgrandaj estaĵoj”. Moskvo: Impeto, 2010. 104 p. ISBN: 9785716102132. En 2016 ĝi ricevis la premion Pirlot por la plej bona scienca libro de 2010–2016.
- ”Intelektaj amuzoj. Lingvaj ludoj en Esperanto”. Novjorko: Mondial, 2016. 113 p. ISBN: 9781595693228.
En 2018 ŝi komencis krei retan 6-lingvan biologian vortaron: rusa – latina – Esperanta – angla – germana – hispana:
http://vortaro.zzz.com.ua
Ekde 2019 ano de la Akademio de Esperanto.
Koran dankon, Tatjana, pro via permeso preni artikolojn el via retejo!
/Siv
(Rakonto de Ant. Ĉeĥov.)
Portante sub la brako ion, envolvitan en la 223:a numero de ”Bona Sciigaĵo”, Aleksanĉjo Smirnov, sola filo ĉe sia patrino, faris acidan vizaĝon kaj eniris la kabineton de l’ doktoro K.
– Ho, kara junulo! renkontis lin la doktoro. Nu, kiel vi sin sentas? Kion bonetan vi diros?
Aleksanĉjo palpebrumis je l’ okuloj, almetis sian manon al la koro kaj diris per ekscitiĝita voĉo:
– Mia panjo, sinjoro doktoro, salutis al Vi kaj ordonis danki Vin ... Mi estas sola filo ĉe la patrino, kaj Vi savis mian vivon. Vi sanigis min de danĝera malsano, kaj... ni ambaŭ ne scias, kiamaniere danki Vin ...
– Trankviliĝu, junulo, haltigis lin la doktoro, ekflatita je l’ danko. Mi faris nur tion, kion ĉiu alia farus, se li estus sur mia loko.
– Mi estas sola filo ĉe mia patrino... Ni estas homoj malriĉaj kaj, kompreneble, ni ne povas pagi al Vi pro Via penado, kaj… kaj la konscienco ne permesas al ni, ho doktoro, kvankam, cetere, mia panjo kaj mi… sola filo ĉe la patrino ... ni konvinke petas Vin alpreni kiel la signo de nia danko... jen tiun ĉi objekton, kiu… la objekto estas de tre granda indo, el antikvega bronzo… malofta produktaĵo de l’ arto...
– Tio ĉi estas superflue! sin sulkigis la doktoro, por kio tio ĉi?
– Ne, mi petas Vin, Vi jam ne rifuzu, daŭrigis murmuri Aleksanĉjo, disvolvante la kunvolvon. – Vi ofendos per via rifuzo min ankaŭ kiel mian panjon… La objekto estas tre bonega… el antikvega bronzo ... Ĝi estas forlasita al ni post la mortinta patreto kaj ni gardis ĝin kiel karan memoron… Mia patreto aĉetadis antikvan bronzon kaj vendadis ĝin al amantuloj… Nun la panjo kaj mi ne okupadas nin je tio…
Aleksanĉjo disvolvis Ia objekton kaj solene starigis ĝin sur la tablo. Tio ĉi estis nealta kandelingo el antikva bronzo, arte farita. Ĝi prezentis grupon: sur submeto staris du virinaj figuroj en kostumoj de l’ Evo kaj havantaj manierojn, kiujn priskribi mi havas nek kuraĝecon nek decan temperamenton. La figuroj kokete ridetis kaj entute havis tian eksteraĵon, ke, ŝajnas, se ilin ne detenus la ŝuldo subtenadi la kandelingon, ili nepre desaltus de la submeto kaj farus en la ĉambro tian petolaĵon, pri kia, ho leganto, estas nekonvene eĉ ekpensi.
Ekrigardinte la donacon, la doktoro malrapide kombis sin apud la orelo, ektusegis kaj nedecideme purigis la nazon.
– Jes, efektive, la objekto estas bela, murmuris li, sed… kiel tion esprimi… ĝi estas tro neliteratura… Tio ĉi estas ne sole nudigita mamo, sed – diablo scias – kio estas…
– Kial?
– Malpure… Ja meti sur tablo similan artaĵon – tio signifas la tutan loĝejon malpurigi!
– Kiel Vi, sinjoro, strange rigardas pri arto, tio estas eĉ ofendeble, diris Aleksanĉjo. – Ja tio ĉi estas arta objekto, Vi ekrigardu! Tiom da beleco kaj estetikeco, ke estimega sento plenigas la animon kaj larmoj malvastigas la gorĝon! Kiam oni vidas tian belecon, oni forgesas ĉion teruman… Vi rigardu, kiom tie ĉi estas da movado, kia maso da aero, da esprimeco!
– Mi bonege komprenas ĉion tion ĉi, mia kara, haltigis lin la doktoro, sed ja mi havas la familion, ĉe mi tie la infanoj kuradas, la sinjorinoj estadas…
– Kompreneble, se rigardi de la punkto de vido de l’ amaso… diris Aleksanĉjo, kompreneble, ke tiu ĉi altarta objekto aperas en alia lumigo… Tamen, doktoro, estu Vi pli supre ol la amaso, des pli, ke per Via rifuzo Vi profunde malĝojigos min kaj mian panjon… Mi estas sola filo ĉe la patrino… Vi savis mian vivon... Ni fordonas al Vi la plej karan por ni objekton, kaj… mi bedaŭras nur, ke Vi ne havas alian tian saman objekton kiel la paro por tiu ĉi kandelingo…
– Mi dankas, mia kara, tre dankas… Salutu al Via panjo, sed, je Dio, Vi mem juĝu, ja ĉe mi tie la infanoj kuradas, la sinjorinoj estadas… Nu, cetere ĝi restu! Al Vi ja tion oni ne povas komentariigi.
– Komentarii do oni ne devas! ekĝojis Aleksanĉjo. La kandelingon Vi starigu tie, jen flanke je la vazo… Kia estas domaĝo, ke Vi ne havas alian tian saman kandelingon. Nu, adiaŭ, sinjoro doktoro.
Post la foriro de Aleksanĉjo, la doktoro longedaŭre rigardis al kandelingon, kombis sin apud la orelo kaj meditis.
”La objekteto estas tre bonega, nedisputeble”, pensis li, – ”kaj forĵeti ĝin estas domaĝe… restigi do ĝin ĉe si estas neeble… Jen embaraso!... Ĉu oni ne povas, cetere, al iu ĝin donaci aŭ oferi?
Longtempe meditante, li fine rememorigis sian bonan amikon, advokaton U., al kiu li estis ŝulda pro kondukado de afero.
– Tre bonege, decidis la doktoro. Al li, kiel mia amiko, la konscienco ne permesos preni de mi monon, kaj tio estos tre konvene, se mi donacos al li ian objekton... Jen, mi prezentos al li tiun ĉi diablaĵon! Ĝustatempe li estas fraŭla kaj facilanima…
Ne demetante la aferon, la doktoro sin vestis, prenis la kandelingon kaj veturis al s-ro U...
– Estu sana, amiko! diris li, trovinte la advokaton hejme ... Mi al Vi… alvenis por danki, mia kara, pro Viaj penadoj… ĉar la monon Vi ne volas preni, almenaŭ akceptu jen tiun ĉi objekteton ... jen, mia kara… La objekteto estas luksa!
Vidante la objekteton, la advokato enfalis en nepriskribebla ravo.
– Jen estas artifiko! ekridegis li. Ho ve, diabloj, jen oni devas do elpensi tian artifiketon! Mirinde, ĉarme! Kie Vi ricevis tian belecon?...
Elverŝinte sian ravon, la advokato timeme ekrigardis al la pordoj kaj diris:
– Nur Vi, mia amiko, forprenu vian donacon. Mi ne prenos ĝin...
– Kial? ektimis la doktoro.
– Tial do ... Ĉe mi tie ĉi estadas la patrino, la klientoj... kaj krom tio… estas hontinde antaŭ la servantoj…
– Ne, ne... Ne kuraĝu pretekstigi kaj rifuzi! svingis je l’ manoj la doktoro. – Vi volas min ofendi… Rigardu nur, kia estas arta objekto... Kiom da movado… esprimeco ... Mi eĉ paroladi ne volas...
– Eĉ se tio estus ŝmirita aŭ figaj folietoj estus surmetitaj…
Sed la doktoro ankoraŭ pli forte svingis je l’ manoj, elsaltis el la loĝejo de U. kaj kontenta, ke li povis liberiĝi de la donaco, reveturis hejmen…
Kiam li foriris, la advokato pririgardis la kandelingon, ektuŝis ĝin per la fingroj el diversaj flankoj kaj, ankaŭ kiel la doktoro, longtempe pripensadis la demandon pri tio, kion fari kun la donaco?
”La objekto estas bela”, konsideris li, ”forĵeti ĝin estas tre domaĝe, sed havi ĝin hejme estas tute nekonvene… Plej bone estus prezenti ĝin al iu… Ha, ĉu oni ne povas hodiaŭ vespere prezenti tiun ĉi kandelingon al la komediisto Ŝ. Li, kanajlo, amas similajn artetaĵojn kaj ĝustatempe hodiaŭ li festas sian beneficon...”
Dirita – farita. Vespere, peneme envolvita, la kandelingo estis prezentita al la komediisto Ŝ.
Dum la daŭro de la tuto vespero la tualetejo de l’ komediisto estis sieĝata per viroj, alvenintaj kun plezuro rigardi la donacon. En la tualetejo senĉese estis aŭdata la ravita bruo kaj ridego, komparebla al ĉevala bleko... Se ia aktorino, venante al la pordo, demandadis: ”ĉu oni povas eniri?”, tuj estis aŭdata la raŭka voĉo de l’ komediisto:
– Ne, ne, sinjorineto, mi estas malvestita!
Post la fino de l’ teatra prezentado la komediisto levadis la ŝultrojn, disstarigadis la manojn kaj parolis: Kien mi metos tiun ĉi abomenaĵon? Ja mi loĝas en privata loĝejo! Ĉe mi la aktorinoj estadas! Tio ne estas fotografaĵo, kiun oni povas ekkaŝi en la tablon.
Vi do, sinjoro, vendu ĝin, konsilis la frizisto, senmaskigante la komediiston. – Tie ĉi en la antaŭurbo loĝas unu maljunulino, kiu aĉetas antikvan bronzon… Vi veturu kaj demandu sinjorinon Smirnov’... Ŝin ĉiu scias.
La komediisto obeis...
Du tagoj poste la doktoro K. sidis ĉe ŝi en la kabineto kaj, almetinte la fingron ĉe la frunto, pensis pri galaj acidoj.
Neatendite la pordo estas malfermita kaj en la kabineton enkuris Aleksanĉjo Smirnov’... Li ridetis kaj la tuta lia figuro spiris je feliĉo…
En la manoj li tenis ion, envolvitan en gazeto.
– Sinjoro doktoro! komencis li, malfacile spirante, mi tre ĝojas! Por Via feliĉo ni havis prosperan okazon akiri alian kandelingon, similan kun tiu, kion Vi jam havas!... Mia panjo estas tiom feliĉa... Mi estas ja sola filo ĉe la patrino… Vi savis mian vivon… Kaj Aleksanĉjo, tremante pro sia sento de danko, starigis antaŭ la doktoro la kandelingon.
La doktoro malfermis la buŝon, volis ion diri, sed li nenion diris: lia lango estis paralizita…
Tradukis el rusa lingvo K. Ŝidlovskij.
El Lingvo Internacia 1899 n-ro 11 Decembro
El "Verŝaĵoj en proso" de I. S. Turgeniev.
Mi iris sur la strato… Min haltigis unu maljuna kaduka malriĉulo.
Brulumitaj okuloj, bluigitaj lipoj, disŝiritaj ĉifonoj, malpuraj vundoj… Ho, kiel malbelege ĉirkaŭmanĝis la malriĉeco tiun ĉi ekzistaĵon!
Li eltiris al mi ruĝan, ŝvelitan, malpuran manon... Li ĝemis, li petegis helpaĵon.
Mi komencis palpi en ĉiuj miaj poŝoj… Nek monujon, nek horloĝon, eĉ nek la naztukon... Mi nenion prenis kun mi.
Kaj la malriĉulo ĉion atendis... kaj la eltirita lia mano sin balancis kaj ektremadis.
Perdita, konfuzita mi ekpremis tiun ĉi malpuran, tremantan manon… "Ne plendu, frato; nenion mi havas, kara frato."
La malriĉulo ekrigardis min per siaj brulumitaj okuloj, liaj bluaj lipoj ekridetis — kaj li, en sia vico, ekpremis miajn malvarmajn fingrojn.
Kio do, frato — ekdiris li mallaŭte – ankaŭ por tio ĉi mi Vin dankas. Tio ĉi ankaŭ estas almozo, frato.
Mi komprenis ke mi ankaŭ ricevis almozon de mia frato.
Trad. G. Slucki.
El Lingvo Internacia 1898 n-ro 8 Aŭgusto
La Rajtoj de la bestoj – Djurens Rätt – estas organizo kiu laboras por pli bonaj kondiĉoj por bestoj
El letero al Siv de la organizo Djurens rätt.
Se oni membras, oni povas havi leterojn kiel la sekvan:
Dum la jaro, ni kune atingis multajn
grandajn sukcesojn por la bestoj, kiujn ni povas fiere
retrorigardi.
Dank’ al via esenca
engaĝiĝo, nur ĉirkaŭ unu procento de la
kokinoj en Svedio nun estas tenataj en kaĝoj, drameca redukto
de 40 procentoj antaŭ 15 jaroj.
Ĉi tio
savis pli ol du milionojn da kokinoj el vivo en malvastaj kaĝoj
kaj donis al ili
ŝancon je pli bona vivo. Tio klare montras, ke la laboro,
kiun ni faras por ke entreprenoj prenu pli grandan respondecon,
vere diferencigas.
Vi ankaŭ kontribuis al
la starigo de komisaro respondeca pri besta bonfarto ene de EU.
Ĉi tio estas grandega venko, kiu plifortigos la voĉon de
bestoj en politiko kaj donos al ili la protekton, kiun ili
meritas.
Ni ankaŭ, kun via
helpo, daŭrigis la laboron por la bestoj en la militŝirita
Ukrainio. Ĉi
tiuj sukcesoj estas pruvo de tio, kion ni povas atingi kune.
Ĉu vi volas vidi pli da bonaj
novaĵoj? Bonvolu spekti la videon, kiu montras pli multajn
sukcesojn, kiujn vi partoprenis kaj al kiuj vi kontribuis.
Feliĉan Novjaron al vi kaj viaj
proksimuloj!
Camilla Bergvall,
nacia prez.
de Bestaj Rajtoj
Under året har vi tillsammans
uppnått många stora framgångar för djuren
som vi stolt kan se tillbaka på.
Tack vare ditt livsviktiga
engagemang hålls nu endast omkring en procent av hönorna
i Sverige i burar, en dramatisk minskning från 40 procent
för 15 år sedan.
Detta har räddat
över två miljoner hönor från ett liv i
trånga burar
och gett dem en chans till ett bättre liv. Det visar tydligt
att arbetet vi gör för att få företag att ta
större ansvar verkligen gör skillnad.
Du har också varit med
och bidragit till att en kommissionär med ansvar för
djurskydd ska inrättas inom EU.
Detta är en enorm seger som kommer att stärka djurens
röst i politiken och ge dem det skydd de förtjänar.
Vi har också, med din
hjälp, fortsatt arbetet för djuren i det krigsdrabbade
Ukraina. Dessa
framgångar är ett bevis på vad vi kan åstadkomma
tillsammans.
Vill du se fler goda nyheter? Titta
gärna på videon som visar fler av framgångarna
som du varit med och bidragit till.
Gott nytt år till dig och dina
nära!
Camilla
Bergvall
Riksordförande Djurens Rätt
Riksordförande Djurens Rätt
Prosperoj por la bestoj en 2024
Framgångar för djuren 2024
Framgångar för djuren 2024
Spektu la filmon!
https://www.youtube.com/watch?v=0PtxZwuREuY
https://www.youtube.com/watch?v=0PtxZwuREuY
Saluto de s-ro Tanaka Terumi, reprezentanto de Japana Hidanjoo, en la ceremonio de la Nobel-Premio pri paco
Ora Ĵurnalo ricevis la artikolon de Raita Pyhälä. Ŝi skribis:
Al mi venis de Jasuo HORI lia traduko de la parolado de la japana Nobel-pacopremiito 2024.
Vespere de la 10-a de decembro 2024, laŭ la japana tempo, la Japana Asocio de Viktimoj de Atoma kaj Hidrogena Bombo (Hidankjoo) ĉeestis la ceremonion de la Nobel-Premio pri paco okazinta en Norvegio. «Estas la kora deziro de la viktimoj de atombomboj, ke ni neniam havu eĉ unu atomarmilon», diris s-ro Tanaka Terumi (92-jara), reprezentanto de la Asocio.
Jen lia parolado:
Iliaj Moŝtoj la Reĝo kaj Reĝino, Iliaj Reĝaj Moŝtoj la Kronprinco kaj Kronprincino, membroj de la Norvega Nobel-Komitato, gesinjoroj kaj amikoj de la mondo batalantaj por la forigo de nukleaj armiloj.
Mi estas Tanaka Terumi, unu el la komitatanoj de Japana Hidankjoo. Dankon pro la donita ŝanco saluti vin hodiaŭ nome de la premiito, Japana Hidankjoo.
En aŭgusto 1956 ni formis Japanan Asocion de Atombombaj kaj Hidrogenbombaj Viktimoj (Japana Hidankjoo). La postvivantoj de la atombombadoj kampanjas por du bazaj postuloj por certigi, ke la malhoma sufero, senprecedenca en la historio, neniam ripetiĝu.
- Unu estas movado, kiu defias la aserton de la japana registaro, ke ”la popolo devas kune akcepti la damaĝon kaŭzitan de la milito”, kaj postulas, ke la damaĝo kaŭzita de la atombomboj estu kompensita de la lando, kiu iniciatis kaj efektivigis la militon.
- La dua estas movado, kiu opinias, ke nukleaj armiloj estas ekstreme malhomaj kaj mortigaj armiloj, ke ili ne devas kunekzisti kun la homaro, kaj ke ili devas esti aboliciitaj kiel eble plej baldaŭ.
Ne estas dubo, ke tiu ĉi movado ludis gravan rolon en la formado de la «nuklea tabuo». Tamen, hodiaŭ, ekzistas ankoraŭ 12 000 nukleaj kapoj sur la planedo, kaj 4 000 el ili estas deplojitaj pretaj por tuja lanĉo. Nun estas nuklea minaco de nuklea superpotenco Rusio en la ukraina milito, kaj krome, ĉar Israelo daŭrigas siajn persistajn atakojn kontraŭ la palestina aŭtonoma regiono Gazao, kelkaj ministroj parolas pri uzo de nukleaj armiloj. Dum aperadas viktimoj inter civiluloj, estas senfina frustriĝo, ke la «nuklea tabuo» estos rompita. Pri tiuj aferoj mi havas grandan bedaŭron kaj koleregon.
Mi estas unu el la postvivantoj de la atombombo de Nagasako. Kiam mi estis 13-jara, mi estis elmetita al la atombombo ĉe mia domo, situinta proksimume 3 kilometrojn oriente de la epicentro.
La 9-an de aŭgusto 1945, mi subite aŭdis la bruon de bombaviadilo kaj tuj poste estis ĉirkaŭita de hele blanka lumo. Mi estis konsternita de la lumo kaj kuris malsupren de la dua etaĝo. Tuj post kiam mi kovris miajn okulojn kaj orelojn kaj kuŝiĝis, forta ŝokondo trairis min. Mi ne memoras pri tio, kio okazis post tio, kaj kiam mi vekiĝis, granda vitra pordo estis super mia korpo. Estis miraklo, ke eĉ ne unu vitropeco estis rompita.
Mi transvivis preskaŭ senvunda.
Tri tagojn poste mi unuan fojon vidis la plenan amplekson de la ruiniĝo kaŭzita de la atombombo de Nagasako, kiam mi vizitis por demandi pri la sekureco de miaj du onklinoj, kiuj loĝis ĉirkaŭ la epicentro. Mia patrino kaj mi devojiĝis ĉirkaŭ la monteto, atingis la pasejon kaj ŝoke rigardis malsupren al la urbo. Nigrigitaj ruinoj etendiĝis ĝis la haveno, proksimume 3 kilometrojn for. La brika katedralo de Urakami, la plej granda en la Orienta Azio, kolapsis kaj ekzistis nenio plu.
Ĉiuj domoj sur la vojo malsupren al la montopiedo estas forbruligitaj, kaj korpoj restas kuŝantaj ĉirkaŭe, aŭ restas multaj homoj sen helpo, kvankam ili ankoraŭ vivas malgraŭ grave vunditaj aŭ bruligitaj. Mi fariĝis preskaŭ senemocia, mia homa koro fermiĝis, kaj mi daŭre iris al mia celo.
Unu onklino estis trovita karbigita en la ruinoj de ŝia domo, 400 metrojn de la epicentro, kune kun la korpo de ŝia studenta nepo. La domo de alia onklino kolapsis kaj estiĝis amaso da lignaĵoj. Mia avo kaŭris mortonta kun severaj brulvundoj sur la tuta korpo. Mia onklino suferis severajn brulvundojn kaj forpasis ĝuste antaŭ ol ni alvenis, do ni kremacis ŝian korpon per niaj propraj manoj. Mia onklo, kiu estis preskaŭ nedifektita, forlasis la lokon por serĉi helpon, sed li kolapsis ĉe la celloko kaj mortis, suferinte de alta febro dum ĉirkaŭ unu semajno. La ununura atombombo detruis kvin el miaj familianoj kaj mortigis ilin ĉiujn samtempe.
La maniero, kiel mi vidis la homojn mortantajn en tiu tempo, estis tiu, kiu apenaŭ povus esti nomata homa morto. Estis dekoj kaj centoj da homoj suferantaj sen ricevi ajnan zorgon de iu ajn. Mi forte sentis, ke eĉ en milito oni ne devas esti mortigitaj aŭ vunditaj tiel.
La atombombo de Nagasako eksplodis 600 metrojn supre en la aero. 50% de la energio liberigita estis ŝokondo, kiu disbatis la domojn, kaj 35% estis varmoradio, kiu forte bruligis homojn ekstere kaj multajn disfalintajn domojn. Multaj homoj estis fermitaj en rompitaj domoj kaj forbruligitaj ĝis morto. La ceteraj 15% estis radiado kiel ekzemple neŭtronoj kaj gamaradioj, kiuj penetris la homan korpon kaj detruis ĝin de interne, kaŭzante morton kaj atombombajn malsanojn.
Antaŭ la fino de tiu jaro, la nombro da mortoj en Hiroŝimo kaj Nagasako estis taksita esti proksimume 140 000 en Hiroŝimo kaj 70 000 en Nagasako. Estas laŭtakse, ke pli ol 400 000 homoj postvivis la atombombadon, estante vunditaj kaj eksponitaj al radiado. La pluvivantoj de A-bomboj estis devigitaj silenti fare de la okupaciaj fortoj dum sep jaroj post la atombombadoj, kaj eĉ estis ignoritaj fare de la japana registaro, eltenante solecon, malsanon, aflikton, antaŭjuĝon kaj diskriminacion dum la venontaj 10 jaroj.
Kun la celo pli disvastigi la Traktaton pri Malpermeso de Nukleaj Armiloj kaj formuli internacian traktaton por forigo de nukleaj armiloj, ni instigas vin malfermi forumon en via lando por kunhavi atestojn pri la sperto de atombomboj tiel ke homoj povas senteme kompreni la malhumanecon de nukleaj armiloj. Precipe mi esperas, ke la kredo, ke nukleaj armiloj ne povas kaj ne devas kunekzisti kun la homaro, firme enradikiĝos inter la civitanoj de atomarmilaj ŝtatoj kaj iliaj aliancanoj, kaj ke tio servos kiel forto por ŝanĝi la nukleajn politikojn de iliaj registaroj.
Ne lasu la homaron sindetrui per nukleaj armiloj!!
Ni kunlaboru por krei homan socion en mondo sen nukleaj armiloj kaj militoj!!
Tanakaq Terumi
”Okcidenta Saharo kaj malobservoj de internacia juro” estas la temo de Pål Wrange, profesoro pri internacia juro. Li parolos en la biblioteko de Majorna en Gotenburgo marde la 18-an de februaro je 19:00–20:30.
En 2025, 50 jaroj pasis de kiam la maroka okupado komenciĝis en la aŭtuno de 1975. La okupado daŭras kaj la mondo fermas la okulojn.
Aranĝas la Afrika Grupo de Gotenburgo, la Sveda Okcidenta Sahara Komitato kaj la Ĵurnalo Okcidenta Saharo.
La dano Kurt Mosgaard, emerita generalmajoro, estis estro de la armea branĉo de MINURSO de 2005–2007. Li estis perdonta sian postenon ĉar li deprenis la marokan flagon de la konstruaĵo de UN en la okupata El Aayun – kaj levis la ĝustan flagon de UN… Li kritike sekvas la evoluojn en la problemo de Okcidenta Saharo.
Ni daŭre sekvas la longdaŭran okupiĝon de Okcidenta Saharo fare de Maroko.
Kiel estas ke UN permesas al Maroko okupi Okcidentsaharon??
”Västsahara och brott mot folkrätten” är temat för Pål Wrange, professor i folkrätt. Han talar på Majornas bibliotek i Göteborg tisdagen 18 februari kl 19.00-20.30.
I år, 2025, har 50 år förflutit sedan den marockanska ockupationen startade hösten 1975. Ockupationen fortsätter och världen blundar.
Arrangör Göteborgs Afrikagrupp, Svenska Västsaharakommittén och Tidskriften Västsahara.
Dansken Kurt Mosgaard, pensionerad generalmajor, var chef för MINURSO:s militära gren 2005–2007. Han höll på att mista jobbet för att han plockade ner Marockos flagga från FN-byggnaden i ockuperade El Aayun – och hissade den rättmätiga FN-flaggan… Han Han följer kritiskt utvecklingen i Västsaharafrågan.
Lena Thunberg informerade. /Siv
Greziljono, la bela kastelo proksime al Bougé en la okcidenta parto de Francio, havas multajn esperantajn eventojn – ĉefe kursojn
Inga Johansson trovis la informon interrete.
Por la jarfinaj festoj donacu al vi mem partoprenon en la fama studperiodo PRINTEMPAS
de la 18a ĝis la 27a de aprilo 2025.
- 4 renomaj instruistoj: Zsófia Korody, Marion Quenut, Konstantin Tikhomirov, Paweł Fischer-Kotowski
- propono prepari KER-ekzamenon
- koncerto de kuba e-istino Daimi Doval Delsa
- detalaj informoj
- aliĝ-formularo kun prezoj
Bonvolu plusendi tiujn informojn al viaj E-amikoj! Kontaktu nin: kastelo@gresillon.org
Novjaro laŭ la Interreto
Jen kelkaj ekzemploj:
Ĉina Novjaro: okazas ĉe novluno inter la 20-a de januaro kaj la 19-a de februaro.
Irana Novjaro (nouruz) okazas ĉe printempa ekvinokso, ĉirkaŭ la 21-a de marto.
Taja Novjaro okazas la 13a–15a de aprilo.
Kelkaj tradicioj:
- Hispanio: Manĝu dek du vinberojn noktomeze por bonvenigi la novan jaron, unu por ĉiu monato.
- Brazilo: Ĉi tie validas la tradicio porti blankajn vestaĵojn dum la novjara festo…
- Kolombio: Eliru ĉirkaŭ la kvartalo kun malplena valizo…
- En Edinburgo, Skotlando okazas torĉluma procesio.
- En Estonio oni preferas festi novjaron en la saŭno, aŭ almenaŭ viziti ĝin la antaŭan tagon. Oni kredas, ke tiel vi povas purigi vin de ĉiuj malbonaĵoj, komenci vivon de nulo, altiri prosperon kaj bonŝancon.
- En Italio oni kutimas porti ruĝajn subvestojn dum la silvestra vespero. Je tiu tago oni ankaŭ kutimas forĵeti rubaĵon. Tiu tradicio ankaŭ troviĝas en aliaj landoj.
- En Francio oni kutimas kisi sub la branĉoj de visko.
- Karnavalo estas granda tradicio. Kaj ĝi okazas en multaj landoj, kiel Brazilo kaj Argentino.
- En ĉiuj arabaj landoj la plej grava estas ke la novjaro estu celebrata je la komenco de la jaro laŭ la islama kalendaro, sed ili ne havas specifan daton, ĝi ŝanĝiĝas ĉiufoje.
Kaj kion pri Svedio?
Jes, fajrotekniko, sonoriloj kaj TV-elsendoj el Skansen, muzea naturparko en Stokholmo, kie iu fama persono legas la poemon Nyårsklockan/Novjarsonorilo (de la 1890 jardeko). Ĉi tiun fojon neĝis sur la artistoj kaj la sidanta publiko. /Siv
(El La Folio) La gastiga urbo de 2025 estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando.
Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel t.n. statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono.
La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj.
Josef Kříž sendis videon pri folklora vestaĵo. Sube kelkaj bildoj el ĝi.
Koran dankon! /Siv
de Ingegerd Granat
Mi miaflanke vidas Oran Ĵurnalon kiel mian plej prioritatitan kaj ankaŭ amuzan laboron en la Gotenburga Esperantoklubo. La malfermiteco, kiu ekzistas tie al eksteraj kaj internaj Esperanto-fortoj estas la plej bona tasko. Krome, la gazeto klopodas pritrakti pozitivajn kaj ĝeneralajn humanajn artikolojn. Mi esperas, ke ni ĉeestos ankoraŭ unu jaron.
La vicprezidanto de 2024, Siv Burell, opinias siaflanke ke la ”Librofoiro” estis la plej memorinda kaj ŝi ankaŭ estas tre kontenta pri la loko tie, sur ”Globala torget”, kiu donis al ni informojn pri pluraj agadoj. Ekzemple, la ”Fristadsprojektet”, kio signifas, ke urboj invitas persekutatajn verkistojn kaj artistojn por projektforme prizorgi sian komercon dum kelkaj jaroj per stipendioj, kaj la ekspozicio de ”Falun Gong” kiu temas pri konflikto kun la ĉina registaro. Globala torget estis uzata por influi, informi kaj krei opiniojn. Estis kaj israelanoj kaj palestinanoj, Amikoj de la Tero, UNHCR kaj aliaj.
Ankaŭ la esperantistoj-klubanoj estis tie kaj deĵoris ĉe la nia elmontrejo. Venka koncepto estis, ke ni povis proponi ”dolĉaĵojn kun Esperantaj frazoj”, kio logis infanojn halti, kaj tiam ni povis informi la gepatrojn. Ankaû valoris renkonti esperantistojn el aliaj lokoj.
Paul de Beurs volas akcentigi la Esperantajn sabatojn kiel ion valoran. Krome, li estas tre engaĝita en esti instruisto. Sabatoj dum la lastaj du semestroj baziĝis sur aŭskulta kompreno por la tuta grupo kaj poste estis loko por aliaj grupiĝoj post duontempo.
Magnus Löndén ankaŭ opinias, ke la sabatoj estas bonaj kaj ke oni havas la ŝancon demandi kaj pluevoluigi la lingvon. Li ĝuis ankaŭ la someran kurson, la viziton de Martin Strid kaj Espoir Ngoma Kasati, kiuj rakontis pri la kongreso en Aruscha.
Andreas Nordström ĝojas ke Paul tiel sukcese instruas Esperanton en la Esperanto-sabatoj.
Al niaj legantoj:
Bonan daŭrigon de 2025!!!
La redaktantoj