Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 81, Februaro 2025
Evert Taube ekster la Opero. Li estis simbolo de la insularo de Gotenburgo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi!
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Nimbusgården, Öckerö.
Espeporko meditas
Noto – teksto el SAT-IRO de Walter Klag
Ĉiam okazas io!
La suno brilas! Skribu artikolon!
Inundo eble venos! Skribu artikolon!
Malmulte da akvo en la riverujo! Skribu artikolon!
La princino gravedas! Skribu artikolon!
La klaŭno diris ion! Skribu artikolon!
Esperantisto pravis! Skribu artikolon!
Vento forblovis papereton! Skribu artikolon!
Muso havas egan tuson! Skribu artikolon!
Kulo pikis bebon! Skribu artikolon!
Ĉiam okazegas io!
Siv metis ĝin el Sat-iro en Ora-Ĵurnalon. Ora Ĵurnalo skibas pri ĉio inter tero kaj ĉielo.
Evert Taube – la sveda nacia bardo
Axel Evert Taube estis naskita la 12-an de marto 1890 kaj unue oni supozis ke li estos naskita malviva, sed kuracisto Silverskiöld alvenis en la lasta momento kaj trovis ke li vivas. Li tiam loĝis en la insulo Vinga kun la familio. La patro Carl Gunnar Taube estis lumtura gardisto inter la jaroj 1889–1905 kaj estis origine de la paroĥo de Bygdeå. La edzino venis el Strömstad kaj nomiĝis Julia Sofia Jakobsson.
En 1 julio 1884 ili estis geedziĝintaj en Kungshamn proksime de Smögen.
Ekstere sur Vinga, la muzike interesita familio kantis kaj la kanzonojn de Bellman kaj kanzonojn el Gluntarne de G. Wennerberg.
La domo de Taube
En aprilo 1906, la familio translokiĝis al Gotenburgo, al la loĝejo de la manaĝero ĉe la ŝipriparejo Kustens Varv, kiu poste estas konata kiel Taubehuset. Tiun saman jaron, Evert eskapas al Stokholmo kaj pasigas sian unuan nokton en tombejo de la preĝejo Klara, kie li sidas plej proksime al la tombo de Bellman. Li diras, ke li falis sur la genuojn kaj preĝis: – Bona Dio, pardonu min ĉi tie ĉe la tombo de Bellman! Kaj en li aŭdiĝis kantoj, li skribas.
La arbo kun sia kvieta susuro
nin en sian protekton deklaras,
kaŝita en sia verda domo
respondas la somera birdo.
Ne malproksime de tie troviĝis Hotelo Bellman, kie li enregistriĝis kaj telegrafis hejmen.
Evert studis arton kaj estis maltrankvila animo. En 1907 li fariĝis maristo. Hodiaŭ ni povas sekvi lin en liaj kantoj; ĉu li estis en la Pampo aŭ ĉu li estis en Bohuslän, la vojaĝoj estis multaj. Jen li sidis sur la ”Gyldene Freden” (La Ora Paco) kaj en aliaj okazoj li dancis kun la bela ”Rosa på bal” (Rosa ĉe balo).
/ Ingegerd Granat
Evert Taube – den svenske nationalskalden
Axel Evert Taube föddes den 12 mars 1890 och antogs först vara dödfödd men en doktor Silverskiöld kom i sista stund och konstaterade att han levde. Han var då bosatt ute på Vinga med sin familj. Fadern var fyrmästare mellan åren 1889–1905 och hette Carl Gunnar Taube och var ursprungligen från Bygdeå socken. Hustrun kom från Strömstad och hette Julia Sofia Jakobsson.
Den 1/7 1884 gifte de sig i i Kungshamn vid Smögen.
Ute på Vinga sjöng den musikintresserade familjen både Bellmansvisor och ur Gluntarne.
Taubehuset
I apri 1906 flyttade familjen in till Göteborg. Till disponentbostaden vid Kustens Varv, vilket sedermera kallas för Taubehuset. Samma år rymmer Evert till Stockholm och tillbringar sin första natt på Klara kyrkogård där han satt sig bredvid Bellmans grav. Han berättar att han föll på knä och bad: - Gode Gud, förlåt mig här vid Bellmans grav! Och inom honom sjöng det, skriver han,
Trädet med sitt stilla sus
oss i sitt skydd förklarar,
gömd i sitt gröna hus
sommarfågeln svarar.
Inte långt därifrån låg hotell Bellman, där tog han in och telegraferade hem.
Evert studerade konst och var en orolig själ. 1907 gick han till sjöss. Vi kan idag följa honom i hans visor, än var han i Pampas och än var han i Bohuslän, resorna blev många. Än satt han på den Gyldende Freden och vid andra tillfällen tog han sig en sväng om med den sköna Rosa på bal.
/ Ingegerd Granat
Stokholma melodio
de Evert Taube
Se hur hela Uppland står i lågor
Kvällssol brinner bortom Solna skog
Grön som ärg emot violetta vågor
Brunnsviksvassen står där gäddan slog
Långt i syd mot bleknad himmel blänker
Fönstrens rad som guld på Södermalm
Och på slottet vakten flaggan sänker
Stockholm svalkas efter dagens kvalm
 
Proza traduko:
Vidu kiel tuta Uppland’ flamas
Vespersuno super Solna arbar’
Verda kiel verdigro kontraŭ violaj ondoj
Brunnsvika kanoj staras kie ezoko plaŭdis
Fore, sude kontraŭ paliĝinta ĉielo brilas
vico de fenestroj kiel oro je Södermalm
Kastele, gardisto flagon malaltigas
Stokholmo malvarmiĝas post la taga varmo
 
Kantebla traduko:
Vidu jen Upland’ vespere brulas
sur arbar’ post Solna suna lum’
verdajn kanojn golf’ spegulas
fiŝ’ Brunsvika akve plaŭdas dum
sude for ĉiel’ paliĝas kaj en
Sodermalm fenestra orrebril’
flag’ haŭliĝas sur kastelo suben
en Stokholmo regas nun trankvil’
https://www.youtube.com/watch?v=V9Lzxnj0f1c
Dana okazaĵo dum la Holokaŭsto
La Holokaŭsto estas terura ekzemplo de tio, kio povas okazi, se ni ne daŭrigas la debaton pri demokratio kaj la egalvaloro de homoj. Proksimume ses milionoj da judoj mortis en la Holokaŭsto. Romaoj kaj poloj ankaŭ estis submetitaj genocido bazita sur rasismaj kredoj. Krome, Nazia Germanio persekutis, malliberigis kaj mortigis milojn da aliaj homoj, inkluzive de multaj handikapuloj kaj samseksemuloj.
Forum för levande historia (Forumo por vivanta historio) rakontas pri evento dum la milito, kie estis loko por libera pensado.
Meze de la Holokaŭsto, fine de 1943, okazis unika evento en norda Eŭropo. Malgraŭ la fakto ke Germanio okupis Danion ekde aprilo 1940, la dana registaro rifuzis trakti la preskaŭ 8 000 judajn civitanojn kaj rifuĝintojn alimaniere.
Sed post la tumulto dum la somero 1943, la germanaj okupantoj enkondukis krizostaton. La registaro eksiĝis. Hitler decidis ke alvenis la tempo ankaŭ por la judoj de Danio. Ĉefaj germanoj en Kopenhago likis – surprize – ke grava arestoperacio estis planita por frua oktobro kaj kiam sciigo pri la baldaŭa operacio diskoniĝis, preskaŭ ĉiuj danaj judoj sukcesis eskapi.
Ili eskapis al Svedio trans Öresund kun helpo de danaj kaj svedaj fiŝkaptistoj. La ricevo de Svedio de miloj da fuĝantaj judoj en kelkaj tagoj signifis totalan inversigon de la antaŭa restrikta politiko.
La plimulto de danaj policanoj rifuzis aresti tiujn kiuj restis, sed 481 judoj estis deportitaj al la koncentrejo de Theresienstadt.
La dana civila administracio neniam ĉesis interesiĝi pri ili, kaj la plej multaj pluvivis kaj povis reveni al Danio post la fino de la milito.
/Siv
En dansk händelse under Förintelsen
Förintelsen är ett skrämmande exempel på vad som kan hända om vi inte håller debatten om demokrati och människors lika värde vid liv. Cirka sex miljoner judar dog i Förintelsen. Också romer och polacker utsattes för folkmord grundade på rasistiska föreställningar. Därutöver förföljde, fängslade och dödade Nazityskland tusentals andra människor, bland annat många funktionsnedsatta och homosexuella.
Forum för levande historia berättar om en händelse under kriget, där det fanns plats för fritt tänkande.
Mitt under Förintelsen inträffade i slutet av 1943 en unik händelse i norra Europa. Trots att Tyskland hade ockuperat Danmark sedan april 1940 hade den danska regeringen vägrat att särbehandla de knappt 8000 judiska medborgare och flyktingar.
Men efter oroligheterna under sommaren 1943 införde de tyska ockupanterna undantagstillstånd. Regeringen avgick. Hitler beslutade att tiden hade kommit också för Danmarks judar. Ledande tyskar i Köpenhamn läckte – överraskande nog – ut, att en stor arresteringsaktion planerades i början av oktober och när ryktena om den förestående aktionen nådde ut, lyckades nästan alla danska judar fly.
De tog sig till Sverige över Öresund med hjälp av danska och svenska fiskare. Sveriges mottagande av tusentals flyende judar på några få dagar betydde en total omkastning av den tidigare restriktiva politiken.
Majoriteten danska polismän vägrade att arrestera dem som fanns kvar, men 481 judar deporterades till lägret Theresienstadt.
Den danska civila administrationen slutade aldrig att intressera sig för dem, och de flesta överlevde och kunde återvända till Danmark efter krigsslutet.   /Siv
La nacia tago de la sameoj
La cirklo sur la samea flago simbolas kaj la lunon kaj la sunon, la lunringo estas blua kaj la sunringo estas ruĝa. La koloroj de la flago estas blua, ruĝa, verda kaj flava, venante de la tradicia samea kostumo, kolt. La kvar koloroj de la flago ankaŭ simbolas gravajn elementojn de supervivo por la sameoj.
Samea Nacia Tago
La Samea Nacia Tago estas komuna al ĉiuj sameoj sendepende de ĉu ili loĝas en Svedio, Norvegio, Finnlando aŭ Rusio. Ĝi estas tago kiu estas kutime festita kun agadoj kaj kulturaj eventoj.
La 15-a samea konferenco de la Samea konsilio decidis en 1992 en Helsinko, ke la komuna nacia tago de la sameoj estu la 6-a de februaro. La Nacia tago estis festita por la unua fojo en 1993. La 6-an de februaro 2007, la samea flago flirtis por la unua fojo ekster la Urbodomo de Stokholmo dum la Nacia tago. En 2014, la flago flirtis ekster la Universitato de Upsalo por la unua fojo.
Kial la 6an de februaro?
La unua samea nacia renkontiĝo estis okazigita en Tråante/Trondheim, Norvegio, la 6-an de februaro 1917. La renkontiĝo kunvenigis pli ol cent sameojn de Svedio kaj Norvegio, granda proporcio estis virinoj.
Estis la unua fojo en la samea historio, ke norda kaj suda sameoj el Norvegio kaj Svedio kunvenis por senlima renkontiĝo por diskuti komunajn problemojn. Tial la 6-a de februaro estis elektita kiel grava simbola tago por ĉiuj sameoj, sendepende de en kiu lando ili loĝas. La sekvan jaron en la sama tempo, simila renkontiĝo estis okazigita en la sveda urbo Östersund.
La samea flago estas por ĉiuj sameoj.
El Interreto de Siv
Samernas nationaldag
Cirkeln på sameflaggan symboliserar både månen och solen, månringen är blå och solringen är röd. Flaggans färger är blå, röd, grön och gul, kommer från den traditionella samiska dräkten, kolten. De fyra färgerna på flaggan symboliserar också viktiga överlevnadselement för samerna.
Samernas nationaldag
Samernas nationaldag är gemensam för alla samer oavsett om de bor i Sverige, Norge, Finland eller Ryssland. Det är en dag som vanligen uppmärksammas med aktiviteter och kulturarrangemang.
Samerådets 15:e samekonferens beslutade 1992 i Helsingfors att samernas gemensamma nationaldag skall vara den 6 februari. Nationaldagen firades för första gången 1993. Den 6 februari 2007 vajade för första gången den samiska flaggan utanför Stockholms stadshus på nationaldagen. 2014 vajade flaggan för första gången utanför Uppsala universitet.
Varför den 6 februari?
Det första samiska landsmötet hölls i Tråante/Trondheim den 6 februari 1917. Mötet samlade över hundra samer från Sverige och Norge, därav en stor del kvinnor.
Det var första gången i den samiska historien som nord- och sydsamer från Norge och Sverige samlades till ett gränslöst möte för diskutera gemensamma problem. Därför har den 6 februari valts som en viktig symboldag för alla samer, oavsett vilket land man bor i. Året därpå vid samma tid hölls ett liknande möte i Östersund.
Den samiska flaggan är för alla samer.
Från Internet av Siv
Sur Hyppeln kun la Ornitologia Asocio de Gotenburgo
de Jan Hellström
Ventoŝirmejo de la pado sur okcidenta Hyppeln.
Hieraŭ, kiam mi forlasis la loĝkvartalon, estis griza vetero kaj venis pluveto, sed alveninte sur la insulo Hyppeln inter la plej ekstremaj mar-ŝeroj la pluvo ĉesis kaj iomete heliĝis. Ni faris promenon ĉirkaŭ la insulo rigarde serĉante fiŝkaptantajn tufkormoranojn, nigrajn uriojn kaj preterflugantajn nigrajn maranasojn. Roger Eskilsson, kiu bone konas la birdan vivon ĉi tie, gvidis la promenadon.
Post kelkaj horoj ekstere, estis bone havi varman supon kun krespoj ĉe la kutima restoracio kun mara panoramo de Öckerö.
Panoramo de Hyppeln al Rörö.
På Hyppeln med Göteborgs Ornitologiska Förening
Igår när jag åkte från bostadsområdet var det grått och kom lite lätt nederbörd, men väl ute på Hyppeln i det yttersta havsbandet höll det upp och ljusnade lite. Det blev en promenad runt ön med spaning på fiskande toppskarvar och tobisgrisslor och förbiflygandde sjöorrar. Roger Eskilsson, som känner till fågellivet här ute väl, ledde denna vandring med GOF.
Efter några timmar ute var det gott med en varm soppa med pannkakor på stamstället med havsutsikt på Öckerö.
Vidaĵo de okcidenta Hyppeln.
Plenluno en Finnlando
de Raita Pyhälä
Ni havis tre belan plenlunon en la pasinta semajnfino. Mi provis trovi lokon plej foran de stratlampoj kaj multe marŝis. Mi fotis ankaŭ mian propran korton. Jam oni parolas pli ”lumopoluo” kaj defendas malhelon, ĉar la lumpoluo malhelpas rigardadi la ĉielon, nordlumojn kaj stelojn.
Memorindaĵo ĉe Morups Tånge
de Renate Säfström
Roskarl/Koluma ŝtonturnulo
Skärsnäppa/Markalidro
Helt magiskt
En flock med skärsnäppor och
roskarlar landade nära mig där jag
låg på mage i tångbanken.
 
Absolute magia
Aro da markalidroj kaj ŝtonturnuloj
alteriĝis proksime de mi, kie mi kuŝis
sur la stomako en la fukbenko.
Nordo kaj sudo
de Jan Bondesson,
elkreskinta en la plej norda Svedio
Svedio estas longforma lando. La rekta distanco estas 1 572 km inter la plej norda punkto, Treriksröset en la komunumo de Kiruna, Laponio, kaj la plej suda, Smygehuk, en la komunumo de Trelleborg en Skanio.
Jan rakontas:
Mia elkreskado en la nordo signife diferencas de tiu de miaj infanoj, kiuj elkreskis en la sudo de Svedio, en Alingsås. Mi elkreskis en Svappavaara, en la landlimo inter Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
Kiel infano, mi neniam vidis porkon, krom en bildoj. Importita kristnaska ŝinko estis havebla, sed ne estis ŝinko en la ĉiutaga vivo. Tiam homoj manĝis sekigitan boacan viandon kaj marinitan bovaĵon en ladskatoloj, importitan el Usono. Fridigitaj transportoj ne estis haveblaj tiel norden, kun la escepto de oranĝoj, kiuj venis per fridŝipo al Narvik en Norvegio kaj de tie al Kiruna per trajno.
En tiu tempo, multaj vilaĝanoj aĉetis oranĝojn rekte el la ĉaro. La sama povus validi por bananoj kaj tomatoj. Krom hejmkultivitaj terpomoj, tute ne estis legomoj. Mia avo estis la ĝenerala agento por preskaŭ ĉio, kio estis aĉetita el sudaj landoj, precipe el Germanio. Tuta segejo el Germanio estis lia plej granda importaĵo.
Tiuj kun meänkieli (= nia lingvo – finna-sveda dialekto) kiel hejma lingvo en la mindistrikto nomiĝas Lantalaiset, dum tiuj en Tornedalen laŭdire estas ĉefe nur meänkieli-parolantoj.
Miaj kunludantoj estis ĉefe lantalaiset kaj sameoj. La sameaj infanoj venis de la loĝlernejo en Gällivare dum decembro – januaro.
En Svappavaara, la sameoj havis la t.n. dispartigon de boacogregoj, t.e. ke boacoj estis kolektitaj, buĉitaj kaj venditaj. En la herbejo de la najbaro, ni vilaĝinfanoj kaj la sameaj infanoj havis nian propran boacan dispartigon. Ĉirkaŭe kuŝis multe da boacaj kornaroj kaj ni vilaĝaj infanoj kuris kun ili sur la kapo dum la sameaj knaboj ekzercis ĵeti lazojn. Ni sovaĝe batalis por liberiĝi.
La vilaĝo kaj ĉirkaŭaj vilaĝoj ankaŭ loĝigis pli maljunajn sameojn kiuj ne plu povis elteni la boacbredan vivon. Tiuj, kiuj mortis dum la jaro, estis kondukitaj, kiam la frosto malaperis, al Jukkasjärvi, kie la sameoj havis sian tombejon.
La diservo estis bazita sur læstadian-ismo, branĉo ene de la sveda eklezio. La ĉirkaŭaj vilaĝoj laŭvice organizis renkontiĝojn, kiuj daŭris dum trisemajnaj periodoj.
Kelkajn matenojn dum la semajno, ni infanoj en klasoj 4–5 estis devigitaj partopreni la preĝkunveno en Svappavaara. Estis turmento sidi sur malmolaj lignaj benkoj kaj aŭskulti la predikojn de 12 pastroj en meänkieli. La 13-a tradukiĝis al la sveda.
Estis glosolalio, likutuksia, kaj ĝi finiĝis per pardonpeto al ni infanoj – sed mi ne scias pro kio. Eble ni estis rigardataj kiel senkulpaj kristinfanoj.
En mia lernejo, la sveda estis la instrulingvo. En mia familio la hejma lingvo estis la sveda, same kiel en la familio de alia samklasano. Ĝi donis al ni lingvajn avantaĝojn. Dum paŭzoj, meänkieli estis la lingvo de elekto. Hodiaŭ mi ne plu povas paroli tiun lingvon, sed mi ankoraŭ komprenas ĝin.
Kiel infano, mi iam vizitis mian onklinon, kiu estis stalestrino en la bieno Julita en Smolando. Iam bovino naskis en arbara areo kaj ni estis survoje por vidi kiel tio finiĝis. Survoje mi vidis vicon de nigraj glicirizpecoj. Mia onklino haltigis min antaŭ ol mi povis preni unu por meti en mian buŝon. Ili estis nigra arbaraj limakoj.
Pro la klimata ŝanĝiĝo, multaj specioj nun moviĝas pli norden. Kiam mi elkreskis, apenaŭ ekzistis ”blankaj birdoj” kiel ekzemple mevoj kaj ŝternoj, nun estas amase da ili.
La kvin grandaj rabobestoj, kiuj nun estas protektitaj kontraŭ ekstermiĝo, tamen troviĝis. Estis urso, lupo, gulo, linko kaj reĝa aglo. Mi renkontis ilin ĉiujn, krom linkoj.
La gubernia administracio tradicie respondecis pri donado de ĉasaj kaj fiŝkaptaj rajtoj al la publiko kaj determini la maksimuman nombron da boacoj permesitaj en la areo. Estas risko de tropaŝtado. Niaj najbaraj landoj, Norvegio kaj Finnlando, rigardas kun malaprobo niajn boacojn ŝtelante la boaclikenon de ilia boacaro.
Sapmi – la lando de la sameoj – estas dividita en sameajn vilaĝojn. Nur sameoj kiuj okupiĝas pri boacpaŝtado povas esti membroj de samea vilaĝo. Tiuj kiuj ne faras tion, ja la plimulto de tiuj, kiuj konsideras sin sameoj, ne havas la rajton ĉasi kaj fiŝkapti en la vilaĝo. Tio estas fonto de malkonkordo inter sameoj.
Lastatempe, la Alta kortumo decidis, ke la vilaĝo Girjas Sámi transprenu la rajtojn de la gubernia administracio en Norrbotten. Tio donis al Girjas pli grandajn ŝancojn adapti la ĉasadon al la migradoj kaj naskoj de la boacoj. Multaj aliaj sameaj vilaĝoj nun petas la samajn rajtojn kiel Girjas en siaj respektivaj distriktoj.
Boacaj insignoj estas kombinaĵo de incizoj tranĉitaj en la dekstrajn kaj maldekstrajn orelojn de la boacoj. La boaca insigno estas unika por ĉiu boaca posedanto kaj surbaze de la insigno, la posedanto de la boaco povas esti identigita.
Mia bofrato estas de samea deveno kaj posedas boac-insignon. Li ne estas boacpaŝtisto kaj tial ne rajtas esti parto de iu samea vilaĝo, sed pro nostalgiaj kialoj li kaj mia fratino posedas kelkajn boacojn, kontraktitajn al boacpaŝtisto en la vilaĝo Talma Sami. Tamen, boacoj ne respektas tiajn interkonsentojn. Antaŭ iom da tempo ili migris supren en la regionon de Karesuando ĉe la finna landlimo.
En la nordo estas ankaŭ kelkaj kväner – popolgrupo pri kiu estas rakontita en la libro pri la vikingo Orm la ruĝa. Ili troviĝas ĉefe ĉe la marbordoj de Norvegio, sed ne estas tute facile scii kiu estas kiu.
En Interreto mi trovas la jenon:
La grupo, kiu pretendas esti kväner, konsistas ĉefe el norvegaj kväner, finnaj arbaraj laponoj, svedaj tornedal-anoj, lappalaiset kaj lantalaiset. Kväner kredas ke tiuj grupoj estas ”parafrazoj” por la sameaj homoj, kiuj enloĝiĝis en norda Svedio, Finnlando kaj Norvegio antaŭ ol la ŝtatlimoj estis desegnitaj. Se tiel estas, kväner estas nordia indiĝena popolo.
(https://www.suonttavaara.se/dokument/Uppsats.html).
Hodiaŭ, infanaj elkreskaj kondiĉoj ne estas tiel malsamaj en la nordo kaj la sudo kiel ili estis kiam mi elkreskis.
Mi scivolas, kion la nunaj junuloj iam rakontos al siaj gefiloj aŭ genepoj pri sia edukado.
La klimata krizo povas, kompreneble, draste ŝanĝi la vivkondiĉojn. Ĉiuj minindustriaj projektoj en la regiono estas de granda graveco por efektivigi la verdan transiron.
/Jan Bondesson
Norr och söder
av Jan Bondesson, uppvuxen i nordligaste Sverige
Sverige är ett avlångt land. Fågelvägen är det 1 572 km mellan den nordligaste punkten, Treriksröset i Kiruna kommun Lappland och den sydligaste, Smygehuk i Trelleborgs kommun i Skåne.
Jan berättar:
Min uppväxt i norr skiljde sig väsentligt från mina barns, som växte upp i södra Sverige, i Alingsås. Jag växte upp i Svappavaara, i gränslandet mellan Norge, Sverige och Finland.
Som barn såg jag aldrig någon gris, annat än på bild. Importerad julskinka förekom, men i vardagslag fanns ingen skinka. Då åt man torkat renkött och corned beaf på burk, importerad från USA. Kylda transporter fanns inte dit upp med undantag för apelsiner, som kom med kylfartyg till Narvik och därifrån till Kiruna på tåg.
Då stod många bybor och köpte apelsiner direkt från vagnen. Detsamma kunde gälla bananer och tomater. Utöver egenodlad potatis förekom inga grönsaker alls. Min farfar var generalagent för i stort sett allt som köptes från sydligare länder, framför allt från Tyskland. Ett helt sågverk från Tyskland var hans största import.
De med meänkieli (= vårt språk – en finsksvensk dialekt) som hemspråk I gruvdistriktet kallas Lantalaiset, medan de i Tornedalen i huvudsak bara sägs vara meänkielitalande.
Mina lekkamrater var i huvudsak lantalaiset och samer. Samebarnen kom från internatskolan i Gällivare under december – januari.
I Svappavaara hade samerna s.k. renskiljning, dvs. man samlade ihop renar, slaktade och sålde. På grannens äng hade vi bybarn och samebarnen vår egen renskiljning. Det fanns gott om renhorn liggande och vi bybarn sprang omkring med dem på huvudet, medan samepojkarna tränade att kasta lasso. Vi kämpade vilt för att komma loss.
I byn och kringliggande byar inhystes även äldre samer, som inte orkade med renskötarlivet längre. De, som dog under året, fördes, när tjälen gått ur jorden, till Jukkasjärvi, där samerna hade sin kyrkogård.
Gudstjänstlivet vilade på læstadianismen en gren inom svenska kyrkan. Byarna runtomkring turades om att anordna möten, som varade i treveckorsperioder.
Ett par förmiddagar under en vecka var vi barn i klass 4 – 5 tvingade att delta i bönemötet i Svappavaara. Det var en plåga att sitta på hårda träbänkar och lyssna på 12 prästers predikningar på meänkieli. Den 13:de översatte till svenska.
Det förekom tungomålstalande, likutuksia, och avslutades med att man bad oss barn om förlåtelse – för vad vet jag inte. Kanske sågs vi som oskyldiga kristusbarn.
I min skola var det ju svenska som gällde. I min familj var hemspråket svenska liksom hos ytterligare en klasskamrats familj. Det gav ju oss språkliga fördelar. På rasterna var det meänkieli som gällde. Idag kan jag inte tala det språket längre, men jag förstår det fortfarande.
Som barn fick jag en gång gästa min moster som var ladugårdsförman på gården Julita i Småland. En ko hade kalvat i ett skogsparti och vi var på väg att se hur det hade gått. På vägen såg jag en rad svarta lakritsbitar. Min moster stoppade mig, innan jag hann plocka upp en för att stoppa i mun. Det var svarta skogssniglar.
På grund av klimatförändringen har idag många arter tagit sig norrut. Då jag växte upp fanns det knappast några ”vitfåglar ” som t.ex. måsar och trutar, nu är det fullt av dem.
De fem stora rovdjur, som nu har skydd mot utrotning, fanns däremot. Det var björn, varg, järv, lodjur och kungsörn. Jag har stött på dem alla, utom lodjur.
Länsstyrelsen har traditionellt haft ansvar för att bevilja allmänheten jakt och fiskerätt och bestämma högsta antalet tillåtna renar i området. Risk finns nämligen för överbetning. Våra grannländer, Norge och Finland ser med ogillande på att våra renar stjäl deras renars renlav.
Sapmi – samernas land – är indelat i samebyar. Medlem i sameby kan bara samer, som idkar renskötsel, vara. De som inte gör det, dvs. majoriteten av de, som räknar sig som samer, har inte rätt till jakt och fiske i byn, vilket är en källa till osämja mellan samer.
Nyligen har högsta domstolen fastslagit, att Girjas sameby tar över Länsstyrelsens rätt i Norrbotten. Det har givit Girjas större möjligheter att anpassa jakten till renarnas vandringar och kalvning. Många andra samebyar begär nu i domstol samma rätt som Girjas i sina respektive län.
Renmärken är en kombination av snitt skurna i renarnas höger och vänster öra. Renmärket är unikt för varje renägare och utifrån märkningen kan man identifiera ägaren till renen – en person.
Min svåger är av samesläkt och äger ett renmärke. Han är inte renskötare och får följaktligen inte vara med i någon sameby, men han och min syster äger av nostalgiska skäl några renar, inackorderade hos en renskötare i Talma sameby. Renar respekterar dock inte sådana avtal. De hade för en tid sedan vandrat upp i Karersuandotrakten vid finska gränsen.
I norr finns det också en del kväner – en folkgrupp som det berättas om i boken om vikingen Röde Orm. De finns huvudsakligen kvar vid Norges kuster, men vem som är kvän är inte helt lätt att veta.
På Internet hittar jag följande:
Den grupp som hävdar att de är kväner består främst av norska kvener, finska skogslappar, svenska tornedalingar, lappalaiset och lantalaiset. Kväner anser att dessa grupper är omskrivningar för ett och samma folk, vilka bebodde norra Sverige, Finland och Norge innan statsgränserna drogs. Om så är fallet är kvänerna en nordisk ursprungsbefolkning.
(https://www.suonttavaara.se/dokument/Uppsats.html).
Idag är barns uppväxtvillkor inte så olika i norr och söder, som då jag växte upp.
Undrar vad dagens unga en gång kommer att berätta för sina barn eller barnbarn om sin uppväxt.
Klimatkrisen kan ju förstås förändra levnadsvillkoren radikalt. Alla gruvprojekten har stor betydelse för genomförande av den gröna omställningen.
/Jan Bondesson
Nova monero 5000 Steloj el plateno
La Aŭstria Monerfarejo AG pregas 2025 platenan moneron kun nominala valoro de 5000 Steloj.
Eldonkvanto: Nur 25 ekzempleroj.
Materialo pura plateno 999,5/1000.
Diametro 30 mm ± 0,1 mm.
Maso 15,56 g ± 0,1 g (½ unco).
Prezo: 1200 €
Pregita en ringo, ripa rando, stampita, kvalito prooflike. Pakita en travidebla akrila kapsulo.
Averso: (teksto: vidu la bildon) Platenstampo laŭ Aŭstria leĝo Pt 950.
Reverso: Motivo prenita el 50 Steloj ”JULIA ISBRÜCKER ESPERANTO 1887–1971 ktp.”
Informoj: Walter Klag, Vieno esperanto@chello.at
El Odessa, Ukrainio
Tatjana Auderskaja sendis ĉi tiun bildon, eble inspirita de la bildo de Ingegerd pri la domo de Herzia en la januara numero. La anguloj similas. La milito kompreneble malheligas la vivon, sed Tatjana tamen estas kreiva. Jen unu el ŝiaj tekstoj en la taglibro. /Siv
La eksperimento № 3824
Verkita de Tatjana Auderskaja
La laboratorio jam estis senhoma.
De la sojlo li ankoraŭfoje ĵetis rigardon al la termostato, kie estis tenataj, je konstanta temperaturo, Petri-pladoj kun liaj kultivaĵoj. Ĉio estis en ordo.
Li elŝaltis la lumon kaj ŝlosis post si la pordon.
* * *
Sekvan matenon la novaj kultivaĵoj estis transplantitaj al nutrivaj substratoj. En grandega laboratoria termostato la globetoj de nutrivaj substratoj estis alpendigitaj al rotacia bazo, kiu malrapide turnis sin ĉirkaŭ la centra grandkapacita lampo, por ke estu egalmezura la distribuo de lumo kaj varmo.
En la termostata ŝrankego samtempe estis efektivigataj multaj eksperimentoj, tamen kunlaborantoj de la laboratorio ne malhelpis unu al la alia: la lumo de fremdaj lampoj ne influis ceterajn kultivaĵojn.
* * *
La eksperimento estis komencita, kaj notita en la registra libro sub la numero 3824 «La elbredo de memekstermanta kultivaĵo».
Poste ĉio pasis laŭ normala ordo. Plikreskigo de la tavolo de biomaso, diligenta esploro de internaj ĝiaj procezoj sub mikroskopo kaj laŭ biokemiaj rimedoj (estis prenataj la provaĵoj por analizoj), notoj en la taglibro de la eksperimento.
Amasiĝis la materialo por disertaĵo; ankoraŭ kelkajn seriojn da eksperimentoj – kaj eblas granda sukceso. La temo estas multpromesa: tiuj kultivaĵoj, aldonitaj al certaj substratoj, povas atribui al ili tute novajn kvalitojn, tre utilajn por la nacia mastrumado. Oni povas ricevi imponan ekonomian efekton.
* * *
Tamen neniu ekonomia efekto rezultiĝis. Anstataŭ memekstermi, lasinte post si la kulturigitan substraton, tiu kultivaĵo ekstermis ankaŭ la substraton. La 30-an tagon de la eksperimento, la globeto kun la febla kraketo krevis.
En ĝiaj restaĵoj oni ne povis trovi la spurojn de la enigita «viva materio», tamen ankaŭ por iuj mastrumaj celoj tiuj disfalantaj en la mano mukozaj buloj ne taŭgis.
La unua eksperimento sukcesis nur duone.
* * *
Plua esplorado de memekstermantaj kultivaĵoj kondukis lin al multaj eltrovoj; li defendis la tezon, iĝis laŭreato de kelkaj sciencaj premioj.
Elbreditaj de li kultivaĵoj efektivigadis nun amason de tre bezonataj produktoj, kaj ĝuste je la indikita tempo malaperadis senspure.
Sed la unua, sensukcesa globeto nomiĝis en la lingvo de ĝiaj loĝantoj «Tero», kaj multaj milionoj da jaroj forfluis tie antaŭ ol ĝia brila civilizacio venis al sia fino en la glora batalo de siaj grandpotencoj.
Tatjana Auderskaja
Klientoj venas, klientoj iras…
de Ingegerd Granat
La ”Macken” (benzinstacio), jes, kie ĝi estis?
Nu, ĝi estis en la malgranda vilaĝo ”Bitterna” en Vestrogotio. Malgranda komunumo kiu dormetas, kvazaŭ restis en la kampareca, kaj tie, ĝuste tie, Claes Eriksson kaj partoj de la komikgrupo ”Galenskaparna” (la frenezuloj), lokigas Roy kaj Roger por labori en ”Macken” kaj preni la tagon kiel ĝi venas kaj fariĝas tre aventureme en la tuta kvieto de la kamparo. Multaj estas la replikoj, kiuj fariĝis superregaj kaj estas referencataj en la ĉiutaga konversacio.
Ekzemple: ”Voku min poste!”, ”Blanka Opel”, ”Oni devus havi ruldomon”, ”Lito, lito, lito”, ktp…
La ”Macken” en Bitterna forbrulis la 4-an de majo 2014. Mi ne scias kio okazis pri la monkolekto, kiu estis komencita tiam por rekonstrui ĝin. Estis ŝajne kelkaj gastuboj kiuj kaŭzis la fajron kaj tial la fajrobrigado lasis la konstruaĵon bruli ĝis la grundo.
La ”Galenskaparna” kaj ”After Shave” donis al ni multajn amuzajn travivaĵojn kaj jen ekzemploj de kelkaj, kiujn mi opinias aparte amuzaj:
”La Macken”, ”La ŝraŭbo estas malfiksita”, ”Staciestro brulas”, ”La porko en la sako” kaj la listo povus esti multe, multe pli longa se vi listigus ĉiujn tridek ok programojn, jes la grupo estis tre produktiva!
”Galenskaparna” estis la grupo kun teatro kaj la grupo ”After Shave” signifis barbershop (barbirejan kantadon). Nuntempe ili estas rigardataj kiel komuna grupo.
Kiuj tiam estis tiuj, kiuj estis tiel produktivaj kaj gajigis kaj amuzis la svedojn siatempe?
Nu, estis ĉi tiuj: Claes kaj Anders Eriksson, ili estas fratoj kaj poste Jan Rippe, la laca mekanikisto en ”Macken”, Knut Agnred, li kun la kanto ”Borås Borås”, Per Fritzell, li kiu ”devus havi karavanon” kaj Kerstin Granlund kiu estas tre elstara en ĉiuj kuntekstoj.
La grupo ankaŭ inkludis Peter Rangmar ĝis la 25-a de majo 1997 kiam li mortis en aĝo de 40.
https://www.youtube.com/watch?v=Xt4eP9IEO3Y
Kunderna kommer, kunderna går…
av Ingegerd Granat
”Macken”, ja, var låg den?
Jo, den låg i den lilla byn Bitterna i Västergötland. Ett litet samhälle som slumrar, liksom stannat kvar i det lantliga, och där, just där låter Claes Eriksson och delar av ”Galenskaparna”, Roy och Roger arbeta på ”Macken” och ta dagen som den kommer och det blir väldigt äventyrligt i den totala stillheten på landet. Många är de repliker som blivit tongivande och som det refereras till i det dagliga samtalet.
T.ex: ”Ring mej sen!”, ”En vit Opel”!, ”Man ska ha husvagn”, ”Säng, säng, säng”, mm…
Macken i Bitterna brann ner den 4:e maj 2014. Jag vet inte hur det gick med den insamling som då startades för att bygga upp den igen. Det var tydligen några gasoltuber som var orsaken till att den brann ner och att brandkåren lät den brinna ner till grunden.
”Galenskaparna” och ”After Shave” har gett oss många roliga upplevelser och här kommer exempel på några som jag tyckt varit särskilt roliga:
”Macken”, ”Skruven är lös”, ”Stinsen brinner”, ”Grisen i säcken” och listan kan bli mycket, mycket längre om man skulle räkna upp alla trettioåtta programmen, ja gruppen var mycket produktiv!
”Galenskaparna” var gruppen med teater och ”After Shave” stod för barbershopsång. Numera ser man dem som en gemensam grupp.
Vilka var det då som var så produktiva och gladde och roade svenskarna på sin tid?
Jo, det var de här: Claes och Anders Eriksson, de är bröder och sedan Jan Rippe den trötte mekanikern i Macken, Knut Agnred, han med sången ”Borås Borås”, Per Fritzell, han som ”ska ha husvagn” och Kerstin Granlund som är mycket tongivande i alla sammanhangen.
I gruppen ingick också Peter Rangmar fram till den 25:e maj, 1997 då han avled 40 år gammal.
https://www.youtube.com/watch?v=Xt4eP9IEO3Y
Pri vikingaj vojaĝoj
Vikingoj, kiuj vojaĝis okcidenten
Ĉefe ili celis fari novajn kontaktojn por komerco, aŭ simple malkovri novajn terojn kaj sperti aventuron. En multaj kazoj, ili ekiris al nuraj rabadoj. Tiuj kutimis sekvi sukcesajn vojaĝojn faritajn de komercistoj tra nekonataj maroj.
La danoj preferis la Britajn Insulojn kaj iam ĉirkaŭ la jaro 793 ili faris sian unuan ekspedicion. En la ”Anglo-Saxon Chronicle” de la naŭa jarcento, estas skribite ke ĉi-jare estis viditaj severaj antaŭsignoj kiel ekzemple ”furiozaj kirlventoj” kaj ”fajraj drakoj” flugantaj en la aero. Krome, ĝi diras ke ”baldaŭ post tiu sama jaro, la 8-an de januaro, paganaj viroj kruele detruis la preĝejon de Dio en Lindisfarnland.
Anglio kaj Irlando pruvis esti sukeraĵejoj por la vikingoj. Ili estis precipe kruelaj kontraŭ la monaĥejoj, kie ili trovis netakseblajn artajn trezorojn en arĝento kaj oro. Multaj monaĥoj estis prenitaj sur la ŝipon por esti venditaj kiel sklavoj.   /Siv
La nornoj en la nordlanda mitologio
Nornoj estas diinoj de sorto en norena mitologio. En la moderna islanda, nornor signifas ”sorĉistinoj”. Tri nomitaj nornoj aperas: Urd, Verdandi kaj Skuld.
La nornoj laŭdire vivis en domo ĉe la radikoj de la mond-arbo Yggdrasil (= frakseno) plej proksime al la Urdar-puto. Tie ili prenis akvon el la puto kaj sablon el la tero ĉirkaŭ la giganta frakseno kaj verŝis ĝin sur la arbon, por ke ĝiaj branĉoj ne sekiĝu aŭ putru.
De la priskribo de la nornoj, ŝajnas ke la nordanoj estis fatalistoj kaj, kiel ĉe la grekoj, la kapricoj de la sorto ankaŭ inkludis la diojn. Ili aperis kiam persono estis mortonta kaj homoj parolis pri ”la kruela sorĉistino”.
Leginte Orm la ruĝa mi interrete trovis priskribojn de la vikinga kredo.
/ Siv
Eksterterano vizitos Berlinon
de Ronald Schindler, Berlino
El ELBB-Informilo – 2025/02
La Tempomaŝin-navigisto vizitos la teron la 7-an de februaro.
Vendredon, la 7-an de februaro 2024 je la 16-a, venos al la HaM (Mierendorffplatz) la tempomaŝino-navigisto ”Phila” (kaŝnomo) kaj estrarano de la ELBB: Philipp Sonntag. Li volas transgalaksie raporti pri la kvartalo. En Esperanto kompreneble, ĉar tiu estas la sola lingvo, kiun la eksterteranoj povas kompreni kaj akcepti.
Phila, mem civilizita eksterterano, ŝatas vestiĝi kiel homo ĉar li apenaŭ havas felon kaj alie estus malvarma por li. Li demandas nin en la spirito de Immanuel Kant: ”Kion ni povas scii, fari, esperi – kaj kiuj ni estas vere?”
Li ankaŭ parolas ĉiajn sensencaĵojn, foje en la germana. Tipe germana.
Ĉiuj esperantistoj el ELBB kaj interesuloj, inkluzive de homoj, estas bonvenaj. Estos nur unufoje en HaM, do tiam: ”Estu ĉi tie, ĉiuj”, venu al HaM!
Lokon kaj tempon vi trovas sub <<<03>>> ! <<<02>>>
Se vi iel havas kontakton kun Berlino, bv skribi al Ronald Schindler ronaldschindler@web.de     / Siv
Kritiko
El Berlino, La ELBB-Informilo – 2025/02
Vi malsukcesas, oni kritikas vin.
Vi sukcesas, oni kritikas vin.
Vi estas societema, vi estas kritikata.
Vi estas introvertita, kritikata.
Vi malĝojas, oni kritikas vin.
Vi estas feliĉa, oni kritikas vin.
Vi estas dika, oni kritikas vin.
Vi estas maldika, oni kritikas vin.
Vi estas en rilato, oni kritikas vin.
Vi estas fraŭlo, oni kritikas vin …
Fakte, kion ajn vi faras, vi estas kritikata … Ĉesu zorgi, ĉesu aŭskulti aliajn, kaj faru tion, kion via intuo kaj via koro diras al vi fari … kaj fine vi fariĝos la persono, kiun vi vere estas!
Kore, Honoré Sebuhoro el Norda Kivu / DR Kongolando
Sendita al Gotenburgo de Ronald Schindler ronaldschindler@web.de
Kiuj nomoj estis la plej popularaj en 2024 en Svedio por novnaskitoj?
Por knabinoj:
1. Alma  2. Alice  3. Olivia  4. Elsa  5. Vera
Por knaboj:
1. Noah  2. William  3. Hugo  4. Liam  5. Adam
Veteroj
Amu la svedajn sezonojn!
Diableta polen-alergio!     Fi do! Kia varmo!
Diable! Pluvego!         Damne kiel malvarme!
La vetero neniam taŭgas!
/Ingegerd
La mirinda insularo de Gotenburgo
de Ingegerd Granat
Ĝuste nun, la planado estas en plena svingo por la Somera kurso, kiu fariĝis ia tradicio ĉe la gotenburga klubo. Ĉi-foje okazos la seminario dum la semajnfino 23–25 majo sur insulo Öckerö, en Nimbusgården, kiu estas tre proksime al la pramterminalo.
Nimbusgården estas kongresejo ligita al la libera eklezio Equmenia kun bona manĝaĵo, loĝejo kaj agrabla ĉirkaŭaĵo. Por tiuj, kiuj volas kunporti sian aŭton, estas parkejo apud Nimbusgården. Ni loĝos en kabanoj por 4 plenkreskuloj, manĝos en la manĝosalono kaj studos en la konferenca salono. Ĉiam estas vegetara manĝaĵo sed ili ne havas rajtojn por alkoholo. Tiam vi povas iri al Hönö, ne malproksime de tie. Sed ĉi-foje la lingvo estas la ĉefa afero.
Ni esperas, ke esperantistoj el proksimaj kaj foraj lokoj aliĝos al ni. Ni planas konversacian nivelon kaj nivelon por tiuj, kiuj estas en la komenco de la lingvo. Tamen gravas havi fundamenton por stari. Estos pli amuza tiam.
La prezo por ĉi tiu seminario estos ĉirkaŭ 2000 SEK/persono, sed ni garantias, ke vi havos agrablan sperton.
Komencu ŝpari jam nun!
La Gotenburga insularo estas dividita en la norda kaj la suda insularoj.
La insulo, kiun ni vizitos, situas en la norda insularo. Cetere, ankaŭ troviĝas la insuloj Björkö, Fotö, Grötö, Hyppeln, Hälsö, Hönö, Kalvsund, Källö-Knippla kaj Rörö – kaj Hisingen kompreneble, la plej granda kaj plej loĝata insulo.
Sur Öckerö oni povas vidi militajn tombojn el la unua kaj la dua mondmilitoj, la maro estis maltrankvila loko. Kaj anglaj kaj germanaj soldatoj estas entombigitaj ĉi tie. Unu penso, kiu venas al la menso, kiam oni rigardas la multajn ŝerojn kaj la larĝan maron, estas kiel grava estas vivi en paco kaj libereco kaj povi paroli unu kun la alia. Ĉiu tago estas aventuro.
La suda insularo ankaŭ estas vizitinda kaj estas regulaj boatlinioj tien. Vi pagas per la karto de Västtrafik (Okcidenta trafiko).
La sudaj insuloj estas: Asperö, Brännö, Donsö, Galterö, Knarrholmen, Kårholmen, Källö, Känsö, Köpstadsö, Rivö, Sillfarsholmen, Sjumansholmen, Lilla Förö, Stora Förö, Stora Mosskullen, Styrsö, Tistlarna, Valö, Vargö, Vinga kaj Vrångö.
Kion do pri la ideo iri danci sur la kajponto sur Brännö aŭ iri kun puŝĉareto sur Köpstadsö? Ĉiuj insuloj, kaj en la nordo kaj en la sudo, estas specialaj. Kaj ĉiu suna somera tago sur unu el ĉi tiuj insuloj estas memorinda.
Do surpaŝu la magian tapiŝon kaj forflugu kiam venos la tempo!
Registrado je la retpoŝtadreso: gbg@esperanto.se
La kotizo, 2 000 SEK, devos esti pagita antaŭ 1a majo, plusgiro: 436 12-1
Göteborgs fantastiska skärgård
av Ingegerd Granat
Just nu planeras det för fullt för Sommarkursen som blivit något av en tradition i Göteborgsavdelningen. Denna gång blir det ett veckoslutsseminarium den 23, 24 och 25 Maj på Öckerö, på Nimbusgården, som ligger väldigt nära färjeläget.
Nimbusgården är ett Equmeniaanknutet konferenscenter med god mat, boende och trevliga omgivningar. För den som vill ta med bilen finns det parkering i anslutning till Nimbusgården. Vi kommer att bo i stugor för 4 vuxna, äta i matsalen och studera i konferenslokal. Det finns alltid vegetarisk mat men de har inga rättigheter för alkohol. Då får man söka sig till Hönö inte långt därifrån. Men vid detta tillfälle är det ju språket som är huvudsaken.
Vi hoppas att esperantister från när och fjärran vill vara med oss. Vi planerar en Konversationsnivå och en nivå för dem som är i början av språket. Det är dock viktigt att man har en grund att stå på. Det blir roligare då.
Priset för detta seminarium kommer att landa på omkring 2000 kronor/person, men man får, garanterat, en trevlig upplevelse.
Börja att spara redan nu!
Göteborgs skärgård är indelad i Norra- och Södra skärgården.
Ön som vi ska bevista ligger i den Norra skärgården. Det gör förresten öarna Björkö, Fotö, Grötö, Hyppeln, Hälsö, Hönö, Kalvsund, Källö-Knippla, Rörö också. – Och så Hisingen förstås, den största och mest bebodda. Hisingen ligger närmast Göteborg och jag kan berätta att det bor esperantister där.
På Öckerö kan man se krigsgravar från både första och andra världskrigen, havet var en orolig plats. Både engelska och tyska soldater ligger begravda här. En tanke som dyker upp när man ser ut över de många skären och det vida havet är hur viktigt det är att leva i fred och frihet och kunna tala med varandra. Varje dag är ett äventyr.
Den södra skärgården är också värd att besöka och det går regelbundna båtlinjer dit. Man betalar med Västtrafikkort.
Öarna i Söder är: Asperö, Brännö, Donsö, Galterö, Knarrholmen, Kårholmen, Källö, Känsö, Köpstadsö, Rivö, Sillfarsholmen, Sjumansholmen, Lilla- och stora Förö, Stora Mosskullen, Styrsö Tistlarna, Valö, Vargö, Vinga och Vrångö.
Så vad sägs om att ta en dans på Brännö brygga eller köra skottkärra på Köpstadsö?
Alla öarna, såväl i norr som söder är speciella. Och varje solig sommardag på en av dessa öar är värd att komma ihåg.
Så sätt dig på den flygande mattan och flyg iväg när det blir dags!
Anmälan på mailadress: gbg@esperanto.se
Avgiften, 2 000 kr, ska vara betald senast 1 maj, plusgiro: 436 12-1
Somera seminario en Esperanto ĉe Nimbusgården, Öckerö, ekster Gotenburgo 23–25 majo 2025
Nun ni plene planas por la granda somera evento de 2025 en Öckerö!
Tre gravas, ke tiuj el ni, kiuj trovas Esperanton ekscita, kunvenu de proksime kaj de malproksime. Pasintjare ni estis sur Visingsö kaj estis vere kaj agrable kaj eduka, sen mencii kiom amuze estis renkonti novajn konatojn, revidi malnovajn kontaktojn kaj rimarki, ke komunumo donas tiom multe.
Vi estas kore bonvena registriĝi al la kurso en Öckerö. Tiam registriĝu ankaŭ se vi volas resti aŭ se vi volas vojaĝi tien kaj reen (se vi estas el Gotenburgo), la kurskotizo estas la sama por ĉiuj.
Estus amuze renkonti kiel eble plej multajn homojn el diversaj direktoj. Ni zorgis pri la taksadoj de Visingsö kaj ĉi-jare ni planas grupon por tiuj, kiuj estas en la komenco de la Esperanto-vojo kaj por konversaciogrupo.
Ni laboras pri la tuta planado kaj esperas, ke ĉio iros glate kaj ke de Öckerö ni povos akompani Ture Sventon sur la fluga tapiŝo ĝis Varsovio kaj renkonti la junan Zamenhof.
Koran bonvenon al ĉi tiu evento!
Aliĝo plej malfrue la 1-an de majo 2025 pri partopreno kaj tranoktado.
Legu la faktojn sube.
Gvidantoj: espereble unu-du polaj esperantistoj
Studmaterialo: Ture Sventon en Varsovio de Folke Wedlin.
Loĝado: 7 kabanoj rezervitaj kun ĉambro por 4 homoj en ĉiu + 1 dulita kabano (por 2 homoj)
Manĝoj:
Vendredo: lunĉo kaj vespermanĝo.
Sabato: matenmanĝo, lunĉo kaj vespermanĝo.
Dimanĉo: matenmanĝo kaj lunĉo.
Vegetara manĝaĵo haveblas.
Alkoholo ne estas servata.
Legomoj povas esti kombinitaj tiel ĝi fariĝas LCHF.
Aŭtoparkado kaj bushaltejo haveblas ĉe Nimbusgården.
La kurskotizo estas 2 000 SEK/persono kaj inkluzivas manĝaĵon, loĝadon kaj kurskostojn, la sama kotizo por ĉiuj eĉ se vi ne volas tranokti.
La ideo estas allogi agrablajn kaj interesajn vesperajn agadojn.
La kurskotizo estas pagita al pg 436 12-1.
Sinanonco al gbg@esperanto.se
Por pliaj informoj, kontaktu Ingegerd tel 073-5025332 aŭ retadreson ingegerd.granat@telia.com
Sommarseminarium i esperanto på Nimbusgården, Öckerö, utanför Göteborg 23–25 maj 2025
Nu planerar vi för fullt för 2025:s stora sommarevent på Öckerö!
Det är jätteviktigt att vi som tycker att Esperanto är spännande, samlas från när och fjärran. Förra året var vi på Visingsö och det blev verkligen både trevligt och lärorikt, för att inte tala om hur roligt det var att träffa nya bekantskaper, återse gamla kontakter och inse att gemenskapen är det som ger så mycket.
Varmt välkomna att anmäla er till Öckerökursen. Anmäl då också om du vill bo över eller om du vill resa fram och tillbaka (om du är Göteborgare), kursavgiften är samma för alla.
Det skulle vara roligt att träffa så många som möjligt från olika håll. Vi tog åt oss av utvärderingarna från Visingsö och i år planerar vi en grupp för dem som är i början av esperantovägen och en konversationsgrupp.
Vi jobbar på med all planering och hoppas på att allt ska gå i lås och att vi från Öckerö får följa med Ture Sventon på den flygande mattan till Warszawa och möta den unge Zamenhof.
Varmt Välkommen på detta event!
Anmälan senast 1:a maj 2025 om deltagande och om övernattning. Läs fakta nedan.
Ledare: förhoppningvis en eller två polska esperantister
Studiematerial: Ture Sventon i Warszawa av Folke Wedlin.
Boende: 7 stugor bokade med plats för 4 personer i varje + 1 tvåbäddsstuga (för 2 personer)
Måltider:
Fredag: lunch och middag.
Lördag: frukost, lunch och middag.
Söndag: frukost och lunch.
Vegetarisk mat finns.
Alkohol serveras inte.
Grönsaker finns att kombinera så det blir LCHF.
Bilparkering och busshållplats finns vid Nimbusgården.
Kursavgiften är 2 000 kr/person och innefattar mat, boende och kurskostnader, samma avgift för alla även om man inte vill övernatta.
Tanken är att locka till trevliga och intressanta kvällsaktiviteter.
Kursavgiften betalas till pg 436 12-1.
Anmälan till gbg@esperanto.se
För mer info, kontakta Ingegerd tfn 073-5025332 eller e-postadress ingegerd.granat@telia.com