AA
Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 82, Marto 2025
Novaj kaj malnovaj konstruaĵoj en la Gotenburga centro.
Magazino por kulturo kaj plezuro
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e-poŝto), kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e-poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e-poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Espeporko meditas
La fastobulko
En grasa mardo en Svedio oni tradicie manĝas fastobulkojn. La batita kremo kaj la surŝutita pudrosukero estas modernaj aldonoj. Iam oni manĝis la bulkon metitan en pelveto kun varma lakto, kaj multaj faras tion ankoraŭ. Jen recepto el 1880, la kursivigitajn recepterojn oni ne uzas nuntempe:
Eltranĉu rondan kovrilon supre de la bulkoj kaj elprenu kuleron da panaĵo. Miksu tion kun duoble da migdalmaso, iom da pistita cinamo, sukero kaj dika, dolĉa kremo. Oni ŝtopas la bulkojn per tiu maso, surmetas la eltranĉitan kovrilon kaj metas ilin en varmetan fornon aŭ en niĉon de kahelforno por reteni la varmecon. Oni ekboligas dolĉan lakton kun iom da sukero kaj pistitaj brogitaj migdaloj, kaj kun tio oni surtabligas la bulkojn.
La tago de la gepatra lingvo
ĉe ”Blå Stället” en Angereds Centrum ĵaŭdon 20 februaro
de Ingegerd Granat
Estis telefonvoko de la biblioteko en Angereds Centrum. Estis Güllü (Gülüzar Tuna) kiu estis en kontakto kun Inga Johansson, la esperantisto kiu iam laboris en la Urba biblioteko en Gotenburgo. Güllü volis inkluzivi Esperanton en la ”tago de la gepatra lingvo” kaj mi konsentis.
Do la tago venis. Gepatraj lingvoj estu respektataj. Tial la lokalo estis meblita per rondaj tabloj, po unu por ĉiu ”gepatra lingvo”. Oni simple iris al la tablo kun la ĝusta flago.
La prezento komenciĝis. Güllü, kiu gvidis la tuton, sendis mikrofonon inter la tabloj kaj iu ĉe ĉiu tablo parolis pri sia lingvo. Mi havis la honoron prezenti Esperanton, la lingvon kiu ne estis gepatra lingvo en la renkontiĝo. La avantaĝo de Esperanto estas ke ĝi fakte ebligas al ĉiu gepatra lingvo persisti. Neniu povas lerni ĉiujn lingvojn sed ĉiuj povus lerni Esperanton.
Pensu, ĉu ne estas amuze renkontiĝi kaj povi interparoli kun homoj el tute malsamaj partoj de la mondo, landoj kaj kulturoj? Almenaŭ mi pensas ke jes. Paroli de persono al persono, povi demandi demandojn pri la vivkondiĉoj kaj vivmaniero de aliaj homoj estas bonega, mi pensas.
Bona iniciato de ”Blå Stället” en Angereds Centrum. Ĉu do estis sukcesa renkontiĝo? Jes, preskaŭ neniu konis unu la alian kiam ĝi komenciĝis, sed multaj estis sufiĉe konataj kiam ĝi estis finita!
La vespero fluis en bona humoro kaj ni ĉe la Esperanto-tablo, Inga, Lasse, Zakia kaj mi, ĉiuj ricevis vizitojn de la aliaj tabloj kaj vizitis aliajn tablojn mem.
Fine, estis bona vespero kun vizitantoj el la tuta mondo! Ĉiuj povus porti hejmen novajn impresojn kaj novajn pensojn.
Komentoj de Lasse:
Esperanto estas disvastigita tra la tuta mondo. Ke ĝi disvastiĝis en ĉiuj partoj de la mondo, kiuj havas lingvan fonon el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, el kiuj fontas multaj el la vortoj de Esperanto, estas komprenebla, sed ke Esperanto tiel vaste disvastiĝis en Ĉinio kaj Japanio estas des pli rimarkinda.
Laŭ malnova esperantisto, Lars Forsman, kiu ne plu ekzistas, tio estas ĉar Esperanto havas gramatikon, kiu havas grandajn similecojn kun la skribitaj lingvoj de Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio, kiuj ankaŭ konsistas el ĉefaj vortoj kun aldonaj vortoj en simila maniero al niaj vortradikaloj kun prefiksoj kaj sufiksoj.
Homoj en Ĉinio kaj Japanio ne povas kompreni la parolajn lingvojn unu de la alia, sed iliaj skribaj lingvoj havas tre grandajn similecojn, ili povas skribi unu al la alia! Ĉe unu el la ĉinaj tabloj (fakte estis du) mi konfirmis tiun teorion, la skribitaj lingvoj estas 80% identaj!
Alia bona evento estis, ke Zakia interesigis viron el Surinamo pri Esperanto, do li efektive venis al la sabata Esperanto-renkontiĝo!
La 24an de februaro 2022 Rusio komencis la militon kontraŭ Ukrainio
Jan Bondesson manifestaciis en Alingsås por la kvara fojo kun la ŝildo ”NE al la milito de Putin!”.
Jan diris: La reago de la homoj plej ofte estis pozitiva. La plej junaj kaj la plej maljunaj estis la plej pozitivaj. Tiuj kiuj estas en la mezo de la laborvivo ŝajne ne atentis min.
Nun UNHCR strebas por ke la helpo atingu la ukrainojn: https://bit.ly/438gVHU
La invado de Ukrainio fare de Rusio (ankaŭ nomita la plenskala invado de Ukrainio por distingi ĝin de la invado de Krimeo fare de Rusio), komenciĝis ĉe tagiĝo la 24-an de februaro 2022. La invado estis parto de la rusia-ukrainia milito kaj estis antaŭita per la rusa agnosko de la du disfrakciigitaj regionoj Donbas kaj Lugansk en orienta Ukrainio tri tagojn antaŭ la invado.
Tio estis sekvita per la trudeniro de rusaj armetrupoj en Donec-basenon de orienta Ukrainio la 21an de februaro 2022. La invado ekigis la plej grandan rifuĝantkrizon en Eŭropo ekde la 2-a Mondmilito.
En la Budapeŝta Interkonsento de 1994, Rusio promesis ne uzi forton kontraŭ Ukrainio kaj respekti la sendependecon de Ukrainio kaj la tiam ekzistantajn limojn de la lando.
En 1997, Rusio kaj Ukrainio ankaŭ subskribis amikecan traktaton, promesante respekti unu al la alia sendependecon kaj limojn. Malgraŭ tio, Rusio lastatempe komencis aserti, ke Ukrainio apartenas al la rusa interesosfero, same kiel Ukraina SSR iam estis parto de Sovetunio. Ekde 2014, partoj de la teritorio de Ukrainio estis aŭ aneksitaj aŭ okupitaj sekve de nedeklarita delegita milito kontraŭ la lando.
La atako komenciĝis post kiam Rusio lanĉis tion, kion Kremlo nomis ”speciala armea operacio”, kun misilatakoj kontraŭ ukrainaj defendinstalaĵoj kaj terenaj invadoj laŭ kelkaj limsekcioj.
Komence de la milito, Rusio, kun pasiva subteno de Belorusio, okupis plurajn areojn en norda, suda kaj orienta Ukrainio. Poste, Ukrainio rekaptis kelkajn el tiuj areoj ĉirkaŭ Kyiv, Ĥarkovo kaj nun Ĥerson.
La internaciaj reagoj estis severaj, kun streĉitaj sankcioj kaj la suspendo de Rusio (kaj Belorusio) de granda nombro da internaciaj sportaj kaj muzikaj eventoj. Granda nombro da eksterlandaj kompanioj ĉesigis aŭ limigis siajn agadojn en Rusio.
La Internacia Puna Kortumo (ICC) kondamnis Putin pro militkrimoj. Tio signifas, ke membroŝtatoj de la kortumo estas devigataj alporti Putinon antaŭ la tribunalo en Hago. La sekvo estas ke militkrimuloj havas limigitan aliron por vojaĝi al ICC-membroŝtatoj. Svedio estas membro de la ICC.
La tribunalo havas 126 membrojn. Landoj kiuj kredas ke ili havas kialon suspekti ke ili povas esti procesigitaj estas ekster la ICC, aŭ ĉar ili ne aprobis la regulojn aŭ ĉar ili sindetenis de ratifi ilin.
Kiel rezulto de la invado, Rusio estis eksigita de la Konsilio de Eŭropo la 16-an de marto 2022.
El Wikipedia   / Siv
24 februari 2022 inledde Ryssland kriget mot Ukraina
Jan Bondesson demonstrerade i Alingsås för den fjärde gången med denna skylt.
Han sa: Människor reagerade oftast positivt. De yngsta och de äldsta var de mest positiva. De mitt i arbetslivet verkade inte lägga märke till mig.
Nu strävar UNHCR för att hjälpen ska nå ukrainarna: https://bit.ly/438gVHU
Rysslands invasion av Ukraina (även kallad Rysslands fullskaliga invasion av Ukraina för att särskilja från Rysslands invasion av Krim), inleddes i gryningen den 24 februari 2022. Invasionen var en del av det rysk-ukrainska kriget och föregicks av det ryska erkännandet av de två utbrytarstaterna i östra Ukraina folkrepubliken Donetsk och folkrepubliken Lugansk tre dagar före invasionen.
Detta följdes av ryska beväpnade styrkors intåg i regionen Donetsbäckenet i östra Ukraina den 21 februari 2022. Invasionen igångsatte den största flyktingkrisen i Europa sedan andra världskriget.
Ryssland utfäste sig i Budapestuppgörelsen 1994 att inte använda vapenmakt mot Ukraina och att respektera Ukrainas självständighet och landets dåvarande gränser
Ryssland och Ukraina undertecknade 1997 även ett vänskapsfördrag med utfästelser om att respektera varandras självständighet och ländernas gränser. Trots det har Ryssland på senare tid börjat hävda att Ukraina tillhör Rysslands intressesfär, på liknande sätt som Ukrainska SSR var en del av Sovjetunionen. Man har sedan 2014 annekterat alternativt ockuperat delar av Ukrainas territorium, som en del av ett icke-förklarat ombudskrig mot landet.
Angreppet påbörjades efter att Ryssland inlett vad som från Kremls sida kallats för ”en militär specialoperation”, med robotattacker mot ukrainska försvarsanläggningar och markinvasion längs med ett antal gränsavsnitt.
I krigets inledning ockuperade Ryssland, med passivt stöd från Belarus, flera områden i norra, södra och östra Ukraina. Senare har Ukraina återerövrat en del av dessa områden runt Kiev, Charkiv och Cherson.
De internationella reaktionerna har varit hårda, med skärpta sanktioner och avstängning av Ryssland (och Belarus) från en stor mängd internationella idrotts- och musikevenemang. Ett stort antal utländska företag har stoppat eller begränsat sina aktiviteter i Ryssland. Internationella Brottsmålsdomstolen (ICC) har fällt Putin för krigsbrott. Det innebär att medlemsländer i domstolen är skyldiga att föra Putin inför domstolen i Haag. Konsekvensen är att krigsförbrytare får inskränkt möjlighet att resa till medlemsländerna i ICC. Sverige är medlem i ICC.
F.n. har domstolen 126 medlemmar. Länder, som anser sig ha anledning att misstänka, att de kan bli åtalade, står utanför ICC, antingen för att de inte har godkänt regelverket eller för att de har avstått från att ratificera det.
Till följd av invasionen uteslöts Ryssland ur Europarådet den 16 mars 2022.
Från Wikipedia   / Siv
La 3a de marto estas la Monda tago de aŭdado
Den 3 mars är Världshörseldagen
Per ekzercado kaj humuro ni volas disvastigi scion kaj videbligi la aŭdhandikapulojn, samtempe konsciigi pri aŭdproblemoj tra la tuta lando. La Va-sa-kurado* ne estas ordinara kurado. Ĉiu vetkuro estas unika kaj povas okazi kaj fizike kaj ciferece. Promenu, kuru aŭ biciklu! / Siv
*) Legu en Espeporko meditas pri tiu vortludo.
Med hjälp av motion och humor vill vi sprida kunskap och synliggöra hörselskadade, samtidigt som vi lyfter hörselfrågorna i hela landet. Va-sa-loppet är inget vanligt lopp. Varje lopp är unikt och kan ske såväl fysiskt som digitalt. Promenera, spring eller cykla!
Renato Corsetti en EsKu – Esperanto-Kulturo
Inga Johansson trovis ligilojn kun eldiroj de Renato Corsetti.
La ĵus forpasinta Renato Corsetti delonge estas konata aktivulo en la Esperanto-movado. Li estis i.a. prezidanto de TEJO kaj de UEA. En ĉi tiu filmeto, li klarigas la ŝanĝiĝojn de la movado, ĉefe post la apero de la interreto. Li ankaŭ prezentas sian projekton ”La bona lingvo”, diskutgrupon kiu celas forigi nebezonatajn neologismojn kaj proponi pli esperantecajn vortojn. Fine, li donas sian opinion pri la nuna situacio de la Esperanto-movado kaj ties estonteco.
https://www.youtube.com/watch?v=ffOYb1_0sMM
La plej grava eldiro de Renato Corsetti, laŭ mi (Siv), estas la jena:
Ni bezonas komencantojn, ne tre klerajn esperantistojn, ĉar komencantoj estas entuziasmaj, aĉetas librojn, vojaĝas al kongresoj ktp.
Amaso da homoj, multe pli ol iam ajn lernas Esperanton.
Sed aliflanke la Esperanto-asocioj ne sukcesas kunigi ĉiujn homojn. Kaj se mankas komencantoj en Esperanto-socio, tio estas tre malbona.”
Pri la estonteco de Esperanto?
”En Eŭropo en ĉi tiu momento, ni estas iom trankvilaj ĉar ni ne havas esperon pri saĝo de la mondo. Mi pensas ke ni ne povas (? pligrandigi la esperantistaron).
En Afriko, en tre malbonaj kondiĉoj, en Afrika rifuĝejo, per afrikanoj, venintaj el Kongo, la rifuĝejo estas en Zimbabvo, oni aranĝas esperantokursojn.
En Eŭropo la plej brila momento de la Esperanto-grupoj en Kopenhago estis dum la germana okupado de Danlando. Post la milito venis la televido ktp, kaj Esperanto fariĝis ekstermoda.”
*
Inga ankaŭ trovis ligilon kie multaj esperantistoj parolas pri Renato Corsetti kaj pri lia fervora laboro por Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=xhXVgeafvls
Dankon Inga!
Siv
Ankaŭ Zamenhof iam estis komencanto
Kiu trovas komencanton, trovas trezoron”. ”Komencantoj estas la sango de nia movado!”, li diris. Ĉi tiun artikolon Renato Corsetti skribis por Ora Ĵurnalo n-ro 12 2018:
Certe ankaŭ Zamenhof iam estis komencanto kaj eĉ eraris pri la finaĵoj de la plej facilaj verboj. Ekzemple li skribis: ”Jam temp’ esta’”, malgraŭ tio, ke ĉiuj scias, ke la ĝusta finaĵo de la verbo ”esti” estas ”-as”. Li poste lernis kaj fariĝis tre bona verkisto en Esperanto malgraŭ tio, ke ĝis la lastaj jaroj li foje uzis neologismojn, kiujn oni poste ne akceptis.
Tra la jardekoj mi daŭre aŭdis plendojn pri la komencantoj, ĉefe pri la eternaj komencantoj, kvankam la problemo en nia movado estas, ke ni havas tro malmultajn komencantojn, ĉar komencantoj estas la sango de nia movado.
Komencantoj aĉetas librojn por provi legi en la nova lingvo. Komencantoj entuziasmas pri lokaj kaj landaj kunvenoj, kie ili povas renkonti realajn homojn, kiuj vere parolas tiun lingvon, kiu ĝis nun estis por ili nur komputila ludo.
Antaŭ la reta epoko oni sciis, ke komencanto post la tria leciono verkis sian unuan poemon en Esperanto. Nun post la tria tago komencanto sendas sian unuan mesaĝon al Facebook/Fejsbuko ”Mi lerni pasinta sabato. Kiu volas paroli kun mi skajpe?”
Sen komencantoj ni estus nenio. Ni estus la kutimaj maljunaj samideanoj, senrevigitaj pri la fina venko, tedataj de la revuo de UEA, kiu anoncas grandajn sukcesojn, kiuj apenaŭ ekzistas, cinikaj pri la kongresoj kaj la festparoladoj, nekontentaj pri la klubaj kunvenoj, ktp. ktp.
Do, mi pledas por tio, ke oni donu pli da atento al komencantoj je ĉiuj niveloj, urba, landa, monda. Mi konas plurajn lokajn klubojn, kie la spertaj esperantistoj ĉiurimede provas forpuŝi novajn homojn, kiuj aperas, kaj ne povas tuj la unuan vesperon kompreni la brilan prelegon de la kluba prezidanto en literature pretenda Esperanto. Oni komprenigas al ili, ke ili revenu kiam ili flue parolas la lingvon, kaj ili neniam reaperas.
Mi konas plurajn landajn asociojn, kiuj entute ne zorgas pri informado kaj instruado, por ke estu komencantoj, sed male dediĉas siajn energiojn al traduk-konkursoj kaj literaturaj premioj por ke la spertuloj ricevu iom da kontentigo dum la membronombroj faladas kaj ne aperas novaj homoj, kiuj povus legi la premiitajn verkojn.
Mi konas kelkajn mondajn asociojn, sed cefe UEA-n, kiuj pensas, ke la laboro produkti komencantojn estas laboro por la simplaj esperantistoj je landa kaj loka nivelo, sed ne por ni, la supera kremo de la kremo. La sekvoj estas sub ĉies okuloj, kaj neniu el la internaciaj funkciuloj komprenas, kial fabriko de komencantoj kiel Duolingo estas tiel popol-fama inter esperantistoj.
Estas tempo, aŭ ”Jam temp’ esta’” por repreni la frazon de la komencanta Zamenhof ŝanĝi nian sintenon al komencantoj, kaj aktive serĉi ilin kaj zorgi pri ili. Estus tempo, laŭ mi, ke UEA lanĉu revuon por ligi al la movado ĉiujn retajn komencantojn de la mondo. Ne plu estu komencanto, kiu ne havas indikon pri la movado ĉirkaŭ li loke, lande kaj monde.
Mi ne povas rezisti la tenton rakonti pri juna israelano, kiu antŭ kelkaj jaroj lernis Esperanton en reta kurso en la angla kaj poste pensis, ke estas bedaŭrinde, ke ne ekzistas lernolibro kaj vortaro en la hebrea kaj verkis ilin kaj nur poste malkovris ke da tiaj ekzistas pli ol oni sukcesas vendi, ke ekzistas israela asocio, ke Zamenhof mem estis judo. Do, mia slogano ”Kiu trovas komencanton, trovas trezoron” estas plene pravigita. Ni kune serĉu tiujn trezorojn.
Renato Corsetti
Karaj legantoj – aparte komencantoj:
Por vi Renato Corsetti montras ke la Esperanto-movado aprezas vin – aŭ almenaŭ devas aprezi vin! Kun aŭ sen via sperteco pri la objekta finaĵo -N, ni bonvenigas vin. De Wikipedio mi prenas la sekvan informon: Renato Corsetti, lingvisto el Italio, estis la prezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio) inter 2001 kaj 2007. Li naskiĝis 1941 en Romo. Li instruis pri psikolingvistiko ĉe Sapienza Universitato de Romo. Li ankaŭ aktivis en la Akademio pri Scienco San Marino. Li eldonis faklibrojn en esperanto kaj pri esperanto.
Lia edzino, Anna Löwenstein, ankaŭ eldonis esperanto-librojn. Mi tre ŝatas ŝian romanon ”La ŝtona urbo”. Legu ĝin! Post 2015 la paro loĝas en Britio.
Sen Fejsbuko mi neniam havus kontakton kun tiu sperta kaj ankaŭ tre humila esperantisto. Do, uzu Fejsbukon kaj trovu tre interesajn samideanojn!   /Siv
Regolo en la piceo
En kungsfågel i granen
de Renate Säfström
Tog en liten runda i trädgården igår och där hörs från granhäcken höga tunna välbekanta toner. En minsting flyger omkring, hit och dit, upp och ner och hänger däremellan i grenarna och plockar frön. Allt i ett supertempo!
En kär kunglig gäst, vår lilla kungsfågel.
Hieraŭ mi iom promenis en la ĝardeno kaj tie aŭdis konatajn tonojn, altajn malfortajn, el la abia heĝo. Etulo ĉirkaŭflugas, tien kaj reen, supren kaj malsupren kaj pendas de sur la branĉoj kaj plukas semojn. Ĉio en treega grapideco!
Kara gasto, la regolo, nia eta reĝulo.
Fosu kie vi staras!
de Ingegerd Granat
”Fosu kie vi staras” estas malnova diro, kiu estas tre vera.
Promeni en loko, kie oni havas fortajn memorojn, estas ĉiam travivaĵo, kaj eĉ se oni jam antaŭe estis tie, venas novaj impresoj, kie oni ”ekhavas bildojn en la kapo”. Kio okazis, kiu estis tie, kiel estis tiam, kiel estas nun? Ĉiuj ĉi tiuj demandoj ellogas rakontojn pri homoj kaj eventoj.
Nun Ragnhild Hallén ”fosas” en lokoj kie ŝi elkreskis. Multo ŝanĝiĝis kaj oni komprenas, ke la tempo moviĝis. Faru kiel Ragnhild! ”Fosu” kie vi staras!
Kaj aliĝu al la promeno de Ragnhild!
Gräv där du står!
av Ingegerd Granat
”Gräv där du står” är ett gammalt talesätt som är väldigt sant.
Att gå en promenad på en plats där man har starka minnen blir alltid en upplevelse, även om du gått där förut så kommer nya intryck, där man ”får bilder i huvudet”. Vad hände, vilka var där, hur var det då, hur är det nu? Alla dessa frågor lockar fram berättelser om människor och händelser.
Nu ”gräver” Ragnhild Hallén i områden där hon växt upp. Mycket har ändrats och man förstår att tiden farit fram. Gör som Ragnhild! ”Gräv” där du står!
Och följ med på Ragnhilds promenad!
Ragnhild faras nostalgipromenadon en Majorna
Ragnhild går en nostalgipromenad i Majorna
av Ragnhild Hallén
Ragnhild komencas ĉe kafejo Caféva en Haga. Ŝi havis pedikuron kaj nun elspiras kun ĉokolado kaj fromaĝbulko en la kafejo. Ŝi estas survoje al la regionoj de sia infanaĝo kun siaj fortaj memoroj.
Ragnhild börjar på Caféva i Haga. Hon har varit på fotvård och pustar nu ut med choklad och en ostfralla på caféet. Hon är på väg till barndomens trakter med sina starka minnen.
”Floroj de Linnæus”! Vi certe povas kolekti florojn de Lineo en Gotenburgo. La floroj tiel bele brilas kontraŭ la griza asfalto.
Linnéblommor! Visst kan man plocka Linnéblommor i Göteborg. Blommorna lyser så vackert mot den grå asfalten.
Granda niveldiferenco de la strato Övre Majorsgatan. Ĉiam estas granda nivela diferenco inter majoroj kaj simplaj soldatoj.
Stor nivåskillnad från Övre Majorsgatan. Det är ju alltid stor nivåskillnad mellan majorer och meniga.
La lernejo de Nordhem! Ragnhild komencis ĉi tie en klaso 1.
Nordhemsskolan! Här började Ragnhild i klass 1.
Jen la sukeraĵkiosko, tuj ĉe la lernejo!
Här låg godisaffären, precis efter skolan!
Imponaj domoj en la artonova stilo?
Pampiga hus i jugendstil?
Sed la muro kaj pordego restas de la malnova tempo… (Vidu sube)
Men mur och grind finns kvar från gamla dar … (Se nedan)
LA HISTORIO DE VEGAHUSEN
La fondaĵo Ålderdomshemmet kun Vegahusen havas radikojn en la frua prizorgado de malriĉuloj de la urbo.
Post militaj tempoj estis granda bezono krei rifuĝejon por elmetitaj Gotenburganoj. La malriĉulejo de Gotenburgo estis establita ĉe ”Stampen” en 1726 por ĉiuj senhavuloj de la urbo. En 1896, grandioza konstruaĵo estis inaŭgurita ĉe Vegagatan 55, dezajnita de la arkitekto Carl Fahlström, kien la maljunaj senhavuloj de la meza klaso transloĝiĝis. Ĝi estis majesta domo kaj la komenco de nova epoko de maljunulejoj. Samtempe la fondaĵo ŝanĝis nomon al ”Göteborgs Ålderdomshem”.
Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la domo estis anstataŭigita per la period-stila konstruaĵo kiu restas. La Vega-domoj estis rekonstruitaj dum la 1990-aj jaroj por renkonti la postulojn de Ädelreformen (la Nobla reformo).
*
La ludejo ”Plikta”, ankaŭ mi ludis tie! Tiam troviĝis balanciloj, karuselo, sidglitejo, saltŝnuroj kaj stilzoj por prunti de la ludinstruistinoj.
Lekplatsen ”Plikta”, där lekte även jag! Då fanns gungor, karusell, rutschkana, hopprep och styltor att låna av lektanterna.
La naturhistoria muzeo kun kverkoj kaj kaŝtanarboj! Amuze kolekti kaŝtanojn aŭtune.
Naturhistoriska muséet med ekar och kastanjeträd! Roligt att plocka kastanjer på hösten.
La vartolernejo estas ĝuste la sama. Tie mi havis sinjorinon Lizzie Angervall kiel ludinstruistinon.
Lekskolan är precis sig lik. Där hade jag tant Lizzie Angervall som lektant.
Ĉi tie ni loĝis ĉe Rosengatan 5B.
Här bodde vi på Rosengatan 5B.
La tabakbutiko! Tie mi aĉetis la maĉgumon ”Riff”.
Tobaksaffären! Där köpte jag tuggummit ”Riff”.
La laktobutiko ĉe Alfhemsgatan 7–5.
Mjölkaffären på Alfhemsgatan 7–5.
La deklivo ĝis la lernejo.
Backen upp till skolan.
La grilo kaj la formiko
Fablo en esperanto de Lenke Szász
Redaktoro kaj lingva konsilanto: Vasil Kadifeli, Turkio. Troviĝas en tradukoj al la rumana (de Luiza Carol) kaj la hungara (de Pásztorné Földi Adrienne).
Post la rifuzo de la formiko, la grilo iris hejmen hontigita. Lia hejmo estis malvarma sen hejtado, kaj li rigidiĝis pro frosto sub la flava folio-kovrilo. ”Sed mi vivas ankoraŭ”, konstatis li matene. Li ekstaris kaj eliris el sia dometo. Ekstere ĉio estis prujnokovrita, kaj kiam la suno ekaperis, la prujno arĝente brilis sur la herbaro. La grilo ekhaltis por momento, li sentis emon prikanti tiun belecon. Sed liaj fingroj frostis, kaj tio rememorigis al li la dumnoktajn pensojn: Li devas iri por kolekti ion, kion li trovos sur la kampo kaj en la arbaro: ion manĝeblan kaj hejtilon, antaŭ ol ĉio estos kovrita per neĝo. Eble tiel li ĝisvivos la vintron. Kaj eble la vintro ne estos tro malvarma.
Vigle li ekpaŝis por varmiĝi iomete. Li plukis berojn el arbustoj, sekajn vergetojn por hejtado, kaj ekiris al sia dometo. En lia koro eknestis espereto, kaj li zumkantadis dum paŝado.
Hejme li deponis la kolektitajn aĵojn, kaj ekiris denove, ja ĝis la vesperiĝo li povos ankoraŭ kolekti nutraĵojn. Ĉi-foje li iris pli malproksimen, kaj la sako sur lia dorso pleniĝis.
Subite la silento estis rompita de terura bruego. Ĝi estis bruo de maŝina segilo. Homoj laboris ie en la arbaro, faligis arbojn. La grilo klopodis eviti tiun lokon, sed la bruego ĉie aŭdeblis. Almenaŭ li evitos la homojn irante sur ĉirkaŭvojo. Ja la homoj kun botoj estas grandeguloj, ili povus surpaŝi lin, kaj eĉ ne rimarkus, ke la magra grilo mortis piedpremata sub la botoj.
Pene li portis la plenan sakon tra la arbaro. Subite li ekaŭdis korŝiran ploregon. Kiu ploras tiel senespere? Li ekvidis baldaŭ la formikon apud sia dometo. Kio okazis? La grilo proksimiĝis kun miro al ŝi.
– Kial vi ploras, formiko? Kio okazis al vi? – li demandis.
– Ho ve, mia domo estas ruinigita! Ho ve, miaj havaĵoj estas neniigitaj! Mi mortos pro malsato dum la vintro!
– Sed kial? Kio okazis? – demandis kompateme la grilo.
– Homoj, la malbenitaj arbohakistoj detruis mian domon. Ili trairis ĝin per ĉaro, ruinigis ĝin kun miaj riĉaj proviantoj. Mi mortos pro malsato kaj frosto, ho ve! Sed vi de kie venas? Kio estas en via sako?? – demandis la formiko scivoleme. Eĉ inter larmoj ŝi ekvidis, ke la grilo havas ion en la sako.
– Mi kolektis iom da nutraĵoj por la vintro. Ĝi ne sufiĉos, sed mi kolektos ankoraŭ, antaŭ ol falos neĝo. Sed vi frostotremas. Venu, eniru en mian domon! Mi bruligos fajron en la forno, kaj faros por vi varman teon. – diris la grilo, kaj tiel li faris.
La formiko rigardis ĉirkaŭen en la dometo. ”Vere li estas tre malriĉa. La grilo posedas nenion valoran krom violono. Sed ĉu ĝi valoras? Amuzilo por nenifarantoj ĝi estas, pensis la formiko.
Dume la grilo bruligis la vergetojn, kaj metis teujon kun akvo sur la fornon. La ejo baldaŭ varmiĝis, kaj sentiĝis la bonodoro de la herba teo. La grilo verŝis teon en glanĉapetojn, ili servis kiel tasoj por li.
La varma teo estis tre bongusta en tiuj ĉarmaj ujetoj.
La formiko akceptis ĝin iom honteme, sed ŝia humoro iom post iom pliboniĝis.
– Mi dankas vin, grilo. Ĉiam mi pensis, ke vi estas facilanima, mallaborema, pro tio mi ne volis helpi vin. Sed nun mi vidas, ke vi estas bonkora, pli ol miaj parencoj. Ili ĝojis, ke iliaj domoj ne estis tuŝitaj, kaj rifuzis helpi min – ŝi diris.
La grilo ridetis kaj diris, ke verdire ŝi pravis, ja li devintus kolekti provizojn dum la somero. Sed nun li kolektos, kiom li povos por vivteni sin dum la vintro.
– Ne malĝoju, formiko! Restu en mia domo, kaj mi dividos kun vi mian malmulton.
La duan tagon ili kune iris al la kamparo por fari provizon por la vintro. Sur la kampo ili trovis falintajn grajnojn, kaj posttagmeze revenis kunsako plena de nutraĵoj. En la dometo de la grilo mankis kamero, kaj ili cerbumadis, kien meti la kolektitajn aĵojn, kiam subite aŭdiĝis krio el la korto:
– He, formiko! Bofratino!
Li estas la edzo de mia fratino – rekonis la formiko la voĉon. – Kion li volas? Ja ili forpelis min, kiam mi petis helpon de ili.
La grilo eliris el la dometo, kaj invitis lin eniri. Tiu eniris, ekvidis la bofratinon apud la plena sako kaj miris. Li kredis, ke la grilo ne havas, kiom manĝi, kaj kuŝas senforta en lito. Se li havas liton, kompreneble…
– La formiko demandis: – Kial vi gapas? Diru, por kio vi venis?
La bofrato embarasite balbutis: – Via fratino … mia edzino diris, ke mi invitu vin loĝi ĉe ni. Ja ĉiuj najbarinoj priklaĉas ŝin, ĉar ŝi lasis sian fratinon loĝi ĉe mizerulo. Estas honto por ni, diris la edzino, ja ni estas riĉaj. Vi povus loĝi ĉe ni ĝis la printempo, ni havas liberan ejon apud la kamero. Tie ne estas tro malvarme eĉ sen hejtado. Venu do, ne hontigu nin antaŭ la najbaroj!
– Bone, ke vi havas malvarman ejon por fratino. Por ke oni ne priklaĉadu vin – respondis moke la formiko.
– Mi vidas, ke vi kolektadis proviantojn por la vintro. Kunportu vian parton! Per ĝi vi povos pagi al ni lupagon por la loĝejo – diris la bofrato.
– Forportu vin, fiulo! Iru hejmen al via samspeca edzino! Diru, ke ŝi eltenu la primokojn, ja vi ambaŭ meritas tion. For! For! Mi ne plu volas vidi vin – kriis la formiko.
La bofrato grumblante foriris. La grilo kaj la formiko aŭdis, kion li duonvoĉe diris: – Stulta virinaĉo!
Ili ridis kaj reiris gaje en la dometon por aranĝi la kune amasigitajn proviantojn. La bofrato foriris grumblante. La formiko ridis, kaj kontenta eksidis ĉe tablo. Ili havis abundan vespermanĝon, ja dum la tuta tago ili vagadis kune en naturo kaj amasigis riĉan provianton.
En la fino de la aŭtuno la suno frue subiras, en la dometo fariĝis mallumo. La maldikaj muroj ne protektis kontraŭ la vespera malvarmo. Vento skuadis la pajlan tegmenton.
– Vi dormu en la lito, mi povos dormi sur la planko. – diris la ĝentila grilo.
Bone, la formiko enlitiĝis, sed ŝi malvarmsentis kaj ne povis endormiĝi. Ja ŝia domo estis varma, en ĝi neniam ŝi frostotremis. Sed nun ĝi estas detruita.
– Venu en la liton, mi malvarmsentas kaj ne povas dormi! – ŝi diris al la grilo, kiu sur la planko vere frostotremis, sed ne plendis. Ja la gasto devas dormi pli komforte en varmo.
Fine ankaŭ la grilo kuŝis en la liton apud ŝin.
Matene la formiko diris:
– Mi frostotremis la tutan nokton kaj miris, kiel vi povas dormi. Tiel ni ne povos pasigi la vintron. Hodiaŭ ni kolektos materialojn por pligrandigi la dometon, plidikigi la murojn. Eĉ lokon por proviantoj vi ne havas. Ni bezonas ankaŭ kameron.
Post matenmanĝo ili ekiris kaj sukcesis amasigi multajn materialojn. Posttagmeze la grilo dikigis la murojn kaj dum la nokto ili ne plu frostotremis. La grilo faris ankaŭ simplan liton por si.
Tiel komenciĝis ilia vivo kune.
Sed la formiko havis novajn projektojn. Anstataŭ la pajla tegmento, ili devas konstrui etaĝon. La domo estos pli granda kaj pli varma.
Bone, la grilo obeis. Komenciĝis la kolektado de materialoj. Kiel bone estos pasigi la vintron en granda, varma domo. La kamero estos lignejo kaj la proviantojn ili portos en ĉambron sur la etaĝon.
La fratino kaj la bofrato rigardis kun envio kiel la domaĉo de la grilo fariĝas granda domo, kia estis la domo de la formiko. La formiko ridis kontenta. – Vidu, kiel ili envias nin! Kaj ankaŭ la najbarinoj. Ĉu ne meritis la multan laboron, ke nun ili krevas pro envio? Ha–ha!
La grilo diris nenion.
Nun, ke ili havas kaj bonan loĝejon kaj abundan provianton post multa laboro, li ekmemoris la violonon.
Ankaŭ li estis kontenta kaj deziris ĝojigi per muziko ankaŭ la kunulinon. Ĉu ne estas mizere ĝoji nur pri havaĵoj?
Ekstere la neĝo kovris la tutan pejzaĝon kaj ankaŭ tio estis prikantinda beleco. Li komencis serĉi la violonon kaj trovis ĝin – inter la hejtlignoj. La kordoj mankis, musoj formaĉis ilin. La grilo tenis la violonon en manoj kun funebra mieno. ”Kiel mi trovos aliajn kordojn dum la vintro?” – li pensis malfeliĉa. La vintro estos tro longa, se mi nur manĝegas kaj ĝojas pro la envio de la najbarinoj.
Tiel lin trovis la formiko.
– Kion vi faras ĉi tie?
La grilo rigardis ŝin malfeliĉe kun la violono enmane.
– Kiel mi povis forgesi ĝin? La musoj formaĉis ĝiajn kordojn.
La formiko ekridis ironie:
– Pro kio vi bezonas violonon? Ja nun vi havas ĉion, vi ne plu estas malriĉa mizerulo. Oni estimas kaj envias vin.
La grilo rigardis ŝin longe kaj ekiris kun la violono eksteren.
– Iru, kien vi volas, idioto! Mi trovos alian kunulon por mia bela domo. Foriru!
La grilo iris, iradis, kaj liajn spurojn baldaŭ kovris abunda neĝfalado.
Lenke Szász (Rumanio)
La plej maljuna arbusto en la mondo
de Raita Pyhälä
En la bildo oni ankaŭ vidas vakciniojn kun ruĝaj beroj. (Foto el Helsingin Sanomat.)
Junipero ekkreskis en Utsjoki, la plej norda Finnlando, en la 260-aj jaroj kaj mortis en la jaro 1906.
Sciencistoj nun kalkulis ĝiajn jarringojn la duan fojon. Malfacilas tion kalkuli, ĉar la jarringoj kelkloke montriĝas tre dense, tial ne estas facile distingi ilin. Laŭ la jarringaro oni povas lerni ankaŭ pri la klimataj kaj veteraj ŝanĝoj dum la kreskado de la arbusto. Juniperoj (Juniperus communis) bone toleras varmegon, sekecon kaj froston.
La junipero estis trovita inter la laponiaj rokoj en 2021. Tiam oni konsideris ĝin nur 1242-jaraĝa, sed laŭ la nova kalkulado ĝi havas 1647 jarojn, do 600 jarojn pli ol oni komence kredis.
Junipero simbolas finnecon. La finnan popolon oni nomas junipera popolo. Ĝi fleksiĝas sed ne rompiĝas.
La lignon oni uzas por ornamaĵoj, lignaj tranĉiloj, pot-subaĵoj. Antaŭe oni uzis ĝin ankaŭ por bareltabuloj kaj barelringoj. La junipera ligno bonodoras.
Junipero havas bluajn berecajn ”fruktojn”, kiujn oni povas uzi kiel spicon en hejme farita ”biero” kaj ĉe ĉasaĵaj pladoj.
Botanikistoj tamen diras, ke la ”beroj” fakte estas strobiloj. Ili maturiĝas nur en la tria somero.
Saliko
Junipero en la korto de Saliko.
Nematuraj juniperaj strobiloj, kiuj aspektas berece.
Pri Philipp Sonntag
kiu en la februara numero de Ora Ĵurnalo invitis nin al renkonto kun eksterterano, la tempomaŝinnavigisto Nila (= li mem ☺ ) ĉe esperantokunveno en Berlino.
Jen kion diras Vikipedio pri li:
Philipp Sonntag (naskiĝis la 28-an de decembro 1938 en Halle (Saale)) estas germana fizikisto, kibernetikisto, programisto, politiksciencisto, aŭtoro kaj publicisto.
Kiel kunlaboranto de Carl Friedrich von Weizsäcker (1964–1978) li partoprenis en ties esploroj pri militsekvoj kaj militprevento kaj publikigis pri tio kaj pri aliaj socipolitikaj temoj proprajn ellaboraĵojn. Lastatempe li publikigas raportojn de tempoatestantoj kaj verkas socikritikajn beletraĵojn, parte kiel ”Zeitmaschinennavigator Phila” (tempomaŝin-navigisto Fila). Rilate al Esperanto li ĉefe okupiĝas pri aktualigita Homaranismo.
Homaranismo estas la nomo kiun la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, donis ekde 1906 al sia interpreto de la filozofia kaj religia doktrino Hilelismo (1901). Ĝi havas bazajn trajtojn de sekulara religio surbaze de aŭtonomaj, universalaj moralaj principoj. Homaranismo celis maletnigi la homaron, kreante religiajn kaj lingvajn pontojn kiuj povus helpi al individuoj rekoni la ’homecon’ en unu la alian, prefere ol esti portantoj de iuj naciaj aŭ religiaj programoj.
Kiel vi komprenas de la supra teksto, Philipp Sanntag havas multajn talentojn. Mi (Siv) petis lin elekti temon por la marta numero de Ora Ĵurnalo.
La Demandoj de tempomaŝino navigisto Fila al la Homaro
alias Philipp Sonntag = la verkisto
La homaro en la spirita okulo de la eksterteranoj – fotaĵo Uwe Meinel.
Eksterteranoj miras pri la homaro kaj ĝia manko de civilizo.
La sekvaj tekstoj de la tempomaŝino navigisto Fila ekzamenas akutajn problemojn de la homaro en literatura formo. Tempomaŝino permesas lin vojaĝi en la pasintecon kaj estontecon. Ĝi estas regata de navigisto. Sciencistoj diras, ke tia afero estas tute neebla!
Sed por verkistoj, la ideo de tempomaŝino permesas skribi mirindajn legendojn, fabelojn kaj aventurrakontojn. La temo estas precipe populara en sciencfikciaj romanoj.
Ĉi tiu sciencfikcia retejo estas de tempomaŝino navigisto Fila (eksterterano), kaŝnomo Philipp Sonntag (homo). Por liaj sciencaj kaj literaturaj eldonaĵoj vidu ankaŭ www.philipp-sonntag.de/bibliografie.html
Fila la tempomaŝino-navigisto skribas ĉi tie pri sia nuna sperto kiam li vojaĝis kun sia tempomaŝino: ne nur en la pasinteco kaj estonteco, laŭ la monda tempo, sed ankaŭ en la spaco, kiel estas ofta en multaj rakontoj kun tempomaŝinoj. En la spaco li vizitas eksterterulojn, t.e. vivantajn estaĵojn sur aliaj planedoj. Li trovas ke la plej multaj eksterteranoj estas modele civilizitaj.
Fila estas membro de nifo c-base berlino, vidu: c-base.org
Fila ŝatas rakonti al ili pri planedo Tero. Sed tio ĉagrenas multajn eksterterulojn ĉar ili trovas ke la planedo Tero estas parte ankoraŭ timige necivilizita. Ili kredas, ke inter la vivantaj estaĵoj sur la planedo Tero, precipe inter homoj, estas ankoraŭ multe tro da maljusteco, brutala perforto kaj kaoso.
Fila estis imponita kaj ĝenita de tio. Li nun provis labori tra la defioj en maniero kiu estas komprenebla por homoj. Li notis demandojn pri la membildo de la homaro kaj ĝiaj blokadoj.
Nuntempe en 2025, Fila faras siajn 7 demandojn al la homaro ĉi tie en ĉi tiu retejo – kaj li jam ricevis la unuajn respondojn. Vidu: www.soziologie-mit-kafka.de/zeitmaschinennavigator
Li petas, ke pliaj respondoj estu senditaj al (e-poŝto)
Por la terminoj kiujn Fila uzas en siaj demandoj kaj priskribante respondojn, la Terminaron en la germana al: www.soziologie-mit-kafka.de/zeitmaschinennavigator/einfuehrung-glossar.html
Kial galaksie la plej multaj eksterteranoj emfazas, ke Esperanto estas la sola lingvo, kiun ili povas akcepti?
Kaj kion ili volas diri, kiam ili diras, ke la homaro estas en antaŭulo de civilizacio? Vi povas vidi ĉi tion rigardante iliajn demandojn.
Fila surteriĝo sur planedo Tero – Foto Anselm Geist.
Demandoj de eksterteranoj al la homaro
Transgalaksie, preskaŭ ĉiuj eksterteranoj estas pace civilizitaj. Kiel ĝi devus esti. Sed tuj kiam mi raportas pri la planedo Tero, ili bombardas min per multaj demandoj: Ili miras pri la absurda ”antaŭetapo de civilizacio” de la homaro. Kial antaŭstadio? Kio ĉagrenas ilin estas la malespero de la multaj vivantaj estaĵoj, kiuj estas grave trafitaj de homaj agoj.
Mi jam rakontis multon al la eksterteranoj. Liaj demandoj jam montras kamaradan kompaton por vivantaj estaĵoj, inkluzive de la homaro, sur la planedo Tero.
Demando 1: Kiel oni povas konstrui civilizon malgraŭ malfacilajn konfliktojn kaj luktojn?
Kial do ĉi tiu perforto, per kiu oni detruas tion, kion oni bezonas? Ĉu eblus krei paradizan abundon por ĉiuj per paca kunvivado?
Demando 2: Ĉu forte perturbita, tre nervoza konscio povas longe bloki la vojon al civilizacio?
La homaro ankoraŭ estas blokita en antaŭfazo de civilizacio. Homoj kaj multaj aliaj vivantaj estaĵoj ĝemas sub streĉo. Kion signifas la homaro, kiam ĝi nomas sin civilizita? Kiel bestoj kaj plantoj rigardas tian aserton? Estas homoj, kiuj rekomendas: ”Vivu kaj lasu vivi!”. Kial ĝi tiel malofte funkcias? Kiel povas esti, ke sur la Tero la plej multaj vivestaĵoj havas nur unu (unu punktonul) konscion? Kion io tia faras al civilizacio?
Demando 3: Dio, kiel infanoj estas traktataj?
Terura en milito, ofte trudema eĉ en paco, ĉu la civilizita naturo estas batata el la plej junaj homoj? Kial homoj ne sekvas la sindoneman ekzemplon de plej multaj bestoj? Ĉu ĝenita sekso estas indiko de manko de civilizo?
Ĉu ”jam” fajra, furioza, komence neestingebla sopiro al civilizacio, kiam la homo respektas sian kulturon de memoro, kiam li strebas al feliĉo? Kion signifas vivanto sur la Tero, kiam ĝi diras, ke ĝi estas feliĉa?
Demando 4: Ĉu ”la du diktatorecoj” en Germanio estas nur sovaĝaj fantazioj de historiistoj?
Kiel io tia povas okazi? Ĝis 1945, ekzistis la nazia diktaturo kiu mortigis milionojn. Sed post tio estis GDR kun ĉirkaŭ cent mortoj ĉe la Muro kaj FRG kun ĉirkaŭ cent novnaziaj murdoj (demokratia ŝtato devus malhelpi ĉi-lastan); Do post 1945 ekzistis aŭ neniu diktaturo aŭ du relative mildaj diktatorecoj. Ĉu historiistoj estas pagataj por konfuzi fakton kaj falsaĵon? Ĉu ili silentu pri ”justeco de venkinto”?
Demando 5: Ĉu ŝtataj teroristoj – male al ĉiutagaj privataj teroristoj – estas inter la plej malbonaj krimuloj?
Ĉu iliaj malobservoj de internacia humanitara juro estas utilaj indikiloj de la distanco de planedo de civilizacio?
Demando 6: Ĉu la kapablo subpremi sentojn de kulpo estas unu el la ”fortoj” kiuj ebligis homojn venki en evoluo?
Ĉu ĉi tio faras ĝin la plej malbona kaŭzo de renversiĝaj punktoj de daŭra detruo? Kiam la homo sentas, kiel malinda estas lia realo por civilizacio, ĉu li ne eltenas ĝin kaj rezignacias? Ĉu pro tio li subtenas ĉi tiun ”falsaĵon”? Ĉu li nur tro maldiligenta por honti? Kiam homoj priskribas sin kiel civilizitaj, ĉu tio estas ankoraŭ hontinda subpremo, aŭ ĉu jam espero kun sia propra artificiala memtrompo?
Demando 7: Ĉu artaj vizioj estas inter la plej bonaj antaŭsentoj de civilizacio?
Kial sciencistoj kaj politikistoj organiziĝas potence, sed ofte blinde kaj kaose? Ĉu ili havas malmulte da ideo kiel konstrui kaj formi homan civilizacion? Kvankam ili estas homoj mem? Ĉu artistoj havas pli bonan senton pri la deziroj de vivantaj estaĵoj ĉiaspecaj? Kial potencpolitiko ankoraŭ lasas multajn artistojn vivantajn ĉe la rando de vivtenado? Ĉu polarizanta interespolitiko estas malsano, eble kaŭzita de bakterioj aŭ virusoj? Kiel NROj povus helpi homojn strebi al integriĝo kaj harmonio? Ĉu do estus respondoj al la demando: Kiel la planedo povas eliri el sia antaŭtempa stadio de civilizacio?
Ĉu ni aldonu alian demandon tipan por eksterteranoj por Esperanto? Nome io tia:
Demando 8: Kial homoj ankoraŭ uzas aliajn lingvojn ol Esperanto por solvi konfliktojn kaj eviti perforton? La aliaj lingvoj estas tiel komplikaj kaj malfacilaj, ke nur denaskuloj povas lerni ilin. Preskaŭ neniu povas lerni du malsamajn lingvojn efike. Ne estas mirinde, ke tiaj lingvoj polarizas homojn. Se Esperanto estas almenaŭ la dua lingvo post la gepatra lingvo en la unua klaso de la lernejo (aŭ infanĝardeno), homo povas bone lerni gramatikon, nome neatendite rapide kaj precize.
Tiam la socio povus ekpensi pli zorge pri respondeco helpe de Esperanto. Nacioj nature estos pacaj kaj helpemaj.
Printempa hajko
La malnova lageto –
rano eksaltas
akvoplaŭdo
Furu-ike ya
kawazu tobi-komu
mizu no oto
Bashō
El La Bultineto de Walter Klag
Dulingva magazino eldonata en Vieno, numero 76, Esperanto-jaro 139 (2025)
La enigma Ruĝa Turo en Vieno
Sur la genealogia arbo de la Babenbergoj, kiuj regis en Aŭstrio de 976 ĝis 1246, aperas du turoj. Ambaŭ turoj estis parto de la urba muro, kiun la Babenbergoj konstruis.
La maldekstra turo estas pentrita ruĝe kaj blanke en kvadratoj kiel ŝakbreto. Ĝi estas dokumentita jam 1288 kiel ”Ruĝa Turo”.
Pli antaŭe, iom dekstre, kiel algluita, aperas pli nova malpli granda turo kun pordego. La akvodogano estis pagenda ĉe la Ruĝa Turo.
Kial la pli aĝa turo estis ruĝe-blanke pentrita? Eble pro la blazono de la Babenbergoj? Kial oni konstruis duan turon kun pordego? Kial la Ruĝa Turo malaperis inter 1574 kaj 1609? Similaj turoj, kiel ekzemple Hafnerturm (Ceramikista Turo), staris ankoraŭ en la 19a jarcento.
Sur la birdvido de Hufnagel – vidu supre – el 1609 videblas pordegturo kun pinta tegmento. En la jaro 1511 la germana imperiestro Maksimiliano la 1a restrukturis la turon, kiu estis difektita dum la sieĝo de Vieno fare de trupoj de la hungara-kroata reĝo Matiaso la 1a.
Dum tiu renovigado la interno de la Ruĝa Pordego (Rotenturmtor) estis ornamita per kvin blazonoj: tri en la supra vico, du en la malsupra vico.
Tiuj de Aŭstrio kaj Burgonjo estas grupigitaj ĉirkaŭ la blazono de Maksimiliano la 1a kun nigra dukapa aglo sur ora fono, inkluzive de la du urbaj blazonoj, nome la dukapa agla blazono kaj la kruca ŝildo.
Du viroj en kiraso staris ĉe la flankoj de la ŝildoj kiel ŝildotenantoj, unu portas la flagon de Aŭstrio kaj la dua flagon de la grandurbo Vieno.
Krome standardoj en la latina estis metitaj laŭdante la sekurecon de la grandurbo kaj la virtojn de la germana imperiestro Maksimiliano la 1a.
La jarindiko estas 1511, kvar pintaj angul-turoj kaj pintarka trairejo, sed neplu la ruĝa-blanka turo.
La Albertina plano. Kolorita plumodesegnaĵo, Viena Muzeo 1421/1422. Plej malnova plano de la urbo de Vieno (skalo proksimume 1: 5,000; orientiĝo al la sud-sudokcidente) kun la urbomuro kaj la plej gravaj konstruaĵoj en kaj ekster la urbo en la formo de bildaj signaturoj aŭ altecoj. En la supra maldekstra angulo ekzistas simila plano de Pressburg, kvankam en la nordo. https://sammlung.wienmuseum.at/objekt/22-albertinischer-plan-nach-einer-vorlage-von-ca-142122/
Lardo en la Ruĝtura Pordego
Tio okazis antaŭ longa tempo, kiam la urbo Vieno estis ĉirkaŭita per krenelkronitaj muroj, kiam vespere pordegaj gardistoj fermis la urbopordegojn kaj noktogardisto elvokis la horojn. Jam en tiu tempo Vieno estis grava komerca loko kaj multaj komercistoj el diversaj landoj ĉi-tie vendis siajn varojn.
Iun vesperon, kiam la urbestro kaj la urbaj konsilantoj kunsidis en la tiel nomita Urbodoma Kelo (Rathauskeller), tio estas gastejo en la keloetaĝo de la urbdomo, por sin refreŝigi per hanapo da vino, eniris fremda komercisto, ŝajne orientulo laŭ la vestaĵo. Li eksidis ĉe apuda tablo kaj postulis pokalon da lakto, do li estis islamano. Li bone parolis la germanan. Iom post iom komenciĝis parolado inter la sinjoroj pri la bela vetero, ĉu la vojaĝo estis agrabla, ĉu la negocoj bonas kaj tiel plu.
La magistratanoj demandis kaj la fremda sinjoro ĝentile respondis. Iom pli poste, kiam la vino nebulumis la kapojn, iu juna konsilisto demandis la sinjoron, ĉu li havas edzinon hejme, ĉu unu aŭ plurajn.
La fremdulo sulkigis la frunton sed ĝentile respondis ke li havas tri edzinojn hejme, kiel Alaho la Ĉiopotenca permesas.
Sekve de tio alia konsilisto demandis ĉu sub tiuj cirkonstancoj la sinjoro estas mastro en sia domo aŭ la tri edzinoj. Denove la fremdulo sulkigis la frunton sed denove li ĝentile respondis. Li diris, ke li bone konas la vivon en la okcidento kaj li povas aserti ke islamano kun tri edzinoj tute certe estas absoluta estro en sia domo, sed li dubas, ĉu oni povas diri tion ankaŭ pri la okcidentanoj, malgraŭ ili havas nur unu edzinon. Li diris tion, eltrinkis la lakton, adiaŭis ĝentile kaj forlasis la ĉambron.
Mute postrestis la vienanoj. Dum tiu nokto la urbestro ne trovis dormon. Ĉu la vienanoj estas servistoj de siaj edzinoj? Inosklavoj? Li decidis eItrovi tiun.
La sekvan tagon la urba konsilantaro urĝe kunvokiĝis. La debato en la urbodoma kelo daŭris tre longe, decido okazis nur post meznokto kaj unuanime akceptiĝis. La realigo baldaŭ efektiviĝu.
Du tagojn poste du urboservistoj pendigis sub la volbo de la Ruĝtura Pordego – la pordego en la direkto al la rivero Danubo – grandegan belan lardon de porko kaj apude ili fiksis tabulon kun jena surskribo: ”Tiu honora burĝo de Vieno, kiu povas aserti ke li kaj ne lia edzino estas la absoluta mastro en sia domo, sin prezentu en la urbodomo kaj postulu de la urbestro tiun lardon, kiu transdoniĝos al la postulanto kiel honordonaco de la urbo pro respondecosento kaj vera burĝa virto!”
Tio do fariĝis. En la urbodomo oni ekspektis veran amasiĝon de postulantoj, sed nenio okazis. La viroj, trapasante la Ruĝturan Pordegon, haltis, legis, flankenturnis la kapon kaj pluiris. Viroj akompanataj de edzinoj tute ne rimarkis la lardon.
Je la unua tago la urbestro vane atendis. Ankaŭ la duan tagon, ankaŭ dum la sekvaj tagoj. Estis printempo kiam oni pendigis la lardon.
Pasis la somero. La lardo jam estis dike polvokovrita, la graso gutis teren en la koton de la strato. Eĉ ne unu postulanto! Venis la aŭtuno. Jam delonge estis forgesita la afero pri la lardo.
Iun tagon viro eniris la urbodomon kaj vizitis la urbestron. Li diris, ke li estas enloĝanto de Vieno, ke li nur hieraŭ revenis de longa vojaĝo kaj ke li pro tio nur hieraŭ informiĝis pri la lardo en la Ruĝtura Pordego. Li povas aserti ke li tutcerte estas suverena mastro en sia domo kaj pro tio li postulas la lardon! Ho, tiu parolado tre ĝojigis la urbestron!
Malgraŭ la viro aspektis iom malgranda kaj malforteta, la urbestro volonte volis kredi ties paroladon. Rapide la konsilantaro kunvokiĝis kaj malgranda procesio, je la kapo la preterpasantoj miris, haltis, informiĝis kaj kuniris, infanoj kunkuris, kuniris geservistoj, metilernantoj, soldatoj, lernantoj kaj instruistoj, studentoj kaj kompreneble multe da virinoj, ĉefe edzinoj. La urbestro kaj la furorulo sin movis tra la urbo rekte al la Ruĝa Turo.
Kiam la procesio haltis ĉe la Ruĝtura Pordego, ekestis preskaŭ popolfesto. Eskalo alportiĝis kaj la kuraĝulo komencis suprengrimpi dum la popolamaso ĝojkriis kaj mansvingis.
Sed subite li haltis kaj subengrimpis. Kiam li atingis la teron, li demetis sian jakon kaj petis ĉeestanton teni ĝin. Sekve de tio la urbestro demandis kial li tion faris. Respondis la kuraĝulo senpripense: ”Ho, se mi hejmenvenus kun grasmakulita jako, mia edzino certe ege insultus min, ja eĉ batus …!” Li eksilentis. Tro malfrue! La urbestro kaj la ĉirkaŭstarantoj bone aŭdis kaj komprenis liajn vortojn. La vizaĝo de la fanfaronulo ruĝiĝis, ankaŭ la vizaĝo de la urbestro. Sed post momento da silentado la urbestro ridetis kaj ridis, ridadis ankaŭ la urba konsilaro, ridegis kaj kriaĉis la popolo. Plej laŭte ridis la virinoj.
Diris la urbestro al la malfeliĉulo: ”Vi fiulo, malaperu rapidege! Salutu vian edzinon kaj obeu ŝin, sen kontraŭdiro!” La hontigito forkuris, la popolamaso disiris, la urbestro kaj la konsilantaro forpaŝis al la urbodomo.
La sekvanta kunsido en la urbodoma kelo tre longe daŭris. La sekvan matenon du urbaj servistoj forprenis la lardon kaj malmuntis la tabulon. Nur la hoko en la muro ankoraŭ dum longa tempo memorigis pri la afero. Neniam poste en Vieno simila agado ripetiĝis.
Tiu ĉi rakonto certe ne veras.
Verkis la patro de Walter Klag en 1991.
Reviziis la filo Walter Klag kaj Renate Klag en 2025.
La lignaj skulptaĵoj en la Kastela Arbaro perpleksigas
La observanto eble vidis ilin – la lignajn skulptaĵojn en la Kastela Arbaro. Eltranĉitaj el stumpetoj, ili ofte staras iom malproksime de la vojetoj, inter arboj kaj arbustoj.
La viro malantaŭ pluraj de la figuroj estas nomita Mika Karhu kaj laboras kun parkprizorgado en Slottsskogen.
– Se ili tute liberigus min, troviĝus tri aŭ kvar da ili ĉiujn cent metrojn.
Uzante ĉensegilon, Mika Karhu eltranĉas du pegojn sur la stumpo de faligita arbo. El Göteborgs-Posten. Bildoj: Tomas Ohlsson.
La sciuro estis la unua skulptaĵo kiun Mika faris en Slottsskogen. Li dehakis invademan aceron kiu ĝenis la taksuson kaj sentis, ke li volas fari ion per la stumpo.
Li malofte sentas sin finita pri skulptaĵo. Ĉiam estas io pli por fari, pli da detaloj por aldoni.
La elektra ĉensegilo bone funkcias por skulptado, sed Mika diras, ke se li estus havinta pli malgrandan segilon, li estus povinta eĉ pli ornami la skulptaĵojn. ”Tiam mi povus meti dornojn sur erinacon”, diras Mika.
La pingvenoj en Slottsskogen ricevis akompanon de lignaj pingvenoj faritaj de Mika. Li ankaŭ faris kukurbojn por la gazeto Göteborgs-Posten, kiu antaŭe staris en la domo de la kunikloj.   /Siv
Träskulpturerna i Slottsskogen förbryllar
Den observante kanske har sett dem – träskulpturerna i Slottsskogen. Utskurna ur stubbar står de ofta en bit bort från gångbanorna, inne bland träd och buskar.
Mannen bakom flera av figurerna heter Mika Karhu och jobbar med parkskötsel i Slottsskogen.
– Hade man släppt mig helt lös hade det varit tre, fyra stycken var hundrade meter.
Med en motorsåg skär Mika Karhu ut två hackspettar på stubben efter ett avverkat träd. Från Göteborgs-Posten. Bilder: Tomas Ohlsson.
Ekorren var den första skulpturen Mika gjorde i Slottsskogen. Han hade sågat ner en invasiv lönn som störde idegranen och kände att han ville göra något med stubben.
Han känner sig sällan klar med en skulptur. Det finns alltid något mer att göra, fler detaljer att lägga till.
Elmotorsågen fungerar bra att skulptera med, men Mika säger att om han hade haft en mindre såg hade han kunnat utsmycka skulpturerna ännu mer.– Då hade jag kunnat sätta taggar på en igelkott, säger Mika.
Pingvinerna i Slottsskogen har fått sällskap av träpingviner som Mika gjort. Han har också gjort pumpor för GP som tidigare stod inne hos kaninerna.   /Siv
D-rino Maria Montessori (1870–1952)
itala instruistino, kuracistino, filozofino, sciencistino kaj verkistino …
(bildigita sur la itala monbileto kun nominala valoro de 1000 liroj)
de Josef Kříž , Ĉeĥa respubliko
Maria Montessori … kiu plej famiĝis pro ŝia filozofio de edukado kaj skribaĵoj pri scienca pedagogio kaj novaj pedagogiaj metodoj (t.n. Montessori-metodoj).
Maria Montessori,
19-jaraĝa.
Maria Montessori, plena nomo Maria Tecla Artemisia Montessori, venis de la vilaĝo de Chiaravalle en la itala provinco de Ankono. Post bazinstruado, ŝi studis, kiel unu el la plej junaj knabinoj, en teknike orientita knaba lernejo. Ŝi tiam estis akceptita en la Roma Universitato ”La Sapienza” (esperante: Saĝo) kaj en 1896 estis diplomita kiel la unua virino en Italio kun doktoriĝo pri medicino.
Maria Montessori (1913) 43-jaraĝa.
En la sama jaro, ŝi parolis en la Internacia Virina Kongreso en Berlino por la rajtoj de laboristaj virinoj. Poste, ŝi eklaboris ĉe la Ŝtata Ortoprena Lernejo en Romo, kie ŝi koncentriĝis pri edukado de menshandikapaj infanoj. Ŝi konstatis, ke la problemo institucioj, ne nur estas problemo pri sano, sed ankaŭ rilata al pedagogio. La hospitalo konfidis menshandikapitajn infanojn al la prizorgo de Dr. Montessori, kiu kompilis pedagogian programon por ili.
Ĝi baziĝis sur la verkadoj de francaj kuracistoj Jean Itard (1774–1838) (maldekstre) kaj Edouard Séguin (1812–1880) (dekstre).
En la jaroj 1898–1900 ŝi laboris kiel estro de lernejo por edukado de medicinaj pedagogoj kaj samtempe laboris kiel praktika infankuracisto en Romo. En 1899, ŝi partoprenis kongreson en Torino, kie ŝi prezentis artikolojn pri la pozicio de menshandikapaj infanoj en la socio. Poste (1904–1908) ŝi gvidis la sekcion de antropologio ĉe la Universitato de Romo. En januaro 1907, Casa dei Bambini (e: la Infandomo Casa dei Bambini) estis malfermita en Romo, destinita por malriĉaj infanoj en antaŭlerneja aĝo. Por la unua fojo, ŝi komencis uzi kaj plue evoluigis lernejan materialon por sensa edukado por praktiki legadon, skribadon kaj kalkuladon.
Maria Montessori en malfrua aĝo – sube kun sia filo, Mario Montessori.
En landoj, kie la faŝismo ekregis, la lernejoj de Maria Montessori estis fermitaj kaj ŝiaj libroj estis bruligitaj, ĉar ŝia metodo kondukis al edukado de sendependa personeco, kiu ne estis konforma al la faŝisma ideologio. En 1936, ŝi devis forlasi Hispanion pro la civitana milito, unue al Anglio, poste al Nederlando. Dům la 2-a Mondmilito, ŝi restis en Hindio pro la aresto de sia filo Mario kaj la malpermeso de vojaĝado. Ekde 1949 ŝi vivis en Nederlando, kie ŝi mortis la 6-an de majo 1952 en la urbo Noordwijk-aan-Zee en la aĝo de 82 jaroj. Post ŝia morto, la laboron daŭrigis ŝia filo Mario Montessori (1898–1982), kiu estis ŝia plej fidela kunlaboranto.
La ĉefaj ideoj de ŝiaj edukaj metodoj
La infano estas la kreinto de si mem – kvankam li evoluas en kontakto kun la medio, el kiu li ĉerpas stimulojn, li estas influata de la homoj en lia tuja ĉirkaŭaĵo, tamen nur li mem determinas kiuj stimuloj, kiel kaj kiam influos liajn agojn.
Helpu min mem fari tion – ĉi tiu peto, per kiu malgranda infano sin turnis al Maria Montessori, fariĝis la ĉefa kredo de ŝia pedagogio. La tasko de plenkreskuloj estas certigi, ke la infano akiras novajn sciojn kaj kapablojn laŭ sia propra ritmo kaj kreskas en la mondon ĉirkaŭ li.
La mano estas la instrumento de la spirito. Labori per manoj estas la bazo por kompreni aferojn, fenomenojn, disvolvi pensadon kaj parolon – la emfazo estas kombini fizikan kaj mensan agadon. Necesas komenci de konkreta scio kaj pritraktado de aferoj.
Respektante sentemajn periodojn – estas tempo en kiu la infano estas speciale sentema kaj kvazaŭ preta por akiri certajn kapablojn. Se tia periodo ne estas uzata, la sentemo malaperas.
Libera elekto de laboro – la infano decidas mem, kion li faros, kun kiu li laboros kaj kiom longe li laboros.
La preta medio – la laborejo, helpiloj, objektoj manipulendaj devas esti aranĝitaj tiel, ke ili ebligu la akiron de novaj scioj sendepende, sen ekstera helpo.
Polarizo de atento – la infano kapablas intense kaj longe koncentriĝi pri laboro, kiu interesas lin. Polarizo de atento estas la bazo de lernado.
Holisma lernado – la interago de fizika kaj mensa agado ankaŭ devas esti reflektita en la lernado.
Dr. Maria Montessori sur la itala 1000-lira monbileto de 1990–2001
Averso (maldekstre): Maria Montessori, sigelo de Banko de Italio (flugilhava leono de Sankta Marko, simbolo de Venecio super la tri ŝildoj de Ĝenovo, Pizo kaj Amalfi). Aŭtoro: Giovanni Pino. Gravuris: Franco Zannotti. Reverso (dekstre): Pentraĵo ”Bambini allo studio” (Infanoj en la studio) – reproduktaĵo de pentraĵo de la pentristo Arman da Spadini (1883–1925), orig. posedata fare de Banko de Italio, situanta en Palazzo Koch en Romo. La bildo esprimas senpagan prezenton de ”Montesori-edukado”. Gravuris: Anna De Angelis. Materialo: kotonpapero. Akvomarko: (en blanka kampo) – Maria Montessori. Dimensioj: 113 × 61 mm. Entute presita nombro: 2 715 850 000. Demonetigita: 28/2/2002.
Mi preparis la tekston okaze de la 155a jubileo de naskiĝtago de Maria Montessori (1870–1952), Josef skribis. La almanako devus noti tiun tagon kaj enmeti ĝin inter la (tro) multaj memortagoj, ĉu ne?
Komento pri Svedio: Multaj pedagogajn metodojn oni provis dum la jaroj, kaj en la komunumaj lernejoj kaj en la ”liberaj lernejoj” gviditaj de asocioj kaj kompanioj kun diversaj ideoj pri pedagogio. La rezultoj de la lernejanoj en Svedio tre diferencas inter la komunumoj. Multloke mankas komforta studsituacio kun kvieteco kaj trankvilo en la klasĉambro.
Nun oni pretas fari novan lernoplanon, kiu anstataŭos la lernoplanon de 2022. La nova pretos nur en la aŭtuna studsezono 2026, sed tiam estos nur provperiodo. Kaj post taksado de la provperiodio la nova lernoplano estos uzata en la tuta lando en 2030.
/ Siv
Ŝlagroalmanako – unika kolekto de kantoj haveblas
La almanako pri 60 konataj kantoj el Germanio kaj la mondo eldoniĝas de esperantistino el Ukermarko, nome Margarete Bastian.
Kaptu la bonŝancon kaj konatiĝu kun modernaj kaj malnovaj kantoj, kiujn vi ĉiuj konas ielmaniere, sed ĉifoje tradukitaj al la internacia lingvo Esperanto. Vi memkompreneble rajtas kanti laŭ viaj eblecoj kaj emoj.
Bv. mendi ĉe Margarete Bastian (e-poŝto)!
Por la alsendo de la libro skribu vian helikpoŝtan adreson.
Prezo po libro: 10,00 € (granda parto por ELBB)
Pagocelo: Ŝlagroalmanako
IBAN: 67300209002609454069
BIC: CMCIDEDDXXX (Targobank)
Ronald Schindler sciigis