Enhavo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e-poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e-poŝto).
Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e-poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj. La venonta numero estos por du monatoj, junio kaj julio.




Espeporko meditas
- En ĉi tiu numero vi povas legi pri porko, kiu en la 19a jarcento preskaŭ kaŭzis militon inter Kanado kaj Britio.
- La plej malnova amiko de Aino Åberg, Ulla Luin, loĝanta en Stokholmo, sendis memoron pri Aino. Ankaŭ Aino komence loĝis en Stokholmo post sia transloĝiĝo el Finnlando al Svedio. Antaŭ ol Aino flue parolis la svedan, esperanto estis ilia komuna lingvo.
- En Gotenburgo troviĝas Societo de finnaj militinfanoj. Kiam estis milito en Finnlando, multaj gepatroj sendis siajn infanojn al Svedio. Soile Lingman rakontas pri sia sperto de tiuj jaroj. La societo malkreskas, ĉar kompreneble novaj membroj ne venas. Ĉiuj ja nun estas maljunaj.
- Du personoj skribis pri pentristoj – Tatyana el Ukrainio skribis poemon pri pentristo kaj Saliko rakontis pri Reidar Särestöniemi, aparta pentristo.
- Pri fantomo en la bela konstruaĵo Överås en Gotenburgo, skribis Ingegerd.
- Unu kontribuo povus krei diskuton – la eltiraĵo el la libro Ĉio estas tie de Göran Grip, sendita de Roger Nilsson. Diskuto kun respekto vigligas, ĉu ne? Ankaŭ La porka milito povus krei diskuton, laŭ mi.
- Kaj mi ne povis ne skribi pri mia nova loĝloko Alingsås.
- Kaj fine: ni forlasis la vikingan libron pri Orm la Ruĝa kaj Zoom:e restartos en aŭgusto. Estu bonvena!
- La flava paperfloro plej supre, kiun nia reĝino aĉetas sur la bildo, estas la versio de la maja floro por la jaro 2025, iam lanĉita por kolekti monon, celita al malriĉaj kaj malsanaj infanoj. Lernejanoj vendas ilin.
- Oni diras ke la somero jam estas ĉi tie en grandaj partoj de Svedio pro la ŝanĝiĝo de la klimato. La somera numero de Ora Ĵurnalo kiel kutime estos duobla numero por junio–julio.
- Sed unue ni havos someran kurson
23–25 majo sur la insulo Öckerö ekster Gotenburgo. Bonvenon!!!.... Ĝis aŭgusto!
/ Siv
Restu raneto
ne timu
estas ja mi, Issa
Issa

Do – malaperis
ankaŭ ĉi tiu printempo
antaŭ ol mi povis ekvojaĝi
Kyoshi
de Ingegerd Granat

Estas streĉe preterpasi la malnovan pastran
seminarion dum la krepuskaj horoj. Kiu vere scias, kio kuŝas
inter la ĉielo kaj la tero?
Estis James Dickson la pli juna kiu konstruis la
palacon en 1861, la palacon kiu iĝis tiel fama pro siaj
fruktoj kaj berplantejoj. En 1873, al Överås estis
premiita medalo en Vieno por elstaraj vinberoj kaj fruktoj.
Sed kial oni nomas ĝin ”fantoma
palaco”? – Nu, la familio Dickson zorgis pri sola dana
knabino, kiu estis graveda. Ŝia familio volis ke ŝi
nasku diskrete. La bebo naskiĝis, sed post kelkaj tagoj la
bebo estis trovita morta en sia lito.
La dungitoj ĉe la palaco akuzis la knabinon
pri sufokado de la kompatinda infano, sed kiam la tribunalo diris
sian vorton, ŝi estis malkondamnita. Estas kompreneble, ke la
dana knabino sentis sin malfeliĉa, kia ajn estis la situacio
kun la infano. Iom poste, ŝi pendigis sin en la subtegmento
ĉe Överås.

Estas pluraj gastoj,
kiuj asertas, ke ili aŭdis, vidis kaj spertis neklarigitajn
eventojn. Dungito en la 1920-aj jaroj rakontas:
En
la plej unua somera vespero kiam li alvenis tien, li aŭdis
pri la malfeliĉa danino kaj ŝia infano, kaj kiam li
poste estingas la lumon por iri dormi, li aŭdas iun brui kaj
fari malordon en la subtegmento. Tiam li aŭdas paŝojn
sur la ŝtuparo. Kaj kun teruro, li vidas la pordan tenilon
malsupreniri. Li elspiras kiam ĝi denove
supreniras. La Nigra Damo, kiel ŝi estis konata, baldaŭ
iĝis iun por kulpigi se io fuŝiĝis aŭ
rompiĝis. Kvankam la personaro ĉe Överås
diris, ke nun estas kviete kaj trankvile en la kastelo, mi ne
scias ĉu mi kuraĝus dormi tie por nokto.
– Ĉu vi?
av Ingegerd Granat

Det är spännande att ta sig förbi
det gamla prästseminariet under skymningstimmen. Vem vet
egentligen vad som finns mellan himmel och jord?
Det var James Dickson den yngre som uppförde
slottet 1861. Slottet som blev så känt för sina
frukt- och bärodlingar. Överås kunde år 1873
tillgodoräkna sig en medalj i Wien för utmärkta
druvor och frukter.
Men varför kallas det då
för ”spökslottet”? – Jo,
familjen Dickson tog hand om en ensamstående dansk flicka
som var gravid. Hennes familj ville att hon skulle föda
diskret. Barnet föddes, men efter några dagar hittade
man barnet dött i sin säng.
De anställda på slottet anklagade
flickan för att ha kvävt det stackars barnet men när
rätten sagt sitt frikändes hon. Man kan förstå
att den danska flickan kände sig olycklig, hur det nu än
var med barnet. En tid därefter hängde hon sig på
vinden på Överås.

Det finns flera gäster
som säger sig ha hört, sett och upplevt oförklarliga
händelser. En anställd på 1920-talet berättar:
Redan
första sommarkvällen han kom dit fick han höra
talas om den olyckliga danskan och hennes barn och när han
senare släcker lampan för att sova hör han hur
någon bullrar och stökar uppe på vinden. Därefter
hör han steg i trappan. Och till sin fasa ser han hur
dörrhandtaget går ner. Han pustar ut när det går
upp igen. Svarta Damen, som hon kom att kallas för, blev
strax någon att skylla på om något gått
fel eller sönder. Även om personalen på Överås
sagt att det numera är lugnt och fridfullt på Slottet
så vet inte jag om jag skulle våga sova över där
en natt.
– Skulle du?
Ulla Luin, unu el la plej malnovaj amikoj de Aino skribas pri memoro el 1970

Aino en vojaĝo al Tallinn
En la mezo de la 1960-aj jaroj mi konatiĝis kun Aino, kaj ŝi restis grava amikino de mi dum multaj jaroj, ĝis kiam ŝi mortis en marto 2025.
Komence de la 1970-aj jaroj, Aino demandis al mi, ĉu mi povus iri kune kun ŝi kaj alia esperantistino al Tallinn, kaj mi diris jes sen pripenso. Mi nur sciis, ke Tallinn estas nomo de urbo ie ĉe la Balta maro. Baldaŭ poste mi rimarkis ke necesas specialaj preparoj, ĉar Estonio troviĝis en Soveta unio, kaj tiu vojaĝo estis iom speciala.
Ankaŭ por Aino la vojaĝo estis speciala. Ŝi atentis lerni iom de la estona lingvo antaŭ la vojaĝo, kaj ŝi rapide lernis iom, ĉar estas similecoj inter ŝia propra finna lingvo kaj la estona.
Dum tiu vojaĝo ni konatiĝis kun juna estona esperantistino, Lembe. En la posta decembro Lembe skribis leteron al mi, kun iom da aktualaj notoj pri si mem, kaj demandis, kiel fartas Aino. Mi telefonis al Aino, kaj Aino diris, kion mi salutu al Lembe, kaj mi skribis leteron al Lembe pri mi mem kaj pri Aino. Dum multaj decembroj ni poste faris tiel.
Aino kaj Lembe renkontiĝis unu plian fojon, en la kongreso de esperanto en Svislando, al kiu Lembe ekhavis eblecon veturi. Ankaŭ mi estis en tiu kongreso, kaj povis paroli kun Lembe. En la decembraj leteroj, Lembe ĉiam interesiĝis pri informoj pri Aino.
Aino estis grava persono ankaŭ en la vivo de estona esperantistino.
/ Ulla Luin (en Tyresö)

Iomete pli pri nia gotenburga klubano Aino Åberg, kiu forpasis la 13an de marto 2025
La foton mi (Siv) faris en 2007… aŭ 2008?
Ni havis esperanto-kurson ĉe la studronda organizo Vuxenskolan.
Aino plej dekstre en la bildo.
La aliaj: Jan, Ralf; Helfrid, Monica, Margareta; Britta kaj Birgitta.
Unu tasko estis skribi fantazian rakonton pri bildo. Aino elektis bildon pri viro, kiu kuŝas sur enorma birdonesto, meze en torento. Ŝi skribis pri konflikto en lia familio. Li estis forpelita kaj iris al malnova amiko, kiu havis fiŝkaptokompanion.
La amiko ofertis al li novkonstruitan ”neston” de kie li povis gardi la fiŝojn, kaj li akceptis.
Aino bone verkis, sed ne ofte volis skribi ion, ekzemple por Ora Ĵurnalo. Sed sprite ŝi volonte buŝe rakontis.
/ Siv
de Aino Åberg, rakonto el la Merkreda studogrupo, gvidita de Aira Kankkunen inter 1995–2001. Ĉi tiu rakonto estas el la kolekto El Nia Bestoĝardeno
(2000).
Antaŭ multaj jaroj mi legis libron pri la kondutaro de bestoj. Multe fascinis min la kokoj kaj kokinoj de mallee (Leipoa ocellata). Ili vivas en la sudokcidenta seka parto de Aŭstralio, en t.n. mallee-arbetaro. La birdo similas al fazano kaj ĝi estas samgranda kiel hejmigita kokino, sed ĝi havas multe pli grandajn piedojn. Pro tio oni nomas tiun birdofamilion megapodo (megapodiæ), kiu estas greka vorto por granda piedo. Ovo de megapodo pezas ducent gramojn. Dum kovadoperiodo kokino demetas tridek ovojn, po unu semajne. Ĉiu ovo estas kovata sep semajnojn. Tio signifas, ke aro de la ovoj fariĝas tro granda por ke la birdo mem povu varmigi ion per sia propra korpo. Sed tiu birdo estas genio.
La koko pretas labori kiel frenezulo dum dekunu monatojn por savi sian idojn, ĉar ĉiam ja estas la koko, kiu laboras. Ĝi konstruas "maŝinon" por elkovi ovojn kaj komencas sian laboron dum vintro, jam duonjaron antaŭ la ovometado. Per siaj grandaj piedoj ĝi fosas kavon en sablejo, duonan metron profundan, trimetran diametre. En tiun ĝi kolektas vegetaĵojn. Ĝia labortereno povas etendi unu aŭ duonan hektaron. Vintra pluvo helpas putradon kaj varmigon de la kompoŝto. Okaze de ne pluvada vintro la birdo rezignas nestadon.
Dum frua printempo mallee-koko revenas al sia kavaĵo. Nun ĝi elfosas kaj renversas la tutan enhavon multfoje ĉiutage. Iom post iom ekzistas ĝusta varmo, 33° C, en tiu substanco. Tiam la koko kovras la kavon per huma teraĵo kaj vokas sian inon. Okazos premiero de la ovometado. La koko fosas irejon al la varma maso kaj ĝi montras tion al la kokino. Fosado de la inejo povas esti unuhora, sed la koko ne povas esti certa, ĉu la kavaĵo taŭgos por la kokino. La kokino venas, inspektas kaj returnas sin ofendita al la arbareto. La proceduro ripetiĝas tri- aŭ kvarfoje antaŭ la aprobo de la ino. Post la metado de ovo la kokino malaperas, sed revenos post unu semajno por ree meti ovon. Dum la semajno kaj dum la tuta elkova tempo la koko havas kolosan laboron por teni ekzaktan varmon, 33° C, en sia elkova maŝino. Diferenco de unu pli aŭ malpli gradoj estos fatala. Frumatene la koko fosas sin malsupren, konstruas kanalojn por ventolado. Kompoŝta varmo, kio estis necesa nokte devas esti forigita tage. Vespere la koko fermas tiujn kanalojn.
Kiam somera varmo pligrandiĝas, ne sufiĉas nur la ventoliloj, sed la koko devas uzi alian manieron por malvarmetigi sian stakon. Ĝi faras tion per sablotavolo, kiun ĝi pligrandigas laŭ la bezono. Dum la mezosomero la dikeco de tiu sablotavolo povas esti unumetra. Jam ĝis nun ĝi uzis dudek kubikmetrojn da sablo, kiun tiu sola birdo devas kolekti kaj treni nur per siaj piedoj. La tuta konstruaĵo atingas ĝis nun unumetran altecon kaj kvin metrojn diametre. Sed pli kaj pli da laboro atendas nian kokon. Dum la plej varmegaj somertagoj ne sufiĉas simpla krudlaboro. La koko estas devigita uzi rafinitan teknikon. Ĝi devas konstrui fridigilon en la ovejo. Frue en mateno kiam aero estas malvarmeta, ĝi dissternas sablon proksime de la stako por malvarmigi ĝin. Tiun sablon la koko poste trenas tra la irejon en la ovejon. Ĉiu mateno ĝi ree fosas la sablon, malvarmetigas kaj retransportas, kaj ĉiufoje precizan bezonatan kvanton kompare al sunvarmo de tiu tago. La meteologia situacio estas enprogramita en ĝia cerbo.
Proksimiĝas aŭtuno kaj la megapoda koko ekhavas novan problemon por solvi. Suna varmo kaj varmo de la kompoŝto malpliiĝas. Kiamaniere do agas la birdo, kiu neniam studis fizikon en lernejo? Jes — ĉiumatene kiam suno jam varmas, ĝi forŝutas sablon kaj kompoŝton tiom multe, ke nur kelkaj centimetroj kovras la ovojn. La nesto nun similas al supotelero kaj tiamaniere la koko uzas sunbrilon maksimume. Sed tagon sekvas nokto. Aŭtunaj noktoj en suda Aŭstralio estas malvarmaj. Pro tio estas bezonata hejtigilo. Ĉiutage la koko sternas amason da sablo kaj varmigas tion en tagmeza sunvarmo. Vespere ĝi remetas sablon kiel korvilon sur la grandan fosaĵon. La vetero estu kia ajn, la temperaturo en la ovejo necesas esti 33° C. Ĉiun duan minuton la koko kontrolas temperaturon per sia beko. En sia lango aŭ en la palato ĝi havas ege precizan mezurilon, laŭ kiu ĝi povas agi. Meze en tiu laboro, en la plej bona okazo eloviĝas unu ido ĉiusemajne.

Ĉar la gepatroj estas tro okupitaj je sablo aŭ ovumado, la ido devas mem eliri el la stako. Tragrimpi unumetran tavolon, kompoŝtan kaj sablan, estas dudekhora laboro por la ido. Kiel la plej soleca ido en la mondo ĝi tuj eniras en arbustaron sen ia ajn prizorgo de la gepatroj. Ĝi evoluas rapide; jam je la unua vespero ĝi povas flugi. Soleco sekvas vivon de mallee-kokido. Sed kiam ĝi estas plenkreska kaj venos la tempo de kovado, ĝi konstruas kaj prizorgas sian komplikan neston same lerte kiel sia patro faris, kvankam ĝi neniam vidis ĝin.
Do, mia sinjoro, kiam ĉiutagaj taskoj surpezas vian bruston, pensu pri megapodoj!
Nordia kunlaboro inter esperantistoj
dum la 2-a Mondmilito
dum la 2-a Mondmilito
de Soile Lingman

Mia patro estis esperantisto en Turku, Finnlando, jam komence de la 30-aj jaroj. Li korespondis kun esperantistoj en Svedio, Norvegio kaj Germanio.
Kiam la vintra milito komenciĝis aŭtune 1939 mia fratino kaj mi estis 7 kaj 3 jaraĝaj.
En januaro 1940 mia fratino Orvokki estis sendita kiel militinfano al Norvegio. La esperantofamilio de Arno Hallgren bonkore invitis ŝin loĝi ĉe ili en Drammen. Tamen, jam en marto 1940 la germanoj invadis Norvegion kaj la finnaj infanoj devis rapide reveni hejmen al Finnlando. Mia fratino havis bonajn memorojn pri tiu mallonga restado en esperantista familio.

Mia fratino devis pasigi du jarojn en finnlingva faklernejo ĉar dum la unua jaro ŝi ne komprenis la finnan lingvon.
Somere 1949 mi estis invitita gasti ĉe mia milittempa familio en Halland. Mi flugis de Turku al Stokholmo kie esperantofamilio de Kurt Bergcrantz akceptis min kaj kondukis min al la stacidomo la sekvan tagon. En Gotenburgo min akceptis alia esperantoamiko de mia patro, Oskar Svantesson. Li helpis min ŝanĝi la trajnon en Gotenburgo. Feliĉe mi atingis Varberg kaj saltis el la trajno en lasta minuto. Tie min akceptis filo de mia gastfamilio.

Mi pasigis la someron en tiu familio kaj revenis hejmen aŭtune por daŭrigi mian lernejon.
Tiam mia fratino jam loĝis en Gotenburgo kaj laboris en instruista familio. Ili estis kolegoj de Oskar Svantesson, korespondamiko de nia patro.
En januaro 1951 mi kune kun miaj gepatroj translokiĝis de Finnlando al Älvängen, norde de Gotenburgo en okcidenta Svedio. Tie ni ricevis laboron kaj loĝejon.
Somere 1952 mi biciklis kun mia patro al Drammen en Norvegio por viziti la familion de Arno Hallgren. Ankaŭ lia frato Dagfinn estis esperantisto. Dum tuta semajno mi aŭdis ilin paroli Esperanton kaj mi nenion komprenis. Tiam mi decidis eklerni esperanton, kaj tion mi neniam pentis.
Mi povas aldoni ke mi en jaro 1959 vizitis la germanan familion Vogel. Ili estis korespondamikoj de mia patro komence de la 30-aj jaroj. Nur la patrino Linda kaj filo Harald loĝis en la tute ruinigita urbo Dresden. La patro malaperis en la mondmilito. Dum la sekvaj jardekoj mi ne havis kontakton kun la familio Vogel. Sed antaŭ kvin jaroj, post la UK en Nitra, mi denove vizitis ilin en Dresden. Mi estis gastigita de Harald Vogel kaj lia edzino. Ili tre bone regalis min kaj por mi estis granda ĝojo ekvidi kiel belan malnovan urbon oni rekonstruis en Dresden.
Mi spertis bonkoran kaj amikan akcepton de ĉiuj esperantofamilioj, korespondamikoj de mia patro.
Estis vere valora donaco, la lingvo Esperanto, kiun mi ricevis de mia kara patro Arthur.
Memma (på finska Mämmi) har en lång historia i finländsk matlagning och förekom hos värmlandsfinnar. Rätten har på senare år även fått vidare spridning i Sverige.

Memma var ursprungligen en folklig rätt i Finland som inte åts i högreståndskretsar. Senast under 1600-talet började den finskspråkiga befolkningen i sydvästra Finland göra en festmemma till påsken. Den skiljde sig
från den vardagliga memman genom att den innehöll maltmjöl och gräddades i ugn i näverrivor. Under 1800-talets lopp blev memman mycket populär bland borgerskapet och åts under hela våren ända fram till midsommaren vid festliga tillfällen.
På 1950-talet blev memman något som så gott som alla i hela Finland kände till. I det efterkrigstida Finland behövde man nationalsymboler och memman var så speciell, både till utseende och till smak, att den lämpade sig väl som nationalrätt. Memmarecept hade också tagits med i kokböckerna och lärdes ut i husmodersskolorna, dock med en något förenklad tillverkningsprocedur.
Utseende och tillverkning
Memma är huvudsakligen gjord på rågmjöl, rågmalt och sirap. Rätten har en mycket karakteristisk klibbig konsistens och mörkbrun färg med mustig, söt doft av spannmål. Memma äts vanligtvis med grädde, mjölk eller kaffegrädde, och ofta med strösocker. En modern variant är att servera memma med vaniljglass.
Traditionellt var det en lång procedur att laga memma. Det tog över ett dygn, för den skulle ömsom hållas ljum, ömsom vispas kraftigt och länge med bunken stående ute i snön, för att till slut baddas i timmar i ugnen.
Memman förvarades förr i näveraskar, rivor, men de har numera ersatts av pappaskar. Den färdiga memman måste förvaras kyld; ofta fryses memman före distribution till butik. En känd tillverkare är Kymppi-Mämmi i Toijala i Birkaland, Finland. I Sverige tillverkar och distribuerar Fazer Bageri stora delar av säsongsproduktionen av memma.

– Ĉu vi scias kio estas kalorioj?
– Jes, preskaŭ… sed la vorto ne estas tute klara por mi. Bv. klarigi!
– Ili estas malgrandaj fibestoj, kiuj kaŝiras nokte kaj rekudras la vestojn tiel ke tiuj malgrandiĝas. /Siv
De Saliko (Raita Pyhälä)

Reidar naskiĝis en Kittilä, norde de la Arkta cirklo en 1925 kiel la lasta el sep gefiloj de la gepatroj. Li kreskis en izolita vilaĝo, kie la norda naturo kaj la malnovaj fabeloj forte impresis lin. En la fabeloj oni kredigis, ke kiu ajn povas ŝanĝiĝi en beston, vivi bestan vivon kaj reveni al sia homa korpo poste. Reidar eksentis, ke kelkaj bestoj estas liaj fratoj.

La birdo lagopo simbolis lian animon, liajn sentivecajn timojn. Vintre tiu birdo ŝirmiĝas per blanka plumaro kaj kovras sin per
neĝo por elteni la froston. La linko estis lia frato. Linkoj kaj li kune estis kuraĝaj kaj fortaj.
Plie li imagis sin kiel Capella gallinago (svede enkelbeckasin, Esperante galinago) kaj en unu pentraĵo lia oni vidas lin, kun kornoj, flugi kun la galinago alte en la ĉielo.

Li mem priskribas siajn pentraĵojn kiel esprimojn de liaj sopirado, idealoj, zorgoj, problemoj, timoj, ĝojoj kaj deziroj. ”Mi faras tiujn ĉi bildojn kaj esperas, ke ili ion donos al la homoj,” li diris.

Reidar (prononco rejdar) studis arton en la Akademio de Finnlando kaj en la Akademio de Peterburgo, en la Instituto Ilja Repin. Post la studjaroj li reiris al sia lapona izolita hejmo kaj konstruis atelieron apud ĝi. Li volis protekti la naturon, precipe ĉirkaŭ si. Li sukcesis nuligi la planojn konstrui digojn en la riveron Ounasjoki, kiu fluas en lia najbareco. La riveron oni ekprotektis en la jaro 1983, du jarojn post la morto de Reidar.

La ateliero kaj muzeo de Reidar Särestöniemi daŭre estas viziteblaj tra la jaro, se nur vojoj tien estas uzeblaj kaj la vetero permesas.

La artomuzeo Didrichsen en Helsinki/Helsingfors aranĝis grandan ekspozicion de liaj verkoj 8.2. – 1.6.2025 omaĝe de la centa datreveno de lia naskiĝo. La ekspozicio montriĝas granda sukceso. La vico de vizitemuloj ofte longas. Atendante sian vicon oni tie povas admiri ankaŭ la maron, la rokan bordon kaj pinojn sur la bordo. Tial la etoso en la vico estas bona kaj trankvila.

En Göteborgs-Posten 11 aprilo:
En Kortedala, la savservoj devis respondi al iomete aparta misio. Estis papago, kiu estis fiksita en arbo. Sed kiam la savservoj provis liberigi ĝin, la papago kriis (en la angla) ”fiku vin”. Sed la fajrobrigado restis trankvila. La posedanto de la papago tiam devis pendi en la korbo de la gruo kaj logi ĝin per pako da cigaredoj. Jes. Cigaredoj.

Ofte gazeto volas havi bildon kune kun artikolo. La saman deziron havas Ora Ĵurnalo. Eble oni ne trovas la veran bildon, sed enmetas alian. Serioza gazeto tamen ne volas trompi la legantaron kaj skribas ”Ĉi tiu bildo ne kongruas kun la artikolo”. Mi faras la samon: Ĉi tiu papago havas nenion rilaton al la artikolo. (Do oni ne ofendas la veran papagon.) /Siv

God morgon!
I Göteborgs-Posten 11 april:
I Kortedala fick räddningstjänsten rycka ut på ett lite annorlunda uppdrag. Det var en papegoja som hade fastnat i ett träd. Men när räddningstjänsten försökte få ner den skrek papegojan ”fuck you”. Men räddningstjänsten tog det med ro. Papegojans ägare fick då hänga med upp i lyftkranens korg och locka den med ett paket cigaretter. Ja. Cigaretter.
De Tatyana Auderskaja, Odessa

Pentristo apud fenestro,
Pentrestro apud montrilo
Rigardas per longa rigardo
Al Primorskij bulvardo

Kaj vidas arbedojn florajn,
Teatrajn kupolojn glorajn,
Blankantajn ŝipojn en maro,
Grizplatojn de la ŝtuparo,
Kaj super ĉio, senlima,
Penetris lian animon
Klara ĉiela blueco –
Amika mesaĝ’ de Odeso.

Magistro kaj grandmajstro,
L’Pentristo, de la fenestro
Foriras al pentrostablo
Kaj el tuta sia kapablo
Komencas pentri portreton
De sia propra persono,
Ĉar sole ĝin li ne vidis
En ĉirkaŭanta mondo.
Alingsås havas vastan areon, kiu enhavas kaj malgrandajn lignajn dometojn kaj grandajn pluretaĝajn domegojn, sed ĉie oni havas la naturon en promenaddistanco.


Iam estis esperanta klubo en Alingsås, sed nun oni ne vidas spuron de la klubo. Antaŭ kelkaj jaroj la altano de Sten estis plena je gotenburgaj esperantistoj. Aino troviĝas sur
pluraj fotoj. Tiam Sten ankoraŭ ne havis sian lageton. Nun ĝi estas preta, post multe da laboro de Sten, kaj plenas de bestetoj, i.a. salamandroj, kiuj venis al la lageto sen
helpo de Sten.
Post Kvarnabo ni daŭrigis al Sollebrunn, alia parto de Alingsås. La malnova benzinservostacio iam estis la loko por filmfarado de ”Macken”.

La benzino kostis nur 99 oerojn litre (dekono de 1 EUR).

Por aero oni devis enmeti unu kronon. Espereble la aero sufiĉis por la kvar pneŭoj.
Sufiĉe proksime al la centro de Sollebrunn troviĝas la preĝejo de Erska el la 19a jarcento. Ĝi situas sur monteto sen najbaraj domoj. Emil Viktor Langlet, arkitekto kaj la patro de Valdemar Langlet (vidu numeron 83 de Ora Ĵurnalo) faris la konstrudesegnojn.

La preĝejo havis plurajn antaŭulojn kaj estas bele situanta sur monteto tuj ekster la centro de Sollebrunn kun antikvaj tomboj de la ferepoko kaj la vikinga epoko. En la apuda altaĵo oni vidas tuberojn, kiu per sia formo diras ke en la tero estas malnovaj tomboj.

La urbo Alingsås atentigis la Valpurgan vesperon la 30-a de aprilo. En la muzeoparko aktoris virĥoro, blovorkestro kaj drillflickor – knabinoj kun stangetoj, kiujn ili lerte movis. Kaj kompreneble estis salutparolo por la printempo. Ĉar la festo estis en la centro de la urbo oni nek havis fajron nek raketojn. Al mi ili ne mankis.

Mi ne povas ne enmeti bildon de paska sorĉistino, fotita de Jan.
/ Siv

Träffpunkten är ett populärt ställe, där kommunen erbjuder olika aktiviteter, Den 24e april var det pub-eftermiddag med Håkan Lyppert som underhållare. Har du någonsin sett en musikmaskin med skorsten? För mig var det i alla fall en nyhet. Nåja, det visade sig vara en högtalare monterad överst för att ljudet skulle spridas över salen. Mer än 30 pensionärer hade samlats.
Reportoaren var blandad. Håkan sjöng vårvisor, romantiska visor, tuffa amerikanska sånger, Evert Taube och mycket annat och spelade gitarr till musikmaskinen. Det lät som om han hade en orkester bakom sig. Två timmar varade föreställningen.

Jämställdhet också då det gäller trafikmärken i Stadsskogen, den nyaste stadsdelen i Alingsås. Under en utflykt tilI den stadsdelen fick jag syn på något ovanligt. En kvinna var avbildad på trafikmärket för övergångsställe. Några meter bort fanns det vanliga märket med en man på.

Text i bilden: ”Gäller förbud att köra bil eller motorcykel till Bredablick ” Där har man på skylten målat över ordet Besökande. Alltså: Om du bor i området kan du strunta i förbudsskylten, men alla andra får lämna sina fordon – men var? Någon P-plats såg jag inte.
Medan centrala Alingsås har massor av trähus i två våningar, har Stadsskogen hus så höga som åtta våningar.
/ Siv

Paulo Viana faris la tekston kaj la foton.
Kun granda entuziasmo flanke de pli ol 30 partoprenantoj, okazis en la urbo Lorena, je la 19-a de aprilo 2025, en la brazila ŝtato San Paŭlo, unu plia kunveno de Esperantistoj en la regiono de la Valo de Rivero Paraíba. Ĉi tiu estas vasta regiono situanta inter la ĉefurboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, longa je pli ol 600 kilometroj, laŭlonge de kiu staras pluraj mezgrandaj urboj, kie aktivas kluboj de parolantoj de la Internacia Lingvo. Pro tio, oni organizas dufoje en ĉiu jaro tiajn kunsidojn, alterne en unu kaj alia ŝtato. Ĉi-foje ĉeestis Esperantistoj el dek urboj. Ankaŭ el la najbara ŝtato Minas Gerais alvenis reprezentantoj.
La programo estis vigla kaj agrabla. Ĝi komenciĝis per prelegeto pri ”Toleremo”, farita de D-ro Elmir Lima, kiun sekvis aktiva diskuto. Poste oni publike intervjuis la gesamideanojn Cristina Graaf kaj D-ro João Santos pri ilia longa laborado por nia movado, enlande kaj eksterlande. La tria programero konsistis en lanĉo de la plej nova eldonaĵo de EASP: la grava verko de la eminenta brazila aŭtoro Machado de Assis – ”Kinkas Borba”, tradukita de Francisco Wechsler al Esperanto.
Post la tagmanĝo, Dirce Sales kaj Paulo S. Viana prezentis parolan originalan legaĵon pri Raymond Schwartz. Sekvis alia intervjuo kun du Esperanto-atletoj, kiuj informas pri Esperanto dum kuradoj, en Brazilo kaj eksterlande: Tania Paixão kaj Walter Fontes. La tria posttagmeza programero estis prelego de Luiz Coelho laŭ la titolo: ”Kiel funkcias Sennacieca Asocio Tutmonda?”. Poste prelegetis João Otávio Rodrigues pri Brazila Rotaria Esperanto-Klubo kaj Fábio Silva, pri diversaj agadoj por diskonigado de Esperanto en la urbo Pouso Alregre. Fine salutis la reprezentanto de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj de Asocio Esperantis de Rio-de-Ĵanejro, kiuj dum la tuta evento funkciigis etajn libroservojn.
Dum la tuta evento, estis proponata bongustan senpaga lunĉo al la partoprenantoj, sub la zorgado de Marion Brasil Viana, profesia konfitisto en la urbo Lorena.
(P.S.Viana)
Ronald Schindler, Berlino, sendis la artikolon, ricevitan de Karl Dietz.
El ELBB, Fulminformo, 2025-04-14.

Mortis L.L. Zamenhof
En la aĝo de 58, ”la 14-an de aprilo la stato de d-ro Z. rapide pliboniĝis; la koro komencis labori pli forte, kaj malaperis la signoj de ĝia akra nesufiĉeco. La kuracistoj havis esperon, ke venos pliboniĝo.
Tiel pensis ankaŭ la mortinto la lastan tagon malgraŭ granda senfortiĝo. D-ro Ludoviko estis en tre bona humoro. Li eĉ rakontis al la ĉirkaŭantaro siajn anekdotajn sonĝojn kaj faris al si esperon, ke post longa interrompo li povos la alvenantan nokton pasigi oportune en sia lito …
Je la 5-a horo vizitis lin lia konstanta kuracisto kaj amiko d-ro K. kaj konstatis ĉe li efektivan pliboniĝon. Post duonhora amika interparolo, sentante sin iom laca, mia frato petis la permeson de d-ro K, iom ripozi sur divano.
– Ĝi estis lia lasta memvola movo!
Kiam lia edzino alproksimiĝis, por prepari al li oportunan kuŝejon, ŝi jam trovis sian edzon malviva!”
(El La Lastaj Tagoj de Dro L. L. Zamenhof)
El
Ĉio estas tie

Eltiraĵo el ”Allting finns” (Ĉio estas tie/Ĉio ekzistas) de Göran Grip. De Roger Nilsson kun permeso de la aŭtoro.
En rakonto de multaj miloj da jaroj, Dio kreis
Adamon kaj Evan. Li metis ilin en mirindan ĝardenon, kie ili
havis ĉion, kion ili bezonis. Estus tute bone, se la rakonto
estus fininta tie.
Sed en ĉi tiu rakonto, Dio diris al Adamo:
– Ĉio ĉi estas via.
– Ĉu ĉio? miris Adamo.
– Jes, preskaŭ ĉio. Ĉu vi
vidas tiun arbon?
– Kiu do?
– Tie. Tiun grandan arbon, kiun mi plantis
meze de la ĝardeno.
– Ho, tiu arbo!
”Vi ne devas tuŝi tiun arbon,”
diris Dio. Ĉar tiam vi mortos. Ĉi tio estis la unua
mesaĝo de Dio al homo kaj ĝi estis mensogo. Estis Dio,
kiu enkondukis la mensogon en la mondon de homoj.
La serpento diris al Eva ke ili ne mortos pro
manĝado de fruktoj de la arbo de scio, sed ke ili fariĝos
kiel Dio. Estis la serpento, kiu enkondukis la veron en la mondon
de homoj.
Adamo kaj Eva manĝis la fruktojn de la arbo.
Ili ne mortis. Ili certe ĉirkaŭrigardis surprizite. La
unuan fojon ili vidis la mondon kaj unu la alian. Kaj ili vidis
Dion. ”Kial li mensogis al ni?”
Ne estas malfacile kompreni, kial ili kuris kaj
kaŝis sin de li la venontan fojon kiam ili aŭdis lin
vagi en la ĝardeno.
Dio alproksimiĝis al ili kaj diris:
– Kion? Ĉu vi estis malobeema, Adamo?
Ĉi tio estis la unua ago de Dio al Adamo. Ĝi
estis akuzo. Estis Dio, kiu enkondukis pekon en la mondon de
homoj.
”Ne estis mia kulpo”, Adamo diris. Mi
faris nenion. Ĉio estis ŝia kulpo.
Estis Dio, kiu provokis la perfidon en la mondo de
homoj.
Poste li turnis sin al Eva:
– Kion vi faris!
– Ankaŭ ne estis mia kulpo, diris Eva.
Mi ne povis eviti ĝin. Estis la serpento kiu trompis min.
En la estonteco, Eva dispremos la kapon de la
serpento kaj la serpento mordis ŝin en la kalkanon. En sia
tria akto, Dio enkondukis malamon kaj venĝemon en la mondon
de homoj.
Tiam li punis ilin. Li komencis kun Eva. Ŝia
gravedeco estu malfacila kaj la naskiĝo dolora: li difinis la
doloron kiel punon. Ŝi deziru sian edzon: li difinis ŝian
deziron kiel punon. Ŝi obeu lin: li difinis obeemon kiel
punon kaj tiel potencon kiel ion por strebi.
Tiam Adamo: li malbenis por li la teron kaj
kondamnis lin labori kontraŭ ĝi, por ke ĝi nasku
lin: li difinis la teron kiel malamikon, kiun oni devas batali kaj
la laboron kiel punon. Kaj fine. ”Polvo vi estas, kaj al
polvo vi revenos”: Dio difinis morton kiel punon.
Fine, Dio lamentis, ke homoj fariĝis ”kiel
unu el ni”. Ĵaluze, li forpelis ilin el la Edena
ĝardeno.
Kio okazis poste al Adamo kaj Eva, kiam ili
ĉirkaŭvagis ekskluditaj el la paradizo, kaj ili
ekkomprenis, ke mensogo venas de Dio kaj ke ĉiu, kiu diras la
veron, estas malbenita kaj por ĉiam devigita rampi en la
polvo? Kiajn pensojn ili havis pri la vero, kiu, la unuan fojon
ili renkontis ĝin, estis uzata kun la intenco trompi ilin?
Kaj kian rilaton ili havis kun sia ĵus vekita kapablo vidi,
kiu, la unuan fojon kiam ili uzis ĝin, kondukis al tiaj
teruraj sekvoj por ili?
La Edena ĝardeno estis aranĝita kaptilo.
Adamo kaj Eva neniam havis justan ŝancon.
*
La du fratoj, Kaino kaj Habelo, oferis oferojn al
Dio. Dio favoris la oferon de Habelo. Estis Dio, kiu enkondukis
maljustecon en la vivojn de homoj.
Kiam Kaino, la pli maljuna frato, ekkoleris, Dio
punis lin.
– Kial vi koleras, kaj kial via rigardo
estas tiel malhela? Ĉu ne estas tiel: se vi havas bonon en
menso, tiam vi kuraĝe rigardas supren, sed se vi ne havas
bonon en menso, tiam peko kaŝas sin ĉe la pordo.
Li devigis Kainon silenti pri siaj sentoj
riproĉante lin pro ili. Ĉu Dio ne konsciis pri Sia
propra parto en la kolero de Kaino? Estis Dio, kiu semis ĵaluzon
en la menso de homo.
Kiam Kaino, pro ĵaluzo, mortigis Habelon, Dio
malbenis lin. Kaino, profunde rompita pro tio, kion li faris,
nekonscia pri la parto de Dio en ĝi, kaj sincere pentanta,
faris la malbenon de Dio al sia:
– Mia malbonago estas pli granda ol mi povas
elteni. Vi forpelas min de la kamparo, kaj mi devas kaŝi min
de vi. Mi fariĝos malstabila kaj pasema ĉi tie sur la
tero.
Al tio Kaino en malespero kaj honto aldonis sian
propran juĝon sur si: Kaj kiu ajn mortigos min.
Sed Dio opiniis, ke Kaino troigis:
– Ne, tiu kiu mortigos Kainon, estos
submetita al sepobla venĝo. Li kondamnis Kainon senvole
disvastigi doloron ĉirkaŭ li.
*
Iun tagon Dio diris al Abrahamo:
– Ĉu vi timas min, Abrahamo?
– Jes, kompreneble mi faras tion.
– Tiam vi devos pruvi tion. Oferu vian
amatan filon Isaak kiel bruloferon al mi, kaj mi kredos vin.
Kiam Abrahamo ligis sian filon al la ŝtiparo
kaj levis la buĉan tranĉilon, Dio denove fortiris la
grundon de sub la piedoj de Abrahamo:
– Ho, Abrahamo. Haltu. Mi nur volis testi
vin. Nun mi scias, ke vi timas min. Vi ne devas oferi Isaak, vian
solan filon. Mi elektas ĉi tiun virŝafon kiel viktimon
anstataŭe.
Blinda al la ofendo de Dio kaj en konfuzita
dankemo, Abrahamo nomis la lokon ”la Eternulo elektos”.
Kiam Abrahamo trapasis la provon kaj mortigis la
emociojn, kiuj servas al la vivo, Dio rekompencis lin per ekstera,
monda sukceso: liaj idoj fariĝus sennombraj, grandaj kaj
konkerus la urbojn de siaj malamikoj, kaj ĉiuj aliaj popoloj
dezirus la saman feliĉon.
Dio kreis la unuan okcidentanon.
*
Kio eble okazis interne de la knabo Isaak en tiu
momento de morta angoro, kiam la tranĉilo estis levita kaj li
sciis, ke lia patro tranĉos lian gorĝon? Kaj kio okazis
en la sekva momento de neatendita liberigo?
Kion vi spertas dum mortangoro estas bruligita en
vian menson por eterneco – ĝis la tria kaj kvara
generacio. Isaak, prapatro de sennombraj popoloj, lernis bridi
sian naturan volon por defendi sin kaj pasive kaj submetiĝeme
esperi, ke la murdo ne okazos.
Dio kreis la duan okcidentulon kaj la unuan
neŭrozulon.
*
Mi neniam forgesos mian surprizon, jes, la
kapturnigan miron, kiun mi sentis, kiam mi malkovris, ke la unua
mesaĝo de Dio al la homaro estis mensogo, ke tiu, kiu estis
nomita Dio, mensogis al homoj, kaj ke tio, kion la serpento
efektive faris, estas paroli la veron. Kiel mi povus eviti tiom
longe malkovri ion, kio estis tiel evidenta, kiam oni malfermis la
okulojn al ĝi? Kiel mi kaj tiom da homoj povis ne rimarki, ke
Dio mensogas?
Kiel estas la estaĵo nomata Dio en ĉi
tiuj miljaraj rakontoj? Kian opinion li havas pri si mem, tiu, kiu
atakas la vidon, scivolemon, fidon, seksan deziron, laborĝojon,
koleron, ĵaluzon, korpan doloron, la ĝojon de obeo, la
respondecon de regado, sindonemon, morton, resume: tio, kio estas
natura kaj kiu estas en la servo de la vivo kaj kion homoj bezonas
por vivi honeste, nature kaj neneŭroze? Kio instigas lin
starigi malpermesojn, allogi homojn rompi la malpermesojn, kaj
poste ilin kruele kaj senkompate puni, semante en ilia menso
honton kaj kulpon? Kio igas lin nekapabla toleri, ke ili fariĝu
kiel li mem en la konscio? Kio pelas lin fari tian ĥaoson
inter tiuj, super kiuj li havas potencon?
Tiu, kiu nomiĝas Dio, ne konis la amon de
Abrahamo, li estis malsentema al la interna, reala fluo inter
vivantaj estaĵoj, li estis surda kaj blinda al la spirita
mondo. Li postulis eksteran, palpeblan pruvon por tio, kio neniam
povas esti pruvita, kiu neniam devas esti pruvita, sed kiu povas
esti facile kaj ame montrita al iu ajn, kiu povas vidi.
Kaj en foresto de amo, li prenis ĉion, kion
li povis akiri en la manojn: potenco, respekto, admiro, timo,
submetiĝo – la falsaĵoj de amo.
Tiu,
kiu en ĉi tiuj rakontoj estas nomata Dio, bezonus lerni pri
amo. Li bezonus repaciĝi kun si mem kaj bezonus liberigi sin
de ĉiuj konfuzaj, nenaturaj emocioj, kiujn li tiel energie
transdonas al sia popolo. Li bezonus esti
amata kaj lerni ami sin mem. Ĉar nur amo povas
sanigi tiujn, kiuj neniam estis amataj.

La libro (eldonita 1994) estas tre bona.
Rekomendinda. La aŭtoro estas anestezisto kaj la libro i.a.
temas pri vivkonceptoj, etikaj demandoj kaj pri lia propra vivo
kaj elkresko.
– Roger
– Roger
Ur
Allting finns

Utdrag ur ”Allting Finns” av Göran Grip. Av Roger Nilsson med tillstånd av författaren.
I en många tusen år gammal berättelse
skapade Gud Adam och Eva. Han placerade dem i en underbar trädgård
där de hade allt de behövde. Det hade varit gott och väl
om berättelsen hade slutat där.
Men i den här berättelsen sa Gud till
Adam:
– Allt det här är ditt.
– Alltsammans? Undrade Adam
– Ja, nästan alltsammans. Ser du det
där trädet?
– Vilket då?
– Där borta. Det där stora trädet
som jag planterat mitt i trädgården.
– Åh, det där trädet!
– Det trädet får du inte röra,
sa Gud. För då ska du dö.
Detta var Guds första besked till människan
och det var en lögn. Det var Gud som införde lögnen
i människornas värld.
Ormen berättade för Eva att de inte
skulle dö av att äta frukter från kunskapens träd
utan att de skulle bli lika Gud Det var ormen som införde
sanningen i människornas värld.
Adam och Eva åt av trädets frukter. De
dog inte. Häpna måste de ha sett sig om. För
första gången såg de världen och varandra.
Och de såg Gud. ”Varför ljög han för
oss?”
Det är inte svårt att förstå
varför de sprang och gömde sig för honom nästa
gång de hörde honom komma vandrande i trädgården.
Gud gick fram till dem och sa:
– Vafalls? Har du varit olydig Adam?
Detta var Guds första handling mot Adam. Det
var en anklagelse. Det var Gud som införde synden i
människornas värld.
– Det var inte mitt fel, sa Adam. Jag har
inte gjort något. Det var hennes fel alltsammans.
Det var Gud som provocerade fram sveket i
människornas värld.
Sen vände han sig till Eva:
– Vad är det du har gjort!
– Det var inte mitt fel heller, sa Eva. Jag
kunde inte hjälpa det. Det var ormen som lurade mig.
I fortsättningen skulle Eva krossa ormens
huvud och ormen skulle hugga henne i hälen. I sin tredje
handling införde Gud hatet och långsintheten i
människornas värld.
Därefter bestraffade han dem. Han började
med Eva. Hennes graviditet skulle bli svår och
förlossningarna smärtsamma: han definierade smärtan
som ett straff. Hon skulle åtrå sin man: han
definierade hennes åtrå som ett straff. Hon skulle
lyda honom: han definierade lydnad som ett straff och därmed
makt som eftersträvansvärd.
Sen Adam: han förbannade marken för
honom och dömde honom att arbeta mot den för att den
skulle föda honom: han definierade jorden som en fiende som
måste bekämpas och arbetet som ett straff. Och
slutligen. ”Du är stoft, och till stoft skall du åter
varda”: Gud definierade döden som ett straff.
Slutligen beklagade sig Gud över att
människorna blivit ”som en av oss”. Svartsjukt
drev han dem ur Edens lustgård.
Vad hände med Adam och Eva efteråt, när
de vandrade omkring utestängda från paradiset, och det
gick upp för dem att lögnen kommer från Gud och
att den som talar sanning blir förbannad och för all
framtid tvingas kräla i stoftet? Vad fick de för tankar
om sanningen, som för första gången de stötte
på den hade använts i avsikt att förleda dem? Och
vad fick de för förhållande till sin nyväckta
förmåga att se som första gången de använde
den ledde till så fruktansvärda konsekvenser för
dem?
Edens lustgård var en gillrad fälla.
Adam och Eva hade aldrig en ärlig chans.
*
De båda bröderna, Kain och Abel,
offrade åt Gud. Gud favoriserade Abels offer. Det var Gud
som införde orättvisan i människornas liv.
När Kain, den äldre brodern, blev vred
tog Gud honom i upptuktelse.
– Varför är du vred, och varför
är din blick så mörk? Är det inte så:
om du har gott i sinnet, då ser du frimodigt upp, men om du
inte har gott i sinnet, då lurar synden vid dörren.
Han tvingade Kain att tiga om sina känslor
samtidigt som han klandrade honom för dem. Var Gud inte
medveten om sin egen del i Kains vrede? Det var Gud som utsådde
svartsjukan i människans sinne.
När Kain i svartsjuka hade dödat Abel
förbannade Gud honom. Kain, djupt förkrossad över
vad han gjort, omedveten om Guds del i det och uppriktigt
botfärdig, gjorde Guds förbannelse till sin egen:
– Min missgärning är större
än jag kan bära den. Du driver bort mig ifrån
åkerjorden, och jag måste gömma mig för dig.
Jag kommer att bli ostadig och flyktig här på jorden.
Till detta lade Kain i förtvivlan och skam
sin egen dom över sig själv: Och vem som helst kommer
att dräpa mig.
Men då tyckte Gud att Kain gick för
långt;
– Nej, den som dräper Kain kommer att
bli utsatt för en sjufaldig hämnd. Han dömde Kain
till att ofrivilligt sprida smärta omkring sig.
*
En dag sa Gud till Abraham:
– Fruktar du mig, Abraham?
– Ja, det är väl klart att jag
gör.
– Då får du allt bevisa det.
Offra din älskade son Isak som brännoffer åt mig
så ska jag tro dig.
När Abraham bundit sin son vid bålet
och höjt slaktkniven ryckte Gud än en gång undan
marken under Abrahams fötter:
– Äsch Abraham. Sluta. Jag ville bara
testa dig. Nu vet jag att du fruktar mig. Du behöver inte
offra Isak, din ende son. Jag utser den här väduren till
offer istället.
Blind för Guds kränkning och i förvirrad
tacksamhet kallade Abraham platsen för ”herren utser.”
När Abraham så bestått provet och
dödat de känslor som står i livets tjänst
belönade Gud honom med yttre, världslig framgång:
hans avkomma skulle bli oräknelig, stor och skulle erövra
sina fienders städer, och alla andra folk skulle önska
sig samma lycka.
Gud hade skapat den förste västerlänningen.
*
Vad kan ha utspelat sig inom gossen Isak i det
ögonblick av dödsångest då kniven var höjd
och han visste att hans far skulle skära halsen av honom? Och
vad hände i nästa ögonblick av oväntad
befrielse?
Det man upplever under dödsångest
bränns in i ens sinne för evärderlig tid –
intill tredje och fjärde led. Isak, förfader till
oräkneliga folk, lärde sig att lägga band på
sin naturliga försvarsvilja och att passivt och undergivet
hoppas att mordet inte ska bli av.
Gud hade skapat den andre västerlänningen
och den förste neurotikern.
*
Jag kommer aldrig glömma min förvåning,
ja, den svindlande häpnad jag kände när jag
upptäckte att Guds första besked till mänskligheten
var en lögn, att den som kallades för Gud ljög för
människorna, och att vad ormen i själva verket gjorde
var att tala sanning. Hur kunde jag under så lång tid
ha undgått att upptäcka något som var så
tydligt när man väl fått upp ögonen för
det? Hur kunde jag och så många människor ha
undgått att lägga märke till att Gud ljög?
Hurudan är den varelse som i dessa
mångtusenåriga berättelser kallas för Gud?
Vad har han för syn på sig själv, han som angriper
seendet, nyfikenheten, tilliten, den sexuella lusten,
arbetsglädjen, vreden, svartsjukan, den fysiska smärtan,
glädjen i att lyda, ansvaret i att härska,
hängivenheten, döden, kort sagt: sådan som är
naturligt och som står i livets tjänst och som
människor behöver för att leva ärligt,
naturligt och oneurotiskt? Vad är det som driver honom att
ställa upp förbud, locka människorna att bryta mot
förbuden och därefter grymt och obarmhärtigt
straffa dem och utså skam och skuld i deras sinne? Vad är
det som gör att han inte tål att de blir lika honom
själv i medvetenhet? Vad är det som får honom att
ställa till en sådan förödelse bland dem han
har makt över?
Den som kallas för Gud kände inte
Abrahams kärlek, han var okänslig för det inre,
verkliga flödet mellan levande varelser, han var döv och
blind för den andliga världen. Han krävde yttre,
handfasta bevis för det som aldrig någonsin låter
sig bevisas, som aldrig behöver bevisas, men som lätt
och kärleksfullt kan visas för vem som helst som kan se.
Och i brist på kärlek tog han vad han
kunde komma över: makt, vördnad, beundran, skräck,
underkastelse – kärlekens falskmynt.
Han som i dessa
berättelser kallas för Gud skulle behöva lära
känna kärleken. Han skulle behöva försonas med
sig själv och skulle behöva befria sig från alla
de förvirrade, onaturliga känslor som han med sådan
energi överför på sina människor. Han skulle
behöva bli älskad och lära sig älska sig
själv. Ty det är bara kärleken som kan hela den som
aldrig blivit älskad.

Boken (tryckt 1994) är mycket bra. Kan
rekommenderas. Göran Grip är narkosläkare i Malmö
och boken handlar mycket om livsåskådning och om hans
eget liv och uppväxt. – Roger
Kommentar: Jag läste för ett antal år sedan också Allting finns av Göran Grip. Författaren är en sanningssökare, som inte nöjer sig med blind tro på en gud som fått alltför många dåliga mänskliga drag.
Jesus sa att han skulle skicka ”Den helige ande” för att upplysa människorna om sanningen. Kanske menade han alla de sanningssökare som under tiderna sökt lösa livsmysteriet.
Många klarar inte en förmänskligad Gud. Bättre se människan som gudomlig – eller i varje fall på väg mot gudomlighet genom många liv - än att se Gud förmänskligad!
/ Siv Burell
Video, sendita de Lottie Ericson, Kanado

Kiam porko preskaŭ kaŭzis militon
Ĉu porko povas kaŭzi internacian konflikton? En 1859 tio preskaŭ okazis! Aŭskultu kiel usonano mortigis britan porkon, soldatoj preskaŭ ekbatalis, kaj kiel jarcenton poste, bonhumora ceremonio finiĝis per alia porka tragedio – ĉi-foje ĉe esperantista doganisto!
La porka milito okazis en la insulo San Juan inter Usono kaj Brita Kanado en 1850. Brita loĝanto sur la insulo San Juan posedis porkon.
La porko hazarde eniris ĝardenon de usona farmisto kaj manĝis liajn terpomojn.
La farmisto, kolera pro la invado al sia ĝardeno, pafmortis la beston.
Kompreneble la brita posedanto koleriĝis, kaj baldaŭ la eta konflikto fariĝis granda diplomata problemo.
Ambaŭ flankoj sendis trupojn al San Juan kaj la malpaco kreskis rapide.
Usonaj kaj britaj soldatoj alfrontis unu la alian, sed ambaŭ nacioj volus eviti sangoverŝon. Anstataŭ ol batali, ili decidis paceme kunlabori.
La reala historio finiĝas tie, sed se vi klakas al la ligilo supre, vi povas aŭskulti/legi la komentojn, kiuj aludas la nunan mondsituacion! /Siv

Kaj bonvenon nova libro!
Antaŭ ol ni finlegis Orm la Ruĝa en la Librorondo, ni lasis al ĉiuj, mem ekscii, kiel Orm finfine revenis al sia gepatra bieno.
La legantoj havis diversajn opiniojn pri la enhavo: Tro malfacila, tro da novaj vortoj, tro longdaŭra kun nur po du ĉapitroj por monato, pli bone legi po unu libro monate, tre lerniga pri la vikinga epoko, tre interese ke la vikingoj spertis tri religiojn post la iama kredo je Tor: la judismo, la islamismo kaj la kristanismo.
Pliaj opinioj: Forta sento por justeco (ekz: dekapigu nin en vico, ne preterpasu min por unue mortigi nian estron!), la libro ne taŭgas por diskutado, la libro ja plenas je kruelaj agoj, sed homoj ankaŭ hodiaŭ ŝatas legi krimromanojn kun multe da krueleco. Orm la Ruĝa enhavas multe da humuro, tamen ofte ”gajhumuro de pendigoto”.
Pri la pli fruaj librorondaj libroj – Sesdek ok, Sur bluaj planedoj, La strato de Tanja kaj La kurioza incidento de la hundo en la nokto kreis – se ne samopiniojn – tamen bonajn diskutojn.
Rilatoj inter homoj ĉiam estas interesa afero. Ni ja jam legis Sesdek ok verkita de Sten Johansson. Liaj du libroj pri Marina donas multajn ideojn pri sociaj rílatoj. Bona elekto estus ankaŭ lia libro Falaflo en maco de 2023 pri la influo de la konflikto inter Palestino kaj Israelo. La israela Filippa kaj la araba Kasim ambaŭ loĝas en Svedio.
Sed – prefereble ni ne elektu pli ol unu libron de la sama verkisto.
Nun la proponoj de Rianne en Nederlando pri nova libro estas la jenaj:
Anna de verdaj gabloj, Kredu min sinjorino kaj
El verva vivo ĵurnalista. –
Ĉu vi havas aliajn proponojn?

Bonvolu alliĝi jam nun al la sekva libro-rondo, kiu komenciĝos en aŭgusto. Laŭ mi oni bezonas duonjaron por tralegi kaj diskuti novan libron. La plej rapidaj legantoj eble povus fondi propran grupon.
/ Siv (e-poŝto)
de Ingegerd Granat

Dum
la pasinta studsezono, kuraĝa grupeto legis ”Orm la
Ruĝa” en la Libra Rondo, rete kaj kune. Kelkaj forfalis
jam de la komenco, poste malaperis unu post la alia. La lastan
fojon, ĉi tiun aprilon, ni adiaŭis la vikingan Orm kaj
liajn kunulojn. Ni trairis proksimume duonon de la libro kaj ĉiu
rajtas legi ĝin memstare.
Estis skribita en la gotenburga gazeto GP la 2-an
de marto 2025, ke la Universitato de Gotenburgo havis
odontologiajn radiologojn en la universitato kaj arkeologo de la
Vestrogotia Muzeo ekzamenas dek kvin vikingajn kraniojn.
Ni, kiuj partoprenis kaj sekvis la heroaĵojn
de Orm, alvenis al la samaj konkludoj kiel ĉi tiuj
specialistoj. Ne estas mirinde, ke ili suferis de ĉiuj ajnaj
infektoj kiel dentodoloro, orelinfekto kaj sinusito, kaj fine la
esploristoj trovis, ke ankaŭ la vikingoj suferis de artrozo.
Por multaj el ili, la vivo estis mallonga kaj malsana. Ne ekzistis
kuracistoj aŭ penicilino tiam.
Ni, kiuj legis la libron, opinias ke ni vidis, ke
la vikingoj vivis nesanan kaj vundeblan vivon. Ili sidis tie sur
siaj ŝipoj kaj frostiĝis en ŝtormoj, ili ricevis
vundojn kaj lezojn en bataloj kontraŭ malamikoj, ili manĝis
manĝaĵon kiuj estis malnova kaj kun vermoj, kaj ili
remis kaj remis, nesurprize iliaj artikoj estis eluzitaj.
Almenaŭ Orm la Ruĝa venis hejmen kaj
povis rakonti pri ĉiuj siaj aventuroj, ne ĉiuj vikingoj
revenis. Mi certas, ke Carolina Bertilsson, helpesploristo ĉe
la Universitato de Gotenburgo, ankoraŭ havas multajn
esplorojn por fari. Do ni en la Libra Rondo povas konstati ke:
– ”Orm la Ruĝa” ankoraŭ
vivas, almenaŭ en la rakontoj!

Röde Orm och hans gelikar
av Ingegerd Granat
Under den gångna
terminen har en tapper liten skara läst ”Röde Orm”
i Libra Rondo på nätet och tillsammans. Några
föll bort redan från början, sedan försvann
en efter en. Sista gången, nu i april, tog vi adjö av
vikingen Orm och hans medfarare. Vi kom ungefär till hälften
av boken och det står ju var och en fritt att läsa ut
på egen hand.

Det har skrivits i
GP den 2/3 2025 att man på Göteborgs universitet låtit
odontologiska radiologer på universitetet och en arkeolog på
Västergötlands museum undersöka femton
vikinga-skallar.
Vi som deltagit och
följt Orms bravader har kommit till samma slutsatser som
dessa specialister gjort. Inte så konstigt att de led av
alla möjliga infektioner såsom tandinflammationer,
öroninflammationer och bihåleinflammationer och till
slut fann forskarna att vikingarna även led av artros. För
många av dem blev det ett kort och sjukt liv. Det fanns ju
varken läkare eller penicillin då.
Vi som läst
boken, tycker att vi sett att vikingarna levde ett osunt och
utsatt liv. De satt där på sina skepp och frös i
oväder, de skaffade sig sår och skador i bataljer med
fiender, de åt mat som var gammal och maskig, och de rodde
och rodde, undra på att lederna blev utslitna.
Röde Orm kom i
alla fall hem och kunde berätta om alla sina äventyr,
det gjorde inte alla vikingar. Jag känner mig säker på
att Carolina Bertilsson, biträdande forskare på
Göteborgs universitet, fortfarande har mycket att forska om
än. Så vi bakom Libra Rondo, kan konstatera att:
– Än
lever ”Röde Orm”!
Kiam ni alvenis parkejon 06.15 estis la kantado jam vigla de rubekolo kaj merlo arbarorande kaj la temperaturo verŝajne iomete super la nulo. Gruo aŭdeblis distance. Atinginte la birdoturon apud ponto super la rivereto Säveån 06.30 ni ekvidis tri tetro-kokojn surtere inter pinetoj. Ili iom movis sin, sed ni ne aŭdis tetroludon antaŭ ol 07.30. Post iom da tempo ni vidis la kokojn sune prilumitajn en po pinpinto.
Pasis flugante kelkaj grizaj anseroj kaj kelkaj kanadaj. En Säveån klangulo kaj platbeka anaso. Motacilo moviĝis apud la rivereto. La plej ofta sono krom la tetroludo estis troglodito kaj kantturdo.
Subite ni ekvidis brungorĝan saksikolon sidi sune prilumita en arbopinto. La temperaturo altiĝis iom post iom.

Jan Hellström
09.25 ni kontentaj lasis la torfmarĉon post agrabla mateno de tetroludo.

När vi ankom parkeringsplatsen 06.15 var det full fart på fågelsången från rödhake och koltrast i skogskanten och temperaturen låg nog strax över nollpunkten. Trana hördes på avstånd. Väl vid fågeltornet intill en bro över Säveån 06.30 fick vi syn på tre orrtuppar på marken mellan små tallar. De rörde sig lite, men vi hörde inget spel förrän 07.30. Efter ett tag såg vi tupparna solbelysta i var sin talltopp.
Det flög förbi några grågäss och kanadagäss. I Säveån knipa och gräsand. En sädesärla rörde sig vid ån. Det vanligaste ljudet frånsett orrspelet var sjungande gärdsmyg och taltrast.
Plötsligt fick vi se en buskskvätta sitta solbelyst i en trädtopp. Temperaturen steg efter hand.
09.25 lämnade vi nöjda mossen efter en fin orrspelsmorgon.
