Enhavo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Kontaktu iun el la redaktantoj kiam vi volas viziti la bibliotekon, ili malfermos al vi!
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.


Espeporko meditas
- La somera numero dominas de raportoj pri la somera kurso en Nimbusgården, Öckerö. Dudek personoj ĉeestis, inter ili ankaŭ komencantoj. Bone por la estonteco! Samtempe okazis nuptofesto en ideala vespera vetero sabate. Pri nuptofesto en Finnlando en 1885 vi povas legi en ĉi tiu numero.
- En Vieno fakte 800 personoj ĉeestis kursojn – sed ne samtempe ☺. La artikolo montras ke eblas por unu – aŭ du – personoj multigi la esperantistaron. Honoron al Renate kaj Walter Klag!
- La londona e-klubo ofertas multajn kursojn je diversaj niveloj. Lunde ni havas ekzercojn en la B2–C1-niveloj. Mi ne intencas ekzameniĝi, nur iomete pliboniĝi. La partoprenantoj akceptis, ke mi faris foton. La gvidanto Martin Ptasinski ankaŭ skribis artikolon por Ora Ĵurnalo.
- Mi reklamas por kursoj 1) Zoom-kurso de la londona klubo, 2) kursoj en la kastelo Greziljono, Francio, 3) Esperanto sur la strando en Sopot–Gdansk en septembro. Certe troviĝos pliaj, ekz. BET-kursoj je vico en la tri baltaj landoj.
- Se estos varmege ĉi tiun someron, vi povus malvarmiĝi legante pri Glacirompaj ŝipoj.
- Aŭskulti retradion certe plibonigos nian komprenon de parolata Esperanto.
- Apartan interesan ideon ekhavis Helga Plötner, kiam ŝi komencis eldoni serion de libroj pri esperantistoj tutmonde. Ĉiu libro rakontas pri 16 esperantistoj.
- Venis ĝojiga informo: Espoir Kasati estas unu el kvin novelektitaj komitatanoj B en UEA. Gratulon Éspoir!
- La 6:a de junio estas la Nacia tago de Svedio. Ĉi tiun jaron pluvis kaj en Stokholmo, kaj en Alingsås, sed tamen: festo estis!
- Ĝuu la someron!
Ĝis aŭgusto!
/Siv

Mia unua estas konjugacio
Mia dua estas korpomembro
Mia tuta estas amerika besto
Mia dua estas korpomembro
Mia tuta estas amerika besto
Mia unua estas ne-esperanta litero
Mia dua signifas sekve
Mia tuta estas arbara danĝero
Mia dua signifas sekve
Mia tuta estas arbara danĝero
Mia unua estas ĉielul’
Mia dua estas vazego
Mia tuta rilatas al tempo
Mia dua estas vazego
Mia tuta rilatas al tempo
Mia unua estas korpopart’
Mia dua estas voĉotipo
Mia tuta estas ŝtopita manĝaĵo
Mia dua estas voĉotipo
Mia tuta estas ŝtopita manĝaĵo
Mia unua estas sci’
Mia dua estas alt-aĵo
Mia tuta bordigas vidaĵon
Mia dua estas alt-aĵo
Mia tuta bordigas vidaĵon
Klaku por la solvo
Kajmano, iksodo, diurno, kolbaso, konturo.
de Ingegerd Granat

Post kiam ni prenis la gajan Paulina
Jot ĉe Landvetter en kvieta kaj griza printempa pluvo, ŝi
lumigis la tagon kiel la suno en sia flava pluvjako. Estis feliĉa
revido.
Paulina
volis viziti la Gotenburgan
muzeon de arto, kaj tien la vojaĝo kondukis ŝin. Vera
bildo de Gotenburgo estas ĝuste kiam pluvas. Kun antaŭĝojo
ni plonĝas en la mondon de arto kun kaj Apokalipso kaj la
Galerio de Fürstenberg en la sesa etaĝo.

La unua, kiu bonvenigas nin al
Götaplatsen, estas la 7 metrojn alta mardio Pozidono. Li
ĉirkaŭiĝas de pluraj kulturaj institucioj: la Urba
biblioteko, la Urba teatro, la Artmuzeo, la Artgalerio kaj la
Koncertejo.
La greka dio estas memoraĵo pri
la Jubilea ekspozicio de 1923. La skulptaĵo estas farita de
Carl Milles.

Paulina supreniris al la galerio de
Fürstenberg sur la 6-a etaĝo, la lifto ne funkciis tiun
tagon, do Paulina kaj mi pene supreniris piede.
Tien ĉi Pontus kaj Göthilda
Fürstenberg donacis siajn kolektitajn artaĵojn.

Paulina
admiras la ”Nordia somera vespero”, kiun Richard Bergh
pentris en 1899–1900. Viro kaj virino rigardas de balkono
super golfo en la vespera lumo. La pentraĵo estas granda kaj
signifoplena.

Ia
foje oni povas senti sin malgranda antaŭ granda arto
(bildo dekstre).
Estas tiom multe por malkovri sur la 6-a etaĝo. En la ĉambroj
apud la galerio ni
trovis du pentraĵojn de Karl Nordström, kiu, krom esti
parenco de nia Andreas, ankaŭ estis amiko de Princo Eugen.
Pluraj el liaj pentraĵoj havas motivojn el Tjörn kaj
pendas, interalie, ĉe Waldemarsudde kaj la Nacia Muzeo en
Stokholmo. Kurioze!

Kio vere estas arto, mi demandas al
mi dum nia vojaĝo inter la diversaj epokoj. Nu, kiu scias…

La pentraĵo nomiĝas
”Hemkomsten” (La hejmenveno
–
dekstra bildo) kaj
estas pentrita de Carl Kylberg, unu el la grandaj pentristoj de
Gotenburgo. Li vivis inter 1878 kaj 1952. Dum sia vivo li estis
pridubata.
Carl Kylberg estas unu el miaj multe
admirataj koloristoj.
Anders Zorn fariĝis la plej
admirata artisto de Paulina ĉe la muzeo. Li naskiĝis la
18-an de februaro 1860 kaj mortis la 22-an de aŭgusto 1920.

Mi
elektas prezenti la supran bildon de Zorn… kvazaŭ
intence!
Kaj morgaŭ estos alia tago…
kaj ni direktos nian vojaĝon al Öckerö por renkonti
aliajn esperantistojn.

Ni
prenis ĝin survoje hejmen al Enerkullsdalen, kie ni manĝis
vespermanĝon kaj havis tre agrablan tempon ĝis venis la
tempo por nia nokta ripozo.

Nun
ni ekveturas per la pramo Marie!
– kaj ni
esperas, ke estos vere agrabla sperto.
Nimbus, jen ni
venas…
av Ingegerd Granat

Efter
att ha hämtat en glad Paulina Jot på Landvetter i ett
stilla och grått vårregn, lyste hon upp dagen som en
sol i sin gula regnjacka. Det blev ett glatt återseende.
Paulina
hade önskat att komma till Göteborgs Konstmuseum, och
dit gick färden. En sann bild av Göteborg är just
att det regnar. Det är med förväntan vi plaskar in
i konstens värld med både Apokalypser och Fürstenbergs
Galleri på sjätte våningen.

Den
förste som välkomnar oss till Götaplatsen är
den 7 meter höga havsguden Poseidon. Han står inramad
av flera kulturinstitutioner: Stadsbiblioteket, Stadsteatern,
Konstmuseet, Konsthallen och Konserthuset.
Den
grekiske guden är ett minne av Jubileumsutställningen
1923. Skulpturen är gjord av Carl Milles.

Paulina
har tagit sig upp till Fürstenbergska Galleriet på plan
6, hissen var inte i funktion den dagen så jag och Paulina
kämpade oss upp till fots.
Det är
hit Pontus och Göthilda Fürstenberg donerat sin samlade
konst.

Paulina
står förundrad över den ”Nordiska
sommarkvällen” som Richard Bergh målade
1899–1900. En man och en kvinna som blickar ut från en
altan över en vik i kvällsljus. Tavlan är stor och
talande.

Ibland
kan man känna sig liten framför den stora konsten. Det
finns så mycket att upptäcka på 6:e våningen.
I rummen bredvid galleriet fann vi två tavlor av Karl
Nordström som förutom att han är släkt med
våran Andreas också var vän med prins Eugen. Ett
flertal av hans tavlor har motiv från Tjörn och hänger
bl.a. på Waldemarsudde och Nationalmuseum i Stockholm.
Kuriöst!

Vad
är konst egentligen frågar jag mig under vår
vandring mellan de olika tidsepokerna. Ja vem vet…

Tavlan
heter ”Hemkomsten” och är målad av Carl
Kylberg som är en av Göteborgs stora målare. Han
levde mellan åren 1878–1952. Under sitt liv var han
mer ifrågasatt.
Carl
Kylberg är en av mina mycket beundrade kolorister.
Anders
Zorn blev Paulinas mest beundrade konstnär som fanns på
museet. Han föddes den 18:e februari 1860 och dog den 22:a
augusti 1920.

Jag
väljer att presentera ovanstående bild av Zorn…
nästan som en tanke!
Och
imorgon är en annan dag… och vi ställer vår
resa till Öckerö för att träffa andra
esperantister.

Vi
hämtade det på vägen hem till Enerkullsdalen där
vi åt middag och hade det väldigt trevligt fram tills
det var dags att ta vår dygnsvila.

Nu bär
det iväg med färjan Marie! – och
vi hoppas att det skall bli en riktigt fin upplevelse.
Nimbus,
nu kommer vi …

En la blua jako: Paul de Beurs, instruisto por la komencantoj kaj en flava jako Paulina Jot el Pollando, instruisto por la konversacia grupo. En nigraj resp. malhelbluaj jakoj dekstre staras Ingegerd kaj Lasse Granat, la paro, kiu faris tre grandan laboron por ebligi la kurson. Ingegerd ankaŭ faris plurajn fotojn.



Ni loĝis en vicseriaj ĉarmaj ruĝaj dometoj ĉe la bordo de la insulo Öckerö, iomete norde de Gotenburgo. La panoramo, vidita de niaj fenestroj estas vere mirinda. De la kajponto je la fino de la domvico oni povus salti en la salan akvon, sed la malvarmeco ne logis iun. Ann-Louise Åkerlund, estrarano de SEF, staras sur la ponto en brila matena lumo.
Vendrede, post la lunĉo, la laboro komenciĝis
Sed unue eta skeĉo kun la roluloj: la detektivo Ture Sventon, lia araba amiko Omar kaj la eterna krimulo Ville Vessla.

Christin survojas ludi La rozkoloran panteron, donante la etoson pri iu onta krimo. La krimulo Ville Vessla ankoraŭ ne surmetis sian nigran ĉapelon kaj siajn pintajn ŝuojn. Ture Sventon inspektas per sia lupeo kaj portas sian ”pitolon” (li lispas kaj foje ne elparolas la s-ojn), kiun li nur uzas ”je bezono”.
”Omar”
(Ingegerd) fotis.

Ville Vessla rolis tre dramate. La dramatan talenton Paul poste uzis ĉe sia komencanta grupo.
La komencanta grupo gvidata de Paul de Beurs

Paul ne uzis la kompendion, sed memfaritan materialon, kiu pli taŭgas por komencantoj. Mi estas certa ke la gramatiko restos kiel vivanta memoro ĉe la grupanoj.
La Konversacia grupo, gvidata de Paulina Jot

Bonas havi instruiston, kiu parolas alian lingvon ol la sveda. Oni ne krokodilas. Tiuj vortoj troviĝas en pli ol unu enketo post la kurso. Paulina en 2018 helpis nin pri kurso en Gotenburgo. Nun ŝi mem gvidis kurson. Eble ankaŭ la venontan jaron?? Ni esperu! Same pri Paul!

En pli granda salono apude, la konversacia grupo havis sian lokon. Ni uzis la kompendion. Vigla diskuto estis kaj pri veraj eraroj kaj pri nuancoj en la kompendio. Fakte estis bona ekzerco trovi erarojn, kiujn oni eble ne notis je la unua rigardo.
– Kien vi irus, se vi havus la flugtapiŝon? estis unu el la demandoj de Paulina. – Divenu vortojn estis alia ludo. – Rakontu pri io amuza! elvokis diversajn rakontojn.
El 15 ĉapitroj ni prilaboris naŭ dum la tri tagoj. Bona rezulto! Por ekscii la solvon de la krimenigmo espereble ĉiuj finlegos la libreton. Ankaŭ la komencanta grupo havis la kompendion. Inter ili ankaŭ troviĝis komencintoj.
Vespermanĝo sur alia insulo – Hönö
Interkonan vesperon oni tradicie havas la unuan vesperon dum plurtagaj kunvenoj. Venis partoprenantoj ne nur el Gotenburgo. Parte la Interkona vespero okazis je la vespermanĝo, parte poste en la lerneja salono, kie ni kantis kun muzik-akompano de Christin Granat per trumpeto kaj de Olof Pettersson per ukulelo.






Sabate: intensa studado, birdobservo kaj promeno sur la insulo


La suno logis nin eksteren inter la lecionoj. Kelkaj provis instrui al Paulina pri uzeblaj svedaj vortoj, i.a. kafo. Kafpaŭzojn ni prefere ĝuis en la freŝa aero. Post la antaŭtagmezaj lecionoj kaj la bongusta matenmanĝo ni bezonis moviĝi.
La birdobservanta promeno



Dum kurso oni bezonas etan ekskurson. Ĉar Jan Hellström estas spertulo pri birdoj, estis lia tasko gvidi la ekskurson. Ofte sufiĉas por li nur aŭskulti la sonon de birdo por identigi ĝin. Jan havas plurajn talentojn. Pri ŝipfarado kaj mara komerco li ankaŭ konas multon. Estis blovega tago, sed tamen oni vidis/aŭdis kelkajn birdojn, ĉefe marbirdojn.
Post longa tago, oni povus esti laca. Ĉu enlitiĝi? – Ne, pli bone uzi la eblecon esplori la insulon, Susanne von Rosen pensis. Nun ne blovas kaj la suno ankoraŭ ne subiris. Ni vagis, iradis, admiris la arkitekturon de la domoj, trovis kaprifolion, la tipa floro de la Bohuslando kaj geniston, la tipan floron de la provinco Halando.


Pluvis dimanĉe kaj la mallonga vojo inter la kursejo kaj la manĝejo ŝajnis pli longa ol antaŭe.
La loĝejojn ni forlasis antaŭ la 11a h. Paulina kaj Paul ĝis la plej lasta minuto antaŭ la solena fino strebis enmeti pli da esperantan scion al siaj grupanoj.
Ingegerd dankis la instruistojn pro ilia laboro kaj Christin sonigis trumpetfanfarojn por ili. Poste Ingegerd mem estis dankita pro sia strebo aranĝi ĉion.
En la fino de la kompendio ŝi skribis: ”Vi kiuj partoprenas kursojn kaj legas librojn en Esperanto kaj engaĝiĝis, por ke homoj en la tuta mondo povu interparoli por eviti miskomprenojn kaj konfliktojn, vi havas ĉion por gajni partoprenante en la batalo por paco kaj interkompreniĝo inter homoj.”
Kaj – koran dankon al Folke Wedlin, kiu skribis la tekston!
Ni kune kantis la esperantohimnon, La Espero, akompanita de Christin per sia trumpeto. Post la lunĉo ni hejmeniris.

Se vi volus partopreni en pola evento kaj denove renkonti Paulina, faru kiel Sten Svenonius, aliĝu al ”Esperanto sur la strando” en Sopot kaj Gdansko. En la fino de Ora Ĵurnalo vi trovos informon pri la evento. /Siv
de Ingegerd Granat

La ideo pri ”Birda promenado”
venis frue kiam ni planis la someran seminarion en Öckerö.
La klubo en Gotenburgo havas dediĉitan birdospertulon inter
siaj membroj. La kondiĉoj aspektis bonaj, minimume!
Kontakto estis farita kun Jan, kiel
nomiĝas nia birdospertulo, kaj li estis surŝipe kaj tuj
sugestis, ke la promenado okazu en la areo proksime al kie ni
havis la kurson, alivorte ĉe Nimbusgården.
Jan kontaktu birdobservantan konaton
sur Öckerö por ekscii, kiujn birdojn eblus vidi kaj
aŭdi. Jan mem esploru surloke, tio estis grava, li diris.
Kiam la sabata tagmanĝo estis
manĝita en la restoracio kaj ĉiuj estis sataj kaj
plenplenaj, la tempo venis por ĉi tiu aventuro.

Nia gvidanto kaj ornitologo Jan
staras kiel kolektiĝanta ”gvidbirdo” ekster la
kursejo kaj kiam ĉiuj aliaj kolektiĝis kiel birdaro, Jan
rakontas al ni, kion li planis. Ni ekiros al la proksima
ŝipfarejo. La promenado daŭros ĉirkaŭ horon je
trankvila ritmo kaj enhavos diversajn interesajn kaj kuriozajn
okazaĵojn, pri kiuj Jan rakontos. Alivorte, estos multaj
bonaj paŭzoj laŭvoje.
Post
la abunda tagmanĝo, estas agrable ekmoviĝi kaj la suno
brilas super la grupo el klara blua ĉielo, sed la vento estas
forta.
En la haveno, kie troviĝas la
ŝipfarejo, estas multaj specoj de boatoj vicigitaj sur tio,
kion mi opinias ŝanceliĝemaj skafaldoj. Kelkiuj
boatposedantoj moviĝas tie supre.

Ni
vidas kaj pramŝipojn por publika transporto, kaj
militboatojn, kaj aliajn flosantaĵojn, kiujn oni bezonas
prizorgi. Paul, kiu estas instruisto en unu grupo, staras kaj
rigardas surterigitan blankan ŝipon, nomatan Aurora el
Roterdamo. Mi demandas min, ĉu li sopiras reveni al sia
patrujo…

Survoje reen, la partoprenantoj
ŝajnas feliĉaj kaj energiaj, kvankam iom lacaj.
Plurfoje, la multkolora Magnus paŭzas apud subtendona,
sunvarmigita montoflanko kaj rigardas la klaran bluan someran
ĉielon, kaj estas klare, ke li ĝuas la promenadon.
Fine, sed ne malpli grave, kiom da
birdoj ni vidis aŭ aŭdis dum nia marŝo? Vidu sube
la hoke markitajn.
Jes, ne estis multaj birdoj, kiujn ni
povis marki en la listo, pri kiu la loka birdospertulo informis al
Jan, ili verŝajne ankaŭ ripozis post la tagmanĝo,
eble eĉ siestis en la freŝa vento. Sed almenaŭ ni
ĉiuj povis marki mevon, kiel viditan kaj aŭditan.
Dankon,
Jan Hellström pro via agrabla, multe bezonata kaj ĝoja
promenado kun viaj kleraj informoj pri ĉio kaj iom pli.


BlåmesBlua paruo
EjderMolanaso
Fiskmås ✔Griza mevo ✔
Fisktärna ✔Fiŝoŝterno ✔
GransångarePicea filiskopo
GrågåsGriza ansero
Gråkråka ✔Griza korniko ✔
Gråsparv ✔Dompasero ✔
GråtrutArĝentmevo
GräsandPlatbeka anaso
GrönfinkVerda fringo
HavstrutNigramantela mevo
HussvalaDomhirundo
KajaMonedo
KorpKorvo
KanadagåsKanada ansero
KnölsvanMuta cigno
KoltrastMerlo
KråkaKorniko
Ladusvala ✔Kamphirundo ✔
LövsångareFiloskopo
PilfinkKampo pasero
RingduvaRingo kolombo
RödstjärtĜardenruĝvostulo
Skata ✔Pigo ✔
Skrattmås ✔Ridmevo ✔
StareSturno
Stenskvätta ✔Roksaksikolo ✔
Storskarv ✔Kormorano ✔
StrandskataHematopo
SvarthättaNigraĉapa silvio
Svartvit flugsnappareBlanknigra muŝkaptulo
Sädesärla ✔Motacilo ✔
TalgoxeGranda paruo
TurkduvaTurkkolombo
Törnsångare ✔Blankgorĝa silvio ✔
ÄrtsångareBabilema silvio
av Ingegerd Granat

Tidigt
kom tanken på ”Fågelpromenad” när
sommarseminariet på Öckerö planerades. Klubben i
Göteborg har en hängiven fågelexpert bland sina
medlemmar. Förutsättningarna såg minst sagt bra
ut!
Kontakt
togs med Jan, som vår fågelexpert heter, och han var
med på noterna och föreslog genast att promenaden
skulle ske i närområdet där vi hade kursen, på
Nimbusgården, med andra ord.
Jan skulle kontakta en fågelkunnig
bekant på Öckerö och ta reda på vilka fåglar
som var möjliga att se och höra. Själv skulle Jan
rekognosera på plats, detta var viktigt, sa han.
När lördagens lunch ätits
i restaurangen och alla var mätta och stinna, var tiden inne
för detta äventyr.

Vår, ledare och ornitolog Jan
står som en samlande ”ledarfågel” utanför
kurslokalen och när alla andra samlats i en flock, berättar
Jan hur han tänkt. Vi ställer kosan till det närbelägna
varvet. Promenaden tar ungefär en timma i sakta mak och
innehåller olika intressanta och kuriösa händelser
som berättas av Jan. Det blir med andra ord en hel del bra
pauser under vägen.
Efter den mastiga lunchen är det
skönt att röra på sig och solen skiner över
gruppen från en klarblå himmel, men vinden är
stark.
Väl nere i hamnen, där
varvet ligger, står många sorters båtar
uppställda på som jag tycker skrangliga ställningar.
En och annan båtägare ”snurrar” omkring
ovanpå hela härligheten.

Vi ser både Västtrafikbåtar,
militärbåtar och andra flytetyg som behöver ses
över. Paul, som var lärare i ena gruppen, står och
tittar på ett uppallat vitt skepp som är döpt till
Aurora från Rotterdam. Undrar om han längtar tillbaka
till sitt hemland …

På tillbakavägen verkar
det som att deltagarna är glada och pigga, fast lite trötta.
Vid flera tillfällen tar den färgglade Magnus en
vilopaus mot en stöttande solvarm bergsida och betraktar den
klart blå sommarhimlen och det syns att han njuter av
promenaden.
Till sist, men inte minst, hur många
fåglar fick vi se eller höra på vår
vandring? Se ovan de avbockade.
Ja, inte var det många fåglar
vi kunde bocka av på den medhavda listan som öns
fågelkunnige tipsat Jan om, de hade väl också
vila efter lunchen, hade kanske rent av tagit en siesta i den
friska vinden. Men vi kunde i alla fall, alla, bocka av en fiskmås
som sedd och hörd.
Tack,
Jan Hellström för din fina, välbehövliga och
trevliga promenad med dina kunniga informationer om både det
ena och andra.

Om
platsen: Mycket
trevlig /
Fantastisk / Fin miljö / Bra /
Bra standard på
boendet /
Västkustö
vid havet, underbart /
Vackert och nära
till allt, men mycket blåsigt
/ Trevlig
pittoresk plats
/
Lämpligt och bra / Bra
Valet
av tid: Okej / Bra
/ Hade
också kunnat vara vid Kr.Himmelsfärd, men i båda
fallen hade jag behövt ta en semesterdag / Bra val, då
det inte är för varmt
/ Bra på våren,
tur med vädret
Tid
för olika moment under dagarna?:
Bra / Tillräcklig för diskussionsgruppen/ För
mycket mat, för
lite variation / Maten var på konstiga tider / Bra med mycket
tid för kursen / Lagom blandning och omväxling med musik /
Lagom tempo i vår grupp och rolig lärare, som lekte
studsboll / Lämpligt och bra / Bra, förutom det lilla
felet med programmet
Info
före seminariet:
Om det hade gått, hade det varit bra med programmet innan /
Bra / Önskat start- och sluttider, resvägar, prel. program
/ Rätt så bra / Jag har aldrig fått information,
men jag löste det själv
/ Onödig
information att man skulle ha lakan och handduk med, det behövdes
inte / Förvirrad och för begränsad / Kunde ha varit
bättre / Ett mail till deltagarna med info om resväg,
lokalerna och programmet,
skulle vara toppen
Info
under seminariet:
Helt okej /
Bra / Lämplig och bra / Tillräcklig / För begränsad
Maten:
Bra / God /
Väldigt god /
Okej / Bra mat, fin frukost
men lite dålig timing. Gärna tidigare frukost och senare
lördagsmiddag
Rummet:
Jättefint /
Perfekt / Bra / Bra
standard / Okej,
men en-personsrum är bättre /
Mycket bra / Har varit mysigt / Funkade utmärkt
Fredagskvällen:
Trevlig / Mysigt
och trevligt / Trevligt ställe, god mat / Bra att det gick att lösa med gemensam skjuts
och trevligt / Trevligt ställe, god mat / Bra att det gick att lösa med gemensam skjuts
Seminarie-lördagen:
Bra /
Lämplig och bra /
Bra, trevligt med fågelpromenad / Med förhandsinfo kunde
jag ha tagit med kikare
/ Intensivt,
men vi kom långt / Bra med fågelpromenad som extra
aktivitet /
Okej / Trevlig, vi spelade spel och lärde oss massor /
Mastig / Bra med
promenad efter maten /
Bra och trevligt upplägg / Bra diskussioner, men
kanske för djupgående, synd att en del satt tysta
Kompendiet
(Konverserarna använde
det, inte nybörjargruppen):
Intressant, också med tanke på att vi hittade så många fel i början, men inte sedan / Alla felen räddade kursen / Kompendiet innehöll dubbelt så mycket som vi behövde, text och sånger + många språkfel, som gav mycket bra diskussioner / Sketchen innan var också mycket rolig / Mycket arbete med nyskriven berättelse / Felen fungerade ju som lärmoment att diskutera
Intressant, också med tanke på att vi hittade så många fel i början, men inte sedan / Alla felen räddade kursen / Kompendiet innehöll dubbelt så mycket som vi behövde, text och sånger + många språkfel, som gav mycket bra diskussioner / Sketchen innan var också mycket rolig / Mycket arbete med nyskriven berättelse / Felen fungerade ju som lärmoment att diskutera
Lektionerna:
Bra med uppdelade grupper
/ Ambitiöst och
nyskrivet och tryckt material
/ Paulina var bra och
trevlig som lärare/diskussionsledare
/ Av ljudet från
nybörjargruppen att döma, verkar även Paul varit
engagerad och entusiastisk som kursledare
Gruppsammansättningen:
Lagom /
Perfekt /
Roliga och intressanta deltagare
/ Bra med uppdelning
av nybörjare och mer framskridna
/ Bra med blandade
åldrar /
Bra med två grupper
/ Gruppfördelningen
pekar på att tre grupper kan vara bra
/ Kändes bra
/ Lite ojämn
kanske, med tanke på att ett par deltagare
tog över lite för mycket
Något
nytt jag lärde mig?
Säkert / Nya
ord i texten om inte annat /
Väldigt mycket
/ Så mycket
/ En del detaljer
under diskussionerna, men framför allt fick prata med några
nya bekantskaper /
Flera nya ord, samt att jag inte är så dålig på
esperanto som jag trodde
/ Massor av nya ord
/ Grammatiken var
repetition för mig, men väldigt nyttig
/ Eftersom vi pratade
esperanto nästan hela tiden, så fastnade väl några
ord lite grann /
Pratar ganska långa meningar flytande nu
/ Grunden inom
esperanto och dess historia / Fåglar och mer om esperantos
historia / Så klart
grunderna i språket
Något
jag kunde ha varit utan:
Nej / Jag vet inte /
Regnet / Specialkost,
som inte fungerade fullt ut
Söndagen:
Bra och lärorik /
Okej /
Tight med tid / Lika
bra som allt det andra /Trevlig
avslutning trots vädret
/ Bra utnyttjande av
tiden /
Det blir alltid rumphugget
/ Regnet kan man inte
göra något åt, men Ingegerds
urprungliga idé var fin
Ditt
samlade intryck av Öckerö:
Har fått det lättare att prata flytande esperanto
/ Bättre än
Visingsö /
Väldigt bra /
Underbart /
Roligt /
Tre bone / Bra och trevligt
/ Mycket trevligt
/ Fin plats
Övriga
kommentarer: Bra
med utländsk kursledare, mindre risk för ”krokodilado”
/ Mysigt
/ Lärorikt
/ Väldigt trevlig
fågelskådning med bra guide
Idéer
om ev. evenemang nästa sommar:
Sundsgården söder om Helsingborg / Åsa folkhögskola
i Sköldinge, som Lennart Svensson föreslagit
/ Kanske att gemensamt
översätta en text från svenska, snarare än läsa
och rätta /
Något fler övernattningsmöjligheter / Något
bättre ordning på
maten / Mindre hotell, mer självförsörjning, typ
grillkväll. Mindre vara i händerna
på någon annans planer
Sten
Svenonius kommentarer:
Det vore bra om alla någon vecka före kursen fick ett brev med en deltagarlista. Då skulle man kunna ta kontakt och ev fixa samkörning.
Det vore bra om alla någon vecka före kursen fick ett brev med en deltagarlista. Då skulle man kunna ta kontakt och ev fixa samkörning.
I det brevet vore det bra om alla praktiska detaljer vore med, typ om sängkläder. Före resan letade jag på olika ställen, Ora Ĵurnalo och La Espero men fann ingen info om sängkläder.
När det gäller att dela rum så föredrar jag eget rum men mina rumskamrater var toppen, Zlatko och Paul, så det gick bra.
Nästa plats för kursen vore bra om den är hyfsat lätt att nå med allmän trafik, typ tåg och buss.
Vi blev lite tilltufsade med ändrade mattider så man hann knappt bli hungrig igen.
Lärarna var jättebra och uppdelningen på nybörjare och mer försigkomna också bra.
Ingegerd har gjort ett jättejobb och är värd en stor kram. Lite roligt med alla fel i kursboken men samtidigt bra för de gav anledning till eftertanke och diskussion.
Kanske borde vi haft lite mer av gemensam sittning för de båda grupperna med information, typ om Esperanto på stranden och liknande som handlar om rörelsen och hur man kan studera vidare på egen hand.
Mina
kommentarer: Som
man frågar får man svar, heter det. Jag använde i
stort sett samma enkät som förra året. Någon
tyckte i år att det var för få frågor om
själva lektionerna. Kanske det. Muntligt uttryckte man sin
uppskattning av de båda lärarna och sin tacksamhet över
det enorma arbete som familjen
Granat haft. Utan Ingegerd –
ingen sommarkurs, kan jag tänka. Först arbetet med
kompendiet, sångerna och fågelpromenaden, sedan
mottagandet av Paulina, besöket på konstmuséet och
genomförandet av kursdagarna. Det hade förstås varit
bra, om det hade funnits fler att delegera till, t.ex. då det
gällde informationen till deltagarna. Med ålderns rätt,
plus att jag nu bor längre bort från Göteborg, har
jag tagit ett steg tillbaka.
En annan sak som jag tänkte på: Vi missade möjligheten att visa esperantosymboler för öckeröbor och andra besökande. Stora esperantoflaggan hade varit för svår att ha med, men kanske något i mindre storlek.
Förslagen om platser för sommarkursen 2026 var värdefulla. Sundsgården känner jag inte till, men Åsa Folkhögskola vid havet skulle vara ett bra val, om det nu finns rum i slutet av maj, innan skolan haft sin terminsavslutning.
Extra roligt var, att det nu fanns nybörjare – Esperantos framtid!
Tycker att kursen var lyckad!
/ Siv
Anita Åstrand el la komencanta grupo skribis la jenon EN ESPERANTO!!!! post la kurso:

Ventan kaj pluvan semajnfinon mi estis en kurso de Esperanto.
Ni estis dividitaj en progresintan grupon de 12 homoj kaj en ”komencantan” grupon de 8 homoj el kiuj 6 homoj havis bazan scion kaj du estis sen scio. Mi estis unu el la du.
Nia eduka kaj pozitiva gvidanto PAULO sukcesis doni al ni ciuj ion por pripensi laŭ tre inspira maniero.
Paulo disdonis 9 ŝablonojn kun diversaj defioj, ekz. plenigi prepoziciojn, adjektivojn, akuzativojn.
Sed mi ne scias por kio gin uzi, sed estas amuze paroli Esperanton.
Mi dankas kaj gis revido!
Anita Åstrand

Pli ol 800 junaj homoj lernis Esperanton en Vieno
Mi estas Walter Klag, kaj mi naskiĝis en 1949 en Vieno, Aŭstrio. Mia edzino kaj mi lernis Esperanton en 1985. Niaj du infanoj estas denaskaj esperantistoj.
En la jaro 2014 mi decidis oferti unuhoran germanlingvan Esperanto-kurson por tutkomencantoj. Nun mi pendigas jare 3000 varbilojn en kaj antaŭ universitatoj kaj aliloke. La kursoj okazas dufoje monate en kafejo. Ĝis nun (majo 2025) venis 360 personoj, 90% estas junaj inter 15 kaj 30 jaroj.
2024 universitata profesorino invitis min prezenti Esperanton en la kadro de lingvistika prelego la 29-an de majo 2024 en la universitato de Vieno. Venis 30 gestudentoj en la prelegejon kaj ĉirkaŭ 200 aŭskultis rete. La prelego daŭris unu horon, la diskutado 30 minutojn. La ĉeestantoj ricevis papere la 16-paĝan kurson kaj diversajn informilojn, interalie unu ekzempleron de la gazeto Kontakto kaj la esperanto-lingvan kajeron pri la aŭstra urbo Graz [grac]. La prelego estis ripetita la 22-an de majo 2025: 34 ĉeestis, 200 rete partumis.
Per tiuj vortoj Walter Klag komencas siajn kursojn por junaj kursanoj.
Esperanto
ist jung

Als 16-jähriger Gymnasiast hatte
Ludwig Zamenhof die Idee einer logischen, leicht erlernbaren
Sprache, die als Brücke zwischen den Nationalsprachen dienen
sollte.
Im Alter von 28 Jahren, nach dem
Medizinstudium, veröffentlichte er sein erstes Lehrbuch.
Die Ausbildung zum Augenarzt machte
er in Wien. Die meisten Menschen, die heute Esperanto lernen, sind
15 bis 30 Jahre alt.
In den letzten Jahren haben einige
Millionen Esperanto gelernt, meist bei Duolingo.
Diese jungen Leute treffen einander
bei Jugendkongressen. 2019 Liptovský Hrádok 75a Es
gibt Kinder, die zweisprachig aufwachsen, wobei eine Sprache
Esperanto ist.
Esperanto bleibt jung, hat
Gegenwart und Zukunft. www.tejo.org
ist die Seite des Esperanto-Jugend-Weltbundes.
Veranstaltungen weltweit:
eventaservo.org
DIE AUßERGEWÖHNLICHE
SPRACHE FÜR KREATIVE – ESPERANTO
IST JUNG
Esperanto
estas juna

Kiel 16-jaraĝa gimnaziano,
Ludoviko Zamenhof elpensis la ideon pri logika, facile lernebla
lingvo, kiu servus kiel ponto inter naciaj lingvoj.
En la aĝo de 28 jaroj, post
finado de siaj medicinaj studoj, li publikigis sian unuan
lernolibron.
Li trejniĝis kiel okulisto en
Vieno. La plej multaj homoj lernantaj Esperanton hodiaŭ havas
inter 15 kaj 30 jarojn.
En la lastaj jaroj, pluraj milionoj
da homoj lernis Esperanton, plejparte per Duolingo.
Ĉi tiuj junuloj renkontiĝas
ĉe junularaj konferencoj. 2019 Liptovský Hrádok
75a Ekzistas infanoj, kiuj kreskas dulingvaj, kun unu lingvo
estante Esperanto.
Esperanto restas juna, havas
nuntempon kaj estontecon. www.tejo.org
estas la retejo de la Tutmonda Junulara Esperantista Federacio.
Aranĝoj tutmonde:
eventaservo.org
LA NEKREDEBLA LINGVO POR
KREIVAJ HOMOJ – ESPERANTO
ESTAS JUNA

La Aŭstria Monerfarejo AG pregas 2025 platenan moneron kun nominala valoro de 5000 Steloj.

Eldonkvanto: Nur 25 ekzempleroj.
Materialo: pura plateno 999,5/1000.
Diametro: 30 mm ± 0,1 mm.
Maso: 15,56 g ± 0,1 g (½ unco).
Prezo: 1200 €
Pregita en ringo, ripa rando, stampita, kvalito prooflike.
Pakita en travidebla akrila kapsulo.
Averso: 5000 STELOJ 2025 – ESPERANTO – UNU UNCO DA PURA PLATENO 999,5 – Steloj.
Platenstampo laŭ Aŭstria leĝo Pt 950.
Reverso: Motivo prenita el 50 Steloj ”JULIA ISBRÜCKER ESPERANTO 1887–1971” ktp.
Informoj: Walter Klag, Vieno (e‑poŝto)
El artikolo de Mireille Grosjean, ILEI

Dum jaroj mi instruis civitanecon al gelernantoj en la aĝo de 14–15 jaroj. La kurso havis 3 instruhorojn semajne (3 x 45 minutoj). La traktendaj temoj estis la historio de la dudeka jarcento, la politikaj strukturoj svisaj, la funkciado de la amaskomunikiloj. La instruisto havis ian liberecon, sendependecon, en la tolerema Svislando.
Eble mi rakontos al vi okazintaĵojn de tiu kurso. Jen unu por hodiaŭ: Okazis normalaj trankvilaj lecionoj, kaj okazis eksterordinaraj momentoj kaj renkontiĝoj. Okazis, ke mi klarigis al miaj lernantoj: ”Mi ne povus instrui en Francio”. Fakto estas, ke la franca himno entenas kruelajn versojn, kiujn mi ne povus, mi ne pretus instrui al infanoj. Sekvis diskuto, kiel ĉiam. Diskutoj eblis, ĉar mi havis antaŭ mi 20 aŭ 22 gejunulojn, do mi povis doni al ili la parolvicon. Ili devis lerni esprimi sin kaj argumenti. La instruado estas en la manoj de pedagogoj, sed la koncepto de la instruprogramoj kaj la finaj postuloj estas en la manoj de
politikistoj, ofte aprobitaj de la parlamento de iu ŝtato, foje verkitaj de la ŝtatestro mem. Kelkaj ŝtatestroj prezentas modifitan historion pri sia lando. La geinstruistoj devas sekvi, sendepende de siaj personaj pozicioj. La streĉoj povas esti IPR 2025/2–28 fortaj, fortegaj. Povas okazi perdo de laborposteno aŭ pli severaj punoj. Aŭ la instruisto silentu pri siaj konvinkoj kaj suferu. Aŭ li aŭ ŝi elektu alian profesion aŭ forlasu la landon.

Do ni vidas, ke instruado kaj demokratio ne vivas sub la sama tegmento. La lernejo ”La Granda Ursino” Diversaj pedagogoj kiel Célestin Freinet donis la liberan elekton al la gelernantoj kaj geinstruistoj pri tio kiel akiri la sciojn, kaj la lernejoj de tiu Movado estas mem-mastrumataj. Tie infanoj floras, kreas, pripensas, kontribuas. Motivitaj estas tie la infanoj kaj la plenkreskuloj, la gvidantoj. En la publiko oni ne ĉiam komprenas tian pedagogion. La gepatroj ĉiam kaj ĉie havas gigantajn atendojn pri la lernejo kaj la instruado, kaj havas postulojn al la instruistoj por certigi brilan estontecon por sia infano. De ekstere la gepatroj ne bone povas sekvi la vivon de tiaj institucioj. Pro tio la gvidantoj devas dediĉi tempon kun la gepatroj por klarigi la metodon.
Mireille GROSJEAN IPR 2025/2–29
de Ingegerd Granat

La
Nacia tago estas festata por memorfesti la elekton de Gustaf Wasa
kiel reĝon en 1523, sed nur en 1983 la 6-a de junio fariĝis
”ruĝa” tago en la sveda kalendaro.
En la 6-a de junio estas kutimo manĝi
haringon kaj freŝajn terpomojn. Fine, sed ne malplej grave,
ĉi tiu tago estas festata ĉie tra Svedio. Grandmaniere
kaj malgrandmaniere. La ĝojo esti svedo kaj vivi en Svedio
estas granda por tiuj el ni, kiuj faras tion.
Granda
festo okazas ĉe Skansen kaj estas televidigita kun pompo kaj
spektaklo. Flagoj estas distribuataj de la reĝo al asocioj
kaj la granda kultura heredaĵo estas montrata en la formo de
ĉevaloj kaj selaĵoj, kaleŝoj kaj uniformoj. Svedio
estas riĉa lando rilate al kultura heredaĵo.

Svedio havas reĝon, kiu subtenas
dum malfacilaj tempoj kaj en festadoj. Kune kun reĝino
Silvia, li multe faras por esti bona forto kaj en Svedio, kaj en
la mondo kaj en la tempo, kaj por vivi laŭ sia moto ”por
Svedio en la tempo”.

Necesas viro por subteni svedan
fieron, ĉu temas pri politiko aŭ sportoj.
”Mi estas tiel fiera esti
svedo, granda kaj forta kaj dolĉa kaj patriota,” kantas
Hasse kaj Tage en revuo. Ne senkaŭze oni povas konsenti!
La granda vespersignalo de la armeo
estas ludata antaŭ famuloj kiel fino de la Nacia tago en
Stokholmo. Sur Logårdstrappan, potenca kaj solena muziko
estas aŭdata, kiu alportas esperon por morgaŭ.
Konfidon mi aŭdas en la
tamburruloj …

av Ingegerd Granat

Nationaldagen
firas till minne av att Gustaf Wasa valdes till kung år
1523, men det var först 1983 som den 6:e juni blev en ”röd”
dag i den svenska almanackan.
Den
sjätte juni är det kutym att man äter sill och
färsk potatis. Sist men inte minst så firas denna dagen
överallt i hela Sverige. I stort som i smått. Glädjen
över att vara svensk och att bo i Sverige är stort för
oss som gör det.
Ett
stort firande äger rum på Skansen och det TV-sänds
med pompa och ståt.
Flaggor
delas ut av konungen till föreningar och det stora
kulturarvet visas upp i form av hästar och seltyg, vagnar och
uniformer. Sverige är ett rikt land med avseende på
kulturarvet

Sverige
har en kung som ställer upp i vått och torrt, som finns
där i svåra stunder och i högtider. I sällskap
med drottning Silvia gör han mycket för att vara en god
kraft i Sverige, världen och tiden, och att leva upp till
sitt valspråk ”för Sverige i tiden”.

Det
kräver sin man att bära upp den svenska stoltheten vare
sig det gäller politik eller idrott.
”Jag
är så stolt att vara svensk, stor och stark och ljuv
och fosterländsk” skaldar Hasse & Tage i en revy.
Det är
inte utan att man kan hålla med!
Arméns
stora tapto spelas inför celibriteter som avslutning på
nationaldagen i Stockholm. På Logårdstrappan hörs
mäktig och högtidlig musik som bringar hopp inför
morgondagen.
Förtröstan
är det som jag hör i trumvirvlarna…


Pro la pluvo, la festado de la Nacia
Tago estis translokigita de la parko ĉe la kastelo Nolhaga al
la granda Nolhagahallen, kie kutime ludas la handbala klubo
Alingsås HK.

La
programo komenciĝis per bonveniga ceremonio por novaj svedaj
civitanoj. Paroladojn faris la prezidanto de la Komerca ĉambro
de Alingsås kaj la prezidanto de la urba konsilantaro.

Eble la festado ne estis tiel somera
kiel kiam ĝi okazas en Nolhagaparken, sed ne estus bone kun
drilistinoj, vira ĥoro kaj orkestro en pluvmanteloj kaj
popoldancistoj sen siaj silkaj ĉapeloj, do la manpilka halo
estis savo por ĉiuj.
/Siv


På grund av regnet flyttades
nationaldagsfirandet från parken vid Nolhaga slott till den
stora Nolhagahallen, där Alingsås HK –
handbollsklubb – i vanliga fall spelar.

Programmet
började med en välkomstceremoni för nya svenska
medborgare. Tal hölls av ordförande i Alingsås
handelsförening och kommunfullmäktigrs ordförande

Kanske var firandet inte lika
sommarlikt, som då det äger rum i Nolhagaparken, men
drillflickor, manskör och orkester i regnkläder och
folkdansare utan sina sidenhättor hade inte heller varit bra,
så handbollshallen var en räddning för alla.
/Siv

Senditaj de Josef Kříž
La ĉi-jara UK ja okazos en Ĉeĥio. Por senti la etoson de la lando, vi povus aŭskulti du kantojn. La unua estas kantata en Esperanto, la dua en la ĉeĥa, kun belaj bildoj de la lando. Promenu solaj ni, originala kanto en Esperanto:

Moravio estas orienta parto de Čeĥa respubliko. Jen kanto pri ĝi:
Nad Moravou svítá (Tagiĝos super Moravio) – kantas Pavel Novák (gitaro) kaj kantas Petr Šiška (pron. ŝiŝka):

La teksto de la kanto:
ĉeĥe:
Nad Moravou svítá a hvězdy zvolna hasnou,
ta země v barvách ita ti dává radu jasnou.
Tak hrdě zvedni bradu, od polí k vinohradům,
potě kej v rukou číši a poslouchej, co slyšíš.
Refr:
Moravo, Moravo, ty krásný domove,
tebe bych ubránil i v tě kých okovech.
Moravo, Moravo, ty matko mých dětí,
ty jsi má naděje, láska i prokletí.
Nad Moravou svítá i měsíc zvolna bledne,
kdo její srdce získá, je věrný jen té jedné.
Té jedné rodné zemi nejhezčí mezi všemi,
to, o co tady bě í, nechápe, kdo tu ne il.
Refr. 2x
esperante:
Tagiĝos super Moravio kaj la steloj malrapide velkas,
la sekalkolora tero donas al vi konsilon klaran.
Tiel fiere levu vian mentonon, de la kampoj ĝis la vinberejoj,
prenu la glason en viajn manojn kaj aŭskultu, kion vi aŭdas.
Refr:
Moravio, Moravio, vi bela hejmo,
mi vin defendus eĉ en pezaj ĉenoj.
Moravio, Moravio, vi patrino de miaj infanoj,
vi estas mia espero, mia amo kaj mia malbeno.
Tagiĝos super Moravio, eĉ la luno malrapide paliĝas,
kiu ŝian koron gajnas, estas fidela nur al ĝi sola.
Al tiu sola naskiĝlando, la plej bela el ĉiuj,
Ĉiu, kiu ne loĝis ĉi tie, ne komprenas, kio okazas ĉi tie.
Refr. 2x
de Josef Kříž , Ĉeĥio


Vilho Setälä estis finna ĵurnalisto, fotografanto, esploristo kaj verkisto (li preferis la literaturon de fakto). Li ankaŭ estis multflanka rimarkinda kultura aktivulo eĉ en la internacia Esperanto-movado. Li estis unu el la pioniroj de fotografia arto en Finnlando.
Vilho Setälä naskiĝis la 4an de aprilo 1892 en Helsinko. Li estis edukita kiel docento de filozofio. Lia patro estis Eemil Nestor Setälä (1864–1935) kaj la patrino Helmi, naskiĝinta Krohn (1871–1967) – finna verkistino kaj tradukistino; ŝi ankaŭ estis redaktistino kaj eldonistino. La patro Eemil Nestor Setälä estis finna politikisto, ŝtatkonsilisto kaj funkciis mallonge kiel prezidanto de la finna senato en 1917, kiam li estis la verkinto de la Finna Deklaro de Sendependeco.
La patro de Setälä estis lingvisto, profesoro pri finna lingvo kaj literaturo en la Universitato de Helsinko de 1893 ĝis 1929. Li havis grandan influon al la studo de la finna lingvo, li estis la fondinto de la esplorinstituto Suomen suku (Familio de la finna lingvo) kaj estis la kreinto de la urala fonetika alfabeto.
Ilia filo Vilho (sur la foto) komencis sian fotartokupon per 9 x 12 cm-forma fotilo, kiun li ricevis donace al sia naskiĝtago en la aĝo de 14 jaroj. En 1909 kaj 1912, li partoprenis lingvajn esplorvojaĝojn kun sia patro kaj priskribis vivon en la grekaj regionoj de Vathi kaj Vesta (en la areo de Laconia). Precipe la bildoj de la dua vojaĝo montras liajn fotografajn kapablojn kaj artan vizion.
La akiro de kinofotilo en 1927 inspiris la novajn eksperimentojn de Setälä en kreiva fotarto. Setälä ankaŭ estis tre interesita pri la teknologio de fotarto. Li povis determini la precizan rilaton de lensmalfermaĵo al la kampa profundo de bildo kaj gravuris skalon de akreco sur la surfaco objektivo de Leica fotilo. Li sendis sian aparaton al la firmao Leica (Germanio), ĉar ĝi bezonis riparojn. Leica kopiis la profundon de kampa skalo, kiun li inventis. Iom poste, ĝi estis gravurita sur objektivoj de ĉiuj pli altkvalitaj aparatoj.
Kiel rekompenco por lia invento, Setälä ricevis inviton al persona vizito al la Leica fabriko kaj eĉ novan fotilon kiel donacon.
En la 1920-aj jaroj, ”sendependa grupo de fotistoj” nomita Abiss estis aktiva en Helsinko. Ankaŭ Setälä apartenis al ĝi. En 1930, la grupo Abiss organizis en Helsinko ekspozicion kun eksperimentoj pri arta fotografa esprimo, kiu altiris multe da atento de la ĝenerala publiko. Vilho Setälä malfermis sian propran fotobutikon en Helsinko en 1932 kaj laboris kiel profesia fotisto ĝis 1945. Dum tiu tempo, persona kolekto de pli ol 20 000 filmoj estis kreita en finna historio.
En 1945, Setälä prirezignis profesian laboron en la kampo de fotarto kaj tiam nur registris memorojn de siaj aliaj ŝatokupoj kaj vojaĝoj per sia fotilo. Li interesiĝis pri aliaj fakoj, inkluzive de diversaj proceduroj kaj teknikoj, kaj ankaŭ pri fremdaj lingvoj, precipe Esperanto.
Setälä estis unu el la pioniroj de la internacia lingvo Esperanto en Finnlando. Li lernis Esperanton 15-jara en 1907 kaj aktivis en la Esperanto-movado ekde 1911. Li faris kelkajn kursojn kaj publikajn prelegojn.
Inter 1918 kaj 1922 li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj en 1934 li fariĝis komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Li estis membro de la Akademio de Esperanto. Li direktis la Esperanto-Instituton de Finnlando ekde ĝia fondo en 1920 kaj estis la ĝenerala sekretario de la 14-a Universala Kongreso de Esperanto en 1922. De 1955 ĝis 1965 li estis prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando. Li interalie esperantigis la finnan libron Seitsemän veljestä,
(esp: Sep Fratoj), kies aŭtoro estas Alexis Kivi. Li donacis monrimedojn por fondi Esperanto-Fondaĵon, kiu komencis sian agadon en 1955.
Inter 1935 kaj 1939, Vilho Setälä estis instruisto de fotarteorio ĉe la Lernejo de Arto kaj Metioj. Inter 1918 kaj 1932 li laboris kiel ĵurnalisto ĉe Kustannus Oy Otava (la firmao estas la ĝenerala eldonejo de finna literaturo ekde 1890). Li laboris pri pluraj lernolibroj kaj ankaŭ pri libroj apartenantaj al literaturo de fakto. Li ankaŭ publikigis siajn proprajn informojn kaj lernolibrojn. Lia laboro Fotografio kiel Scienco kaj Arto de 1940 daŭre estas unu el la teoriaj kaj praktikaj fundamentoj de tiu kampo en Finnlando.
En la datreveno de lia 90-a naskiĝtago, Vilho Setälä organizis en Helsinko en 1982 ampleksan fotografan ekspozicion, kiu traktis la etapojn de lia tuta 70-jara kariero. En la sama jaro, la finna televidstacio TV1 elsendis dokumentan programon pri li daŭranta preskaŭ unu horon. Vilho Setälä ricevis ŝtatan verkistan pension en 1972 (en la aĝo de 80) kaj la Ŝtatan Premion por Fotarto en 1973. La fotografiaj bildoj de Setälä estas en la kolektoj de la Finna Muzeo de Fotarto.
La edzino de Setälä estis verkisto Aini Setälä (1899–1991) ĝis 1955, kaj poste profesoro Hertta Kalkas (1925–2011). Vilho Setälä mortis la 11-an de aprilo 1985 en Espoo en la aĝo de 93. Espoo-urbaŭtoritatoj renomis la straton kie staris la domo kaj kie li mortis (en la distrikto Iirislahti) al la Esperantotie
(Esperanto-strato) en lia honoro.
Vilho Setälä – verkoj (tre koncize)
- Esperanto Legolibro, 1921
- Enciklopedio de Esperanto (nur participo)
- Plena vortaro Finna-Esperanta, 1919 (revizioj kaj riparoj 1922 k 1934)
- Arto de fotografio, 1929
- Fotografio kiel scienco kaj arto, 1940
- Esperanto-kurso, 1954 (Kurs esperanta)
- Privilegia vojo al lingvoscio Esperanto, 1965



Vilho Setälä, du ekzemploj de rezultoj de lia fotado. Bildoj de kampara vivo:


Koncize pri la medalo kaj pri ĝia aŭtoro
Lando de eldono: Finnlando, kvanto: 500 pc, metalo: latuno, pezo: 245 gr. diametro: 70 mm, diko: 9–12 mm (inkl. reliefo), medalisto: Heikki Varja, produktjaro: 1979. Averso: En la centro: kapo de Setälä, maldekstren en profilo. Marĝena skribo supera: ”KAJ LUKTI FIDELE POR LUMO”. Suba skribo: ”VILHO / 1892 4.4. / SETÄLÄ”. Dekstre inter la skriboj: kvinpinta stelo. Oblikve sub la kolo: H. VARJA / 1979. Reverso: Mondomapo kun la samaspekta arkforma skribo en Esperanto kaj en la finna: ”INTERNACIA LINGVO / KANSAINVÄLINEN KIELI” Rando: TILLANDER FINLAND
Heikki Varja (1918–1986) estis finna skulptisto. Lia produktado inkludas plurajn statuojn de finnaj herooj kaj tomboŝtonoj. Aldone al skulptaĵoj, li ankaŭ estas konata pro sia medaljonarto. Li estis premiita la ”Pro Finlandia Medalo” en 1963 kaj la ”Arta Premio de la regiono Uusimaa” en 1972. En 1980, al li estis premiita la ”Medalo de Merito de la Finna Gildo de Medala Arto”. En 1983, al li estis premiita la titolo de profesoro.
Helpe de interreto kaj mia arkivo prilaboris kaj esperantigis la tekston.

Josef Kříž , Ĉeĥa respubliko.
de Saliko (Raita Pyhälä)
Kvankam la klimato mildiĝas, glacirompaj ŝipoj (isbrytare) estas daŭre bezonataj en Skandinavio, Kanado, Usono, eĉ en Argentino. Finnlando havas 8 tiajn ŝipojn.
Krom en glacirompado ili povas helpi en oleokatastrofoj, konstruado de perventa energio – ventomueliloj – en la maro. Kelkfoje ili akceptas turistojn. Por somero ili albordiĝas en Katajanokka/Skatudden en Helsinki/Helsingfors, kie oni povas vidi kaj fotadi ilin.
Tie ili estas prizorgataj, la maŝinojn oni malkonstruas, purigas kaj rekonstruas laŭbezone.
Ĝenerale glacirompa ŝipo povas funkcii kvindekon da jaroj.
Finnlando bezonas siajn glacirompulojn ĉe la plej nordaj havenoj de la Golfo de Ostrobotnio nome Oulu/Uleåborg, Kemi, Tornio/Torneå. Svede tiu regiono nomiĝas Bottenviken. Tie ili helpas kargoŝipojn ĝenatajn de eĉ dumetra glacio kaj de glaciomuroj stakigitaj el glaciopecegoj tien blovitaj per ventegoj.
Duono de la finna kargotrafiko okazas mare. La unuaj finnaj glaciorompuloj estis pli mallarĝaj ol la nunaj. La plej malnovaj havas patriotismajn nomojn kiaj Voima (forto), Sisu (persisto), Kontio, Otso (ursoj).


Pli novaj estas nomataj pli internacie: Fennica Nordica, Polaris (konstruita en 2016). La dokon en Helsingfors nun posedas Kanada entrepreno Davie.
Svedio havas 6 glacirompajn ŝipojn: Atle, Frej, Ymer, Oden (konstruita en Finnlando), Ale kaj Idun. Ymer en la vintro 2024–2025 helpis nin en Bottenviken. Kutime Svedio uzas siajn glaciorompulojn ĉe la havenoj de siaj grandaj lagoj.
Labortago sur la glacirompa ŝipo Sisu
Sisu havas dudek du ŝipanojn, antaŭe 55. Nun la diurno estas dividita en 12 horojn da laboro kaj 12 horojn da libertempo en la ŝipo. Ĉiu ŝipano laboras 20 tagojn kaj poste liberiĝas kaj elŝipiĝas por 10 tagoj. Onidire la ŝipanaro antaŭe kondutis kaj interparolis malafable kaj krude. La kapitano kaj subkapitano volis izoliĝi de siaj subuloj. Dum la manĝoj ili sidis aparte. Nun jam aperis pli da interkomprenemo kaj la krudaĵoj malpliiĝis.
Se la glacirompulo akceptas turistojn, ĝi lasas ilin plonĝi en la vastan maron en akvoimunaj oranĝaj kostumoj kaj amuziĝi kaj senti sin bravuloj en bona vetero.
de Raita Pyhälä

Kiam Aina Wesander, filino de riĉa komercisto, kaj markapitano Julius Panelius geedziĝis en la 20a de decembro 1885, la patrino de Aino volis aranĝi festegon.
Ŝi invitis centon da gastoj por la festomanĝo, kiu daŭris preskaŭ ĝis la noktomezo. Pri la ĉefpladoj oni ne mencias en la muzeo sed pri vinoj, dolĉaĵoj kaj fruktoj jes.
Sekvamatene kantemaj gastoj frue vekiĝis por serenadi ĉe la fenestro de la jungeedzoj. Por la festo Aina estis vestita en blanka lana
robo, kun krono el mirto kaj oranĝfloroj sur sia kapo. La robon ornamis silkaj ruŝoj.
En la pasintaj tempoj estis tre malbona antaŭsigno, se la krono falis de sur la kapo de la junedzino, ĉar tio povis signifi, ke ŝi ne estis virga. Tia malbonaĵo ne okazis en la festo de Aino kaj Julius.
Por la tagmanĝo sekvatage estis invititaj nur parencoj kaj la 8 geknaboj, kiuj en la antaŭa tago servis kiel akompanantoj kaj servistoj por la junedzino. Nun ŝi portis nigran silkan robon ornamitan per perloj kaj ĉielbluaj plumoj surkape kaj surbruste.
Post la festo la jungeedzoj ekloĝis en tri-ĉambra loĝejo proksima al la hejmo de Aino.





de Raita Pyhälä
En 1721 laŭleĝe la junulojn oni akceptis kiel plenkreskulojn en la aĝo de 21 jaroj kaj la knabinojn oni rajtis edzinigi ekde la aĝo de 15. Post la jaro 1864 oni rajtis mem decidi, kiun elekti kiel edz(in)on. Okazis tamen pluraj geedzigoj, kiujn oni nun malpermesus kiel ”infanaj geedzigoj”.
En la pasinto oni malofte rajtis elekti sian paron. La parencaro decidis pri multo, malpermesis ekonomie malavantaĝajn kaj malrangajn geedziĝojn. Post la jaro 1911 oni rajtis edzinigi junulinon antaŭ ol ŝi havis 17 jarojn, sed tamen oni konsideris pli taŭgaj la aĝojn 20–25 por junulinoj kaj 25–30 por junuloj. Se junulino restis needzinigita post sia 25a aĝo, oni mokis ŝin pro ŝia fraŭlineco. Estis kelka tempo, kiam oni devis pagi specialan imposton, se oni ne fondis familion.
Por gejunuloj ne estis facile renkonti aliajn gejunulojn. En diservoj, festoj, kunlaboraj talkooj (najbarhelpo) oni povis vidi iun, kiu vekis intereson, plaĉis.
Laŭ la fluo de la tempo la edzi(in)ĝaj aĝoj plialtiĝis. Nuntempe gejunuloj volas esti liberaj, studi, vivi sian vivon sen infanoj kaj familiaj devoj. Kelkaj virinoj eĉ deziras infanon sed ne edzon. La edzo ofte tro laborigas la edzinon, se li kondutas en la malnova maniero, kie la edzino sola zorgu pri la hejmo kaj infanoj. Malpli kaj malpli da homoj nun oficiale geedziĝas, ili nur ekloĝas kune. Tiam ili ne bezonas timi divorcon. Kelkaj paroj fiksas seruron en la relon de iu ponto, imagante ke tio eterne tenos ilin kunaj.
La geedziĝojn de samseksamaj paroj en Finnlando oni permesas ekde 2017. En tiu jaro edz(in)iĝis 554 samseksamaj paroj. Tamen ne jam ĉiuj pastoroj akceptas nupti ilin laŭ la kristanaj kutimoj. Pli kaj pli da homoj vivas solaj.
En 1894 samseksamo estis kriminaligita kaj en 1971 tio estis malkriminaligita. Ĝis 1981 samseksamo estis konsiderata malsano.
de Martin Ptasiński

Ĉio komenciĝis per Esperanto-libreto en malsanulejo
Estis somero de 2004. Ege bela kaj suna somero, kiu fariĝis vivdecida por mi. Mi tiam laboris kiel civilservanto en ofico de germana malsanulejo. Kaj la deĵoroj dum semajnfinoj, precipe la posttagmezaj dimanĉaj deĵoroj dum sunaj juniaj tagoj, estis terure enuaj, ĉar nenio vere grava okazis kaj la telefono averaĝe sonoris nur du fojojn dum la tuta dimanĉa posttagmezo. Mi do despere serĉis okupiĝon. La tiaman intraretan servon de la malsanulejo mi jam konis parkere, do devis helpi iu bona libro, prefere iu lernolibro pri lingvo, ĉar lerni lingvon dum enuega deĵoro ja estas bona ideo por ne endormiĝi malantaŭ la skribotablo.
Mi memoris, ke mia patrino dum mia infaneco iam menciis Esperanton, kaj mia instruistino de la germana en baza lernejo iam en la 90-aj jaroj prezentis ĝin al ni dum iu lasta antaŭferia leciono. Mi do mendis etan lernolibron pri Esperanto, kies aŭtoroj promesis, ke post studado de la libreta enhavo – entute nur 127 paĝoj, inkluzive vortareto – oni kapablos skribi leteron en Esperanto. Mi do akceptis tiun veton – kaj la aŭtoroj venkis. La somero 2004 do iĝis la somero de mia esperantistiĝo. Kaj tio havis grandan influon al mia ankoraŭ juna vivo.
Mia nomo estas Martin Ptasiński, mi estas (trinacia pola-soraba-germana Esperanto-)instruisto kaj ekde januaro 2025 mi estas unu el la gvidantoj de la Esperanto-kursaro ĉe la Londona klubo. Mia kariero kiel Esperanto-instruisto komenciĝis en 2013. Tiam mi mem estis studento de komputiko en altlernejo de la germana urbo Wiesbaden, kaj tie mi havis la ideon kunigi mian tutan kuraĝon kaj oferti Esperanto-kurson por miaj kunstudentoj. La lingva fakultato de la altlernejo entuziasme akceptis mian proponon, la kurso estis ege sukcesa (kun 12 studentoj!) kaj tio tiel motivigis min, ke mi decidis enskribiĝi en la kursaron pri Instruista Trejnado de Esperanto en la universitato de Poznano. La decido sekvi la vojon de lingva didaktiko influis la pason de mia vivo: mi forlasis la komputadon (mia entuziasmo pri ĝi fakte perdiĝis jam dum la studado…) kaj decidis daŭrigi mian studadon de lingvoj.
Mi ekstudis slavistikon, kaj mian studadon de slavistiko mi financis per instruado de slavaj lingvoj kaj Esperanto en popola altlernejo de Frankfurto. Hodiaŭ mi estas ŝtate dungita instruisto de la soraba, pola, ĉeĥa – kaj de Esperanto.
La poloj kaj soraboj ofte diras, ke ne ekzistas malbonaĵo, kiu tamen ne enhavus ion bonan. Eble la bonaĵo de KOVIM-pandemio estis la fakto, ke hodiaŭ la instruado – ne nur de Esperanto – estas pli facile alirebla al ĉiuj, ĉar ĝi pli ofte okazas per la interreto. Precipe por la Esperanta komunumo tio tre gravas, ĉar tio ne nur helpas ”esperantistigi” novajn homojn, sed ĉar ĝi ankaŭ donas eblecon al la disa Esperanto-parolantaro en la mondo eliri la lingvan izoladon.
Esperanto ekde la komenco de la interreto estis pionira pri perreta instruado, oni nur pensu pri lernorimedoj kiel Lernu.net, kiun mi flankparole dirite ankaŭ mem uzis por perfektiĝi post mia esperantistiĝo en 2004.
En Frankfurto mia Esperanto-kurso estis ankaŭ pionira: en majo 2020, kiam en Germanio regis striktaj KOVIM-mezuroj, sed ankoraŭ ne ekzistis rimedoj por retinstruado, oni demandis min, ĉu mi pretus oferti mian jam delonge planitan Esperanto-kurson kiel retan kurson – la unuan tian kurson en la historio de la plej granda germana popola altlernejo!
Kompreneble mi akceptis, ankaŭ tiu kurso iĝis granda sukceso, kaj tiel Esperanto pavimis la vojon al la reta kursaro de la Frankfurta popola altlernejo. Oni do ankaŭ povus diri, ke mi ankaŭ estas pioniro pri retinstruado, almenaŭ en Germanio.
Ŝajne mi intertempe jam estas sufiĉe konata instruisto en Esperantujo,
ĉar en pasinta decembro la Londona klubo kontaktis min kaj demandis, ĉu mi pretus gvidi retkurson por progresintaj parolantoj.
Precipe plaĉis al mi la ideo gvidi kurson por progresintoj, kaj mi senhezite akceptis. Mi konscie ne diras, ke mi instruas en mia Londona retkurso, sed ke mi gvidas la kurson: la gepartoprenantoj estas jam aŭtonomaj kaj fluaj parolantoj, ili ne volas instruadon de io nova, sed enprofundiĝon en la sekretojn de jam konata lingvo, kiu por multaj de ili jam estas firma parto de ilia vivo kaj identeco.
En nia kurso, kies nivelo estas B2–C1, ni ekzemple parolas pri sinonimoj kaj antonimoj; ni faras tipe esperantajn vortludojn, kie ni konsciiĝas pri la diferenco inter diet-o kaj di-et-o; ni legas satirajn tekstojn, ekzemple pri la deksepa regulo, aŭ ni per ekzercoj prepariĝas por C1-ekzameno.
Ŝajnas, ke la kurso plaĉas ne nur al mi, sed ankaŭ al la gepartoprenantoj, ĉar aktuale jam daŭras ties kontinuigo. Interesa evoluo estas, ke la kursenhavo ofte estiĝas spontanee. La kursmaterialoj servas fakte kiel katalizilo, kiu instigas je aktiva diskutado en la kurso kaj inter la kursanoj. Kaj jen ankaŭ tio, kio igas la kurson tiel valora: Esperanto-parolantoj – de Eŭropo, Ameriko kaj Reunio – povas kune esperantumi kaj tiel lingve perfektiĝi, lerni unu de la alia. Tio estas la granda valoro de tiu kurso, kaj ĝi ankaŭ por mi kiel lingvoinstruisto estas valorega sperto por mia profesio.
/ Martin Ptasiński
*
Miaj komentoj: Martin vere havas spertojn de pluraj landoj. Pri la soraba mi devis gugli por trovi kie oni parolas ĝin. Nun mi scias – la soraba estas indiĝena lingvo, parolata de ĉirkaŭ 60 000 homoj, loĝantaj en la orienta parto de Germanio, proksime al la pola landlimo. La lingvo apartenas al la hindeŭropa lingvaro kaj al la okcidentslava grupo de la slava lingvaro. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo.
En la septembra Ora Ĵurnalo, 2022, mi reklamis pri la kursoj de la Londona E-klubo, sed en la sveda. Tiam mi partoprenis konversacian kurson. La instruistoj sidas diversloke. Nia gvidantino troviĝis en okcidenta Usono. Por ŝi estis mateno kiam por mi estis vespero.
Mi rekomendas la kursojn de la londona e-klubo. Vi renkontos homojn el diversaj landoj.
Dankon Martin pro tre interesa kurso!
/Siv Burell

av Inga Johanson
Här följer några länkar till vad man kan lyssna på när det gäller radio.
1) Pola Retradio
De sänder var 5:e dag. Sändningen varar strax under en halvtimma. Man kan också höra musik på esperanto.
2) Varsovia Vento
De sänder med längre mellanrum – under 2025 har det varit 3 podcastar: nr 183 februari – 3 avsitt på vardera en halvtimma, nr 184 mars – 3 avsnitt vardera en dryg halvtimma, nr 185 april – 3 avsnitt ca en halvtimma var.
Även här finns också musik – t.ex Kajto och Martin & la Talpoj.
3) Esperanto Retradio
Redaktören sitter i Österrike och här kan man läsa samtidigt som man hör. En ny programpunkt nästan varje dag och olika längd. Det finns något för de som verkligen vill öva sina kunskaper.
4) Från Australien Radio 3zzz
I maj 2025 var det 3 utsändningar 5/5, 12/5, 19/5. Utsändningen varar en dryg timma.
5) Radio Havano Kubo
I maj var det tre utsändningar 4/5, 11/5, 18/5. Utsändningen varar en halvtimma.
6) Vill man lyssna på musik när som helst så finns Muzaiko
7) Podcast från ön Madagaskar – Aminda Radio

En la 1396-a E-elsendo el la 20.05.2025 ĉe
www.pola-retradio.org
Inga Johansson trovis la jenon:
Hodiaŭ ni enrigardas iujn el la venintaj al la Redakcio gazetoj. Temas pri la elektronikaj eldonoj de la aprila numero de la finna ”Esperantolehti”, de la majaj numeroj de la jokohama ”Novaĵoj Tamtamas” kaj de la gotenburga ”Ora Ĵurnalo”.
Krome ni retrorigardas al la presitaj – marta numero de ”Esperanto”, la 209-a numero de ”Informilo” de Esperanto France-Est kaj la ”Konstruado”- kajero de TAKE 2025.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. /Siv



Mi, redaktanto HORI Jasuo (japana revuo), unuan fojon renkontis Helga-n dum la 100-a UK en Lille, Francio, en 2015.
Post tio, ni komencis korespondi. Ŝi estas krajona portretisto, kaj ŝi ofte sendis al mi portretojn de esperantistoj.
Dume mi pripensis fari el ili libron, kaj en julio 2020, ni publikigis ŝian unuan libron,
”Esperanto por mi – 16 esperantistoj portretitaj de Helga Plötner”.
Mi pensis, ke tio estas la fino, sed Helga plu volis desegni, do ankaŭ mi decidis sekvi ŝin kaj publikigis la duan libron fine de tiu jaro.
Tiam, ne nur Helga, sed ankaŭ mi, sentis, ke tiu eldono estos grava por la movado. Ni komencis publikigi po du jare. La oka volumo estis publikigita en aprilo de ĉi tiu jaro, kaj ni nuntempe laboras pri la naŭa.
Ĉiu volumo enhavas portretojn de 16 homoj, duone viroj kaj duone virinoj, kaj eseon, kiun ĉiu verkis, temante pri ”Mi kaj Esperanto”. En ok volumoj, entute aperis 128 esperantistoj el la tuta mondo kiel ”Biografio de esperantistoj en la 2020-aj jaroj”. La eldonado estis tiel altetaksita, ke Helga estis premiita de UEA pro ŝia ”elstara agado” antaŭ du jaroj.
Ĉi tiu 8a volumo prezentas homojn el Kroatio, Koreio, Japanio, Bulgario, Germanio, Brazilo, Meksiko, Tanzanio, Porto-Riko, Albanio kaj Pollando. Sube estas la parto de la antaŭparolo verkita de Helga por ĉi tiu volumo.
Mi, nun 80-jara handikapulino kun kronikaj doloroj kaj problemegoj, sukcesis portreti kun kuraĝa, forta VOLO ankaŭ por tiu ĉi 8a libro en BONFIDO, KREDO, AMO, ESPERO kaj ĜOJO. ESPERANTO VENKU IAM TUTMONDE por ke unu komprenu la alian en bona etoso! Estu nepre PACO, PACO, PACO tutmonde! Helga
Volumoj 1 ĝis 3 estas elĉerpitaj, sed ankoraŭ haveblas ekzempleroj de la postaj volumoj. Ili estas malmultekostaj, po 5 eŭroj, do mi esperas, ke vi aĉetos ilin ĉiujn kune.
A4-formato, 16 paĝoj, koloraj. Ankaŭ estas ŝia alia libro ”Mia pentrista vivo – Por Esperanto kaj por Paco” (15 eŭroj).
Kontaktu Libroservon de UEA: (e‑poŝto)
/Siv
En sia propra arkivo trovis kaj esperantigis Josef Kříž ,
Ĉeĥa respubliko
Lia nomo estis Fleming kaj li estis malriĉa skota farmisto. Foje, provante zorgi pri sia familio, li aŭdis krion por helpo el proksima marĉo. Li tuj lasis sian tutan ilaron kaj rapide kuris al la marĉo. Tie li trovis knabon timigita ĝismorte ĝistalie profunde en malseka nigra koto. La knabo kriis kaj provis liberigi sin. Farmisto Fleming savis la knabon de malrapida kaj terura morto.
La sekvan tagon, belega kaleŝo alveturis al la bieno kun nobla, elegante vestita viro, kiu eliris el la kaleŝo kaj prezentis sin kiel la patro de la savita knabo.
”Mi ŝatus vin repagi, ĉar vi savis la vivon de mia filo!”, diris la nobelo.
”Sed mi povas akcepti neniun monon por mia ago, ĝi estis mia devo, kion ja ĉiuj farus.”
En tiu momento, la filo de la farmisto alproksimiĝis al la pordo de la dometo kaj aŭskultis kun intereso kio okazis.
”Ĉu tiu knabo, kiu rigardas nin tiel, estas via filo?”, demandis nobelo.
”Jes!”, la farmisto respondis fiere.
”En tiu kazo, mi havas grandaniman sugeston por vi. Permesu al mi havigi al via filo la saman edukadon, kiun mia filo ricevas. Se li estas sama kiel vi, mi ne dubas, ke li kreskos en viron, pri kiu ni ambaŭ fieros.”
Kaj la farmisto tiun oferton akceptis.
La filo de la farmisto Fleming frekventis la plej kvalitajn lernejojn kaj post iom da tempo finis siajn studojn en la Medicina fakultato de la Hospitalo Saint Mary en Londono. Li fariĝis fama sciencisto tutmonde konata pro sia revolucia malkovro en la kuracado de infektoj – penicilino.
Kelkajn jarojn poste, la filo de la nobelo, savita de morto en la marĉo, malsaniĝis je pulminflamo. Kaj kio do savis lian vivon? Nu ja, penicilino!
Kia nomo de tiu nobelo estis? Sinjoro Randolph Churchill.
Kaj kia nomo de lia filo estis? Sinjoro Winston Churchill.


de Ingegerd Granat

Ni
aŭtovojaĝis hejmen de Mjölby kaj ni volis preni
kelkajn malgrandajn vojojn anstataŭ la aŭtovojon E4.
Kaj, nur imagu, la 7-an de junio, ni finis meze de bicikloj de
ĉiaj specoj kaj modeloj.
Ili havis grandegan eventon, kun
pluraj konkursoj. Kontrolistoj kaj flaggardistoj faris sian
laboron. Grupo post grupo aperis laŭlonge de la vojo kun
buntaj vestaĵoj.
La vetkuroj ”Halvvättern”
150 km, ”Tjejvättern” 100 km kaj ”Vätternrundan”
100 km okazis. Ne eblas nei, ke estis sufiĉe da festa ĝojo.
Laŭ tio, kion ni povis vidi,
ĉiuspecaj homoj partoprenis sur ĉiuspecaj biciklaj
veturiloj.
Kio estas somero se ne ĉi
tio, sed oni ne povas nei, ke fariĝis tro da homoj sur la
malgrandaj vojoj en Ostrogotio.

av Ingegerd Granat

Vi var
på biltur hem från Mjölby och vi ville åka
lite småvägar istället för E4:ans motorväg.
Och, tänk just den 7:e Juni hamnade vi mitt bland cyklar av
allehanda slag.
Man
hade ett jättestort evenemang, med flera tävlingar i en
och samma. Kontroller och flaggvakter gjorde sitt jobb. Trupp
efter trupp dök de upp längs vägen med färgglada
kläder.
Det var
loppen ”Halvvättern 150 km, Tjejvättern 100 km och
Vätternrundan 100 km som gick av stapeln. Det går inte
att förneka att det fanns ett gott mått av festglädje.
Vad vi
kunde se deltog alla sorters människor på allehanda
cykelfordon.
Vad är
sommar om inte detta, men man kan inte förneka att det blev
trångt på småvägerna i Östergötland.

de Bert Shumann
Karaj amikoj. Jen la somera programo de via Esperanto-kastelo Greziiljono en la franca urbo Baugé-en-Anjou:
junio-30 / julio-10 9-a Maratona Esperanto-kurso kaj IEK kun Dennis Keefe, Nedeljka Lo ajić, Frank Lappe
junio-30 / julio-07 89-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) de LIBE
julio-11 / 20 11-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj (franclingve)
julio 21 / 31 46-a Renkonto de Esperanto-Familioj REF kaj 15-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj
aŭgusto 09 / 16 98-a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda)
aŭgusto 24 / 29 6-a Verda Naturisma Semajno kun INOE, Thierry Spanjaard, Didier Loison
Kontaktu nin por pli da informoj: (e‑poŝto) – 06 51 24 24 23
Aliĝu en https://gresillon.org/al?lang=eo – eblas peti prezredukton
/
Salutas Bert


Artikolo pri Esperanto sur la strando en 2018 troviĝas en Ora Ĵurnalo numero 11 (www.esperanto-gbg.org). Nun nova ebleco en 2025:
Instigitaj de okazaĵoj de nuntempaj tempoj ni volas tuŝi la temon de enmigrado. Gdańsko kiel havena urbo jam de multaj centjaroj estis la loko, en kiu renkontiĝis homojn el diversaj landoj. Multajn decidis moviĝi ĉi tien. Tio kreis ne nur lingvajn defiojn.
Dum inaŭgura prelego profesorino Koutny rakontos pri interkultura komunikado. Sabate ni prezentos al vi pri Menonitoj – enmigrintoj el Nederlando kiuj ekde XVI jarcento vivis apud kaj en Gdansko. Ni planas ekskurson ekster Gdansko.
Jam aliĝis esperantistoj el Pollando, Germanio, Aŭstrio.
Aliĝkotizo: 100 zł
Kiel aliĝi: skribu al nia retpoŝto: (e‑poŝto)
ni bezonas:
- vian nomon kaj familian nomon
- de kie vi venos al ni
- ĉu vi konsentas ke ni publikigu vian nomon sur la listo de partoprenantoj
- ĉu vi intencas partopreni dimanĉan ekskurson?
- ĉu vi volas dormi en studenta domo?
Tradicie ni rekomendas tranoktojn en studentaj domoj de Gdanska Teknika Universitato ĉe la strato Wyspiańskiego en Gdansko – kvartalo Wrzeszcz (pli malpli 15 minutojn piede de la stacidomo Gdańsk-Wrzeszcz, ĉe kiu haltas ĉiuj trajnoj).
(Prezo: 80 zł / lito / nokto – pagata surloke).
Dimanĉa ekskurso estos krome pagata, prezo estos anoncita pli proksime al septembro.
Manĝoj ĉiuj partoprenantoj prizorgas mem.
Jen la ligilo al nia retpaĝo: https://sites.google.com/view/triurbo/esls-2025?authuser=0

Programo
Ĵaŭdo – SOPOT
17:00 – Klubejo Torento en SOPOT, str. Armii Krajowej 98 – akceptejo
18:00 – Prelego de Piotr Szatkowski: ”Lingva diverseco de Orienta Pomerio”
foto-ekspozicio: ”ARKONES nur en nia memoro”
Vendredo – SOPOT
10:00 – La inaŭguro de ESS ĉe SOPOTEKA – Plurmedia Kulturgalerio, str. Kościuszki 14
- Prelego de prof. Ilona Koutny (en Esperanto) ”Interkultura Komunikado”
- Diskuto
11:30 – ”Kiel vi fartas en nia lando” – la rezultoj de la demandaro inter enmigrintoj
Tempo por tagmanĝi
16:00 – Vizito en la Arbarherbejo de Esperantistoj ĉe Esperanta Kverko kaj Memorŝtono
Programo ĉe ”Muziko kaj Danco”
Sabato – GDANSKO
10:00 – Menonita Tago: Prelego en la Najbara Domo – Biskupia Górka, str. Biskupia 4
13:00 – Promeno laŭ la migrovojo de la verkoj de la Familio van den Blocke en Gdansko, kalkulante heraldikajn ŝton-leonojn laŭvoje
Tempo por tagmanĝi
17:00 – Renkontiĝo kun prof. Giorgio Silfer en la biblioteko ĉe la Eŭropa Centro
pri Solidareco (ECS) Pl. Solidarności 1
”La Pakto por la Esperanto-Civito, 25 jaroj de atingoj.”
Dimanĉo – ŻUŁAWY
Vojaĝo al la depresi-regiono Żuławy (aparta aliĝo al la ekskurso)
Rafaela Urueña en 83a Hispana Esperanto-Kongreso: Esperanto, mia dua lingvo!
La ligilon sendis Josef Kříž , Ing.

Porpaca agado en Unuiĝintaj Nacioj – Rafaela Urueña – https://youtu.be/9ipRuasDPD0
El la Gazetaraj Komunikoj de UEA pere de ”Informilo”, Ĉeĥio:
Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn (Individuaj Membroj en UEA) en la Komitato, la supera organo de la Asocio.
La novaj komitatanoj B estas José Antonio del Barrio el Hispanio, Marija Belošević el Kroatio, François Lo Jacomo el Francio, Wu Guojiang el Ĉinio kaj Espoir Kasati el D.R. Kongo.
La nove elektitaj komitatanoj B ekoficos dum la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato dum la 110-a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio.
UEA gratulas al la elektitoj kaj deziras al ili aktivan kontribuadon al la Komitato kaj la Asocio.


Kaj ni en Gotenburgo, kiuj en 2024 renkontis Espoir en Svedio diras:
Gratulon, Espoir!
Gratulon, Espoir!

Ni decidis elekti Anna de Verdaj Gabloj, proponita de Rianne Sanders, Nederlando. Mi legis ĝin antaŭ multaj jaroj kaj ŝatas ĝin – eĉ se mi ne memoras multon, nur la agrablan etoson.
Oni ja jam povus cerbumi pri libro post Anna de Verdaj Gabloj.
Jen kelkaj proponoj:
Dum la restado sur Öckerö Anita Dagmarsdotter donis al ni alian idéon. En vico ĉiu povus preni pecon de libro aŭ tutan artikolon kaj sendi al la aliaj. Do, ĉiu povas legi ĝin antaŭ la Zoom-kunveno. La proponinto gvidos la diskuton.
Laŭ mi tio estas la sama ideo, kiun havas Marteno – Martin Ptasinski – kiu donas al la partoprenantoj tekston kies enhavon, stilon, vortfaradon, k.t.p. ni diskutas (legu lian artikolon en ĉi tiu numero!).
– Mi ĵus legis ”Kredu min Sinjorino!” kaj ege ŝatis ĝin. Mi baldaŭ eklegos ”El verva vivo ĵurnalista”. Mi esperas ke ĝi simile bonos!
Mi volonte partoprenos la Librorondon en 2025.
Mi ankaŭ havas jam du proponojn pri legado post Orm la Ruĝa. ”Anna de Verdaj Gabloj” kaj ”La edzino de l’tempvojaĝanto” (kiu aperos la 15-an de decembro).
/Rianne
.... kaj jen pensoj de Marteno:
– Rilate al via prilibra demando: mi pensas, ke la ideo de Rianne estas ege bona. Se vi tamen volas havi proponojn:
1. Mil Naŭcent Okdek Kvar/George Orwell (malavantaĝo: la romano estas tiom konata, ke verŝajne kelkaj legis ĝin jam; krome ĝi povas kaŭzi tro politikajn diskutojn).
2. La portreto de Dorian Gray/Oscar Wilde.
3. Iu ajn verko de István Nemere! La avantaĝo estas, ke temas preskaŭ ĉiam pri esperantaj originaloj. Nemere ĉiam pritraktis aktualajn sociajn problemojn/okazaĵojn en siaj verkoj kaj havas vastan gamon da ĝenroj (sciencfikcio, krimromanoj, dramoj, ktp.). El liaj verkoj mi povas ekzemple rekomendi ”La Fermita Urbo”, ”Serpentoj en la Puto” aŭ ”Pigre Pasas la Nokto” – depende de tio, kiun ĝenron oni preferas.
Amikan saluton el suna Frankfurto,
Marteno
Do, restas nur ekscii: kiuj volas legi Anna de Verdaj Gabloj kun ni en la gotenburga esperanta klubo. Mi nur bezonas vian nomon kaj retadreson por sendi al vi informon pri la aktualaj paĝoj legendaj. La Zoom-ligilon mi sendos kelkajn tagojn antaŭ la kunveno, kiu okazas la lastan dimanĉon monate je la 17a horo mezeŭropa tempo.
Estas loko por novaj partoprenantoj. /Siv
(e‑poŝto)

Maljuna paro eniras MacDonald’s kaj aĉetas hamburgeron por dividi inter si.
Kamiona ŝoforo vidas tion kaj supozas ke ili estas malriĉaj kaj proponas sin aĉeti unu ankaŭ al la sinjorino.
– Ne dankon, ni interdividas ĉion, la viro diras.
Iom poste la sinjorino ankoraŭ ne komencis manĝi, kaj tiam la ŝoforo diras al ŝi:
– Sed ĉu mi tamen ne aĉetu hamburgeron al vi?
La sinjorino afable:
– Ne dankon. Ni dividas ĉion inter ni.
– Sed kial vi ne jam manĝas?
– Mi atendas por la dentoj, la sinjorino diras.

Estis iam testudo kiu grimpis sur arbon. Post pluraj horoj da grimpado ĝi atingis la pinton. Tiam li ĵetis sin en la aeron kaj svingis fluge la antaŭkrurojn por fine kraŝe surteriĝi. Sed la etulo ne rezignis, li regrimpis kaj reĵetis sin kaj kraŝis. En apuda arbo du birdoj sidis kaj rigardis la malsukcesojn de la etulo. Fine unu diris:
– Karulo, ĉu ne estas pli bone rakonti al li ke li estas adoptita?
☺