Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, (e‑poŝto) kaj Ingegerd Granat, 073-502 53 32, (e‑poŝto). Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, (e‑poŝto).
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Ora Ĵurnalo n-ro 95 ankaŭ troviĝas en PDF-versio ĉe www.esperanto-gbg.org

Espeporko meditas
- ”Malĝojo kaj ĝojo – ili iras kune”, tiel komenciĝas sveda himno. Veras en ĉi tiu numero. Malĝojo, ĉar du esperantistoj forpasis kaj ni malestablos nian esperanto-bibliotekon – ĝojo, ĉar okazis multo, fare de la gotenburgaj klubanoj, kaj en Gotenburgo, kaj en Alingsås.
- Majo estas la monato de floroj laŭ la malnova kampula almanako. Abundas blankaj anemonoj, sed pli kaj pli mankas bluaj anemonoj, ĉar ili postulas pli kalkoriĉan teron. Pli modesta estas la zamiokulko, kiu eble eĉ transvivas sen lumo almenaŭ dum periodo. Ĝi ankaŭ nomiĝas ”vesteja floro”.
- En Svedio, la prezidanto de la ”Sveddemokratoj” – la plej dekstra partio de la parlamento – volas devigon al komunumoj ĉiun semajnon oferti al la infanoj viandon lunĉe. Male en Pollando: Plantobazita ĉiutage en lernejoj!
- Hieraŭ en la radio oni parolis pri Gotenburgo. Neniu sveda urbo havas tiom da mecenatoj kiel nia urbo. Multaj kontribuis al la kulturo kaj al la dekoracio de la urbo kaj kompreneble ili volis havi sian nomon klare videblaj, ekz. la dentisto Albert Atterfelt, kiu ekster sia domo starigis statuon de virino sub stratlampo.
- Alia objekto, pri kiu gotenburganoj fieras, estas la velŝipo ”Ostindiefararen Götheborg” (kopio de komercŝipo kiu iam iris al la sudorienta Azio), kiu nun eble havos novan konstantan lokon ĉe la kajo de Masthugget. Oni atendas multajn turistojn.
- Admono al tradukistoj: Bv traduki svedan infanlibron pri la homaj rajtoj de UN en Esperanton. Unue oni bezonas rajton preni la ĉarmajn bildojn. Eriksson & Lindgren kunlaborante kun Amnesty, eldonis ĝin en Singapore en 2008.
- Ĉu vi pensas ke vi foje postulas tro multe de vi mem? Anna Lilja ofte en Facebook kaj en YouTube prezentas meditojn, celante doni ekvilibron al niaj vivoj.
- Ĝis junio!
/ Siv
Pri la nomo de la monatoj
Supre estas menciita ke Majo estas monato de floroj laŭ la malnova kampula almanako. La historiisto Alf Henriksson skribis en iu libro, ke ”oni povas parenteze trovi en skandinavaj almanakoj jenan nomaron de la monatoj: Torsmånad (monato de la dio Toro), Göjemånad (vidu sube), Vårmånad (Printemp-), Gräsmånad (Herb-), Blomstermånad (Flor-), Sommarmånad (Somer-), Hömånad (Fojn-), Skördemånad (Rikolt-), Höstmånad (Aŭtun-), Slaktmånad (Buĉ-), Vintermånad (Vintro-) kaj Julmånad (Jul-). Ĉi tiujn nomojn oni ja praktike neniam uzas kaj ili estas pure literaturaj jam dekomence; krom du aŭ tri esceptoj ili devenas de sudgermanaj originaloj. De norda origino estas tamen unu, kiu bezonas klarigon, nome Göjemånad. La islanda gói, kiu respondas al la sveda formo göje, laŭdire signifas proksimume ’freŝa neĝo.’” /Andreas
La lanterno
de Ingegerd Granat
Ĉe Vasagatan 7, precize en la koro de centra Gotenburgo, artamanta dentisto lasis sian spuron. Li aĉetis la lampon en aŭkcio. Ĉiuokaze, la nomo de la dentisto estis Albert Atterfelt kaj li estis la posedanto de la domo antaŭ kiu staras la lampfosto.
La lanterno estis instalita nur en 1971 kaj la komunumo provizis la foston, sed la dentisto devis mem provizi la lumon per kablo en la domon. La skulptisto nomiĝis François-Raoul Larche kaj la lanterno estis origine orumita kaj laŭdire la arĝentfabriko Aurora partoprenis en tio. Ĉi tiu fabriko estas fermita, do la bela virina figuro devas stari tie kaj esti vigle nigra kaj revi pri la dentisto, kiu interesiĝis pri arto kaj lumigo en la mallumo.
Lyktan
av Ingegerd Granat
På Vasagatan 7, mitt inne i centrala Göteborg har en konstintresserad tandläkare lämnat spår efter sig. Han ropade in lyktan på en auktion. Hur som helst, tandläkaren hette Albert Atterfelt och var ägare till huset som lyktstolpen står framför.
Lyktan kom på plats så sent som 1971 och kommunen stod för stolpen men ljuset fick tandläkaren stå för själv via en kabel in i huset. Skulptören hette Franҁois-Raoul Larche och lyktan var ursprungligen förgylld och nysilverfabriken Aurora lär ha varit inblandade i detta. Denna fabrik är nedlagd så den vackra kvinnofiguren får väl står där och vara piggt svart och drömma om tandläkaren som hade intresse för konst och upplysning i mörkret.
Esperantoekspozicio en la Kulturdomo, Alingsås
de Siv Burell
De la
Esperanto-Societo de Gotenburgo venis personoj, kiuj helpis Janne
kaj min deĵori ĉe la tablo, ĉar la evento daŭris
de la 10:a antaŭtagmeze ĝis la 3:a posttagmeze. Iam
estis Esperantoklubo en Alingsås, sed el ĝi restas
nenio.
Fakte la evento nomiĝis
”Literatura salono”. 14 lokaj aŭtoroj havis po 7
minutoj por prezenti siajn respektivajn verkojn, kiujn ili volis
vendi. Kune kun nia tablonajbaro, la Lingva kafejo de la Ruĝa
Kruco, ni estis la solaj nekomercaj ekspoziciantoj.

Bela trajto
estis grupo de studentoj el la mezlernejo, kiuj donis al ni muzikan
distron. Esperanto
estas nekonata koncepto por multaj junuloj, sed la intereso
ekzistis. Se
ni povus havi komencantan kurson en Alingsås, tio kompreneble
estus bonege.

Posttagmeze
venis Ralf.
Li estas kunverkisto de libro pri la esperanto-movado en Gotenburgo
tra la epokoj.

Ĉar
estis sabato, ni havis kelkajn dolĉaĵojn, alkroĉitajn
al strio kun simpla
Esperanta frazo sur ĝi. Oni
devis diveni la signifon, kelkfoje kun helpo de patro
aŭ patrino.
Janne regalis
per
esperanto-bombonoj,
sed Ingegerd ja faris
la manlaboron.
Ĉar ni ne
havos ekspozicion en
la granda Librofoiro
en Gotenburgo la venontan septembron, ni provas novan urbon –
Alingsås. Estis
ja speco de Librofoiro-variaĵo
ankaŭ en Alingsås. Junuloj en la gimnazio ofte serĉas
temojn por siaj specialaj eseoj. Kial ne elekti Esperanton? Genia
lingvo kun interesa historio, ĉu ne?
/Siv
Burell
Esperantoutställning i Kulturhuset, Alingsås
av Siv Burell
Från göteborgsföreningen
kom personer, som hjälpte Janne och mig att bemanna bordet,
för eventet varade från kl. 10 fm till kl. 3 em. En
gång fanns det en Esperantoklubb i Alingsås, men av
den återstår ingenting.
Egentligen hette eventet
”Litterär salong”. 14 lokala författare
berättade under 7 minuter var
om sina resp. verk, som de ville sälja. Tillsammans med vår
bordsgranne Röda Korsets språkcafésektion, var
vi de enda icke-kommersiella utställarna.

Ett
trevligt inslag var en grupp elever från gymnasiet, som gav
oss en musikalisk underhållning.
Esperanto är ett
okänt begrepp för många yngre, men intresset fanns.
Om vi skulle kunna ha
en nybörjarkurs i Alingsås, så skulle det förstås
vara bra.

På
eftermiddagen kom Ralf.
Han är medförfattare till en bok om esperantorörelsen
i Göteborg genom tiderna.

Eftersom
det var lördag hade vi lite godis, fastsatt på en remsa
med en enkel esperantomening på. Det gällde att gissa
betydelsen, ibland med hjälp av en förälder.
Då
vi inte ska ha utställning på den stora Bokmässan i
Göteborg i september, prövar vi en ny stad, Alingsås.
Det var ju ett slags bokmässevariant också i Alingsås.
Ungdomar på gymnasiet söker ofta teman för sina
specialuppsatser. Varför inte välja Esperanto? Ett genialt
språk med en intressant historia, eller hur?
/Siv Burell
La tago de Bergum
2026
de
Ingegerd Granat
Dimanĉe,
la 3-an de majo, okazis la granda tago de la vilaĝaro, kiam
oni prezentis agadojn en Bergum kaj la ĉirkaŭa regiono.
Multaj homoj ekspoziciis kaj montris ekzemplojn de kreemo kaj
artmetioj.
Meze
de la homamaso, la Gotenburga Esperantoklubo trovis lokon kun
tablo en la amaso de ĉiuj aliaj. Mankis nur esperantistoj.
Kelkaj el ni tamen trovis la vojon ĉi tien kaj ĝi
sentiĝis tre sukcesa.
Meze
de ĉio, Jenny Lidström estas kiel araneo meze de reto.
Indikante lokon, tablon, montrante la vojon, alivorte, ŝi
tenas la kordojn. Ĝuste ĉi tie en la bildo ŝi
staras meze de la infana ĥoro de la Sveda eklezio, kiu
kantos kun vivo kaj deziro akompanate de kantoro Ingegerd
Anderzen.
Vizaĝpentrado
estis kulminaĵo por infanoj kaj gepatroj. Ekestis rapide
atendovico, kaj estis bildoj por la infanoj elekti, ĉu ili
volis esti drako aŭ tigro aŭ io alia. Post la pentrado,
la infano estis pozita por foto. Ĉiuj parencoj volis foti.
Estis amaso da hundoj! Ĉiam
estas strange, kiam oni vidas hundon kaj ĝian posedanton,
kiajn similecojn ili montras laŭ konduto kaj aspekto. Supre
ni povas vidi tre feliĉan kaj scivoleman, nigran hundon, kaj
en la dua bildo ni vidas kolosan hundon, kiu aspektas kaj afabla
kaj grandioza. Kiel aspektas iliaj posedantoj, mi preferas ne
mencii.
Sube
ni vidas Siv kaj Janne, kiuj venis kaj partoprenis dum kelka
tempo. Paŭlo kaj lia edzino ankaŭ estis tie. Andreas
sidis en la biblioteko en Stannum kaj atendis, ke membroj venu
kaj elektu librojn kaj pagu kiom ili opiniis ilin valora. Kaj
fine la esperantistoj Siv kaj Janne venis, kaj estis bonŝance,
ĉar alie Andreas estus tro sola.
La tago de Bergum havas la tradicion, ke la loka
fajrobrigado en Olofstorp venas kaj parolas pri kiom danĝera
fajro povas esti kaj kiom rapide ĝi povas ekflami. Ili
simulis plurajn scenarojn, kie ĝi povus ekbruli. Ili ankaŭ
prezentis sin, kiaj estis iliaj nomoj kaj kiajn vestaĵojn
ili portas en diversaj eventoj. Ili ankaŭ aranĝis, ke
la partoprenantoj estingu fajrojn per fajroestingiloj. Ĉiu
fajrobrigadisto portas ĉiutage vokilon kaj kiam la alarmo
venas, ili estas vokitaj al la Fajrostacio en Olofstorp.
La bovinoj staras sur
monteto kaj pripensas la vivon kaj tumulton, kiuj detruas iliajn
paŝtejojn. Ili vidas kiel politikaj partioj provas
transdoni
siajn mesaĝojn. La skoltoj rostas kolbasojn, la bovinoj
konstatas. Tiom multe okazas, la bovinoj certe pensas.
Ankaŭ malantaŭ
la Esperanta tablo ĉio iris bone por ni, la sitelo da
dolĉaĵoj kaj frazoj rapide elĉerpiĝis. Multaj
homoj opiniis, ke estas amuze legi frazon kaj paroli.
Ni
produktis 7-paĝan A4-formatan broŝuron kun koncizaj
informoj pri la lingvo Esperanto. Ni desegnis 50 ekzemplerojn kaj
pensis, ke ni faris tro multajn. Alia, pli oficiala broŝuro
ankaŭ estis distribuita.
Sed, ĉiuj
estis prenitaj! Ni esperu, ke ni ricevos novajn membrojn en la
Gotenburga klubo. Espero estas la lasta afero, kiun oni perdas,
ĉiuokaze.
/
Ingegerd Granat
Bergumsdagen 2026
av
Ingegerd Granat
'
Söndagen den 3:e maj gick det av stapeln,
bygdens stora dag när aktiviteter i Bergum med omnejd visas
upp. Det var många som ställde ut och visade prov på
kreativitet och konsthantverk.
Mitt
i myllret hade Göteborgs Esperantoförening fått
en plats med ett bord i vimlet av alla andra. Det var bara
esperantister som saknades. Några av oss hade hittat hit i
alla fall och det kändes mycket lyckat.
Mitt
i alltihop, finns Jenny Lidström som en spindel mitt i
nätet. Anvisar plats, bord, visar väg, med andra ord så
håller hon i trådarna. Just här på bilden
står hon mitt i Svenska Kyrkans barnkör som ska sjunga
med liv och lust till kantor Ingegerd Anderzens ackompanjemang.
Ansiktsmålning var en höjdpunkt för
barn och föräldrar. Det blev snabbt köbildning,
och det fanns bilder som barnen fick välja bland, om dom
ville bli en drake eller en tiger eller något annat. Efter
målningen blev barnet uppställt för
fotografering. Alla anhöriga var angelägna om att få
ta en bild.
Hundar fanns det gott om! Det är
alltid lika märkligt när man ser hund och ägare,
vilka likheter de visar upp i sätt och utseende.
Ovan kan vi se en mycket glad och
nyfiken, svart hund och på den andra bilden syns en
kolossal hund som ser både snäll och magnifik ut. Hur
deras ägare ser ut väljer jag att inte tala om.
Här ser vi Siv och Janne som
kom och deltog en stund. Paul med fru var också på
plats. Andreas satt på biblioteket i Stannum och väntade
på att medlemmar skulle komma och välja böcker
och betala det dom tyckte det var
värt. Och till slut kom dom,
esperantisterna,
Siv och Janne, och det var ju tur för
annars hade ju Andreas blivit för ensam.
Bergumsdagen har som
tradition att den lokala brandkåren i Olofstorp kommer och
berättar om hur farligt det kan vara med eld
och hur fort det
kan blossa upp. De fingerade flera scenarier där det kan ta
eld. De presenterade sig också, vad de hette, vilka kläder
de använder i olika händelser. De ordnade också
att deltagarna fick släcka med släckare. Varje brandman
har en personsökare på vardagen och när larmet
kommer får de rycka ut till Olofstorps Brandstation.
Korna står på
en höjd och begrundar liv och uppståndelse som härjar
på deras betesmarker. De ser hur politiska partier försöker
att föra fram sina budskap, scouterna grillar korv tror jag
mig förstå. Det händer så mycket, tänker
nog korna.
Det gick bra för oss bakom Esperantobordet
också, spannen med godis och meningar hade en strykande
åtgång. Många tyckte att det var roligt att
läsa en mening och att prata.
Vi hade
tagit fram ett 7-sidigt A4-häfte med en kort information om
språket Esperanto. Vi drog upp 50 exemplar och trodde att vi
tog i. En annan, mer officiell broschyr delades också ut.
Men, alla
gick åt! Vi får hoppas att vi får någon ny
medlem i Göteborgsklubben. Hoppet är det sista man
förlorar i alla fall.
/
Ingegerd Granat
La
Esperanto-biblioteko en Stannum malestabliĝos
En 2017 ni estis plenaj de entuziasmo. Post jaroj
da dislokiĝo de niaj libroj en diversaj partoj de
Gotenburgo, ni fine trovis spacon en kelo de la neuzata
nutraĵvendejo en Stannum. Ni nomis la spacon la Biblioteko
en Stannum, kiu fariĝis renkontiĝejo kun stokejo,
malgranda oficeja areo kaj malgranda kunvenejo. Ni fine akiris
ŝildon, kiu diris, kiu povas veni por malfermi la pordon. Mi
loĝis proksime, sed preskaŭ nur por anoncitaj kunvenoj
homoj venis.
La
ejo ne estis en Gotenburgo, sed en la komunumo Lerum, sed tre
proksime al la urba limo. Komence ni havis estraran kunvenon tie
kaj kelkajn esperantajn kunvenojn. Ĉe la malfermo mem, estis
la komunuma konsiliano de Lerum, Lill Jansson, kiu tranĉis
la verdan rubandon. Ni planis havi artfajraĵon, sed la ĉielo
prizorgis tion. Tondrobato post tondrobato aŭdiĝis kaj
pluvis forte.
Poste ni iris por manĝi fastobulkojn, svede
nomitaj semla, kion ni esperantigis semlo … Kial semlo?
Nu, ni havis malgrandan prezentadon rilate al la malfermo. Mi
estis Ture Sventon, kiu ŝatis semlojn – temlojn li
diris, ĉar li malfacile prononcis la literon S. Ingegerd
ludis la rolon de la amiko de Ture, sinjoro Omar – li, kun
la fluganta tapiŝo.
Ni registradis librojn. Komence ni vendis
superfluajn ekzemplerojn. Andreas aranĝis registron en la
retejo. Tamen, la merkato baldaŭ saturiĝis. Por financi
la ejon, Ingegerd elpensis la ideon, ke ni povus eldoni revuon.
Kaj tiel estis. Ora Ĵurnalo ankoraŭ estas eldonata kiel
reta revuo, sed nun ĝi estas senpaga kaj ankaŭ estas
distribuata ekster Svedio. Kiel vi povas vidi, la maja numero
estas numero 95.
Nun en 2026 la biblioteko estos fermita. Malmö
ricevos la plejparton de ĝi.
Sed – Ora Ĵurnalo vivas plu. Venontan
jaron en novembro ni povas festi la 10-an datrevenon de la
kultura revuo, se ĉio iros laŭ nia deziro. Foje estis
pli da ni, sed ni tri, kiuj estis tie de la komenco –
Ingegerd, Andreas kaj mi – daŭre laboras. Ni dankas
pro la kontribuoj, kiujn ni ricevas de legantoj en la formo de
artikoloj, leĝeraj tekstoj, ktp, pri diversaj temoj.
/ Siv Burell
La Esperantoklubo de Malmö
havas grandan lokalon, kiu estas pli taŭga por konservi
esperantolibrojn por la estonteco, ol la lokalo en Stannum. Sveda
Esperanto-Federacio estas nun la posedanto de la libraro de
Malmö. Libroj el Stannum estos bonvena kontribuo
al tiu kolekto, ni havas multajn titolojn
kiuj mankas en Malmö.
La translokigo okazos plejlaste en julio.
Bedaŭrinde neniu klubano venis por preni librojn kontraŭ
laŭvolan pagon, kvankam ni dissendis retleteron pri tio. Sed
ankoraŭ eblas preni librojn antaŭ ol ni devos komenci
la pakadon. La libroj, kiujn Malmö pro spaclimigo ne povos
akcepti, ni bedaŭrinde devos forĵeti. Jen ligilo per
kiu oni povas vidi la librojn en Stannum, kiuj ne estas
rezervitaj por Malmö:
/Andreas
Esperantobiblioteket
i Stannum läggs ner
Under
2017 var vi fulla av entusiasm. Efter år, då våra
böcker varit spridda över delar av Göteborg, hade
vi äntligen hittat en lokal i ett källarutrymme i den
nerlagda livsmedelsaffären i Stannum. Biblioteket i Stannum
kallade vi lokalen, som
blev en träffpunkt med ett förråd, en liten
kontorsdel och en liten yta att träffas på. Vi
skaffade oss så småningom en skylt, som talade om vem
som kunde komma för att öppna lokalen. Jag bodde
närmast, men det var så gott som enbart till
annonserade möten man kom.
Lokalen ligger inte i Göteborg, utan i
Lerums kommun, men mycket nära gränsen. I början
hade vi något styrelsemöte där och några
esperantoträffar. Vid själva invigningen var det Lerums
kommunalråd Lill Jansson, som klippte det gröna
bandet. Vi hade planerat att ha ett fyrverkeri, men det skötte
himlen om. Åskknall efter åskknall hördes och
det regnade kraftigt.
Efteråt åkte vi och åt semlor…
Varför semlor? Jo vi hade haft ett litet uppträdande i
samband med invigningen. Jag var Ture Sventon, som gillade semlor
– temlor sa han, för han hade svårt att säga
S. Ingegerd spelade Tures vän herr Omar – han med den
flygande mattan.
Vi registrerade böcker. Överexemplar
sålde vi till en början. Andreas ordnade ett register
på hemsidan. Marknaden var dock snart mättad. För
att finansiera lokalen kom Ingegerd på att vi kunde ge ut
en tidskrift. Så blev det. Ora Ĵurnalo kommer
fortfarande ut som nättidning, men nu är den gratis och
har spritts också utanför Sverige. Som du ser är
majnumret nr 95.
Nu 2026 läggs biblioteket ner. Malmö
tar emot det mesta.
Men – Ora
Ĵurnalo lever vidare. Nästa år kan vi i november
fira kulturtidskriftens 10-årsjubileum, om allt går
som vi önskar. Ibland har vi varit flera, men vi tre som var
med från början – Ingegerd, Andreas och jag –
arbetar vidare. Vi uppskattar de bidrag vi får från
läsarna i form av artiklar, kåserier m. m. i olika
ämnen.
/ Siv
Burell
Malmö Esperantoförening
har en stor lokal som är mer lämplig för att
bevara esperantoböcker för framtiden, än
Stannumslokalen. Boksamlingen i Malmö står nu under
SEF:s huvudmannaskap. Böcker från Stannumsbiblioteket
blir ett välkommet tillskott till samlingen,
vi har en hel del titlar som saknas i Malmö.
Flytten kommer att ske senast i juli månad
i år. Vi skickade för ett tag sen ut ett mejl till
medlemmarna i Göteborgsklubben och till andra, att
intresserade kan hämta böcker från
Stannumsbiblioteket – undantaget dem som är
reserverade för Malmö – mot att man betalar ett
valfri belopp till vår förening. Tyvärr har ingen
hört av sig, men det finns fortfarande möjlighet att
plocka böcker ett litet tag till innan vi måste börja
packa ner böckerna. De böcker som Malmö inte kan
ta emot pga utrymmesbrist kommer tyvärr att gå till
soptippen. Här en länk där man kan se de böcker
vi har, som inte är reserverade för Malmö:
/Andreas
Erika
Kristensson forpasis
Nia
membro de Esperanto-Societo de Gotenburgo, Erika
Kristensson, neatendite forpasis la 28-an
de aprilo de ĉi tiu jaro. Ŝi loĝis en Mölndal
kaj estis 91-jaraĝa. Kaŭzo: pankreata
kancero. Ŝia filino Helena sendis fotojn.
La unua memorigas nin pri la kristnaska festo en
2025 en Hökälla (vidu la decembran numeron), kie
patrino kaj filino ĉeestis kune kun la melhundo de Helena.
Ni tiam tute ne sciis, ke al Erika restis nur kelkaj monatoj por
vivi. En Hökälla ŝi estis vigla kaj entuziasma
kiel kutime.
Aŭtune ŝi ankaŭ kontribuis al la
asocio, ricevante programeron, kio vere interesis ŝin.
Ann-Louise Åkerlund de la Sveda Esperanta Federacio venis
de Helsingborg al Gotenburgo kaj rakontis pri Ferenc Szilágyi,
fama esperantisto kaj verkisto, kiu venis al Svedio el Hungario,
kiu estis malamika al judoj, kaj ekloĝis en Borås kun
sia edzino. Kiel adoleskantino, Erika havis Ferenc kiel sian
instruiston de la Esperanta lingvo. Ŝiaj memoroj pri la
tempo, kiam ŝia familio pasigis tempon kun la paro Szilágyi,
verŝajne influis ŝin serĉi la Esperantosabatojn ĉe
la Gotenburga Esperantoklubo.
Foje ŝi kontribuis al nia kultura revuo
Ora Ĵurnalo per artikolo, ekzemple pri Marstrand, kie ŝi
loĝis. Kiam ni intencis skribi pri la Esperantoklubo, kiu
iam ekzistis en Borås, Erika kontribuis siajn memorojn pri
sia tiea kreskado. Ni ankaŭ ricevis kopiojn de
gazeteltondaĵoj el tiu tempo, kiujn Sten Svenonius skanis
kaj dokumentis por la retejo https://biblioteko.esperanto.se
Erika vere ĝuis diskuti diversajn temojn,
ekzemple lingvolernadon. Ŝi mem devis ŝanĝi
lingvon, kiam ŝia patro, pro laboro, ŝanĝis
landon. La pola kaj germana estis la lingvoj, kiujn ŝi
parolis. Ŝi instigis sian hejman servistinon disvolvi sian
svedan lingvon. Esperantaj vortoj kun internaciaj ligoj,
konstruitaj sur latinaj radikoj, estis interese analizeblaj.
Sanservo estis ankaŭ
fako, kiun ŝi majstris. Dio gardu la kuraciston, kiu ne
sufiĉe klare klarigis la kaŭzon de simptomoj aŭ
kiu ne sufiĉe aŭskultis siajn pacientojn. Erika havis
fortan justecosenton kaj vere povis argumenti.
Ke puntofarado estis granda intereso, surprizis
min. Ĝi certe postulis grandegan paciencon kaj grandegan
kvanton da precizeco – kion Erika certe havis.
Jes, al ni
en la Gotenburga Esperantoklubo mankas nun la
spontanea Erika, kiu kutimis veni per sia
ruĝa aŭto kaj parki antaŭ Redbergsskolan. Kun sia
nekutima promenbastono kun du radoj, ŝi venis piedirante al
la enirejo, preparita por la defioj de la tago.
Dankon, Helena, pro la fotoj! Dezirante al vi la
forton, kiun vi bezonas!
Viaj
Esperantaj amikoj per Siv
Burell

Erika Kristensson har gått bort
Vår medlem i Göteborgs
Esperantoförening, Erika Kristensson,
gick oväntat bort den 28e april i år. Hon bodde i
Mölndal och blev 91 år. Orsak: cancer i
bukspottkörteln. Dottern Helena har skickat bilder.
Den första påminner oss om julfesten
2025 i Hökälla (se decembernumret), där mor och
dotter deltog tillsammans med Helenas tax. Inte anade vi då,
att Erika bara hade några månader kvar att leva. I
Hökälla var hon livlig och entusiastisk som vanligt.
Under hösten hade hon också bidragit
till att föreningen fått en programpunkt, som
verkligen intresserade henne. Ann-Louise Åkerlund från
Svenska Esperantoförbundet kom från Helsingborg till
Göteborg och berättade om Ferenc Szilagyi, känd
esperantist och författare, som från ett judefientligt
Ungern kommit till Sverige och bosatt sig i Borås
tillsammans med sin hustru. Erika hade som tonåring Ferenc
som sin esperantolärare. Hennes minnen från tiden, då
hennes familj umgicks med paret Szilagyi påverkade henne
troligen att söka sig till esperantolördagarna på
Göteborgs Esperantoförening.
Det hände att hon medverkade i vår
kulturtidskrift Ora Jhurnalo med någon artikel, t. ex. om
Marstrand, där hon bott. Då vi skulle skriva om den
esperantoförening, som en gång funnits i Borås,
bidrog Erika med sina minnen, från sin uppväxt där.
Vi fick också kopior av dåtida tidningsurklipp, som
Sten Svenonius hade scannat och dokumenterat för hemsidan https://biblioteko.esperanto.se
Erika
tyckte mycket om att diskutera olika
ämnen. Det kunde gälla språkinlärning.
Själv hade hon fått byta språk, då fadern,
p. g. a. arbetet, bytte land. Polska och tyska var språk
hon talade. Sin hemhjälp uppmuntrade hon
att utveckla sin svenska. Esperantoord med
internationell anknytning, byggda på latinska stammar, var
intressanta att analysera.
Sjukvård var också ett ämne, som
hon behärskade. Gud nåde den läkare, som inte
tydligt nog förklarade symptomens orsak eller som inte i
tillräcklig omfattning lyssnade på sina patienter.
Erika hade ett starkt rättsmedvetande och kunde verkligen
argumentera.
Att knyppling var ett stort intresse, förvånade
mig. Det måste ju fordra ett enormt tålamod och en
enorm noggrannhet – vilket väl Erika också hade.
Ja, vi i Göteborgs
Esperantoförening, saknar spontana Erika, som brukade komma
i sin röda bil och parkera utanför Redbergsskolan. Med
sin ovanliga ”halva rollator” med bara två hjul
på rad, kom hon vandrande mot ingången, beredd på
dagens utmaningar.
Tack, Helena för bilderna!
Önskar dig den
styrka du behöver!
Dina
esperantovänner
genom
Siv
genom
Siv

Bertil Nilsson forpasis,
kaj Esperantujo perdis elstaran esperantiston
Siv
Burell skribas:
Manuela
Blanco el Malago
informis nin en Gotenburgo. Post nelonge ŝi ja vizitis
Gotenburgon.
Kara
prezidantino,
karaj geklubanoj,
karaj geklubanoj,
Kun
granda tristo mi informas vin pri la forpaso de nia karega kaj
valora amiko Bertil Nilsson. Ĝisoste esperantisto, li ĉiam
restos ene de nia koro, kaj ni neniam povos forgesi lin, nek lian
agadon por esperanto.
Estas
tre granda perdo por la esperanto-mondo.
Por ni
ĉiuj la vivo daŭras, same kiel daŭras nia senĉesa
batalo por esperanto. Ni ne laciĝos!
El mia
respondletero al Manuela:
Kara
Manuela,
Dankon
pro via informo! Bertil Nilsson vere estis elstara esperantisto.
Fakte
mi cerbumis la silenton de Bertil dum 2 monatoj. Li ĉiam sendis
saluton al mi, kiam li ricevis Ora Ĵurnalon. Mi pensis ke lia
sanstato eble ne estis tre bona, sed la ĉiutagaj taskoj okupis
min kaj la tempo pasis.
… Mi
memoras ke mi iam estis en Stokholmo, vizitante mian
filon kaj lian familion. Pro
iu kialo ni vizitis Bertil en lia loĝejo. La unua frazo, kiun
mia eta nepo
diris estis: Mi soifas –
ĉu mi
povus havi glason da lakto? –
Kompreneble! Kaj Adam tuj rigardis Bertil sia amiko. Samtempe Bertil
donis al mi ”La
knabo kun la ora pantalono”
– eldonita en esperanto en Japanio. Li fieris ke lia traduko
de tiu libro ankaŭ atingis Japanion.
El
Vikipedio
Bertil Nilsson
Naskiĝo 1-an de januaro 1933
Morto 21-an de aprilo 2026 (93-jaraĝa)
Lingvoj sveda, Esperanto
Okupo esperantisto, tradukisto
Bertil
NILSSON (naskiĝis
en 1933) estas sveda esperantisto, tradukisto, redaktoro kaj
aktivulo en la Esperanta kultura vivo. Li lernis Esperanton en la
1950-aj jaroj kaj fariĝis unu el la plej gravaj tradukistoj el
la sveda lingvo en la dua duono de la 20a kaj komenco de la 21a
jarcento.
Li studis
historion kaj religisciencojn, kio influis lian profundan intereson
pri kulturo kaj tradukado.
Lia plej
fama verko estas la traduko de la epopeo Aniaro de Harry Martinson
(kun William Auld), unu el la ĉefaj nordiaj kontribuoj al
Esperanta beletro. Li ankaŭ tradukis:
- Orm la Ruĝa de Frans Gunnar Bengtsson.
- Mariamne de Pär Lagerkvist (1995/2000).
- La frakseno Igdrasilo: Antikva dia historio (pri Yggdrasil).
- Sur la marmorklifoj de Ernst Jünger (2006).
- Aliajn verkojn (La volo de l’ ĉielo) de svedaj aŭtoroj kiel Artur Lundkvist.
Li
verkis ”Esperanto:
en introduktion”,
svedlingva lernolibro pri Esperanto, 2011. Li prezidis la Esperantan
PEN-Centron (elektita
en 2011) kaj aktivas en Esperanta Civito. Li prelegas pri la kultura
historio de la esperantistaro kaj partoprenas en literaturaj
eventoj.
Bertil
Nilsson prezidis en la Esperanta Civito.
Kio estas la Esperanta
Civito?
Oficiale fondita la 2an de junio
2001, la Esperanta Civito estas kolektivo kiu celas firmigi la
rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al
senŝtata diaspora lingva grupo. Esperantaj civitanoj konceptas
esperanton ne nur kiel komunikilon kaj artefaritan perilon, sed ĉefe
kiel identigilon; por ni esperanto estas parto de nia ĉiutaga
identeco, kaj la celo de la Civito estas antaŭenpuŝi ĝiajn
transnaciajn valorojn kaj emfazi la realan funkcion de esperanto
kiel lingvo de alternativa komunikado por malgranda diaspora
komunumo, pli ol eventuala dua lingvo por la homaro.
La
velŝipo ”Ostindiefararen
Götheborg”
de
Ingegerd Granat
Neniu povas nei, ke la velŝipo
”Ostindiefararen Götheborg” estas forta
memorigilo, ke Gotenburgo estis tre forta komerca kaj mara urbo.
La agadoj de la kompanio por komerco kun sudorienta Azio kaj
poste la grandaj ŝipkonstruejoj kaj la amerikaj ŝipoj.
La hodiaŭa Greencarrier, kiu posedas la
ŝipon ”Ostindiefararen” (kopio de la origina
velŝipo) ekde 2021, konstruos novan ĉefsidejon kaj
invitis la ŝipon translokiĝi al la kajo de Masthugget.
La bela ŝipo, kiu faris plurajn mirindajn vojaĝojn, nun
fariĝos ”ornamaĵo” por loĝantoj kaj
turistoj de Gotenburgo.
Oni povas revi pri la antaŭa grandeco de
Gotenburgo kiel mara urbo kaj esperi pri la estonteco. La ”Sveda
Kompanio de Orientaj Hindioj” havis tre grandan gravecon
por la komerco kaj ŝipado de Gotenburgo. Multaj libroj estis
skribitaj pri la aventuroj de tiu tempo, volonte legu ilin.
”Al
Masthuggskajen! Dungiĝu!” Mi esperas, ke ni povos veli
kun turistoj kaj gotenburganoj al Vinga (la plej ekstera insulo
de la gotenburga arĥipelago) … ĝi
vere estus vojaĝo dezirinda, tien kaj reen!
Ŝip-o-hoj!
Ostindiefararen
i Göteborg
av
Ingegerd Granat
Att
Ostindiefararen är en stark påminnelse om att Göteborg
har varit en mycket stark handels- och sjöfartsstad kan väl
ingen förneka. Verksamheten med ostindiehandeln och längre
fram de stora varven och Amerikabåtarna.
Nutida
Greencarrier, som sedan 2021 äger Ostindiefararen, skall
bygga ett nytt huvudkontor och har inbjudit fartyget att flytta
till Masthuggskajen. Det fina skeppet som gjort flera fantastiska
resor skall nu bli ett ”smycke” för Göteborgare
och turister.
Man kan ju drömma
om Göteborgs forna storhet som sjöfartsstad och hoppas
om framtiden. ”Svenska Ostindiska Compagniet” hade en
mycket stor betydelse för Göteborgs handel och sjöfart.
Det har skrivits många böcker om äventyren från
denna tid, läs dem gärna.
”Mot
Masthuggskajen! Mönstra på!” Hoppas att vi
kommer att få segla med turister och Göteborgare ut
till Vinga … det vore verkligen en resa att önska
sig, tur och retur!
Skepp Ohoj!
Degelado
ĉe la Arkta kontinento
Venis
letero de Bona
Volo al
Ingegerd
Granat. Ni
prenas ĉi
suban artikolon el la letero:
Degelado ĉe la
Arkta Kontinento
Pli
ol iam ajn, amo al la vivo nuntempe estas valorigo kaj defendado de
la Patrino Naturo, kies esenca parto ni estas. La malo de tio kaŭzas
konsekvencojn, kiel tiun registritan
de Andrew C.
Revkin, en
la ĵurnalo The New York Times, je la 21a de Septembro 2007:
”Polusaj
glacikrustoj en la Arkta Oceano, kiuj malgrandiĝas pro somera
varmo, ĉi-jare retroiĝis je pli ol 1 miliono da kvadrataj
mejloj (ĉirkaŭ 2,5 milionoj da kvadrataj kilometroj) –
kio ekvivalentas al sesoble pli granda areo ol la ŝtato
Kalifornio – sub la minimuman mezuman areon dum la lastaj
jardekoj, raportis sciencistoj lastan ĵaŭdon (20/09).
”(…)
Tiujn ciferojn prezentis Nacia
centro de
mezurado pri glacio kaj neĝo
ĉe Blouder,
Koloradio/Usono, publikigitajn ĉe la retpaĝaro nsidc.org.
”(…) Mark
Serreze, veterana esploristo ĉe tiu centro pri glacio kaj neĝo
diris, ke pli kaj pli klare montriĝas, ke la klimataj ŝanĝoj
kaŭzataj de
akumuliĝo de gasoj, pro la
forceja efiko,
kaŭzas arktan varmigadon,
kion oni rimarkas ne
nur pro la flosado de glacio, sed ankaŭ pro la degelado de
surteraj glaciejoj, de tundro kaj pro la varmiĝado de marakvo
(…)”.
Kio
ankoraŭ devos okazi, por ke la tuta mondo vekiĝu, antaŭ
la tuja danĝero nin minacanta? Kaj ekzistas tiuj, kiuj neas la
realaĵon de Apokalipso kaj la valoron de la granda suferado
antaŭdirita de Jesuo. Tio estas: se oni legas tion…
Kiel
ĉiam, ni kriadas: detruado de la Naturo estas ekstermado de la
Homaro.
Zamiokulko
– ”Vestoŝranka floro”
Inga Johansson
trovis la ligilon pro la nom-simileco de Zamenhof.
El
Vikipedio
Zamioculcas
zamiifolia estas planto en la familio Aracoj. Zamioculcas estas
la sola specio en la genro Zamioculcas. Ĝi ankaŭ estas
konata kiel smeralda planto. Ĝi kreskas sovaĝe en
sudorienta Afriko, de Kenjo ĝis Sud-Afriko, kaj estas
normale ĉiamverda planto, sed povas deĵeti siajn
foliojn dum sekeco kaj poste pluvivi en la formo de tubera
rizomo. Kun sia stranga formo kaj ornamaj brilaj folioj,
Zamioculcas fariĝis populara ĉambroplanto.
Kiel la nomo
sugestas, ĝi povas toleri malaltan lumon, prizorgebla, ankaŭ
kontribuis al ĝia populareco kiel ĉambroplanto.
Se vi volus kultivi Zamiokulkojn
Zamiokulko estas kulturata ornamcele, ĉefe
pro la plaĉe polura foliaro. Ekster sia varma originejo ĝi
estas ĉambroplanto kulturata en potoj. Oni tenu ĝin ne
tro malseka: estas prefere tro malmulte ol tro multe akvi pro la
risko putrigi la tuberon. Uzo de malforta likva sterkaĵo
(kvarona aŭ okona forto kompare kun la dozoj rekomendataj
por potplantoj ĝenerale) dum la varma kreska sezono estas
uzebla. Ĝi toleras tre diversajn kvantojn da lumo, eĉ
nelumajn lokojn for de fenestroj endome, sed ne intensan, rektan
sunbrilon tuttagan. Oni povas lasi ĝin eksterdome, se la
temperaturo ne malsuperas 15 ˚C. Eblas multigi ĝin per
stikoj aŭ per dispreno de flankaj tufoj (draĵoj).
Komento
de Siv
Mi ne scias pri ia simileco inter la floro
Zamiokulko kaj la personeco de L.L. Zamenhof, sed la ecojn de
floroj oni ofte aplikas sur homojn.
Ekz: Leontodo
– obstineco, persistemo. Oni parolas pri leontodaj infanoj
– infanoj kiuj, malgraŭ malbonaj cirkonstancoj,
sukcesas en la vivo.
”Timida kiel violo”
....
”Havi dornojn kiel kakto”
– se vi alproksimiĝos, mi pikos vin!
”Bela kiel rozo”
– sed rozo havas dornojn.
Bonŝanca trifolio
– trifolia folio devus havi tri foliojn, sed se ĝi
hazarde havas kvar, tiam ĝi estas bonŝanca ”trifolio”.
Trifolio ankaŭ povas signifi monon. ”Havas multe da
trifolio” – estas riĉa.
Veroniko
– nomata dialekte ”okulvitroj de avino.” Bluaj
okuloj – honoro al afabla avino…
Neforgesumino/miozoto
– ne forgesu min! Floro por adiaŭo kaj tristeco.
Blanka lilio. Havi
lilieblankan haŭton – antaŭe statusa simbolo por
pureco, nobeleco.
Kio povus esti la simbolismo de ”vestoŝranka
floro”?
(ĉar tiel tradukiĝas
ĝia sveda nomo). Ĉu
simileca al la ecoj de leontodo… tamen ”vestoŝranka
floro” eltenas malhelon, sed leontodo postulas lumon.
Zamioculcas
zamiifolia –
Garderobsblomma
Inga Johansson
hittade länken pga namn-likheten med Zamenhof.
Från
Wikipedia
Garderobsblomma
eller zamiakalla (Zamioculcas zamiifolia) är en växt ur
familjen kallaväxter (Araceae). Garderobsblomman är den
enda arten ur släktet Zamioculcas. Den går även
under namnet smaragdblomma.
Den växer vilt
i sydöstra Afrika, från Kenya till Sydafrika, och är
normalt en städsegrön växt, men kan fälla
sina blad under en torka och överlever då i form av en
knölformig jordstam. Med sin säregna form och
dekorativa glänsande blad har garderobsblomman blivit en
uppskattad krukväxt.
Som namnet antyder
så klarar den sig i svagt ljus. Att växten klarar
torka bra samt att den är tämligen lättskött
har även bidragit till dess popularitet som krukväxt.
Kommentar
av Siv
Jag vet inte om det
finns någon likhet mellan blomman Zamiokulko och Ludvig
Zamenhof som person, men blommors egenskaper överförs
ofta till människor.
T. ex: Maskros
– envishet, uthållighet. Man talar om maskrosbarn –
barn som trots dåliga förhållanden klarar sig
bra i livet.
”Blyg som en viol”….
”Ha taggar
som en kaktus”
– kommer
du nära, så sticker jag!”
”Vacker som
en ros”
– men
en ros har taggar.
Lyckoklöver
– ett klöverblad ska ha tre blad, men om den råkar
ha fyra, då är den en lyckoklöver. Klöver
kan också betyda pengar. ”Ha gott om klöver ”–
vara rik.
Ärenpris
– kallas
dialektalt för ”mormors glasögon. ” blåa
ögon – ära åt en vänlig mormor.
Förgät-mig-ej
– glöm mig inte… en blomma för avsked och
vemod.
Vit lilja.
Ha liljevit hy – förr en statussymbol för renhet,
höghet.
Vad kan symboliken för ”garderobsblomma”
vara? Påminner den om maskrosens egenskaper? Men –
garderobsblomman står ut med mörker, medan maskrosen
fordrar ljus.
Blankaj anemonoj
En la
naturo estas kreskaĵoj, kiuj surprizas nin… ekz. la
blankaj anemonoj. Diversaj floroj havas diversajn nombrojn de siaj
petaloj. Ankaŭ la koloro povas varii pro la kemia enhavo de la
tero.
Ili devas
havi ses petalojn, ĉu ne? Tamen la floro en la mezo havas ok.
Same
pri trifolioj. Kiel la nomo deklaras,
ĝi havas po tri foliojn,
sed okazas ke oni trovas
kvar… kaj
tiam oni fariĝos feliĉa. ☺
Stjärnorna
har fallit ner
Stjärnorna
har fallit ner
lyser
i vår gröna skog
från
himlen kommer fler och fler
nu
måste det väl vara nog
Jag
hinner inte plocka mer
sånt
överflöd som här jag ser
kan
det väl vara vett och sans
med
denna stora stjärnedans.
Jag
tar dem hem
och
vattnar dem
men
ingenstans
sån
skönhet fanns
som
då de lyste i vår skog
i
vas blir blomman blek
jag
ångrar att jag tog
så
många från vår vackra skog.
La steloj subenfalis
Subenfalis
steloj brilaj
kiel
lumoj en arbar’
vidu:
anemonoj milaj
el
ĉielo en arar’!
Kiom
multaj ili estas
ĉu
ne ŝajnas malŝparad’
krei
florojn kiuj forestas
post
monato kun festad’.
Mi
plukas ilin kun fervor’
portas
hejmen en amas’
kaj
kun gaja kor’
metas
en tre granda vaz’
sed
neniam plu la blanka lum’
same
kiel en arbar’
ĝojigas
min la malŝpar’
Mi
hontas, ke troajn plukis mi.
Babilado
kun AI
Walter
Klag rimarkis, ke
AI tre bone regas Esperanton. Li volis scii la kialon:
Demando
al AI:
Kial vi
parolas Esperanton tiel bone?
Respondo
de AI:
Dankon
pro la komplimento!
Mi
parolas Esperanton tiel bone, ĉar mi estis trejnita per giganta
kvanto da tekstoj el multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Mia
celo estas helpi homojn en la lingvo, kiun ili elektas – ĉu
por tradukado, por klarigo de gramatiko aŭ simple por babili.
Esperanto
estas tre logika kaj regula lingvo, kio faciligas al mi (kiel AI)
kapti ĝian strukturon kaj stilon.
Mi konas ne
nur la bazajn regulojn de la ”Fundamento”, sed ankaŭ
la modernan uzadon de la lingvo en la Esperantujo.
Prat
med AI
Walter
Klag märkte, att
AI kan Esperanto mycket bra. Han ville veta orsaken:
En fråga till AI:
Varför talar du Esperanto så
bra?
AI:s svar:
Tack för komplimangen!
Jag talar Esperanto så bra därför
att jag är tränad med hjälp av en gigantisk mängd
texter från mänga språk, inklusive Esperanto.
Mitt mål är att hjälpa
människor i det språk de väljer – om det är
för översättning, för grammatisk förklaring
eller helt enkelt för att prata.
Esperanto är ett mycket logiskt
och regelbundet språk, som underlättar för mig (som
AI) att fånga dess struktur och stil.
Jag
behärskar inte bara ”Fundamentets” basregler, utan
också den moderna användningen av språket i
Esperantovärlden.
Esperantokulturo
kaj STELO
Nova
monero 200 Steloj
de
Walter Klag
La Esperantokulturo havas ne nur
proprajn lingvon, literaturon, historion kaj muzikon, sed ankaŭ
propran monon: Iam
la Spesmilon, nun la Stelon.
Tia
monero estas facile montrebla simbolo de la viveco de la
Esperanto-lingvo. Aktuale uziĝas plastaj Stelo-moneroj dum
junulara Esperanto-kongresoj.
2026
aperis nova medalo-monero
okaze de la 111-a Universala
Kongreso en Graco –
Graz [grac] kaj por la honoro de la nederlandanino
Julia Isbrücker:
- Nominalo 200 Steloj, diametro 40 mm, maso 31 g, dikeco 3 mm.
- Je unu flanko videblas en la mezo 200 STELOJ 2026.
- Supre legeblas ESPERANTO.
- Sube 111-A UNIVERSALA KONGRESO GRAZ kaj UNU UNCO DA LATUNO KUPRO 63 ZINKO 37.
- Aliflanke videblas portreto de Julia Isbrücker kaj 1887 – 1971.
- La eldonkvanto estas nur 350.
- La materialo estas latuno, kiu konsistas je 63 % el kupro kaj 37 % el zinko. Produktis la moneron la firmao Pichl [piĥl] okcidente de la tirola ĉefurbo Innsbruck [insbruk] en Aŭstrio.
- Prezo: 18 € + sendokostoj.
Por
eventuala aĉeto skribu al (e‑poŝto)
*
Walter Klag sendis al ni en Gotenburgo
du el la novaj 200-Stelaj moneroj. Koran dankon diras la
Esperanto-Societo de Gotenburgo per
Siv
Pollando skribas
manĝohistorion – plantbazitan ĉiun tagon
Amsterdamo
malpermesas viandan reklamadon
Ekde majo,
reklamado por viando kaj fosiliaj brulaĵoj estos
malpermesita en Amsterdamo. La urbo estas la unua ĉefurbo en
la mondo, kiu trudis tian malpermeson en publikaj lokoj, raportas
la BBC.
En Svedo –
Jimmy Åkesson, la Sved- demokratoj, proponas leĝon,
kiu devigus komunumojn servi viandon en lernejaj kantinoj, ĉar
iuj komunumoj tute forigis viandon el la semajna menuo. Li
verŝajne kredas, ke lia partio gajnos voĉojn por la
propono.
Tiuj, kiuj volas viandon por siaj infanoj, povas
servi ĝin hejme. La lerneja manĝo ne devus esti la sola
manĝo de la infanoj en la tago, opinias
Siv Burell
El la revuo: Djurens Rätt – La rajtoj
de la bestoj
Polen
skriver mathistoria – växtbaserat varje dag
Amsterdam
förbjuder reklam
för kött
Från och med
maj är det förbjudet att göra reklam för kött
och fossila bränslen i Amsterdam. Staden är den första
huvudstaden i världen som inför ett sådant förbud
på offentliga platser, rapporterar BBC.
Jimmy Åkesson,
Sverige-demokraterna, föreslår en lag, som skulle
tvinga kommunerna att servera kött i barnbespisningen, sedan
någon kommun helt tagit bort kött från
veckomatsedeln. Han tror nog att hans parti vinner röster på
förslaget.
De som önskar
kött till sina barn, kan väl servera dem hemma.
Skolmåltiden ska väl inte vara barnens enda måltid
på dygnet, tycker
Siv Burell
Från tidskriften: Djurens rätt
La
Deklaracio de Homaj Rajtoj de UN estas havebla kiel infanlibro en la
sveda lingvo
Eriksson
& Lindgren
eldonis la libron kunlaborante kun Amnesty en 2008.
Ĉu ekzistas
simila infanlibro en Esperanto?
Jen kelkaj el
la paĝoj:
FNs
deklaration om de Mänskliga Rättigheterna finns som
barnbok på svenska
Eriksson
& Lindgren gav
ut boken i samarbete med Amnesty år
2008. Finns
någon liknande barnbok på Esperanto?
Här
några av sidorna:
Kiam la
ĉielo respondis, libro de Anna Lilja

Libro
pri provo trovi sian plej internan esencon. Ekde infanaĝo,
Anna havis internan konversacion kun la fonto. Konversacio, kiu
sekvis ŝin tra la vivo kaj poste evoluis al dialogo. Ĉi
tiu libro estas metafora bildigo de la amo por ŝia kreinto
kaj pri trovado de la eneca potenco en ni ĉiuj.
”Mi
estas Anna Lilja, voĉo inter la mondoj. Mi kanaligas
gvidantojn, majstrojn kaj donas la kolektivajn vortojn en la amo
de la Krista energio.”
Kutime
retrospektive oni rimarkas ĝin, ne ĝuste kiam ĝi
okazas. Oni sentas ĝin nur kiam via korpo jam havis tempon
diri ne. Kiam laceco kuŝas kiel kovrilo super via brusto kaj
pensoj sentas sin nekutime pezaj kaj nerealaj en via kapo.
Tiam venas la
konscio… Mi donis tro multe… denove.
Estas
strange kiel facile estas fini tie. Respondi al mesaĝo
kvankam oni vere bezonas silenton. Stariĝi ankoraŭ unu
fojon, aŭskulti iom pli longe, porti iom pli. Kaj ne estas
ĉar mi devas. Estas ĉar mi volas. Mi volas esti la
speco de homo kiu ĉiam estas tie.
Konvinkita, ke multaj aliaj homoj sentas same
kiel mi.
Samtempe, ekzistis
tiu limo, tiu, kiun mi konis sed longe ignoris. Io en mi, kio
provis flustri longe antaŭ ol ĝi fariĝis krio.
Sento, ke mi ankaŭ bezonis ion, eĉ se mi ne povis tute
esprimi per vortoj kion.
Mi pensas, ke
multaj el ni lernis, ke memzorgado estas io, kion oni faras
”malfrue”. Kiam ĉio alia estas farita. Kiam ĉiuj
aliaj havis sian vicon.
La problemo estas,
ke tiu ”malfrue” malofte venas. Ĝi estas
prokrastita, denove kaj denove, ĝis la korpo aŭ eĉ
la animo fine haltigas ĝin.
Por mi, la konscio
venis kiel laca vero, de kiu mi jam ne povis forkuri, mi ne povas
daŭre doni el loko, kiu estas malplena.
Ĝi preskaŭ
sonas evidente, kiam oni diras ĝin. Tamen ni ofte vivas
kvazaŭ ĝi ne aplikiĝus al ni. Kvazaŭ ni povus
pritrakti iom pli, povus elteni iom pli, povus etendiĝi iom
pli longe.
Sed estas diferenco
inter doni nian abundon kaj doni nin mem ĝis ni malaperas.
Tiu diferenco estas sentebla, eĉ se ni ne ĉiam volas
agnoski ĝin.
Mi havas celon, kiu
estas praktiki halti antaŭ ol diri jes. Senti, ne nur pensi
Iafoje elekti silenton anstataŭ esti disponebla. Ĝi ne
ĉiam estas komforta.
Iafoje
ĝi preskaŭ sentas malĝusta, kvazaŭ mi
seniluziigas iun. Eble tio ankaŭ devas
esti via celo se vi
rekonas vin mem en miaj vortoj?
Sed la vero estas, ke ni ne seniluziigas iun ajn
per zorgado pri ni mem. Ni ebligas ekzisti, vere. Ĉar kiam
ni efektive donas al ni mem tion, kion ni bezonas…
ripozon, spacon, spirspacon, tiam io ŝanĝiĝas. Ni
ne fariĝas malpli malavaraj. Ni fariĝas pli ĉeestantaj.
Kion ni donas jam ne sentas kiel ion, kio kostas al ni, sed ion,
kio efektive kreas spacon. Kaj mi pensas, ke eble tio estas ĝuste
la celo. Ke zorgado pri ni mem ne malhelpu tion, kion ni volas
doni al aliaj. Ĝi estas la vera antaŭkondiĉo.
Mi
provos rememorigi min pri tio pli ofte nun. Ne kiel regulo, sed
kiel io, sur kio mi povas apogi min… ke mi ankaŭ
povas ekzisti en mia propra vivo kiel prioritato. Kaj tio validas
ankaŭ por vi, amata animo.
Anna Lilja ĉe Facebook, Youtube, mi
opinias, ke ĝi estas kontraŭpezo al ĉio negativa,
kion ni spertas en la amaskomunikiloj. Mi ankoraŭ ne havis
tempon legi ŝian libron. Ĝi estos somera legado. / Siv
Burell
När
himlen svarade, en bok av Anna Lilja

En
bok om att försöka finna sin innersta essens. Sedan
barnsben har Anna haft en inre konversation med källan. En
konversation som följde henne genom livet och som senare
utvecklades till en dialog. Denna bok är en metaforisk
skildring av kärleken till sin skapare och om att finna den
inneboende kraften i oss alla.
”Jag
är Anna Lilja, en röst mellan världarna. Jag
kanaliserar guider, mästare och ger kollektivet ord i
kärleken av kristusenergin.”
Det är oftast
i efterhand man märker det, inte precis när det händer.
Man känner det först när kroppen redan hunnit säga
ifrån. När tröttheten ligger som ett lock över
bröstet och tankarna känns ovanligt tunga och overkliga
i huvudet.
Det är då
insikten kommer…jag har gett för mycket…igen.
Det
är märkligt hur lätt det är att hamna där.
Att svara på ett meddelande till fast man egentligen
behöver tystnad. Att ställa upp en gång till,
lyssna lite längre, bära lite mer. Och det är inte
för att jag måste. Det är för att jag vill.
Jag vill vara en sådan person som alltid finns där.
Övertygad att många fler känner som jag.
Samtidigt fanns den
där gränsen, den som jag har känt men länge
ignorerat. Något inom mig som försökte viska
långt innan det blev ett rop. En känsla av att jag
också behövde något, även om jag inte
riktigt kunde sätta ord på vad.
Jag tror många
av oss har lärt oss att egenomsorg är något man
gör ”sen”. När allt annat är klart.
När alla andra har fått sitt. Problemet är bara
att det där ”sen” sällan kommer. Det skjuts
fram, gång på gång, tills kroppen eller rent av
själen till slut sätter stopp.
För mig kom
insikten som en trött sanning jag inte längre kunde
springa ifrån, jag kan inte fortsätta ge från en
plats som är tom.
Det låter
nästan självklart när man säger det. Ändå
lever vi ofta som om det inte gäller oss. Som om just vi
klarar lite till, orkar lite mer, kan tänja lite längre.
Men det finns en
skillnad mellan att ge av sitt överflöd och att ge av
sig själv tills man försvinner. Den skillnaden känns,
även om vi inte alltid vill erkänna den.
Jag
har ett mål, det är att öva på att stanna
upp innan jag säger ja. Att känna efter, inte bara
tänka. Att ibland välja tystnad framför att vara
tillgänglig. Det är inte alltid bekvämt. Ibland
känns det nästan fel, som om jag sviker någon.
Kanske det behöver bli ditt mål också om du
känner igen dig i mina ord?
Fast sanningen är
att vi inte sviker någon genom att ta hand om oss själva.
Vi gör det möjligt att finnas kvar, på riktigt.
För när vi faktiskt ger oss själva det vi
behöver…vila, utrymme, andrum, då förändras
något. Vi blir inte mindre generösa. Vi blir mer
närvarande. Det vi ger känns inte längre som något
som kostar oss, utan något som faktiskt får plats.
Och jag tänker
att kanske är det just det som är poängen. Att
omsorgen om oss själva inte står i vägen för
det vi vill ge andra. Den är själva förutsättningen.
Jag
ska försöka påminna mig om det oftare nu. Inte
som en regel, utan som något att luta mig mot…att
jag får också finnas i mitt eget liv som en
prioritet. Och det gäller dig också älskade själ.
Anna Lilja på Facebook, Youtube, tycker
jag är en motvikt mot allt negativt vi upplever i media. Har
ännu inte hunnit läsa hennes bok. Den får bli
sommarläsning. / Siv Burell

Eta kvizo
1.
Kio efektive estas organdio?
- forcejo
- malsano
- sakrala muziko
- ŝtofo
- malmorala vivo
2.
Pri kio temas balneologio?
- dancarto
- mar-mamuloj
- banado
- purigado
- baladoj
3. Kiam
la botaŭro
volas esprimi sin, oni
povus diri ke li
- kvivitas
- trilas
- kokerikas
- tusas
- muĝas
4.
Kiu el jenaj naciaj
flagoj enhavas la verdan koloron?
- Litovio
- Germanio
- Nederlando
- Peruo
- Ĉeĥio
5.
Kion Paul
Nipkow inventis?
- la globkrajonon
- la cirkvitplaton
- la rulŝtuparon
- la unuan televidon
- la unuan telefonon
Bv klaki por la solvo
1 = d, 2 = c, 3 = e, 4 = a, 5 = d