En la vilaĝeto, kie kokinoj blekis sur la preĝeja placo kaj bovinoj kaj kaproj vagadis sur la ĉefstrato, fakte troviĝis teatro. Karlo jam posttagmeze vidis sur la garbeja pordo afiŝon, sur kiu estis skribite: "Granda gastludo de la opereta societo Reseda - la teatrodirektoro mem ludos la grafon de Luksemburgio". Kiam la gastejestro rakontis pri la strangaj homoj, kiuj tagmanĝis ĉe li kaj al kies gvidanto li vendis la diamantŝuojn, Karlo memoris la anoncon, kiun li estis leginta, kaj ekpensis: ili devas esti geaktoroj de la opereta societo. Nun li staris kune kun sinjoro van Halsten antaŭ la pordo de la garbejo, kiu estis fermita. De la interno sonis muziko de fortepiano, kaj tute mallaŭte oni povis aŭdi virinan voĉon, kiu kantis sentimentalan kanton. La prezentado jam komenciĝis.
  La enirejo de la teatro troviĝis ĉeflanke. Estis malgranda pordo, kiu aliokaze certe estis uzata de la rikoltolaboristoj. Sed nun malantaŭ ĝi troviĝis la biletejo, kaj sinjoro van Halsten proksimiĝis al la surprizita teatrodirektorino, kiu mem okupis sin kiel kasistino. Du biletoj ĉe la orkestro en la unua vico, po 90 pfenigoj.
  Nun ili eniris la veran teatrosalonon, kiu montris kuriozan aspekton. Sur bierbareloj kuŝis longaj tabuloj, kiuj nun estis sidlokoj, kaj en la fono sammaniere estis konstruita podio, kiu servis kiel scenejo. En la lumo de du grandaj lanternoj staris blondulino kaj kantis, akompanata de pianludisto, sopireman kanton. Kiam ŝi finis, aktoro de flanke paŝis en la lumon. La sinjorino kriis: "Ho, sinjoro grafo, mi malpacience atendis vin!" Kaj tiam la duo komencis kanti longan dueton pri amo kaj feliĉo.
  Karlo kaj sinjoro van Halsten iris antaŭen inter la benkovicoj ĝis la unua, kaj la kamparanaj rigardantoj ne povis kompreni, ke troviĝas homoj, kiuj venas al la teatro, kiam la prezentado estas finiĝonta. Fine la nederlandano staris tute apud la podio kaj per rigidaj okuloj rigardis la piedojn de la kantanta grafo. La vizaĝo de sinjoro van Halsten ekbrilis. La amo kaj feliĉo, pri kiuj la aktoro kantis, eniris lian koron. Li rekonis siajn ŝuojn. Jes, estis ili, la nigraj ŝuoj kun cerva ledenmetaĵo kaj kun arte kudritaj ŝupintoj.
  Li ne plu povis bridi sian ĝojon kaj malpaciencon. Subite li svingis sin de la salono al la scenejo, alpaŝis la grafon kaj kriis:"Forprenu tuj viajn ŝuojn!"


  La aktoro kaj la aktorino teruritaj interrompis sian dueton kaj fuĝis al la fono de la scenejo. Ili opiniis, ke unu el la aŭskultantoj freneziĝis pro raviĝo de ilia kanto. Sed la publiko, la kamparanoj kaj la paŝtistoj, kredis, ke ankaŭ sinjoro van Halsten estas aktoro kaj ke la tuto estas parto de la teatraĵo, kaj eksplodis en tondran ridegon. Sed la kompatinda aktoro fariĝis mortpala sub la ŝminko kaj volis alvoki helpon. Tiam sinjoro van Halsten flustris al li: "Tuj forprenu viajn ŝuojn ... mi pagos al vi cent markojn por ili!" Li prenis el la poŝo novan monbileton de cent markoj kaj tenis ĝin antaŭ la nazo de la grafo. Estis rigardo, kiun la teatrodirektoro kaj aktoro Reseda jam de longa tempo ne ĝuis. Se la sinjoro, kiu subite atakis la scenejon, estas freneza, lia frenezeco tamen havas bonan flankon. Senkonsidere al la publiko li prenis la nederlandanon jemane kaj tiris lin malsupren de la scenejo, grimpis super kelkaj bierbareloj kaj staris kun sinjoro van Halsten malantaŭ la garbejo sub libera ĉielo. Tiam li etendis la manojn al la monbileto, metis ĝin en la poŝon de sia frako, klinis sin, mallaĉis siajn ŝuojn, forprenis ilin rapidege kaj riverencante donis ilin al la nederlandano. Lunlumo lumigis la grupeton, al kiu nun ankaŭ Karlo aliĝis. En ŝtrumpoj la aktoro staris sur la herbejo, sinjoro van Halsten feliĉega tenis la diamantŝuojn en la mano, rigardis kaj karesis ilin ĉiuflanke. Ili ankoraŭ enhavis la treege valoran trezoron.
  "Karlo", li vokis, "tion mi ŝuldas al vi."
  La aktoro dum momento rigardis ilin kun miro kaj rapide reiris al la scenejo. La publiko jam fariĝis malpacienca pro la interrompo kaj komencis krii kaj piedbati. Sed direktoro Reseda havis duan paron da ŝuoj en la gastejo, kiu situis je distanco de dekminuta promeno. Kion li faru? Li aperis sen ŝuoj kaj en ŝtrumpoj li dancis kaj kantis sian rolon ĝisfine. Estis kurioza aspekto, sed la publiko kredis, ke devas esti tiel, kaj superŝutis per aplaŭdoj la grafon de Luksemburgio, kiu estis sen ŝuoj.
  Sinjoro van Halsten kaj Karlo ne plu rigardis tiun memorindan finon de la prezentado. Ili eniris la aŭton kaj rapide reveturis al la urbo. Penseme la diamantkomercisto rigardis la deksesjaran knabon, kiu donis al li tiom da helpo kaj tiel brile montris energion, spritecon kaj saĝecon. Fine li diris: "Se vi emas, Karlo, mi kunprenos vin al Amsterdamo. Tie vi iros al bona lernejo kaj post tio vi laboros en mia firmao por fariĝi bona komercisto. Ĉu vi emas akcepti tion?"
  Iom longe Karlo pro feliĉo ne povis paroli, sed poste li donis sian manon al la nederlandano dirante: "Do ankaŭ al mi la diamantŝuoj alportis feliĉon. Mi volas fari ĉion por ne perdi ĝin."