Helpilo krei esperantajn krucvortenigmojn

Serĉu la kreotan esperantovorton helpe de la jokersignoj ? kaj * kaj ankaŭ K kaj V por konsonanto kaj vokalo respektive. La cetero de la vorto devas esti en minuskloj kaj serĉu nur per la vortradik*.
? signifas unu ajnan literon, * signifas 0–∞ ajnajn literojn. Cifero, aŭ cifersinsekvo (ekz 0-2), indikas la kvanton de la tuj-antaŭa ?, K aŭ V (ne uzebla post * aŭ ordinara litero).
Eblas uzi x-anstataŭigon.
Se vi volas krei krucvorton per la vortoj komunaj de esperanto kaj iu nacia lingvo, funkciigu kontroladon de literumado (sube) kaj serĉu en la rezultejo inter la vortoj, kiuj ne estas indikitaj mistajpitaj (se via retumilo povas kontroli tiulingve).

 

ekskludi en la rezulto vortojn kun esperantoliteroj   kontroli la literumadon