Membriĝo   Oni fariĝas membro kaj en Esperanto-Societo de Gotenburgo (ESG) kaj en Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Sendu retleteron al SEF kun la subaj informoj kaj vi rericevos retleteron kun diversaj informoj kune kun paginformoj. La membreco kostas 180 SEK/jare* se vi volas havi la membrobultenon La Espero rete, aŭ 230 SEK/jare* se vi volas havi ĝin papere. Vi ankaŭ ricevos la membroleteron de ESG (senkosta ĉar nur reta). ESG havas libervolan membrokotizon de 100 SEK/jare, pagebla per sveda poŝtĝiro 436 12-1, Esperanto-Societo de Gotenburgo (ne la sama poŝtĝiro kiel al SEF).

Sendu sekvajn informojn al  svenska@esperantoforbundet.se

SEF ankaŭ ofertas t.n. Startpaket por 400 SEK, kiu entenas 1-jaran membrecon, lernolibron, ekzerclibron, vortareton kaj kompendion. Indiku en la mejlo al SEF se vi interesiĝas pri ĝi.

*) La membreco ne ampleksas la periodon januaro–decembro, sed ekde la monato kiam oni membriĝas kaj 12 monatojn plu. Ne troviĝas aparta membrokategorio por familiano aŭ junulo, sed estas sama malalta kotizo por ĉiuj.

Membroinformon ni donas per ĉi tiu hejmpaĝo, vidu Aktuale. La klubo ankaŭ dissendas rete membroleteron kvarfoje jare. Ĝi ankaŭ dissendas novaĵleteron rete, Rapida Informilo, kiam ni volas informi pri aktivaĵoj kiuj ne trovis lokon en la membroletero aŭ kiuj koncernas ankaŭ ne-membrojn. Sendu retleteron al ni se vi volas esti en nia sendlisto Rapida Informilo (senkoste). SEF sendas krome la gazeton La Espero al la membroj.

Respondeculo pri personaj datumoj estas la estraro. En nia registro troviĝas la nomo, poŝtadreso, telefonnumero, retpoŝtadreso kaj la dato de naskiĝo de niaj membroj. Ni uzas tiujn datumojn por elsendo de nia membroletero kaj aliaj informoj al la klubano. Kiel membro oni havas la rajton scii kiujn datumojn ni havas pri li/ŝi kaj igi nin korekti ilin se ili ne estas ĝustaj. Kiam membro forlasas la klubon ni forigas la datumojn pri la membro. Nia novaĵletero Rapida Informilo estas ankaŭ sendata al ne-membroj, tial oni devas aparte peti nin ĉesi sendi ĝin. Kiel membro de ESG oni ankaŭ estas membro de SEF. Vidu la retpaĝon de SEF por ekvivalenta informo.