Reen al la katalogo

Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Doktoro Glas
Hjalmar Söderberg
Al-fab-et-o (1998)
Sten Johansson
Doktor Glas (1905)
40 kr
88
14,7 × 21 cm
Kajero
115 g
91-973467-2-1
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
La beleco de Merab
Torgny Lindgren
Al-fab-et-o (1995)
Sten Johansson
Merabs skönhet (1983)
40 kr
80
14,7 × 21 cm
Kajero
105 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
La fermita konko
Julian Modest
Al-fab-et-o (2001)
40 kr
80
14,7 × 21 cm
Kajero
105 g
91-89432-05-3
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Kovrilo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
La lastaj infanoj de Oldrovalo
Gudrun Pausewang
Esperanto-Centro Paderborn (1987)
Joachim Geissner
Die letzten Kinder von Schewenborn
Laŭ pentraĵo de Wilhelm Bobring
40 kr
78
14,7 × 21 cm
gluita
110 g
3-922570-44-5
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
La vojo de serpento sur roko
Torgny Lindgren
Al-fab-et-o (1997)
Sten Johansson
Ormens väg på hälleberget (1983)
40 kr
84
14,7 × 21 cm
Kajero
105 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Mariamne
Pär Lagerkvist
Al-fab-et-o (1995)
Bertil Nilsson
Mariamne (1967)
40 kr
56
14,7 × 21 cm
Kajero
80 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Tio konvenas!
Carl Jonas Love Almqvist
Al-fab-et-o (1998)
Sten Johansson
Det går an! (1839)
40 kr
80
14,7 × 21 cm
Kajero
100 g
91-973467-0-5
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Memor' mortiga
Sten Johansson
Al-fab-et-o (2003)
40 kr
78
14,7 × 21 cm
Kajero
105 g
Titolo:
Verkistoj:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Kovrilo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Roseanna
Sjöwall & Wahlöö
Progreso Eldonejo (1990)
Malte Markheden
Roseanna
Leif Öster
50 kr
202
14,7 × 20,6 cm
gluita
270 g
91-87320-07-X
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Serĉu kaj vi trovos
István Nemere
Al-fab-et-o (1999)
40 kr
70
14,7 × 21 cm
Kajero
100 g
91-973467-3-X
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Trans maro kaj morto
Sten Johansson
Al-fab-et-o (1999)
40 kr
80
14,7 × 21 cm
Kajero
110 g
91-973467-4-8
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Introduktion till Esperanto
Bertil Nilsson
Eldona Societo Esperanto (2002)
20 kr
28
14,5 × 21 cm
Kajero
46 g
91-89432-04-5
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Fickordlista svenska–esperanto
Malte Markheden (som utgått från ordlistan Nyckeln och gjort en förkortning av den)
Progreso Eldonejo (1989)
10 kr
26
10,5 × 14,7 cm
Kajero
23 g
91-87320-05-3
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Denaska kongresano kaj aliaj noveloj
Sten Johansson
Al-fab-eto (1992)
40 kr
46
14,5 × 21 cm
Kajero
85 g
91-630-1344-4
Titolo:
Verkisto:

Eldonejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
En la realo troviĝas truo. Nuntempa sveda novelarto
Torgny Lindgren, Peter Nilson, Inger Edelfeldt, Marie Hermanson, Cecilia Davidsson, Niklas Rådström
Al-fab-eto (1992)
Sten Johansson
40 kr
84
14,7 × 21 cm
Kajero
120 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Eraro
Stig Jacobson
Al-fab-eto (1998)
Kurt Frisk
30 kr
52
14,7 × 21 cm
Kajero
80 g
91-973467-1-3
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Ĝis revido krokodilido! Dek kvin noveloj originalaj.
Sten Johansson
Al-fab-eto (1996)
40 kr
69
14,7 × 21 cm
Kajero
95 g
Titolo:
Verkisto:
Presejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Grajnoj. Rakontoj, historioj ktp.
Malte Markheden (1994)
Al-fab-eto
30 kr
58
14,7 × 21 cm
Kajero
100 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Interkona mateno. Kvar teatraĵoj originalaj.
Sten Johansson
Al-fab-eto (1996)
40 kr
52
14,7 × 21 cm
Kajero
75 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Nobela novelaro. Sep noveloj de tri svedaj nobelpremiitoj.
Pär Lagerkvist, Eyvind Johnson, Harry Martinson
Al-fab-eto (1996)
Sten Johansson
40 kr
60
14,7 × 21 cm
Kajero
85 g
Titolo:
Verkisto:
Presejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Noveloj
Tarjei Vesaas
Al-fab-eto
Odd Tangerud (2003)
40 kr
80
14,7 × 21 cm
Kajero
140 g
91-631-4021-7
Titolo:
Verkisto:
Ilustraĵoj:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
La knabino kiu ne volis iri al la infanejo
Siw Widerberg
Cecilia Torudd
Progreso Eldonejo (1988)
Malte Markheden
Flickan som inte ville gå till dagis (1986)
60 kr
33
17,5 × 23,5 cm
bindita
240 g
91-87320-02-9
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Kovrilo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Pipi Ŝtrumpolonga
Astrid Lindgren
Progreso Eldonejo (1989)
Sven Alexandersson
Boken om Pippi Långstrump
Ingrid Vang-Nyman
70 kr
174
17,5 × 23,5 cm
gluita
270 g
91-87320-06-1
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Plupo en la grandarbaro
Inga Borg
Progreso Eldonejo (1987)
Malte Markheden
Plupp i storskogen (1983)
la verkisto
60 kr
24
15,7 × 16,4 cm
bindita
140 g
91-87320-00-2
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Plupo kaj la gruoj
Inga Borg
Progreso Eldonejo (1986)
Malte Markheden
Plupp och tranorna (1986)
la verkisto
60 kr
24
15,7 × 16,4 cm
bindita
140 g
91-7810-644-3
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Plupo kaj la lupo
Inga Borg
Progreso Eldonejo (1986)
Anna-Maria Lange
Plupp och vargen (1986)
la verkisto
60 kr
24
15,7 × 16,4 cm
bindita
140 g
91-7810-646-X
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Plupo kaj la maro
Inga Borg
Progreso Eldonejo (1986)
Malte Markheden
Plupp och havet (1986)
la verkisto
60 kr
24
15,7 × 16,4 cm
bindita
140 g
91-7810-645-1
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Ilustraĵoj:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Plupo kaj la ursidoj
Inga Borg
Progreso Eldonejo (1987)
Malte Markheden
Plupp och björnungarna (1983)
la verkisto
60 kr
24
15,7 × 16,4 cm
bindita
140 g
91-87320-01-0
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Somera tago kaj aŭtuna vespero
Inger Brattström
Progreso Eldonejo (1988)
Malte Markheden
Sista dagen på sommarlovet (1981). Fredagskväll i november (1982).
30 kr
52
14,8 × 21 cm
Kajero
90 g
91-8732-03-7
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Orig. titel/Orig. titolo:
Kovrilo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Ture Sventon en Londono
Åke Holmberg
Progreso Eldonejo (1989)
Malte Markheden
Ture Sventon i London
Franko Luin
40 kr
64
14,8 × 20,9 cm
Kajero
90 g
91-87320-04-5
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Inter tero kaj ĉielo. Kvin gajaj memoroj.
Benjamin Jacobsen
Al-fab-eto (1997)
Sten Johansson
40 kr
38
14,7 × 21 cm
Kajero
65 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Katrina malfruas. Facila rakonto.
Sten Johansson
Al-fab-eto (2004)
40 kr
48
14,7 × 21 cm
Kajero
75 g
91-89432-09-6
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Kion ajn. Facila rakonto.
Sten Johansson
Eldona Societo Esperanto (2006)
40 kr
63
14,7 × 21 cm
Kajero
90 g
978-91-85288-24-3
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
La krimo de Katrina. Facila rakonto.
Sten Johansson
Al-fab-eto (2001)
40 kr
36
14,7 × 21 cm
Kajero
60 g
91-89432-06-1
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
La orpantalono
(ej angiven/ne indikita)
Al-fab-eto (1996)
Sten Johansson
40 kr
40
14,7 × 21 cm
Kajero
65 g
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
Vojaĝo kun Katrina. Facila rakonto.
Sten Johansson
Al-fab-eto (2002)
40 kr
60
14,7 × 21 cm
Kajero
85 g
91-89432-08-8
Titolo:
Verkisto:
Eldonejo:
Trad.
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
ISBN
La gotlanda sagao
nekonata)
Al-fab-eto (2005)
Gunnar Gällmo (2005)
30 kr
19
14,7 × 21 cm
Kajero
45 g
91-89432-10-X
Titolo:
Verkisto:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Svedaj arboj kaj arbedoj
Malte Markheden (1988)
30 kr
26
14,7 × 21 cm
Kajero
50 g
Titolo:
Verkisto:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Svedaj birdoj
Malte Markheden (1984)
30 kr
32
14,7 × 21 cm
Kajero
50 g
Titolo:
Verkisto:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Sveda birdoj. Proponoj al esperantaj sciencaj kaj komunlingvaj nomoj.
Malte Markheden (1996)
30 kr
26
14,7 × 21 cm
Kajero
45 g
Titolo:
Verkisto:
Presejo:
Prezo:
Paĝoj:
Formato:
Bindado:
Pezo:
Össjöa. Anteckningar om gårdarna m.m.
Malte Markheden (1995)
Al-fab-eto
30 kr
86
14,7 × 21 cm
Kajero
125 g

DOKTORO GLAS

Taglibra romano de Hjalmar Söderberg

Tiu ĉi nekutima taglibra romano pri krimo estas unu el ia ĉefverkoj de la sveda literaturo el la 20a jarcento.
Kiam ĝi aperis en 1905, Doktoro Glas vekis indignon inter moralistoj kaj hipokrituloj de sia epoko, sed same kiel aliaj verkoj de Söderberg ĝi ankoraŭ vivas kaj estas legata. En letero al amiko la aŭtoro skribis pri ĝi:

"Mi mem ne povus plenumi tian agon. Mi tiam provis pense imagi, kiaspeca oni estu, por tion povi. La rezulto estis d-ro Glas."

El la kovrilteksto

LA BELECO DE MERAB

"estas inde finlegi ĉiujn, ja oni povas enrigardi en ĝis nun nekonatan mondon" Monato
"originala verko"; "forvagado en la miraklan mondon de l' rakontado"; "grandioze brila" Fonto

El la kovrilteksto

Torgny Lindgren naskiĝis en 1938 en Norsjö en la norda parto de la gubernio Västerbotten (Okcidenta Botnio), regiono en la nordo de Svedio, kiu fekunde kontribuis al nuntempa sveda prozo. Li debutis kiel poeto sed en la okdekaj jaroj famiĝis kiel prozisto kun tre persona stilo, grandparte per temoj el sia hejma regiono aŭ el la biblia historio.
En 1982 Torgny Lindgren gajnis favoron de publiko kaj kritiko per romano titolita "La vojo de serpento sur roko" (Ormens väg på hälleberget), kaj jam en la sekva jaro li per la novelaro "La beleco de Merab" (Merabs skönhet) akiris novan sukceson. Sekvis vico da romanoj kaj novelaroj kun humuro kaj profunda homa sento. Li ricevis plurajn svedajn literaturajn premiojn, kaj krome la francan "Prix Femina". Torgny Lindgren ne multe partoprenas en parnasa aŭ publika vivo, sed kiam li rare aperas, li frapas per sia personeco vaka de afekto, manierismo aŭ konformismo. En 1992 li estis elektita kiel ano de la 18-persona Sveda Akademio.
"La beleco de Merab" estas verko, kiu en skriba formo revokas iaman buŝan literaturon el rakontoj, blagoj, anekdotoj. La kadro de la novelaro prezentas malriĉan vilaĝan tajloron, kiu iradas de bieno al bieno ofertante siajn murtapiŝojn kudritajn el restintaj pecetoj da ŝtofo – kaj siajn rakontojn. "En la komenco estis la Vorto" kaj "La Vorto fariĝis karno"; jen du el plurdeko da bibliaj citaĵoj en tiu ĉi verko. Kaj esence tiu ĉi novelaro vere temas pri la vorto kaj ties potenco kaj magio. En la rakontoj de Torgny Lindgren vortoj tuŝas homojn plej intime, vorto povas ne nur amuzi, ravi, sorĉi, sed eĉ liberigi, forpeli fantomon, infekti, mortigi kaj... gravedigi!
La kadro loka kaj tempa de ĉi rakontoj estas la hejma regiono de Torgny Lindgren dum la unua duono de nia jarcento. La leganto eble kun miro spertas kian rolon ludas ĉe la protagonistoj religia kredo kaj legado de la biblio. Sed oni ankaŭ povas konstati ĉe la homoj de tiuj ĉi rakontoj karakterize malrespektan kaj profanan sintenon al religiaj konceptoj.
La lingvo de la originalo estas iom aparta. La buŝa, konkreta stilo obeas pli multe la leĝojn de rakontado ol la regulojn de gramatika lemolibro. Ĝi havas malmoderne popolan karakteron, al kiu kontribuas ankaŭ amase da bibliaj citaĵoj, kelkfoje enplektitaj en la rakontado aŭ dialogo. Krome, la lingvo estas influita de regiona dialekto de norda Västerbotten. Kaj inter la vortojn penetris sinteno esence ne lingva sed morala: ne troigu, ne estu tro!"... ĉio kreita tamen estas nedivenebla, kaj oni neniam povas esti tro certa, kaj neniu homa vorto daŭras ĝis eterna tempo. Ĉiu vorto perdos sian forton." (El la novelo La beleco de Merab.) Mi tamen pensas, ke la vortoj de Torgny Lindgren longe konservos sian forton, kaj ankaŭ havas potencon donaci al la leganto forton, kuraĝon kaj bonan rideton!

El la antaŭparolo

LA FERMITA KONKO

De Julian Modest jam aperis du originalaj romanetoj kaj du novelaroj. Jen, post longa intertempo, li reaperas per laŭvica novelaro. La mondo de Modest estas plejparte la menso kaj sentoj de ordinaraj homoj, viroj kaj virinoj, personoj junaj kaj maljunaj. Ne ofte ili plenumas rimarkindajn agojn, aŭ travivas grandajn aventurojn. La rilatoj inter liaj roluloj ofte impresas kvazaŭ barus ilin vualo el soleco. Kio okazas en la rakontoj, tio okazas precipe ene de la homoj, en iliaj psikoj. Pluraj el liaj noveloj tre trafe prezentas la psikologion de ordinaraj homoj en kutima situacioj.
La stilo de la noveloj estas flua, glata kaj plaĉa, kaj la lingvaĵo estas simpla, facila kaj klasika. Lia verkista scenejo estas povra vilaĝo, kudristina ĉambreto, simpla kafejo aŭ nokta taksio. Kaj sub la ĉiutagaj eventoj kaj sentoj de homoj ne eminentaj oni iufoje povas intui profundojn ne ĝisfunde sondeblajn. En la novelo La kaverno ni legas: "Ni ĉiuj lasas iujn signojn sur la muroj de la kavernoj, sed ne ĉiuj post ni povas deĉifri niajn signojn." Jen Julian Modest lasis siajn signojn, kaj ni legu ilin, deĉifru ilin, admiru ilin!
Plaĉan legadon!

El la kovrilteksto

LA LASTAJ INFANO DE OLDROVALO

La aŭtorino Gudrun Pausewang naskiĝis en 1928, faris abiturientan ekzamenon kaj studis en la Pedagogia Instituto Weilburg. Dum 12 jaroj ŝi instruis en germanaj eksterlandaj lernejoj en Ĉilio, Venecuelo kaj Kolombio. De post 1972 ŝi instruas en Schlitz (Ŝlic), urbeto proksime de Fulda (F. R. Germanio).
Unue ŝi skribis romanojn pri la vivo en Sudameriko, poste librojn por prefere junaj legantoj. Grandkvante ili estas tradukitaj en aliajn lingvojn, inter alie tiu ĉi volumo, al kies tradukoj nun sekvas Esperanto. Ĝuste la Internacia Lingvo taŭgas, por diskonigi la problemon de tiu ĉi libro tra la tuta mondo, tiun plenpasian alvokon, kontraŭstari la minacan danĝeron de la atoma armigado kaj de kompleta nuklea pereigo de ĉiu vivo sur nia planedo.
Ni ŝanĝu nin mem, diras Gudrun Pausewang, per etaj paŝoj, sed rapide! Ni ne rigardu profiton, sed transprenu respondecon por la naturo kaj por niaj posteuloj. Ni lernu moviĝi en la direkto al utopioj, por fari el ili realecon. Ekzemple el la utopio "PACO".

El la kovrilteksto

LA VOJO DE SERPENTO SUR ROKO

Torgny Lindgren naskiĝis en 1938 en la vilaĝo Norsjö, situanta en la norda parto de la ĝubernio Västerbotten (Okcidenta Botnio). Tiu estas regiono en la nordo de Svedio, kiu fekunde kontribuis al la nuntempa sveda prozo. Li debutis kiel poeto sed en la okdekaj jaroj famiĝis kiel prozisto kun tre persona stilo, grandparte per temoj el sia hejma regiono aŭ el la biblia historio.
Per "La vojo de serpento sur roko" (Ormens väg på hälleberget) Torgny Lindgren en 1982 gajnis favoron de publiko kaj kritiko, kaj jam en la sekva jaro li per la novelaro "La beleco de Merab" (Merabs skönhet) akiris novan sukceson. Sekvis vico da romanoj kaj novelaroj kun humuro kaj profunda homa sento. Li ricevis plurajn svedajn literaturajn premiojn, kaj krome la francan "Prix Femina". Torgny Lindgren ne multe partoprenas en parnasa aŭ publika vivo, sed kiam li rare aperas, li frapas per sia senaplomba personeco tute vaka de manierismo aŭ konformismo. En 1992 li estis elektita kiel ano de la 18-persona Sveda Akademio.
La originalo de "La vojo de serpento sur roko" estas verko, kie enhavo kaj formo trovis nekutiman sintezon. Eterne homaj demandoj pri ŝuldo, kulpo, malbono, humiligo, digno kaj senco de la vivo estas prezentataj per vortoj konkretaj, ĉiutagaj, intimaj, kvazaŭ flustre de simpla arbarulo. Principe la tuta romano estas monologo direktata al "Sinjoro nia" (Dio), sed praktike ĝi havas formon de buŝa rakontado.
La lingvo de la originalo estas ege aparta. La buŝa stilo – konkretaj rimarkoj, frazoj nekompletaj aŭ male neniam finiĝantaj – havas arkaikan karakteron, al kiu grave kontribuas amaso da bibliaĵoj, kelkfoje plektitaj en la rakontadon aŭ dialogon. Krome, la lingvo estas forte influita de regiona dialekto de norda Västerbotten. Kaj inter la vortojn penetris sinteno esence ne lingva sed morala: oni ne troigu, oni ne estu tro certa.

El la antaŭparolo

MARIAMNE

Pri la romanoj de Pär Lagerkvist diras la eminenta ĉeĥa tradukisto kaj eldonisto Ivo Železny (en Literatura Foiro nro 154)

"ke ili estas verkitaj per vortprovizo eble mil kvincent vortoj, ne pli. Sed kiam oni legas ilin en la sveda lingvo oni trovas ke ili estas kristale klaraj, en perfekta, simple belega lingvaĵo."

Ni esperas, ke tio rebrilas ankaŭ tra la esperanta vesto kaj ni ankaŭ kovas la esperon, ke la romano "Mariamne", kiu estas kvazaŭ kvintecenco de la verkado de Lagerkvist, provizos al studantoj de esperanto simplan sed samtempe alte beletran legaĵon.

El la kovrilteksto

TIO KONVENAS!

Romaneto el 1839 de Carl Jonas Love Almqvist

Tio konvenas! prezentas la vojaĝon kaj iom-post-ioman interkonatiĝon de Sara kaj Albert dum unu somera semajno. Tiu ĉi romaneto ege ŝokis la socion, kiam ĝi aperis en 1839. Simpla, ĉarma rakonto pri enamiĝo, preciza kaj amuza medio kaj vojaĝraporto, sed krome pamfleto, kiu atakis fundamentojn de la socio – unue la geedzecon, la familion – kaj krome la sociajn rolojn de la seksoj kaj sociaj klasoj.
En la rakonto de Almqvist Sara ekvivas kiel individuo, plena de personaj trajtoj ravaj. Entute la tono de la rakonto eĉ hodiaŭ aperas tiel freŝa kaj bonhumora, ke oni legas ĝin kun plezuro, negrave ĉu la programo de Sara konvinkas aŭ ne.

El la kovrilteksto

MEMOR' MORTIGA

Krimromaneto

Jen la kvara kaj lasta el la sezonaj krimoj ĉe la Balta Maro. En la mirinda monato majo iu pafmortigas vicon da homoj... sed kial? Kio kunligas la viktimojn? Se vi legis la antaŭajn romanetojn, vi jam konas la medion, etoson kaj stilon. Temas pri krimuloj kaj aliaj homoj en sveda medio kun internaciaj ligoj kaj hodiaŭa perspektivo. Aperas multaj ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson.
Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, koran bonvenon al tiu ĉi krima mondo ĉe la Balta maro!

El la kovrilteksto

ROSEANNA

Nuda, turmentita virina kadavro dragiĝas el la lago Boren. Ŝi estas murdita, terure perfortita, havas proksimume dudek ok jarojn kaj havas denaskiĝan haŭtmakulon sur la maldekstra gambo. Tio estas ĉio, kion Martin Beck kaj liaj kolegoj scias, kiam ili ekserĉas la nomon de la mortinto kaj la murdiston.

El la kovrilteksto

SERĈU, KAJ VI TROVOS!

Tion faras la juna detektivino Cora en ĉi tiu krimromaneto, la dek-sepa originalaĵo esperanta de István Nemere. En la ekscita rakonto vi akompanos ŝian enketon, serĉante pentro-artiston mortintan pro akcidento, murdo – aŭ tute ne? Jen la unua virino kiu rolas kiel solvanto de misteroj en la esperanta krima literaturo! Serĉu, kaj vi trovos!

El la kovrilteksto

TRANS MARO KAJ MORTO

Krimromaneto

Jen la dua krimromaneto de Sten Johansson. Se vi legis lian antaŭan krimromaneton Falĉita kiel fojno, vi jam konas la du policistojn, kiuj aperas ankaŭ ĉi tie. Iomete vi rekonos ankaŭ la etoson kaj stilon. Temas pri krimuloj kaj aliaj homoj en sveda medio sed kun internaciaj ligoj kaj perspektivo. Aperas multaj ingrediencoj realisme aktualaj, miksitaj en maniero tipa de Sten Johansson.
Se vi ankoraŭ ne konas ĝin, koran bonvenon al tiu ĉi krima mondo ĉe la Balta maro!

El la kovrilteksto

INTRODUKTION TILL ESPERANTO

Detta lilla häfte är främst avsett för dem som av ett eller annat skäl vill skaffa sig en överblick och orientering, eventuellt för att sedan besluta sig för om det [esperanto] är något värt att satsa på. Men förhoppningsvis ska häftet kunna användas på många andra sätt.

Ur förordet

DENASKA KONGRESANO

Por nunepoka leganto la novelo prezentas oportunan formon de literaturo. Neampleksa kaj tempoŝpara ĝi tamen kapablas redoni kernan enhavon de tuta romano. Oni povas kompari novelon kun bildoarta skizo. Ofte ĝia minimume detala trajto montriĝas pli vera kaj pli rekte peras artan impreson ol finlaborita pentraĵo. Simpleco estas bazo de arto entute.
Jen novelaro en via mano. Bonfide eklegu, banalaĵoj ne tedos vin. Vi trovos freŝajn ideojn, kelkfoje ion trafan kaj neatenditan. Enuaj detaloj forestas. Sten Johansson skribas esperantan esperanton en klara stilo sen fiodoro pro simileco de tradukita nacilinga frazkolekto.
Negranda verko, jes. Sed kvalito pli gravas ol kvanto. Ĉiu bonstila verko tre utilas por la evoluo kaj vivo de nia lingvo. La riveretoj kune plenigas la maron.

Stig Jacobson.

El la antaŭparolo

EN LA REALO TROVIĜAS TRUO

"Io simila okazas ĉe la leganto de tiuj noveloj, kiu vivas kelkajn momentojn de interna aventuro"; "lerta tradukinto" Literatura Foiro
"libro tre menciinda"; "nepre grandioze leginde!" Fonto

El la kovrilteksto

En 1950 Sveda Laborista Esperanto-Asocio eldonis Svedan Novelaron kun 20 noveloj de 16 aŭtoroj en traduko de Ferenc Szilagyi. Tiam la principo de elekto estis simpla – oni prezentis kelkajn el tiuj "proletaj verkistoj" kiuj dominis la svedan prozon de 1930 ĝis 1960.
Hodiaŭ, post preskaŭ duona jarcento, estas pli malfacile trovi simile simplan ideon pri la elekto de nuntempaj verkistoj kaj noveloj. Socia dimensio hodiaŭ nur malofte rimarkeblas en la aktuala literaturo, kaj en la nuna "informa socio" la vorto aŭtodidakto ŝajnas arkaika.
Ne eblas aserti, ke la jena elekto – dek du noveloj de ses aŭtoroj – povas reprezenti la nuntempan svedan literaturon. Sed ĝi almenaŭ ekzemplas ian ĝenron aŭ tendencon en la prozo – precipe en la novelarto – por kiu ankoraŭ mankas fiksita nomo. Temas pri io simila al "magia realismo" – la kapablo trovi aŭ malkaŝi meze de realo kaj ĉiutageco ian magian pordon al alia mondo. Tiu mondo povas esti sonĝo, metafiziko, fabelo, fantazio, aŭ alia nivelo de la homa psiko. La sveda novelarto – kaj entute la prozo – delonge estas saturita de realismo, se ne diri naturalismo. Tial la malkovro de fendoj aŭ "truoj" en la realismo ŝajnas al mi prezenti ion novan kaj freŝan.
Tiu leganto, kiu ŝatas analizi kaj interpreti la subkonscian signifon de ĉiuj eskapoj el la realo en tiuj ĉi noveloj, povas trankvile profundiĝi en tio. Ni, la ceteraj homoj, povas kontentiĝi ĝui la rakontojn. Ni renkontos verkistojn kiuj promenas sur kaj sub lago, traktas kun dio en maŝino aŭ luktas je vivo kaj morto kontraŭ sia pseŭdonimo. Ni trovos knabinojn kiuj forlasas la nekontentigan ĉiutagan vivon flugante, paŝante en bildon aŭ nur pensante, junulon kiu foje sekrete fariĝas virino, virojn kiuj aperas el sonĝo kaj fuĝas en alian mondon, turon kiu malaperas kaj reaperas aliloke, kaj multajn aliajn misterojn. Eĉ sen analizado tiuj rakontoj sen ajna dubo komunikas kun nia subkonscio, kaj ridetante ni povas rekoni senton, penson, imagon aŭ intuon.
La jenaj ses verkistoj, kvankam ĉiuj nun verkantaj, apartenas al du generacioj: du el ili naskiĝis en la tridekaj jaroj, la cetera kvaropo en la kvindekaj kaj eĉ sesdekaj. Geografie ili originas en diversaj partoj de Svedio, la nordo, sudo, oriento kaj okcidento. Kaj hazarde la elekto konsistas el tri virinoj kaj tri viroj. Antaŭ ĉio ili tamen estas ses individuoj, ĉiu kun sia aŭtora voĉo tre persona.
Mi volas esprimi koran dankon al la ses aŭtoroj kiuj bonvolis permesi eldonon de la tradukoj. Fine mi deziras al ĉiuj legantoj plezuran viziton al ĉi truoj en la realo!

La tradukinto

El la antaŭparolo

ERARO

Informo

Dum pli ol tuta jaro mia skribmaŝino dormadis kovrita de polvo. Neatendite ĝi vekiĝis pro eldoneja demando ĉu mi eble havas iun liverotan tekston. Bedaŭrinde mi ne havas. Sed temoj ne mankis. Ĉiuj emis al papero – kaj ekrapidis en tiun direkton.
Aperas ĉi-tie tri tute freŝaj, ceteraj havas diversan aĝon. Unu datiĝas el la jaro 1920. Aliaj vivis en mia memoro inter 15 kaj 50 jaroj por fine droni en la presnigraĵo.
2–3 temoj ĝermas el fantazio. En la resto fikcio kaj realeco dividas la bazon. Personoj, faktoj, ĉio miksiĝas por adaptiĝi literature. Lingve mi celis sendependan esperantan stilon.
La titolo ERARO ne estas eraro. Ĝi havas DU radikojn. Eble tro neŭtrala kaj banala titolo, sed ĉio estas ja aro da eroj, ĉio inter hidrogena atomo kaj galaksio.

Halna 24 nov. 1997
Stig Jacobson

El la antaŭparolo

ĜIS REVIDO, KROKODILIDO!

Dek kvin noveloj originalaj

En la unua parto de tiu ĉi libreto, la dua novelaro de Sten Johansson, vi trovos ok novelojn kun temoj ĝeneralaj: humuraj, pensigaj, satiraj, pri amo kaj amoro, memo kaj memoro, esperoj kaj fiaskoj. En la dua parto troviĝas sep noveloj pri esperantio: pliparte satiraĵoj pri lingvo, literaturo, movado kaj sintenoj en la verda rondo. Fine legeblas aŭtobiografia rapsodio el la esperanta vivo de la aŭtoro. Tri el la noveloj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Se vi jam konas tiun ĉi esperantan noveliston el Svedio, vi legos la novelojn kun rideto de rekono. Se ne, jen okazo por sperti novan plezuron!

El la kovrilteksto

INTERKONA MATENO

Kvar teatraĵoj originalaj

Ĉi kvar teatraĵoj de Sten Johansson konsistas precipe el dialogo tre viva kaj situacioj burleskaj sed tamen iel rekoneblaj. En la titola dramo Interkona mateno la leganto trovos intiman rilaton al aferoj tre konataj de ĉiuj esperantistoj, sed sub la komiko kuŝas grava mesaĝo. Nepo benita estas pura farso spicita per nura grajno da angoro. Ankaŭ en la du ceteraj dramoj komiko kunfandiĝas kun seriozeco. Du el la teatraĵoj estas premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA.

El la kovrilteksto

NOBELA NOVELARO

La tri aŭtoroj de ĉi libreto ĉiuj estas svedoj kaj ĉiuj ricevis nobelpremion pri literaturo. Ĉu tio sufiĉas por ilin entrudi en unu kajeron? La leganto juĝu. Unuavide ili povas ŝajni tre malsimilaj, kaj eble oni trovos, ke la jenaj sep noveloj formos tro disonancan akordon. La triopo ne havas identan temon, nek saman sintenon, nek similan lingvaĵon. Tamen al mi ŝajnas ke ili prezentas varion kun ia komuna bazo, kiun eblus klasifiki kiel universala humanismo sur fundamento el ĉiutageco. Du el la aŭtoroj, Johnson kaj Martinson, estas ĉefuloj en la granda aro da proletaj verkistoj, kiuj dominas la svedan prozon ekde 1930 ĝis 1960. Kutime Lagerkvist ne estas kalkulata al tiu skolo, sed lia socia fono ne multe diferencas de la proletaj verkistoj.
Estas interese konstati kian rolon ludas la natura pejzaĝo ĉe la tri aŭtoroj. Oni komparu ekzemple la naturpriskribon (kaj la frazeologion) en la du duonoj de "Patro kaj mi", aŭ la rilaton inter menso kaj naturpercepto ĉe la personoj de "Halto en marĉlando", aŭ la etoson de diversaj akvo-pejzaĝoj en "Kanaloj kaj Atlantiko".
Plue mi demandas min, ĉu ne ĉiuj tri estas esence esplorvojaĝantoj. Dum Lagerkvist esploras la homon laŭ perspektivo morala kaj filozofia, Johnson tion faras el vidpunkto de historio kaj psikologio. Martinson, la kosma vagabondo, jam per ĉi fruaj noveloj malkovras novajn mondojn en realo kaj en lingvo.
El lingva vidpunkto la leganto trovos en ĉi libreto enhavon varian. La lingvo de Lagerkvist aperas simpla, senornama kaj serioza. Tiu de Johnson jam iom pli povas kaj buntas, tamen konservas rakontstilon esence klasikan. Martinson, kompreneble, tajlas preskaŭ ĉiun frazon kiel ekzotikan, ellaboritan artefakton, kiun la kompatinda tradukinto povas nur pale reprodukti.
Mi do esperas ankaŭ al la leganto plaĉan esplorvojaĝon inter ĉi noveloj!

Sten Johansson

El la antaŭparolo

NOVELOJ

Enkonduko al eldono de noveloj.

Post Arne Garborg, Tarjei Vesaas estas la plej granda verkisto en la neo-norvega lingvo. Li naskiĝis en 1897 kaj mortis en 1970.
Lia hejmo estis Vinje en la gubernio Telemark en la suda parto de Norvegio. Li estis alodulo al bona bieno, tamen kvankam li estis granda kaj forta kaj lerta pri kamparaj vivo kaj laboro, li frue decidis ke li volis fariĝi verkisto. Vere estas ke li estas farinta pli por la homaro en sia spirita mondo ol li estus povinta fari sur la kampoj en Vinje. Li donis la alodon al sia pli juna frato, kiu bone taŭgis en tiu medio.
Tarjei Vesaas debutis en 1923 per la romano "Homaj infanoj" (Menneskebonn). Jam en tiu titolo ni vidas ke lia vojo kiel verkisto kondukas de la simplaj rilatoj en la hejma medio al rilatoj inter plenkreskaj personoj ligitaj al mondo kun homaro kiu havas la universon ĉirkaŭ si.
Li ne estas nur rakontanto de vico da okazaĵoj, sed li submetas la okazaĵojn al psikologia kompreno en la leganto, kiu kune kun Tarjei devas rideti en kortuŝo kiam li venas al la fino de la rakonto.
La sorto kaj evoluo de homoj gravas por li kiel verkisto. Estas kvazaŭ lia tasko komprenigi al la homoj, kaj sekve al la homaro, kio okazas, kaj al kio okazaĵoj kondukas. Tial estas facile vidi la liniojn inter tio kio okazas inter infanoj kaj inter grandaj personoj en la interhoma vivo.
Li multe pensis pri la sorto de la homaro, kaj verkis du romanojn pri homoj dum la milito. En la romano "La ĝermo" (Kimen) li montras kiel milito ĝermas, kreskas kaj eksplodas en frenezon, kaj en tiu romano la ĝermo troviĝas en laboro sur fikcia kampara bieno, situanta sur iu insulo, kaj la tuta dramo aktoriĝas tie. Insulo ja signifas la mondon. La laboristoj tie signifas la homaron. Ĉio finiĝas per freneza, senkontrola persekuto.
"La domo en la mallumo" (Huset i mörkret) temas pri tiuj kiuj devis vivi en subjugita lando, kaj kiuj ne estis liberaj por elekti la ĝustan vojon. 'The survival of the fittest' fariĝis gvidlinio por iuj kaj ŝanco por venĝo por aliuloj. Iuj vidis novajn vojojn al gajno.
Lia plej populara romano estas "La granda ludo" (Det store spelet). Temas pri la vivo sur bieno de naskiĝo al morto. La bieno kompreneble estas la mondo kun ligiloj al la universo. La daŭrigo de tiu romano estas "Virinoj vokas hejmen" (Kvinnor ropar heim).
Tarjei Vesaas pli kaj pli fariĝis abstrakte simbolisma, kion oni povas kompreni per liaj elektoj de titoloj. Tiel estas kaj pri romanoj, noveloj kaj poemoj. La eta kolekto de noveloj kiun mi prezentas ĉi tie, estas tirita el la plej realismaj noveloj, do unue plej facile kompreneblaj. Liaj verkoj estas tradukitaj en preskaŭ ĉiujn lingvojn, nun ankaŭ en Esperanton.

Salutojn de Odd.

El la antaŭparolo

TURE SVENTON EN LONDONO

Lordo Hubardo loĝas en Londono. Li posedas domon, kie lia patro kaj avo loĝis antaŭe, kaj neniam okazis io stranga en tiu domo. Dum cent jaroj regis tie kvieto kaj paco. Sed nun Hubardo rimarkis, ke iu kaŝiras en la domo, nekonata, mistika ulo. Li havas katon, ekstreme noblan angurokaton, kies nomo estas Fraŭlino Polia. Okazis plurfoje, ke Fraŭlino Polia siblis kolere, kaj tion ŝi faras nur, kiam ŝi vidas fremdajn, malagrablajn homojn.
La tuta afero estas tiom timiga, ke lordo Hubardo decidas alvoki la privatdetektivon Ture Sventon el Stokholmo. La densa londona nebulo ĉifoje malfaciligas al Sventon la esplorlaboron. En tiu terura nebulo, kie oni apenaŭ povas vidi la manon antaŭ si, li travivas la plej streĉajn kaj danĝerajn aventurojn, antaŭ ol li solvas la misteron de la kaŝirado. Kiu povus suspekti, ke kato estus la solvo de la mistero?

El la kovrilteksto

INTER TERO KAJ ĈIELO

Ĉu estas en ordo hurai kvarfoje en bona ritmo, kiam Patro pafas vidvinon de pastro? Kion vidas la malgranda Viktor, pendante inter tero kaj ĉielo? Kiel okazas, kiam du fratoj vendas sian ses-jaran fratinon Anna kiel blankan sklavinon? Kial la geedza dormo-ĉambro dum jaroj odoras je sovaĝ-besto? Kaj kion faris Oskar kaj Patro sur la tegmento?
Eksciu tion legante ĉi tiujn kvin amuzajn rakontojn en facila esperanto! La libreto konvenas en progresigaj kursoj, por mem-studantoj aŭ por ĉiu homo, kiu ŝatas legaĵon en simpla lingvaĵo.

El la kovrilteksto

KATRINA MALFRUAS

Facila rakonto

Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto temas pri klopodoj de la 25-jara Katrina formi sian vivon, tiel ke amo, laboro kaj familiaj rilatoj iras glate. Tio ne okazas facile! Kial ŝi ĉiam ripetas la eraron de sia patrino? Kaj kial la patroj emas malaperi? Ĉu ŝi iam trovos homon, kiun ŝi povos ami? La rakonto konsistas el dudek tre mallongaj ĉapitroj en facila lingvaĵo, kaj plej facilaj estas la komencaj ĉapitroj. Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.
La libreto ne estas lernolibro, sed donas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton. Ĝi konvenas por ĉiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon.

El la kovrilteksto

KION AJN

Multaj esperantistoj ŝatus legi rakontojn en Esperanto – se ili trovus rakontojn facilajn. Jen tia facila legaĵo!
Kion ajn konvenas por tiu, kiu jam lernis la plej bazajn vortaron kaj gramatikon de Esperanto.
Ĝi uzas nur facilajn, oftajn vortojn kaj simplajn frazojn. Kion ajn ne estas lernolibro sed rakonto kun la intenco distri. La tuta libreto estas verkita en facila lingvaĵo, sed plej facilaj estas la unuaj ĉapitroj. La lingvaĵo konsistas el la praktike uzata, parolata, hodiaŭ vivanta Esperanto.
Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.
La rakonto okazas en esperantista medio, sed ankaŭ la ĉirkaŭa mondo ludas rolon. Ĉefe rolas en ĝi kelkaj junaj homoj, kiuj renkontiĝas en festivalo.

El la antaŭparolo

LA KRIMO DE KATRINA

Facila rakonto

Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto konvenas por tiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. La tuta rakonto estas verkita en facila lingvaĵo, sed plej facila ĝi estas en la komencaj ĉapitroj.
Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.
La libreto ne estas lernolibro, sed prezentas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn akiritajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

"facila, distra, juneca legaĵo"; "ek de la unua vorto la libro fascinas leganton" Kontakto
"vigla, kun oftaj surprizaj turnoj de la historilinio"; "vere taŭga kaj por memstaraj studantoj de la lingvo kaj kiel lernolibro"; "certe valoras kiel suplemento por hejma legado, kiun ĉiu instruisto de esperanto povas rekomendi al siaj lernantoj" Literatura Foiro
"tre rekomendinda libro!" La Hirundo
"bona kaj uzinda por lernantoj kaj lernigantoj" Monato
"Sten Johansson prenas sian celgrupon serioze. La libreto havu multe da komencantoj kaj ankaŭ spertaj legantoj." La Ondo de Esperanto

El kovriltekstoj

LA ORPANTALONO

Ke tiuj personoj, kiuj havas decideblecojn pri gravaj aferoj en la mondo, iam faros racian decidon pri interetna lingvo, tio tre verŝajne estas revo kaj iluzio. Jam Zamenhof sciis tion. Des pli grave estas, ke ni, jamaj uzantoj de Esperanto, ebenigos la vojon al tiuj, kiuj mem volas elekti tiun lingvon kaj pli malpli aŭtodidakte ĝin eklernas kaj ekstudas.
Tial estas dezirinde, ke ĉiu el ni ĉiam tenas en preteco unu aŭ kelkajn taŭgajn faciligilojn por vendi aŭ donaci al interesatoj. Tian celon havas jena kajero. Cetere ni invitas vin legi la antaŭvorton.

El la kovrilteksto

Gravas, ke la komencantoj havu je sia dispono legaĵojn facilajn rilate la vortstokon, facilajn rilate la sintakson kaj vortformadon. Gravas ankaŭ, ke pedagogoj kaj aŭtoroj de lernolibroj disponu pri empiriaj studoj pri vortoftecoj, precipe pri la vortoj plej oftaj. Ne necesas multe vorti pri tio.
Ekzistas kelkaj tiaj vortoftecaj listoj. Ili tamen ĉiuj eliras de la aktiva lingvouzado de nekomencantoj kaj per tio celas prepari la pasivan lingvouzadon de la lernantoj.
Se oni anstataŭe celas vortoftecan liston kiu apogu kiel eble plej fruan aktivan uzon fare de la lernanto oni devas procedi alie: unue rakonti historiojn kiel eble plej simple per kiel eble plej malmultaj morfemoj. Kiam ni disponos pri manpleno da tiaj rakontoj, tiam eblos ekstrakti tiun vortprovizon kiu plej rapide ebligos al lernantoj uzi aktive la lingvon kaj eĉ esplori, kiaj tipoj de kunmetitaj vortoj estas necesaj por rudimenta sinesprimado. Montriĝos ke el tiu vidpunkto multo en la ĝisnunaj vortoftecaj listoj estas balasto.
Jena rakonto estas densigita junulara romano en kiu estas uzata proksimume 450 morfemoj elektitaj ne el apriora listo sed pro efektiva bezono.
Se unu aŭ kelkaj interesiĝantaj kolegoj bonvolos ripeti la eksperimenton estos poste facile konstati, kiuj morfemoj estos komunaj en ĉiuj rakontoj kaj per tio pruvos sin nemalhaveblaj por la plej simpla komunikado per la internacia lingvo.
El tio povas rezulti vortofteca listo de netaksebla valoro por instruado cele al frua aktiva uzo de Esperanto.

La tradukinto.

El la antaŭparolo

VOJAĜO KUN KATRINA

Facila rakonto

Ĉi tiu rakonto en facila Esperanto temas pri juna instruistino kaj ŝiaj lernantaj, pri vojaĝo de Gotenburgo al Bjalistoko, pri soleco, serĉado kaj sopiroj, pri la vivo en nia nuntempa mondo. Sed unue kaj laste ĝi temas pri amikeco inter junaj homoj. Ĝi konvenas por ĉiu, kiu scias la plej bazan vortaron kaj gramatikon. La rakonto konsistas el dudek tre mallongaj ĉapitroj en facila lingvaĵo, kaj plej facilaj estas la komencaj ĉapitroj. Post ĉiu ĉapitro sekvas klarigoj de kelkaj vortoj.
La libreto ne estas lernolibro, sed donas facilan legaĵon por ĉiu, kiu volas uzi siajn sciojn de Esperanto por legi distran rakonton.

"Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn." La Ondo de Esperanto
"ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto pri eŭropaj junuloj povas lerni pere de la libro (kaj ne nur la internacian lingvon)" Monato

El kovriltekstoj

LA GOTLANDA SAGAO

"Gotlandon trovis unue viro, kiu nomiĝis Thjelvar. Tiam Gotlando estis tiel sorĉita, ke ĝi tage sinkis kaj nokte estis supre. Sed tiu viro unue portis fajron al la lando, kaj poste ĝi neniam sinkis."

Tiel komenciĝas la Gotlanda sagao, teksto verkita en la pragotlanda lingvo eble en la 13-a aŭ komence de la 14-a jarcento, ĉiuokaze antaŭ 1361, kiam Danio konkeris Gotlandon, la plej grandan insulon en Balta Maro.
Legu ĉi tiun fascinan dokumenton en esperanta traduko de Gunnar Gällmo. La eldono estas dulingva – pragotlanda kaj Esperanta.

El la kovrilteksto

SVEDAJ ARBOJ KAJ ARBEDOJ

En 1982 mi kompilis ĉi tiun vortliston, ĉar amikoj al mi esprimis bezonon de tia listo. Ĝi ampleksas laŭ mia opinio la ordinarajn kaj kelkajn neordinarajn arbojn kaj arbedojn en Svedio. Kelkaj el ili estas komence nur kulturitaj en nia lando sed poste sovaĝe kreskantaj. Kiom da tiaj estas konvene kunpreni en la liston, estas iom malfacile decidi.
Por kelkaj plantoj mi ne trovis deciditan nomon kaj do proponis tian.
Estas dirita, ke ĉi tiu listo devus esti aranĝita laŭ la botanika sistemo. Sed ĉar ĝi nur celas esti helpo al tiuj, kiuj jam konas la plantnomon en iu el la tri lingvoj kaj serĉas la aliajn, la nomoj staras en alfabeta ordo.
Kiam la unua eldono nun elĉerpiĝis, mi aperigas la duan.

Malte Markheden.

El la antaŭparolo

SVEDAJ BIRDOJ

Kiam mi en la jaro 1981 kompilis mian vortliston pri la svedaj birdoj, mi faris tion pro propra bezono. Ĉar mi kredis, ke ĝi estos utila ankaŭ por aliaj, mi multobligis ĝin.
Nun oni demandis pri nova eldono, kaj ĉar la intereso pri birdoj estas tre granda en Svedio, mi decidis ree aperigi la libreton.
La esperanta nomaro sekvas tiun, kiun en 1971 proponis la Nomenklatura Komisiono de la Ornitologia Rondo Esperantlingva. La svedaj kaj latinaj nomoj estas laŭ Sveriges Fåglar de Sveriges Ornitologiska Förening 1978 (La Birdoj en Svedio de la Sveda Ornitologia Federacio 1978).

Sjöhaga 1984   Malte Markheden.

El la antaŭparolo