Ora Ĵurnalo
ĴURNALO, KIU NE APERAS ĈIUTAGE, SED LEGEBLAS ĈIUTAGE
Numero 77, Oktobro 2024
Reĝino Kristina rajdas en Kungshöjd (Reĝa Alteco), Gotenburgo.
Magazino por kulturo kaj plezuro
Bonvolu viziti nian retpaĝon:
www.esperanto-gbg.org
Enhavo
Pri Ora Ĵurnalo
Ora Ĵurnalo estas eldonata de Esperanto-Societo de Gotenburgo por subteni la esperantobibliotekon en Stannum, Östadsvägen 68.
Redaktantoj: Siv Burell, 070-721 34 79, siv.burell@gmail.com kaj Ingegerd Granat,
073-502 53 32, ingegerd.granat@gmail.com. Fina paĝaranĝo: Andreas Nordström, arendsian@hotmail.com.
Limdato por manuskriptoj estas la 1:a en ĉiu monato. Ni deziras kontribuaĵojn pri kulturo, naturo, lingvo, vivstilo, sano, manĝaĵo kaj rakontoj en diversaj temoj.
Inga Johanson trovis en Youtube interesan filmon pri Esperanto en la portugala, sed facile sekvebla ankaŭ se vi ne scias la portugalan:
QUAL LÍNGUA HITLER PROIBIU? www.youtube.com/watch?v=wD0T2yJWieE
Espeporko meditas
    / Siv
Aŭtunaj hajkoj
En la aŭtuna blovado
barelo ruliĝas
sen fundo
Buson
Sur la vojo
mi piediras sola
en la aŭtuna vespero
Bashō
Reĝino Kristina ekokupis Gotenburgon
De Ingegerd Granat
Estis komence de septembro 2024 ke la bona ferskulptaĵo de Per Josephson estis solene inaŭgurita. Kristina en la klasika bildo, sidanta sur galopanta ĉevalo kun sia glavo en plena svingo, fariĝis fera statuo meze de la ŝtuparo de Glader, de Kungshöjd malsupren al Rosenlund. Rustruĝa kreaĵo kun tre, tre plata formo rajdas la reĝinon denove. Sed kiu ŝi estis tiam, tiu ĉi ”Potenca virino”?
Do, ŝi estis la unua reganta reĝino de Svedio ekde la mezepoko kaj ŝi estis kaj restis nekutima dum sia tuta vivo. Ŝi estis la kvara infano en grupo de gefratoj, kie la aliaj infanoj mortis. Nun oni atendis princon kaj heredonton de la trono. Komence ili pensis, ke ĝi estas knabo, sed kiam la reĝino Maria Eleonora eksciis, ke ĝi estas knabino, ŝi nervoziĝis. Sed reĝo Gustaf II Adolf diris nur: ”Ŝi estos ruza, ĉar ŝi trompis nin ĉiujn!”
Kristina restis la knabino de paĉjo kaj, kiel li, alkutimiĝis al kugloj kaj pulvo. Ŝi aplaŭdis kiam knalis.
Kristina estis nur sesjara, kiam ŝia patro pereis en la nebuloj de Lützen. Reĝino Maria Eleonora funebris kaj Kristina legis kaj studis kun bonaj rezultoj kaj ĉiuj ĉirkaŭe, precipe ŝiaj instruistoj, miris.
Ŝi estis, laŭ la hodiaŭaj normoj, ”knaba knabino” kaj ŝi abomenis ĉiujn inajn taskojn, ne interesiĝis pri vestaĵoj kaj beleco. Ŝi vestis sin malstrikte kaj senĝene kaj ŝi blasfemis kiel la plej malbona stalknabo. Kiam ŝi fariĝis 18, ŝi komencis regi. Kaj ŝi akiris brilan kortegon, kun artaj trezoroj, bibliotekoj, muziko kaj teatro, kiajn neniu vidis. Ŝi invitis la klerajn virojn de Eŭropo, filozofojn, historiistojn kaj sciencistojn, ŝi sidis en unuhoraj konversacioj kun ĉiu el siaj gastoj. Ŝi estis tre scivolema kaj volis scii ĉion.
Ŝi tute ne interesiĝis pri edziĝo, nek volis daŭre esti reĝino. Ŝi volis abdiki, kaj eĉ pli malbone, ŝi iĝis katoliko! Ŝi instigis sian kuzon Karl Gustav por sukcedi ŝin, li, kiu iĝis Karl X Gustav kaj mortis pro pneŭmonito la 13an de februaro 1660 en Gotenburgo, iom pli ol 37-jaraĝa.
Nu, kun granda ekscito ŝi forlasas Svedion kaj estas bone akceptita sub triumfaj formoj. Ŝi estis akceptita kun huraoj kaj kanonsalutoj kaj portita al Baziliko de Sankta Petro, kie la Papo respekte bonvenigis ŝin.
… kaj kio okazis poste, ni eble rakontos al vi alian fojon…
Ĉiukaze ŝi finfine venis al Gotenburgo kaj ĉiuj rajtas iri al Gladers Trappor por viziti ŝin kaj tiam vi povas preterpasi la Ĉas-kastelon de reĝino Kristina, kiu situas en Otterhällan kaj tiam vi faros pli ol ŝi faris en ĉi tiu loko en sia vivo.
Drottning Kristina har intagit Göteborg
av Ingegerd Granat
Det var i början september 2024 som Per Josephsons fina järnskulptur invigdes under högtidliga former. Kristina på den klassiska bilden, sittande på en stegrande häst med värjan i högsta hugg, har blivit en järnstaty i mitten på Gladers trappor uppifrån Kungshöjd ner till Rosenlund. En roströd skapelse med en mycket, mycket platt form rider drottningen på nytt. Men vem var hon då, denna ”Mäktiga kvinna”?
Jo, hon var Sveriges första regerande drottning sedan medeltiden och hon var och förblev ovanlig livet igenom. Hon var fjärde barnet i en syskonskara där de andra barnen dog. Nu förväntade man sig en prins och arvinge till tronen. Allra först trodde man att det var en pojke men när drottning Maria Eleonora konstaterade att det var en flicka blev hon nervös. Men kung Gustaf II Adolf sa bara: ”Hon kommer att bli slug, för hon har lurat oss alla!”
Kristina förblev en pappas flicka och liksom honom vande sig vid kulor och krut. Hon klappade i händerna när det small.
Kristina var bara sex år när fadern omkom i dimmorna i Lutzen. Drottning Maria Eleonora sörjde och Kristina läste och studerade med gott resultat och man förundrade sig runt omkring, särskilt hennes lärare.
Hon var, om man skall räkna med dagens mått, en ”pojkflicka” och hon avskydde alla kvinnliga sysslor, var inte intresserad av kläder och skönhet. Hon klädde sig löst och ledigt och hon svor som den värsta stalldräng. När hon fyllde 18 år började hon regera. Och hon skaffade ett lysande hov, med konstskatter, bibliotek, musik och teater som ingen sett maken till. Hon bjöd in Europas lärda män, filosofer, historiker och vetenskapsmän, hon satt i timslånga samtal med var och en av sina gäster. Hon var mycket vetgirig och ville veta allt.
La Drottning Kristinas jaktslott – Ĉaskastelo de reĝino Kristina.
Gifta sig var hon inte alls intresserad av och hon ville inte heller fortsätta att vara drottning. Hon ville abdikera, och än värre blev hon katolik! Hon drev igenom att kusinen Karl Gustav skulle efterträda henne, han som blev Karl X Gustav som dog av lunginflamation den 13 februari 1660 i Göteborg, drygt 37 år gammal.
Nåväl, med stor uppståndelse lämnar hon Sverige och blir väl mottagen under triumfatoriska former. Hon togs emot med jubel och kanonsaluter och fördes till Peterskyrkan där påven vördnadsfullt välkomnade henne.
…och hur det gick sedan, det berättar vi kanske en annan gång …
I alla fall har hon till slut kommit till Göteborg och det står var och en fritt att gå till Gladers Trappor och besöka henne och sedan kan man gå förbi Drottning Kristinas Jaktslott som ligger vid Otterhällan och då har man gjort mer än hon gjorde på denna plats i sin levnads tid.
La librofoiro en Gotenburgo 26–29 septembro 2024
Membroj de la Esperanto-Societo de Gotenburgo dum multaj jaroj deĵoris en budeto. Neniam antaŭe mi spertis, ke estis tiom da vizitantoj. La plejparto troviĝis sur la baza, komerca etaĝo. Feliĉe nia budeto staris sur la foirejo de mondliteraturo, en la unua etaĝo, kie la idealistaj societoj havis lokojn. La bruo tie oni povis elteni. Ĉi-jare mi ne vidis tiom da policistoj, kiel en 2023, sed la aro de gardistoj estis granda. (Impresoj de Siv.)
La temoj de la foiro estis Sapmi kaj la Spaco. Sapmi estas la nomo de la regiono, kies nomon la sameoj ŝatas uzi anstataŭ la antaŭa nomo Laplando. Ni kutime pensas ke la vestaĵo de sapmianoj estas blua kun dekoracioj en ruĝa, verda kaj flava koloroj. Tamen tiu vestaĵo povas esti tro varma somere. Sur la bildo Zakia interparolas kun virino en somera samea vestaĵo.
Multajn simbolojn kaj emblemojn ni vidis. Jen knabino kun la pentraĵo, kiu simbolu pacon, amikecon kaj multajn aliajn positivajn ecojn. Ŝia nomo estas Frida. Mankis nur la esperanta stelo, sed ŝi tamen interesiĝis pri Esperanto.
Ni estis 13 personoj, kiuj deĵoris, ofte du samtempe, foje eĉ pliaj. Nuntempe ne multaj eksponantoj ofertas bombonojn kiel en malnovaj tempoj. Do la bombonoj, kun fiksitaj plastokovritaj esperantaj frazoj kun sveda teksto sur la alia flanko, logis multajn. Laŭtlegi kaj memori almenaŭ unu esperantan frazon amuzis multajn.
Inter la esperantistoj troviĝis kelkaj novaj homoj, el kiuj kelkaj spertis la esperantan ”budetan kulturon” por la unua fojo. Leif Nordenstorm konatiĝis kun unu el ili, kun Fredrik.
Winnie la Pu – ludilo kaj libro – troviĝas inter libroj kun diversaj temoj kaj por diversaj celgrupoj.
Fredrik kaj Jesper.
Helén interparolante kun vizitanto.
Janne montras la novan broŝuron al vizitanto.
Por la venonta librofoiro ni devas havi broŝurojn pri Esperanto en la angla. Venis homoj por kiuj nur la angla funkciis. Vere estis internacia etoso!   /Siv
Hare Krishna en Partille, najbara komunumo de Gotenburgo
de Ingegerd Granat
Gotenburgo havas plurajn najbarajn municipojn, sed la limoj inter Gotenburgo kaj ili estas sufiĉe malklaraj. Estas multe, kio estas kaj interesa, kultura, kaj vidinda en ĉiuj ĉi municipoj, kaj tial ni haltas en Partille ĉi-foje kaj faras viziton al Villa Porthälla ĉe Paradisvägen.
”Hare Krishna” en Partille
Ĉu vi iam sopiris al la ”Paradizo” en viaj senesperaj momentoj?
Tiukaze mi povas anonci, ke estas vera ”Paradizo” tuj ekster Gotenburgo, nome en Partille. Pli precize, ĝi estas kontraŭ la montoj Ulvåsberget kaj Kikåsberget, proksime de la malnova stacidomo de Partille.
En ”Paradizo”, Vilao Porthälla ankaŭ estis konstruita kaj portas ekscitan historion.
Kiam oni staras ĉe la trajnhaltejo de Partille proksime al Säveån kaj rigardas la monton norde, oni povas vidi belege konstruitan, grizan amason da ŝtonoj kun iom specialaj formoj, pintajn, grandajn fenestrojn, preskaŭ preĝejajn fenestrojn.
Do, kio estas ĉi tio?
Nu, ĝi estas tio, kion oni nomas kopio de malnova germana kastelfasado, laŭflankanta germanstilan patrician vilaon. Estis la kemiisto Ernst Harbeck kiu volis konstrui. Lia edzino sopiris iri hejmen al Germanio kaj tial li starigis ĉi tiun kulison alte sur la monto. Estis por ke ŝi povu sidi tie kaj rigardi super Partille kaj la ĉirkaŭaĵo. La majesta patricia vilao apude konsistas el 14–18 ĉambroj. Estis li mem, lia edzino kaj filino, kiuj havis ĉi tiujn ĉambrojn.
La konstruaĵo estis tro multekosta por la familio de Harbeck kaj la posedaĵo estis vendita en 1930.
En la malfruaj 1950-aj jaroj, Kurt Persson subskribis la aĉetkontrakton, la viro kiu inventis la elektran necesejon, kiu iĝis fiasko kaj kiu ankaŭ preferis vivi vivon de lukso. Li estis tiu, kiu posedis la solan Rolls Royce de Partille kaj kredis ke ĉiu devus posedi tian aŭton. Li poste translokiĝis al Hispanio kun manekeno por kiu li forlasis sian edzinon.
Nun estis tempo por ”ekskluziva vira klubo” preni sian lokon post kiam la konstruaĵo kaj la fono estis malplenaj kaj senhomaj dum kelkaj jaroj. Tamen, tio venis al fino kiam la polico sturmis la lokon per forta trupo de 50 policanoj la 18an de oktobro 1972. La rezulto estis ke kvin viroj estis akuzitaj pro grava prostituperado kaj vendado de ebriigaĵoj kaj ankaŭ profitanta el la prostituado de 18 virinoj.
Do, pli ĉiela agado entranslokiĝis fine de la 1970-aj jaroj kaj tie havis sian templon. Multfoje oni povis vidi la monaĥojn en siaj fajroflavaj monaĥaj kapuĉoj kun ŝnuro ligita ĉirkaŭ la ventro kaj nudaj piedoj en sandaloj, malsupre en la centro de Partille.
Meze de la 1980-aj jaroj, firmao aĉetis la domon, kies komisiinto prizorgos plurajn firmaojn, kiuj faris sian malglatan vojon al la krutaĵo de ruino.
Post 2013, la urba loĝejperanta kompanio transprenas kaj pagas 9,5 milionojn da kronoj. Ĝi estos apartamentoj. Multaj luantoj pensas, ke estas agrable vivi en ĉi tiu speciala loko. La domo estas hodiaŭ Q-markita* kaj devas esti pritraktata zorge. Se vi loĝas kaj faras karieron en Porthälla, oni ja loĝas en paradizo!
*) Signifas ke ĝi estas kultura valoraĵo.
Hare Krishna i Partille, Göteborgs grannkommun
av Ingegerd Granat
Göteborg har flera grannkommuner, och gränserna är ganska suddiga mellan Göteborg och dem. Det finns mycket i som är både intressant, kulturellt och sevärt i alla dessa kommuner och därför gör vi ett nedslag i Partille denna gång och gör ett besök vid Villa Porthälla på Paradisvägen.
Hare Krishna i Partille
Har du någonsin längtat till ”Paradiset” i dina hopplösa stunder?
I så fall kan jag meddela att det finns ett riktigt ”Paradiset” strax utanför Göteborg, nämligen i Partille. Närmare bestämt ligger det upp emot Ulvåsberget och Kikåsberget nära Partille gamla station.
I ”Paradiset” byggdes också Villa Porthälla som bär på en spännande historia.
När man står vid Partille station och Säveån och tittar uppåt berget i norr kan man se en präktigt byggd, grå stenhög med lite speciella former, spetsiga, stora fönster, nästan kyrkfönster.
Vad är nu detta?
Jo, det är vad man brukar kalla en replika på en gammal tysk borgfasad som flankerar en patriciervilla i tysk stil. Det var kemisten Ernst Harbeck som ville bygga. Hans hustru längtade hem till Tyskland och därför lät han uppföra denna kuliss högt uppe på berget. Det var för att hon skulle kunna sitta där och titta ut över Partille med omnejd. Den ståtliga patriciervillan intill består av 14–18 rum. Det var han själv, frun och dottern som hade dessa rum.
Bygget blev för dyrt för familjen Harbeck och egendomen såldes år 1930.
I slutet av 1950-talet skrev Kurt Persson på köpekontraktet, mannen som uppfann den elektriska toalettstolen som blev ett fiasko och dessutom föredrog han att leva ett lyxliv. Det var han som ägde Partilles enda Rolls Royce och ansåg att alla borde äga en sådan bil. Sedermera flyttade han till Spanien tillsammans med en mannekäng som han lämnat sin fru för.
Sedan blev det dags för en ”exklusiv herrklubb” att ta plats efter att byggnaden och kulissen stått tom och öde några år. Detta tog dock en ända med att polisen stormade in med en 50 man stark polisstyrka den 18:e oktober 1972. Detta slutade med att fem män blev åtalade för grovt koppleri och rusdrycksförsäljning och även att ha tjänat på 18 kvinnors prostitution.
Så flyttade då en mer himmelsk verksamhet in i slutet på 1970-talet och hade sitt tempel där. Många gånger kunde man se munkarna i sina brandgula munkkåpor med ett rep knutet runtom magen och bara fötter i sandaler, nere i Partille centrum.
I mitten av 1980-talet är det ett företag som köper huset vars huvudman kommer att driva flera företag som gick sin knaggliga väg mot ruinens brant.
Efter 2013 tar det kommunala bostadsbolaget över och betalar 9,5 miljoner kronor. Det blir bostäder och många hyresgäster tycker att det är fint att bo på detta speciella ställe. Huset är idag Q-märkt och skall hanteras varsamt. Bor man där har man kommit sig upp i Porthälla, man bor ju i paradiset!
Internacia tago de Paco
En la kunvenoj de Esperanto-Societo de Gotenburgo ni diskutas artikolojn, kiujn UEA publikigas por diskuto. La retejo de UEA, uea.facila.org, enhavas artikolojn en simpla Esperanto.
La pasintan Esperanto-Sabaton, la 21-an de septembro, ni legis la interesan artikolon pri la Internacia Tago de Paco verkita de Humphrey Tonkin. Ni ne volas reteni ĉi tiun tekston de vi.
/Paul de Beurs, esperanto-instruisto
La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. En tiu tago ĉiujare, UN (Unuiĝintaj Nacioj) aparte atentigas, ke paco estas la fundamento de internacia kunlaboro. Sen paca situacio, ne eblas kunlaboro inter la diversaj ŝtatoj. Sen tiu kunlaboro, ne eblas plani la estontecon, ne eblas krei kaj realigi projektojn por daŭripova evoluigo; ne eblas krei kaj ĝui mondon en kiu regas bazaj juraj principoj komunaj al ĉiuj landoj.
En multaj partoj de la mondo regas konfliktoj. La nombro de lokaj kaj regionaj militoj eĉ kreskas en la nuna tempo. Rezulte, pli da homoj devas migri – interne de la propraj landoj, sed ankaŭ al aliaj landoj.
UN kalkulas, ke nuntempe pli ol cent dudek milionoj da homoj (pli ol iam ajn en la historio!) ne plu loĝas tie, kie ili normale loĝus. Oni forpelis ilin aŭ ili mem elektis migri el siaj hejmoj, ĉar la lokaj kondiĉoj estas tiel malfacilaj, ke ili fuĝis al aliaj regionoj aŭ landoj. Tie ili bezonas loĝejojn, vivrimedojn, edukadon por siaj infanoj, san-servojn kaj simile. Necesas mono kaj aliaj rimedoj por subteni ilin. Tiuj rimedoj estus pli bone uzataj por solvi la problemojn, kiuj devigis ilin fuĝi.
Ofte ili ne parolas la lingvojn de la regionoj aŭ landoj, al kiuj ili fuĝas. Eĉ kompreni iliajn bezonojn estas do malfacile.
Se regus paco kaj bonaj servoj en iliaj landoj, ili ne devus fuĝi. Ni devus memori tion tra 365 tagoj jare, sed tion ni ne faras. Tial ekzistas speciala Tago de Paco: por atentigi pri tiuj, kiuj estas tro ofte forgesataj.
UN argumentas, ke paco povas ekesti plej facile, kie ekzistas konfido: la preteco de unu grupo de homoj, aŭ unu lando, fidi pri la bonaj intencoj de aliaj grupoj aŭ aliaj landoj. Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN anoncis, ke la jaro 2025 estu nomata Jaro de Paco kaj Konfido. Ĉu eblos konvinki la gvidantojn de la diversaj landoj meti flanken siajn malkonsentojn kaj kunlabori por atingi komunajn celojn? Ni kunlaboru por tio, ke la diversaj landoj komprenu kaj praktiku tiun bazan principon.
Unu afero, kiu helpus (ĉu ne?) estus Esperanto, la paca lingvo kun pacaj celoj. Por ni parolantoj de Esperanto, la 21-a de septembro estu ne nur la tago de paco, sed ankaŭ memorigo ke ĉiu tago estu tago de paco, konfido kaj kunlaboro.
Humphrey Tonkin
KELI-kongreso en Vác, Hungario 2024
KELI signifas Kristana Esperantista Ligo Internacia.
Agneta Järlström raportas pri la kongreso.
La partoprenantoj en la Episkopa Palaco dum marda ekskurso.
Hungario havas limojn al Slovakio, Ukrainio, Rumanio, Serbio, Kroatio, Slovenio kaj Aŭstrio. Hungario havas 10 milionojn da loĝantoj kaj en grandurbo Budapeŝto loĝas 2,5 milionoj da personoj.
Nia kongresa urbo estis Vác, kiu situas 40 kilometrojn norde de Budapeŝto. La plej multaj hungaroj apartenas al la romkatolika eklezio.
La trian de aŭgusto mi kaj Margareta Andersson, el Gotenburgo, iris per aviadilo de Arlanda al Belgrad. Ni atendis kaj atendis kaj la aviadilo ekflugis unu kaj duona horojn malfrue. Pro tio ni maltrafis la aviadilon de Belgrad al Budapest.
Ni estis ĉirkaŭ 50 personoj, kiuj maltrafis niajn aviadilojn, kaj por ni oni veturigis nin per aŭtobuso, 15 minutojn, al bona hotelo, nomata ”Crown Plaza”. Tie ni ricevis vespermanĝon kaj matenmanĝon kaj ni ankaŭ naĝis en naĝbaseno tie. Apud la lito staris ujo de lavendo, kiun ni povis spruĉi sur la kuseno por pli bone endormiĝi! Ni alvenis al Budapeŝto 24 horojn malfruaj kaj pro tio Bengt Olof ne atendis nin je la flug-haveno kaj ni devis mem trovi la vojon de la flug-haveno ĝis Vác. Ni trovis lokon kie mi povis aĉeti biletojn al aŭtobuso de la flughaveno al metroo. De tiu metroo al alia ĝis la stacidomo, kie ni povis iri per loka trajno al Vác. Pensiuloj vojaĝas senpage. Kiam ni trovis la aŭtobuson kaj eksidis Margareta demandis min: Kie estas via violono? Ni tuj eliris la aŭtobuson kaj mi reiris al la loko, kie mi aĉetis biletojn kaj mia violono restis tie! Ni prenis aŭtobuson kaj poste metroon al stacidomo por loka trajno al Vác. Mi ne sukcesis aĉeti bileton por la trajno en la aparato kun teksto nur hungare! En la trajno mi rakontis al la servistino, ke mi ne povis aĉeti bileton, sed ŝi nur skuis la kapon kaj preterpasis! La trajno estis tre moderna, sed la reloj ne estis protektitaj per bariloj.
Agnes, la edzino de Bengt Olof Åradsson, venis al la stacidomo per sia aŭto kaj veturigis nin al nia kongresejo, La Katolika altlernejo Vilmos Apor. Post la vespermanĝo estis interkona vespero numero 2. Agnes faris demandojn, ekzemple kiu rajdis kamelon, kiu havis nepojn ktp. Ni finis per vesperpreĝo.
Lunde estis promeno en Vác kun ĉiĉerono. Oni renovigis la Basilikon, pro tio ni ne povis eniri ĝin. Reĝo Matiaso 1443–1490 ŝatis resti en Vác kaj la urbo havis sian oran epokon en tiu tempo. Turkoj detruis la urbon kaj la kastelon komplete en 1684. Pli postaj epokoj kaj la konstruantaj episkopoj de Vác alportis leviĝon al grandurbo, kiu estis preskaŭ renovigita por la vizito 1764 de Maria Theresia. Ŝi vivis inter 1717 kaj 1780 kaj estis reĝino de la Habsburgoj kaj ankaŭ reĝo de Hungario. La Triumfa Arko estis konstruita kiel honoro al ŝi. Maria Teresia ŝatis promeni ĉe la bordo de Danubo kaj esti en la urbo. Ŝi ankaŭ naskis 13 infanojn!
Posttagmeze estis pluraj prelegoj, i.a. de Teresia el Pollando, kiu rakontis pri arto de polaj paper-eltondaĵoj.
Marde ni vizitis la Episkopan palacon. Nia manĝejo estis apud ĝi kaj ĝi apartenis al la palaco. Ni faris grupfoton tie. En la kelo, du etaĝoj sube, oni antaŭe konservis vinon. Ekster la palaco oni verŝis la vinon tra funelo malsupren al grandaj ujoj en la kelo.
Posttagmeze Margareta prelegis pri sanktulino Brigito (vidu Ora Ĵurnalo 75) kaj Bengt Olof prelegis pri la Sveda vilaĝo en Ukrainio. Francino prelegis pri la Komunumo en Taizé, Francio. En Taizé kolektiĝas precipe gejunuloj por, dum simplaj kondiĉoj, kanti kaj havi diservojn.
Merkrede ni faris tuttagan ekskurson al la Botanika ĝardeno ekster Vác. La riĉulo Sandor Vigyazo, kiu vivis 1825–1921, aĉetis en 1871 bienon kaj tie kreis la ĝardenon. Li mortis en 1921, 96-jaraĝa kaj donacis sian grandan riĉaĵon al la Hungara Scienca akademio. La dua mondmilito kaŭzis teruran detruon en la Botanika ĝardeno. En 1952 la Akademio rekonstruis la ĝardenon, kiu havas la plej riĉan kolekton de vivantaj plantoj en Hungario.
La planto lotuso, sur la bildo, estas invadema kaj elkreskas tro vaste. Nia gvidantisto, Erzebet Frater, biologo kaj botanisto, speciale studis kiuj plantoj estas menciita en la Biblio. Ni vidis planton, arundon, kiu kreskis tre rekte kaj pro tiu oni uzis ĝin por mezuri longecon. Alia planto, karobujo, havas semojn en la ŝelo, kiuj havas egalan pezon kaj pro tiu oni uzis ilin por pesi. La vorto karato venas de la planto karobujo. Unu karato estas 0,2 gramoj.
En la vespero Agnes prelegis pri kiam ŝi kaj ŝia filo iradis sur la vojo de Sankta Olav. La pilgrima vojo estas inter Sundsvall (Svedio) kaj Trondheim (Norvegio). Mi pensas ili iris pli ol 25 tagojn.
Jaŭde estis la jarkunveno de KELI kaj diservo.
Vespere ni havis Biblian rondon. Agnes preparis paperetojn sur tablo kaj ni ĉiuj povis elekti unu papereton kaj altlegi la verson el la Biblio.
Vendrede ni faris tuttagan ekskurson al Virsegrad. Ni promenis al la ŝiphaltejo kaj per ŝipo sur Danubo ĝis Virsegrad, kie ni vizitis la Kastelon kaj la Turon de Salomon. En mezepoko ĝi havis grandan reprezentan rolon. La turkoj detruis la kastelon en 1685 kaj en la sekvaj jarcentoj pro la fortoj de naturo, ĝi pereis. Komence de 2017 la kastelo estis renovigita kiel parto de la Nacia Kastelo.
Ekster la granda Turo de Salomono ni rigardis spektaklon. Kelkaj en la publiko elektiĝis kiel reĝo, reĝino, princo kaj princino. La princo faris ion malbonan kaj pro tiu li havis punon, li devis sidi dum la tuta spektaklo en seĝo de najloj!
Oni uzis pafarkon, arbaleston, lancon.
Agnes tradukas ĉe la spektaklo apud la Turo.
Ni finis la tagon kun Aŭdiŭa vespero. Inter alie Magnus Sundman kaj mi muzikis kune.
Sabate tuj post la matenmanĝo Bengt Olof ŝoforis nin al la stacidomo. Ni ŝanĝis aeroplanon en Varsovio kaj tie manĝis bongustan manĝaĵon.
Espoir Kasati en Aŭstrio
Pri la daŭrigado de la vojaĝo en Eŭropo
Alfred Heiligenbrunner skribas
Espoir Kasati en Schloss Hof.
Vizito el Afriko
En la unua semajno de septembro, la aŭstraj esperantistoj havis la honoron akcepti specialan gaston: Espoir Kasati el Afriko. Dum sia unusemajna restado, Kasati esploris ne nur Aŭstrion, sed ankaŭ Slovakion. En Vieno, Graz kaj Bratislavo, li renkontiĝis kun lokaj esperantistoj, kun kiuj li dividis siajn spertojn kaj pensojn pri la movado en Afriko. Krom la urboj, Kasati ankaŭ trovis tempon por viziti imponajn historiajn lokojn kiel Schloss Hof kaj la trankvilan regionon de Lassee. Lia vizito ne nur fortigis la ligojn inter kontinentoj, sed ankaŭ inspiris lokajn esperantistojn per nova energio kaj entuziasmo.
Espoir Kasati kun Vienaj esperantistoj antaŭ Belvedere, Vieno, 2024-08-31.
Alfred Heiligenbrunner sin prezentas
Ĉar estas la unua fojo ke Alfred Heiligenbrunner skribas rekte por Ora Ĵurnalo, mi petis lin skribi pri si mem. Rapide mi ricevis la malsupran tekzston la saman tagon. Alfred diris ke li havis helpanton – Chat GPT. Bona ideo …. oni ne devas skribi pri si mem. ”Mi estas ”… k.t.p. sed anstataŭe Chat GPT skribas ”li estas”. Vi povas legi pli pri Esperanto en Aŭstrio per la hejmpaĝo: esperanto.at.   / Siv
Jen la teksto:
Alfred Heiligenbrunner estas homo kun interesa kaj multfaceta vivo. Li studis matematikon, kio formis solidan bazon por lia kariero kiel programisto kaj datum-analizanto en asekura entrepreno. En sia profesio, li uzas sian scion por analizi kompleksajn datumojn kaj solvi problemojn en la kampo de asekuroj.
Krom sia profesia vivo, Alfred estas granda ŝatanto de katoj, kvankam en la momento li prizorgas nur unu katon en sia hejmo. Li loĝas en vilaĝo proksime de Vieno, kie li trovas trankvilon kaj inspiron por sia ĉiutaga vivo.
Ekde 1979, Alfred adoptis vegetaran dieton, kaj en la lastaj jaroj li transiris pli kaj pli al vegana vivmaniero, fokusante al sano kaj etiko. Li ankaŭ havas longan historion de partopreno en la Esperanta movado, ekde kiam li unuafoje kontaktis esperantistojn en 1987. Tiu ligo al la internacia lingvo kaj komunumo alportas al li senton de tutmonda konektiĝo kaj amikeco.
Alfred Heiligenbrunner ankaŭ aktivas en la Esperanto-movado, kie li ekde 2017 kunlaboras en la estraro de la Aŭstria Esperanto-Federacio. Liaj ĉefaj taskoj tie inkluzivas komunikadon kaj organizadon, per kiuj li kontribuas al la disvastigo kaj subteno de Esperanto en Aŭstrio. Lia sindediĉo al la movado, kune kun lia longdaŭra sperto kiel esperantisto, faras lin valora membro de la teamo, kiu antaŭenigas la lingvon kaj la komunumon.
Mi ankaŭ petis foton kaj Alfred sendis grupfoton, kiu montras lin en la mezo de komunumo de esperantistoj el Slovakio:
Koran dankon Alfred, pro via kontribuo al Ora Ĵurnalo …, kaj eble mi ankaŭ devas sendi dankon al Chat-GPT?
Ne forgesu spekti la hejmpaĝon de la Aŭstria Esperanto-Federacio: esperanto.at
  / Siv
Afrikano rigardas Eŭropon
Espoir Kasati sendis leteron al siaj gastigantoj en Svedio, Litovio kaj Aŭstrio. Li permesis al Ora Ĵurnalo publikigi ĝin. Mi plusendas lian leteron al vi, preskaŭ sen forprenoj. Espoir aprobis ĝin.
[…] dankon pro viaj tre trafaj rakontoj, leginte ilin mi resentas mian ĉeeston en Eŭropo.
Ja estas tre memorinda mia gastado en viaj hejmoj. Fakte en Gotenburgo mi ne longe restis, sed ĝuis mian unutagan promenadon tra tiu pitoreska urbo, ĝojis tre.
Miaflanke, ne eblas resumi ĉion, ĉar ĉiu vizito en ĉiu lando kaj loko lasis en mia memoro io ne forgesebla.
Mi havis la okazon persone ekkoni vin, mia revo realiĝis!
Svedio – Litovio – Aŭstrio, bela sperto.
Mi multe lernis de vi kaj de viaj landoj. Nature mi estas babilema, ridetema, scivolema, foje mirema sen elmontri mian miremon! Mi kredas, ke mi estis la unua plej feliĉa afrikano, kiu sian unuan fojon eniris Eŭropon.
En Aŭstrio kun Alfred estis iom malsimile! Alfred estis por mi esplorenda mistero en la unuaj tagoj. Mi bezonis horojn por kompreni kiel ĉio funkcias ĉe li, kompreneble ĉar Siv kaj Vida jam lertas pri infanoj!
Sed ĉe Alfred Heiligenbrunner en Aŭstrio mi lernis ankaŭ multon, liaj du–tri vortoj lasis al mi scivolema, tiel ke poste mi pliesploris kaj lernis multege pli. Li organizis bonajn ekskursojn en Aŭstrio, treege ĝojigis min nia vizito al ĉevalkonkurso, mi neniam vidis tion ĉar ĉevaloj raras ĉe ni. Mi dum tuta semajno vivis vegane kaj kiel bonega patro, li enpakis manĝaĵon por mi kiel vojaĝomanĝon. Manĝis parton en la flughaveno en Vieno kaj lastan parton en Adisabebo antaŭ forflugo al Lubumbashi. Nun hejme mi gardas ĵaluze la veganan saketon kaj la plastan teleron el Aŭstrio.
Mi diru nur dankon pro ĉio, mi ĝojis kaj ŝatis mian viziton.
Porinforme: se ĉio iros glate, eble venontjare en Septembro mi estos en Germanio!
Amike,
Espoir Ngoma Kasati
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI
Vida Kulikauskiene, prezidantino de Paneveĵisa Esperanto klubo ”Revo” en Litiovio (vaikuku@gmail.com) :
Mi ĝojas, ke Espoir plaĉis al vi. Ankaŭ mi ĝuis komunikadon kun li. Li restigis impreson de edukita, inteligenta kaj saĝa persono. Do, mi vere ĝojas, ke vivo permesis ekkoni lin kaj pere de li iom konatiĝi kun Afriko.
Jes, Espoir vere gastis en Litovio la plej longe kompare kun Svedio kaj Aŭstrio: eĉ dum du semajnoj li restis en nia lando!
Li ĝojis partoprenon en IJK, kiu kunigis junulojn el preskaŭ ĉiuj kontinentoj (mankis nur Aŭstralio).
Mi venis al la aranĝo nur por unu tago kaj havis eblecon iom sperti la regantan spiriton. Kaj ju pli longe mi estis tie, des pli multe al mi plaĉis! Regis vere amika atmosfero, junuloj komunikis volonte, malgraŭ aĝa diferenco.
Espoir montris siajn kapablojn ankaŭ en la kongreso: li prelegis pri Afriko kaj dum adiaŭa vespero kantis sur scenejo. Kiel li diris, estis la unua fojo de lia publika kantado, sed li vere sukcesis!
Sukcesis tiel, ke por fini la aranĝon estis elektita lia bonveniga kanto en la svahila, kiun oni ofte kantas en Afriko, kiam venas gastoj: https://youtu.be/lsVMJqT1eEc?si=ctMegamdK4F3XTaK
Kaj li instruis kanti tutan salonon! Estis vere amuze.
Jen la vortoj de la refreno, kiu estas kiel invit-dialogo:
Jambo,
Jambo bwana,
Habari gani?
Mzuri sana,
Wageni,
Mwakaribishwa,
Africa yetu,
Hakuna matata.
Saluton,
Saluton sinjoro,
Kiel vi fartas?
Tre bone.
Gasto,
Vi estas bonvena,
En Afriko (Eŭropo, Litovio, ktp.)
Forestas problemoj.
La saman kanton ni poste kantis ankaŭ en nia E-klubo ”Revo”, kiam Espoir gastis en Paneveĵis.
Dum lia posta restado en mia hejmo mi klopodis, ke Espoir ekkonu historion, naturon kaj, kompreneble, nuntempon de Litovio. Do, tutan semajnon ni vojaĝis, vizitis muzeojn, gravajn litovajn urbojn, belajn naturajn kaj historiajn lokojn.
Ni estis sur pluraj kastelmontoj, en historia muzeo ni spektis filmeton pri tio, kiel la montoj estis konstruataj. Ni vizitis subĉielan muzeon de ĉevalo, ĉar por litovoj la hejmbesto ĉiam estis ege grava. Espoir ekvidis kvar ĉefurbojn de Litovio: Kernave, Trakai, Vilnius kaj Kaŭnas, elprovis antikvan soldattrejnadon en la Muzeo de la viva historio’, vizitis lulilon de litovaj verkistoj regionon Anykŝĉiai, tie promenis ĉe kulminoj de arboj, vizitis la plej altan lignan skulptaĵon en la mondo (ĝi estas registrita en la libro de Guiness-rekordoj).
Ni ne povis eviti nuntempajn distraĵojn: ĉeeston en renversita, turniĝanta domoj, spektadon de 3D filmoj, ĉeeston en Iluzia kosmo.
Por Espoir tio estis novaĵoj kaj li tuj elpensis, ke tion eblus montri al ĉiuj konganoj.
Ni multege komunikis, do, mi havis eblecon konatiĝi kun maniero de lia pensado, lia personeco. Kaj al mi tre plaĉis lia matureco!
Espoir lernis multajn novaĵojn en lia vivo: eūropan manĝmanieron manĝi kelkfoje tage (en DR Kongo multaj manĝas nur unu foje tage), li spertis, ke en Eŭropo eblas fari monon el nenio (tiel li opiniis pri pagataj distraĵoj).
Li gustumis diversajn litovajn specialaĵojn kaj en mia hejmo kuiris afrikan pladon: fazeolon kun rizo. La plado estis tre bongusta kaj vere satiga!
Mi multe ŝercis, instruante konduton kaj litovajn vortojn. Laŭ opinio de Espoir, plej interese estas, ke en Litovio, same kiel en Afriko, ekzistas ”zebro”. Tamen diferenco estas tia, ke en Afriko neniu respektas ĝin, tiutempe en Litovio ĝi estas tre respektata (ni tiel nomas piedir-vojetojn surstrate). Al li plaĉis niaj ”ĝirafoj” (tiel ni nomas konstru-gruojn). Mi rakontis al li pri ”lango de serpento”, ”simiaj” pontoj ktp.
De mia flanko, mi ofte aŭdis kaj ekinteresiĝis pri la svahila lingvo. Du vortojn ni hejme tuj lernis: ’’simba’’ (leono) kaj ’’mamba’’ (krokodilo).
Ricevinte kiel donacon festan vestaĵon de afrikanino, mi konstatis, ke virinoj en Afriko vestas sin elegante kaj bele.
Ni adiaŭis kiel veraj familianoj.
Nun mi sentas, ke havas E-filon en Afriko.
Kaj, kiu scias, eble post unu jaro aperos ankaŭ afrikaj E-genepoj?! Ja Espoir ĵuste nun edziĝas!
Korajn salutojn, Vida
Aldono: Mankas priskribo de la impresoj pri Stokholmo kaj Dalekarlio kune kun la familio de Martin Strid, fare de Espoir, sed mankas tempo.   / Siv
Aŭtunaj tagoj en Savonio (Savolax)
de Saliko / Raita Pyhälä
Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kaj la E-klubo de urbo Iisalmi /svede Idensalmi/ aranĝis riĉan programon por la Aŭtunaj Tagoj (A.T) de EAF la 14an kaj 15an de septembro 2024 en la ”Alta Savonio”, kiel la regionon difinis G.Silfer en sia gratulo pro la 50-jariĝo de la Iisalmi E-klubo. G.Silfer kaj P.Martinelli siatempe loĝis en Iisalmi instruante lingvojn, i.a. Esperanton, en la Civitana Instituto. Ili amikiĝis kun loka kulturpersono Reino Eriksson, aŭtoro kaj rektoro en la Instituto.
Finninoj brazildevenaj.
Bedaŭrinde Eriksson jam junie grave malsaniĝis kaj ne povis partopreni en la jubilea aranĝo, sed gazet-eltondaĵojn pri lia forta agado oni povis vidi en la dosiero de la Iisalmi E-klubo, kune kun gratuloj kaj fotoj.
La evento A.T. kunvenigis kvardekon de finnaj esperantistoj, inter ili kelkaj devenintaj de aliaj landoj.
La distanco de Helsinko al Iisalmi estas pli ol 400 km. Multaj partoprenantoj tranoktis en la hotelo Golden Globe (Ora Kupolo), kiu antaŭe estis konata kiel Evakkokeskus (Kulturcentro por ortodoksa/karelia kulturo de la evakuitoj). En la 1940aj jaroj Finnlando devis evakui 420 000 civitanojn el la regiono perditaj en la paco post la 2a mondmilito. Komence en tiu Kulturcentro troviĝis ikonoj kaj miniaturaj modeloj pri ortodoksaj preĝejoj en Karelio.
Tion oni poste translokis en la ortodoksan muzeon Riisa en pli suda urbo Kuopio. Por la ora kupolo sur la tegmento de la Kulturcentro (nun hotelo) kareliaj virinoj dum jaroj klopodis kaj pagis vendante siajn bakitajn frandaĵojn. Sur la menuo de la hotelo daŭre troviĝas tradiciaj ”kareliaj pirogoj” kun rizo kaj ovaĵo sur maldika sekala panfolio.
Festomanĝo de esperantistoj en la Kulturdomo de Idensalmi.
La etoso en la restoracio, nomata Bizanta salono, estas ekzota. La murojn kovras imponaj religiaj pentraĵoj faritaj de greka artisto Dimitrios Andanopulos. Li uzis plurajn jarojn por eternigi en siaj bildoj la mensan mondon de ortodoksa karelia evakuito. La grandegan mozaikfenestron faris Viktor Nikitenko laŭ la stilo de la 19a jarcento. La nunaj hotelistoj elektis tablotukojn kaj kandelarojn konvenajn al la historia stilo kaj al la koloroj de la pentraĵoj. Manefaritajn ŝranketojn blank-orajn, luksajn fotelojn tegitajn de malhelruĝa ŝtofo kaj marmoron ili importis de Konstatinopolo (nun nomata Istanbulo). En la malgrandaj hotelĉambroj tiu stilo iom ĝenas, ĉar mankas spaco por tia lukso.
La programo de la A.T. inkludis ekskursojn: al bovinejo de juna entreprenisto, kiu kun siaj edzino, kvar infanoj kaj 210 bovinoj produktas laktaĵojn, alitage ekskurso al muzeo de la bierfarejo Olvi, kiu nuntempe produktas pli ol po 800 litrojn da biero por jaro, al la muzeo de la artistaj fratoj Halonen, kiuj iĝis pentristoj, skulptistoj, aktoro, kunkreskintaj en savonia pastora kulturfamilio en la 19a–20a jarcentoj, al la hejmregiona muzeo en Lapinlahti, al Naturmuzeo en Iisalmi. La parto ”Lappi” (genetivo Lapin) malkovras ke ”laponoj”, nun nomataj sameoj, loĝis en Savonio antaŭ la nuna tempo.
Osmo Buller kaj Jouko Lindstedt.
Post la Jubilea festomanĝo parolis Osmo Buller pri la ”neŭtraleco” de la Esperanto-movado, pri la milito en Ukrainio, pri paco kaj nia esperantista respondeco surbaze de Zamenhofaj ideoj.
Sekve oni prezentis gratulojn al la Iisalmi E-klubo kaj konatiĝis kun kelkaj ĝiaj libroj kaj memordosiero, interparolis kun sam-tablanoj kaj amikoj, fotadis ĝis komenciĝis la festa koncerto, kiu estis malferma al ĉiuj, ĉu esperantistoj aŭ ne. Fama finna kantelisto Timo Väänänen ludis diversajn kanteleojn kaj parolis pri ilia deveno.
Litova muzikisto Edgaras el la ensemblo Asorti, en flava vesto.
Litova muzikisto Edgaras violonludis, gitarludis, prezentis videojn, ekzemple pri la kongresoj de UEA en diversaj kontinentoj, li uzis la interreton ankaŭ por akompanigi sin per sia propra muziko antaŭe ie ludita.
Edgaras jam kiel knabeto violonludis en la Kongreso de UEA en Tampereo en 1995. Li estas filo de Jelena kaj Edvardas en la multlingva ensemblo Sepa & Asorti. Nek li nek la kantelisto Väänänen bezonis interpretiston, ĉar ili ambaŭ posedas Esperanton.
Jukka Pietiläinen kaj Kalle Kniivilä.
La Aŭtunaj Tagoj de EAF montris al la partoprenantoj kaj alia publiko riĉan esperantismon, kiu vivas eĉ je grandaj distancoj de metropoloj kaj ĉefurboj. Oni nur devas trovi ĝin.
Saliko, finna maljunulino esperantista
Esperanto en monda parlamento
La ekonomikisto, politikisto, eksparlamentano kaj eksvicprezidanto de la sveda Maldekstra Partio Johan Lönnroth estas multflanka homo. Kiam mi surpriziĝis, ke mankis lia nomo en listo de partoprenontoj en ekonomikhistoria renkontiĝo, li klarigis ke li okupiĝis pri romanverkado. Pasintjare li publikigis Världsguldet (La monda oro), la tria libro en trilogisimila serio.
Bildo: Bokus www.bokus.com
La libro konsistas ĉefe el fikciaj leteroj inter dudeko da homoj. Multo en la enhavo estas instruaj priskriboj de veraj okazintaĵoj kiel la hiperinflacio en Germanio post la unua mondmilito kaj la internacia sistemo de rilatoj inter valutoj ligita al la nomo Bretton Woods post la dua mondmilito.
Esperanto ludas rolon kaj estas ofte menciata kaj pridiskutata. Starigo kaj akceptigo de monda parlamento, PAM (mallongigo de Parlamento Mondo) estas ruĝa fadeno tra la libro. ”Merkel proponas esperanton kiel la oficialan lingvon de la monda parlamento” (p. 64). Tio kaŭzas diskutadon. Renkontiĝo en PAM estas dissendata per ”Retejo”.
Ankaŭ monda valuto estas pritraktata. Laŭ propono de la greko Varoufakis ĝia nomo simple estu mono, kaj ĝi estu kriptovaluto. Sed fine oni decidis, ke ĝi estu ligita al oro, tiel ke cent monoj egalu al unu gramo da oro. Kaj PAM fariĝis dua ĉambro de UN.
Konklude, la libro estas miksaĵo de realaj kaj fantaziaj elementoj. Legante ĝin, oni kaj lernas kaj amuziĝas.
Bo Sandelin
På svenska om esperanto
När Ludwik Zamenhof växte upp i den mångkulturella staden Bialystok på 1860-talet led han av att se hur ryssar, polacker, tyskar och judar bråkade med varandra. Han trodde att huvudskälet till motsättningarna var att de inte förstod varandra eftersom de talade olika språk, och han bestämde sig för att som vuxen råda bot på detta. År 1887, sedan han etablerat sig som ögonläkare i Warszawa, publicerade han under pseudonymen Esperanto en handbok i ett språk som han konstruerat själv i syfte att skapa ett neutralt och lättlärt andraspråk för människor i hela världen. (Text från Bokus på Internet.)
Man möts av ordet SLUTSÅLD, men Bo Sandelin meddelar, att boken finns på nätet, digitalt på: https://gupea.ub.gu.se/handle/2077/81487
Av Bo har vi fått ytterligare ett antal pappersböcker. Bra att ge som present till svensktalande föreläsare och andra, som visat stort intresse för esperantos historia.
För svenskspråkiga finns också Doktor Zamenhof och det internationella språket av Leif Nordenstorm och Christer Lörnemark. Den finns fortfarande som pappersbok på internet: www.esperanto-gbg.org/eldona
Baksidetexten: Esperanto lanserades 1887 och har använts som talspråk i över hundra år. Man kan använda esperanto till de mest skiftande ändamål: samtala läsa böcker och tidskrifter på esperanto, skriva brev och e-brev, chatta, SMS a, lyssna på esperantorock, m.m. Det finns esperantotalande i minst 115 länder. I denna bok presenteras språket esperanto och kulturen runt det, liksom esperantorörelsen: dess historia, något om dess organisationer och idéerna bakom rörelsen.   / Siv
Memoro de 2017, kiam ni inaŭguris la esperanto-bibliotekon en Stannum
La saman jaron Ora Ĵurnalo naskiĝis.
La komunuma ĉefkonsilisto Lill Jansson (plej maldekstre) tondis la verdan rubandon. Piroteknikaĵon ni ne bezonis, ĉar la ĉielo kontribuis. La ĉielo kontribuis per Fulmotondro.
Ingegerd faris teatraĵon pri la detektivo Ture Sventon. Mi rolulis Ture kun pipo kaj kruclinia ĉapelo kaj ŝi mem rolulis lian araban amikon Omar, portante la flugeblan tapiŝon.
La vespero finiĝis per manĝado de fastobulkoj ĉar ni volis imiti Ture Sventon, kies plej ŝatataj bulkoj kun la kafo ja estas fastobulkoj.
La plej bona amiko de homo de ĉiuj tempoj estas la hundo!
De Ingegerd Granat
Malgranda hundo: Chihuahua.
Mezgranda hundo: Cocker Spaniel.
Grandega hundo: St. Bernard.
Kaj kompreneble ni devas honori la hundon en la Hundotago kaj en ĉiuj aliaj tagoj, la tutan jaron!
Ĝi estas tre utila!
Kiu raso kaj vario ne gravas. Sed vi devas elekti vian rason laŭ kiu vi estas. Ne estas kulpo de la hundo, se ĝi alvenas en malĝusta medio kaj kun malĝustaj homoj.
Ĉi tiuj estas kelkaj agadoj en kiuj ĝi funkcias:
La polico
La dogano
Spurado de narkotaĵoj kaj dopaĵoj
Protekto kaj gardado
Gvidanto de blinduloj
Kompanio kaj kamarado
En sanservo en malsamaj partoj
Ĉasado kaj spurado
…kaj multe, multe pli.
Krome, ĝi estas amiko, kiu neniam trompas kaj ĉiam bonvenigas vin kvazaŭ vi estus reĝo.
Kio estus la mondo sen hundoj?
La hundo vere estas la plej bona amiko de homo!
Silvertärna – Arĝenta ŝterno
av Renate Säfström
Silvertärnan
av Göran Andersson, Mellby, Öland
För silvertärnan finns inget som måste göras,
ingen tidspress att hinna fram.
Flyger, flyttar, här och nu.
Bara en vågtopp i taget, en vågdal däremellan.
En distans, ett innanhav, en dag.
Lever, flyttar, här och nu.
Nur unu ondopinto unuope, unu ondovalo intertempe.
La arĝenta ŝterno
de Göran Andersson, Mellby, Oelando
Por la arĝenta ŝterno estas nenio farenda,
neniu tempa premo por atingi tien.
Flugas, migras, ĉi tie kaj nun.
Nur unu ondopinto unuope, unu ondovalo intertempe.
Distanco, interna maro, tago.
Vivas, migras, ĉi tie kaj nun.
El la Norvega Esperantisto
Dank' al Claude Rouget, la redaktoro de la Norvega Esperantisto, ni nun sendas nian revuon Ora Ĵurnalo al Norvegio kaj ricevas ilian revuon la Norvega Esperantisto. La enhavo estas riĉa kaj varia, foje en la norvega, foje en Esperanto kaj foje kun esperanta-norvega vortaro. Svedoj ja sufiĉe facile legas la norvegan. Tamen en la tabelo malsupre la nomoj de beroj ofte malsimilas.
Sameoj ja troviĝas kaj en Norvegio kaj en Svedio kaj la boacoj ne konas la limojn. / Siv
Esperantaj tagoj en Visingsö
Kun plezuro mi partoprenis esperantan aranĝon en la popolaltlernejo de la insuleto Visingsö en la lago Vättern. Renkontiĝis entute 25 aliĝintoj kun la celo lerni, praktiki kaj ĝui en agrabla etoso esperantan komunecon. For estis la iom tedaj membrokunsidoj pritraktantaj organizajn aferojn, kiuj prefere okazu per Zoom.
Vendredvespere la 7-an de junio ni komencis per interkona vespero kun multe da kantado sub gvido de nia eminenta muzikisto kaj instruisto Andreo Bach el Gdynia, Pollando.
Andreo Bach, Magnus Sundman, Christin Granat, Agneta Järlström.
Li ricevis subtenon de partoprenantaj talentoj kun diversaj muzikiloj, Christin Granat, Magnus Sundman, Agneta Järlström kaj Olof Pettersson. Ni aliaj faris nian plejeblon partopreni en la kantado.
La popolaltlernejo estas tute konvena por similaj renkontiĝoj. Ni loĝis en dometoj kun po 4 ĉambroj. Bongusta manĝo ne mankis. La restoracio funkciis en belega malnovstila domo en parko kie la kreskaĵoj floris. Komence de junio la naturo estas belega.
Sabate estis la ĉefa studtago. La studmaterialo, kiun ellaboris la familio Granat de la Gotenburga klubo, estis zorge preparita por faciligi lernadon de partoprenantoj kun tre varia lingvokono. Ni estis ĉio inter komencantoj kaj spertuloj. Tre plaĉis al mi la temo ”Mil kaj unu nokto” kun ebleco relegi tiun malnovan kaj faman fabelon. Dank al ĝi ne fariĝis teda la studoj. Andreo lerte laborigis nin ĉiujn malgraŭ la tre malsama lingvonivelo de la lernantoj. Certe ĉiuj progresis pri la lingvo dum tiu tago.
Dimanĉe finiĝis la aranĝo post la ĝisrevida lunĉo. Antaŭ ĝi eblis plenigi demandaron pri sia opinio pri la tri tagoj. Kaj denove ni trejnadis kanti la diversajn melodiojn, inter kiuj kelkaj estis novaj por svedaj esperantistoj.
Mi ĝojis konatiĝi kun por mi nekonataj esperantistoj. Kortuŝa estis vizito de 96-jara esperantisto, Ingvar Enghardt de Stokholmo, kiu venis dimanĉe kun sia filo por saluti la partoprenantojn. Laŭdon meritas Ingegerd Granat, kiu estis nia ĉefa respondeculo. Espereble similaj aranĝoj okazos en venontaj jaroj. Mi varme rekomendas partoprenon en ili!
Sten Svenonius
Fotoj de la klubanoj de la esperantoklubo de Stokholmo
Post la restado en Visingsö, mi admonis la partoprenintojn sendi bildojn kaj tekstojn pri personoj, kiuj eble ne aperis en la lasta numero de Ora Ĵurnalo. Soile sendis ĉi-suban raporton de Ulla Luin pri printempa festo kaj tie troviĝas kvin personoj, kiujn ni renkontis en Visingsö. Dankon al Soile kaj Ulla!!!!!   / Siv
Soile.
Danko al la klubo EKS pro agrabla printempa festo (13 majo):
Dankon pro la agrabla vespero hodiaŭ, lunde la 13 majo 2024, en la printempa festo de la Esperanto-Klubo de Stokholmo.
Do, al Soile L, Anders S, Bengt H, Claes-Göran I, Olof P, Agneta J, Ingvar E, kaj mi (Ulla L), kiu fotis.
Soile L aranĝis la ejon kaj trinkaĵojn, kaj havis la kunvenan kason. Krome ŝi kolektas la tekstojn de la kantfolioj. Ŝi estas prezidantino de la klubo.
Anders S diris, ke ni aŭskultu voĉlegitan version de Revuo Esperanto, kiu estas aŭdebla per interreto. Li estas estrarano de la klubo.
Bengt H partoprenis kaj kantis kun la aliaj.
Claes-Göran I alvenis inter la unuaj, kaj pli poste li iris malfermi la pordon, kiam Ingvar alvenis, iom post la aliaj. Li estas revizoro de la klubo.
Olof P ludis ukulelon por akompani la kantadon. Li estas helpanto de la kluba estraro, kaj scias pri tekniko. Krom tio membro de la estraro de SEF.
Agneta J kunportis ĉion por salato kaj hejmfaritajn bulkojn. Ŝi ludis violonon por la kantado, kaj ŝi faris la dissendon de ”Ekspreso” kun la invitilo. Ŝi estas kasistino de la klubo.
Ingvar skribis saluton al niaj amikoj en Afriko. Li alvenis iom post ĉiuj aliaj, kiel kutime. Ingvar estas la plej maljuna membro de la klubo.
Soile opiniis, ke estu foto ankaŭ de mi (Ulla), kaj diris al Agneta ke ŝi fotu min, kaj ke Soile estu en la sama bildo.
Ĝis, Ulla Luin
Pri vizitantoj al nia esperanta budo en la Librofoiro
Kiam la tempo permesis, ni skribis en ”taglibro” pri la vizitantoj, iliaj eldiroj kaj demandoj.
Jen kelkaj ekzemploj:
Leginte la taglibron por la Librofoiro mi konstatas ke la iama ofte negativa sinteno al Esperanto preskaŭ malaperis. Tamen kelkaj konstatis ke ”Esperanto ne fariĝis la mondlingvo, sed la angla pli kaj pli estas parolata en la tuta mondo. ” Prave, en la komerco, en la scienca mondo en digitalaj ludoj k.t.p. la angla dominas, sed Esperanto havas plusajn ecojn pri paco, amikeco, egaleco, simpleco en la strukturo k.t.p. Oni ja devas paroli al homoj per la lingvoj, kiujn ili regas. La angla kaj Esperanto devas kompletigi unu la alian.
Broŝuroj en la angla en la esperanta budeto estas bezonataj!
Sed – kompreneble ni daŭrigu disvastigi Esperanton.   /Siv
Ni faris novan broŝuron por la Librofoiro
Ĝi entenas mallongan klarigon pri kio Esperanto estas kaj celas, plus kontaktinformojn al Sveda Esperantofederacio kaj al nia klubo en Gotenburgo. Ĝi ankaŭ informas pri nia hejmpaĝo kaj Ora Ĵurnalo.
Dorsflanke troviĝas mallonga prezento de la lingvo Esperanto kun kelkaj gramatikaj ekzemploj.
SEF sendis al ni novajn glumarkojn, reklamante Esperanton, kiujn ni disdonis.
SEF ankaŭ metis anoncon en la regiona eldono de la ĵurnalo Aftonbladet pri nia budeto en la Librofoiro.